La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVINJO

Aŭtoro: Božena Němcová

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

III

image-006

Se homo, kutiminta al la brua vivo de la grandaj urboj, migrus tra valo, kie situis la izola domo, en kiu vivis la familio de Prošek, li pensus: ”Kiel nur tiuj homoj povas vivi ĉi tie dum tuta jaro. Mi ne volus esti ĉi tie, escepte dum la tempo, kiam ĉi tie floras la rozoj. Dio, ĉu iaj ĝojoj ĉi tie?” Kaj tamen estis tie tre multe da ĝojo, en vintro, en somero! Sub la malalta tegmento loĝis kontenteco kaj amo, kiun nur la cirkonstanoj iafoje nubigis, ekzemple forveturo de sinjoro Prošek en la ĉefurbon, aŭ ies malsano en la domo.

Estis negranda konstruaĵo, sed beleta. Ĉirkaŭ la fenestroj, turnitaj orienten, volverampis vinarbo kaj antaŭ la fenestroj estis malgranda ĝardeno, plena de rozoj, levkojoj, rezedo, eĉ laktuko, petroselo kaj aliaj etaj legomoj.

Je la nordorienta flanko estis fruktarba ĝardeno, kaj post ĝi etendiĝis herbejo ĝis la muelejo. Granda maljuna pirarbo staris tute proksime ĉe la domo, metante sin kun ĉiuj siaj branĉoj sur la ŝindokovritan tegmenton, sub kiu nestis multaj hirundoj. Meze de la korto staris tilio, sub ĝi benko. Je la sudokcidenta flanko estis negranda mastruma domo kaj post tiu etendiĝis arbustaro kaj arbetaĵo supren ĝis la kluzo. Preter la domo kondukis du vojoj: unu por veturiloj, kiun oni povis iri supren laŭlonge de la rivero al la Riesenburka farmdomo kaj al Ĉervena Hóra, aŭ malsupren al la muelejo kaj ĉiam laŭlonge de la rivero ĝis la plej proksima urbo kuŝanta je distanco de ne tute unu horo. Tiu rivero estas la sovaĝa Úpa, kiu fluas de la montaro Krkonoše, ĵetiĝas trans la krutaĵojn kaj rokojn, serpentumas tra mallarĝaj valoj ĝis la ebenaĵo, de kie ĝi sen malhelpo rapidas en Elbon, konstante inter verdaj bordoj, havante je unu flanko altajn deklivojn, kovritajn de diversa arbaĵo.

Antaŭ la domo, senpere apud la ĝardeno, estis trotuaro laŭlonge de la kanalo, kiun la muelisto kondukigis de la kluzo al la muelejo. Trans la kanalon kondukis de la domo ponto sur deklivon, kie estis forno kaj sekigejo.

Aŭtune, kiam en la sekigejo estis lignokradaroj plenaj de prunoj, pomtranĉaĵoj kaj piroj, tiam Jan kaj Vilém tre ofte kuris trans la ponton: sed ili atentis, ke ilin avinjo ne vidu. Sed kion helpis ĉio tio, apenaŭ avinjo eniris en la sekigejon, ŝi jam vidis, kiom da prunoj mankas kaj kiu vizitis la sekigejon. ”Jeník, Vilém, venu ĉi tien!” tuj ŝi vokis, kiam ŝi estis malsuprenveninta. ”Ŝajnas al mi, ke vi aldonis al mi prunojn sur la kradaron?”

”Ho ne, avinjo,” malkonfesis la knaboj ruĝiĝinte.

”Ne mensogu!” minacis avinjo, ”ĉu vi ne scias, ke vin Dio aŭdas!” La knaboj silentis kaj avinjo jam sciis ĉion.

La infanoj tiel miris, ke tiu avinjo tuj scias, kiam ili ion faris, kaj kiel povas esti, ke ŝi rekonas tion laŭ ilia nazo.

Tial ili ankaŭ nenion kuraĝis antaŭ ŝi sekretigi. En somero, kiam estis varmege, avinjo senvestigis la infanojn ĝis ĉemizo kaj kondukis ilin bani sin en la kanalo; sed tiam devis esti akvo nur ĝis la genuoj, alie ŝi timis, ke ili dronus.

Aŭ ŝi sidiĝis kun ili sur benkon, kiu estis starigita en akvo, por ke oni povu lavi tolaĵon, kaj permesis al ili bani la krurojn kaj ludeti kun la fiŝoj, kiuj kiel sagoj trapasis la akvon. Super la akvo volbiĝis malhelfoliaj alnoj kaj salikoj; la infanoj volonte deŝiris vergojn, ĵetis ilin en la akvon, postrigardante ilin, kiel ilin la akvo pluen kaj pluen forportas.

”Vi devas ĵeti la vergon pli malproksimen en la fluon, se ĝi restos ĉe la bordo, retenos ĝin ĉiu herbo, ĉiu radiko,” instruis ilin avinjo ĉe tio.

Kaj Barunka forŝiris vergon, ĵetis ĝin mezen de la fluo kaj postrigardis ĝin, kaj kiam ŝi vidis, ke ĝi flosas meze de la fluo, ŝi demandis avinjon:

”Sed kiel poste, avinjo, kiam ĝi alflosos al la kluzpordo, ĉu ĝi povos pluen?”

”Ĝi povos,” asertis Jan, ”ĉu vi ne scias, kiel mi tiam ĵetis vergon en la akvon antaŭ la kluzpordon mem, ĝi turniĝis, turniĝis kaj subite estis sub ĝi, deglitis sub la trogon sur radojn kaj antaŭ ol mi trakuris la muelĉambron, ĝi estis en rivereto kaj flosis en la riveron.”

”Kaj kien ĝi poste flosas?” demandis Barunka avinjon.

”De la muelejo ĝi flosas al la ponto de Žlič, de la ponto sub deklivoj al ŝlimujo, de la ŝlimujo trans kluzon malsupren, preter la monto Barvíř al la bierfarejo: sub roko ĝi transglitas super grandaj ŝtonoj sub la lernejon, kiun vi vizitos venontjare. De la lernejo ĝi flosas trans baraĵon, al granda ponto, en herbejojn kaj al Zvol, de Zvol al Jaromeř kaj en Elbon.”

”Kaj kien poste ĝi flosas ankoraŭ, avinjo?” demandis la knabino.

”Malproksimen ĝi flosas sur Elbo, ĝis ĝi venos en la maron.”

”Ah, en la maron! Kaj kie estas kaj kia estas tiu maro?”

”Ho, la maro estas larĝa kaj longa, centfoje pli malproksime de ni ol la urbo,” respondis avinjo.

”Kaj kio okazos tie kun mia vergo?” malgaje demandis la knabino.

”Ĝi balanciĝos sur la ondoj kaj tiuj elĵetos ĝin sur bordon; sur la bordo promenos multaj homoj kaj infanoj, kaj iu knabo levos tiun vergon kaj pensos: ”De kie vi vergo flosas? Kiu vin igis flosanta sur la akvo? Certe tie ie malproksime sidis knabino ĉe la akvo kaj tiu vin deŝiris kaj ĵetis en la akvon. Kaj la knabo alportos la vergon hejmen, plantos ĝin en la teron; el la vergo elkreskos bela arbo, birdoj kantos sur ĝi, kaj la arbo ĝojos.”

Barunka profunde ekĝemis, meditante ŝi lasis fali la levitajn jupojn en la akvon kaj avinjo devis premtordi. La arbaristo estis ĵus preteriranta kaj moknomis Barunkan, ”ke Barunka estas niksino.” Barunka skuis nee la kapon kaj diris: ”Ho ne, ekzistas neniu niksino.”

Kiam la arbaristo preteriris, tiam avinjo ĉiam diris:

”Eniru, baptano, ili estas hejme!” kaj la knaboj prenis lin je la manoj kaj kondukis lin al la domo. Iun fojon la arbaristo kontraŭstaris, pretekstante, ke li devas kontroli junajn fazanojn, ke ili ĵus koviĝas, aŭ inspekti arbaron kaj kiu scias kion, sed jen rimarkis lin sinjoro Prošek aŭ la sinjorino, kaj vole nevole li devis halti.

Sinjoro Prošek havis ĉiam en la domo glason da bona vino por karaj gastoj, kaj al tiuj la arbaristo apartenis.

Avinjo tuj alportis panon kaj salon, kaj kio ĵus estis en la domo, kaj la arbaristo volonte forgesis, ke la fazanoj kovi ĝas. Rimarkinte, poste, ke li vere forgesis, li draste malbenis pri sia forgesemo, rapide ĵetis la pafilon sur la ŝultron kaj iris. Sur la korto li rimarkis, ke la hundo forestas.

”Hektor!” li kriis, sed la hundo ĉi tie ne estis. ”En kiuj inferoj li flugas refoje!” li koleris, kaj la servopretaj knaboj, alkurinte, proponis, ke ili ĝin alkondukos, ke ĝi kuras ie kun Sultán kaj Tyrl. La knaboj iris, la arbaristo dume sidiĝis sur la benkon sub la tilio. Fine, kiam li jam ekiris, li haltis ankoraŭ, vokante al avinjo:

”Vidigu vin tamen ĉe ni, mia edzino konservas por vi ovojn de tirolaj kokinoj por kovmeto.” La arbaristo konis la malfortajn emojn de la mastrinoj. Avinjo ankaŭ tuj jesis:

”Salutu hejme, mi venos!” Tiel ĉiufoje la amikoj disiris.

La arbaristo iris, se ne ĉiutage, certe ĉiun duan tagon preter Staré bělidlo, dum la tuta jaro kaj post la jaro denove.

La dua persono, kiun ĉiu povis ĉiutage renkonti ĉirkaŭ la deka sur la trotuaro ĉe Staré bělidlo, estis la muelisto.

Tio estis lia horo, kiam li iris inspekti la kluzpordon super la domo ĉe la kluzo. Avinjo diris pri la muelisto, aŭ pli bone pri sinjoro patro (Simile, en multaj landoj, infanoj nomas plenkreskajn virojn kaj virinojn ”onklo” kaj ”onklino”. En la ĉeha originalo estas eĉ uzataj konsekvence ”sinjoro patro”, ”sinjoro patrino”, kaj simile ”sinjoro muelisto”, sinjoro instruisto” kaj ”sinjorino baptopatrino”, ”sinjorino arbaristino” kaj tiel plu. Tiu ”sinjorado” ne estas uzata en ĉi tiu traduko, escepte por la muelisto kaj lia edzino), kiel lin senescepte ĉiu nomis, ke li estas homo prudenta, sed ŝercemulo.

Tio devenis de tio, ke sinjoro patro volonte incitis kaj ŝercis; sed li mem malofte ridis, li nur iel ”ridetis”. Sed la okuloj el sub la transpendantaj densaj brovoj gaje rigardis en la mondon. Li estis mezkreska, korpulenta kaj dum la tuta jaro li portis blankkoloran pantalonon, pri kiu la knaboj ĉiam miris, ĝis foje la muelisto diris al ili, ke ĝis estas la muelista koloro. En vintro li portis longan pelton kaj pezajn botojn, en somero bluetan kamizolon, blankan pantalonon kaj pantoflojn. Sur la kapo li portis en la labortagoj malaltan ĉapon kun baranko; la pantalonon li havis ĉiam suprenfaldita, estu seka aŭ kota vetero, kaj sen flartabakujo vidis lin ankoraŭ neniu. Apenaŭ lin la infanoj ekvidis, ili kuris al li renkonte, deziris bonan matenon kaj iris kun li al la kluzpordo. Voje ordinare sinjoro patro incitis Vilémon kaj Janon demandante la unuan, ”ĉu li scias, kien la fringo per la nazo sidiĝas,” la alian, ”ĉu li scias, kie estas farita preĝejo el bovo?” aŭ li demandis Jeníkon, ĉu li scias jam kalkuli, kiom kostos unukrejcera bulko, se unu buŝelo da tritiko kostos dek rejnajn guldenojn. Kiam la knabo, ridante, bone respondis, li diris: ”Nu, mi jam vidas, ke vi estas spritulo. Oni povus vin jam elekti vilaĝestro en Kramolna .”

Ĉiufoje li proponis al la knaboj pinĉon da flartabako kaj kiam ili multe ternis, li ridetis. Adélka ĉiam kaŝis sin post la jupon de avinjo, kiam ŝi vidis sinjoron patron, ŝi ne sciis ankoraŭ bone paroli, kaj sinjoro patro ŝin ĉiam kolerigis, volante, ke ŝi diru kiel li: ”Ne ploru plu plorulo por propra plezuro aŭ pro plorularo!” kaj tre rapide, trifoje sinsekve. Vere la kompatinda etulino preskaŭ ploris, ke ŝin tiu patro tiel ĉagrenigas. Kompense ŝi ricevis de li de tempo al tempo korbon da fragoj, aŭ migdalgustajn avelojn aŭ alian frandaĵon, kaj se sinjoro patro volis ŝin multe flati, li nomis ŝin malgranda kanabeno!

Ankaŭ longa Mojžiš, sinjora gardisto, iris ĉiutage dum krepuskiĝo preter Staré bělidlo. Li estis tre alta, kiel stango, nubovizaĝa, kaj portis sur la ŝultro sakon. Servistino Bětka rakontis al la infanoj, ke li en tiun sakon kolektas la neobeemajn infanojn, kaj de tiu momento la infanoj, ekvidante longan Mojžišon, restis kvazaŭ per sango surverŝitaj.

Avinjo ja malpermesis al Bětka tiajn babilaĵojn, sed kiam Vorša, la dua servistino, diris, ke Mojžiš estas ŝtelisto, ke ĉio restos sub liaj fingroj, avinjo diris nenion pri tio. Tamen tiu Mojžiš devis esti nehonesta homo, kaj por la infanoj li restis terura, kvankam ili ne kredis plu, ke li havas infanojn en la sako. –

En somero, kiam la posedantoj estis en la bienego, la infanoj vidis multfoje la belan princinon rajdi sur ĉevalo kaj en ŝia sekvantaro la nobelaron; la muelisto, vidante ŝin foje, diris al avinjo: ”Ŝajnas al mi, kvazaŭ kiam eliras la vergo de Dio (stelo, kometo) kaj posttrenas voston.”

”Sed estas diferenco, patro, ke la vergo de Dio anoncas al la mondo malbonon, sed tiu nobelaro, aperante ĉi tie, por la homoj estas utila,” respondis avinjo.

Sinjoro patro turnis la flartabakujon inter la fingroj kiel muelejradon, kio estis lia kutimo, kaj ridetis, dirante nek jes nek ne.

Vespere venis viziti avinjon kaj la infanojn Kristla, filino de la gastejestro ĉe la muelejo, knabino kiel dianto, freŝa, vigla kiel sciuro, ĝoja kiel alaŭdo; avinjo ŝin ĉiam plezure vidis kaj nomis ŝin ridemulino, ĉar Kristla tre volonte ridis.

Kristla alkuris ĉiam por unu minuto, por diri unu vorton, la arbaristo haltis, la muelisto venis nur dum momento, la edzino de la muelisto, se ŝi intertempe foje decidis viziti Staré bělidlon, venis kun spindelo por tie ŝpini, la edzino de la arbaristo venis por babili, ĉar ŝi braklulis malgrandan infanon, sed kiam la edzino de la administranto el la kastelo honoris per sia ĉeesto la domon de Prošek, sinjorino Proškova diris: ”Hodiaŭ mi ricevos ’viziton’!”

Tiam avinjo kun la infanoj foriris; ŝia koro ne estis kapabla iun malami, sed tiun ĉi vizitantinon ŝi ne ŝatis vidi, kaj ĉefe pro tio, ke ŝi tenis sin pli supren ol ŝi elkreskis.

En la unua tempo, kiam avinjo venis al la filino kaj estis konatiĝinta nek en mastrumado nek kun la najbaroj, iun tagon venis vizite la edzino de la administranto kun du sinjorinoj. Sinjorino Prošková estis ĝuste ie sur la deklivo. Avinjo laŭ sia kutimo invitis la gastojn, ke ili sidiĝu, kaj alportante al ili panon kaj salon prezentis ĝin plensincere, por ke la noblaj sinjorinoj tranĉu. Sed la noblaj sinjorinoj malŝate nazgrimace dankis, ke ili ne manĝos, poste ili sarkasme rigardis unu la alian, kvazaŭ ili volus diri: ”Vi malnoblulino, ĉu vi pensas, ke ni estas tiaj simplulinoj!” Sinjorino Prošková alvenante tuj vidis, ke avinjo pekis kontraŭ la noblaj kutimoj, kaj diris al la patrino, kiam la sinjorinoj estis foririntaj, ke ŝi al tiaj sinjorinoj ne proponu panon, ke ili estas kutimintaj aliajn manĝaĵojn.

”Sciu do, Terinka,” respondis al ŝi avinjo incitite, ”kiu ĉe mi ne akceptas panon kaj salon, tiu ne indas, ke mi prezentu al li seĝon. Sed faru tion, kion vi volas, mi ne komprenas viajn novaĵojn.”

Inter la ĉiujaroj gastoj, kiuj alvenis en Staré bělidlon, estis unuavice la komercisto Vlach; li alveturis ĉiam kun veturilo trenita de unu ĉevalo, sur la veturilo li havis multe da dolĉa komercaĵo, migdalojn, sekvinberojn, figojn, parfumojn, oranĝojn, citronojn, multekostan sapon kaj simile. Sinjorino Prošková komence de printempo kaj aŭtuno multe aĉetis, kompense li subŝovis al la infanoj kornon da dolĉaĵoj. Avinjo ĝojis, vidante tion kaj diris: ”Ĝentila homo estas tiu Vlach; nur tio ne plaĉas al mi, ke li eldevigus bovidon el neproduktema bovino.”

Avinjo preferis negoci kun oleisto, kiu ankaŭ dufoje en la jaro venis, avinjo ĉiam aĉetis de li botelon da jeruzalema balzamo saniganta vundojn kaj superpagis ĉiam per peco da pano.

Ankaŭ drotaron kaj hebreon ŝi bonvenigis, ĉiam kun afabla sincereco; ili estis ĉiam la samaj kaj sekve jam konataj, kvazaŭ ili estus parenciĝintaj kun la familio de Prošek. Nur kiam unufoje en la jaro okazis, ke vagemaj ciganoj vidiĝis en la fruktarba ĝardeno, tiam avinjo ektimis.

Rapide ŝi alportis al ili manĝaĵon eksteren kaj diris:

”Utilas, se oni akompanas ilin ĝis la disvojo.”

Plej simpatia el ĉiuj gastoj ĉiujaraj estis por la infanoj kaj por la tuta familio sinjoro Beyer, arbaristo el la montaro Krkonoše, el Marsendorf, kiu venis ĉiuprintempe malsupren, estante kontroloro ĉe la flosigado de ligno, kiun oni deflosigis sur Úpa malsupren.

Sinjoro Beyer estis homo alta, malgrasa, nur muskoloj kaj ostoj. Li havis sunbrunigitan longan vizaĝon, grandajn helajn okulojn, volbitan longetan nazon, kaŝtankolorajn harojn kaj grandegajn lipharojn, kiujn li fingroglatigis malsupren. La Riesenburka arbaristo estis korpulenta, ruĝvizaĝa, havis malgrandajn lipharojn kaj estis ĉiam bele kombita; sinjoro Beyer havis la harojn partigitaj super la frunto kaj malantaŭe ili pendis ĝis trans kolumon. La infanoj tion tuj rimarkis. La Riesenburka ĉiam paŝis oportunajn paŝojn, sinjoro Beyer, kvazaŭ li marŝus trans abismojn. La Riesenburka ankaŭ ne portis tiel altajn pezajn botojn ĝis super la genuojn, li havis pli belan pafilon kaj rimenon kaj tornistron, portis ĉapon kaj sur ĝi garolplumojn; sed sinjoro Beyer havis sundifektitan veston, fortikan rimenon ĉe la pafilo, kaj sur verda felta ĉapelo, akcipitrajn, milvajn kaj aglajn plumojn.

Tiel vidiĝis sinjoro Beyer. Sed la infanoj, apenaŭ ili vidis lin la unuan fojon, tuj ili amis lin, kaj avinjo asertis, ke infanoj kaj hundoj tuj konas, kiu ilin amas. Tiufoje avinjo trafis. Sinjoro Beyer tre amis la infanojn; lia favorito estis Jan, la petolema Jan, kiun ĉiuj insultis, nomante lin lucifero; sed sinjoro Beyer asertis, ke li fariĝos bona knabo, kaj se plaĉos al li la arbaristeco, ke li mem prenos lin je zorgado. La Riesenburka arbaristo, kiu ankaŭ ĉiam venis en Staré bělidlon, kiam estis tie sinjoro ”frato” el la montaro, diris: ”Nu, kio tion koncernas, se li volus esti arbaristo, mi lin prenos al mi, mia Frantík devas sen tio esti ankaŭ arbaristo.”

”Ne tiel, sinjoro ’frato’, ĉi tie li havus hejmon ĉe la buŝo kaj due, estas pli bone, se juna homo ellernas koni eĉ malfacilaĵojn de sia profesio, kaj vi arbaristoj ĉi tie malsupre fartas bone, vi ne scias, kio estas malbono.”

Kaj jen la arbaristo komencis rakonti pri la danĝeroj de sia profesio, li parolis pri uraganoj, neĝblovadoj de la vintra tempo, pri krutaj vojoj, pri abismoj, grandegaj neĝamasoj kaj nebuloj. Li rakontis, kiom da fojoj li riskis jam sian vivon, kiam lia kruro deglitis sur kruta marŝejo, kiom da fojoj li devojiĝis kaj malsata du, tri tagojn vagis en la montaro, ne sciante, kie el tiu labirinto eksteren.

”Sed kompense,” li aldonis, ”vi, valloĝantoj, ne scias, kiel plaĉa estas la restado en la montaro en somero. Tuj kiam la neĝo degelis, ekverdiĝas la valoj, la floroj rapide ekfloras, la arbaroj estas plenaj de odoro kaj kantado, ĉio ĉi fariĝas subite kvazaŭ per sorĉoj; poste plezure oni trairas la arbaron, kaj en embusko atendas ĉasaĵon. Tiam mi dufoje semajne iras sur Sněžkan; kiam mi vidas la sunon eliri kaj la dia mondo kuŝas etendita sub miaj piedoj, tiam mi pensas, ke mi tamen ne irus el la montaro, tiam mi forgesas ĉiujn malfacilaĵojn!”

Sinjoro Beyer alportis al la infanoj belajn kristalojn, rakontis al ili pri montoj kaj grotoj, kie li ilin trovas, li alportis al ili muskon odorantan kiel violoj kaj volonte li rakontis al ili pri la ĝardeno de Ribrcoul, kiu estas belega, kaj en kiun li venis, erarvagante dum terura uragano kaj neĝblovado.

La tutan tagon, kiam la arbaristo estis ĉe ili, la knaboj ne foriris de li, promenis kun li ĉe la kluzo, rigardis, kiel oni flosigas trunkojn, veturis sur flosoj. Kiam la postan tagon matene sinjoro Beyer adiaŭis ilin, ili ploris kaj akompanis lin pecon da vojo kun avinjo. Sinjorino Prošková provizis lin ĉiam por la vojiro per tiom da manĝaĵoj, kiom li povis nur porti. ”Nu, venontan jaron, se plaĉos al Dio, ni nin refoje revidos; estu sanaj!” Tiel li adiaŭdiris, foirirante longpaŝe. La infanoj poste dum kelkaj tagoj rakontis al si pri la miraĵoj kaj teruroj en Krkonoše, pri sinjoro Beyer, kaj ĝojatendis jam denove la venontan printempon.

image-007


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.