|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() AVINJOAŭtoro: Božena Němcová |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Jam pasis Pentekosto, kiun avinjo nomis ”verda”, eble tial, ĉar ŝi per betulaj majbranĉoj ornamis la tutan domon interne kaj ekstere, tiel ke ĉe la tablo kaj en la ĉambro ĉiuj estis sub verdaĵo. Jam pasis ankaŭ la bela festo de Kristkorpo kaj tiu de Johano Baptisto. La alaŭdo ne kantis plu en la arbetaĵo, la hirundoj instruis al siaj idoj la unuajn flugprovojn el sub la tegmento, sur la bakforno apud la katoj kuŝis la majkatido, kun kiu Adélka tiel ŝatis karesludi. Ŝia nigra kokino kondukis jam la plenkreskintajn kokidojn, kaj Sultán kun Tyrl denove saltis ĉiunokte en akvon persekutante musojn, kio liveris al maljunaj ŝpinistinoj motivon al rakontado, ke sur la ponto apud Staré bělidlo aperas nikso.
Adélka kondukis kun Vorša la makulhavan bovinon sur la paŝtejon, iris kun avinjo kolekti kreskaĵojn, aŭ sidis apud ŝi sur la korto sub la tilio, kies florojn avinjo ankaŭ jam sekigis, kaj legis al ŝi el libro. Kaj vespere, kiam ili kune iris renkonte al la infanoj, ili faris flankeniron trans la kampojn; avinjo inspektis sian linon, kun plezuro rigardis la vastajn kampojn de la nobela bienego, sur kiuj rapide flaviĝis la pezaj spikoj, kaj kiam la vento ilin ondigis, ŝi eĉ ne povis de ili forturni la okulojn.
Ŝi diris al Kudrna, kiu kutime aliĝis al ŝi, kiam li ĉirkaŭiris la kampojn: ”Kiel ĝojiga estas tiu dia benaĵo; gardu ĝin Dio antaŭ katastrofo.”
”Vere, estas granda varmego,” diris Kudrna, direktante ĉe tio la okulojn al la ĉielo.
Kiam ili preteriris la pizokampon, li ne forgesis kolekti por Adélka iom da junaj legomoj, kaj ĉiam li kontentigis sian konsciencon per tio, ke eĉ ne la princino tion kontraŭdirus, ”ĉar ŝi amas avinjon kaj la infanojn”.
Barunka ne portis plu al la fratino pecojn da glicirizo aŭ da karamelo, kiun ŝi aŭ por krejcero aĉetis, aŭ de la knabinoj ricevis por farado de germanaj lecionoj. Tuj, kiam la vendistino ne malproksime de la lernejo metis ĉerizojn, la infanoj regule ĉiun tagmezon elspezis por ili krejceron.
Irante hejmen tra la kverka arbaro ili kolektis fragojn; Barunka, farinte el betula ŝelo saketon, plenigis ĝin por Adélka, kaj kiam ne estis fragoj, ŝi pli poste alportis mirtelojn kaj avelojn. Avinjo alportis el arbaro fungojn, kaj instruis al la infanoj bone ilin distingi. Mallonge dirite, estis fino de julio, kaj komence de aŭgusto estis alveturontaj la princino kaj la patro, kaj krom tio la infanoj ĝojis, ke la instruado finiĝos. Sinjorino Prošková jam denove inspektis la tutajn tagojn en la kastelo, por ke eĉ ne angulo restu nebalaita, kaj la ĝardenisto ĝis laciĝo kuris en la ĝardeno atentante pri ĉiu bedo, ĉu la floroj kreskas, kiel li volas, rigardante la herbobedojn, ĉu tamen iu herbo kreskis pli alten, por povi ĝin tuj altranĉi egalige kun la ceteraj, trarampante la arbetaĵon, ĉu tie la laboristinoj forgesis urtikon, por ĝin ŝiri kaj ĵeti trans la barilon. Ĉie oni vidis preparojn por la alveno de la sinjorino.
Iuj, al kiuj ŝia alveturo alportis utilon, ĝojis, aliaj ĉagreniĝis, kaj la familianoj de la administranto ĉiutage pli malalte portis la kapojn, kaj kiam aŭdiĝis: ”Morgaŭ ili estos ĉi tie,” la administranto tiel humiliĝis, ke li eĉ dankis por la respektega saluto de la garbejestro, kion li neniam faris dum la vintro, kiam li estis la unua persono en la kastelo. Avinjo deziris al la princino ĉiun bonon kaj ĉiutage por ŝi preĝis; tamen, se kun ŝia alveturo ne estus kunigita ankaŭ la alveno da la bofilo, ĝi estus por ŝi egala, vidi ŝin aŭ ne vidi. Sed ĉifoje avinjo senpacience atendis ankaŭ la princinon; ŝi havis iun sekretan intencon, pri kiu ŝi al neniu faris eĉ aludon.
Komence de aŭgusto proksimiĝis la rikolto, kaj la princino efektive tuj en la unuaj tagoj revenis kun la tuta korteganaro. La fraŭlino de la administranto atendis la italon, sed ŝi tuj ricevis sciigon, ke la princino lin lasis en la ĉefurbo. Sinjorino Prošková radiis de ĝojo, la infanoj havis denove sian karan paĉjon; la vizaĝo de avinjo kompreneble iom nubiĝis, kiam ŝi ne vidis, ke kunveturis la filino Johanka. Sinjoro Prošek alportis tamen al ŝi leteron, en kiu la filino al ŝi komunikis mil salutojn de onklino Dorotka kaj de la onklo, sciigante, ke ŝi pro malsano de la onklo ne povas alveturi, ĉar ne estus dece lasi al la onklino la mastrumadon kaj flegadon de la malsanulo. – Ŝi skribis, ke ŝia fianĉo estas bona homo, ke la onklino konsentas kun ŝia elekto, kaj ke ŝi volas dum la festo de sankta Katarino fari al ili edziĝan festenon, ke ili atendas nur la aprobon de avinjo. ”Kiam ni estos geedziĝintaj, ni tuj laŭ ebleco veturos en Ĉeĥujon, por ke vi, panjo, donu al ni la benon kaj ekkonu mian Jiřin, kiun ni nomas Jura. Ankaŭ li ne estas ĉeĥo, li devenas de ie apud la turka landlimo, sed vi bone kun li interkompreniĝos, mi instruis al li la ĉeĥan lingvon pli rapide ol Terezka al Jan.
Mi volonte estus edziniĝinta kun ĉeĥo, mi scias, ke tio vin tre ĝojigus, sed kion fari, panjo, la koro ne lasas iam al si ordoni, al mi plaĉis tiu mia Krobot.” Tiel finiĝis la letero.
Terezka antaŭlegis la leteron, Jan ĉeestis kaj diris al si:
”Kvazaŭ mi ŝin aŭdus, tiun gajan Hanan; sed ŝi estas bona knabino kaj Jura honesta homo, mi konas lin, li estas ĉefhelpanto de la onklo, ĉe kiu estas Hana, kaj kiam ajn mi eniris en ilian forĝejon, Jura plaĉis al mi.
Knabego kiel monto kaj metiisto neordinara.”
”Sed unu vorto estis tie, Terezka, kiun mi ne komprenis, ie malsupre, legu tiun al mi ankoraŭ unufoje,” kaj avinjo montris al la fino de la letero.
”La vorton Krobot vi opinias, ĉu ne?”
”Kion ĝi signifas, mi petas vin?”
”Tiel oni nomas en Vieno la kroatojn.”
”Tia do estas la afero. Nu, Dio ŝin faru feliĉa. Sed kiu estus supozinta, el kiuj malproksimaj regionoj tiuj homoj kuniĝos. Jiři li nomiĝas, kiel ŝia mortinta patro!”
Tion dirinte avinjo faldis la leteron, forviŝis larmon de la okulo kaj iris ĝin kaŝi en fakon de sia kestoŝranko.
La infanoj estis neesprimeble feliĉaj, ke ili havis sian amatan patron hejme. Ili eĉ ne povis lin satrigardi kaj vetprovis atingi la vorton por eldiri al la patro la okazintaĵojn de la tuta jaro, kion li cetere jam longe konis el la leteroj de la patrino. ”Sed vi restos ĉe ni la tutan vintron, ĉu ne, paĉjo?” demandis Adélka flateme, karesante la barbon de la patro, kion ŝi faris ĉiam kun plezuro.
”Kaj ĉu ne, paĉjo, kiam fariĝos glitvojo, vi veturigos nin sur tiu bela glitveturilo kaj pendigos tintilojn al la ĉevaloj? La baptano el la urbo sendis iam en la vintro por ni glitveturilon, ni estis tie kun panjo, avinjo ne volis veturi, sed tio estis veturado kaj tintsonorado, ĉiu en la urbo kuris por vidi, kiu veturas,” rakontis Vilém; sed la patro ne povis respondi, ĉar jam komencis Jan: ”Paĉjo, mi estos arbaristo. Kiam mi estos absolvinta la lernejon, mi iros al sinjoro Beyer en la montaron kaj Orel iros al Riesenburk.”
”Bone, nur lernu pli frue diligente en la lernejo!” ridetis la patro, lasante al la knabo la liberecon de opinio.
Alvenis ankaŭ la amikoj, la arbaristo kaj la muelisto por saluti la karan gaston. En la domo regis gajeco; eĉ Sultán kun Tyrl kun ia nekutima sovaĝa ĝojo kuregis al Hektor, kvazaŭ volante rakonti al li novaĵon. La sinjoro ja amis ilin; batpunon ili ne ricevis de tiu tempo, kiam ili mordpereigis la anseridojn, kaj kiam ajn ili venis al li renkonte, li karesis iliajn kapojn. Avinjo, vidante ilian ĝojadon, rimarkigis, ke la besto bone atentas, kiu amas ĝin, kaj ke ĝi tion longe memoras.
”Kaj ĉu la grafidino estas tute sana?” demandis la arbaristino, venante saluti la baptanon.
”Oni diras, ke ŝi estas sana, sed mi tion ne kredas. Io certe ŝin turmentas. Ŝi estis dum sia tuta vivo subtila, sed nun ŝi estas nur spirito, kaj la okuloj rigardas jam kvazaŭ el ĉielo. Mi plorus, kiam mi ŝin vidas, ŝi estas anĝelo.
Nemire, ke pro tio la princino multe turmentiĝas kaj de post kiam la grafidino malsaniĝis, ĉesis en nia domo distraĵoj. Ĝuste antaŭ la malsano ŝi estis fariĝonta fianĉino de iu grafo. Li devenas el riĉa familio, la princino amike rilatas kun liaj gepatroj kaj tre deziras, ke tiu geedzi ĝo efektiviĝu. – Nu, mi dubas,” aldonis sinjoro Prošek nekredeme skuante la kapon.
”Kaj kion diras pri tio la grafo?” demandis la virinoj.
”Kion li diru, li devas esti kontenta kaj atendi, ĝis la knabino resaniĝos; kaj se ŝi mortos, li povas funebri, se li vere ŝin amas. – Li volas laŭdire sekvi la princinon en Italujon.”
”Kaj ĉu la fraŭlino amas la grafon?” demandis avinjo.
”Kiu povas tion scii! Se ŝi ne havas iun alian en la koro, li povus al ŝi plaĉi, li estas bela viro,” respondis Jan.
”Tio estas konsiderinda, ĉu iu alia ne plaĉas al ŝi pli multe,” diris la muelisto, prezentante al sinjoro Prošek la malfermitan flartabakujon; ”pri gusto vana diskuto.”
Tio estis lia preferata proverbo. ”Jen, nia kelnerino estus jam longe edziniĝinta kaj ne irus kiel niksino, se oni ne estus de ŝi forpreninta tion, kio al ŝi plaĉis,” findiris la muelisto, prenante ankaŭ mem, kiam li estis al ĉiuj proponinta, pinĉdozon, kaj okulumante ĉe tio flanken al Kristla, kiu ankaŭ ĉeestis.
”Mi bedaŭris vin ambaŭ, kiam Terezka skribis al mi tion,” diris sinjoro Prošek, rigardante la palan knabinon; ”ĉu Míla jam iel kontentiĝis kun sia situacio?”
”Kion li faru, kompatindulo! Li devas, kvankam estas por li malfacile,” respondis Kristla forturnante sin al la fenestro por kaŝi larmojn.
”Tion mi kredas,” aŭdiĝis la arbaristo; ”oni fermu birdon eĉ en oran kaĝon, tamen ĝi preferos la arbaron.”
”Precipe kiam ino tie ĝin sopiras,” kaŝe moketis la muelisto.
”Mi ankaŭ estis soldato,” komencis sinjoro Prošek; rido ludis ĉirkaŭ lia bela buŝo, kiam li tion diris, kaj liaj bluaj okuloj turniĝis al sinjorino Terezka.
Ŝi ankaŭ ridetis dirante: ”Vi estis bravulo, vi!”
”Nur ne ridu, Terezka; kiam vi iris sur la muregon kun onklino Dorotka por rigardi, kiel mi ekzerciĝas, vi ambaŭ ploris.”
”Kaj vi kun ni,” ekridis sinjorino Terezka. ”Sed tiam neniu havis ridhumoron, krom tiuj, kiuj nin rigardis.”
”Mi devas konfesi,” diris la bonkora mastro, ”ke tio estis al mi tute egala, ĉu min iu konsideras malkuraĝulo aŭ heroo – mi ne avidis tiun honoron. Ĉiujn dek kvar tagojn, dum kiuj mi estis soldato, mi pasigis sopirante kaj plorante, mi preskaŭ nek manĝis nek dormis, tiel ke mi estis kvazaŭ ombro, kiam mi estis liberlasita.”
”Do nur dek kvar tagojn vi estis soldato – nu, tio plaĉus al Míla, se oni anstataŭ jaroj kalkulus al li tagojn,” diris la muelisto.
”Sed mi ne malĝojus, se mi estus antaŭe sciinta, ke bona amiko traktas por min elaĉeti kaj ke mia frato anstataŭ mi rekrutiĝas. Tio min surprizis kiel fulmo el serena ĉielo. Al la frato plaĉis la militista profesio, kaj li por ĝi taŭgas entute pli bone ol mi. Sed ne opiniu, ke mi estas malkuraĝulo. Se estus bezonate defendi la familion kaj la patrujon, mi estus en la unua vico. Nu, ne ĉiuj homoj estas egalaj, unu taŭgas por tiu, alia por alia profesio.
Ĉu ne, Terezka?”
Tion dirante sinjoro Prošek metis la manon sur la ŝultron de sinjorino Terezka kaj sincere rigardis en ŝiajn okulojn.
”Jes, jes, Jan, via loko estas nur inter ni,” respondis avinjo anstataŭ la filino, kaj ĉiuj kun ŝi silente konsentis, konante la delikatan naturon de la mastro.
Kiam la amikoj estis disirantaj, Kristla enŝoviĝis en la ĉambron de avinjo kaj eltirante de sur la brusto leteron, sur kies sigelo estis stampsigno de soldata butono, diris mallaŭte: ”De Jakub!”
”Nu, tio estas agrabla; kion li skribas?” diris avinjo, partoprenante la ĝojon de la knabino.
Kristla malfermis la leteron kaj malrapide legis: ”Mia kara Kristinjo! Mi centfoje vin salutas kaj kisas. Ho, Dio, kion tio valoras! Mi preferus vin vere kisi unufoje, ol milfoje surpapere, sed tri mejloj da vojiro nin dividas, kaj ni ne povas veni unu al la alia. Mi scias, ke vi multfoje dum la tago pensas: ’Kion faras mia Jakub? Kiel li fartas?’ Mi havas sufiĉe por fari, sed kia farado estas, la korpo ĉe laboro kaj la tuta animo aliloke! Malbona situacio.
Se mi estus libera, kiel estas Tonda Vítek, la soldata profesio eble al mi plaĉus; la kamaradoj alkutimiĝas, kaj baldaŭ nenio estos por ili malfacila. Mi ankaŭ ĉion lernas kaj plendas pri nenio … sed min nenio ĝojigas, kaj anstataŭ alkutimiĝi, mi suferas de tago al tago pli multe … De tagiĝo ĝis krepusko mi pensas pri vi, mia kara kolombino, kaj se mi nur scius, ke vi estas sana, se mi unu solan saluton de vi ricevus, mi estus kontenta. Kiam mi gardostaras ekstere kaj vidas la birdojn flugantajn en vian direkton, mi ĉiam pensas, kial ili ne havas parolon, por diri al vi mian saluton, aŭ ke mi mem estu birdo, tiu malgranda najtingalo, por flugi al vi. – Ĉu avinjo Prošek diras al vi nenion? Kion ŝi pensis per tio, ke nia disiĝo eble ne daŭros longe? Ĉu vi ne scias? Kiam mi fartas plej malbone, mi ĉiam memoras ŝiajn lastajn vortojn, kaj kvazaŭ Dio min vizitus, tiel min refreŝigas la espero, ke ŝi konsilos, kion kaj kiel fari. Ŝi ne parolas vane. Nur kelkajn liniojn sendu al mi, por ke mi ĝoju, certe iu tion al vi skribos; skribu al mi ĉion, ne forgesu! Ĉu vi rikoltis la fojnon seke? Kaj la falĉado? Ĉi tie oni jam komencas rikolti. Kiam mi vidas falĉistojn iri sur la kampojn, mi ĉion forĵetus kaj forkurus. Mi petas vin, ne iru sola labori, ili vin demandos, ili dolorigos vian koron – ne iru; kaj tiu babilaĉulo, tiu skribistaĉo –”
”Kia naivulo li estas, li timas, ke mi eble –” koleris Kristla, sed ŝi tuj daŭrigis la legadon: ”– ne lasus vin trankvila. Nur fidu je Tomeš, mi petis lin, ke li estu via dekstra mano. Salutu lin kaj Ančan! Iru ankaŭ al mia familio kaj komuniku al ili saluton, kaj ke mi la viajn familianojn ankaŭ centfoje salutas, avinjon, la infanojn kaj ĉiujn konatojn kaj amikojn. Mi havus ankoraŭ tiom por diri al vi, ke por tio eĉ tiel granda peco da papero ne sufiĉus, per kiu oni tegus la monton Žernov, sed jam estas tempo gardostari. Kiam mi promenas gardante, mi kantas: ’Belaj steloj, ho, vi malgrandaj!’ Ni kantis tion kune en tiu vespero, antaŭ ol ni disiĝis; vi ploris ĉe tiu kanto. Ho, Dio, ni ĝojis pro tiuj steloj, ni ĝojis, sed nur Dio scias, ĉu ni ĝojos ankaŭ estonte. Adiaŭ!”
Kristla kunmetis la leteron, demandokule rigardanta en la vizaĝon de avinjo.
”Nu, vi povas ĝoji, li estas bona knabo; komuniku al li saluton, ke li esperu je Dio, ke ankoraŭ ne estis tiel malbona situacio, ke ĝi ne povu reboniĝi; ankaŭ por li rebrilos la suno. Sed diri al vi: tiel kaj tiel staras la afero, tion mi ne povas, antaŭ ol mi havas certecon. Labori tamen iru, kiam estos necese; mi deziras, ke vi prezentu al la princino ĉe la rikoltfesto florkronon; cetere neniu alia ĝin prezentos, se vi iros labori, ol vi.”
Kristla estis per tiuj vortoj sufiĉe konsolita kaj promesis ĉiurilate sekvi la konsilon de avinjo. De kiam Jan estis veninta, avinjo demandis lin kelkfoje, kiam la princino estas hejme, kien ŝi eliras, tiel ke sinjoro Prošek timis.
”Avinjo estis neniam scivolema pri tio, kio okazas en la kastelo; la kastelo por ŝi preskaŭ ne ekzistis – kaj nun ŝi demandas ripete. Kion ŝi intencas?” Sed avinjo ne diris, kaj la familianoj ne volis demandi, tial ili nenion eksciis kaj klarigis al si la konduton de avinjo per scivolemo.
Post kelkaj tagoj sinjoro Prošek faris kun la edzino kaj kun ĉiuj infanoj veturekskurson en la urbon; li volis al ili ĝuigi agrablan tagon. Vorša kaj Bětka iris sur la kampon, avinjo gardis la domon. Ŝi sidiĝis kun spindelo sub la tilio sur la korto, kiel kutime. Ŝi pensis pri io, eĉ ne kantis, balancis de tempo al tempo la kapon, denove ion kapjesis, ĝis fine ŝi kvazaŭ decidiĝante diris al si: ”Tiel ni faros tion”. En la sama momento ŝi vidis la grafidinon malsupreniranta sur deklivo preter la bakejoj al la ponto.
Ŝi havis blankan vestaĵon, sur la kapo rondan pajloĉapelon; flugdelikate ŝi paŝis sur la vojo malsupren kiel feino, ŝia piedo, per atlasa ŝuo premvestita, apenaŭ tuŝis la teron. Avinjo rapide leviĝis kaj kun granda ĝojo ŝin salutis; sed la koro ŝin doloris, kiam ŝi rigardis en la paletan, preskaŭ travideblan vizaĝon de la knabino, en kiu kuŝis tia mildeco kaj samtempe profunda doloro, ke neniu povis rigardi ĝin sen kompato.
”Sola, kaj tiel kviete ĉi tie,” demandis Hortensio, kiam ŝi estis kore salutinta avinjon.
”Sola, sola, ili forveturis en la urbon. La infanoj eĉ ne povas satrigardi la patron, ĉar ili ne vidis lin tiel longe,” diris avinjo viŝante per antaŭtuko la puran benkon, antaŭ ol ŝi petis la fraŭlinon, ke ŝi sidiĝu.
”Vere longe; pri tio mi estas kulpa.”
”Tute ne, via fraŭlina moŝto, kiam Dio sendas malsanon, kion oni povas kontraŭfari! Ni ĉiuj bedaŭris kaj preĝis, ke Dio redonu al la fraŭlina moŝto la sanon. Ĝi estas granda trezoro, kaj oni ĝin ŝatas, nur kiam oni perdas ĝin. Oni devus vin bedaŭri, via fraŭlina moŝto, vi estas tre juna, kaj ŝia princina moŝto suferas grandan kordoloron.”
”Mi tion scias,” suspiris la grafidino metante la interfingritajn manojn sur la bele binditan albumon, kiun ŝi havis sur la genuoj.
”Vi estas tre pala, via fraŭlina moŝto, kio mankas al vi?” demandis avinjo kun granda partoprenemo la knabinon, kiu sidis apud ŝi kiel enkorpiĝinta sufero.
”Nenio, avinjo,” respondis la fraŭlino, devigante sin al rido, kiu tamen ĝuste perfidis doloron de la koro. Avinjo ne kuraĝis demandi pli multe, sed ke la fraŭlino ne estas nur korpe malsana, tion ŝi rimarkis.
Post momento la grafidino komencis demandesplori, kiel fartas ĉiuj en la domo, ĉu la infanoj ankoraŭ rememoras ŝin, kion al ŝi avinjo volonte konfirmis, siavice reciproke demandante, kiel fartas la princino kaj kion ŝi faras.
”La princino veturis al la arbaristejo,” respondis la grafidino; ”mi ŝin petis, ke ŝi permesu al mi resti hejme, por ke mi skizu la valon kaj vizitu vin. Ŝi haltos ĉi tie por min forveturigi.”
”Ŝi venos kiel sendita de Dio,” ĝojis avinjo; ”mi devas surmeti puran antaŭtukon, oni de tiu linlignaĵo tute polvokovri ĝas. Pardonu, via fraŭlina moŝto, mi tuj revenos.”
Tion dirinte, avinjo eniris en la domon, kaj post mallonga tempo ŝi revenis kun pura antaŭtuko kaj kun puraj tukoj sur la kapo kaj sur la kolo, portante blankan panon, mielon, buteron kaj kremon. ”Eble plaĉus al la fraŭlina moŝto manĝi pecon da pano, ĝi estas bakita hieraŭ.
Sed ni sidiĝu en la ĝardeno, tie estas pli multe da verdaĵo. La tilio cetere ankaŭ donas ombron, mi ŝatas sidi sub ĝi, jam pro tio, ke mi vidas ĉi tie ĉirkaŭ mi la kortbirdaron fosi, kuri kaj ŝanceliri.” – ”Do, ni restu nur ĉi tie, estas al mi agrable ĉi tie sidi,” interrompis ŝian parolon la grafidino, transprenante la alportitajn manĝaĵojn.
Ŝi neniel hontis, tranĉis al si pecon da pano, manĝis kaj trinkis; ŝi sciis, ke avinjo ĉagreniĝus, se ŝi neniom manĝus. Sed dume ŝi malfermis la libron kaj montris al avinjo, kion ŝi pentris.
”Ho, Dio, estas ja la tuta valo super la kluzo, la herbejoj, la deklivoj, la arbaro, la kluzo, kaj nekredeble, ĉi tie estas ankaŭ Viktorka,” avinjo vokis mirigite.
”Ŝi taŭgas al ĉi tiu solejo. Mi renkontis ŝin sur la deklivo, ŝi estas terure kaduka. Ĉu ne estas eble helpi al ŝi?” kompateme demandis la knabino.
”Ho, via fraŭlina moŝto, al la korpo oni povus helpi; sed kiom tio valorus, se la ĉefa afero mankas, la prudento.
Ŝia animo estas erariĝinta, kion ŝi faras, tion ŝi faras kvazaŭ dormante. Estas eble favordono de Dio, ke li forprenis de ŝi memoron pri la doloro, kiu certe estis terura; se ŝi rekosciiĝus, ŝi eble en malespero pereigus eĉ sian animon, kiel – nu, Dio al ŝi pardonos, se ŝi pekis, ŝi ankaŭ suferis pro tio,” avinjo interrompis sian parolon, turnante folion. Nova miro! ”Savinto, jen Staré bělidlo, la tilio – tio estas mi, la infanoj, la hundoj, tute ĉio; mia Jesuo, kion mi ĉi tie ĝisatendis. Se tion vidus niaj familianoj!” interrompante ekkriis avinjo.
”Mi neniam forgesos,” diris la grafidino, ”pri la homoj, kiujn mi amas, sed por ke iliaj bildoj restu en mia animo pli klaraj, mi desegnas iliajn vizaĝojn. Tiel ankaŭ la pejza ĝojn, kie mi pasigis agrablajn tagojn, mi ŝatas fiksi sur la papero kiel karan memoraĵon. Kaj ĉi tiu valo estas ĉarma.
Se vi konsentus, mi volonte vin pentrus, avinjo, por ke la infanoj havu memoraĵon.”
Avinjo ruĝiĝis; ŝi skuis la kapon kaj kontraŭdiris honthezitante:
”Min, maljunan personon; tio eĉ ne konvenas, via fraŭlina moŝto.”
”Ne rifuzu, avinjo, kiam vi refoje estos hejme sola, mi venos ĉi tien kaj pentros vian portreton; faru tion por la genepoj, por ke ili havu vian bildon.”
”Se vi tion volas, via fraŭlina moŝto, estu do,” decidi ĝis avinjo, ”sed pri tio mi petas, ke neniu tion sciu, oni dirus, ke mi, maljuna virino, vantiĝas. Dum mi vivas, ili ne bezonas la bildon; kiam mi ne vivos plu, tiam fariĝu kio ajn.”
La fraŭlino konsentis.
”Sed kie la fraŭlina moŝto tion lernis? Mi neniam aŭdis pri virino, kiu scipovas pentri,” demandis avinjo, turnante refoje alian folion.
”Ni apartenantoj al nia klaso devas lerni multegajn aferojn, por ke ni sciu, kiel pasigi la enuan tempon. Al mi precipe plaĉis la pentrarto,” respondis la fraŭlino.
”Estas bela afero,” esprimis sian opinion avinjo, rigardante pentritan bildon, kiu estis nur enmetita en la libron.
Sur la bildo estis roko kovrita de arboj, de kies malsupro reĵetiĝis marondoj. Sur la roko staris juna viro, li tenis en la mano burĝonon de rozo kaj rigardis al la maro, sur kiu en la malproksimo estis videblaj etenditaj veloj de ŝipo.
”Ankaŭ tion faris la fraŭlina moŝto?” demandis avinjo.
”Ne, la pentristo, ĉe kiu mi lernis pentri, donis al mi tiun bildon,” respondis la fraŭlino duonlaŭte.
”Ĉu tio estas li mem?”
La grafidino ne respondis, ŝia vizaĝo kovriĝis de purpurru ĝo; ŝi leviĝis. ”Ŝajnas al mi, ke la princino jam alveturas.”
Avinjo divenis, ŝi jam sciis, kio mankas al la fraŭlino.
La princino ankoraŭ ne estis ĉi tie. La grafidino denove sidiĝis, kaj avinjo post kelkaj elturniĝoj komencis paroli pri Kristla kaj Míla; ŝi konfidis al la grafidino, ke ŝi pri tio ŝatus paroli kun la princino. Kaj la grafidino aprobante ŝian intencon kompleze promesis rekomendon.
La princino venis; ŝi alvenis sur vojo, la malplena kaleŝo veturis sur la ŝoseo. Tre kore ŝi salutis avinjon; al Hortensio ŝi prezentis bukedon dirante: ”Vi amas sovaĝajn diantojn! Mi plukis ilin vojirante.”
La grafidino riverencis, kisis la manon de la princino, la bukedon ŝi enŝovis post la zonon.
”Tio estas larmoj,” diris avinjo, rigardante la bukedon.
”Larmoj?” miris la sinjorinoj.
”Jes, larmoj de Virgulino Mario. Oni rakontas pri tiu floro jene: Kiam la hebreoj kondukis Kriston sur Kalvarion, Virgulino Mario lin sekvis, kvankam ŝia koro krevis.
Kiam ŝi vidis sur la vojo sangajn postsignojn de la vundoj de Kristo, ŝi maldolĉe ploris, kaj el tiuj larmoj de la Dipatrino kaj el la sango de ŝia Filo kreskis sur la vojo al Kalvario ĉi tiuj floroj,” diris avinjo.
”Ĝi estas do floro de doloro kaj amo,” diris la princino.
”La geamantoj ne plukas unu al alia tiujn florojn, opiniante, ke ili devus plori,” rekomencis avinjo kaj prezentis al la princino glason da kremo, humile petante, ke ŝi bonvolu je tio kontentiĝi. La princino ne rifuzis al avinjo.
”Ho, mia Dio,” daŭrigis avinjo sian antaŭan parolon, ”oni ĉiam havas kaŭzon plori pri io, eĉ se oni ne plukus la diantojn-larmojn, la amon akompanas sufero kaj ĝojo.
Se la geamantoj estas feliĉaj, aliaj homoj alŝutas al ili maldolĉaĵojn.”
”Kara princino, avinjo ankaŭ volas propeti je malfeliĉaj geamantoj, aŭskultu ŝin kaj, mi petas vin, kara princino, helpu!”
La grafidino kunmetis la manojn kaj pete rigardis la princinon.
”Parolu, avinjo, mi jam diris al vi unufoje, ke mi volonte plenumos vian peton; mi konas vin, vi ne petus pri la malindaj,” diris la princino, karesante abundajn harojn de la amata zorgatino kaj rigardante ĉe tio afable avinjon.
”Tion mi ne kuraĝus, via sinjorina moŝto, se mi scius, ke ili tion ne meritas.” Kaj avinjo komencis rakonti pri Kristla kaj Míla, kiel li estis varbita, nur tion ŝi kaŝis, ke la administranto senĉese persekutas la knabinon. Ŝi ne volis al li malutili pli multe, ol estis necese.
”Ĉu tio estas la sama knabino kaj la sama junulo, kiuj havis disputojn kun Piccolo?”
”La samaj, via sinjorina moŝto.”
”Ĉu vere ŝi estas tiel bela, ke la viroj pro ŝi interbatiĝas?”
”Knabino kiel frago, moŝta sinjorino; ĉe la rikoltofesto ŝi portos florkronon, tiam la moŝta sinjorino ŝin vidos.
Kompreneble doloro ne plibeligas; kiam amo turmentas la knabinon, ŝi tuj mallevas la kapon kiel velkinta floro.
Kristla nun estas nur ombro, sed unu sola vorto ŝin revivigos, tiel ke ŝi baldaŭ estos, kia ŝi estis pli frue. La fraŭlina moŝto estas ankaŭ tre pala; sed kiam ŝi estos vidinta sian landon kaj tion, kio estas kara al ŝia koro, tiam ŝiaj vangoj floros kiel folioj de rozo,” aldonis intence avinjo, kaj la vortojn ”kio estas kara al la koro” ŝi tiel akcentigis, ke la knabino embarasiĝis. La princino esploreme rigardis la grafidinon, poste avinjon, sed la lasta ŝajnigis, kvazaŭ nenio estus okazinta, ŝi volis nur atentigi la princinon, pli multe ŝi ne celis. ”Se ŝi interesiĝas pri la feliĉo de tiu knabino, ŝi zorgos pri la cetero,” ŝi pensis en la animo.
La princino post momenta silento leviĝis, metis la manon sur la ŝultron de avinjo kaj diris per sia agrabla voĉo: ”Pri la geamantoj ni zorgos. Kaj vi, avinjo, venu morgaŭ je la sama tempo al mi!” ŝi aldonis duonlaŭte.
”Kara princino,” diris la grafidino, prenante la libron sub la brakon, ”avinjo permesis al mi, ke mi ŝin pentru, sed ŝi volas, ke tio restu sekreta, dum ŝi vivas. Kiel fari tion?”
”Venu nur en la kastelon, avinjo, Hortensio vin pentros, kaj la bildo restos ĉe mi, dum vi vivos. Ankaŭ viajn genepojn ŝi pentros, kaj tiun bildon vi retenos, avinjo, por havi memoraĵon, kiam ili estos plenkreskaj.”
Tiel decidis la princino, riverencis afable kaj enpaŝis kun Hortensio en la kaleŝon.
Avinjo iris en la domon plena de konsolo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.