|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() AVINJOAŭtoro: Božena Němcová |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La sekvantan tagon, kiam avinjo iris kiel kutime renkonte al la infanoj, ŝia unua vorto estis: ”Divenu, infanoj, kiu estas ĉe ni?”
La infanoj pro surprizo iom hezitis, ili tuj ne divenis, sed Barunka vokis: ”Sinjoro Beyer, ĉu ne, avinjo?”
”Vi divenis, kaj li alkondukis sian filon.”
”Ho, kiel mi ĝojas, ni kuru al li!” kriis Jan kaj ankaŭ jam kuris kaj Vilém post li tiel, ke iliaj pendpoŝoj saltetis de la koksoj.
Avinjo vokis, ke ili iru kiel homoj, kaj ne kuregu kiel ĉasbestoj, sed kie la knaboj jam estis! Preskaŭ senspire ili enfalis en la ĉambron; la patrino volis ilin riproĉi, sed sinjoro Beyer etendis al ili la longajn manojn, levis unu post la alia kaj ĉirkaŭprenante ilin, kisis iliajn vangojn.
”Kaj kion vi faris dum la tuta jaro, kiel vi fartis?” li demandis per profunda voĉo, kiu en la malgranda spaco forte resonis. La knaboj ne tuj respondis, iliaj okuloj fiksi ĝis sur knabo, aĝa proksimume kiel Barunka, kiu staris apud sinjoro Beyer. Li estis bela knabo, tute simila al la patro, escepte, ke liaj membroj ne estis tiel fortostaj kiel tiuj de la patro, ke la vangojn li havis florantaj, kaj ke el liaj okuloj radiis nur infana ĝojo. ”Ha, vi rigardas mian knabon, nu rigardu do lin, kaj prezentu la manojn unu al la alia, por ke vi estu bonaj kamaradoj. Li estas tiu mia Orel.” Tiel parolante, li puŝis antaŭen la filon, kiu senĝene prezentis la manojn al la knaboj. Tiumomente venis Barunka kun avinjo kaj kun Adélka. ”Nu, kaj jen vi vidas Barunkan, pri kiu mi hejme al vi rakontis, ke ŝi venas ĉiam kiel unua deziri al mi bonan matenon, kiam mi tranoktas ĉi tie. Sed ĉijare, kiel mi vidas, estas alimaniere, vi jam iras en la lernejon, kaj tial Jeník devas leviĝi samtempe kun Barunka. Kaj kiel plaĉas al vi en la lernejo, ĉu ne prefere vi, Jan, promenus en la arbaro? Vidu, mia Orlík devas min sekvi al embuskado, sur la montojn, li scios preskaŭ same pafi kiel mi,” demandis kaj samtempe rakontis la arbaristo, ĉirkaŭita de la infanoj.
”Ho, prefere ne rakontu tion al ili,” diris avinjo; ”Jeník tuj frenezetiĝos kaj volos vidi la pafilon de Orel.”
”Nu, kio, li rigardu ĝin; iru, Orlík, alportu ĝin al li, ĝi ja ne estas ŝargita.”
”Ĝi ne estas, paĉjo; la lastan pafaĵon mi elpafis, kiel vi scias, al la korniko,” diris la knabo.
”Kaj vi pafmortigis ĝin; per tio vi povas fieriĝi, iru montri ĝin al la knaboj.” La knaboj elkuris ĝoje kun Orlík el la ĉambro; sed avinjo ne povis sin deteni, – kvankam sinjoro Beyer ŝin certigis, ke Orlík atentos, ŝi tamen ilin sekvis.
”Sed vi nomiĝas kiel birdo?” diris Adélka al Orel (”Orel” estas ”aglo” en la ĉeĥa), kiam ili estis ekstere, kaj kiam Jeník kun Vilém rigardis la mortpafitan kornikon.
”Mi fakte nomiĝas Aurel,” ridetis la filo al Adélka, ”sed al paĉjo pli plaĉas nomi min Orel, kaj al mi ankaŭ plaĉas; aglo estas bela birdo. Nia paĉjo iufoje pafmortigis aglon.”
”Tion mi ankaŭ opinias,” diris Jan; ”mi al vi montros aglon kaj multe da bestoj, mi havas ilin pentritaj en libro, kiun mi lastjare ricevis kiel nomfestan donacon; venu kun mi!” Tion dirinte, li tiris la knabon en la ĉambron, kie li tuj montris al li la libron.
Al Orel tre plaĉis la bestoj, kaj sinjoro Beyer ankaŭ rigardis kun granda plaĉo unu folion post la alia.
”Tion mi ricevis kiel nomfestan donacon de la grafidino, kaj ankaŭ mi ricevis paron da kolomboj de Kristla kaj kuniklojn de la arbarista familio, kaj de avinjo dudekkrejceron kaj de la gepatroj ŝtofon por vestaĵo!” fieriĝis Jan.
”Vi estas feliĉa knabo,” komencis sinjoro Beyer, rigardante en la libron, kaj ĵus vidante vulpon, li ridetis:
”Kvazaŭ viva; atendu, fripono, mi devas al vi repagi!”
Vilém, opiniante, ke tio direktiĝas al la pentrita, strange lin rigardis, tiel ke sinjoro Beyer ridetante diris:
”Ne timu; al tiu ĉi vulpo mi faros nenion, sed al unu en la montoj, kiu ĝin similas, tiun mi devos pinĉpremi, ĝi faras al ni multe da malutilo.”
”Eble Petr ĝin kaptos, mi iris kun li meti la kaptilojn, antaŭ ol ni foriris;” diris Orel.
”Ho, knabo, la vulpo estas dekfoje pli sagaca ol Petr, ĝi konas ruzaĵojn, ke oni eĉ ne pensus tion, kaj precipe se ĝi jam foje estis en kaptilo, kiel tiu kiun mi embuskas.
Kanajlo, mi logpreparis al ĝi rostaĵon, ni opiniis, ke ni certe ĝin kaptos; ĝi estis malsata, jen kion faris la fripono: formordis sian rompitan kruron kaj forkuris. Nun ni apenaŭ kaptos ĝin, per domaĝo homo prudentiĝas, kaj vulpo havas certe tiom da prudento, kiom la homo,” rakontis la arbaristo, senĉese foliumante.
”Oni ja ne diras vane, ruza kiel vulpo,” diris avinjo.
”Jen estas aglo, jen!” vokis la knaboj, rigardante belan birdon kun dismetitaj flugiloj, sin flugĵetanta al akirotaĵo.
”Ĝuste tian mi pafmortigis; ĝi estis bela birdo, mi preskaŭ bedaŭris ĝin, sed kion fari, tia okazo ĉiumomente ne prezentiĝas. Mi trafis ĝin bone; kaj tio estas ĉefaĵo, nur ne turmenti la beston.”
”Tion ankaŭ mi diras,” aŭdiĝis refoje avinjo.
”Strange, ke vi ne bedaŭras tiun bestaron, sinjoro Beyer, mi povus neniun beston pafmortigi,” diris Barunka.
”Sed tranĉbuĉi vi povas,” ridetis la arbaristo, ”kaj kio estas pli bona, ĉu kiam la besto, danĝeron ne antaŭvidante, falas post unu pafo, aŭ kiam vi ĝin pli frue per kaptado lacigas, per preparoj timigas kaj nur poste tranĉbuĉas, ofte tiel mallerte, ke ĝi duonmortigita forflugas de vi?”
”Ni ne tranĉbuĉas la kortbirdaron,” neis Barunka, ”tion faras Vorša, tiu ne bedaŭras ilin, kaj cetere ili estas tuj mortintaj.” Ankoraŭ iom da tempo la infanoj sin amuzis per la bestoj, poste la patrino ilin vokis al vesperman ĝo.
Alifoje la infanoj demandis sinjoron Beyer pri la montoj, volante scii, ĉu li vagante eniris la ĝardenon de Ribrcoul, kaj diversajn aliajn aferojn, sed tiam ili senĉese demandis nur lian filon Orel, kun granda miro aŭskultante, kiam la juna knabo rakontis al ili pri la danĝeroj, kiujn li jam kun la patro travivis pri la bestoj, kiujn li pafmortigis, kiam li al ili priskribis grandegajn neĝblokojn kuŝantaj sur la montoj, kiel ili ŝutkovras tutajn vilaĝojn, kiuj poste estas sub ili kvazaŭ enterigitaj, kiel la homoj, volante suprenveni, kutime elrampas tra la kamentuboj, kaj ĉiu devas fari al si la vojon de sia domo.
Sed ĉio ĉi ne timigis Janon, li tamen nur deziris esti jam tiel aĝa, ke li povu eklerni ĉe sinjoro Beyer.
”Kiam vi estos al ni, tiam paĉjo sendos min interŝanĝe al la arbaristo de Riesenburg, por ke mi spertu ankaŭ la pli facilan metion arbaristan.”
”Domaĝe, ke vi ne estos hejme,” bedaŭris Jan.
”Vi ne sentos mian foreston, ni havas ankoraŭ du helpantojn; krom tio la frato Âeněk estas granda kiel vi, kaj mia fratino Mařenka ŝatos vin vidi,” diris Orel.
Dum la infanoj, sidante en la korto, aŭskultis la rakontadon de Orel kaj tra la kristaloj, kiujn li alportis al ili, rigardis en la lumon, sinjoro Beyer aŭskultis avinjon, rakontanta pri la inundo kaj pri la diversaj novaĵoj, kiuj okazis en la daŭro de la tuta jaro.
”Kaj ĉu la familio de mia frato en Riesenburg estas sana?” demandis la arbaristo.
”Jes, ĝi estas sana,” diris sinjorino Prošková. ”Anuška kreskas rapide; la knaboj iras en la lernejon en Âervená
Hóra, ĝi estas por ili pli proksima ol tiu en la urbo; mi miras, ke la arbaristo ankoraŭ ne alvenis – li diris, ke li ĉi tie haltos por vin saluti, kiam li iros embuski. Li estis ĉi tie matene kaj alportis al mi sciigon el la kastelo, ke alvenis letero el Vieno. Mi iris tuj en la kastelon kaj eksciis, ke la grafidino fartas pli bone, ke la princino eble alveturos al la rikoltfesto, ke ŝi restos proksimume dek kvar tagojn kaj poste forveturos al Firenze. Sekve mi esperas, ke paĉjo restos ĉe ni dum la tuta vintro; laŭdire, la princino ne kunprenos la korteganaron. Post kelkaj jaroj ni estos refoje pli longan tempon kune.”
Jam longe sinjorino Prošková ne tiom parolis, longe ŝi ne estis tiel kontenta, kiel tiun tagon, kiam ŝi ricevis la konsolan novaĵon, ke la edzo alveturos.
”Ni danku Dion, ke tiu fraŭlino saviĝis de la malsano, estus granda domaĝo, se tiu bona junulino estus mortinta.
Ni ĉiuj petis Dion, ke li helpu ŝin; ankoraŭ hieraŭ ĉi tie Cilka ploris pro ŝi.”
”Ŝi havus gravan motivon plori,” diris sinjorino Prošková.
Sinjoro Beyer demandis pri la signifo de ŝia rimarkigo, kaj avinjo rakontis al li sian viziton en la kastelo, ĉe kiu ŝi kompreneble atribuis al la grafidino la meriton, kiun ŝi havis pri la bonfarto de la familio de Kudrna.
”Mi aŭdis,” demandis la arbaristo, ”ke la grafidino estas filino –”
En tiu momento iu frapis sur la fenestron.
”Estas la baptano, mi konas lin laŭ la frapado; nur eniru!” laŭte vokis sinjorino Prošková.
”La homoj havas malicajn buŝojn,” avinjo respondis la demandon de la arbaristo; ”kaj kiu marŝas en la sunlumo, tiun sekvas la ombroj, tio estas kutima afero; negrava, ŝi estu filino de kiu ajn.”
La baptano el Riesenburg eniris la pordon, kaj ambaŭ arbaristoj sincere salutis unu la alian.
”Kie vi okupiĝis, ke vi tiel longe ne venas?” demandis avinjo, angore ĵetante rigardon al la pafilo, kiun la arbaristo pendigis sur najlo.
”Mi havis karan gaston, la administranton, li venis por ligno; li vendis sian lignon kromsalajre ricevitan, nun li volus havi lignon anticipe kaj delogi min al malhonestaĵoj.
Jen, bona konsilanto! Mi tuj komprenis, ke li intencas ion similan, ĉar li venis kiel dolĉmienulo. Sed mi diris al li la veron! Mi faris al li ankaŭ akran riproĉaludon pri Míla; tiun knabon mi bedaŭras kaj Kristlan ankaŭ. Hodiaŭ matene haltante ĉe ili por trinki glason, mi timis pro ŝia aspekto. Tion kaŭzis tiu malben-” La arbaristo frapis sian buŝon, rememoriĝinte, ke li sidas ĉe avinjo.
”Kio okazis?” demandis Beyer, kaj avinjo, rakontema, priskribis al li la rekrutigon de Míla kaj ĝiajn kaŭzojn.
”Tia ordo estas en la mondo, turnu vin kien ajn, ĉie oni trovas suferojn kaj mizeron, kaj inter la grandaj kaj inter la malgrandaj, kaj kiu havas neniun suferon, tiu ĝin al si faras,” diris Beyer.
”Per malfeliĉo kaj doloroj la homo purigas sin de ĉiuj malpuraĵoj kiel oro per fajro. Sen doloro neniu ĝojo. Se mi scius, kiel mi volonte helpus tiun knabinon; sed tio ne estas ebla. Ŝi devas dume suferi, kiom ŝi povos. La plej terura momento atendas ŝin morgaŭ, kiam Míla forveturos.”
”Do, li forveturos jam morgaŭ?” miris la arbaristo; ”nu, en kia rapido! Kien li venos?”
”En Hradec.”
”Ni faros do la saman vojaĝon, nur kun tiu diferenco, ke mi kun flosistoj sur la akvo, kaj li sur la tero.”
La knaboj alkuris en la ĉambron; Jan kaj Vilém montris al la arbaristo la kornikon, kiun Orlík pafmortigis, dum Orlík rakontis al la patro, ke ili estis apud la kluzo kaj ke ili tie vidis la frenezan Viktorkan.
”Ĉu tiu persono ankoraŭ vivas?” miris sinjoro Beyer.
”Vere, la mizerulino, pli bone ŝi fartus en la tero, ol ŝi fartas sur la tero,” respondis avinjo. ”Sed, ŝi jam kadukiĝas, ŝi maljuniĝas; malofte oni ŝin aŭdas kanti, krom dum la helaj noktoj.”
”Sed ĉe la kluzo ŝi tamen sidas, rigardante en la akvon, ofte eĉ pli longe ol ĝis la noktomezo,” diris la arbaristo. ”Hieraŭ mi preteriris ŝin, ŝi ŝiris salikajn vergojn kaj ĵetis ilin en la akvon; estis jam malfrue. ’Kion vi faras?’ mi diras. Ŝi silentas, mi demandas ŝin denove, tiam ŝi turnas sin al mi, kaj briligas la okulojn; mi opiniis, ke ŝi sin ĵetos kontraŭ min, sed ĉu pro tio, ke ŝi min rekonis, aŭ kio traflugis ŝian kapon, ŝi returnis sin al la akvo kaj denove ĵetis unu vergon post la alia trans la kluzon.
Kelkfoje oni neniel sukcesas kun ŝi trakti. Mi bedaŭras ŝin, mi deziras al ŝi finiĝon de tiu mizera vivado, sed se mi ne vidus ŝin sidi ĉe la kluzo, se mi embuskante ne aŭdus ŝian kanton, io mankus al mi; mi sopirus al ŝi,” diris la arbaristo, senĉese tenante la kornikon en la manoj.
”Kiam oni kutimiĝis je io, malfacile estas malkutimiĝi,” diris Beyer, metante ardan tindron en la mallongan dratligitan argilan pipon, kaj kelkfoje ellasinte densajn fumnubojn, li daŭrigis:
”Ĉu je homo, je besto aŭ je objekto. Ekzemple mi kutimi ĝis, kiam mi ekiras, je ĉi tiu pipo; mia patrino fumis similan, kvazaŭ mi ŝin vidus sidanta ĉe la sojlo.”
”Ĉu via patrino fumis? Nekredeble!” kun miro vokis Barunka.
”En la montaro la virinoj multe fumas, precipe la maljunaj, nur per tio de la viroj diferencante, ke ili fumas anstataŭ tabako terpoman foliaĵon kaj, se ili ricevas, foliojn de amara ĉerizujo.”
”Mi ne opinias, ke tio estas bongusta,” diris la arbaristo, ankaŭ bruletigante tabakon, sed en pentrita porcelanpipo.
”Simile mi amas ankaŭ kelkajn lokojn en la arbaro,” diris nun Beyer, ”sur kiuj mi ĉiam preterire haltas, kiujn mi ekamis, ĉar ili rememorigas min aŭ pri iuj personoj, aŭ pri agrablaj kaj malagrablaj cirkonstancoj de mia vivo. Se mankus sur tiuj lokoj eĉ unu arbo, eĉ unu arbetaĵo, io mankus al mi. Sur unu loko – abrupta altaĵo – staras izola piceo, estas maljuna arbo, ĝiaj branĉoj sur unu flanko kliniĝas super profunda abismo, en kies fendegoj sporade kreskas filiko aŭ juniperaj arbustoj, kaj funde ĵetiĝas rivero trans rokaĵoj, formante vicon da akvofaloj. Mi ne scias, kiel okazis, sed al tiu loko mi ĉiam vagas, kiam io min turmentas kaj iu malfeliĉo min trafas.
Tiel kiam mi siatempe amindumis mian edzinon kaj opiniis, ke mi ŝin ne ricevos; ŝiaj gepatroj malhepis kaj nur pli poste konsentis. Tiel kiam mortis mia plejaĝa filo, kaj kiam mortis mia maljuna patrino. Ĉiufoje mi eliris el la domo, vagis sencele, rigardis nek dekstren nek maldekstren, kaj pretervole la kruroj portis min en la sovaĝan valon, kaj kiam mi troviĝis super la profundegaĵo ĉe la trista piceo, kiam mi vidis antaŭ mi la montpintojn, unu super la alia: kvazaŭ pezo falus de mi, mi ne hontis plori.
Kiam mi ĉirkaŭprenis la malglatan trunkon de la arbo, ŝajnis al mi, ke estas en ĝi vivo, ke ĝi komprenas mian plendadon, kaj ĝiaj branĉoj de tempo al tempo murmuris al mi, kvazaŭ kun mi ĝemante kaj rakonti al mi volante pri similaj doloroj.”
Beyer silentis, liaj grandaj okuloj estis turnitaj al la lumo brulanta sur la tablo, el la buŝo anstataŭ vortoj fluis al la plafono delikataj fumnuboj, akompanataj de liaj pensoj.
”Vere, iam ŝajnas, kvazaŭ la arboj estus vivantaj,” diris la arbaristo el Riesenburg. ”Mi scias tion laŭsperte.
Foje – de tiam pasis jam kelkaj jaroj – mi destinis arbojn por faligado. La gardisto ne povis iri, sekve mi iris inspekti la faligadon. La arbohakistoj venas kaj prepari ĝas por faligi unue belan betulon; eĉ ne difekton ĝi havis kaj bele staris kiel virgulino. Mi fikse rigardis ĝin, kaj tiam ŝajnis al mi – estas ridinde, sed mi havis tiun impreson – kvazaŭ ĝi kliniĝus al miaj piedoj, kvazaŭ ĝi per la branĉoj min ĉirkaŭprenus, kaj en la orelojn sonis al mi: ’Kial vi volas mortigi mian junan vivon, kion mi faris al vi?’ En tiu momento ekknaris la dentrando de segilo sur la ŝelo kaj enpenetris ĝian korpon. Mi ne scias, ĉu mi kriis, sed tion mi scias, ke mi volis malhelpi la arbohakistojn, ke ili plusegu, sed kiam ili min kun miro rigardis, mi hontis kaj lasis ilin labori, rapide forirante en la arbaron. Tutan horon mi vagis, kaj senĉese min persekutis tiu penso, ke min la betulo petis, ke mi ne detruu ĝian vivon. Kiam mi fine venkis mian ekscitiĝon kaj venis al tiu loko, ĝi estis faligita, eĉ ne folio sur ĝi moviĝis, kiel senviva korpo ĝi kuŝis. Min kaptis pento, kvazaŭ mi estus farinta mortigon. Dum kelkaj tagoj mi estis malbonhumora, sed mi al neniu faris pri tio aludon, kaj se ni ne estus ĝuste hodiaŭ direktiĝintaj al tiu temo, mi neniam estus tion aludinta.”
”Io simila okazis iam ankaŭ al mi,” komencis per sia profunda voĉo Beyer. ”Mi devis liveri ĉasaĵon al la administrejo.
Mi iras do ĉasi. Jen venas al mi pafdistance kapreolino.
Bela besto, kvazaŭ eltornita. Ŝi gaje ĉirkaŭrigardis en la arbaro kaj paŝtis sin. Min kaptis bedaŭro, sed mi pensis: Kia naivaĵo, ĉu tio havas sencon? Mi pafis, sed mia mano tremis, mi trafis la kapreolinon en la kruron, ŝi falis kaj ne povis forkuri. La hundo kuregis al ŝi, sed mi ĝin malhelpis, io min admonis, ke mi ne lasu fari al ŝi malutilon. Mi iris al ŝi, kaj mi ne povas diri, kiel dolore min tiu besto rigardis, pete kaj plende. Rapide mi elŝovis la tranĉilon kaj enpuŝis ĝin en ŝian koron; ŝiaj membroj tremis, ŝi mortis. Sed mi ekploris kaj de tiu tempo – nu, kial mi hontu pro tio –.”
”Paĉjo ne volas pafi al kapreolino,” rapide enfalis Orlík.
”Bone vi diris: Kiam ajn mi celas, mi vidas antaŭ mi la vunditan kapreolinon, ŝiajn plendajn okulojn, mi timas, ke mi maltrafos, ke mi vundos la beston; mi preferas ne pafi.”
”Mi konsilas al vi, ke vi pafmortigu nur la malbonajn bestojn kaj la bonajn vi lasu, estas domaĝe, se tiuj mortas,” aŭdiĝis Vilém, kiu preskaŭ larmis.
”Neniu besto estas tiel bona, ke ĝi ne estu malbona, kaj male neniu estas tiel malbona, ke ĝi ne estu bona, same kiel tio estas ĉe la homoj. Estas eraro, se ni opinias, ke tiu besto, kiu havas belan, mildan aspekton, devas esti ankaŭ bona, kaj ke tiu, kiu ne plaĉas al ni, estas malbona.
La aspekto ofte mensogas. Okazas, ke la homo tion, kio estas al li malagrabla, kio lin ne kortuŝas, pli facile priploras kaj eĉ ne tiel bedaŭras, kiel tion, kio estas bela, kio plaĉas al li, kaj tial li ofte traktas tion maljuste.
Mi estis iam en Hradec antaŭ mortekzekuto de du krimuloj.
Unu estis bela, sed la alia estis malbelega, malmilda, sovaĝa. La unua mortigis sian kamaradon opiniante, ke li forlogis de li lian amatinon. La alia devenis el nia regiono; mi iris al li, kiam li estis jam kondamnita, en malliberejon, por lin demandi, ĉu li deziras ion dirigi al sia familio, ke mi volonte tion komunikus. Li rigardis min, sovaĝe li ekridis, poste li skuis la kapon kaj diris: ’Al kiu mi ion dirigu, kiun mi salutu? Mi konas neniun.’ Li forturnis sin de mi, metis la vizaĝon en la manojn kaj sidis iom da tempo senmove; poste li salte leviĝante stari ĝis kun interplektitaj brakoj antaŭ mi, demandante:
’Homo, ĉu vi faros al mi, kion mi de vi postulos?’ – ’Mi faros, tre volonte,’ mi diras kaj mi prezentis al li la manon.
En tiu momento aperis en lia vizaĝo tia senmezura doloro, ke mi estus por li ĉion farinta; lia vizaĝo perdis ĉian abomenon, nur kompaton ĝi vekis kaj partoprenemon.
Li certe bone enrigardis en mian koron, ĉar li forte kaj rapide kaptis mian manon, premis ĝin kaj per emociplena voĉo li diris: ’Se vi estus povinta tiel al mi prezenti la manon antaŭ jaroj, mi ne estus ĉi tie. Kial ni ne renkontis unu la alian? Kial renkontis min nur tiaj homoj, kiuj min piedpremis en polvon, kiuj pro mia vizaĝo min mokis, kiuj min nutris per absinto kaj veneno!
La patrino min ne amis, la frato min elpelis, la fratino pro mi hontis, kaj tiu, pri kiu mi opiniis, ke ŝi min amas, por kiu mi riskis la vivon, por kies unusola afabla rideto mi estus deŝirinta la bluaĵon de la ĉielo, pro kiu mi tiomfoje bedaŭris, ke mi ne havas dek vivojn, por ilin oferi por ŝia amo, tiu nur ŝercmokis min, kaj kiam mi volis aŭdi el ŝia buŝo, kion ĉiuj rakontis unu al alia, ŝi per hundo elpelis min tra la pordo,’ kaj tiu sovaĝa homo ploris kiel infano. Post momento li forviŝis la larmojn, prenis min je la mano kaj aldonis mallaŭte: ’Kiam vi estos en la ĉasregiono de Maršov, iru en la sovaĝan valon, super la profundegaĵo staras izola piceo, al tiu alportu mian saluton kaj al tiuj rabaj birdoj, kiuj ĉirkaŭflugas ĝin, kaj al tiuj altaj montoj. Sub ĝiaj branĉoj mi dormis dum multe da jaroj, al ĝi mi diris, kion neniu sciu, sub ĝi mi ne estis tia mizera Lazaro, mi estis –’ Li silentis, li sidiĝis denove sur la benko kaj ne parolis plu, nek min rigardis. Mi foriris de li dolore kortuŝita: oni insultis, oni malbenis tiun malbelulon, ke li meritas la morton, ke la krimuleco vidiĝas en liaj okuloj, ke li volas vidi nek la pastron, nek iun alian, ke li kontraŭ la homoj elmetas la langon kaj ke li iras al la morto kiel al kermeso.
Tiun belan oni bedaŭris, sin interpuŝante por havigi al si la kanton, kiun li verkis en arestejo, kaj ĉiu diris, ke li ricevu amnestion, ĉar li mortigis la kamaradon nur pro ĵaluzo, sed ke tiu alia kontraŭe pro nura malico pafmortigis la knabinon, kiu neniel kontraŭ li kulpiĝis, kaj ke li mortigis homojn. Tiel juĝas ĉiu laŭ sia sento; kiom da kapoj tiom da ĉapoj; ĉiu okulo vidas la aferon alie, kaj estas malfacile difini: jen, tio estas tia kaj ne devas esti alia. Nur Dio konas la mondon, li enrigardas en la plej sekretajn kaŝejojn de la homa koro kaj juĝas ilin; li komprenas la parolon de la bestoj, antaŭ li estas klara la kaliko de ĉiu planto, li konas la vojojn de ĉiu skarabo, la susurado de la vento direktiĝas laŭ lia ordono, la akvoj fluas, kien li destinis al ili la vojon.”
La arbaristo refoje eksilentis, la fajro estingiĝis en lia pipo; lia okulo bele brilis, la vizaĝo similis montaran valon, lumigitan per milda brilo de aŭtuna suno, en kiu tamen ankoraŭ estas sufiĉe da verdaĵo kaj da floroj, kvankam sur la altaĵoj kuŝis neĝo.
Ĉiuj rigardis atente sinjoron Beyer, ĝis avinjo aŭdiĝis:
”Vi estas prava, sinjoro Beyer; estas agrable aŭskulti vian rakontadon, kiel klarigon de la Sankta Skribo. Sed estas tempo kuŝigi la infanojn; via filo estas certe laca de la vojaĝo, vi ankaŭ; morgaŭ ni rakontos al ni la ceteron.”
”Tiun kornikon donu al mi, Orlík, por la gufo, por kio ĝi utilos al vi?” diris la arbaristo, metante la pafilon sur la ŝultron.
”Kun plezuro.”
”Ni alportos ĝin frumatene al vi,” petis la knaboj.
”Vi devas tamen iri en la lernejon.”
”Por morgaŭ mi liberigis ilin de tiu devo, por ke ili povu kunesti kun la gasto,” diris la patrino.
”Nu, mi lasos miajn bubojn ankaŭ hejme, por ke vi bone amuziĝu. Do venu, bonan nokton! Fartu bone!”
La afabla valfrato, kiel lin sinjoro Beyer iufoje nomis, prezentis al la amikoj la manon, alvokis sian Hektoron, kiu al Orlík tre plaĉis, kaj eliris.
Jam matene, antaŭ ol la infanoj sin vestis, Orlík staris sur la floso, per kiu ili estis albordiĝintaj. Post matenman ĝo sinjoro Beyer iris kun la knaboj en la arbaristejon, avinjo kun Barunka kaj Adélka iris en la gastejon adiaŭi Mílan. La gastoĉambro estis plenplena; estis tie la patrinoj kaj la patroj de la adiaŭantaj soldatoj, kamaradoj, fratinoj kaj konatoj. Kvankam iuj konsolis la aliajn, kvankam la gastejestro kaj Kristla ne sufiĉis por kranverŝi, – eĉ Míla helpis servi la gastojn, – kvankam la junularo kantis gajajn soldatajn kantojn, por sin kuraĝigi, tamen ĉio estis vana; eĉ ne unu ebriiĝis, kiel okaze de rekrutiĝo. Tiam ili ornamis la ĉapojn per verdaj pinglobranĉoj, ĝojkriis petole, trinkis, kantis por superi kaj venki la timon kaj senkuraĝecon. Eĉ la plej belkreska kaj la plej bela junulo havis ja ankoraŭ iom da espero. Krom tio flatis ilin la bedaŭrado de la knabinoj, ili ĝojis pro la amo de la gepatroj, kiu en tiaj momentoj supren elŝprucas kiel varma fonto, kaŝita interne de la tero, ili fieriĝis pro la prijuĝoj de la konatoj: ”Ho, tiu ne revenos, tia knabo – rekta kiel pino – tiajn soldatojn ili ŝatas.” Per tiaj dolĉaj gutoj la vanteco mildigis la maldolĉan trinkaĵon, kiun la neevitebla devo metis antaŭ ilin; kaj male tio, kio dolĉigis al la sanaj, belaj knaboj tiun malgajan vojon, tio ĝin malfaciligis al tiuj, kiuj ne bezonas timi, kiuj konsciis pri siaj korpdifektoj. Kelkaj vantuloj ĝin tiel dolore toleris, ke ili estus preferintaj fariĝi soldatoj ol aŭskulti la kriojn: ”Pro vi ne bezonas plori la patrino, vi ne ĵuros je tamburo, vi ne atingas la ŝtrumptenilon de hundo;” aŭ ”Knabo! lasu vin rekrutigi al la rajdistoj, vi havas krurojn kiel la bovo kornojn,” kaj similajn mokŝercojn, per kiuj oni ilin regalis.
Avinjo eniris en la gastejon, sed ne iris en la ĉambron; ne tial, ke tie estis sufokiga atmosfero, sed peza nubo da doloro, kiu premis la korojn de ĉiuj kaj kovris kiel vualo la vizaĝojn, ŝin afliktis. Ŝi komprenis, kion sentas la malĝojigitaj patrinoj, el kiuj unu interplektis la manojn en muta doloro, alia senvoĉe ploris aŭ laŭte ĝemplendis; kion sentas la junulinoj, kiuj sin ĝenas montri sian malĝojon, kaj tamen ne povas senplore rigardi la palajn junulojn, kiuj trinkante fariĝas pli malgajaj kaj volante kanti ne povas elpuŝi la voĉon. Ŝi komprenis, kion sentas la patroj nubmiene sidantaj ĉe la tablo, kiuj nenion parolas kaj pri nenio alia pensas, ol kie trovi estonte kompenson por la laboremaj junuloj, kiuj estis ilia dekstra mano, kiel ne malĝoji sen ili, kiel ne senti ilian dekkvarjaran forestadon. Avinjo sidiĝis kun la infanoj en la ĝardeno.
Post momento venis tien Kristla turmentita, plormalseka, pala kiel muro. Ŝi volis paroli, sed ŝian bruston premis ŝtono kaj la gorĝon ŝi havis kvazaŭ ŝnurligitan, ŝi ne povis diri eĉ vorton. Ŝi apogis sin je trunko de floranta pomarbo. Estis la sama pomarbo, trans kiun ŝi dum la festo de sankta Johano ĵetis la florkronon. Ĝi transflugis, kaj nun, kiam estis plenumota la espero pri kuniĝo kun la amato, ŝi devis adiaŭi. Ŝi kovris sian vizaĝon per blanka antaŭtuko kaj laŭte ekploris. Avinjo ŝin ne malhelpis.
Alvenis Míla. Kien malaperis tiu floranta vizaĝo, tiu viveco de la okuloj! Li estis kvazaŭ skulptita el marmoro.
Silente li prezentis al avinjo la manon, silente li ĉirkaŭprenis ls amatan knabinon, kaj eltirante el la brusto broditan naztukon, kiun ĉiu junulo ricevas de sia knabino kiel pruvon de la amo, viŝis per ĝi siajn okulojn. Ili ne diris unu al la alia, kiel profunda estas la kordoloro, sed kiam eksonis el la gastejo strofo de la kanto: ”Pro nia disiĝo du koroj malĝojos, du koroj, kvar okuloj tagenokte ploros,” Kristla ĉirkaŭprenis forte sian amaton kaj ĝemplorante kaŝis la vizaĝon sur lia brusto. Tiu kanto estis resono de la melodio, kiu sonis ankaŭ en iliaj koroj senĉese.
Avinjo stariĝis, sur ŝia vango fluis larmo, ankaŭ Barunka ploris. La maljunulino, metante la manon sur la ŝultron de Míla, diris emocie: ”Dio vin akompanu kaj konsolu, Jakub! Faru, kion vi devas, volonte, kaj ĝi ne ŝajnos al vi malfacila. Se Dio sukcesigos mian intencon, via disiĝo ne daŭros longe. Esperu! Knabino, se vi lin amas, ne plipezigu lian koron per via plendado. Adiaŭ!”
Tion dirante, ŝi faris al Míla signon de kruco, premis lian manon, rapide sin forturnis kaj prenante la knabinojn je la manoj ŝi iris hejmen kun tiu dolĉa konscio, ke ŝi konsolis la malĝojigitajn.
La geamantoj, en kies korojn la vortoj de avinjo falis kiel roso sur velkantan floron, vokante ĝin al nova vivo, tenis sin ĉirkaŭprenitaj sub la floranta pomarbo, kies floroj skuataj de la vento falis de supre sur ilin. Antaŭ la gastejo ekbruis grenveturilo, alveturinta por la soldatoj, de la korto eksonis vokado: ”Míla! – Kristla!” Sed ili ne aŭdis. Ili tenis sin reciproke en la brakoj – kiel do ili atentu pri la mondo – unu en la alia ĉirkaŭprenis sian tutan mondon.
Posttagmeze adiaŭis ankaŭ sinjoro Beyer de la afablaj gastigantoj. Sinjorino Prošková, kiel kutime, plenŝtopis al la patro kaj al la filo per manĝaĵoj la sakvalizojn provize por la vojaĝo. Ĉiu el la knaboj donis ion al Orel memordonance, Barunka ĉapelrubandon, al Adélka avinjo konsilis, kiam ŝi demandis, kion ŝi donu, ke ŝi donacu la rozon, kiun ŝi ricevis de la grafidino.
”Sed vi diris, ke mi ĝin portos ĉe la zono, kiam mi estos granda,” diris la knabino. ”Ĝi estas tiel bela.”
”Tion, kion vi amas kaj ŝatas, vi devas doni al kara gasto, se vi volas lin honorigi. Donu ĝin al li, por la knabinoj plej decas prezenti floron.”
Adélka enŝovis la belan rozon al Orel malantaŭ la ĉapelrubandon.
”Ho, mia kara Adélka, mi ne scias, kiel longe tiu rozo posedos sian belecon. Orel estas sovaĝa birdo, la tutan tagon li kuras sur rokoj kaj altaĵoj, en pluvo kaj vento,” diris sinjoro Beyer.
Adélka demande turnis la okulojn al Orel.
”Ne zorgu, paĉjo,” diris la knabo, rigardante kun plezuro la donacon; ”labortage, kiam mi estos en la montoj, mi bone ĝin kaŝos, nur dum la festoj mi ĝin fiere portos, kaj tiel ĝi restos ĉiam bela.
Adélka estis kontenta. Neniu supozis, ke ŝi mem estas tiu rozo, je kiu Orel iam eksopiros, kiun li al si forportos sur la neĝopintajn montojn kaj en la arbara kaŝejo kulturos por sia plezuro, ke ŝia amo estos lumo kaj feliĉo de lia vivo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.