La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVINJO

Aŭtoro: Božena Němcová

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

V

image-010

Unufoje en dek kvar tagoj aŭ tri semajnoj, kiam ĝuste estis bela tago, avinjo diris: ”Hodiaŭ ni iros al la gearbaristoj, por ŝpini tie.” La infanoj ĝojis de mateno ĝis tiu momento, kiam avinjo, prenante la spindelon, ekmarŝis. Post la kluzo la vojo kondukis sub kruta deklivo al ponto, kaj post la ponto oni povis iri tra popla aleo seninterrompe ĝis Riesenburko. Sed avinjo elektis la vojon sub la deklivoj laŭlonge de la rivero ĝis la segejo. Super la segejo estis kalva monto, sur kiu kreskis alta verbasko, por kiu Barunka volonte grimpis kaj alportis ĝin al avinjo. Post la segejo la valo pli kaj pli malvastiĝis kaj la rivero en pli mallarĝa bedo pli vigle fluis super grandaj ŝtonoj, kiuj kuŝis en ĝia vojo. La montoj estis kovritaj de abioj kaj piceoj, kiuj per sia ombro malheligis preskaŭ la tutan larĝon de la valo. Tra tiu valo iris la infanoj kun avinjo, ĝis ili alvenis sub la ruinojn de la kastelo de Riesenburk, kiuj, muskokovritaj, eliĝis el la malhela arbaĵo.

Iom apud la kastelo, super malnova kelaro, tra kiu laŭdire oni povis marŝi tri mejlojn da vojo sub la tero, sed en kiun neniu povis eniri pro malsekeco kaj malbona aero, estis konstruita altano kun tri altaj ogivaj fenestroj.

Kiam la kastelsinjoroj estis ĉasantaj, ili havis tie la duan matenmanĝon. Al tiu altano direktiĝis la infanoj, suprengrimpante sur la kruta deklivo kiel ĉamoj. La kompatinda avinjo apenaŭ algrimpis tien, dekstre, maldekstre alkroĉiĝante al arboj. ”Aĥ, vi elektis por mi vojon, mi estas apenaŭ kapabla spiri,” ŝi diris, estante fine supre.

Sed la infanoj prenis avinjon je la manoj, kondukis ŝin en la altanon, kie estis agrabla malvarmo kaj bela elrigardo, kaj ili sidigis ŝin sur seĝon. Je la dekstra flanko de la altano la infanoj vidis la ruinojn de la kastelo; sub la kastelo etendiĝis duonronde la valo, kiun fermis ĉe malsupra kaj supra partoj montoj, kovritaj de abioj. Sur unu el tiuj ĉi montoj staris malgranda preĝejo. Nur la murmurado de la akvo kaj la kantado de birdoj vivigis la silenton ĉirkaŭe regantan.

Jan rememoris pri forta Ctibor, ŝafgardisto de la Riesenburka sinjoro. Tie malsupre sur la herbejo estis, kie la sinjoro surprizis lin, kiam li portis sur la ŝultroj tutan, eĉ kun radikoj elŝiritan abion, kiun li estis ŝtelinta en la sinjora arbaro. Kiam lin la sinjoro demandis, kie li ĝin prenis, li sincere konfesis sian kulpon. La sinjoro pardonis tion al li, kaj li mem eĉ invitis lin en la kastelon, aldonante, ke li kunprenu sakon, ke li donos al li tiom da nutraĵo, kiom li povos porti. Ctibor estis malmodesta, prenis de sia edzino naŭulnan kusensakon kaj iris en la kastelon, kie oni plenigis ĝin per pizoj kaj ŝinkoj. Pro lia forto kaj sincereco ekamis lin la kavaliro, kaj kiam estis en Praha de la reĝo anoncita granda turniro, li kunprenis lin. Ctibor per sia forto venkis unu germanan kavaliron, kiun neniu sukcesis venki, kaj la reĝo faris lin ankaŭ kavaliro.

Al la infanoj tre plaĉis tiu rakonto, kaj de tiu tempo, kiam la maljuna ŝafgardisto rakontis ĝin al ili, la kastelo kaj la herbejoj havis pli grandan intereson por ili.

”Kaj kiel estas nomata tio, kie estas tiu preĝejo, avinjo?” demandis Vilém.

”Tio estas Boušín. Se Dio donos al ni sanon, foje ni ankaŭ iros tien, kiam estos tie preĝejfesto,” diris avinjo.

”Kaj kio okazis tie, avinjo?” demandis Adélka kiu aŭskultus avinjon de mateno ĝis vespero.

”Miraklo tie okazis. Ĉu vi ne scias plu, kiel Vorša foje rakontis tion?”

”Ni scias plu nenion. Vi rakontu tion al ni, ni petas vin humile,” petegis la infanoj, kaj avinjo ne lasis sin longe peti.

”Do, sidiĝu sur la benkon kaj ne kliniĝu el la fenestro, por ke vi ne falu malsupren kaj ne rompu la nukon,” admonis avinjo kaj komencis sian rakontadon.

”Trans tiu ĉi monto kaj tiuj arbaroj estas la vilaĝoj Turyñ, Litoboř, Slatina, Mečon kaj Boušín. Ĉiuj tiuj apartenis antaŭ longaj tempoj al kavaliro, kiu nomiĝis Turynskë kaj li loĝis en Turyñ en sia kastelo. Tiu sinjoro havis edzinon kaj unu solan filinon, belan knabinon, sed bedaŭrinde ŝi estis surda kaj muta; kaj tio kaŭzis al la gepatroj grandan malĝojon.

Foje la knabino promenis tra la kastelo, kaj jen ŝi ekpensis, ke ŝi iros en la farmdomon de Boušin, por rigardi, kion faras la ŝafidetoj kaj kiel ili kreskis de tiu tempo, kiam ŝi ilin la lastan fojon estis vidinta. Mi devas diri al vi, ke tiam ankoraŭ tiu preĝejo ne ekzistis, nek la vilaĝo, nur la farmdomo, en kiu loĝis la servistaro de la sinjoro de Turyñ kaj kie oni tenis liajn brutarojn, estis ĉi tie. Ĉirkaŭe estis nenio alia ol arbaro kaj en la arbaro multaj sovaĝaj bestoj.

La filino de Turyñ estis jam kelkfoje en la farmdomo, sed tiam ŝi veturis kun la patro, ŝi, stulta, pensis, ke kiam ŝi kuros tien, ke ŝi ankaŭ tuj tie estos. Do, ŝi iris, iris, kien ŝin gvidis la okuloj, ŝi pensis: vojo kiel vojo – ŝi estis ankoraŭ juna kaj senrezona, same kiel vi. Sed kiam ŝi jam longe marŝis kaj ankoraŭ ne vidis la blankan farmdomon, ŝi ektimis; nur nun ŝi pensis, kion diros la patro kaj la patrino pri tio, ke ŝi forkuris el la kastelo; ŝi komencis timi kaj iris returnen. Sed se oni timas, oni facile konfuziĝas, precipe tia infano. La knabino devojiĝis kaj venis nek hejmen, nek en la farmdomon – ŝi troviĝis en densa arbaro, kie estis nek postsignoj nek lumo. Nur nun ŝi sciis, ke ŝi erarvagis.

Vi povas imagi, en kia situacio ŝi estis. Por vi ĝi ne estus tiel malbona: vi havas vid- kaj aŭdsentojn, tion la knabino ne havis. Konfuzite ŝi kuris tien kaj reen, kaj tiel ŝi pli konfuzis sin. Je la fino eĉ soifo kaj malsato turmentis ŝin, la kruroj ankaŭ ŝin doloris; sed ĉio tio ne estis tiel terura kiel la timo, kiun la knabino havis antaŭ la nokto kaj la sovaĝaj bestoj, kaj la angoro, kiu ŝin premis, ke la patro kaj la patrino koleros je ŝi. Timigita kaj larmanta ŝi subite venis al fonto. Avide ŝi ekgenuis al ĝi kaj ektrinkis.

Kiam ŝi poste rigardis ĉirkaŭ si, ŝi vidis du elmarŝitajn vojojn; sed ŝi ne sciis kiun sekvi, ĉar la erarvagado igis ŝin timema kaj instruis al ŝi, ke ne ĉiu vojo kondukas al hejmo. Jen ŝi rememoris, ke ŝia patrino, estante timigita kaj konsternita, ĉiam iras en sian kameron kaj preĝas tie, kaj la knabino ekgenuis sur la teron kaj preĝis, ke ŝin Dio konduku el la arbaro.

Subite ŝi aŭdis strangan sonon. Murmuris kaj sonis en ŝiaj oreloj pli kaj pli forte, pli klare kaj pli distingeble. La knabino ne sciis, kio okazas kun ŝi, kiaj sonoj tio estas.

Ŝi komencis tremi kaj plori pro timo, ŝi volis kuri – kaj jen, vidu! kuris al ŝi el la arbaro sur la vojo blanka ŝafo, post ĝi dua, tria, kvara, kvina kaj sesa kaj pli multe da ili, ĉiam pli multe, ĝis estis ĉe la fonto la tuta ŝafaro. Ĉiu ŝafo havis sur la kolo sonorilon, la sonoriloj sonoris kaj la knabino aŭdis ilin. Estis la ŝafoj de la patro – jen kuris la blanka hundo de la ŝafgardisto – kaj jen alvenis Barta, la ŝafgardisto … La knabino kriis: ’Barta!’ kaj kuris al li. Barta ekĝojis, aŭdante, ke la fraŭlino parolas kaj aŭdas; kaj li prenis ŝin sur la brakojn kaj rapidis al la farmdomo, de kiu ili ne estis malproksimaj. La sinjorino de Turyñ estis tie tute malĝojega; oni ne sciis, kien la filino subite perdiĝis el la kastelo kaj kio okazis al ŝi.

Oni sendis en la arbaron, kien oni nur povis, la patro ankaŭ serĉis, kaj la sinjorino atendis en la blanka farmdomo.

Vi povas imagi, kiel panjo ĝojis, kiam Barta alportis al ŝi la filinon, kaj krom ĉio, resanigitan. Kiam ankaŭ la patro revenis kaj la filino ĉion diris al ili, la gepatroj decidis, ke ili konstruos ĉe tiu fonto kiel danko al Dio preĝejon. Kaj tion ili ankaŭ faris. Tiu preĝejo, kiun vi vidas tie, estas la sama kaj tiu fonto ĉe ĝi, estas la sama fonto, ĉe kiu la knabino trinkis kaj preĝis kaj ĉi tie en tiuj arbaroj ŝi erarvagis. Sed la knabino jam longe, longe estas mortinta, la gesinjoroj de Turyñ mortis, Barta mortis, kaj la kastelo de Turyñ estas ruinigita.

”Kaj kio okazis kun la ŝafoj kaj la hundo?” demandis Vilém.

”Nu, la hundo mortis, la maljunaj ŝafoj ankaŭ, la junaj elkreskis kaj havis denove ŝafidojn. Kaj ĉies sorto en la mondo estas la sama, karaj infanoj: unu malaperas, alia venas.”

La infanoj turnis la okulojn en la valon. Ili imagis vidi la rajdantan kavaliron, la erarvagantan knabinon – kaj jen vidu! subite rajdas el la arbaro sinjorino sur bela ĉevalo, rajdante tra la valo malsupren, post ŝi stalestro. La sinjorino havas malhelan kamizolon, ŝia longa bruna jupo pendas trans ŝiajn piedingojn malsupren, sur la kapo ŝi havas nigran ĉapelon, de kiu flirtas verda vualo ĉirkaŭ bukloj, nigraj kiel plumoj de frugilego.

”Avinjo, avinjo, kavalirino, rigardu!” kriis la infanoj.

”Ho, kion vi pensas, ĉu ekzistas iaj kavalirinoj? Tio estas la princino,” diris avinjo, rigardante tra fenestro malsupren.

La infanoj preskaŭ ĉagreniĝis, ke tio ne estis kavalirino, kiel ili pensis.

”Ĉu la princino rajdas supren al ni?” vokis ĉiuj.

”Kiu scias, kion vi vidas; kiamaniere la ĉevalo algrimpus ĉi tien,” diris avinjo.

”Efektive, Orland grimpas kiel kato; nur rigardu?” vokis Jan.

”Lasu min trankvila, eĉ vidi mi ne volas tion. La superuloj havas strangajn distraĵojn,” diris al si avinjo, retenante la infanojn, por ke ili ne kliniĝu el la fenestro.

Longe tio ne daŭris, la princino estis supre. Facilmove ŝi deglitis de la ĉevalo, ĵetis la longan jupon trans la brakon kaj eniris en la altanon.

Avinjo leviĝis, bonvenigante ŝin kun respekto. ”Ĉu estas la familio de Prošek?” demandis la princino, rigardante la vizaĝojn de la infanoj.

”Jes, moŝta sinjorino, estas,” respondis avinjo.

”Vi estas certe ilia avinjo.”

”Mi estas, moŝta sinjorino, patrino de ilia patrino.”

”Vi povas ĝoji, vi havas sanajn genepojn. Sed, ĉu vi, infanoj, ankaŭ obeas avinjon?” demandis la princino la infanojn, kiuj ne deturnis la okulojn de ŝi.

Je ŝia demando la infanoj mallevis la okulojn, flustrante:

”Ni obeas.”

”Nu, ankaŭ tio eblas. Iufoje certe – sed kion fari, ni ja ankaŭ ne estis pli bonaj,” diris avinjo.

La princino ridis. Vidante, ke sur la benko estas korbo kun fragoj, ŝi demandis, kie la infanoj kolektis ilin.

Avinjo tuj admonis Barunkan, dirante: ”Iru, knabino, prezentu al ŝia princina moŝto. Ili estas freŝaj, la infanoj kolektis ilin hodiaŭ vojire, eble ili konvenos al la gusto de la moŝta sinjorino. Kiam mi estis juna, mi ankaŭ ŝatis manĝi tiujn fruktojn; sed de la tempo, kiam mortis mia infano, mi eĉ ne metis ilin en la buŝon.”

”Kaj kial?” demandis la princino, prenante de Barunka la korbon kun fragoj.

”Tio estas kutimo ĉe ni, moŝta sinjorino: se mortis al la patrino la infano, ŝi manĝas ĝis la festo de Johano Baptisto nek ĉerizojn nek fragojn. Tiam, kiel oni diras, Mario Virgulino iras en la ĉielo kaj disdonas tiujn fruktojn al la malgrandaj infanoj. Sed, kies patrino ne detenis sin kaj manĝis tiujn fruktojn, al tiu Mario Virgulino diros: ’Vidu, etulo, por vi restis malmulte, via patrino formanĝis tion de vi.’ Pro tio la patrinoj detenas sin de manĝado de tiuj fruktoj. Nu, kaj se ili detenas sin ĝis Johano, ili detenos sin ankaŭ post Johano,” aldonis avinjo.

La princino tenis en la fingroj fragon, dolĉan kaj ruĝan kiel ŝiaj belaj lipoj; sed ĉe la parolo de avinjo, ŝi pretervole remetis ĝin en la korbon, dirante: ”Mi ne povas nun manĝi kaj vi, infanoj, havus nenion por vojiro.”

”Ho, tio ne gravas, sinjorino princino; nur manĝu aŭ prenu ilin hejmen, eĉ kun la korbo, ni kolektos aliajn por ni,” rapide rifuzis Barunka, puŝante la transdonatan korbon.

”Mi akceptas do vian donacon,” diris la princino, ridetante al la naiva knabino; ”sed morgaŭ venu preni la korbo en la kastelon kaj avinjon kunvenigu, ĉu vi komprenis?”

”Ni venos, ni venos,” jesis la infanoj sammaniere, kiel ili tion faris, kiam la patrino estis invitanta ilin en la muelejon.

Avinjo volis ion kontraŭdiri, sed tio ne plu sukcesis. La princino facile riverencis antaŭ avinjo, ridetis al la infanoj kaj eliris el la altano. Transdonante la korbon al la stalestro, ŝi sursaltis Orlandon kaj malaperis inter la arbaĵo kiel bela fantomo.

”Avinjo, mi ĝojas iri en la kastelon! Paĉjo diras, ke la princino havas tie belajn bildojn,” diris Barunka.

”Kaj oni rakontas, ke estas tie papago, kiu parolas.

Atendu, avinjo, kiel vi miros!” vokis Jan, gapante en siajn manojn.

Sed malgranda Adélka rigardis sin kaj diris al avinjo:

”Sed tiam mi ne iros en tiu ĉi vesto, ĉu ne, avinjo?”

”Ho, pro reĝo, mi eĉ ne atentis pri tiu knabino. Vi estas bela, kion vi faris?” lamentis avinjo, vidante, kiel malpurigita estas la infano.

”Mi ne estas kulpa, Jan puŝis min kaj mi falis en fragojn,” senkulpigis sin la malgranda.

”Vi du, ĉiam nur katumas. La princino certe ne tro bele juĝis pri vi, ŝi diros, ke vi estas diabloj. Sed nun iru, por ke ni venu al la gearbaristoj. Sed mi diras al vi, vi knaboj, se vi refoje petolos, kiel vi kutimas fari, neniam plu mi kunprenos vin,” avertis avinjo.

”Ni bone kondutos, avinjo,” asertis la knaboj.

”Ni vidos!” diris al si avinjo, paŝante post la infanoj la arbaran vojon al la arbaristejo.

Ili ne iris malproksimen kaj troviĝis en la foliarbaĵo, tra kiu ili vidis jam la blankan farmdomon kaj la arbaristejon antaŭ si. Antaŭ la domo estis verda vastejo, barita kaj surplantita de tilioj kaj hipokaŝtanoj, sub kiuj estis kelkaj benkoj kaj tabloj, fiksitaj en la tero. Sur la herbo promenis pavoj, pri kiuj avinjo diris, ke ili havas anĝelan plumaron, diablan krion kaj ŝtelistan paŝon, aro da ŝprucmakulaj mukokulaj numidoj; blankaj kunikloj sidis en la herbo kaj streĉis la orelojn, ĉe ĉiu bruo timene diskurante. Bela kapreolino kun ruĝa kolrubando kuŝis sur la sojlo kaj kelkaj hundoj vagis sur la korto.

Apenaŭ la infanoj kriis al ili, la hundoj ĝoje bojis, saltis al la infanoj, komencis rondkuri kaj pro ĝojo preskaŭ faligis ilin teren. Ankaŭ la kapreolino je voko de Adélka alvenis kaj per sia saĝa okulo tiel aminde rigardis la knabinon, kvazaŭ ĝi volus diri: ”Ah, estas vi, kiu alportas al mi la bonajn glutpecojn, mi bonvenigas vin!” Adélka devis vidi tion en ŝiaj okuloj, ĉar rapide ŝi metis la manon en poŝon kaj donis al la kapreolino pecon da bulko, kiun tiu prenis, postkurante poste la knabinon.

”Kion signifas tiu tumulto, vi bando!” vokis de ie voĉo, kaj post momento eliris el la kamero la arbaristo en malpeza verda surtuto kaj kun hejma ĉapo sur la kapo. ”Ho, kiaj karaj gastoj!” li vokis, vidante avinjon. ”Ni bonakceptas – eniru nur … Hektor, Diana, Amina, fortreniĝu!

Oni ne povas aŭdi sian propran vorton!” li briske kriis al la hundoj.

Avinjo eniris en la domon, super kies enirejo estis granda cerva kornaro. En la antaŭĉambro pendis kelkaj pafiloj, sed sufiĉe alte, por ke ilin infano ne povu atingi.

Avinjo tre timis pafilon, eĉ kiam ĝi ne estis ŝargita, kaj kiam la arbaristo ridis pri ŝi, ŝi diris: ”Kiu povas scii, kio al li okazos, la diablo ne dormas!”

”Vere!” diris la arbaristo. ”Se Dio permesas, eĉ pioĉo pafas.”

Avinjo pardonis la arbariston, ke li ofte incitetas ŝin, nur se li ne trouzis en ŝia ĉeesto la nomon de Dio kaj se li ne malbenis. Tion avinjo ne povis aŭdi. Tuj ŝi ŝtopis siajn orelojn, dirante: ”Nu, por kio estas bezonata, tiu ne gargarita buŝaĉo – estus preskaŭ bezonate aspergi ĉion post via parolo.”

La arbaristo amis avinjon, pro tio li atentis dum ŝia ĉeesto, ke li ne uzu la nomon de la diablo, kiu, kiel li diris, kontaŭvole enmiksiĝas en lian parolon.

”Kaj kie vi havas la baptopatrinon?” demandis avinjo, kiam ili eniris en la ĉambron kaj neniu estis tie.

”Nur sidiĝu, tuj mi alvokos ŝin. Vi scias ja, ŝi ĉiam restas nur inter kokidoj kiel kovkokino,” diris la arbaristo, irante alvoki la edzinon.

La knaboj stariĝis ĉe ŝranko, en kiu brilis pafiloj kaj ĉasponardoj, la knabinoj ludis kun la kapreolino, kiu enkuris kun ili en la ĉambron, sed avinjo, esplorante unurigarde la tutan plaĉan, pure aranĝitan ĉambron, diris al si: ”Estas vere, oni venu ĉi tien en festo aŭ en vendredo, ĉiam ĉio estas kiel vitro.” Kaj kiam ŝi ekvidis ŝpinaĵon, kiu kunligita kaj provizita per marko kuŝis ĉe la forno sur benko, ŝi alpaŝis pli proksimen kaj esploris ĝin.

En tiu momento malfermiĝis la pordo kaj en ĝin enpaŝis sinjorino, ankoraŭ sufiĉe juna, en pura hejmrobo kaj kun blanka kufo sur la kapo; sur la brako ŝi portis malgrandan blondharan knabinon. Kore ŝi bonakceptis avinjon kaj la infanojn, kaj sur ŝia hela, afabla vizaĝo estis videble, ke ŝi vere ĝojas. ”Mi surŝprucigis tolon. Mi ĝojas, ĉijare ĝi estos blanketa kiel batisto,” diris la edzino de la arbaristo, motivante sian foreston.

”Jen oni vidas diligentecon,” diris avinjo; ”unu peco sur blankigejo kaj ĉi tie oni denove preparas alian por teksisto. Tiu ĉi tolo estos kiel pergamento. Nur ke li ĝin al vi bone faru kaj ne trompu vin. Ĉu vi estas kontenta je via teksisto?”

”Vi scias ja, kara avinjo, ke ĉiu trompas,” diris la edzino de la arbaristo.

”Ho, vi virinoj, mi volonte scius kiel povus vin trompi la teksisto? Vi ja havas ĉion elkalkulita,” ridis la arbaristo.

”Sed tamen sidiĝu kaj ne staru!” li admonis avinjon, kiu ne volis foriri de la ŝpinaĵo.

”Eĥ, estas ja sufiĉe da tempo,” diris avinjo prenante je la mano la malgrandan Aninkan, kiun la arbaristedzino estis stariginta al la benko, por ke ŝi ne falu, ĉar ŝi komencis nur paŝeti.

Kiam la dommastrino forpaŝis de la pordo, aperis post ŝia dorso du brunvizaĝaj knaboj, unu blondhara laŭ la patrino, la alia nigrohara laŭ la patro. Ili alkuris energie en la pordon, sed kiam la patrino komencis paroli kun avinjo, ili subite ne sciis, kiel kaj kion diri al la infanoj, ili hontis kaj kaŝiĝis post la jupojn de la patrino.

”Nu, vi sovaĝuloj,” komencis la patro, ”kia kondutmaniero estas kaŝiĝi malantaŭ la patrinon, kiam vi estas salutontaj la gastojn? Tuj prezentu la manon al avinjo.”

La knaboj volonte iris al avinjo, prezentante al ŝi la manojn. Avinjo metis en ilin pomojn: ”Jen vi havas kaj ludu kaj la venontan fojon ne hontu; tio ne decas por knaboj, teni faldojn de la patrino,” admonis avinjo. La knaboj mallevis la okulojn kaj rigardis la pomojn.

”Kaj nun tuj eksteren!” ordonis la patro. ”Montru al la infanoj la gufon kaj ĵetu al ĝi la garolon, kiun mi hodiaŭ estis pafmortiginta; montru al ili la junajn hundidojn kaj la junajn fazanojn. Sed ne kuru inter tiu birdaro kiel akcipitroj, aŭ mi vin –”

Tiun ĉi pluaĵon la infanoj ne plu aŭdis, ĉar apenaŭ la patro diris: ”Tuj eksteren!” jam ĉio amase rapidegis tra la pordo.

”Tio estas kurego,” ridis la arbaristo; sed estis videble, ke tiu kurego plaĉis al li.

”Infanoj estas infanoj, juna sango!” diris avinjo.

”Nur se tiuj knaboj ne estus tiel sovaĝaj. Sed kredu, avinjo, ke tutan tagon mi timis. Kaj ili nur serĉas danĝeron, grimpas sur arbojn, transkapiĝas, ŝiras pantalonojn – estas terure rakonti. Mi dankas Dion por tiu bona knabino – kun ŝi mi pasigas agrablan horon,” diris la arbaristedzino.

”Kial vi miras, baptopatrino: laŭ la patrino filinon, laŭ la patro filon oni rekonas,” proverbis avinjo.

La dommastrino kun rideto transdonis la filinon al la edzo, por ke li ŝin iom braklulu. ”Nur por ke mi povu alporti ion por manĝi, tuj mi revenos,” ŝi aldonis.

”Bona virino,” diris la arbaristo, kiam ŝi eliris tra la pordo, ”estus kulpo fari al ŝi doloron. Nur se ŝi senĉese ne timus, ke tiuj buboj mortigos sin. Kion valoras knabo, se ne estas en li fajro?”

”Ĉio troa malutilas, sinjoro baptopatro. Se oni permesus al ili ĉion, ili estus kapablaj marŝi sur la kapoj,” diris avinjo, kvankam ŝi ne direktiĝis ĉiam laŭ tiuj vortoj.

Ne daŭris longe, kaj tra la pordo eniris la mastrino kun plenaj manoj. Sur kverkligna tablo troviĝis blanka buŝtuko, majolikaj teleroj, tranĉiloj kun teniloj el kapreola kornaro; aperis tie fragoj, ovaĵoj, kremo, pano, mielo kaj biero.

La mastrino prenis de avinjo la spindelon el la mano, dirante: ”Nun ĉesu ŝpini, avinjo, kaj prenu. Tranĉu la panon kaj ŝmiru. La butero estas hodiaŭ farita, la biero ne baptita. La ovaĵoj ne estas tro eminentaj, mi rostis ilin hodiaŭ nur je okaza sukceso; sed se io venas neatendite, tio havas bonan guston. Fragojn ni ne manĝas, sed la infanoj estos kontentaj, se mi surverŝos ilin per kremo.”

Tiel la arbaristedzino invitis kaj tranĉis ĉe tio panpecon post panpeco, ŝmiris per butero kaj surgutigis mielon.

Subite avinjo, kvazaŭ rememorinte pri io, frapis sin sur la frunton, dirante: ”Ĝi estas maljuna forgesema kapo!

Vidu, mi eĉ ne pensis, ke mi diru al vi, ke ni parolis en la altano kun sinjorino princino.”

”Ne mire, ĉar oni estas pro la krio de tiuj infanoj tute konfuzita,” diris la arbaristedzino. Sed ŝia edzo tuj demandis, kion diris al ili la princino.

”Ne rakontu, avinjo, antaŭ ol mi revenos,” petis la arbaristedzino; ”mi devas unue kontentigi la infanojn, ke ili iom ripozu.”

Dume la infanoj trakuris ĉion, kie nur io estis; la knaboj de la arbaristo, Frañek kaj Bertík, estis ĉie unuaj kaj ĉion klarigis al ili. Ĵus ili staris antaŭ la domo sur la herbo kaj eta Amina montris antaŭ ili sian arton, saltante super bastono kaj portante en la buŝo la objektojn antaŭĵetitajn, kiam subite aperis sur la sojlo la patrino, vokante ilin al posttagmeza manĝo. Ili ne lasis sin dufoje voki.

”Sidiĝu sub la arbojn, manĝu kaj ne malpurigu vin tro!” ŝi admonis ilin, dismetante al ili la manĝaĵojn sur tablojn.

La infanoj sidiĝis kaj ĉirkaŭ ili stariĝis la hundoj fiksante la okulojn sur iliajn vizaĝojn.

Kiam la arbaristedzino revenis en la ĉambron, ŝi petis avinjon, ke ŝi rakontu pri la princino. Avinjo rakontis ĉion laŭvorte, kiel kaj kiamaniere okazis en la altano.

”Mi ĉiam tion diras, ke ŝi havas bonan koron,” aŭdiĝis la arbaristedzino. ”Kiam ajn ŝi alveturas ĉi tien, ĉiufoje ŝi demandas, kion faras la infanoj kaj la malgrandan Anuška ŝi kisas sur la frunton. Kiu amas la infanojn, estas bona homo. Sed tiu servistaro vastigas pri ŝi kalumniojn, kvazaŭ ŝi estus, mi ne scias kia.”

”Faru bonon al diablo, per infero li servos al vi,” aŭdi ĝis avinjo.

”Jes, jes, avinjo,” diris la arbaristo, ”tio estas vera proverbo.

Estas mia opinio, ke ni eĉ ne bezonus deziri pli bonan estrinon, se ŝi ne havus tiujn oficistojn ĉirkaŭ si; tiuj instigas kaj trompas ŝin. Kaj tiu kanajlaro taŭgas por nenio alia en la mondo, ol por ŝteli al Dio la tempon.

Kiam mi ĉion tion, kara avinjo, vidas en la mondo, mi pensas multfoje: mil tondroj frakasu vin! Ĉu tio ne kolerigas, kiam oni pensas, ke tia kreteno, kiu nenion scias, por nenio taŭgas ol por stari post veturilo kiel ligna marioneto kaj sidaĉi en salono – ke tiu havas la samon kiel mi, ke li pli multe valoras ol mi, kiu devas dum pluvo travadi la koton kaj la neĝon en la arbaroj, tage kaj nokte interbatiĝi kun ŝtelĉasistoj kaj por ĉio esti responda kaj ĉion prizorgi. Mi ne havas kaŭzon por plendi, mi estas kontenta; sed kiam venas ĉi tien al mi tia arogantulo kaj nazgrimacas al mi: tiam mi, je mia honoro … sed senutilas koleri.” Kaj la arbaristo prenis la glason kaj trinkis por forgesi la koleron.

”Sed ĉu la sinjorino pri ĉio scias, kio okazas? Kaj kial ne kuraĝas iu kaj kial li ne diras tion al ŝi, se oni traktas lin maljuste?” demandis avinjo.

”Eĥ, diablon, kiu ŝatas bruligi siajn fingrojn? Mi multfoje parolas kun ŝi kaj mi povus diri tion aŭ alion, sed mi ĉiam pensas: Frañek, silentu, ke ĝi ne glitu sur vin. Kaj fine ŝi ne bezonus tion kredi al mi; ŝi demandas tiujn pli superajn, kaj jen vi havas – ĉio vana. Ili tenas unu kun la alia, estas nedividebla mano. Mi parolis kun ŝi antaŭ kelkaj tagoj; ŝi promenis en la arbaro kun tiu fremda princo, kiu estas ĉe ŝi. Ili renkontis ie Viktorkan kaj ili demandis min pri ŝi; la princino ektimis ŝin.”

”Kaj kion vi diris al ŝi?” demandis avinjo.

”Nu, kion mi diru? Mi diris, ke ŝi estas freneza, sed ke ŝi al neniu faras malbonon.”

”Kaj kion ŝi respondis?”

”Ŝi sidiĝis en herbon kaj la princo sidiĝis ĉe ŝiaj piedoj; poste ili ordonis al mi, ke mi sidiĝu apud ili kaj ke mi rakontu al ili pri la freneza Viktorka kaj kiamaniere okazis, ke ŝi freneziĝis.”

”Kaj vi volonte rakontis, ĉu ne?” ridetis lia edzino.

”Vi scias, edzino, kiu ne ŝatus servi al bela sinjorino?

Kaj kvankam nia princino ne estas plu tiel juna, tamen ŝi estas diable ĉarma sinjorino. Cetere kion fari, mi devis rakonti.”

”Vi estas ŝerculo, baptopatro; du jaroj jam pasis, de kiam mi vivas tie ĉi kaj kiam vi promesas al mi, ke vi al mi detale rakontos, kiel okazis kun Viktorka – sed ĝis nun mi ne scias tion, nur supraĵe, intermiksite. Mi ne estas bela sinjorino, mi ne povas al vi ordoni – do verŝajne mi tion neniam ekscios, ĉu ne?”

”Ho, avinjo, vi estas al mi pli kara ol la plej bela sinjorino en mondo! Se plaĉas al vi aŭskulti, mi rakontos al vi tiun historion, se vi volas, tuj.”

”Se la baptopatro volas, li scias submeti silkan kusenon, tio estas vera,” ridetis avinjo. ”Se konvenas al la baptopatrino, mi prenos vin je vorto. Maljuna homo similas infanon kaj la infanoj, kiel vi mem scias, volonte aŭskultas rakontojn.”

”Mi ne estas ankoraŭ maljuna kaj mi ankaŭ plezure aŭskultas,” respondis la arbaristedzino. ”Rakontu nur, paĉjo, rakontu, agrable ni pasigos la tempon.”

”Panjo, mi petas vin, donu al ni ankoraŭ panon, ni ne havas plu eĉ peceton,” sonis en la pordo la voĉo de Bertík.

”Tio ne estas ebla, kien ĝin tiuj infanoj estus metintaj!” miris avinjo.

”Unu duonon ili formanĝis, la alian ili donis al la hundoj, al la kapreolino kaj al la sciuroj. Estas ĉiam tiel. Ho, mi havas kun ili inferon,” ĝemis la arbaristedzino, ree tranĉante la panon.

Dum la arbaristedzino distribuis ekstere la panon inter la infanoj kaj la malgrandan filinon ŝi estis transdonanta al zorgo de vartistino, la arbaristo plenigis sian pipon.

”Mia mortinta edzo, Dio savu lian animon, havis ankaŭ la saman kutimon: antaŭ ol li komencis ion rakonti, la pipo devis esti preparita,” diris avinjo kaj reflekto de dolĉa rememoro ekbrilis en ŝia okulo.

”Mi ne scias, sed ŝajnas al mi, kvazaŭ la viroj estus interkonsentintaj: ĉiuj havas tiun malbelan kutimon,” diris la arbaristedzino, aŭdante en la pordo la vortojn de avinjo.

”Nu, ne afektu, kvazaŭ vi estus malkontenta; vi mem ja portas al mi la tabakon el la urbo,” diris la arbaristo bruligante sian pipon.

”Eĥ, kia helpo; se ni volas, ke vi afable rigardu min, ni devas ĉion eblan al vi fari. Do komencu rakonti!” diris la mastrino, sidiĝante kun spindelo apud avinjo.

”Mi estas preta, do aŭskultu!” Tion dirinte, la arbaristo elblovis la unuan fumnubon supren al la plafono, krucmetis la krurojn, apogis sin oportune al la seĝo kaj komencis rakonti pri Viktorka.

image-011


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.