La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVINJO

Aŭtoro: Božena Němcová

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XIII

image-026

La printempo progresis saltorapide, oni laboris jam sur la kampoj, supre sur la deklivo sin varmigis lacertoj kaj serpentoj, tiel ke la infanoj, irante sur la subkastelan altaĵon por serĉi violojn kaj konvalojn, ĉiam ilin timis; sed avinjo diris al la infanoj, ke ili bezonas timi nenion, ke antaŭ sankta Georgo neniu besto estas venena, ke oni povas ĝin preni en la manon, ”sed poste, kiam la suno staras jam alte, tiam estas en ili veneno,” ŝi aldonis.

Sur la herbejo malantaŭ la kluzo ekfloris kalto, ranunkolo, sur la deklivo vidiĝis bluaj anemonoj, kaj orkolore brilis primoloj. La infanoj kolektis junajn foliojn por supo, urtikojn ili alportis al la anseridoj, kaj kiam ajn avinjo iris en la stalon, ŝi promesis al la makulkolora bovino, ke ŝi jam tre baldaŭ iros sin paŝti. La arboj okulvideble vestiĝis per foliaro, kuloj gaje ludis en la aero, alaŭdo ŝvebis alte, la infanoj ĝin aŭdis, sed malofte ili vidis la malgrandan kantiston; ankaŭ kukolon ili aŭskultis kaj kriis en la arbaron: ”Kukolo, diru al ni, kiel longe ni vivos?” Iufoje ĝi kantis, sed alian fojon Adélka koleris al ĝi, ke ĝi intence ne volis kanti. La knaboj instruis al Adélka la faradon de salikaj fajfiloj; kaj kiam la fajfilo donis eĉ ne tonon, ili kulpigis ŝin, ke ŝi nebone recitis ĉe la batado.

”Vi knabinoj ne scias fari eĉ fajfilon,” mokridis Jan.

”Ne estas nia afero, sed vi kontraŭe ne faros ĉi tian ĉapelon!” diris Barunka, montrante al la fratoj ĉapelon el alnaj folioj, ornamitan per lekantoj, kiun ŝi estis kunliginta tute per pinglofolioj.

”Hm, jen kia arto!” movis la kapon la knabo malŝate.

”Por mi ne, sed por vi,” ridis Barunka, irante fari ankaŭ vestaĵon al la ĉapelo kaj korpon de la pupo el sambuka ŝelo.

Sed Jan metis vergon sur la genuon kaj diris al Adélka:

”Nun aŭskultu kaj rigardu, kiel mi faros tion!” kaj komencante ĉirkaŭbati, li recitis: ”Batpretiĝu, fajfilo, se vi ne batpretiĝos, mi plendos je vi al la princo; kaj li donos al vi baton, tiel ke vi forflugos al ora kruĉo. Huŝ, huŝ, huŝ, mi elpuŝos per tranĉilo vian animon, kaj vi kantos kiel birdo.” (Rimarko de trad.: La recitaĵo en la ĉeĥa originalo rimiĝas)

La fajfilo estis ĉirkaŭbatita, farita, kaj bele fajfis. Sed Vilém esprimis la opinion, ke ĝi tute ne fajfas tiel bele, kiel tiu paŝtista de Václav; tedis lin farado de fajfiloj, li prenis vergon, aljungis sin al ĝi kvazaŭ al veturilo, kaj komencis rondkuri sur la herbejo kaj la hundoj malantaŭ li.

Barunka, donante al la fratino la faritan pupon, diris:

”Jen vi havas, sed lernu ĝin fari mem! Kiu ludos kun vi, kiam ni komencos iri en lernejon? Vi estos ĉi tie sola.”

”Estos ĉi tie avinjo,” respondis la knabino kun mieno, en kiu estis videble, ke, kvankam tiu soleco estis al ŝi malagrabla, tamen restos al ŝi ĉio, kiam restos al ŝi avinjo.

Tiam preteriris la muelisto, kaj prezentante al Barunka leteron, diris: ”Iru kun ĝi al panjo, diru, ke la muellernanto estis en la urbo, kaj ke oni donis ĝin al li en la poŝtejo.”

”Ĝi estas de paĉjo!” vokis ĝoje la infanoj, kurante en la domon. Sinjorino Prošková legis kun gaja mieno la leteron; finleginte, ŝi anoncis al ĉiuj, ke paĉjo alveturos meze de majo, kaj ankaŭ ŝia princina moŝto.

”Kiomfoje ni ankoraŭ dormos ĝis tiu tempo?” demandis

Adélka.

”Eble kvardekfoje,” diris Barunka.

”Ho, daŭros ankoraŭ longe,” nubiĝis la knabino.

”Ĉu vi scias kion?” konsilis Vilém, ”mi faros kvardek strekojn sur la pordo, kaj ĉiam, kiam mi matene leviĝos, mi unu forviŝos.”

”Tion faru, pasos al vi la tempo,” ridis sinjorino patrino.

La muelisto iris de la kluzo kaj haltis. Lia vizaĝo estis zorgoplena, li nek ridetis nek okulumis, la tabakujon li tenis en la mano, sed li ne turnis ĝin, nur iufoje li frapis per du fingroj la kovrilon. ”Ĉu vi scias, kio estas nova, miaj karaj?” li diris, enirante en la ĉambron.

”Kio okazis?” demandis avinjo kaj la sinjorino unuvoĉe, vidante, ke sinjoro patro ne estas en sia kutima humoro.

”Ni havos ĉi tie la montaran akvon.”

”Dio gardu, ke ĝi ne estu subita kaj danĝera!” diris avinjo ektiminte.

”Mi timas tion,” diris la muelisto; ”jam dum kelkaj tagoj blovis la sudaj ventoj, poste sekvis pluvoj sur la montaro, kiel la muelklientoj de tie venintaj rakontas, ĉiuj riveroj elbordiĝis kaj la neĝo rapidege degelas. Ĝi estos ĉijare, mi opinias, malbona. Nun mi iras rapide hejmen kaj ni tuj ĉion forigos de la vojo. Mi konsilas, ke vi ankaŭ prepariĝu, oni estas neniam sufiĉe singardema.

Posttagmeze mi revenos. Atentu la kreskadon de la akvo – sed vi, etulino, ne iru al la akvo!” aldonis sinjoro patro, pinĉante Adélkan en la vangon; poste li foriris el la domo.

Avinjo iris al la kluzo por rigardi: ambaŭflanke de ĝi estis digoj konstruitaj el kverkaj traboj, inter kiuj kreskis filikoj. Sur la muroj de la digo avinjo vidis, ke la akvo plialti ĝis, la plej malsupraj filikaj plantaĵoj estis jam en la akvo. Pecojn da ligno, herbaĵon kaj arbobranĉojn forportis malpura fluo de la rivero trans la kluzon. Zorgema avinjo revenis hejmen. Kiam naĝis blokoj da glacio, okazis ofte, ke ili alte amasiĝis apud la kluzo, kaj la fluego de la rivero, ruliĝante tra la kanalo, inundis la konstruaĵon; ĉiam oni timis, kiam glacio komencis krevi, la muellaboristoj senĉese gardostaris disigante la glaciblokojn, montalte stariĝantajn, por forigi eblan danĝeron.

Sed kontraŭstari la montaran akvegon estis neeble. Kvazaŭ sur sovaĝa ĉevalo ĝi alrapidegis de la montoj, ĉion survoje kunprenis, disŝiris la digon kaj la bordojn, renversis la arbojn kaj la konstruaĵojn, kaj ĉio okazis tiel rapide, ke oni eĉ ne povis rekosciiĝi. Tial ankaŭ avinjo, sperta pri tio, tuj kiam ŝi venis hejmen, konsilis fari preparojn por forigo de la objektoj el la ĉambroj en la subtegmenton, kio tuj fariĝis.

Intertempe venis la arbaristo, kiu irante el arbaro preter la segejo, estis jam aŭdinta, ke alvenas akvego, kaj rigardis la kreskadon de la akvo. ”La infanoj vin nur malhelpus, kaj se okazus akcidento, kion fari kun ili; mi kunprenos ilin supren,” li diris, kaj la mastrinoj volonte akceptis lian proponon. Oni forportis, la kortbirdaron oni lokis sur la deklivon kaj la makulkoloran bovinon en la arbaristejon.

”Kaj vi nun sekvu la infanojn, por ke tiu sinjorino ne devu zorgi pri ĉio,” avinjo diris al la filino kaj al Bětka, kiam ĉio estis ordigita; ”mi restos ĉi tie kun Vorša. Se la akvo venos en la domon, ni suprenrampos en la subtegmenton, kaj Dio donos, ke ne estos tiel danĝere, ke ĝi forprenos nin kun la domo; la tereno ne kliniĝas ĉi tien kiel al la muelejo, la mizeruloj tie havas pli malbonan ŝancon.”

Sinjorino Prošková longe ne volis konsenti, ke ŝia patrino tie restu, sed kiam ĉi tiu ne volis cedi, ŝi devis iri.

”Ke la hundoj de vi ne forkuru,” ŝi atentigis, forirante el la domo.

”Ne timu pri tio, ili scias bone, kie serĉi protekton, ili ne forlasos nin.” Kaj efektive Sultán kaj Tyrl iris sekvante la kalkanojn de avinjo, kaj kiam ŝi sidiĝis kun spindelo al la fenestro, tra kiu estis videbla la rivero, ili kuŝiĝis apud ŝiaj piedoj. Vorša, kutiminta la senĉesan hejman laboron, lavadon kaj balaadon, komencis ordigi la malplenajn stalojn, nur por ion fari, ne pensante, ke post unu horo ili eble estos plenigitaj de akvo kaj ŝlimo.

Krepuskiĝis, la akvo pli kaj pli kreskis, la kanalo jam apenaŭ sufiĉis; la herbejo malantaŭ la kluzo estis jam sub la akvo, kaj kie la salikaro ĝin ne malhelpis, avinjo vidis tra la fenestro, kvankam la konstruaĵo kuŝis malalte kaj la riverbordo estis alta, la ruliĝadon de la ondoj. Ŝi formetis la spindelon, kunigis la manojn kaj ekpreĝis.

Ankaŭ Vorša venis en la ĉambron. ”La akvo tiel muĝas, ke estas korpremige aŭskulti; la bestaro, kvazaŭ sentante, ke io okazos, estas kaŝita, eĉ pasero ne estas videbla,” ŝi diris, senpolvigante la benkon apud la fenestroj.

Tiam aŭdiĝis ĉevala hufofrapado, sur la ŝoseo de la kluzo kuregis rajdanto: apud la domo li haltis kaj kriinte:

”Gardu vin, homoj, la akvo iras!” li kuregis galope laŭlonge de la bordo al la muelejo, de la muelejo al la urbo.

”Dio nin gardu, supre oni fartas malbone, ili sendis averton,” diris avinjo paliĝinte. Sed tamen ŝi kuraĝigis Voršan, ke ŝi ne timu; ŝi iris ankoraŭ unufoje rigardi, ĉu ĉio estas ŝirmata kontraŭ la danĝero kaj ĉu la akvo ankoraŭ ne elbordiĝas. Ŝi renkontis apud la rivero sinjoron patron. Li havis altajn botojn ĝis super la genuojn kaj montris al avinjo, ke la akvo jam superfluas la bordojn de la rivero kaj de la kanalo.

Venis ankaŭ Míla kaj Kudrna por proponi helpon al avinjo, por ke ŝi ne restu sola en la domo; sed avinjo sendis la komplezeman Kudrna hejmen. ”Vi havas infanojn, se Dio allasus malfeliĉon, mi farus al mi pro tio riproĉojn.

Se iu devas resti kun ni, tiam restu Jakub, al li tio pli bone konvenas; kaj en la gastejo oni ne bezonas lin, tie nenio estas timinda, krom se la akvo penetrus en ilian stalon.” Ili disiris.

Antaŭ la noktomezo la konstruaĵo estis jam ĉirkaŭita de akvo.

Sur la deklivo de Žernov oni iris kun lumoj; la arbaristo venis ankaŭ al la konstruaĵo sur la deklivon, kaj sciante, ke avinjo apenaŭ dormos, li vokis kaj fajfis, volante ekscii, kia estas ia situacio. Jakub aŭdiĝis tra fenestro el la ĉambro, ke li maldormas, ke sinjorino Prošková ne zorgu pri sia patrino, post kio la arbaristo foriris. Nur matene estis videble, ke la tuta valo fariĝis lago.

En la ĉambro oni jam devis iri sur lignotabuloj, kaj Míla nur pene povis veni sur la deklivon al la kortbirdaro; la akvo kun tia forto fluegis trans la vojon, ke ĝi preskaŭ lin faligus. Dum la tago ĉiuj el la arbaristejo venis rigardi malsupren. La infanoj, vidante la domon en la akvo kaj avinjon iranta en la ĉambro sur lignotabuloj, komencis sur la deklivo tiel plori kaj krii, ke oni apenaŭ povis ilin trankviligi. La hundoj rigardis el tegmentofenestroj, kaj kiam Jan vokis al ili, ili bojis kaj ululis kaj volonte ili estus malsupren saltintaj, se Míla ne estus ilin teninta.

Kudrna alvenis, rakontis, kia ruinigaĵo estis malsupre.

En Žlič, li diris, la akvo prenis du konstruaĵojn, en unu estis maljuna virino, kiu, ne volante obei la vokadon de la sendito, ke ŝi foriĝu, prokrastis, ĝis estis malfrue. Pontojn, pontetojn, arbojn fortrenas la akvo, unuvorte ĉion, kio kuŝas sur ĝia vojo. En la muelejo oni jam estas en la pli supraj ĉambroj.

Kristla venis por vidi, ĉu ŝi povus alporti al la inunditoj ion varman por manĝi, sed ne estis eble, kaj kiam la sentima Míla tamen klopodis transvadi al ŝi, ŝi mem lin petis, ke li restu, kie li estas.

Du tagojn daŭris tiu timo; nur la trian tagon la akvo komencis malaltiĝi. Kiel miris la infanoj, kiam ili revenis el la arbaristejo; la ĝardeno estis inundita, en la fruktoarbejo estis alta ŝlimamaso; diversloke profundaj marĉejoj, salikoj kaj alnoj estis ĝisduone kovritaj de koto. La ponto ruinigita, la staloj subfositaj, la hundaj budoj forportitaj.

La knaboj iris kun Adélka rigardi post la domon.

Ili plantis tie arbojn, kiujn ili antaŭ unu jaro estis portintaj el la arbaro kaj kiujn avinjo estis por ili plantinta, betulojn por la knabinoj, por la knaboj abiojn. Ili staris tie sen difektiĝo. Sub la pirarbo la infanoj estis konstruintaj miniaturan kabanon, kaj apud ĝi farintaj ĝardenon kun barilo, kanalon kaj sur ĝi muelilojn, kiuj turniĝis, kiam pluvis kaj la kanaloj pleniĝis de akvo. Estis tie eĉ bakforno, en kiun Adélka metis kukojn kaj batkneditajn buĥtojn. De la tuta malgranda mastrumejo restis eĉ ne memoraĵo. ”Naivuloj!” avinjo ridetis aŭdante, kiel ili bedaŭras tion; ”kiel povus konserviĝi via ludilo kontraŭ la fluego de la furioziĝinta elemento, kiu renversis centjarajn arbojn kaj fortikajn domojn!”

Post mallonga tempo la suno sekigis la kampojn, herbejojn kaj vojojn, la vento disportis la ŝlimamasojn, la herbo ankoraŭ pli freŝe verdiĝis, ĉiu difektaĵo estis rebonigita kaj restis malmultaj sekvoj de la pereiga inundo; oni nur longe pri ĝi rakontis. La hirundoj denove alflugis; la infanoj ilin gaje salutakceptis kaj ĝojatendis jam, ke tre baldaŭ alvenos sinjoro Beyer, kaj ke post li la patro alveturos.

Estis filipo-jakoba vespero. Avinjo, kiam ŝi estis farinta tri krucojn per la trireĝa kreto sur ĉiuj pordoj – ekstere ĉe la domo, ĉe la stalo kaj la kokinejo –, ŝi iris kun la infanoj sur la kastelan kalvan monton. La knaboj portis sur la ŝultroj malnovajn balailojn. Sur la monto estis jam Kristla, Míla, la tuta gejunularo el la biendomo, el la muelejo, ankaŭ Mančinka. Václav Kudrna helpis kun la fratoj al Míla peĉumi la balailojn kaj la ceteraj amasordigis la lignon kaj pinglobranĉaĵon por bruligo. La nokto estis bela: milda vento ondigis la verdan semaĵon disportante odoron de floroj el la parko kaj el la floranta arbejo sur la tuta monto. El la arbaro eĥis la ululado de strigo, sur alta poplo ĉe la ŝoseo pepis merlo kaj el la arbetaĵo en la parko portiĝis melodioj de najtingalo ĝis supren. Tiam subite elflagris flamo sur la monto de Žlič, post momento sur la monto de Žernov kaj sur la deklivoj komencis fulmaperi kaj salti flamoj pli grandaj, pli malgrandaj.

Kaj pli malproksime sur la montoj apud Náchod kaj Nové Město ekflagris flamoj, dancis lumoj. Ankaŭ Míla bruligis balailon impregnitan per peĉo kaj ĵetis ĝin en la lignaron, kiu post mallonga tempo ekbrulis. La gejunularo komencis ĝojvoki, ĉiu kaptis peĉumitan balailon, bruligis kaj kiel alte li povis, ĵetis aeren, kriante: ”Flugu, sorĉistino, flugu!” Poste ili viciĝis kaj komencis danci kun brulantaj torĉoj, la knabinoj tenante sin je la manoj kaj kantante turniĝis ĉirkaŭ la brulanta lignaro; kiam ĝi estis falanta, ili disĵetis la fajron kaj komencis salti trans ĝin, kiel malproksimen ĉiu povis.

”Rigardu, ĉi tiu maljuna sorĉistino devas plej alten flugi!” kriis Míla kaj prenante balailon, tiel forte ĝin elĵetis, ke ĝi flugante eĉ siblis, flugis alten kaj preskaŭ flugis al la verda semaĵo, kie staris la rigardantoj.

”Tiu krakas!” ridis la gejunuloj, kurante por levi la kraketantan peĉumitan balailon. La knaboj aplaŭdis.

Ankaŭ de la montoj apud Žernov kaj Žlič aŭdiĝis ĝojkriado, rido kaj kantado.

Ĉirkaŭ la ruĝa fajro rapide moviĝis en sovaĝa rondkurado figuroj kvazaŭ fantaziaj; de tempo al tempo el ilia mezo koboldo elsaltis alten, skuis en aero fajran kapegon, ĝis miloj da fajreroj pluvis malsupren, kaj ĝi refoje falis dum ĝoja kriado de junularo. ”Jen, kiel alten ĝi flugis!” vokis Mančinka, montrante per la fingro al la monto de Žernov. Sed unu el la virinoj malsuprentiris ŝian manon, admonante, ke ŝi ne montru al sorĉistinoj, ĉar iu povus sendi pafaĵon en ŝian fingron.

Estis jam malfrue, kiam avinjo revenis kun la infanoj hejmen. ”Avinjo, ĉu vi aŭdas nenion?” flustris Barunka, haltigante avinjon meze de la floranta arboĝardeno, proksime apud la domo; ”kvazaŭ io susurus”.

”Nenio estas, la vento ludmovas la foliaron,” respondis avinjo, aldonante: ”Tiu vento bone agas.”

”Kial bone?”

”Ĉar ĝi klinas la arbojn unu kontraŭ la alia. Oni diras, kiam la arboj florante sin kisas kaj ĉirkaŭprenas, ke estos abunda rikolto.”

”Ho, avinjo, kia domaĝo, nun, kiam maturiĝos la ĉerizoj, la fragoj, kiam estos ĉi tie gaje, ni devas la tutan tagon sidi en lernejo,” malĝoje diris Jan.

”Ne povas esti alie, knabo, ĉiam vi ne povas esti hejme, nek ĉiam ludi. Nun por vi komenciĝos aliaj zorgoj kaj aliaj plezuroj.”

”Ankaŭ mi volonte iros en lernejon,” diris Barunka, ”nur via foresto, avinjo, min malĝojigos, ke ni la tutan tagon ne vidos unu la alian!”

”Ankaŭ mi sentos vian foreston, avinjo, min malĝojigos, ke ni la tutan tagon ne vidos unu la alian!”

”Ankaŭ mi sentos vian foreston, karaj infanoj, sed kia helpo, la arbo floras, la infano kreskas, defalas la floroj de la arbo, defalas la fruktoj, la infano maturiĝas, la gepatrojn ĝi forlasas. Tiel Dio volas. Dum la arbo estas sana, ĝi donas utilon, sed kiam ĝi sekiĝis, oni faligas ĝin, metas sur la fajron, la fajro de Dio ĝin konsumas, per la cindro oni sterkas la teron, sur kiu kreskas nove aliaj arboj. Ankaŭ via avinjo finŝpinos sian taskon, kaj vi ŝin kuŝigos por eterna dormo,” duonvoĉe aldonis avinjo.

En la arbetaĵo apud la ĝardeno komencis kanti najtingalo; la infanoj diris, ke estas ilia najtingalo, ĉar ĉiujare ĝi flugis en la arbetaĵon apud la ĝardeno kaj konstruis al si tie neston. De la kluzo oni aŭdis la malgajan melodion de la lulkanto de Viktorka. La infanoj volis ankoraŭ resti ekstere, sed avinjo admonis ilin iri hejmen: ”Vi scias, ke morgaŭ jam komenciĝos la lerneja intruado; iru dormi, por ke sinjorino patrino ne koleru,” ŝi diris, devigante unu post la alia transiri la sojlon.

Matene dum la manĝo la patrino instruis la infanojn, escepte Adélkan, kiu ankoraŭ dormis, kiel ili devas lerni, obei la instruiston, ke vojirante ili devas dece konduti, ŝi donis al ili bonajn instruojn ĝis la infanoj ploremi ĝis.

Avinjo preparis por ili nutraĵon. ”Jen vi havas ĉiu vian porcion,” ŝi diris, metante sur la tablon tri grandegajn pantranĉaĵojn, ”jen vi havas ĉiu tranĉilon, kiun mi kaŝis por vi; vidu, Joĉjo, vi estus ĝin jam longe perdinta kaj nun vi ne havus, per kio tranĉi la panon,” ŝi diris, tirante el la pendpoŝo tri tranĉilojn kun ruĝaj teniloj. Poste ŝi faris en ĉiun tranĉaĵon kavon, ŝtopis ĝin per butero, kovris ĝin per la prenita panmolaĵo kaj metis unu tranĉaĵon en la pajlosakon de Barunka, la du ceterajn en la ledsakojn de la knaboj. Al la pano ŝi aldonis ankaŭ iom da sekigitaj fruktoj. Matenmanĝinte, la infanoj ekiris.

”Iru do kun Kristo, kaj ne forgesu, kion mi diris al vi,” admonis la patrino ankoraŭ sur la sojlo. La infanoj kisis la manon de la patrino kaj ŝiaj okuloj pleniĝis de larmoj.

Avinjo ne diris al ili adiaŭ, ŝi akompanis ilin trans la arboĝardenon kaj Sultán kun Tyrl ankaŭ kunkuris.

”Obeu, knaboj, al Barunka, kiam ŝi admonos vin, ŝi estas pli aĝa ol vi,” ordonis avinjo; ”faru vojire neniun petolaĵon, kiu malutilus vian sanon. En la lernejo ne sidu vane, alie vi tion iam bedaŭros. Ĉiun dece salutu; antaŭ la veturiloj kaj la ĉevaloj cedu flanken. Vi, Vilĉjo, ne ĉirkaŭprenu ĉiun hundon, kiun vi renkontos, iu estas malbona, ĝi mordus vin. Ne iru al akvo, kaj estante kurlacaj ne trinku. Vi, Joĉjo, ne formanĝu la panon antaŭ la tempo de manĝado, kaj poste ne petegu de la ceteraj. Nun iru kun Dio, vespere ni venos kun Adélka al vi renkonten.”

”Sed, avinjo, ne forgesu restigi al ni tagmanĝon kaj iom da ĉio, kion vi havos,” petis Jan.

”Naivulo, ĉu ni povus forgesi?” ridetis avinjo. Poste ŝi benis la infanojn per signo de kruco, kaj kiam ili volis iri, ŝi ankaŭ rememoris pri io. ”Se minacus fulmotontro, cetere mi opinias, ke ĝi ne venos, tiam ne timu, iru silente vian vojon, preĝu, sed ne starigu vin sub arbon, ĉar fulmo ofte frapas arbojn, ĉu vi komprenas?”

”Ni komprenas, avinjo, ankaŭ paĉjo unufoje tion rakontis al ni.”

”Nu, iru do kun Dio kaj komuniku al instruisto mian saluton!”

Poste avinjo rapide turniĝis, por ke la infanoj ne vidu la larmojn, kiuj kontraŭvole trudiĝis en ŝiajn okulojn. La hundoj ĉirkaŭsaltis la infanojn per grandaj saltoj, supozante, ke ili iros kune promeni, sed Jan diris al ili, kien kondukus la vojo, pelante ilin returnen. Laŭ la voko de avinjo ili revenis al ŝi, sed ili rerigardis ankoraŭ kelkfoje, atendante, ke iu tamen vokos ilin. Ankaŭ avinjo rerigardis, kaj nur kiam ŝi vidis, ke la infanoj jam foriras post la ponto, kie ilin Mančinka jam atendis, ŝi paŝis senhalte hejmen. Ŝi estis la tutan tagon iel enpensiĝinta kaj iris en la domo, kvazaŭ ŝi iun serĉus. Apenaŭ la kukolo en la ĉambro estis kantanoncinta la kvaran horon, ŝi prenis la spindelon sub la brakon kaj diris al Adélka:

”Venu, karulino, ni iros renkonten al la lernantoj; ni atendos ilin apud la muelejo.” Ili iris.

Apud la statuo sub la tilioj sidis sinjorino patrino, sinjoro patro kaj kelkaj muelklientoj tie staris. ”Vi iras renkonten al la etularo, ĉu ne?” sinjorino patrino vokis de malproksime; ”ni ankaŭ atendas nian Mančan. Sidiĝu inter ni, avinjo!” Avinjo sidiĝis.

”Ĉu vi scias ion novan?” ŝi demandis sinjoron patron kaj la ceterajn.

”Ĵus mi rakontis, ke la junularo devos post unu semajno sin prezenti al la varbokomisiono,” aŭdiĝis unu el la mulklientoj.

”Nu, konsolu ilin Dio!” diris avinjo.

”Jes, kara avinjo, estos refoje sufiĉe da plendo; mi kredas, ke al Míla premiĝas la koro,” diris sinjorino patrino.

”Tia estas la sorto, kiam la homo aspektas taŭga,” ridetis sinjoro patro, okulumante; ”se Míla ne estus tia, li estus libera de la milito, sed tiu malbeninda ĵaluzemo de Lucio de la vilaĝestro kaj la kolero de la fraŭlino de la administranto estas lia malfeliĉo.”

”Eble lia patro tion rebonigos,” opiniis avinjo, ”vi scias ja, ke Jakub tion esperis, kiam la administranto dum Kristnasko lin eksigis.”

”Nu,” diris unu el la muelklientoj, ”la maljuna Míla unu aŭ du centojn por tio oferus.”

”Ducent, mia kara, estas ankoraŭ malmulte,” diris sinjoro patro, ”kaj tiom Míla ne povas doni, la mastrumejo ne estas granda, kaj kiom da infanoj li havas! Plej bone la juna certe al si helpus, se li volus edziĝi je Lucio de la vilaĝestro, sed pri gusto nenia diskuto. Mi scias, se Míla devos iri al la varbaro kaj se li povos ankoraŭ elekti, ke li preferos esti soldato, ol bofilo de la vilaĝestro.”

”Malfacila elekto,” skuis la kapon unu el la muelklientoj; ”kiu ricevos Lucion, tiu ne bezonos diri: ’Dio, ne punu min!’ tiu estos sufiĉe punita.”

”Mi plej bedaŭras tiun knabinon, Kristlan,” diris avinjo; ”tiu plorĝemos!”

”Ne temas pri la knabino,” okulumis sinjoro patro, ”iom ŝi ploros, iom ŝi ĝemos, poste ŝi forgesos; sed Jakub fartos pli malbone!”

”Tio estas certa, kiu ne ŝatas esti soldato, tiu malfacile alkutimiĝas, sed fine tamen li alkutimiĝus, kiel ĉiu alia.

Mi scias bone, patro, kiel okazas; mia mortinta Jiří, donu al li Dio la ĉielon, devis al pli malbonaj aferoj kutimi ĝi, kaj mi kun li, sed ĉe ni estis alie, kaj koncerne Kristlan ankaŭ alie statas la afero. Jiří ricevis permeson edziĝi, ni geedziĝis kaj vivis kontente. Sed ĉi tie tiel ne povas esti; kaj ne estas mirinde, ke Míla ne iras volonte, kiam tiuj du pensas, ke unu la alian devos atendi dek kvar jarojn! Nu, eble tamen li sukcesos liberiĝi,” aldonis avinjo, kaj ŝia tuta vizaĝo subite heliĝis, ĉar ŝi rimarkis de malproksime la alvenon de la infanoj. Ili siavice vidante avinjon, ekkuris.

”Nu, Manča, ĉu vi ne estas malsata?” demandis sinjoro patro, kiam la filino estis salutinta lin.

”Certe mi estas, paĉjo, kaj ni ĉiuj estas malsataj, ĉar ni ne tagmanĝis,” ŝi respondis.

”Kaj tiu tranĉaĵo da pano, sekigita frukto, buĥtoj, ĉu tio estis roso?” palpebrumis sinjoro patro, turnante la flartabakujon.

”Ho, tio, paĉjo, ne estas tagmanĝo,” ridetis la knabino.

”Kaj se oni tian pecon da vojo trotas kaj tiom lernas, ĉu ne, infanoj, tiam oni malsatiĝas?” ridis avinjo, kaj metante la spindelon sub la brakon, ŝi aldonis: ”Ni do iros, por ke mi konservu vin al mi, kaj por ke vi ne mortu pro malsato.” Ili deziris al si bonan nokton. Mančinka ankoraŭ rakontis al Barunka, ke ŝi matene refoje atendos sur la ponto, poste ŝi rapide sekvis sinjorinon patrinon al la muelejo. Barunka prenis avinjon je la mano. ”Rakontu do al mi: kiel vi fartis, kion vi lernis en la lernejo, kaj kiel vi kondutis?” avinjo demandis vojire.

”Miru, avinjo, mi estas ’bankaufser’,” elpuŝis rapide Jan, demandis antaŭ avinjo saltetante.

”Mi petas vin, knabo, kio estas tio?” demandis avinjo.

”Sciu, avinjo, kiu sidas ĉe rando de benko, tiu atentas la ceterajn, kiuj sidas apud li, kaj tiun, kiu nedece kondutas, li notas,” klarigis Barunka.

”Ŝajnas al mi, ke oni ĉe ni nomas lin inspektanto, sed ĉe ni devis inspekti ĉiam la plej bonmora kaj la plej diligenta knabo el la tuta benko, kaj la instruisto ne faris lin tuj inspektanto.”

”Cetere, Toník Kopřiva jam riproĉis min pro tio, kiam ni iris el la lernejo, ke, se ni ne estus el la familio de Prošek, la instruisto nin ne tiom favorus,” plendis Barunka.

”Tion ne kredu,” diris avinjo, ”la instruisto ne faros rilate vin esceptojn; kiam vi tion meritos, li punos vin, kiel li punon aljuĝis al Toník; li tion faras, por ke vi ŝatu tiun honoron, volonte iru en la lernejon kaj penu ĉiam esti bonmoraj. Kaj kion vi lernis?”

”Diktaĵon,” respondis Barunka kaj la knaboj.

”Kio estas?”

”La instruisto diktas al ni el libro, ni skribas, kaj poste ni devas tion traduki el la germana lingvo en la ĉeĥan, el la ĉeĥa en la germanan.”

”Kaj ĉu la infanoj komprenas la germanan lingvon?” demandis avinjo, havante pri ĉio sian specialan opinion kaj amante ĉion detale demandesplori, kiel ŝia princina moŝto.

”Kion vi kredas, avinjo! neniu konas la germanan, nur ni iom, ĉar ni lernis jam hejme, kaj paĉjo parolas al ni germane; sed neniu domaĝo, eĉ se ili ne komprenas tion, sufiĉas, se ili alportas la lecionojn bone faritajn,” klarigis Barunka.

”Nu, sed kiel ili faras la lecionojn, ne sciante ilin germane eĉ rigardi?”

”Ili ja estas sufiĉe punataj, ke ili ne faras ilin bone; la instruisto aŭ notas al ili strekojn en la nigran libron, aŭ ili devas stari sur loko de malhonoro, kaj iufoje ili ricevas eĉ batojn sur la manojn. Hodiaŭ estis apud la nigra tabulo staronta ankaŭ Anina de la vilaĝestro, kiu sidas apud mi, ŝi neniam scias la germanan diktaĵon. Ŝi plendis al mi tagmeze, kiam ni sidis antaŭ la lernejo, ke ŝi ne scias fari la lecionon. Pro timo ŝi eĉ ne manĝis. Mi skribis do tion al ŝi kaj mi ricevis de ŝi du kazebulojn rekompence.”

”Sed tion vi ne devus akcepti de ŝi,” diris avinjo.

”Mi ja ne volis ilin akcepti, sed ŝi diris, ke ŝi havas ankoraŭ du; ŝi tiel ĝojis, ke mi skribis al ŝi la lecionojn, kaj promesis, ke ŝi alportos al mi ĉiutage ion, nur ke mi helpu ŝin en la germana lingvo. Kial mi ne faru tion al ŝi, ĉu ne?”

”Helpi ŝin vi povas, sed ne fari, alie ŝi tion ne lernos.”

”Sed kia utilo tio estos, ŝi ne bezonas tion scii, ni ĝin lernas nur tial, ke la instruisto tion volas.”

”Ĉar la instruisto volas, ke io fariĝu el vi, kaj ju pli multe vi scias, des pli facile vi trairos la mondon. Kaj la germana lingvo estas tamen bezonata; vidu, mi eĉ ne povas kun via patro interparoli.”

”Sed paĉjo tamen komprenas ĉion, kion vi diras, kaj vi paĉjon, kaj vi ne parolas germane. Sed en Žlič oni parolas nur ĉeĥe, tial Anina ne bezonas koni la germanan lingvon; ŝi diris, se ŝi volos scii, ke ŝi povas iri Germanujon.

Sed la instruisto ne volas cedi. Kaj kredu, kara avinjo, neniu volonte lernas la germanan diktaĵon, estas malfacila; se ĝi estus ĉeĥa, ĝi estus ludaĵo kiel Patro nia.”

”Nu, vi ankoraŭ ne komprenas la gravecon de la afero, sed vi devas obei kaj ĉion lerni volonte. Ĉu la knaboj obeis?”

”Ho jes, nur Jeník komencis, kiam la instruisto foriris el la ĉambro, petoli kun la knaboj, tiel ke ili eĉ saltis sur la benkoj. Sed mi diris al li …”

”Vi diris al mi, vi, mi ĉesis mem, ĉar mi aŭdis la instruiston!”

”Jen mi ekscias belajn aferojn, vi devas inspekti la aliajn, kaj vi mem petolas; kia konduto estas tio?” diris avinjo.

”Avinjo,” aŭdiĝis Vilém, kiu ĝis tiam silentis montrante al Adélka grandan pecon da glicirizo kaj libron da orfolioj, kiun li ŝanĝricevis en la lernejo de iu knabo por krejcero, ”ho, avinjo, kiel petolaj estas tiuj knaboj en la lernejo, terure! Vi mirus vidante, kiel ili saltas sur la benkoj kaj interbatiĝas, kaj ankaŭ la inspektantoj kun ili.”

”Pro dio, kion diras pri tio la instruisto?”

”Ili tiel kondutas, nur kiam la instruisto foriras el la lernoĉambro. Kiam li estas venonta, ili tuj saltas al siaj lokoj, metas la manojn sur la benkojn, kaj estas silento.”

”Petoluloj!” diris avinjo.

”Kaj la knabinoj siavice ludas per pupoj en la lernejo, mi ja bone vidis tion,” plendis Jan.

”Vi estas floroj el diabla ĝardeno, kian paciencon devas havi la instruisto!” diris avinjo. La infanoj rakontis al ŝi ankoraŭ multe pri la lernejo, kaj kio okazis al ili dum la vojiro; estis ilia unua vojaĝo, kaj nemalmulte ili fieriĝis pri sia memstareco, kvazaŭ ili el Parizo estus revenintaj.

”Kaj kie vi havas la kazebulojn? Ĉu vi formanĝis ilin?” demandis ankoraŭ avinjo, esplorante, kion manĝis la infanoj, ĉar ŝi havis zorgon pri ilia sano.

”Unu ni formanĝis, la duan mi volis reporti hejmen, sed kiam mi estis skribanta sur la tablo, Kopřiva ŝtelprenis ĝin el la pajlosako. Li sidas malantaŭ mi. Se mi estus ion dirinta al li, li estus al mi, kiam ni iris el la lernejo, doninta dorsobatojn; li estas friponeto!”

Avinjo ne konsentis, ke la infanoj estas pravaj, sed en la animo ŝi pensis: Ni ja ne estis pli bonaj. La infanoj bone sciis, ke avinjo estas pli indulgema ol la patrino, ŝi ĉe multaj infanaj petolaĵoj, kiujn la knaboj faris, fermetis la okulojn, ŝi ne malhelpis, kiam Barunka iufoje petolis; pro tio ili ĉion prefere konfidis al ŝi ol al la patrino, kiu laŭ sia severa karaktero ĉion pli severe konsideris.

image-027


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.