La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


AVINJO

Aŭtoro: Božena Němcová

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

I

image-002

Longe, longe jam estas, kiam mi la lastan fojon rigardis en tiun amindan kvietan vizaĝon, kiam mi kovris per kisoj tiujn palajn, sulkoplenajn vangojn, enrigardis la bluan okulon, en kiu vidiĝis tiom da bono kaj amo; longe estas, kiam min por lasta fojo benis ŝiaj maljunaj manoj! – Ne vivas plu la bona avinjo! Jam longe ŝi ripozas en la malvarma tero.

Sed por mi ŝi ne mortis! – Ŝia bildo kopiiĝis en mian animon kun sia tuta kolorriĉo, kaj ĝis kiam ĝi estos viva, ĝis tiam en ĝi vivos. – Se mi scius majstre labori per peniko, mi vin glorus, kara avinjo, alimaniere; sed mi ne scias, ne scias, kiel tiu ĉi skizo plume desegnita al iuj plaĉos!

Sed vi ĉiam diris: ”Estas en la mondo neniu, kiu plaĉus al ĉiu.” Sufiĉos, kiam troviĝos nur kelkaj legantoj, kiuj pri vi kun tia plaĉo legos, kun kia mi skribas pri vi.

* * *

Avinjo havis filon kaj du filinojn. La plej maljuna vivis multajn jarojn en Vieno ĉe parencoj, de kie ŝi edziniĝis.

La alia filino ŝin poste anstataŭis. La filo, ankaŭ metiisto, estis memstara kaj li edziĝis en urban domon. Avinjo loĝis en montara vilaĝo apud la silezia landlimo, ŝi vivis kontente en malgranda domo kun maljuna Bětka, kiu estis ŝia samaĝulino kaj kiu servis jam ĉe la gepatroj.

Ŝi ne vivis izole en sia domo; ĉiuj vilaĝanoj estis por ŝi gefratoj, ŝi estis por ili patrino, konsilantino, sen ŝi finiĝis nek bapto, nek geedziĝa festo, nek enterigo.

Jen subite venis al avinjo letero el Vieno de la plej maljuna filino, en kiu ŝi sciigis ŝin, ke ŝia edzo akceptis oficon ĉe iu princino, kiu havas bienegon, kaj nome bienegon en la regiono de Nachod en Ĉeĥujo, kiu estas nur kelkajn horojn for de la montara vilaĝo, kie avinjo loĝas.

Ke tien ŝi migros kun la familio, kaj ke la edzo ĉiam nur dum la somero estos tie, kiam ankaŭ ŝia princina moŝto tie restos. Je la fino de la letero estis varma peto, ke avinjo ekloĝu ĉe ili por ĉiam kaj pasigu la vivon ĉe la filino kaj la genepoj, kiuj ŝin jam ĝojatendas. Avinjo ekploris; ŝi ne sciis kion fari. La koro ŝin tiris al la filino kaj genepoj, kiujn ŝi ankoraŭ ne konis, malnova kutimo ŝin ligis al la malgranda domo kaj al bonaj amikoj. Sed sango ne estas akvo; sopiro venkis la malnovan kutimon, avinjo fine decidis, ke ŝi veturos. La domon kun ĉio, kio estis en ĝi, ŝi transdonis al maljuna Bětka, aldonante:

”Mi ne scias, kiel al mi tie plaĉos, kaj ĉu tamen mi ne mortos ĉi tie inter vi.”

Kiam iun tagon veturilo haltis apud la domo, la veturigisto Václav metis sur ĝin la pentritan keston de avinjo, kusenaron ligitan en tukego, radŝpinilon, sen kiu ŝi ne povis esti, korbon, en kiu estis kvar plumtufaj kokidoj, saketon kun du kvarkoloraj katidoj kaj poste avinjon, kiu pro ploro eĉ ne vidis antaŭ sin. Benata de la amikoj ŝi forveturis al la nova hejmo.

Kia atendado, kia ĝojado en Staré bělidlo. Tiel la popolo nomis la izolitan domon en ĉarma valo, kiu estis destinita kiel loĝejo al sinjorino Proškova, la filino de avinjo. La infanoj kuris ĉiumomente sur la vojon por rigardi, ĉu jam Václav veturas, kaj al ĉiu, kiu estis preteriranta, ili rakontis: ”Hodiaŭ alveturos nia avinjo!” Kaj ili mem inter si senĉese babilis: ”Kia nur estos tiu avinjo?”

Ili konis plurajn avinojn, iliaj figuroj intermiksiĝis en iliaj kapo, sed ili ne sciis, al kiu kompari sian avinon. Jen fine alveturis al la domo veturilo. ”Avinjo jam veturas!” eksonis tra la domo; sinjoro Prošek, sinjorino Bětka, portante sur la brakoj la plej malgrandan knabinon, kiu komencis nur paŝeti kaj ankoraŭ ne sciis paroli, la infanoj kaj du grandaj hundoj, Sultán kaj Tyrl, ĉio kuris antaŭ la pordon por bonvenigi avinjon.

De la veturilo subenvenis virino en blanka ŝultrotuko, kampare vestita. Ĉiuj tri infanoj haltis unu apud la alia, ne deturnante de avinjo eĉ okulon. Paĉjo premis ŝian manon, panjo plorante ŝin ĉirkaŭprenis, kaj avinjo ankaŭ plorante ilin kisis sur ambaŭ vangojn. Bětka ŝovis al ŝi la rondvangan Adélkan kaj avinjo ridis je ŝi, nomis ŝin malgranda etulino kaj faris al ŝi la signon de kruco. Sed poste ŝi turnis la rigardon al la ceteraj infanoj, vokante ili per plej sincera tono: ”Miaj oraj infanoj, miaj karuloj, kiel mi ĝojas je vi!” Sed la infanoj mallevis la okulojn kaj haltis kvazaŭ frostiĝintaj kaj nur laŭ ordono de la patrino ili prezentis siajn rozkolorajn vangojn al avinjo por kiso. Ili eĉ ne povis rekonsciiĝi. Kiel ne, ŝi estis avinjo tute alia ol ĉiuj, kiujn ili iam estis vidintaj; tian avinjon ili ankoraŭ neniam en sia vivo vidis. Ne mire, ke ili ne ĉesis ŝin tiel fikse rigardi. Kien ajn ŝi stariĝis, ili ĉirkaŭiris ŝin kaj rigardis ŝin de kapo ĝis piedoj.

Ili admiras la malhelan pelton kun longa faldaro malantaŭe, la ruŝan verdan lanjupon, borderitan per larĝa rubando, plaĉas al ili la ruĝa florpentrita kaptuko, kiun avinjo havas platligita sub la blanka ŝultrotuko, ili sidetas sur la teron por povi bone observi la ruĝan enmetaĵon sur la blankaj ŝtrumpoj kaj la nigrajn pantoflojn.

Vilém tiretas kolorajn ĉifonerojn sur la kana platkorbo, kiun avinjo tenas sur la brako kaj Jan, la pli maljuna el du knaboj, kvarjara, delikate sublevas al avinjo blankan, ruĝe borderitan antaŭtukon, ĉar li palpsentis sub ĝi ion malmolan. Estis tie granda pendpoŝo. Johano estus ankaŭ plezure sciinta, kio enestas, sed la plej maljuna el la infanoj, Barunka (Sub tiu nomo aperas la verkistino mem), kiu estis jam kvinjara, forpuŝis lin dirante al li: ”Atendu, mi diros, ke vi volas ŝovi la manon en la pendpoŝon de avinjo!”– Sed tiu parolo estis iom laŭta, oni ĝin povis aŭdi post la naŭa muro. Avinjo tion rimarkis, ĉesis paroli kun la filino, metis la manon en la pendpoŝon, dirante: ”Nu, rigardu, kion ĉion ĉi tie mi havas!”

Kaj sur la baskon ŝi metis rozarion, poŝtranĉilon, kelkajn pankrustojn, peceton da laĉo, du marcipanajn ĉevaletojn kaj du pupetojn. La lastaj objektoj estis por la infanoj; kiam avinjo tion al ili prezentis, ŝi aldonis: ”Ankoraŭ ion al vi avinjo alveturigis!” kaj tuj ŝi elprenis el la platkorbo pomojn kaj paskovojn, el la saketo ŝi liberigis la katidojn, el la korbo la kokidojn. Kiom da ĝojoj, kiom da saltado! Avinjo estis la plej bona avino! ”Estas majkatidoj, kvarkoloraj; tiuj kaptas bonege la musojn; ili estas bonaj en la domo. La kokidoj estas malsovaĝaj kaj se ilin Barunka dresos, ili postkuros ŝin kiel hundetoj!” diris avinjo kaj la infanoj tuj demandis jen pri tio jen pri alio, tute senceremonie, tuj ili estis kun avinjo bonaj kamaradoj.

La patrino ilin kriadmonis, ke ili ne ĝenu avinjon kaj lasu ŝin ripozi, sed avinjo siavice diris: ”Permesu al ni tiun plezuron, Terezka, ĉar ni ĝojas, ke ni havas unu la alian,” kaj la infanoj obeis avinjon. Unu sidas sur ŝiaj genuoj, la alia staras post ŝi sur benko kaj Barunka staras antaŭ ŝi kaj rigardas ŝian vizaĝon. Unu miras, ke avinjo havas la harojn blankajn kiel neĝo, ke avinjo havas faltajn manojn, la tria babilas: ”Sed avinjo vi havas nur kvar dentojn!” Avinjo ridetas, karesas la malhelbrunajn harojn de Barunka, dirante: ”Mi ja estas maljuna; kiam vi estos maljunaj, vi ankaŭ estos aliaj!” kaj la infanoj ne povas kompreni, ke tiuj iliaj blanketaj, glataj manoj povos esti iam tiel sulkaj, kiel la manoj de la maljuna avino.

Avinjo tuj jam la unuan horon tute gajnis la korojn de siaj genepoj kaj ŝi ankaŭ tuj al ili sin plene fordonis.

Sinjoro Prošek, bofilo de avinjo, kiun ŝi ankaŭ antaŭe persone ne konis, okupis ŝian koron tuj ĉe la unua renkonti ĝo per sia aminda bonkoreco kaj simpatia vizaĝo, en kiu montriĝis boneco kaj sincereco. Nur unu afero ŝin ĉe li malhelpis, nome tio, ke li ne scipovis la ĉeĥan.

Kaj ŝi, laŭdire, tion, kion ŝi iam de la germana lingvo komprenis, jam de longe forgesis. Kaj tamen ŝi tiel plezure kun Jan estus interparolinta! – Sed Jan ŝin ĝojigis per tio, ke li komprenas ĉeĥan lingvon; avinjo aŭdis tuj, ke oni dulingve hejme konversacias. La infanoj kaj servistinoj alparolis sinjoron Prošek ĉeĥe, kaj li respondis al ili germane, kion ili jam komprenis. Avinjo esperis, ke iom post iom ŝi ankaŭ interkompreniĝos, kaj intertempe ŝi helpis al si laŭpove.

Sian filinon avinjo preskaŭ ne estus plu rekoninta; ŝi vidis ŝin ĉiam antaŭ si kiel gajan vilaĝan knabinon, kaj nun ŝi aspektis sinjorino malmulte parolema, de karaktero pli serioza, moderne vestita, de modernaj moroj!

Tio ne estis ŝia Terezka! – Avinjo vidis ankaŭ tuj, ke la mastrumo de la filino estas tute alia, ol tiu, kiun ŝi estis ĝis nun kutiminta. La unuajn tagojn ŝi vivis pro ĝojo kaj surprizo kvazaŭ revante, sed iom post iom ŝi sentis sin ĝenata, ŝajnis al ŝi neoportune en la nova hejmo, kaj se ne estus la genepoj, ŝi baldaŭ estus reveninta denove en sian domon.

Kvankam sinjorino Terezka havis kelkajn siajn modernajn kapricojn, pro ili neniu havis kaŭzon je ŝi ĉagreni, ĉar ŝi estis sinjorino tre bona kaj prudenta. Sian patrinon sinjorino Prošková tre amis, kaj nevolonte ŝi estus ŝin lasinta foriri jam pro tio, ĉar ŝi devis plenumi oficon kiel kastelmastrino, kaj sekve ŝi havis neniun alian, al kiu ŝi povus tute transdoni la mastrumadon kaj la infanojn, ol al la patrino.

Tial ne estis al ŝi agrable, kiam ŝi rimarkis, ke avinjo iel hejmsopiras, kaj ŝi tuj rimarkis tion kaj ankaŭ divenis, kio al avinjo mankas. Iun tagon sinjorino Terezka diris: ”Mi scias, panjo, ke vi estas kutiminta labori kaj ke vi enuus, se vi devus la tutan tagon nur promeni kun la infanoj. Se vi volas ŝpini, mi havas en la subtegmento iom da lino: ni havos multe da ĝi, se ĝi prosperos sur la kampo. Sed estus plej agrable al mi, se vi volus iom atenti la mastrumadon. Per kontroliro en la kastelo, kaj per kudrado kaj kuirado mi pasigas la tutan tempon, tion ceteran mi devas konfidi al fremdaj homoj. Mi petas vin do, asistu min kaj komandu ĉion kiel plaĉas al vi.”

”Tion mi al vi plezure faros, se nur tio konvenos al vi; vi scias, ke mi estas kutiminta tian laboron,” respondis avinjo tute ĝojigita. Jam la saman tagon ŝi supreniris la subtegmenton por rigardi, kia estas la afero tie koncerne la linon, kaj la postan tagon la infanoj vidis por la unua fojo en sia vivo, kiel oni ŝpinas je spindelo.

La unua afero, kiun avinjo en la mastrumado tute prenis je sia prizorgado estis bakado de pano. Ŝi ne povis toleri, ke la servistino traktas la dian donon tiel sen ĉia respekto, ke ŝi nek krucbenas ĝin metante ĝin en knedujon nek elprenante ĝin, nek metante ĝin en bakfornon, nek elprenante ĝin el tie, kvazaŭ ŝi havus brikojn en la manoj.

Avinjo, antaŭ ol ŝi enmetis la fermentigan paston, per knedilo benis la knedujon, kaj tiu benado ripetiĝis, kiam ajn oni prenis la paston en la manojn, ĝis kiam la pano estis sur la tablo. Ankaŭ neniun senfarulon ŝi toleris ĉe si, por ke li la ”dian donon ne ensorĉu”, eĉ Vilém, kiam li eniris kuirejon dum bakado de pano, ne forgesis, ke li devas diri: ”Dio benu!”

Kiam avinjo bakis la panon, la genepoj havis feston.

Ĉiufoje ili ricevis panflanon kaj po malgranda panbulo plenigita per prunoj aŭ pomoj, kio antaŭe al ili ne okazis.

Sed ili devis kutimi atenti pri la paneroj. ”La paneroj apartenas al la fajro,” diris avinjo, kiam ŝi forbalais de la tablo la panerojn, kaj ilin ĵetis en fajron. Sed kiam iu el la infanoj forpecetigis iom da pano sur la teron, kaj avinjo tion rimarkis, ŝi tuj ordonis al li rekolekti la panpecetojn kaj diris: ”Panerojn oni ne rajtas piedpremi, tiam, laŭdire, la animoj en la purgatorio ploras.” Ŝi ankaŭ ĉagreniĝis vidante, ke oni dum tranĉado ne egaligas la panon: ”Kiu ne scias trakti la panon, ne scias trakti la homojn,” ŝi diris. Foje Jeník petis, ke avinjo entranĉu por li flanke en la kruston, ke li preferas ĝin manĝi tia; sed avinjo tion ne faris, dirante: ”Ĉu vi ne aŭdis, ke, se oni entranĉas en la panon oni subtranĉas al Dio la kalkanojn? Estu kiel ajn, vi ne lernu elekti la manĝaĵojn,” kaj sinjoro Jeniček devis vole nevole forgesi siajn frandgustojn.

Kie ajn peceto da pano restis kuŝanta, eĉ pankrustojn, kiujn la infanoj ne estis finmanĝintaj, avinjo metis en la pendpoŝon; se okazis , ke ŝi iris preter akvo, ŝi ĵetis al la fiŝoj, dispecetigis al la formikoj, kiam ŝi iris kun la infanoj, aŭ al la birdoj en la arbaro, unuvorte ŝi senutiligis eĉ ne unu glutpecon, kaj ĉiam ŝi admonis: ”Ŝatu la dian donon, sen ĝi estas mizere, kaj kiu ĝin ne ŝatas, tiun Dio severe punas.” Se la infano faligis la panon, ĝi devis ĝin poste kisi kvazaŭ pardonpete; kaj eĉ se ie pizero estis kuŝanta, avinjo levis ĝin kaj la kalikon markitan sur ĝi respekte kisis. Pri ĉio tio avinjo ankaŭ instruis la infanojn.

Se kuŝis sur la vojo ansera plumo, avinjo tuj ĝin monris dirante: ”Kliniĝu Barunka!” Barunka estis multfoje malpenema kaj diris: ”Sed avinjo, kion valoras unu plumo?”

Sed pro tio ŝin avinjo tuj admonis: ”Vi devas pensi, knabino, aliĝas unu al alia, estos pli multe da ili; kaj jen memoru la proverbon: Bona mastrino devas por plumo transsalti barilon.”

Sinjorino Prošková havis en la pli granda el ambaŭ ĉambroj, kiu havis kvar fenestrojn, kaj kie dormis ŝi kaj sinjoro Prošek kaj en lulilo Adélka apud panjo, kaj kie oni ankaŭ dum la hejmaj festoj tagmanĝis, aŭ kie oni pretigis la posttagmezan manĝon, modernan meblon; sed tio ne tro plaĉis al avinjo. Ŝajnis al ŝi, ke oni maloportune povas sidi sur tiuj remburitaj seĝoj kun inkrustitaj apogiloj, ke oni devas timi renversiĝon kaj se oni apogas sin, ke ĝi rompiĝos. Sur kanapon ŝi sidiĝis sume nur unufoje; kiam ŝi la unuan fojon eksidis kaj la risortoj cedis sub ŝi, ŝi, kompatinda, tiel ektimis, ke ŝi preskaŭ kriis. La infanoj ridis pri ŝi, sidiĝis sur la kanapon kaj balanciĝante ili vokis je avinjo, ke ŝi nur iru, ke ĝi ne rompiĝos, sed avinjo rifuzis: ”Eĥ, ne tentu min,” ŝi diris, ”kiu sidiĝu en tian balancilon, ĝi taŭgas eble por vi.”

Sur la poluritajn tablojn kaj ŝrankojn ŝi timis ion meti, por ke la brilo ne difektiĝu, kaj la ŝranko kun vitraj tabuloj, post kiuj estis starigitaj multaj diversspecaj filigranaĵoj, estis en la ĉambro nur por naski pekon, kiel avinjo diris. La infanoj tre ŝatis salti ĉirkaŭ ĝi kaj ili ordinare faris petolaĵon, pro kio ili estis forte riproĉataj de la patrino.

Sed volonte ŝi sidiĝis al la fortepiano, braklulante la malgrandan Adlinkan, ĉar la infano, se ĝi ekploris, silentiĝis, kiam avinjo komencis delikate grumbli je la klavoj. Kaj Barunka iafoje instruis al avinjo ludi unufingre:

”Jen ĉevaloj, jen ĉevaloj, kiujn havas mi,” kaj avinjo balancis la kapon kaj kantis kaj ĉiam diris: ”Kion ĉion tiuj homoj ne elpensas. Oni ne pensus alie, ol ke estas en ĝi enfermita birdo; kiel voĉoj ĝi sonas.”

Kiam avinjo ne bezonis, tiam ŝi ne iris en la ĉambron.

Se ŝi havis nek ekstere nek en la mastrumado ion por fari, ŝi sidis prefere en sia ĉambro, kiu estis tute proksima al la kuirejo kaj servistejo.

Tiu ĉambro estis meblita laŭ la gusto de avinjo. Apud granda forno estis benko, laŭlonge de la muro la lito de avinjo, tute proksime apud la forno post la lito pentrita kesto, kaj apud la alia muro la lito de Barunka, kiu elpetis de panjo, ke ŝi dormu kun avinjo. Meze staris tililigna tablo kun piedapogiloj, kaj super ĝi pendis de plafono kolombino, simbolo de Sankta Spirito. En angulo apud la fenestro staris ŝpinrado, linstango provizita je linfasko, en la fasko enigita spindelo, sur najlo estis fadenvolvilo.

Sur la muro pendis kelkaj bildoj de sanktuloj, super la lito de avinjo krucifikso, ornamita per floroj. Sur fenestro verdiĝis en florpoto muskato kaj ocimo, kaj en tolaj saketoj pendis tie diversaj spicoj: tiliaj kaj sambukaj floroj, kamomilo kaj simile, jen la apoteko de avinjo. Apud la pordo pendis stana pelvo kun benita akvo. En la tabla tirkesto estis la kudrilaro de avinjo, volumo de piaj kantoj, krucvojo, ligaĵo da rezervaj ŝnuroj por la radŝpinilo, trireĝa kreto kaj festa kandelo, kiun avinjo havis preta kaj bruligis ĉe fulmotondrado. Sur la forno staris tindrujo kun fajrerigilo. En la ĉambro oni uzis por bruligo botelon plenigitan per fosforo, sed avinjo volis pri tiu insidema instrumento eĉ ne aŭdi. Nur unu fojon ŝi tion provis, kaj kiu scias kiel okazis, ŝi bruldifektis sian antaŭtukon, kiun ŝi portis jam de dudek kvin jaroj, kaj krom tio, ŝi diris, sufokiĝo minacis ŝin. De tiu tempo ŝi ne prenis la botelon en la manojn. Tuj ŝi havigis al si tindrujon, la infanoj alportis ĉifonojn por la tindro, faris alumetojn, trempis la pintojn en sulfuro, kaj kiam avinjo havis sian kutiman flamigilaron sur la forno, ŝi kontente kuŝiĝis.

Ankaŭ por la infanoj tio estis pli agrabla, kaj ĉiutage ili demandis avinjon, ĉu ŝi bezonas alumetojn, ke ili pretigos ilin.

Kio al la infanoj en la ĉambro de avinjo plej multe plaĉis, estis ŝia pentrita kesto. Ili plezure rigardis la bluajn kaj verdajn rozojn kun brunaj folioj pentritaj sur ruĝa fono, inter tio la bluajn liliojn kaj ruĝflavajn birdojn; sed pli ili ĝojis, kiam avinjo malfermis la keston. Estis ja tie io rigardinda! La interna flanko de la kovrilo estis plene tapetita per bildoj kaj preĝfolioj, ĉio donacoj preĝejfestaj.

Estis tie ankaŭ flanka fako, kaj en ĝi kiaj objektoj!

Familiaj dokumentoj, leteroj de la filino el Vieno, malgranda tola saketo, plena de arĝentaj moneroj senditaj al avinjo de la infanoj bonfartige, sed kiujn ŝi, ne uzinte ilin, konservis por sia plezuro. Ligna skatoleto, en ĝi kvin granat-ŝnuroj, kaj sur ili pendigita arĝenta monero kun la portreto de imperiestro Jozefo kaj de Mario Terezio. Kiam ŝi malfermis tiun skatolon – kaj ŝi tion ĉiam faris, kiam la infanoj petis – ŝi diris: ”Vidu, karaj infanoj, tiujn granatojn donis al mi via mortinta avo kiel edziĝfestan donacon, kaj la taleron mi ricevis propramane de imperiestro Jozefo. Li estis bona sinjoro, Dio donu al li eternan gloron! Nu, kiam mi foje mortos, tio estos via,” ŝi ĉiam aldonis, fermante la skatolon.

”Sed avinjo, kiel estis, kiam lia imperiestra moŝto donis al vi tiun taleron? Rakontu tion al ni!” petis foje Barunka.

”Rememorigu min alian fojon pri tio, poste mi diros ĝin al vi,” respondis al ŝi avinjo.

Krom tiuj objektoj avinjo havis en flanka fako du tuŝbenitajn rozariojn, rubandojn por kufoj kaj inter tio ĉiam ian frandaĵon por la infanoj.

Malsupre en la kesto kuŝis la tolaĵo kaj la vestaro de avinjo. Kaj ĉiuj jupoj, antaŭtukoj, someraj kamizoloj, korsetoj kaj kaptukoj kuŝis en plej bona ordo kaj supre estis du amelumitaj blankaj kufoj malantaŭe kun flugiloj ”holubicka” (kolombino). Sed tion la infanoj ne rajtis tuŝi; tamen kiam ŝi estis bonhumora, ŝi levis pecon post peco dirante: ”Vidu, infanoj, tiun ĉi kanvasan jupon mi havas jam de kvindek jaroj, tiun ĉi kamizolon portis jam via praavino, tiu ĉi antaŭtuko estas aĝa kiel via patrino, kaj ĉio estas kiel nova. Kaj vi havas la vestaĵojn tuj difektitaj. Sed tio venas de tio, ke vi ne konas la valoron de mono. Vidu, tiu ĉi silka kamizolo kostis cent rejnajn florenojn, sed tiam cirkulis bankbiletoj.” Kaj tiel daŭrigis avinjo, kaj la infanoj silente aŭskultis, kvazaŭ ili tion komprenus.

Sinjorino Prošková ja volis, ke avinjo vestu alian robon, kiel ŝi bonintence konjektis, pli oportunan; sed avinjo ŝanĝis sur si eĉ ne la plej etan pasamenton kaj diris ĉiam: ”Dio devus puni min, maljunan virinon, se mi volus moderniĝi. Por mi ne estas tiaj novaĵoj, mia maljuna intelekto ne konvenas por tio.” Restis do kiel antaŭe.

Baldaŭ ĉio en la domo direktiĝis laŭ la vorto de avinjo, ĉiu ŝin nomis ”avinjo” kaj kion avinjo diris kaj faris, estis bona.

image-003


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.