La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVINJO

Aŭtoro: Božena Němcová

©2026 Geo

La Enhavo

XVIII

image-036

La grafidino retenis por si la portreton de avinjo, transdonante al ŝi la portretojn de la genepoj. La gepatroj havis grandan ĝojon pro ili, sed avinjo plej grandan; la grafidino sciis per peniko esprimi la animon en la vizaĝoj, kaj estis vero, kion avinjo al ĉiu, al kiu ŝi montris ilin – kaj devis ilin vidi ĉiuj konatoj – diris: ”Nur malfermi la buŝojn kaj paroli.” Post jaroj, kiam la nepoj forlasis jam la hejmon, ŝi ofte diris: ”Certe ne estas kutimo inter la ordinaraj homoj sin pentri, sed ne estas sensignife. Mi ja bone memoras, kiel ĉiu aspektas, sed post jaroj malfortiĝas la memoro, la trajtoj perdiĝas el la animo. Krom tio, ĝojigas min, kiam mi rigardas tiun bildon.”

Oni rikoltis la lastan tritikon de la nobelbienaj kampoj.

– Ĉar oni sciis, ke la princino ne volas longe resti en la kastelo, rapidante kun la grafidino en Italujon, la administranto fiksis la tagon de la rikoltofesto je la fino de la tritikrikolto.

Kristla estis la plej bela kaj taŭga junulino en la tuta ĉirkaŭaĵo. Avinjo bone kalkulis, oni ŝin elektis, por ke ŝi prezentu al la princino la florkronon.

Malantaŭ la biendomaro estis granda loko, parte herbokovrita, parte okupata de altaj amasoj da pajlo. Sur la herbejo la junuloj starigis altan stangon ornamitan per pinglobranĉaro, rubandoj kaj ruĝaj tukoj, flirtantaj kiel flagoj. La branĉaro estis traplektita per kampaj floroj kaj grenspikoj. Ĉirkaŭ la pajlamasoj oni faris benkojn, el pinglobranĉaro oni konstruis budojn, kaj ĉirkaŭ la ornamita arbo oni piedpremis la teron por dancado.

”Avinjo, avinjo,” diris Kristla, ”vi konsolis min dum la tuta tempo, mi vivis nur de via vorto; al Míla mi sendis plenbrakon da esperoj, ni havas jam la rikoltofeston, kaj ni ankoraŭ ne scias, kion esperi. Diru al mi, mi petas vin, ĉu vi ne konsolis nin vane, nur por ke ni pli facile malkutimi ĝu?”

”Ne estus prudenta, konsoli vin tiamaniere, naiva knabino. Kion mi diris, tion mi garantias. Morgaŭ vi bele vin vestu, la princino tion amas. Cetere, se mi vivos kaj estos sana, mi ankaŭ venos tien, kaj poste, se vi demandos min, mi povos diri al vi la veron,” respondis avinjo al la knabino kaj ridetis.

Efektive, ŝi sciis, kiel estis decidite pri Míla, kaj se ŝi ne estus promesinta al la princino silenti, ŝi ne hezitus liberigi Kristlan de la turmentaj pensoj.

Ĉiuj laborintoj kaj la bienservistaro kunvenis la sekvantan tagon feste vestitaj sur la verda herbejo. La veturilon oni ŝarĝis per iom da garboj kaj aljungis ĉevalojn, ornamitajn per rubandoj, unu el la junuloj sidiĝis sur ĉevalo, Kristla kaj kelkaj knabinoj eksidis supre sur la garboj, la cetera junularo pargrupiĝis ĉirkaŭ la veturilo, la maljunaj post ili. La rikoltistoj portis falĉiletojn kaj falĉilojn, la virinoj falĉilojn kaj rastilojn. Ĉiu havis ĉe la korseto bukedon el spikoj, cejano kaj aliaj kampofloroj, la junuloj ornamis per bukedoj siajn ĉapelojn kaj ĉapojn.

La veturigisto kraksvingis la vipon, la ĉevaloj ektrenis, la rikoltistaro ekkantis, kaj kantante iris al la kastelo. Antaŭ la kastelo haltis la veturilo, la knabinoj malsupreniris, Kristla prenis la spikan kronon, kuŝanta sur ruĝa tuko, la servistaro viciĝis malantaŭ ŝi, kaj ili kantante eniris la vestiblon, kie samtempe kun ili aperis la princino.

Kristla tremis de timo, ruĝiĝis pro honto, kun mallevitaj okuloj kaj per haltetanta voĉo deklamis al la sinjorino bondezirojn de abunda kaj feliĉa rikolto, dezirante samtempe abundan rikolton por la venonta jaro kaj metante kun riverenco la kronon al la piedoj de la sinjorino.

La rikoltistoj levis la ĉapelojn, vokis al ŝi, ke ŝi longe vivu kaj estu sana, por kio la princino dankis al ili afable, turnigante ilin koncerne la manĝadon kaj trinkadon al la administranto. ”Sed al vi, kara knabino, mi estas speciale dankema por la bela gratulo kaj krono,” ŝi diris al Kristla, metante la kronon sur sian brakon; ”mi vidas ĉie parojn antaŭ mi kaj vi estas sola, mi eble esprimos al vi plej bone mian dankon, se mi al vi prizorgos dancanton!”

Ŝi ridetis, malfermis la pordon de la salono, kaj el ĝi eliris Míla en vilaĝana vestaĵo.

”Jesuo-Mario! Jakub!” kriis la knabino kaj estus falinta pro ĝoja timo sur la teron, se la junulo ne estus ŝin kaptinta je la brako.

La princino eniris senbrue en la salonon. ”Iru, iru,” admonis Míla, ”la princino ne volas, ke ni danku al ŝi,” kaj kiam ili estis ekstere, li levis plenan monsaketon supren dirante: ”Tion donis al mi la moŝta fraŭlino, por ke mi dividu tion kun vi. Prenu, kamarado, kaj dividu mem!” li aldonis, prezentante la monon al Tomeš, kiu ankaŭ miregante, kiel ĉiuj ceteraj, rigardis al Míla. Nur post la kastelo ili ĝojekvokis plengorĝe, kaj Jakub sincere ĉirkaŭprenis sian knabinon kaj rakontis al ĉiuj, ke li por sia liberlaso dankas al la princino.

”Kaj al avinjo,” aldonis Kristla; ”sen ŝi estus nenio.” La rikoltistaro iris danci. Inter ili aperis ankaŭ la oficistoj kun siaj familioj, la familianoj de Prošek, de la arbaristo kaj de la muelisto; sed avinjo estis la plej unua, la ĝojo pro la revidiĝo de la du al ŝi karaj homoj ŝin pelis tien.

Kristla kaj Míla ŝin preskaŭ ĉirkaŭprenis.

”Al mi ne danku; mi nur aludis, la princino helpis, Dio donis sian benon.”

”Sed vi, avinjo,” diris Kristla ŝercminace gestante, ”vi sciis hieraŭ, ke Míla alvenis, ke li estas kaŝita ĉe Venceslao, kaj tamen vi ne diris!”

”Ne estis al mi permesite. Cetere al vi sufiĉis mia vorto, ke baldaŭ vi vidos lin. Memoru, knabino, ke la pacienco venkas malbonon!”

Muziko, ĝojvokado, kantoj kaj rido sonis ĉirkaŭ la ornamita arbo. La sinjoroj skribistoj invitis al danco la vilaĝajn knabinojn, kaj la oficistaj filinoj ne hontis eniri la rondon kun vilaĝaj junuloj, kaj tiuj same kiel la aliaj estis kontentaj. Abunda kvanto da biero, dolĉa likvoro kaj danco flamigis ĉiujn kapojn, kaj kiam la princino venis kun la grafidino por rigardi kaj la junularo prezentis antaŭ ŝi nacian dancon, ĉesis la kutima sinĝenado, ĉapoj, ĉapeloj flugis en la aeron, ĉiu vokis: ”Longe vivu nia princino!” oni trinkis kaj retrinkis je ŝia sano senĉese.

La princino kaj la grafidino ĝojis kaj interŝanĝis jen kun unu, jen kun alia kelkajn vortojn; la grafidino deziris ankaŭ al Kristla, kiam tiu kisis ŝian manon, feliĉon en la edzeco, alparolis la mueliston kaj arbariston kaj familiare sin turnis al avinjo, pro kio la edzino de la administranto kaj la fraŭlino flaviĝis de kolero: ili ne povis toleri avinjon, kiu neniigis ĉiujn iliajn intrigojn. Sed kiam ĉe la tablo la maljunaj, havante jam la kapojn pezaj, insultis, precipe la skribistojn kaj la administranton, kaj kiam unu el ili kaptis la kruĉon, prezentonte ĝin al la princino por trinki, kaj insultis, estante malhelpata de Tomeš, tiam la princino jam estis for.

Kelkajn tagojn post la rikoltofesto ŝi forveturis kun la grafidino en Italujon; la grafidino transdonis antaŭ la forveturo al avinjo belajn grenatojn por Kristla kiel donacon okaze de ŝia edziniĝo.

Avinjo estis kontenta, ĉio sukcesis laŭ ŝia plano. Ankoraŭ unu zorgo ŝin premis, tio estis letero al la filino Johanka. Terezka prizorgus ĝin, sed ĝi ne estis tia, kia ĝin al si imagis avinjo. Tial ŝi iun tagon invitis Barunkan en sian ĉambron, ŝlosis, kaj montrante al la tablo, kie estis preparitaj folio da papero, inko kaj plumo, ŝi diris: ”Sidiĝu, Barunka, vi skribos al oklino Johanka.” Barunka sidiĝis, avinjo apud ŝi, tiel ke ŝi vidu la paperon, kaj komencis dikti: ”Estu laŭdata Jesuo Kristo!”

”Sed, avinjo,” oponis Barunka, ”tiel oni ne komencas leteron, oni devas surskribi: Kara Johanka!”

”Ne tiel, mia kara, via praavo kaj via avo ĉiam tiel skribis, kaj mi alie ne skribis al la infanoj. Se vi al iu eniras, tiam vi plej unue salutas. Do, komencu nur: Estu laŭdata Jesuo Kristo! Mi centfoje salutas vin kaj kisas, mia kara filino, kaj sciigas al vi, ke mi estas, dank’al Dio, sana. Iom turmentas min la tuso, sed kial miri, ĉar mi post nelonge kalkulos ok dekojn de mia aĝo. Tio estas bela aĝo, mia filino, kaj oni devas danki Dion, se oni ĝin tiel pasigas en sano kiel mi; mi aŭdas bone, mi vidas, mi povus ankoraŭ fliki por mi, se Barunka tion al mi ne farus. Koncerne la piedojn mi ankaŭ estas sufiĉe vigla. Mi esperas, ke ĉi tiu letero trafos ankaŭ vin kaj Dorotkan sanaj. Kiel mi eksciis el via letero, la onklo estas malsana; mi bedaŭras lin, sed mi esperas, ke tio ne daŭros longe. Li ofte malsaneti ĝas, kaj oni diras: ofta malsano kondukas al sano. –

Vi ankaŭ skribas al mi, ke vi volas edziniĝi kaj deziras mian konsenton. Kara filino, kion alian mi povas diri, kiam vi elektis jam laŭ via koro, ol ke Dio donu al vi feliĉon kaj benu vin ambaŭ, ke vi por honoro kaj laŭdo de Dio vivu kaj al la mondo utilu. Kial mi malhelpu vin, se Jiři estas bona homo kaj vi amas lin; ne mi vivos kun li, sed vi. Mi ja opiniis, ke almenaŭ vi elektu ĉeĥon, la egalaj taŭgas plej bone unu por la alia, sed li ne estis al vi destinita, mi vin ne riproĉas. Ni ĉiuj estas infanoj de unu patro, unu patrino nutras nin, kaj pro tio ni devas nin ami reciproke, eĉ se ni ne estas samlandanoj. Salutu Jiřin, kaj se vin Dio konservos sanaj, kiam vi estos al vi aranĝintaj la mastrumaĵon, kaj kiam nenio vin malhelpos, vizitu nin. Ankaŭ la infanoj jam ĝojas je la onklino.

Dio donu al vi ĉiuj sanon kaj benon! Adiaŭ!”

Ankoraŭ unufoje Barunka devis tralegi al avinjo la leteron, poste ili kune ĝin kunmetis, sigelfermis kaj avinjo deponis ĝin en la kestoŝranko por ĝin enpoŝtigi mem, kiam ŝi iros en la preĝejon.

Kelkajn tagojn antaŭ la festo de sankta Katarino kunvenis antaŭvespere en la gastejo la gejunularo. La tuta konstruaĵo brilis ekstere kaj interne: ĉirkaŭ la pordoj estis pinglobranĉaj girlandoj, ĉe ĉiu bildo en la ĉambro verda branĉo, la fenestraj kurtenoj estis kiel neĝo kaj la planko kiel kreto. La longa tililigna tablo, kovrita per blanka tuko, estis plena de rosmareno, de blankaj kaj ruĝaj rubandoj, kaj ĉirkaŭ ĝi sidis florknabinoj, kvazaŭ oni estus enplantinta rozojn kaj diantojn. Ili kunvenis por plekti florkronojn por Kristla, la juna fianĉino, kiu, plej bela el ĉiuj, sidis supre ĉe la tablo en angulo. Ŝi, libera de ĉiuj hejmaj devoj, estis konfidita al la zorgoj de svatisto kaj de svatistino, kiujn honoroficojn plenumis la gvidinto de la pilgrimantoj Martinec kaj avinjo. Ŝi ne povis tion rifuzi al Kristla, kvankam ŝi evitis similajn oficialaĵojn.

Sinjorino patrino anstataŭis la maljunan, piedkadukan gastejestrinon, kaj la edzino de Kudrna kun Cilka ŝin helpis. Avinjo sidis inter la florknabinoj, kaj kvankam ŝi ne havis ion por plekti kaj ligi, tamen ŝiaj helpo kaj konsilo estis ĉiam bezonataj. La fianĉino ligis rubandojn al belaj rosmarenaj branĉoj por la fianĉamiko kaj por la svatisto, la pli juna fianĉamiko kaj por la svatisto, la pli juna fianĉknabino devis plekti florkronon por la fianĉino, la malpli juna por la fianĉo, la ceteraj florknabinoj ĉiu por sia kunulo. El la restaĵo estis farotaj rubandornamitaj vergoj por la gastoj, ja eĉ por la ĉevaloj, veturigontaj la fianĉinon, oni preparis rosmarenon kaj rubandojn por ornami iliajn kapojn kaj jungilaron.

La okuloj de la fianĉino brilis pro amo kaj ĝojo, kiam ajn ili celis al la fortstatura fianĉo, kiu ĉirkaŭiris kun la ceteraj fraŭloj, el kiuj ĉiu havis pli grandan liberecon paroli kun sia amatino, ol li kun la fianĉino, kiun li sopire nur de tempo al tempo rigardis. La fianĉinon priservis la fianĉamiko, kaj la fianĉo devis zorgi pri la malpli juna fianĉknabino. Al ĉiuj estis permesite esti gajaj, petoli, kanti, ŝerci, kion oni cetere precipe postulis de la svatisto, nur la gefianĉoj ne rajtis tro montri sian ĝojon.

Tial Kristla parolis malmulte, ŝi sidis kun la okuloj mallevitaj al la tablo, kovrita de la verda rosmareno. Kaj kiam la florknabinoj ekplektis la edziĝajn kronojn kaj kiam ĉiuj ekkantis pri la kolombino, kiu flugante malsekigis sian blankan plumaron, tiam ŝi kovris sian vizaĝon per blanka antaŭtuko kaj ekploris.

La fianĉo rigardis ŝin preskaŭ angore, dirante al la svatisto: ”Kial ŝi tiel ploras?”

”Estas konate,” ĉi tiu gaje respondis, ”ke la ĝojo kaj la malĝojo dormas en unu lito, tial ofte unu vekas la alian.

Ne zorgu, hodiaŭ ploro, morgaŭ ĝojo”. Post ĉi tiu enkonduka kanto unu sekvis la alian, la ŝercaj kaj la seriozaj sinsekve; oni kantis laŭdojn pri la juneco, beleco kaj amo, laŭdon pri la fraŭleco, sed fine tamen la gefraŭloj komencis kanti, kiel bela estas la geedzeco, kiam du sin amas reciproke kiel turtoj, kiam ili konkorde vivas kiel greneroj en unu spiko. Sed en iliajn laŭdokantojn ĉiam enmiksiĝis la moka voĉo de la svatisto. Kiam ili komencis pri la edzeca konkordo, li eĉ postulis por si mem solokanton, ke li kantos al ili ion tute novan. ”La kanton de mi mem en la lumon donitan, en la mallumo presitan,” li aldonis.

”Do kantu per via koka voĉo!” kriis la junuloj, ”ni aŭdu, kion vi scias.”

La svatisto stariĝante meze de la ĉambro, komencis per sia moka voĉo, kiu ĉe la edziĝa festo estis al li same natura, kiel natura ĉe la pilgrimo estis lia serioza voĉo:

”Ho anĝela ĝojo, geedza konkordo! Se mi diras: kuiru pirojn, ŝi kuiras grion: se mi diras: viandon, ŝi kuiras farunaĵon. Ho anĝela ĝojo, geedza konkordo!”

”Ni donos por la kanto kun la kantisto mem eĉ ne unu heleron!” vokis la knabinoj, kaj tuj ekkantis mem, por malebligi la ĝojon al la junuloj, kiuj deziris aŭdi la daŭrigon. Dum la senĉesa kantado kaj ŝercado estis ligitaj la bukedoj, plektitaj la florkronoj, la knabinoj leviĝis de la tablo, prenis je la manoj unu la alian kaj turniĝante en rondo ili kantis: ”Ĝi estas jam farita, ĉio estas tute preta, la kukoj estas jam bakitaj, la florkronoj jam plektitaj.”

Kaj efektive en la pordo jam aperis sinjorino patrino, portante kun la cetera virina servistaro pladojn plenajn de manĝaĵoj. La patro kaj la fianĉamiko alportis trinkaĵojn.

Unu eksidis denove ĉe la tablo, kiu estis nun kovrita, anstataŭ per rosmareno, per kuiraĵoj kaj bakaĵoj.

La honorfraŭloj sidis ĉe la florknabinoj, la fianĉo inter la malpli juna florknabino kaj la svatisto, la fianĉino inter la fianĉamiko kaj la pli juna florknabino, kiu mem al ŝi tranĉis kaj prezentis la manĝaĵon same, kiel la malpli juna florknabino al la fianĉo. La svatisto senhalte ĉirkaŭsaltis la tablon, lasante sin nutri de la florknabinoj, eĉ tolerante iliajn insultojn, sed reciproke ili devis al li pardoni ĉiun ŝercon, eĉ se ĝi estis iom maldelikata. Fine, kiam ĉiuj pladoj estis forigitaj, la svatisto alportis sur la tablon tri pladojn kiel donacon prezentitan de li al la flanĉino. En la unua estis tritiko, kiun li prezentis al ŝi dezirante, ke ĝi estu fruktoporta, en la dua estis iom da cindro miksita kun milio, kiun la fianĉino devis preni, por sin ekzerci en pacienco, kaj la tria plado, tute kovrita, estis ”la sekreta”. La fianĉino kompreneble ne rajtis esti scivolema, ŝi devis akcepti la pladon kaj ne rigardi en ĝin, sed kiu estus tion tolerinta? Ankaŭ Kristlan ĝi ne lasis trankvila; kiam neniu ŝin rigardis, ŝi delikate levis angulon de la blanka tuko, per kiu la plado estis kovrita, kaj – frrrr – pasero tie kaŝita flugis al la plafono.

”Vidu, kara fianĉino,” diris avinjo, frapante ŝin sur la ŝultro, ”kia pasio estas scivolemo. Oni preferus morti ol ne esplori, kio estas kaŝita antaŭ la homo, kaj kiam oni rigardas sub la vualon, oni tamen kaptas nenion.”

Ĝis malfrua nokto la gejunularo estis kune, ĉar post la manĝo oni ankaŭ dancis. La fianĉo kun la fianĉamiko akompanis la svatistinon hejmen, rememorigante ĉe la disiro, ke ili frumatene revenos.

Matene la loĝantoj de la valo kaj de Žernov fine leviĝis. Iuj iris kune en la preĝejon, aliaj nur al la tablo kaj al la dancado, kaj kiuj ne iris, tiuj tamen ne povis venki la scivolemon kaj ne rigardi la edziĝan feston, pri kiu oni dum kelkaj semajnoj estis parolinta, kiel brua ĝi estos, kaj ke la fianĉino veturos en la preĝejon en la sinjora kaleŝo kun la sinjoraj ĉevaloj, ke ŝi havos multekostajn grenatojn sur la kolo, broditan blankan antaŭtukon, ĵaketon el rozkolora tafto kaj nubokoloran jupon, tio ĉio estis en Žernov jam konata eble ankoraŭ pli frue, ol la fianĉino pri tio pensis.

Ili sciis ĉion detale, kiuj kaj kiom da manĝaĵoj estos prezentataj ĉe la festeno, en kiu ordo ili venos sur la tablon, kiom da ĉemizoj, kiom da kusenegoj, kian ilaron la fianĉino dote ricevis, ĉion ili sciis, kvazaŭ ŝi tion estus al ili skribinta. Tian brilan edziĝfeston ne vidi, ne rigardi, kiel konvenas la florkrono al la fianĉino, kiom da larmoj ŝi elverŝas, kiel la gastoj estas vestitaj, estus nepardoneble.

Jen estis refoje bela peco en ilia historio, kiu liveris temon de paroloj minimume por duonjaro – ĉu estus eble tion preterlasi?

Kiam la familio de Prošek kaj de la arbaristo, kiuj estis haltintaj en la Staré bělidlo, venis al la gastejo, ili devis sin prempuŝi sur la korto tra la homamaso. En la gastejo jam estis kunvenintaj la gastoj de la fianĉino; sinjoro patro estis parade vestita, liaj botoj brilis kiel spegulo, kaj en la mano li tenis arĝentan flartabakujon. Li estis atestanto de la fianĉino. Sinjorino patrino estis vestita en silko, sur ŝia gorĝo vidiĝis blankaj perloj, sur la kapo brilis ora kufo. Ankaŭ avinjo havis sian edziĝan vestaĵon, sur la kapo la festan kufon. La florknabinoj, la fraŭloj, la svatisto ne estis en la gastejo, ili estis foririntaj al Žernov por alkonduki la fianĉon, kaj la fianĉino ankaŭ ne estis en la ĉambro, ŝi estis kaŝita en la kamero.

Subite aŭdiĝis sur la korto kriado: ”Ili jam venas, ili jam venas!” kaj de la muelejo sonis tonoj de klarneto, flutoj kaj violonoj. Oni alkondukis la fianĉon. Susurado trakuris la vicojn de la rigardantoj. ”Rigardu, rigardu!” puŝis unu la alian. ”Terezo de Míla estas la pli juna florknabino, Tichánková la malpli juna. Nu ja, se Tomšová estus ankoraŭ fraŭlino, neniu alia estus la malpli juna florknabino.”

”Tomeš estas atestanto de la fianĉo!”

”Kaj kie estas Tomšová, oni ŝin ne vidas.”

”Ŝi helpas la fianĉinon ĉe la vestado. En la preĝejon ŝi ne veturos, ŝi estas en la plej alta grado …” interparolis la virinoj.

”Nu, la fianĉino povas tuj prepari baptodonacon, certe neniu alia estos baptopatrino, ili estas nedisigeblaj.”

”Kompreneble.”

”Vidu, vidu, la vilaĝestro ankaŭ venas; stranga afero, ke lin la familio de Míla invitis, certe nur li estis kulpa, ke Jakub estis rekrutigita,” oni parolis mirante.

”Nu, la vilaĝestro ne estas tiel malbona homo; Lučka lin instigis, la administranto alsalis, ne miru! Bone agis Jakub, tio estas por li la plej bona puno, ke li ne venĝas sin, kaj precipe por Lučka, tiu krevos de kolero.”

”Ŝi havas ja amindumanton,” aŭdiĝis alia voĉo.

”Kiel estas eble, mi ankoraŭ ne aŭdis pri tio?” diris iu alia.

”Antaŭhieraŭ Jozef Nyvlt estis en la domo de la vilaĝestro.”

”Tiu ŝin amindumas jam longe.”

”Certe, sed ŝi pli frue lian amon ne respondis, kiam ŝi opiniis, ke ŝi ricevos Jakubon.”

”Sed vidu la fianĉon, kia bravulo li estas, estas agrable rigardi lin.”

”Belan tukon donis al li la fianĉino, vere, ĝi certe kostis proksimume dek florenojn,” opiniis la virinoj.

Tiaj kaj similaj voĉoj aŭdiĝis sur la korto, kiam la fianĉo estis alvenanta al la sojlo, kie lin salute akceptis la mastro kun plena glaso. Kiam la fianĉo serĉis sian fianĉinon en la kamero, kie ŝi devis plori, ili alpaŝis antaŭ la gepatrojn, la svatisto deklamis anstataŭ ili longan paroladon, kiel dankon por la eduko kaj peton pri la beno.

Ĉiuj ploris. Kiam la gefianĉoj ricevis la benon, la fianĉamiko prenis la fianĉinon je unu brako, la pli junan florknabinon je la alia, la fianĉo prenis la malpli junan florknabinon, la atestantoj aliĝis al la svatistino, la florknabinoj al siaj kunuloj, kaj tiel parvice, escepte la svatiston, kiu paŝis frunte de ĉiuj sola, ili eliris el la domo al la veturiloj kaj kaleŝoj ilin atendantaj. La florknabinoj svingis la tukojn kaj kantis, la junuloj ilin kante akompanis, nur la fianĉino ploris mallaŭte, de tempo al tempo rerigardante malantaŭen, kie en la dua veturilo veturis la fianĉo kun la atestantoj kaj la svatistino. La rigardantaro disiris, kaj la ĉambro restis por mallonga tempo malplena, nur la maljuna patrino sidis apud la fenestro kaj rigardis la forveturantojn preĝante por la infano, kiu jam tiom da jaroj ŝin anstataŭis kaj toleris kun sankta pacienco ŝiajn kapricojn, aljuĝante ilin nur al ŝia nevenkebla, longe daŭranta malsano. Sed baldaŭ oni komencis kunpuŝi kaj kovri la tablojn, kien ajn oni rigardis, tie staris kuiristino aŭ almenaŭ kuirhelpantino. Sed la ĉefa persono, al kiu estis ĉio konfidita, estis la juna Tomšová.

Ŝi volonte surprenis la zorgon anstataŭi la mastrinon, same kiel la muelistino ĉe la plektado de florkronoj.

Kiam la edziĝfestanoj revenis el la preĝejo, salutis ilin la mastro denove sur la sojlo kun plena glaso. La fianĉino sin vestis per alia vestaĵo kaj oni eksidis ĉe la tablo. Frunte de ĉiuj sidis la fianĉo apud la fianĉino; la fianĉamiko zorgis pri la florknabinoj, kiuj por li konservis sur siaj teleroj la gastodonacon, antaŭmetante al li krom tio la plej belajn pecojn. La svatisto riproĉis lin, ke li fartas ”kiel dio en la paradizo”. Avinjo estis ankaŭ gaja kaj ofte per sprita vorto rebatis la svatiston, kiu ĉien alŝovis la orelojn, ĉien sin enmiksis kaj ĉien puŝis sian grandan maldelikatan staturon. Hejme avinjo ne estus permesinta, ke oni teren ĵetu unu pizeron, sed kiam la gastoj komencis ĵeti unu sur la alian tritikon kaj pizon, ŝi mem prenis plenmanon kaj ĵetis ĝin kontraŭ la gefianĉoj dirante:

”Same ilin Dio surŝutu per sia beno.” – Cetere tiuj pizo kaj tritiko ne estis dispremitaj per la piedoj: avinjo bone vidis, kiel malsovaĝaj kolomboj sub la tablo bekprenante formanĝas ilin.

La festeno estis finita; multaj kapoj balanciĝis de unu flanko al la alia, ĉiu havis antaŭ si ordamasigitan grandan gastodonacon, kaj kiu ne estis farinta ĝin por si, al tiu ĝin aranĝis Tomšová; estus hontinde reveni hejmen sen gastodonaco. Estis ja abunde da ĉio, kiu preteriris la gastejon, tiu ricevis manĝaĵon kaj trinkaĵon, ĉiuj infanoj, kiuj ĉe la pordo kaj ĉe la fenestroj enrigardis, forportis al si hejmen plenajn antaŭtukojn da bakaĵo. Post la manĝo estis donataj al la fianĉino donacoj ”por la lulilo”, kaj la fianĉino timis, kiam sur ŝiajn genuojn falis eĉ kructaleroj.

Kaj al la fraŭloj, kiam ili alportis akvon en pladoj kaj prezentis blankajn viŝtukojn al la junulinoj, por ke ili lavu siajn manojn, ĉiu el la florknabinoj ĵetis en la akvon moneron. Kompreneble, neniu volis esti hontigita, tial brilis en la akvo nur arĝento; tiun la junuloj kun la florknabinoj la sekvantan tagon elspezis dancante kaj trinkante.

Poste la fianĉino refoje ŝanĝis sian vestaĵon, kaj same faris la florknabinoj, ĉar nun estis komenciĝonta la dancado.

Avinjo uzis tiun momenton kaj kondukis hejmen la infanojn, kiuj festenis en la ĉambro de Kristla; ŝi mem devis reveni al la festanoj, ĉar pli poste en la nokto komenci ĝis ”la surmeto de la kufo” kaj oni ĉe tio bezonis ŝin. Ŝi kunprenis la kufon, kiun ŝi estis aĉetinta kun Terezka por la fianĉino; tio estis ŝia devo kiel svatistino.

Kiam ĉiuj jam sufiĉe dancis, kaj la fianĉino preskaŭ ne povis spiri, ĉar kun ŝi devis ĉiu danci, eĉ se estus unu sola turniĝo, avinjo kapsignis al la virinoj, ke noktomezo jam forpasis, kaj ke la fianĉino nun apartenas al la virinoj.

Ili komencis iom interdisputi kaj iom interbataleti pri ŝi, la fianĉo kaj la fianĉamiko kontraŭstaris, ke ili senigu la fianĉinon de la bela florkrono; sed vane, la virinoj venkis kaj kondukis ŝin en la ĉambron. La junulinoj post la pordo kantis per malgaja voĉo, ke ŝi ne permesu de si forpreni la verdan kronon; se ŝi unu foje ĝin perdos, ke ŝi neniam ĝin retrovos.

Sed ĉio estis vana. La fianĉino jam sidis sur la benko; Tomšová jam disligis ŝian harplektaĵon, jam la florkrono kaj la verda krono kuŝis sur la tablo, kaj avinjo preparis la borderitan kufon. La fianĉino ploris, sed vane. La virinoj kantis, ĝojvokis, nur avinjo restis serioza, kaj de tempo al tempo transflugis ŝian mildan vizaĝon feliĉa rideto, ŝiaj okuloj malsekiĝis, ŝi rememoris pri la filino Johanka, kiu eble ankaŭ festis sian geedziĝon.

La fianĉino havis kufon sur la kapo, ĝi konvenis al ŝi bonege, la muelistino asertis, ke ŝi aspektas en ĝi kiel ”la pomo de Míše”.

”Kaj nun ni iros al la fianĉo; kiu el vi incitos lin?” demandis avinjo.

”La plej maljuna,” decidis sinjorino patrino.

”Atendu, mi kondukos al li unu,” tuj aŭdiĝis Tomšová, ŝi elkuris kaj alkondukis al ili maljunan ŝpinistinon, kiu lavis en la kuirejo. Ili metis blankan tukon sur ŝian kapon, la svatistino prenis ŝin je la brako kaj kondukis al la fianĉo, ”por ke li aĉetu ŝin”. La fianĉo tiel longe ŝin ekzamenis ĉirkaŭirante, ĝis li sukcesis levi la tukon; li vidis maljunan sulkoplenan vizaĝon, tute cindrokovritan.

Oni ridis pri tio, la fianĉo ne volis koni tian fianĉinon; la svatistino kun ŝi malaperis tra la pordo. Ŝi alkondukis al li alian. Tiu jam ŝajnis al la fianĉo kaj al la svatisto pli belaspekta, ili jam volis ŝin aĉeti, sed subite la svatisto diris decide: ”Eĥ, kiu aĉetos leporon en sako?” li levis de ŝi la tukon, kaj al ili montriĝis la dika vizaĝo de la muelistino, kies nigraj okuloj ridis mokŝerce al la svatisto.

”Aĉetu ŝin, aĉetu, mi vendos ŝin malkare,” mokridis sinjoro patro kaj turnis la flartabakujon en la fingroj, sed malrapide, aŭ ĉar ĝi estis peza, aŭ ĉar liaj fingroj estis neflekseblaj.

”Silentu nur, patro,” ridis la dika patrino, ”hodiaŭ vi vendus, sed morgaŭ vi volonte reaĉetus. Kiu mallaŭdas, tiu ŝatas.”

Elektu el trio, helpos vin dio! La tria estis la gracia, alta staturo de la fianĉino. La svatisto por ŝi proponis malnovan heleron, sed la fianĉo tuj ŝutis arĝenton kaj ricevis ŝin. La virinoj rapide eniris la ĉambron, stariĝis en rondo, prenis la fianĉon en sian mezon kaj kantis gaje pri la feliĉa fino de la festo esprimante kontentiĝon, ke la fianĉino estas jam vestita per la kufo kaj ke la kukoj estas formanĝitaj … La fianĉino apartenis al la virinoj. La monon, de la fianĉo por ŝi pagitan, la virinoj elspezis festenante la sekvantan tagon antaŭtagmeze, kiam ili kunvenis ”por ordigi la liton”, ĉe kio kompreneble estis denove multe da kantado kaj ŝercado. La svatisto diris, ke ”laŭorda edziĝfesto devas daŭri ok tagojn”, kaj efektive ĉiu brua edziĝfesto pli frue ne finiĝis. La plektado de kronoj antaŭ la edziĝa festo, la edziĝa festo mem, la litordigado, amika tagmanĝo ĉe la fianĉino, la alia ĉe la fianĉo, la trinkperdado de la florkrono: unu kutimo sekvis la alian, kaj tiel forpasis baldaŭ la tuta semajno, antaŭ ol la junaj geedzoj povis libere spiri kaj diri: ”Nun ni estas solaj.”

Kelkajn semajnojn post la edziniĝo de Kristla, sinjorino Prošková ricevis leteron el Italujo de la ĉambristino, kiu skribis al ŝi, ke grafidino Hortensio festos sian edzini ĝon kun la juna pentristo, ŝia estinta instruisto, ke ŝi estas feliĉega, ke ŝi denove floras kiel rozo, kaj ke la princino estas per tio tre ĝojigita.

Avinjo aŭdante tiun ĝojigan sciigon, balancis kontente la kapon kaj diris: ”Estu Dio laŭdata, ĉio bone ordiĝis!”

* * *

Ne estas celo de ĉi tiu verko priskribi la vivon de la gejunularo, kiu vivis ĉirkaŭ avinjo, nek mi volas enuigi la leganton kondukante lin de la arbaristejo al la muelejo kaj denove returnen tra la malgranda valo, en kiu regis ĉiam la sama vivo. La junaj kreskis kaj fariĝis plenkreskaj; iuj restis hejme, edziniĝis, edziĝis, kaj la pli maljunaj cedis al ili la lokojn, kiel de kverko forfalas malnova folio, kiam elkreskas nova. Aliaj forlasis la trankvilan valon, serĉante sian feliĉon aliloke, kiel semoj forblovitaj de vento, forportitaj malproksimen de akvo, por ke ili ĝermu sur aliaj kampoj kaj bordoj.

Avinjo ne forlasis la malgrandan valon, kie ŝi trovis la duan hejmon. Trankvilanime ŝi rigardis, kiel ĉio ĉirkaŭ ŝi kreskas kaj floras, ŝi ĝojis kun la feliĉaj, konsolis la malĝojigitajn, helpis, kie estis eble; kaj kiam la genepoj unu post la alia ŝin forlasis, forflugante kiel hirundoj el sub la tegmento, ŝi rigardsekvis ilin per larmoplenaj okuloj, konsolante sin: ”Eble donos Dio, ke ni revidiĝos.”

Kaj ili revidiĝis. Ĉiujare ili revenis hejmen, kaj tiam brilis la okuloj de la maljuna avinjo, kiam la junuloj antaŭ ŝi disvolvis la bildojn de la mondo, kapokline ŝi aprobis iliajn planojn desegnatajn per la fajra spirito, pardonis la pekojn de la juneco, kiujn ili antaŭ ŝi ne kaŝis, kaj la junuloj ŝatante la vortojn kaj morojn de avinjo volonte aŭskultis ŝiajn spertajn konsilojn, kvankam ili ne ĉiam ilin sekvis. La maturaj junulinoj konfidis al avinjo siajn sekretojn, siajn sekretajn sonĝojn kaj sopirojn, sciante, ke ili trovos indulgon kaj ardan vorton. Tiel ankaŭ Mančinka de la muelisto serĉis ĉe avinjo rifuĝon, kiam ŝia patro malpermesis al ŝi ami malriĉan, sed belan muelhelpanton.

Avinjo scipovis surmeti al sinjoro patro ”la kapon sur la ĝustan hakiltenilon”, kiel li mem diris, kaj kiam post jaroj lia filino estis feliĉa kaj la mastrumaĵo kreskis sub la gvidado de la diligenta bofilo, kiu la patron estimis kaj amis, li ĉiam diris: ”Avinjo estis prava, la malriĉulon Dio akompanas kun trezorujo!” Kaj infanojn de junaj virinoj avinjo amis, kvazaŭ ili estus ŝiaj nepoj; tial ili ne nomis ŝin alimaniere ol avinjo. Ankaŭ la princino, kiam ŝi revenis post du jaroj post la edziniĝo de Kristla en la bienegon, ŝi tuj venigis al si avinjon kaj montris al ŝi plorante belan knabon, memoraĵon pri la grafidino, kiu post unu jaro de sia edzineco mortis, postlasante al sia malĝojigita edzo kaj al la princino tiun infanon. Avinjo, braklulante ĝin, surverŝis la silkan kovrilon per larmoj; antaŭ ŝia animo staris la juneta, bona, bela patrino de la infano, kaj ŝi diris per sia milda voĉo:

”Ni ne ploru, ni ne malenviu al ŝi la ĉielon, la mondo ne estis por ŝi, tial ŝin Dio de ĝi forprenis. Tiun amas Dio plej multe, kiun li al si venigas el lia plej granda feliĉo!

Kaj la moŝta sinjorino ne orfiĝis.”

La homoj eĉ ne vidis, kiel avinjo maljuniĝas kaj kaduki ĝas, nur ŝi mem tion sentis. Ofte ŝi diris al Adélka, kiu fariĝis bela junulino, montrante la maljunan pomarbon, ĉiujare pli sekiĝanta kaj pli malabunde verdiĝanta: ”Ni egalas unu la alian, verŝajne ni ankaŭ kune iros dormi.”

Kaj iun jaron ĉiuj arboj verdiĝis, nur la maljuna pomarbo malgaje staris senfolia. Oni devis ĝin elfosi kaj bruligi.

Avinjo la saman printempon tre tusis, ŝi ne povis plu ĝisiri la urbon ”en la preĝejon de Dio”, kiel ŝi diris. Ŝiaj manoj pli kaj pli sekiĝis, la kapo estis kiel neĝo; la voĉo estis pli kaj pli malforta.

Iun tagon sinjorino Terezka dissendis ĉiuflanken leterojn, por ke la infanoj kunvenu. Avinjo ekkuŝis, ŝi ne povis plu teni la spindelon. El la arbaristejo, el la muelejo, el la gastejo kaj el Žernov oni kelkfoje dum la tago alvenis demandi, kiel fartas avinjo; ŝi ne fartis pli bone.

Adélka preĝis kun ŝi; ŝi devis al ŝi rakonti ĉiumatene, ĉiuvespere, kiel estas en la fruktarbejo, en la ĝardeno, kion faras la kortbirdaro, kion la makulkolora bovino, ŝi devis al avinjo kalkuli, post kiom da tagoj ankoraŭ estus venonta sinjoro Beyer. ”Eble kun li venos Jan” ŝi diris ĉe tio. La memoro ŝin forlasis. Ofte ŝi vokis Barunkan anstataŭ Adélka, kaj kiam Adélka al ŝi rememorigis, ke Barunka ne estas hejme, ŝi rekosciiĝis, ekĝeminte: ”Vere, ŝi ne ĉeestas, tiun mi ne vidos plu. Ĉu ŝi estas feliĉa?” Kaj avinjo ankoraŭ ĝisvivis ilian alvenon.

Alveturis sinjoro Prošek kaj kun li la studento Vilém kaj la filino Johanka; alvenis la filo Kašpar, kaj el la montaro Krkonoše la maljuna sinjoro Beyer kondukis la fortstaturan junulon Jan. Ankaŭ Orlík venis el la arbarista lernejo, kien lin sendis la princino, konante lian eminentan talenton por la arbarista profesio. Avinjo kalkulis ankaŭ lin al siaj genepoj, konante la kreskantan amon inter li kaj Adélka kaj lian noblan karakteron.

Ĉiuj kunvenis ĉirkaŭ la lito de avinjo, sed plej unua el ĉiuj estis Barunka, kiu alvenis kune kun la najtingalo; li eksidis en sia nesto ĉe la fenestro de avinjo. Barunka eklo ĝis en la ĉambro de avinjo, kie staris iam ŝia lito, kie ili kune aŭskultis la dolĉajn kantojn de la proksima kantisto, kie avinjo matene kaj vespere ŝin benis. Ili denove estis kune, la samaj tonoj sonis al ili, estis la samaj steloj, kiujn ili kune rigardis, la samaj manoj kuŝis sur la kapo de Barunka, estis la sama kapo – sed aliaj pensoj naskiĝis en ĝi kaj pro aliaj sentoj elfontis la larmoj, kiujn avinjo vidis nun flui sur la vangoj de sia amata nepino, ol iam, kiam ŝi milde ridetante forviŝis la larmojn de la rozkolora vizaĝo, kiam la knabino dormis ankoraŭ en malgranda lito. Tiuj larmoj nur roskovris, sed ne malklarigis la okulojn.

Avinjo sentis bone, ke ŝia vivo estingiĝas; tial ŝi kiel bona, prudenta mastrino ordigis siajn aferojn. Plej unue ŝi repaciĝis kun Dio kaj la homoj, poste ŝi dividis la malgrandan havaĵon. Ĉiu ricevis memoraĵon. Por ĉiu, kiu ŝin vizitis, ŝi havis afablan vorton, ĉiun de ŝi foriranton akompanis ŝiaj okuloj, kaj kiam eĉ la princino kun la filo de Hortensio ŝin vizitinte estis forirantaj, ŝi longe ilin rigardsekvis; ŝi sciis, ke ŝi kun ili ne renkontiĝos plu sur la tero. Eĉ tiujn mutajn vizaĝojn, la katojn kaj la hundojn ŝi alvokis, ilin karesis kaj lasis, ke Sultán leku ŝian manon.

”Rigardu ilin,” ŝi diris al Adélka kaj al la servistinoj: ”ĉiu besto, se la homo ĝin amas, estas dankema.” Kaj Voršan ŝi venigis al si kaj ordonis al ŝi: ”Kiam mi estos mortinta, – mi scias, ke tio baldaŭ okazos, mi sonĝis hodiaŭ nokte, ke Jiři alvenis por mi – do kiam mi estos mortinta, ne forgesu diri tion al la abeloj, por ke ili ne mortu al vi. La ceteraj eble forgesus.” Avinjo sciis, ke Vorša tion faros, ĉar ŝi kredis, kion ne kredis la aliaj, kaj tial ili facile povus forgesi fari tion ĝustatempe, eĉ se ili volus plenumi la deziron de avinjo.

Estis la antaŭvespero de la tago sekvanta la alvenon de la infanoj, kiam avinjo estis en kvieta agonio. Barunka antaŭrecitis al ŝi la preĝon de la mortantoj; avinjo preĝis kun ŝi, ĝis subite la buŝo ĉesis moviĝi, la okuloj restis fiksitaj al la krucifikso pendanta super la lito, la spirado haltis. – La flamo de ŝia vivo estingiĝis, kiel estingiĝas la malrapide finbruletanta lampo, en kiu la tuta brulmaterialo estas konsumita.

Barunka premfermis ŝiajn okulojn, la juna edzino de Míla malfermis la fenestron, ”por ke la animo povu libere forflugi”. Vorša ne restis longe inter la plorantoj, sed ŝi rapidis al la abelujo, kiun sinjoro patro estis stariginta al avinjo antaŭ kelkaj jaroj, kaj frapante ĝin, vokis trifoje:

”Abeloj, abeloj, via avinjo mortis!” Nur poste ŝi eksidis sur la benko sub la siringo kaj ĝemekploris. La arbaristo iris al Žernov por mendi la funebran sonorigadon; li mem sin proponis por tiu servo. Li sentis korpremon en la domo, li devis eliri, por ke li povu satplori.

”Dolore mi sentis la morton de Viktorka, kiel mi forgesos pri avinjo,” li diris al si vojire. Kiam eksonis la funebra sonorilo, diskonigante al ĉiuj homoj, ”ke avinjo ne vivas plu”, ekploris la tuta valo. –

La trian tagon matene, kiam estis preterpasanta la kastelon la enteriga procesio, kiu konsistis el granda kvanto da homoj, ĉar ĉiu, kiu konis avinjon, volis ŝin akompani al la tombo, tiam blanka mano disŝovis la pezajn kurtenojn ĉe la fenestro, kaj inter ili aperis la princino.

Kiel longe la procesio estis videbla, tiel longe ŝiaj malgajaj okuloj ĝin akompanis, ĝis fine, lasinte la kurtenon kaj profunde enspirante, ŝi flustris:

”Feliĉa virino!” –


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.