La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVINJO

Aŭtoro: Božena Němcová

©2026 Geo

La Enhavo

VII

image-014

La postan tagon antaŭ tagmezo avinjo eliris kun la infanoj tra la pordo.

”Dece kondutu,” ordonis la patrino, akompanante ilin trans la sojlon; ”nenion tuŝu en la kastelo kaj kisu ĝentile la manon de la princino.”

”Ni tion ja iel aranĝos,” asertis avinjo.

La infanoj estis kiel floroj, kaj avinjo ankaŭ havis festan veston: diantkoloran jupon, la antaŭtukon blanka kiel glacio, damaskan lazurkoloran jakon, kufon kun ’kolombino’ kaj ĉirkaŭ la kolo granatojn kun la talero.

Sub la brako ŝi kunportis ŝultrotukon.

”Por kio vi kunprenas la ŝultrotukon? Ne pluvos, la ĉielo estas klara,” opiniis sinjorino Prošková.

”Oni estas kvazaŭ senbraka, se oni ne havas ion por teni; estas jam kutimo, ke mi ion kunportu,” diris avinjo.

Ili turnis ĉirkaŭ la ĝardeno sur mallarĝan vojon.

”Nun iru unu post la alia, por ke viaj pantalonoj ne malsekiĝu en la herbo. Vi, Barunka, iru antaŭe, mi gvidos Adélkan, ŝi ne scias atenti pri la vojo!” ordonis avinjo, prenante je la mano Adélkan, kiu kun granda plezuro rigardis ŝin.

En la fruktoĝardeno saltis Nigra, la kokino de Adélka: ĝi estis unu el la kvar, kiujn avinjo veturigis al la infanoj el la montara vilaĝo. Avinjo ĝin tiel malsovaĝigis, ke ĝi bekmanĝis el la manoj de la infanoj kaj ĉiufoje, kiam ĝi ellasis ovon, ĝi alkuris al Adélka por peco da bulko, kiun la knabino rezervis por ĝi de sia matenmanĝo.

”Iru al panjo, Nigra, mi lasis tie por vi la bulkon; mi iras al la princino!” Adélka vokis al la kokino. Sed tiu, kvazaŭ ne komprenante, kuregis al ŝi kaj volis ŝin per la beko tiri je la vesto.

”Ĉu vi ne vidas, malsaĝa, ke mi havas blankan veston?

Ŝŝŝa!” forpelis ŝin la knabino; sed la kokino ne volis foriri, ĝis kiam ĝin avinjo frapis sur la flugilojn per la ŝultrotuko.

Ili refoje iris pecon da vojo pluen. Jen, ho ve! nova akcidento minacis la blankan veston. De la deklivo sin pelis ambaŭ hundoj, transvadis la kanalon, sur la bordo iom forskuis de si la akvon kaj unusalte estis ĉe avinjo.

”Ho, vi malbenitaj, kiu mendis vin? Tuj fortreniĝu!” koleris avinjo, minacante al ili. La hundoj, aŭdante la koleran voĉon de avinjo kaj vidante la streĉitan brakon kun la ŝultrotuko, haltis, pensante, kion ĝi signifu. La infanoj ankaŭ insultis ilin, kaj Jan levis ŝtonon, volante ĵeti sur ilin; sed la ŝtono falis en la kanalon. La hundoj, kutimintaj alporti el la akvo la objektojn ĵetitajn al ili, konjektis, ke la infanoj volas nur iel ludeti kun ili kaj kuris plenĝoje en la akvon; tamen post momento ili estis refoje ekstere kaj komencis gaje rondkuri ĉirkaŭ la infanoj.

La infanoj kriis kaj kaŝis sin malantaŭ avinjon; avinjo ne sciis plu konsilon. ”Mi iros hejmen kaj alvokos Bětkan,” opiniis Barunka.

”Ne reiru, tio laŭdire ne portas feliĉon por la vojiro,” diris avinjo.

Jen feliĉe alvenis sinjoro patro kaj forpelis la hundojn.

”Kien vi rapidas: al edziĝfesto aŭ al festeno?” li demandis, turnante la flartabakujon inter la fingroj.

”Neniu festo, patro, nun ni iras nur en la kastelon,” respondis avinjo.

”En la kastelon? Jen io. – Kion tie?” miris sinjoro patro.

”La princino nin invitis,” elpuŝis la infanoj kaj avinjo tuj rakontis, kiel ŝi renkontiĝis kun la princino en la altano.

”Aĥ, tiel estas!” diris sinjoro patro, prenante dozon da flartabako. ”Nu, iru do. Adélka poste diros al mi, kion ŝi vidis tie. Kaj vi, Jeník, se vin la princino demandos, kien la fringo per la nazo sidiĝas? Vi ne scias tion, ĉu ne?”

”Ŝi ja ne demandos,” opiniis Jan kaj kuris antaŭen, por ke lin sinjoro patro plu ne kolerigu. Sinjoro patro ridetis, salutis avinjon kaj iris al la kluzo.

Ĉe la gastejo ludis la infanoj de Kudrna: ili faris muelilojn kaj Cilka braklulis.

”Kion vi faras ĉi tie?” demandis ilin Barunka.

”Nenion!” ili respondis, rigardante la paradvestitajn infanojn.

”Miru, mi iras en la kastelon,” komencis Jan.

”Hm, kiom ĝi valoras,” malŝate rebatis Vavřinek.

”Kaj ni vidos tie papagon,” diris siavice Vilém.

”Kiam mi estos granda, mi ĝin ankaŭ vidos, la patro diris al mi, ke mi iros en la mondon,” refoje al tio respondis la petolema Vavřinek. Sed la alia knabo, Václav, kaj Cilka diris: ”Se ankaŭ ni povus iri tien por rigardi!”

”Nu, ne plendu, mi alportos ion al vi,” diris al ili Jan, ”kaj mi rakontos al vi, kiel estas tie.”

Fine tamen avinjo venis kun la infanoj al la parko, kie jam atendis ilin sinjoro Prošek.

La princa parko estis por ĉiu malfermita, ĝi ne estis tro malproksime de Staré bělidlo, sed avinjo kun la infanoj nur malofte eniris tien, precipe, kiam tie estis la posedantoj. Kvankam ŝi admiris la belan aranĝon de ĉio, la belegajn florojn, la ekzotikajn arbojn, la fontanojn kaj la orskvamajn fiŝojn en la lago, ŝi tamen preferis iri kun la infanoj sur herbejon aŭ en arbaron. Tie ili povis sentime ruliĝi sur la mola, verda tapiŝo, tie ili povis flari ĉiun floron kaj ankaŭ pluki ilin por bukedoj kaj kronoj. En la kampo kreskis ja nek oranĝarboj, nek citronarboj, sed tie kaj alie staris branĉlarĝa merizarbo aŭ sovaĝa pirarbo; ili estis plenaj de fruktoj kaj ĉiu povis pluki laŭvole.

En la arbaro estis abunde da fragoj, mirteloj, fungoj kaj migdalgustaj aveloj. Ne estis tie fontanoj, sed kun plezuro avinjo haltis kun la infanoj ĉe la kluzo. Ili rigardis, kiel la ondoj sur la kluzo rapidege malsuprenfluas, suprensaltante je milionoj da gutoj, erigite refalas, ankoraŭ unufoje transruliĝas en la ŝaŭmanta kaldrono kaj nur poste kunigitaj en unu fluo rapidas pluen senbrue. Super la kluzo ne estis orskvamaj fiŝoj, kutimintaj je pecoj da bulko, sed kiam avinjo preteriris, ŝi ŝovis la manon en la pendpoŝon, donis al Adélka en antaŭtukon la panerojn, kaj tuj kiam la infanoj ilin ĵetis en la akvon, elnaĝis el profunda akvokavaĵo multaj fiŝoj. Plej proksimen al la supraĵo alnaĝis la arĝentobrilaj plotoj kaj avide kaptis la panerojn, inter ili trapasis sagrapide perkoj kun streĉita dorso, iom apude interŝoviĝis gracia bramo kun longaj buŝharoj; oni povis ankaŭ vidi ventrodikajn karpojn kaj platkapajn lojtojn.

Sur la herbejo avinjo renkontiĝis kun homoj, kiuj tuj salutis: ”Estu laŭdata Jesuo Kristo!” aŭ: ”Dio donu bonan tagon!” La haltintoj demandis: ”Do, kien avinjo?

Kiel vi fartas? Kion oni faras ĉe vi?” kaj ŝi tuj ion eksciis de ili.

Sed en la kastelo? Tie estis tute alia vivo! Jen kuris livrevestita servisto, jen ĉambristino en silkaĵo, jen sinjoro kaj refoje sinjoro, kaj ĉiuj portis la kapon pli supren, ol ĝi al ili elkreskis kaj fierpaŝis kiel pavoj, kiuj nur rajtas promeni sur la herbobedo. Se iu el ili salutis avinjon, li diris nur senatente:

”Guten Morgen!” aŭ ”Bonjour!” kaj avinjo ruĝiĝis kaj ne sciis, ĉu ŝi diru ”Ĝis eterne!” aŭ: ”Donu ĝin Dio!” Ŝi ĉiam diris hejme: ”Tie en la kastelo estas vera Babilono!”

Antaŭ la kastelo sidis du livrevestitaj servistoj, unu ĉe ĉiu flanko de la pordo; tiu maldekstre havis la manojn kunmetitaj en dolĉa ’far niente’ sur la genuoj, kaj la dekstra havis la manojn kunmetitaj sur la brusto kaj rigardis al Dio en la fenestrojn. Kiam sinjoro Prošek venis al ili, ili salutis lin germane, ĉiu kun alia akcento. La antaŭĉambro estis pavimita per blankaj marmoraj tabuloj, meze staris bele farita bilardo. Laŭlonge de la muroj staris sur verdmarmoraj postamentoj blankaj gipsaj statuoj, reprezentantaj mitologiajn personojn. Kvar pordoj kondukis en la apartamenton de la princino. Ĉe unu sidis en fotelo ĉambristo en nigra frako kaj dormis. En tiun ĉambron sinjoro Prošek kondukis avinjon kun la infanoj. La ĉambristo aŭdante susuron moviĝis; sed vidante sinjoron Prošek, li salutis kaj demandis, kiu afero venigas la sinjoron en la kastelon.

”La princino deziris, ke ŝin hodiaŭ vizitu mia bopatrino kun la infanoj. Mi petas, sinjoro Leopold, anoncu ilin,” diris sinjoro Prošek. Sinjoro Leopold suprentiris la brovojn, ŝultrumis, dirante: ”Mi ne scias, ĉu ŝi volos ilin akcepti; ŝi estas en sia kabineto kaj laboras. Sed mi povas ilin anonci.”

Li leviĝis kaj malrapide eniris tra la pordo, ĉe kiu li sidis.

Post momento li revenis kaj lasante la pordon malfermita, li moŝtfavore kaposignis, ke ili eniru.

Sinjoro Prošek reeniris kaj avinjo kun la infanoj eniris en luksan salonon. En la infanoj reteniĝis la spiro kaj iliaj piedoj glitis sur la planko, glata kiel glacio. Avinjo estis kvazaŭ en ekstazo; ŝi demandis sin mem, ĉu ŝi surpaŝu la broditajn tapiŝojn. ”Eterna domaĝo!” ŝi diris al si. Sed kion fari, ili kuŝis ĉie kaj la ĉambristo ankaŭ paŝis sur ili.

La ĉambristo kondukis ilin tra koncertsalono kaj biblioteko ĝis la kabineto de la princino; poste li revenis al sia fotelo, murmurante en la lipharojn: ”La moŝtsinjoroj havas strangajn kapricojn, oni servu ĉi tie al vulgara maljunulino kaj al infanoj.”

En la kabineto de la princino estis helverdaj tapetoj, per oro broditaj, samaj estis ankaŭ la pordokurtenoj kaj tiuj ĉe unu sola fenestro, kiu estis preskaŭ same granda kiel la pordo. Sur la muroj pendis multe de diversgrandaj bildoj, plejparte portretoj. Kontraŭ la fenestro estis kameno el griza, nigre kaj blanke striita marmoro kaj sur ĝi staris du florvazoj el japana porcelano kaj en ili estis belegaj floroj, per kies bonodoro la kabineto estis saturita.

Ambaŭflanke estis bretoj el multekosta ligno, bele faritaj, kaj sur ili estis metitaj diversaj objektoj, altvaloraj parte pro artista laboro, parte pro multekosteco, kaj mineralaĵoj, kiel: belaj konkoj, koraloj, ŝtonoj kaj simile.

Tio estis senescepte memoraĵoj el vojaĝoj kaj donacoj de karaj personoj. En unu angulo apud la fenestro staris statuo de Apolono el marmoro de Carrara, en alia angulo simpla, sed tre bonguste farita skribtablo. Ĉe la tablo, en fotelo tegita per malhelverda veluro, sidis la princino en blanka matenrobo. Ĵus ŝi formetis la plumon, kiam avinjo kun la genepoj enpaŝis tra la pordo.

”Estu salutita Jesuo Kristo!” ŝi diris, respekte kliniĝante.

”Por eterne! Estu bonvenaj, maljunulino kaj ankaŭ la infanoj.”

La infanoj estis plene miregigitaj, sed avinjo palpebrumis al ili kaj ili tuj iris kisi la manon de la princino.

Ŝi kisis ilin sur la frunto kaj kapmontrante belan seĝon, tegitan per veluro kaj ornamitan per oraj franĝoj, invitis avinjon, ke ŝi sidiĝu.

”Mi dankas, sinjorina moŝto, mi ne estas starolaca,” hezitetis avinjo kaj vere nur pro tio, ke ŝi timis eksidi sur seĝo, por ke ĝi ne forglitu kun ŝi aŭ ne rompiĝu. Sed la princino decide admonis:

”Nur sidiĝu, maljunulino!” kaj avinjo, malfaldinte sian blankan ŝultrotukon sur la seĝo, singarde sidiĝis, dirante:

”Por ke ni ne forportu la dormon de la sinjorina moŝto.”

La infanoj staris senbrue, sed iliaj okuloj saltis de unu objekto al alia. La princino rigardis ilin kaj demandis ilin kun rideto: ”Ĉu plaĉas al vi ĉi tie?”

”Jes,” kapjesis ĉiuj samtempe.

”Ho, mi kredas, ĉi tie ili povus petoli kaj rondkuri kaj ili ne lasus sin longe peti por resti ĉi tie,” diris avinjo.

”Kaj al vi ne plaĉus ĉi tie?” la princino demandis avinjon.

”Estas ĉi tie kiel en la ĉielo, sed tamen mi ne volus loĝi ĉi tie,” kapneis avinjo.

”Kaj kial ne?” la princino demandis kun miro.

”Kion mi farus ĉi tie? Mastrumejon vi ne havas ĉi tie, kun plumoj kaj la radŝpinilo mi ne povus ĉi tie dismetiĝi – per kio mi okupiĝus?”

”Kaj ĉu vi ne volus senzorge vivi kaj dum la maljuneco ripozi?”

”Ja okazos pli aŭ malpli frue, ke la suno super mia kapo eliros kaj subiros kaj mi senzorge dormos. Sed ĝis kiam mi vivas kaj Dio min konservas sana, decas, ke mi laboru. La mallaborulo multe kostas, eĉ se oni ne pagas al li, kaj tute sen zorgoj estas neniu homo: iun premas tio, alian io alia, ĉiu portas sian krucon – nur ke ĉiu ne falas sub ĝi,” diris avinjo.

En tiu momento blanka mano disigis la pezan pordokurtenon kaj inter ĝi aperis ĉarmoplena vizaĝo de juna knabino, ĉirkaŭvolvita de helaj, kaŝtankoloraj harruloj.

”Ĉu estas permesite?” ŝi demandis per milda voĉo.

”Nur eniru, Hortensie, vi trovos agrablan societon,” respondis la princino.

En la kabineton eniris grafidino Hortensie, adoptitino de la princino, kiel oni rakontis. Ŝia figuro estis maldika, ankoraŭ ne evoluinta. Ŝi estis vestita per blanka, simpla vesto, sur la brako ŝi portis pajlan, rondforman ĉapelon, en la mano ŝi tenis bukedon da floroj. ”Aĥ, kiaj amindaj infanoj!” ŝi vokis; ”ili certe estas tiuj de Prošek, de kiuj vi alportis al mi la bonajn fragojn?”

La princino tion konfirmis. La grafidino kliniĝis, donis al ĉiu infano po unu rozo, unu ŝi donis al avinjo, unu al la princino kaj la lastan ŝi enŝovis malantaŭ sian zonon.

”Ĝi estas same freŝa burĝono, kiel vi, moŝtfraŭlino,” diris avinjo, flarante la rozon. ”Dio konservu ŝin al vi, moŝta sinjorino!” ŝi aldonis, turnante sin al la princino.

”Tio estas ankaŭ mia plej arda deziro,” diris la princino kaj kisis la helan frunton de la amata adoptitino.

”Ĉu mi rajtas por kelka tempo forkonduki la infanojn?” la grafidino demandis la princinon kaj avinjon.

La princino faris jesan signon, sed avinjo opiniis, ke ili ĝenos la moŝtan fraŭlinon; ke la knaboj estas kiel ĉashundoj kaj ke Jan precipe estas tia.

Sed Hortensie, ridetante donis ambaŭ manojn al la infanoj demandante ilin: ”Ĉu vi volas iri kun mi?”

”Ni volas, ni volas!” ekĝojis la infanoj kaj tuj kaptis ŝiajn manojn.

Riverencinte antaŭ la princino kaj avinjo, ŝi malaperis kun ili tra la pordo. La princino prenis poste de la tablo arĝentan sonorilon kaj sonorigis. Post momento aperis en la pordo la ĉambristo Leopold. La princino ordonis al li, ke li preparigu en la salono matenmanĝon kaj transdonis al li paketon da leteroj por plua prizorgo. Leopold riverencis kaj foriris.

Dum la princino parolis kun la ĉambristo, avinjo ĉirkaŭrigardis la portretojn, pendantajn sur la fronta muro de la kabineto. ”Mia bona Dio!” ŝi diris, kiam la ĉambristo foriris, ”kiaj kuriozaj kostumoj kaj vizaĝoj. Tiu ĉi sinjorino estas vestita kiel la mortinta Halašková, Dio donu al ŝi ĉielon. Ŝi ankaŭ portis sin sur altaj kalkanumoj, havis pufajn jupojn, talion kvazaŭ tratranĉitan per vipo kaj sur la kapo kufon. Ŝia edzo estis en Dobruška konsilanto kaj kiam ni de tempo al tempo venis tien al preĝejfesto, ni vidis ŝin en la preĝejo. Niaj knaboj nomis ŝin ’papava pupo’, ĉar ŝi aspektis en tiuj jupoj kaj kun la pudrita kapo, kvazaŭ kiam oni suprenfaldas la kalikfoliojn de papavo. Oni rakontis, ke tio estas franca modo.”

”Tiu sinjorino estas mia avino,” diris la princino.

”Nu, kial ne; ŝi estas bela sinjorino,” respondis avinjo.

”Tiu dekstre estas la avo, maldekstre la patro,” daŭrigis la princino, montrante ilin.

”Belaj homoj; la moŝta sinjorino ne malkonfesos la patron. Kaj kie estas la patrino?”

”Tie miaj patrino kaj fratino,” diris la princino, montrante la du portretojn super la skribtablo.

”Belaj sinjorinoj, kun plezuro oni rigardas ilin,” opiniis avinjo. ”Sed la fratino similas nek la patron, nek la patrinon; ja kelkfoje estas, ke la infanoj similas al iu antaŭulo, el Dio mem scias kiu generacio. Sed jen, tiu juna sinjoro estas al mi konata; sed mi ne povas rememori de kie.”

”Tio estas la rusa imperiestro Aleksandro,” rapide respondis la princino; ”tiun vi ne konis.”

”Ho, ke mi ne konis lin? Mi staris ja dudek paŝojn for de li. Li estis bela homo. Ĉi tie li estas pli juna, sed mi tamen rekonis lin. Li kaj imperiestro Jozefo estis du belaj viroj.”

La princino montris sur la kontraŭan muron, kie pendis portreto, busto en natura grandeco.

”Imperiestro Jozefo!” kunfrapis la manojn avinjo, ”kvazaŭ li estus al li el la okulo elfalinta. Ni vidu, kiel vi havas ilin ĉi tie kune. Mi ne pensis, ke mi vidos hodiaŭ imperiestron Jozefon. Dio donu al li eternan gloron, li estis bona sinjoro, precipe por la malriĉa popolo. Jen, tiun ĉi taleron li donis al mi propramane,” diris avinjo, iom eltirante de malantaŭ la brustotuko la taleron.

Al la princino plaĉis la simpla sincereco de avinjo kaj la trafaj esprimdiroj, kaj ŝi petis ŝin, ke ŝi rakontu, kiamaniere kaj kie la imperiestro donacis al ŝi tiun moneron.

Avinjo ne lasis sin peti kaj rakontis al la princino tion, kion ni jam aŭdis en la muelejo. La sinjorino kore ridis pri tio.

Kiam avinjo daŭrigis la rigardadon de la ĉambro, jen ŝi vidis portreton de reĝo Frederiko. ”Aĥ, jen la prusa reĝo,” ŝi vokis. ”Tiun potentaton mi bone konis. Mia mortinta edzo, Jiři, servis en la prusa armeo kaj mi pasigis en Silezio dek kvin jarojn. Pli ol unufoje li elvokigis Jiřikon el la vico kaj rekompencis lin. Li amis grandajn virojn kaj mia Jiři estis la plej alta viro en la tuta regimento kaj kreskfigura kiel virgulino. Mi ne atendis, ke mi rigardos en lian tombon. Tia homo, kiel roko, kaj jam longe li estas en la eternejo – kaj mi ankoraŭ estas ĉi tie!” ĝemis la maljunulino kaj larmo ruliĝis sur la sulkoplena vango.

”Ĉu via edzo falis en batalo?” demandis la princino.

”Rekte ne, sed li mortis de pafovundo. Kiam eksplodis tiu ribelo en Polujo kaj la prusa reĝo kune kun la rusa armeo invadis tien, partoprenis ankaŭ nia regimento. Mi kuniris eĉ kun la infanoj, mi havis du kaj la tria naskiĝis al ni en la tendaro. Tio estas Johanka, kiu estas nun en Vieno, kaj kredeble pro tio ŝi estas tiel kuraĝa, ke ŝi devis de la naskiĝo ĉion kutimi kiel soldato. Estis malfeliĉa milito. Tuj el la unua interpuŝiĝo oni alportis al mi Jiřikon sur portiloj. Kanonkuglo forŝiris lian kruron, kiun oni devis al li fortranĉi. Mi flegis lin, kiom la fortoj sufiĉis.

Kiam li iom resaniĝis, oni sendis lin reen en Neisse.

Mi havis ĝojon kaj esperis, ke li resaniĝos, ke oni lin kiel kriplulon ne retenos kaj ke ni povos reveni en Ĉeĥujon.

Sed la espero trompis min. Subite li komencis konsumiĝi kaj estis nek konsilo nek helpo – li devis morti. Kie nur estis groŝo, mi donis ĝin por medikamentoj, kaj tamen neniel helpis. Tiam mi pensis, ke mi seniĝos de la prudento, ke mia koro krevos pro malĝojo. Sed la homo multon eltenas, moŝta sinjorino.

Restis al mi tri georfoj, da mono eĉ ne helero, nur kelkaj vestoj. En la sama regimento, kie Jiři deĵoris, estis ĉefserĝento iu Lehotskë kaj li estis la plej kara amiko de Jiři; tiu protektis min, havigis al mi teksilon, kiam mi diris, ke mi farus lankovrilojn, kaj ĉion ceteran, kion mi bezonis por tio. Dio rekompencu lin pro tio! Bone taŭgis al mi tio, kion mi dum juneco lernis de la mortinta bopatrino. La laboraĵo trovis bonan debiton kaj mi baldaŭ repagis la ŝuldon al Lehotskë kaj ankaŭ mi honeste vivtenis min kun la infanoj. Mi devas diri, ke estis en tiu urbo bonaj homoj, sed tamen mi treege hejmsopiris, de tiu tempo, kiam Jiři ne ekzistis plu, mi sentis min tiel forlasita kaj izola kiel pirarbo sur kampo. Ŝajnis al mi, ke tamen estus al mi pli bone hejme ol en fremdlando kaj mi konfidis miajn pensojn al Lehotskë. Sed li konsilis ne fari tion kaj asertis, ke mi certe ricevos ian pension kaj ke la reĝo zorgos pri miaj infanoj. Por tio mi dankis al li, sed mi decidis, ke mi poste tamen nur hejmen revenos.

Ankaŭ malhelpis al mi la germana lingvo. Ĝis kiam ni estis en Kladsko, estis al mi pli bone, tiam mi estis kvazaŭ hejme – tie oni parolis pli multe ĉeĥe ol germane; sed en Neisse jam superis la lingvo germana kaj mi neniel povis lerni la germanan lingvon.

Apenaŭ mi iom helpis al mi, venis inundo. Ĝi estas malbona elemento, tiu akvo, kiam ĝi furioziĝas, kaj oni antaŭ ĝi eĉ sur ĉevalo ne povas forkuri. Ĝi venis tiel rapidege, ke la homoj apenaŭ savis la vivon. Mi kolektis rapide, kio estis plej valora, metis la ligvalizon sur la dorson, la plej junan infanon en ĉirkaŭprenon, la du pli aĝajn mi prenis je la manoj kaj tiamaniere mi kun ili estis forkuranta, vadante ĝis la maleoloj tra la akvo. Lehotskë venis por helpi nin kaj kondukis en la supran urbon, kie nin bonaj homoj akceptis sub tegmenton.

Diskoniĝis tuj en la urbo, ke mi estis senigita de preskaŭ ĉio kaj bonaj homoj tuj rapidis min helpi, ankaŭ la generalo mem min alvokigis kaj diris al mi, ke mi ricevos jare kelkajn talerojn kaj konstantan okupiĝon pro reĝa favoro; ke la knabo vizitos militinstituton, kaj ke mi povas doni la knabinojn en reĝan instituton por virinoj.

Tio min tute ne ĝojigis kaj mi petis, ke ili donu al mi prefere kelkaj florenoj kontante, se ili volas al mi montri sian favoron, kaj ke mi iros hejmen en Ĉeĥujon. La infanoj restos ĉe mi, mi diris, mi ilin edukos laŭ mia religio kaj en mia lingvo. Sed tion ili ne volis promesi al mi kaj diris, ke se mi ne restos tie, mi ricevos nenion. ’Se nenion, do nenion, Dio ja ne lasos min morti pro malsato,’ mi pensis kaj danke rifuzis ĉion proponitan de la reĝo.”

”Sed mi pensas, ke viaj infanoj estus trovintaj tie bonan prizorgon,” kontraŭdiris la princino.

”Povas esti, moŝta sinjorino, ke ili fariĝus por mi fremduloj.

Kiu estus instruinta ilin tie ami sian patrujon kaj sian gepatran lingvon? Neniu. Ili estus lernintaj fremdan lingvon, fremdajn morojn kaj fine ili tute forgesus pri sia sango. Kiel mi povus preni la respondecon pri tio antaŭ Dio? Ne, ne, kiu devenas el ĉeĥa sango, li restu ĉe la ĉeĥa lingvo. – Mi petis pri permeso foriri, kolektis tiujn kelkajn vestojn, kiuj restis al mi, prenis la infanojn kaj adiaŭis la urbon, kie mi pasigis tiom da maldolĉaj kaj ankaŭ feliĉaj tagoj. La mastrinoj donis al la infanoj plenajn antaŭtukojn da bakaĵo kaj al mi ili donis kelkaj taleroj por la vojiro. Dio repagu al tiuj bonaj homoj je la infanoj tion, kion bonan ili al mi faris. La komplezema Lehotskë akompanis min mejlon da vojo kaj portis Johankan.

Mia foriro malĝojigis lin, ĉe ni estis lia Praha. Ni ambaŭ ploris ĉe la adiaŭo. Ĝis kiam li estis en Neisse, li iris preĝi sur la tombon de Jiřík ’Patro nia’, ili amis unu la alian kiel samgepatraj fratoj. En la franca milito li pereis, Dio donu al li trankvilan ripozon.”

”Kaj kiamaniere vi revenis kun la infanoj en Ĉeĥujon?” demandis plue la princino.

”Mi multe suferis, moŝta sinjorino, dumvoje. Mi ne konis la vojojn, kaj tial ni perdis multe da tempo pro erarvagado. La piedojn ni havis plenaj de sangaj kaloj, la infanoj kaj mi ankaŭ, kaj multfoje ni ploris pro malsato, laciĝo kaj doloro, kiam ni longe ne povis veni en iun vilaĝon. Feliĉe mi almigris kun ili en la montojn de Kladsko, kaj tie mi jam estis kvazaŭ hejme. Mi devenas el Olešnice, de la silezia limo, sed la moŝta sinjorino sen tio ne scias, kie estas Olešnice. Sed kiam mi estis proksimiĝanta al la hejmo, tiam falis al mi peza ŝtono sur la koron.

Mi pensis, ĉu mi renkontos ankoraŭ la gepatrojn vivaj, kaj kiel ili min akceptos. Ili donis al mi belan doton, kaj mi estis revenanta preskaŭ kun nudaj manoj kaj alkondukanta tri georfojn. Kion ili diros al mi? Tio sonis al mi en la oreloj dum la tuta vojiro. Mi ankaŭ timis, ke okazis malĝoja ŝanĝo en la daŭro de la du jaroj, dum kiuj mi ne aŭdis pri ili.”

”Kaj ĉu vi neniam skribis al ili, almenaŭ via edzo, se ne vi?” miris la princino.

”Tia kutimo ne estas inter ni, ke ni sendu leterojn. Ni rememoras pri ni, ni preĝas unu por la alia, kaj ĉe okazo, kiam ni renkontiĝas kun konata homo, ni sendas komunikon, kiel tiu aŭ alia fartas. Pri ia folio oni ne scias, en kies manojn ĝi venos kaj kie ĝi troviĝos. Mia patro skribis kelkfoje leterojn al soldatoj naskiĝdevenaj el nia vilaĝo, kiuj estis garnizone ie malproksime trans la limo, kiam la gepatroj volis ekscii, ĉu ili vivas ankoraŭ aŭ ne, aŭ kiam ili volis al ili sendi kelkajn florenojn. Sed kiam ili poste revenis, ili diris, ke ili ricevis nenion. Kaj, tiel estas, moŝta sinjorino, letero de plebejo ĉiam ie perdiĝos.”

”Ne pensu tion, maljunulino,” interrompis ŝian parolon la princino, ”ĉiu tia letero, estu de kiu ajn, devas veni en la manojn de tiu, al kiu ĝi estas adresita. Neniu alia rajtas ĝin reteni nek malfermi, je tio estas granda puno.”

”Tio estas bela aranĝo, kaj mi kredas la moŝtan sinjorinon, sed kion ĉio ĉi helpas, ni tamen prefere konfidas nin al bona homo. Sur tian pecon da papero ne estas tamen eble ĉion detale skribi, oni volonte demandus ankaŭ pri tio kaj tio, kaj oni ne povas; sed kiam venos, ekzemple, negocisto aŭ migrantoj, tiuj jam diros ĉion juste kaj laŭvorte. Mi ankaŭ estus pli multe eksciinta pri nia familio, sed ĉar estis la maltrankvilo, malmulte da homoj alvenis.

Vesperiĝis, kiam mi venis kun la infanoj en la vilaĝon, estis somero kaj mi sciis, ke en tiu tempo ili manĝas. Mi iris de malantaŭe tra la fruktoĝardenoj, por ke min ne renkontu la homoj. El nia bieno elkuris la hundoj kaj bojis al ni. Mi vokis ilin, sed ili des pli bojis. Larmoj surverŝis min, tiel kortuŝita mi estis. – Mi, stulta, ne pensis, ke pasis dek kvin jaroj, post kiam mi foriris el la hejmvilaĝo kaj ke ne estas la samaj hundoj, kiujn mi nutris.

– En la fruktoĝardeno estis plantitaj multaj junaj arboj, la barilo estis bonigita, sur la garbejo estis nova kovraĵo, sed la pirarbon, sub kiu mi sidis kun Jiři, trafis la sendito de Dio (fulmo), ĝi havis la supron forfrakasita.

Ĉe la apuda mastrumdomo nenio ŝanĝiĝis; mia patro loĝis en ĝi post la morto de Novotná pensimaniere. Tio estis la sama Novotná, kiu faris la lankovrilojn, kaj mia mortinta edzo estis ŝia filo. Ĉe la domo estis malgranda ĝardeno, la mortinto havis ĉiam bedon da petroselo, cepo, kelkajn tufojn de krispa mento, salvion kaj aliajn plantojn bezonatajn ĉe la mastrumado; ŝi amis spicojn same kiel mi. Jiři plektofaris al ŝi el vergoj la barilon ĉirkaŭ tiu ĝardeno … Estis ankoraŭ la sama barilo, sed la ĝardeno estis dense kovrita de herbo, nur iom da cepoj estis tie. El budo elrampis maljuna hundo duone blinda.

’Chlupáček, ĉu vi konas min?’ mi vokis al ĝi, kaj ĝi komencis sin froti ĉirkaŭ miaj piedoj. Mi pensis, ke la koro krevos al mi pro malĝojego, kiam min tiu muta estaĵo rekonis kaj bonvenigis. La kompatindaj infanoj rigardis min; kial mi ploras, mi nome ne diris al ili, ke mi iras al ilia avino, mi pensis, ke, se ili tamen koleros je mi, ke la infanoj tion ne sciu. Kašpar, la plej aĝa, diris: ’Kial vi ploras, patrino, ĉu ni ne ricevos ĉi tie noktejon? Sidiĝu kaj ripozu, ni atendos, kaj mi portos la ligvalizon. Ni ne malsatas.’ Johanka kaj Terezka konfirmis, ke ili ne malsatas, kvankam ni iris kelkajn horojn tra arbaro kaj trovis neniujn domojn. ’Ne infanoj,’ mi diras, ’jen en tiu domo naskiĝis via patro, kaj jen apude naskiĝis via patrino, kaj ĉi tie loĝas viaj geavoj. Ni preĝdanku Dion, ke li feliĉe kondukis nin ĝis ĉi tien, kaj ni petu lin, ke ni trovu ĉi tie patran akcepton.’ Ni preĝis ’Patro Nia’, poste mi iris al la pordo de la domo. La patro kaj la patrino ĉesis mastrumi kaj vivis kondiĉ-pensie, la bienon posedis la frato, tio estis al mi konata. Sur la pordo estis ankoraŭ surgluita la bildo, kiun Jiři estis portinta al la patrino el Vambeřice, Mario Virgulino kaj la dek kvar helpantoj.

Vidante ilin, kvazaŭ ŝtono falis de mia koro. ’Vi vidis min foriranta, vi refoje bonvenigas min,’ mi pensis, kaj kun plena fido mi eniris la ĉambron. La patro, la patrino kaj maljuna Bětka sidis ĉe la tablo, manĝis supon el unu plado – estis ančká (Ančka estas supo el lakto miksita kun faruno kaj ovoj), mi scias tion, kvazaŭ estus hodiaŭ. ’Salutita estu Jesuo Kristo!’ mi salutis. – ’Por eterne,’ ili respondis. – ’Mi petas vin, mastro, pri noktkuŝejo por mi kaj la infanoj. Ni iras de malproksime, ni estas malsataj kaj marŝolacaj,’ mi diris, sed mia voĉo tremis.

Ili ne rekonis min. Estis duonlume en la ĉambro.

’Formetu la ŝarĝaĵon kaj sidiĝu ĉe la tablo,’ diris la patro kaj formetis la kuleron. ’Bětka,’ ordonis la patrino, ’iru kuiri ankoraŭ iom da supo. Dume sidiĝu, patrino, kaj tranĉu al vi panon kaj donu al la infanoj. Poste ni kuŝigos vin en subtegmenton. De kie vi venas?’ – ’De Silezio el Neisse,’ mi diris. – ’Tie estas nia Madlena,’ vokis la patro. – ’Mi petas vin, persono, ĉu vi ne aŭdis pri ŝi?’ demandis la patrino kaj alpaŝis pli proksimen al mi.

’Madlena Novotná, ŝia edzo estas soldato. Ŝi estas nia filino, kaj jam du jarojn ni ne aŭdis, kio okazas al ŝi. Mi havas konstante malbelegajn sonĝojn; foje mi sonĝis, ke elfalis mia dento, kaj ĝi doloris min, kaj mi ĉiam pensas nur pri tiu filino kaj la infanoj, ĉu io okazis al Jiřík, ĉar tiuj bataloj konstante daŭras; Dio mem scias, kial oni ne preferas trankvilon.’

Mi ploris, sed la infanoj, aŭdante la avinon tiel paroli, tiretis min je la jupo kaj demandis: ’Panjo, ĉu estas niaj geavoj?’ Apenaŭ ili tion diris, tuj rekonis min la patrino, ŝi prenis min ĉirkaŭ la kolo, kaj la patro prenis la infanojn en ĉirkaŭprenon, kaj nur nun ni rakontis al ni reciproke ĉion pasintan. Bětka kuris tuj por la frato kaj la fratino, por la gebofratoj, kaj ne daŭris longe, kunvenis la tuta vilaĝo kaj ne nur miaj parencoj kaj samaĝuloj min bonvenigis, sed ĉiu, kvazaŭ mi estus ĉies propra fratino.

’Bone vi faris, revenante hejmen kun la infanoj,’ diris la patro, ’estas vero, ĉie estas tero de Dio, sed propra patrujo estas al ĉiu la plej kara, kaj al ni la nia, kaj tiel devas esti. Ĝis kiam Dio donas al ni la panon, nek vi nek viaj infanoj havos mizeron, eĉ se vi ne povus labori. Tio cetera, kio vin trafis, estas peza bato, sed eĉ tion vi formetu sur la supran breton. (Nacia popoldiro signifanta: ne zorgu plu pri tio aŭ forgesu ĝin. Rim. de trad.) Pensu: ’Kiun Dio amas, tiun li per kruco ŝarĝas.’

Tiel mi estis reakceptita inter ilin kvazaŭ ilia infano.

La frato volis al mi cedi ĉambron, sed mi preferis resti kun la gebopatroj en la domo, kie iam loĝis Jiři. La infanoj baldaŭ estis kvazaŭ hejme, kaj la gepatroj havis pro ili sufiĉe da ĝojoj. Ni sendis ilin diligente en lernejon.

Dum mia juneco la knabinoj ne sciis skribi, sufiĉis, se ili scipovis iom legi, kaj ankaŭ tio estis nur urbaj knabinoj.

Kaj tamen estas domaĝo kaj peko, se oni havas donacon de la sankta spirito kaj lasas ĝin sen rentumo. Sed se ne estas okazo por tio, oni ne povas al si helpi. Mia mortinta edzo estis homo mondsperta, eĉ skribi li scipovis, mallonge dirite, tiu taŭĝis por ŝarĝveturilo, sed ankaŭ por kaleŝo. Kaj tiel estas bone; ĉiu povus esti tia.

Mi faris lankovrilojn kiel antaŭe kaj belajn groŝojn mi gajnis. Tiam estis malbonaj tempoj, militoj kaj malsanoj kaj multe da malsato. Buŝelo da sekalo kostis cent guldenojn en bankbiletoj. Tio estas dirinda! – Sed Dio nin amis, kaj ni ĉion sufiĉe bone travivis. Estis tiel mizere, ke la homoj iris kun mono en la mankavoj, ne povante ion aĉeti. Nia patro, tio estis homo, kian oni plu ne trovos, li helpis ĉiam al ĉiu, kie kaj kiel li nur povis; al li ankaŭ ĉiu venis, kiam li ne sciis kien sin turni. Kiam venis malriĉaj najbaroj petante: ’Donu al ni buŝelon da sekalo, mi havas eĉ ne greneron por baki panon,’ li diris: ’Ĝis kiam ni havas, volonte mi donos, kiam mi ne havos, donos alia,’ kaj tuj patrino devis mezuri la grenon en la sakojn.

Sed monon li ne akceptis, ho ne. – ’Ni ja estas najbaroj,’ li diris, ’se ni ne helpos unu la alian, kiu nin helpos. Kiam la bona Dio benos viajn rikoltojn, repagu al mi per greno, kaj ni estos kvititaj.’ Kaj tiel estis. – Por tio patro havis miloblan ’Dio repagu vin’; patrino, se unu tagon venis neniu almozpetisto, irus lin serĉi sur la disvojon, tio estis ŝia plezuro. Kial ili ankaŭ ne helpu al la homoj, ni satmanĝis, havis vestojn, kial ni ne estus donacintaj al aliaj el la superfluo? Tio ne estas ankoraŭ tiel granda merito, estas nur kristana devo, sed se oni forprenas de sia buŝo por doni, jen estas bela virto. Sed eĉ kun ni fariĝis tiel malbone, ke ni manĝis unu fojon tage, por ke ankaŭ aliaj homoj havu ion por manĝi. Nu, eĉ tion ni travivis, kaj refoje lumis la suno. En la lando estis paco, estis ĉiam pli kaj pli bone.

Kiam Kašpar finis la lernejon, li volis lerni la teksarton kaj mi ne malhelpis lin. La metiisto estas sia sinjoro. Ellerninte ĝin li devis en la mondon. Jiři ĉiam diris, ke metiisto, kiu nur post bakforno sidas, valoras neniom. Post kelkaj jaroj li revenis, establis sin en Dobruška, kaj li bone statas. La knabinojn mi kutimigis al ĉia hejmlaboro por povi ilin okupi en bona servo; sed jen mia kuzino el Vieno alveturis en la vilaĝon, Terezka plaĉis al ŝi, kaj la kuzino deziris kunpreni ŝin kaj zorgi pri ŝi. Estis malfacile por mi, sed mi pensis, ke mi nebone farus, malhelpante ŝin en la feliĉo, se ŝi intencas iri en la mondon. Kaj Dorotka estas bona virino, ili havas solidan mastrumejon en Vieno kaj neniujn infanojn! Ŝi zorgis pri Terezka kiel patrino, kaj belan doton ŝi donis al ŝi, kiam ŝi edziniĝis. Nur tio min iom ĉagrenis, ke tiu knabino elektis germanon, sed nun mi ne pensas plu pri tio, Jan estas tre bona kaj inteligenta homo, nun ni jam bone komprenas unu la alian. Nu, kaj la genepoj, ili estas miaj. –

Anstataŭ Terezka iris en Vienon Johanka. Plaĉas al ŝi tie kaj laŭdire ŝi bone fartas. – Tiu junularo havas jam alian prudenton; mi neniam volis forlasi la hejmon kaj precipe ne iri inter fremdan popolon.

Post kelkaj jaroj mortis miaj gepatroj, en ses semajnoj sinsekve. Trankvile ili foriris de la mondo, kvazaŭ oni estingus kandelon; Dio ne lasis ilin turmentiĝi kaj ili ne bezonis sopiri unu je la alia; ili vivis kune sesdek jarojn.

Mole ili sternis sin, mole ili dormos. Dio donu el ili eternan gloron!”

”Kaj ĉu vi ne sopiris la ĉeeston de la infanoj, kiam ĉiuj tri foriris de vi?” demandis la princino.

”Ah, moŝta sinjorino, sango ne estas akvo. Tiam mi multfoje ploris, sed al la infanoj mi diris nenion por ne amarigi ilian feliĉon. Kaj neniam mi estis sola, infanoj ne ĉesas naskiĝi kaj tiel oni havas ĉiam ion por prizorgi.

Kiam mi vidis ilin ĉe la najbaroj kreski de la lulilo kaj kaĉo, ŝajnis al mi, ke ili estas miaj propraj. Oni devas havi bonan koron al aliaj, tiam oni estas ankaŭ amata. –

Ili estis multe petintaj min, ke mi veturu en Vienon; ho, mi scias, ke mi tie estus trovinta bonajn homojn kiel aliloke kaj ke mi estus tie bone prizorgata, sed estas ja granda distanco kaj maljuna homo ne taŭgas por vojaĝo, oni estus kiel vaporo super poto. Dio povus pri mi rememori kaj ni tamen volonte lasus la ostojn en la hejma tero. – Sed, moŝta sinjorino, mi komencis ĉi tie rakonti, kvazaŭ mi estus hejme ĉe ŝpinado; senkulpigu nian familiarecon,” aldonis avinjo, finante sian rakontadon kaj leviĝis de la seĝo.

”Via rakontado, maljunulino, estis al mi tre agrabla, vi eĉ ne scias, kiel danka mi estas al vi por ĝi,” diris la princino, metante la manon sur la ŝultron de avinjo. ”Sed nun venu kun mi al matenmanĝo, mi pensas, ke la infanoj ankaŭ ekhavis apetiton al manĝado.” Tion dirinte, ŝi kondukis avinjon el la kabineto en la salonon, kie estis preparitaj kafo, ĉokolado kaj diversaj fremdaĵoj. – La ĉambristo atendis la signon, laŭ ordono de la princino li tuj kuris por venigi la grafidinon kaj la infanojn, post kelkaj momentoj ĉiuj rapide alkuris, la grafidino petolis kiel infano kun ili. – ”Rigardu, avinjo, kion donis al ni fraŭlino Hortensie!” ĉiuj samtempe vokis, montrante diversajn multekostajn donacojn. – ”Ho, ho, de post mia naskiĝo, mi ne vidis tion; sed ĉu vi ankaŭ bonmore dankis?”

La infanoj jesis.

”Sed kion diros Mančinka, kiam ŝi vidos tion, kaj Cilka kaj Václav?” demandis avinjo.

”Kiuj estas tiuj Mančinka kaj Cilka kaj Václav?” demandis la princino, volonte volante scii la finon kaj la komencon de ĉio.

”Tion mi diros al vi, kara princino, mi scias tion de la infanoj,” rapide diris la grafidino. ”Mančinka estas filino de la muelisto, kaj tiu Cilka kaj Václav estas infanoj de iu gurdisto, kaj li havas ankoraŭ kvar. Barunka rakontis al mi, ke ili manĝas katojn, sciurojn kaj kornikojn, ke ili havas nenion por manĝi kaj neniujn vestojn, ke la homoj abomenas ilin.”

”Ĉu pro tio, ke ili estas malriĉaj,” demandis la princino, ”aŭ ĉar ili manĝas katojn kaj sciurojn?”

”Pro tio,” certigis avinjo.

”Nu, sciuro ne estas malbona manĝaĵo, mi mem ĝin gustumis,” opiniis la princino.

”Ho, moŝta sinjorino, estas diferenco, manĝi ion pro plezuro aŭ pro malsato. – La gurdisto havas dank’al Dio sanan stomakon; la infanoj, kompreneble, ankaŭ multon bezonas, kaj ĉion tion li estas gajnanta per tiu muziko.

Tio estas malfacila, malmulte por meti sur sin, malmulte en sin kaj la domo malplena kiel manplato.”

Dum la parolo la princino sidiĝis al la tablo, Hortensie sidigis la infanojn ĉirkaŭ si kaj avinjo devis ankaŭ alsidiĝi.

La grafidino volis verŝi al ŝi kafon aŭ ĉokoladon, sed avinjo dankis, dirante, ke ŝi trinkas nek kafon, nek tion alian.

”Kaj kion vi matenmanĝas?” demandis la princino.

”De post la infaneco mi kutimas matenmanĝi supon, plej ofte kiselon (laüvorte ”acidaĵo”; acida supo farita el pana fermentaĵo kaj fungoj, ofte ankaŭ el kazeiĝinta lakto), tion ni ŝatas en la montoj. Kiselon kaj terpomojn por matenmanĝo, por tagmanĝo refoje terpomojn kaj kiselon, kaj por vespermanĝo la samon; en dimanĉo pecon da avenpano. Tio estas nutraĵo de malriĉa popolo en la montoj Krkonoše dum la tuta jaro kaj oni dankas Dion, se oni ne sentas mankon de tio, sed ofte okazas, ke oni havas eĉ ne branon por manĝi. En la pli ebenaj regionoj ĉiu havas jam iom da pizoj, da pli blanka faruno, da brasiko kaj aliajn aĵojn, ankaŭ pecon da viando de tempo al tempo; tiuj vivas jam abunde. Sed al la manĝaĵojn de grandsinjoroj simpla homo ne rajtas kutimiĝi, tiam li baldaŭ troviĝus en mizero. Ankaŭ malmulte da forto donus al li tiuj frandaĵoj.”

”Ho vi eraras, maljunulino, tiaj manĝaĵoj estas tre fortodonaj; kaj se tiuj homoj povus havi ĉiutage pecon da viando kaj bonan trinkaĵon, mi pensas, ke tio donus al ili pli multe da forto ol ĉiuj manĝaĵoj, kiujn ili dum la tuta tago manĝas,” diris la princino.

”Nu, ni vidu, oni ĉiam lernas ion novan; mi ĉiam pensis, ke la grandaj sinjoroj estas pro tio tiel palaj kaj multfoje ankaŭ maldikaj, ĉar ili manĝas tiajn frandaĵojn, kiuj donas neniun forton.”

La princino ridetis, diris nenion, sed ŝi disponigis al avinjo malgrandan pokalon plenigita de dolĉa vino, dirante:

”Trinku, maljunulino, tio utilos al via stomako.”

Avinjo levante la pokalon, diris: ”Je sano de la moŝta sinjorino,” kaj trinkis iomete; ŝi ankaŭ akceptis pecon da bakaĵo, por ne ofendi la gastamecon.

”Kio estas en tiuj konkoj, kiujn manĝas la princino?”

Jan demandis mallaŭte Hortension.

”Tio estas maraj bestoj kaj ili nomiĝas ostroj,” diris laŭte la grafidino.

”Tion Cilka ne manĝus,” opiniis Jan.

”Diversaj manĝaĵoj kaj gustoj estas en la mondo, kara Jan,” respondis la fraŭlino.

Dum tiu parolo, Barunka, sidanta apud avinjo, ŝovis al ŝi ion en la pendpoŝon kaj flustris: ”Kaŝu tion, avinjo, estas mono; la fraŭlino donis ĝin al mi por la infanoj de Kudrna kaj mi povus eble perdi ĝin.”

Sed la princino aŭdis, kion Barunka flustris, ŝia okulo fiksiĝis kun neeldirebla ĝojo sur la ĉarma vizaĝo de la grafidino.

Avinjo ne povis kaŝi sian ĝojon en la koro, per kortuŝita voĉo ŝi diris: ”Dio repagu tion al vi, moŝta fraŭlino.”

La fraŭlino ruĝiĝis kaj minacis al Barunka per fingro; nun siavice Barunka ruĝiĝis.

”Kiom da ĝojoj estos!” diris avinjo; nun ili povos aĉeti al si vestojn!”

”Kaj ni aldonos ion al tio, por ke ili ankaŭ alimaniere povu helpi al si,” opiniis la princino.

”Vi farus bonan akton, moŝta sinjorino, se vi helpus al tiuj homoj, sed ne per almozo,” diris avinjo.

”Kaj kiel do?” demandis la princino.

”Tiel, ke Kudrna havu dum tempo de sia bona konduto garantiitan laboron, kaj mi pensas, ke tio estus ĉe li konstanta, ĉar li estas honesta kaj klopodema. Dio repagu al vi por ĉio; sed almozo, moŝta sinjorino, helpas al tiaj homoj nur por tempo. Oni aĉetos tion kaj ion alian, kelkfoje eĉ nebezonatan objekton, se estas mono en la manoj, kaj kiam oni tion formanĝas kaj foruzas, oni denove estas en mizero, kaj ne kuraĝas veni la duan fojon.

Sed se li havas ĉiutage sian difinitan salajron jen estas helpite al li kaj al la moŝta sinjorino ankaŭ, ĉar ŝi akiras laboreman laboriston aŭ fidelan serviston, kaj krom tio la moŝta sinjorino faras bonan faron.”

”Vi estas prava, maljunulino; sed kian okupon mi donu al li, al muzikanto?”

”Ah, moŝta sinjorino, tion oni facile trovos. Mi scias, ke li ŝatus esti gardisto aŭ administranto de garbejoj. Kaj kiam li irus sur la kampoj, li povus kunporti la gurdon; sen tio li irante sur kampoj ludas dumvoje al si, por, kiel li diras, distriĝi … Li estas gaja ŝerculo,” aldonis avinjo kun rideto.

”Do ni zorgos pri li,” diris la princino.

”Vi mia kara, amata princino!” vokis la grafidino kaj leviĝis, por kisi al la princino la belegan manon.

”Nur ĉe bonaj homoj staras anĝeloj!” diris avinjo; rigardante la princinon kaj ŝian adoptitan filinon.

La princino por momento silentis, poste ŝi mallaŭte parolis: ”Ke ŝin Dio donis al mi, por tio mi neniam ĉesos danki lin,” kaj pli laŭte ŝi aldonis: ”Tian amikon, kiu dirus al mi ĉiam la veron tiel senartifike kaj sincere, kiel vi, maljunulino, mi dezirus havi.”

”Ho, moŝta sinjorino, se vi volos, vi trovos lin. Amikon oni pli facile trovas ol retenas.”

”Vi do pensas, ke mi ne scius lin ŝati?”

”Kial mi pensus tion pri la moŝta sinjorino? Ĝenerale okazas tiel. Iufoje estas agrabla, sincera interparolo, sed spontane ĝi ŝajnas maloportuna – kaj la amikeco forpasas.”

”Refoje vi estas prava. Sed de hodiaŭ vi havas la rajton, kiam ajn veni al mi kaj diri al mi kion ajn, mi ĉiam volonte aŭskultos vin, kaj se vi venos kun peto kaj se ĝi nur estos iel al mi ebla, estu certa, ke mi plenumos ĝin.”

Tiel diris la princino, leviĝante de la tablo. Avinjo volis kisi ŝian manon, sed ŝi kliniĝis, kisis avinjon sur la vangojn kaj ne permesis, ke ŝi kisu la manon.

La infanoj kolektis siajn belajn donacojn, sed ili eĉ ne volis foriri de la kara grafidino.

”Venu ankaŭ al ni, moŝta fraŭlino!” vokis avinjo, prenante de ŝi Adélkan el la manoj.

”Venu, venu, fraŭlino Hortensie!” petis la infanoj; ”ni ree kolektos por vi fragojn.”

”Mi venos certe,” ridetis la fraŭlino.

”Ni dankas por ĉio, moŝta sinjorino, kaj Dio estu kun vi ĉi tie!” adiaŭis avinjo.

”Adiaŭ!” respondis la princino, kaj la fraŭlino iris kun ili trans la sojlon.

La ĉambristo, venante por forporti la manĝilaron, nazgrimacis kaj pensis: ”Stranga kaprico de tia sinjorino, amuziĝi kun vulgara avino.”

Sed la princino staris ĉe la fenestro kaj postrigardis la forirantojn, ĝis kiam estis videblaj la blankaj vestoj de la knabinoj kaj la blanka ’kolombino’ de avinjo, aperantaj inter verdaĵo. Poste forirante en la kabineton, ŝi flustris al si: ”To estas feliĉa virino!”

image-015


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.