La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVINJO

Aŭtoro: Božena Němcová

©2026 Geo

La Enhavo

XVII

image-034

La mateno estis varmega; ĉiuj, junaj-maljunaj, laboris sur la kampoj, por almenaŭ tion forveturigi, kio estis falĉita. La mastroj devis uzi parte la noktojn, por ke ili povu prizorgi la mastrumaĵon kaj ankaŭ la laboron.

La suno ardis, tiel ke ĝia fajrego preskaŭ krevigis la teron.

La homoj suferis de sufoka atmosfero, la floroj velkis, la birdoj flugis tuŝproksime ĉe la tero, la bestoj serĉis ombron. Jam de la mateno leviĝis sur la firmamento nuboj, komence nur malgrandaj, grizaj, blanketaj, sporade dismetitaj, kiuj dum la progresanta tago ĉiam pli kaj pli multiĝis, pli alten supreniĝis, amasiĝis, formante striegojn, ilia koloro ĉiam pli malheliĝis – kaj je la tagmeza horo la tuta firmamento estis kovrita de nigra peza nubego, kiu celis al la suno.

Kun timo rigardis la rikoltantoj al la ĉielo; kvankam ili preskaŭ ne povis spiri, tamen ĉiu vetlaboris, eĉ se la skribisto ne estus senhalte krianta kaj insultanta. Jam estis lia kutimo kriegi, por ke la homoj ne forgesu, ke li havas la rajton al ili ordoni, kaj por ke ili havu antaŭ li respekton.

Avinjo sidis antaŭ la dompordo; angore ŝi rigardis la nubojn, kiuj staris jam super la domo. La knaboj kaj Adélka ludis post la domo, sed estis al ili tiel varmege, ke ili estus ĉion de si forĵetintaj kaj saltintaj en la riveron, se avinjo permesus al ili tion. Adélka, ĉiam babilema, saltema kiel birdo, oscedis, ne ŝatis ludi kaj fine ŝiaj okuloj fermiĝis. Ankaŭ avinjo sentis pezon sur la okuloj. La hirundoj flugis malalte, ja eĉ en la neston sin kaŝis; la araneo, kiun avinjo rigardis matene, kiel ĝi ĉirkaŭŝpinas kaj mordelsuĉas la muŝojn, enrampis en la ŝpinreton; la kortbirdaro amasiĝis sur la korto en aroj, la hundoj kuŝis ĉe la piedoj de avinjo, kaj, kvazaŭ ili estus finintaj sovaĝan ĉasadon, rapide spiris, elmetante la langojn. La arboj staris senmove, eĉ ne folio tremis.

Sinjoro Prošek kun la edzino venis el la kastelo. ”Terura uragano rapidegas, ĉu ĉio estas hejme?” demandis la mastrino jam de malproksime. La tolo de la blankigejo, la kortbirdaro, la infanoj, ĉio estis prenita hejmen kaj forportita, avinjo metis panon sur la tablon, preparis la benitan kandelon, oni fermis la fenestrojn. Estis premaere, la suno estis kovrita de nuboj. Sinjoro Prošek staris sur la ŝoseo kaj ĉirkaŭrigardis. En la arbaro li vidis Viktorkan stari sub arbo. Tiam forte ekblovis vento, barelbrue tondris, la nigran nubaron traflugis fulmo. ”Dio! tiu persono, ŝi staras sub arbo!” diris Prošek por si mem kaj komencis voki kaj mansigni tiuflanken, ke ŝi foriru.

Sed Viktorka ĉe ĉiu fulmo batis la manojn kaj ridegis, kaj ne atentis sinjoron Prošek. Grandaj gutoj falis, la fulmoj zigzagis en la nigraj nuboj, tondrado bruegis, la uragano plenforte furiozis. Sinjoro Prošek eniris en la domon.

Avinjo estis bruliginta la benitan kandelon; ŝi preĝis kun la infanoj, kiuj ĉe ĉiu fulmo kaj tondro paliĝis. Sinjoro Prošek iris de unu fenestro al alia, rigardante eksteren.

Pluvegis, la ĉielo estis senĉese malfermata, fulmo sekvis fulmon, tondro tondron, kvazaŭ flugus furioj. Momenton silento – jen refoje bluflava lumo ekflirtis en la fenestroj, fulmo traflugis laŭlonge kaj laŭlarĝe la ĉielon, kaj - krak - krak - ĝuste super la domo. Avinjo volis diri:

”Dio nin gardu!” sed la vorto haltis en ŝia buŝo; sinjorino Prošková sin tenis je la tablo, sinjoro Prošek paliĝis, Vorša kaj Bětka falis sur la genuojn, la infanoj ploris. La fulmotondrado, kvazaŭ perdante per tiu frapego sian furiozecon, iom post iom ĉesis. Pli kaj pli malforte sonis la tondrobruado, la nuboj disiĝis, ŝanĝante la koloron, kaj jam denove inter la grizaj nuboj trabrilis blua firmamento.

La fulmoj malaperis, eĉ la pluvo ĉesis, la fulmotontrado retiriĝis.

Kia ŝanĝo ekstere! Kvazaŭ lacigita ankoraŭ ripozas la tero, ĝiaj membroj ankoraŭ tremas, kaj la suno ĝin rigardas per pluvmalseka, sed brilanta okulo, kelkloke sur ĝia vizaĝo estas ankoraŭ videbla nubo, restaĵo post la pasia furiozado. La herbo, la floroj, ĉio estas kvazaŭ batalpremita al la tero, sur la vojoj fluas torentoj, en la rivero la akvo estas malklarigita, la arboj deskuas milojn da gutoj briletantaj sur ilia verda vestaĵo. La birdoj jam denove traflugas aeron, la anseroj kaj anasoj ĝojas pro la marĉoj kaj kanaloj faritaj de la pluvo, la kokinoj kurĉasas la skarabojn, da kiuj denove multaj svarmas sur la tero, la araneo elrampas el la kaŝejo, ĉiu besto rapidas refreŝigita al nova ĝuado de plezuroj, al nova batalado kaj mortigado.

Sinjoro Prošek eliris, ĉirkaŭiris la domon – kaj jen! la maljuna pirarbo, kiu per siaj branĉoj dum tiom da jaroj kovris la tegmenton, estis fendrompita de la fulmo. Unu duono kuŝis sur la tegmento, la alia estis klinita al tero.

Jam multajn jarojn tiu maljuna sovaĝa pirarbo estis senfrukta, ĝiaj fruktoj estis dubekvalitaj, sed oni amis ĝin, ĉar ĝi ornamis la tegmenton de printempo ĝis vintro.

Ankaŭ la kampojn difektis la pluvego, sed oni tamen sin konsolis, ke la malutilo ne estas tiel granda, ke estus pli malbone, se estus hajlinte. Postagmeze la vojoj reseki ĝis: sinjoro patro iris al la kluzo kiel kutime en pantofloj, avinjo lin renkontis irante en la kastelon. Li diris al ŝi, ke la pluvego iom difektis liajn fruktojn, prezentis al avinjo flartabakon, demandis ŝin, kien ŝi iras, kaj aŭdinte, ke en la kastelon, li iris sian vojon kaj avinjo ankaŭ sian.

Sinjoro Leopold estis supozeble ricevinta ordonon, ke li enkonduku avinjon al la princino, kiam ŝi alvenos, ĉar li tuj sen hezito kaj prokrasto, apenaŭ ŝi aperis en la antaŭĉambro, malfermis al ŝi la pordon, kondukantan en malgrandan salonon, kie la princino sidis sola. Ŝi invitis avinjon, ke ŝi sidiĝu apude, kaj avinjo malrapide kaj atente eksidis.

”Vian simplanimecon kaj sincerecon mi tre ŝatas; mi kredas je ĝi kun plena konfido kaj mi opinias, ke vi diros al mi sincere, pri kio mi demandos,” ekparolis la princino.

”Certe, via sinjorina moŝto, demandu nur,” diris avinjo, ne povante diveni, kion la princino volis de ŝi ekscii.

”Vi diris hieraŭ: kiam la fraŭlino estos en sian landon veninta kaj vidinta tion, kio estas kara al la koro, ke ŝiaj vangoj rozkoloriĝos. Vi akcentis tiujn vortojn tiel, ke tio frapis min. Ĉu mi eraris, aŭ ĉu vi diris tion intence?” La princino, tion dirante esploreme rigardis la maljunulinon.

Avinjon tio ne embarasigis. Dum momento ŝi pripensis, poste ŝi diris sincere: ”Intence mi tion diris; kion mi havis en la animo, tio venis al mi sur la langon; mi volis ion duonesprimi al via sinjorina moŝto. Iam utilas vorto, ĝustatempe kaj konvenloke dirita,” respondis avinjo.

”Ĉu diris tion al vi la grafidino?” esploris la princino.

”Dio gardu; la moŝta fraŭlino ne estas unu el tiuj, kiel mi vidas, kiuj afekte montras larmojn, sed kiu mem spertis, tiu komprenas. Ne estas ĉiam eble kaŝi, kio pezas la koron; mi mem divenis ion.”

”Kion vi divenis, kion vi aŭdis? Diru al mi tion, ĉar ne scivolemo, sed zorgo pri mia infano, kiun mi amas kiel mian propran, devigas min scii tiun aferon,” timzorge diris la princino.

”Mi povas diri, kion mi aŭdis, estas nenio malbona, kaj mi ne devis per mia animo ĵurpromesi, ke mi silentos,” diris la maljunulino kaj rakontis, kion ŝi aŭdis pri la fianĉiniĝo kaj pri la malsano de la grafidino. ”Unu penso kondukas al alia,” ŝi aldonis; ”kion oni de malproksime rigardas, tio vidiĝas alia ol de proksime, kaj kiom da kapoj, tiom da opinioj. Tiel, via sinjorina moŝto, ankaŭ al mi venis la ideo, ke la moŝta fraŭlino eble ne ŝatas edziniĝi kun tiu sinjoro grafo, ke ŝi eble tion farus nur pro cedemo al via sinjorina moŝto. Hieraŭ mi rigardis la fraŭlinan moŝton, mi preskaŭ ploris pro ŝi. Ni rigardis la belajn bildojn de ŝi pentritajn – estas mirindaĵo – kaj tiam venis en mian manon bildo, kiun, kiel diris al mi la fraŭlina moŝto, pentris kaj al ŝi donis ŝia instruisto. Mi demandis, ĉu tiu bela sinjoro estas li mem – maljuna homo estas scivolema kiel infano – ŝi ruĝiĝis kiel rozo, leviĝis, diris nek jes nek ne, sed en ŝiaj okuloj aperis larmoj. Tio sufiĉis al mi, kaj la sinjorina moŝto certe scias plej bone, ĉu la maljuna avino estis prava.”

La princino leviĝis, promenis en la ĉambro kaj diris kvazaŭ por si mem: ”Mi rimarkis nenion, – ĉiam gaja, cedema. Ŝi neniam pri li parolis.”

”Nu,” aŭdiĝis avinjo responde al tiu laŭta pensado, ”ĉiu naturo estas alia. Iu homo ne estus feliĉa, se li ne povus ĉiun ĝojon, ĉiun malĝojon montri al la mondo kiel admiraĵon; alia ĝin portas en la koro dum sia tuta vivo kaj kunprenas ĝin en la tombon. Estas malfacile gajni tiajn homojn, sed amo naskas amon: al mi la homoj ŝajnas kiel kreskaĵoj. Iun mi ne bezonas serĉi malproksime, ĉie mi trovas ĝin, sur ĉiu herbejo, sur ĉiu kamplimo. Iun mi trovas en ombro de arbaro, mi devas ĝin serĉi sub la folioj, mi ne devas konsideri malfacila la rampadon trans la montoj kaj ŝtonoj, mi ne devas atenti dornaĵon kaj kardaĵon, kiu baras al mi la vojon. Por tio la floro rekompencas min centfoje. La maljuna spicistino, kiu venas al ni de la montoj, ĉiam diras, portante al ni bonodoran muskon: Ĝi kaŭzas al mi multe da peno, antaŭ ol mi ĝin trovas, sed poste ĝi donas rekompencon!

Tiu musko odoras kiel violoj, kaj tiu odoro en la vintro rememorigas pri la printempo. Pardonu, via sinjorina moŝto, mi ĉiam devojiĝas. Mi volis ankaŭ diri, ke la moŝta sinjorino estis eble gaja pro tio, ke ŝi havis esperon, kaj ke ŝi nur nun, tute ĝin perdinte, duoble sentas sian amon. Oni kutime ne scias, kion oni havas, nur kiam oni perdas tion.”

”Mi dankas al vi por la vero, avinjo,” diris la princino; ”ĉu mi havos de ĝi utilon, mi ne scias, nur ŝi estu feliĉa!

Al vi ŝi devos esti dankema, sen vi mi ne trovus la ĝustan vojon. Mi ne retenos vin pli longe. La grafidino volas morgaŭ pentri, venu do ĉi tien kun la genepoj.”

Tion dirinte la princino lasis avinjon foriri, kaj ŝi portis en la koro la konscion, ke ŝi per bona vorto helpis feliĉon de homo.

Alvenante al la domo, ŝi renkontiĝis kun la arbaristo; li estis tre timigita, lia paŝado rapidega. ”Aŭdu, kio okazis!”

”Ne timigu min kaj diru rapide, kio?”

”Viktorkan trafis la fulmo!”

Avinjo kunfrapis la manojn, ŝi ne povis dum momento eĉ ekparoli, ĝis du grandaj larmoj fluis el ŝiaj okuloj.

”Dio ŝin amis, ŝi ripozu eterne!” avinjo diris mallaŭte.

”Ŝi havis facilan morton,” diris la arbaristo.

En la sama momento la infanoj kaj gesinjoroj Prošek eliris kaj aŭdante de la arbaristo la malgajigan novaĵon, ĉiuj restis starantaj kvazaŭ senkonsciaj. ”Mi ja timis angore pri ŝi antaŭ la fulmotondrado, vidante ŝin staranta sub arbo. Mi vokis, mansignis, sed ŝi nur ridis. Lastfoje do mi ŝin vidis. Tio estas por ŝi bonfaro.”

”Kaj kiu ŝin trovis, kie?” ili demandis.

”Kiam la fulmotondrado ĉesis,” diris la arbaristo, ”mi iris tra la arbaro por konstati la difektojn; mi venis supren ĝis la kunkreskintaj abioj, kiuj staras super la groto de Viktorka, mi vidis ion tie kuŝanta sub la branĉaro.

Mi vokis – neniu respondo, mi rigardis supren, por esplori, de kie devenas la branĉaro, jen – ambaŭ abioj estis interne, de supre ĝis malsupren senŝeligitaj kaj la branĉoj deŝiritaj. Mi forŝovis rapide la branĉojn, sub kiu kuŝis Viktorka, mortigita. Mi movis ŝin, ŝi estis jam malvarma.

De la ŝultroj ĝis la piedoj la vestaĵo estis forbruligita.

Plej verŝajne ŝi ĝojis pro la fulmotondrado – ŝi ĉiam ridis, kiam fulmis – ŝi suprenkuris sur la altaĵon – de la abioj estas bela panoramo – ŝi eksidis sub ili, kaj tie ŝin trafis la morto.”

”Kiel nian pirarbon,” pensis avinjo. ”Kaj kien vi donis ŝin?”

”Mi portigis ŝin en la arbaristejon. Ĝi estas plej proksime; mi mem prizorgos ŝian enterigon, kvankam ŝiaj parencoj kontraŭstaras. Mi estis en Žernov kaj anoncis tion. Mi ne supozis, ke ni tiel frue ŝin perdos. Ŝi mankos al mi en la arbaro,” diris la arbaristo.

Eu tiu tempo eksonis de Žernov sonorilo. Ili faris signon de kruco – kaj ekpreĝis. Estis mortsonorado por Viktorka.

”Ni iru ŝin rigardi,” la infanoj petis la gepatrojn kaj avinjon.

”Venu nur morgaŭ, kiam ŝi kuŝos bele vestita en la ĉerko,” diris la arbaristo, salutis kaj malgaje foriris.

”Nu, ne venos plu al ni Viktorka, ŝi ne kantos plu ĉe la kluzo; ŝi estas jam en la ĉielo!” diris al si la infanoj, forirante al sia okupo, forgesante pro tiu granda surprizo demandi avinjon pri la grafidino.

”Jes, certe ŝi estas en la ĉielo, ŝi suferis ja sufiĉe sur la tero,” pensis avinjo.

La sciigo pri la morto de Viktorka disvastiĝis rapide kiel per voĉtuboj en la tuta valo; ĉiu ŝin konis, ĉiu ŝin bedaŭris kaj tial malenviis ŝian morton. Precipe tian morton, kian Dio laŭdire favordonas nur al malmultaj homoj. Se oni pli frue parolis pri ŝi kun kompato, poste oni parolis kun respekto.

Kiam avinjo la sekvantan tagon venis kun la infanoj en la kastelon, por ke ili pozu por la grafidino ĉe la desegnado kaj pentrado, ankaŭ la princino komencis paroli pri Viktorka. La grafidino aŭdante, kiel oni ŝin amis en la arbaristejo kaj en la Staré bělidlo promesis kopii tiun bildon, kiun avinjo estis vidinta, kaj kiu prezentis Viktorkan staranta sub arbo, por la arbaristo kaj por la familio de Prošek.

”Ŝi volas ĉiun ĝojigi, antaŭ ol ŝi forveturos; ŝi dezirus konduki vin ĉiujn kun si,” diris la princino.

”Vere, kie estas pli bone, ol inter la homoj, kiuj nin amas; kiu ĝojo estas pli bona, ol fari ĝojon al la aliaj?” diris avinjo.

La infanoj tre ĝojis pri siaj portretoj, – pri tiu de avinjo neniu sciis, – ili ĝojis ankaŭ pri la donacoj, promesitaj de la grafidino, se ili estos trankvilaj, kaj sidis silente kiel ŝaŭmo. Avinjo kun ĝojo rigardis, kiel sub la artista peniko de la knabino la trajtoj de la amataj vizaĝoj aperas ĉiam pli kaj pli vivecaj, kaj ŝi mem admonis la genepojn, kiam ili sekvis siajn kutimojn. ”Sidu trankvile, Jan, ne movu la piedon, por ke la moŝta fraŭlino povu precize esprimi vian fizionomion. Vi, Barunka, ne tenu grimace la nazon kiel kuniklo, kiel vi aspektus? Vilĉjo; ne levu senĉese la ŝultrojn kiel ansero flugilojn, kiam ŝi perdas plumon!” Sed kiam Adélka tiel forgesis pri la devo bone konduti, ke ŝi enŝovis en la buŝon la montrofingron de la dekstra mano, tiam avinjo ŝin riproĉis, dirante:

”Hontu, tiel granda virgulino, ke ŝi jam povus mem tranĉi la panon; mi foje surŝutos tiun ŝian fingron per pipro.”

La grafidino havis grandan plezuron ĉe tiu pentrado kaj ofte ridis pro la infanoj. Entute ŝi fariĝis de tago al tago pli rozkolora; avinjo rimarkigis, ke la moŝta fraŭlino ŝajnas al ŝi ne kiel rozo, sed kiel rozkolora floro de pomarbo. Ŝi estis ankaŭ pli gaja, ŝiaj okulojn fariĝis pli klaraj kaj bele brilantaj; al ĉiu ŝi afable ridetis, kun ĉiu ŝi parolis nur pri tio, kio estis al tiu, laŭ ŝia scio, plej agrabla.

Kelkfoje ŝi fikse rigardis avinjon, ŝiaj okuloj malseki ĝis, kaj tiam ŝi forĵetis la penikon, premis la kapon de avinjo en siajn manojn, kisis ŝian sulketplenan frunton kaj karesis la bankajn harojn. Unufoje ŝi kliniĝis al ŝia mano kaj kisis ĝin.

Tion avinjo ne atendis, ŝi estis preskaŭ konsternita de surprizego. ”Kion vi faras, moŝta fraŭlino, tio ne konvenas al mi!”

”Mi scias, kion mi faras, avinjo, pro kio mi estas al vi danka; vi estis mia anĝelo!” kaj la grafidino genufleksis ĉe la piedoj de la maljuna avino.

”Do, benu vin Dio kaj donu al vi la feliĉon, kiun vi deziras!” diris avinjo, metante siajn manojn sur la frunton de la genuanta knabino, sur la blankan frunton, puran kiel lilia folio.

”Mi preĝos por vi kaj por la princino. Ŝi estas perfekta sinjorino!” –

La arbaristo haltis la sekvantan tagon post la fulmotondrado en Staré bělidlo li sciigis, ke ili povas veni por adiaŭi Viktorkan. Sinjorino Prošková ne povis rigardi mortinton, ŝi restis hejme: la muelistino sentis abomenon, aŭ kiel la muelisto senĝene perfidis, ŝi timis, ke Viktorka aperos al ŝi en la nokto. Kristla laboris, sekve neniu iris kun la infanoj kaj kun avinjo, krom Mančinka.

Ĉe la vojo ili plukis florojn kaj el la hejmĝardeno ili kunprenis rezedojn, la knaboj havis la benitajn bildojn, kiujn avinjo estis alportinta al ili kiel memoraĵon pri sia pilgrimo al Svatoñov, avinjo portis rozarion, Mančinka ankaŭ bildojn.

”Kiu tion atendis, ke ni aranĝos enterigon, ĉu ne?” diris la arbaristino, bonvenigante avinjon sur la sojlo.

”Ni ĉiuj estas ĉi tie por mallonga tempo; matene ni leviĝas nesciante, ĉu ni kuŝiĝos vespere,” respondis avinjo.

La kapreolino alkuris, kaŝis la okulojn en la sinon de Adélka, la knaboj de la arbaristo kaj la hundoj ilin ĉirkaŭsaltis.

”Kie vi havas ŝin kuŝanta?” demandis avinjo enpaŝante en la vestiblon.

”En la ĝardendomo,” respondis la arbaristino, prenis Anuškan je la mano kaj kondukis la gastojn en la ĝardendomon.

La domo, verdire nur salono, estis interne ornamkovrita per branĉaro, en la mezo sur portilo el neĉarpentita betula ligno staris simpla malfermita ĉerko, kaj en ĝi kuŝis Viktorka. La arbaristino ŝin vestis per blanka mortkitelo, ŝian frunton ĉirkaŭvolvis per florkrono el diantoj, sub la kapon sternis verdan muskon. La brakojn ŝi kunmetis sub la brusto unu super la alia, kiel ŝi vivanta ŝatis ilin teni. La ĉerko kaj la kovrilo estis ĉirkaŭvolvitaj per pinglobranĉaro, ĉe la kapo brulis lampo, ĉe la piedoj estis en kaliko benita akvo kaj en ĝi aspergilo el sekalspikoj.

La arbaristino mem ĉion aranĝis, preparis, kelkfoje dum la tago estis en la domo, ŝi jam alkutimiĝis al tio, sed avinjo alpaŝante al la ĉerko, faris signon de kruco super la mortinto, genuiĝis apude kaj preĝis. La infanoj faris same kiel ŝi.

”Diru do al mi, ĉu tio plaĉas al vi, ĉu ni faris ĉion bone?” demandis la arbaristino timzorge, kiam avinjo preĝinte leviĝis.

”Pli multe da floroj kaj bildoj ni ne donis, ĉar ni opiniis, ke vi ankaŭ volos al ŝi doni ian donacon en la tombon.”

”Bone vi tion faris, baptanino, bone,” laŭdis avinjo la mastrinon.

La arbaristino prenis de la infanoj la florojn kaj la bildojn kaj metis ilin ĉirkaŭ la senviva korpo. Avinjo volvis la rozarion ĉirkaŭ la rigidiĝintaj manoj de la mortinto kaj longe rigardis en ŝian vizaĝon. Tio ne estis plu vizaĝo sovaĝa! La nigraj, senordaj haroj kuŝis kombitaj, kaj ĉirkaŭ la frunto, malvarma kiel marmoro, volviĝis ruĝa florkrono kiel rubando de amo. Sur la vizaĝo ne estis videblaj sovaĝaj spasmogrimacoj, kiuj ŝin koleranta faris malbela; sed sur la lipoj kuŝis ŝia lasta penso, kvazaŭ mortinta sur ili pro timo – maldolĉa mokrido.

”Kio vin doloris, kompatinda koro? Kion oni faris al vi?” diris al si avinjo per mallaŭta voĉo. ”Nu, neniu plu al vi kompensos, kion vi estis suferinta: kiu estas kulpa pri tio, tiun Dio juĝos, vi estas en lumo kaj paco.”

”La forĝistedzino konsilis meti sub ŝian kapon rabotsplitaĵon, sed mia edzo metis muskon: mi timas nur, ke oni kalumnios nin kaj precipe ŝiaj parencoj, ke ni prenis sur nin la zorgon pri ŝi kaj tiel fuŝaranĝis la enterigon,” zorgotime diris la arbaristino.

”Lito pentrita helpas nenion. Kara sinjorino, havu neniun zorgon kaj lasu la homojn paroli. La mortinton ili vualus per orŝtofo, sed la vivanton ili ne demandas: Homo, kio mankas al vi? Lasu nur al ŝi tiun verdan kusenon, ŝi ja dum dek kvin jaroj ne kuŝis sur alia,” findirinte avinjo prenis la aspergilon, aspergis ŝin de la kapo ĝis la piedoj trifoje per la benita akvo, faris la signon de kruco, ordonis al la infanoj fari la samon, kaj ili forlasis la pavilonon.

Malantaŭ Riesenburk en la romantika valo apud la preĝejo de Boušín, kiun iam la kavaliro de Turín konstruigis pro resaniĝo de sia muta filino, estas tombejo: tie oni enterigis Viktorkan. Sur ŝia tombo la arbaristo plantis abion. ”Ĝi estas verda ankaŭ en la vintro, kaj ŝi amis abiojn,” li diris al avinjo, kiam ili parolis pri ŝi.

Oni ne forgesis pri Viktorka, kvankam ne sonis plu ŝia lulkanto apud la kluzo, kvankam la groto estis malplena kaj la abioj faligitaj; la malfeliĉa nomo de Viktorka longe sonis en la ĉirkaŭaĵo en malĝoja kanto, kiun pri ŝi verkis Bára el Žernov.

image-035


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.