La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVINJO

Aŭtoro: Božena Němcová

©2026 Geo

La Enhavo

XIV

image-028

Pasis kelkaj tagoj post la unua de majo: estis ĵaŭdo, la infanoj ne havis instruadon kaj helpis al avinjo en la ĝardeno akvumii la florojn kaj vinarbon, kiuj jam verdi ĝis sur la muro. Ili iris akvumi ankaŭ siajn arbojn kaj entute havis tiun ĵaŭdon multe da laboro; ĉar dum tri tagoj Barunka ne inspektis siajn pupojn, la knaboj ne povis rajdigi la ĉevalojn, la veturiloj, pafiloj kaj pilkoj kuŝis en angulo. En la kolombejo ili ankaŭ ne estis, kaj la kuniklojn nutris Adélka. Dum la ĵaŭdo ĉio devis esti kompense farita. Avinjo, fininte la akvumadon, lasis la infanojn ludi, sidiĝis sur la herbokovrita sidbenko sub la blua siringo kaj ekŝpinis, ĉar ŝi estis kutiminta eĉ momenton ne mallabori. Ŝi estis malĝoja, ŝi nek kantis, nek rimarkis la nigran kokinon, kiu eniris tra malfermita pordo en la ĝardenon, kaj kiam neniu malhelpis, ĝi komencis gratfosi bedon. Grizblanka ansero sin paŝtis apud la barilo, ĝia flava idaro ŝovis la kapojn tra ĝi, scivoleme rigardante en la ĝardenon; avinjo ilin amis, la anseridojn, kaj nun eĉ ne atentis ilin. Ŝiaj pensoj diversloken flugis. Venis sciigo el Vieno de Jan, ke ili ne alveturos meze de majo, ke grafidino Hortensie danĝere malsaniĝis. Se Dio redonos al ŝi la sanon, ke tiam eble ŝia princina moŝto venos rigardi la bienegon, certa tamen tio ne estas. Sinjorino Terezka, kiam alvenis la letero, ploris, la infanoj ankaŭ ploris, Vilém havis sur la pordo nur kelkaj strekoj forviŝotaj, kaj jen, subite la tuta ĝojo estis vana. Kaj ke la bona, aminda Hortensie estus mortonta, tion ili eĉ ne povis kompreni; ili neniam forgesis dum la preĝoj oferi unu ”Patro nia” por ŝia resani ĝo. Tamen la infanoj rekontentiĝis, sed sinjorino Terezka, sen tio neparolema, ankoraŭ pli malmulte parolis, kaj kiam ajn avinjo venis en ŝian ĉambron, ŝi vidis ŝin plormalseka. Avinjo sendis do ŝin prefere fari viziton, por ke ŝi amuziĝu, kaj entute ŝatis, kiam Terezka ien eliris, ĉar ŝi vidis tre bone, ke ŝia filino en la soleca domo malgraŭ ĉio multfoje sentas enuon, kaj ke ŝi preferus vivi en la brua mondo, je kiu ŝi dum multaj jaroj estis kutiminta. En la geedzeco ŝi estis tre feliĉa, sed estis malagrable, ke Jan devis la plej grandan parton de jaro pasigi en Vieno, kaj ŝi devis vivi sen li en timo kaj malĝojo. Kaj nun ŝi ne estis vidonta la edzon, la infanoj la patron, eble tutan jaron. ”Por la vivo la vivon,” diris al si avinjo. Kun Jan volis veni Johanka, la alia filino de avinjo; ŝi volis veni vidi la patrinon, por ricevi de ŝi konsolon kaj konsilon, ĉar ŝi intencis edziniĝi. Avinjo jam tre ĝojis, kaj ankaŭ ŝia espero estis trompita. Krom tio kaŭzis al ŝi zorgojn la militvarbiĝo de Míla. Míla estis belkreska, sinceranima junulo, Kristla estis bona knabino, avinjo ilin ambaŭ tre amis, ŝi estus dezirinta ilian geedziĝon. ”Kiam kuniĝas homoj egalaj, estas harmonio, kaj Dio mem ĝojas pro tia geedzeco,” ŝi diris. Sed ankaŭ tiun ĝojon minacis grava bato, Míla iris matene kun la ceteraj al varbado. Ĉion tion pripensis avinjo kaj tial ŝi estis malĝoja.

”Avinjo, jen rigardu, la nigra fosas ĉi tie. Atendu, simio!

Ŝŝŝa!” aŭdiĝis la voĉo de Barunka, kaj avinjo, levante la kapon, vidis la kokinon flugi el la ĝardeno kaj sur la bedo gratelfositan kavaĵon.

”Vidu la kanajlon, kiel ĝi ruze venis. Prenu rastilon, Barunka, kaj reordigu la bedon! Jen, ankaŭ la anseroj estas ĉi tie! Ĝi vokas min, la kortbirdaro, estas tempo, ke ĝi iru en la stalojn, mi iom forgesis pri mia devo. Mi devas al ili ŝuti nutraĵon.” Tion dirinte, avinjo formetis la spindelon kaj iris satigi la birdaron. Barunka restis en la ĝardeno, rastebenigante la bedon.

Post momento venis Kristla. ”Ĉu vi estas ĉi tie sola?” ŝi demandis, enrigardante trans la barilon.

”Ne hezitu eniri, avinjo venos tuj, ŝi iris ŝuti al la kortbirdaro,” invitis Barunka.

”Kie estas la patrino?”

”Ŝi iris en la urbon viziti la baptopanjon; vi scias, panjo ploras, ke paĉjo ĉijare eble eĉ ne alveturos; pro tio avinjo prefere sendas panjon tien, kie ŝi iom amuziĝus. Ni ĉiuj tiel ĝojatendis paĉjon, kaj la grafidinon ankaŭ kaj pri ĉio ni trompiĝis. Kompatinda Hortensie!” Post tiuj vortoj Barunka, genuante sur unu genuo sur la vojo, apogis la kubuton kontraŭ la alia, kaj metinte la kapon sur la manplaton, enpensiĝis. Kristla sidiĝis sub la siringo, la kunigitajn manojn ŝi metis sur la genuojn, ŝia kapo mallevi ĝis sur la bruston. Ŝi estis tute senespera kaj apatia, la okulojn ŝi havis ŝvelintajn pro ploro.

”Tio estas certe danĝera malsano, la tifo; se ŝi mortos, ho, Dio! Kristla, ĉu iam vi havis tifon?” demandis post momenta silento Barunka.

”Ne, mi neniam estis malsana: sed nun mia sano estos detruita,” malgaje respondis Kristla.

Nur tiam Barunka bone ŝin rigardis, kaj vidante ŝian ŝanĝitan vizaĝon, saltleviĝis, alpaŝis al ŝi, demandante:

”Kio estas al vi? Ĉu Míla estas varbita?” Kristla anstataŭ respondo komencis plorĝemi.

Tiam avinjo revenis. ”Ĉu ili jam estas hejme?” ŝi demandis rapide.

”Ankoraŭ ne,” neis Kristla per la kapo, ”sed estas vane sin konsoli per espero. Lučka laŭdire ĵurpromesis, ke se ŝi ne ricevos Mílan, ke ankaŭ mi ne ricevos lin. Kion ŝi volas, tion faros la vilaĝestro, li estas pri ŝi tre fiera, kaj la administranto faros siavice multon kompleze al la vilaĝestro. La fraŭlino de la administranto ne povas forgesi, ke ŝia amato estis malhonorita de Míla, ŝi mem nutras la ekscitiĝon, kaj ankaŭ aliaj aferoj, kara avinjo, forprenas de mi la esperon.”

”Sed la patro de Míla estis ja en la kancelario, kaj kiel mi aŭdis, li kunportis sufiĉan kvanton da guldenoj; la situacio ne estas do senespera.”

”Vere, tio estas nia sola espero, kiam oni donis al li aŭskulton, ke oni tamen helpos; sed okazis jam pli ol unufoje, ke oni aŭskultis kaj ne helpis; oni diris mallonge, ke ne estis fareble, kaj la petinto devis kontentiĝi.”

”Espereble tio ne okazos al Míla; kaj se tamen, mi konsilus, ke, kiam tio ne sukcesus, lia patro prenu la monon, oferatan al korupto, ke via patro aldonu la ceteron, kaj ke ili elaĉetu Mílan laŭ la rajto; tiel vi liberiĝus de la zorgoj.”

”Se ne estus la ’se’, kara avinjo. Unue la mono, kiun la maljuna Míla jam donis, estas perdita, due mia patro ne havas kontante pli multe, ol kiom li bezonas por la mastrumado, kaj eĉ se li sufiĉe amus Jakubon kaj entute ne malhelpus min edziniĝi kun li, tamen estus al li pli bonvene, ke la bofilo alportu al li en la mastrumaĵon kaj ne forportu. Kaj fine ni supozu, ke li eĉ volus ĝin havigi, Míla havas fieran karakteron, li ne permesus, ke mia patro lin elaĉetu.”

”Li eble opinias: ’Se la edzo ricevas grandan doton, regas lin la edzino’, kaj tion ĉiu fiera viro evitas, mia kara; sed en ĉi tia situacio cedemo ne farus al li malhonoron.

Cetere, kial paroli pri io, kion fari eble ne estos bezonate, kaj se ĝi estus, kio estas malfacile farebla.”

”Domaĝo, granda domaĝo, ke okazis tiu afero rilate tiun italon; mi tiam ridis pri tio, sed nun mi ploras,” diris Kristla. ”Se ĝi ne estus okazinta, Míla estus ricevinta servon ĉe la bieno, du jarojn li estus tie servinta kaj liberiĝus de la milita devo. Kio plej turmentas min estas, ke mi fakte estas kulpa pri tio.”

”Naiva, kial vi kulpigas vin, – kvazaŭ ĉi tiu lekanto estus kulpa pri tio, se ni, ambaŭ volante ĝin havi, pro ĝi malpaciĝus. Tiam ankaŭ mi devus min kulpigi, ke mi kaŭzis al mia mortinta edzo simile malfacilan situacion; ĝi estis preskaŭ simila okazo kiel via. Mia kara, ĉu la homo, kiam lin kaptas kolero, ĵaluzo, amo aŭ kiu ajn pasio, havas tiom da tempo, ke li povas konsulti la prudenton?

En tiu momento, eĉ se li estus pereonta, li atentas nenion. Tiam helpas nenio, kaj eĉ la plej perfekta homo fariĝas senforta.”

”Avinjo, jam la pasintan jaron dum la nomfesto de sinjoro Prošek vi diris, ke via mortinta edzo faris ion similan, pro kio li suferis, kaj nun vi denove tion aludis; mi forgesis, kiel pri la morto, demandi vin de post tiu tempo, rakontu ĝin al mi nun. La tempo pasos, venos al ni aliaj pensoj, kaj sidi ĉi tie sub la siringo estas tiel agrable,” petis Kristla. – ”Bone,” diris avinjo; ”vi, Barunka, iru kaj atentu pri la infanoj, por ke ili ne iru al la akvo!”

Barunka foriris kaj avinjo komencis: ”Mi estis jam plenkreska junulino, kiam Mario Terezio militis kun la prusoj. Ili pro io malpaciĝis. Imperiestro Jozefo alvenis kun la armeo al Jaromëšl, kaj la prusoj lokiĝis apud la limo.

En la tuta ĉirkaŭaĵo estis dislokita la militistaro, eĉ en la vilaĝoj. En nia mastrumejo ni havis kelkajn senrangajn soldatojn kaj unu oficiron. Li estis homo facilanima, unu el tiuj, al kiuj ŝajnas, ke ili tuj enplektos ĉiun knabinon en sian retkaptilon, kiel araneo muŝon. Mi senceremonie rifuzis lin, sed li neniel atentis miajn vortojn, forskuis ilin de si kiel roson. Kiam la parolo neniom valoris, mi aranĝis ĉiujn irojn tiel, ke mi nenie devu lin renkonti sola. Estas ja konata afero, ke knabino devas kelkfoje dum la tago iri jen al kampo, jen por herbo, ke foriras la domanoj kaj lasas ŝin sola, mallonge dirite. ke ne estas kutime nek bezonate gardi la knabinojn, ke ili devas gardi sin mem, kaj tiel prezentiĝas por logemulo sufiĉe da okazoj por persekutado. Sed Dio min protektis.

Por la herbo mi iris en fruega mateno, kiam ĉio ankoraŭ dormis. Mi de mia infanaĝo frue leviĝis, mia patrino ĉiam diris al mi: ’Leviĝu en frua mateno, subtenos vin dia la beno.’ Ŝi estis prava, eĉ se mi neniun utilon estus el tio havinta, almenaŭ ĝojon mi havis. Kiam mi eniris matene en la fruktarbejon aŭ en la kampojn kaj vidis la bele verdan, rosbrilantan herbon, mia koro ĝojride batis.

Ĉiu floro staris kiel virgulino, kun levita kapo, kun dormosataj okuloj. Ĉie sentiĝis odoro, el ĉiu folio, el ĉiu herbo. La birdoj, kompatindaj etuloj, flugleviĝis super mi, per kanto Dion laŭdante; escepte tion ĉie sankta silento. Kaj kiam la suno komencis leviĝi post la montoj, mi havis ĉiam la imagon, kvazaŭ mi starus en preĝejo, mi kantis, kaj la laboro ŝajnis al mi ludo.

Do, iun matenon, falĉante en la fruktarbejo, mi aŭdas de malantaŭe: ’Helpu Dio, Madlenka!’ Mi rigardas kaj volas diri ’Dio donu!’, mi ne povis pro timo paroli, la falĉilo falis el mia mano.

”Estis tiu oficiro, ĉu ne?” interrompis ŝian parolon Kristla.

”Atendu, atendu, malrapide,” daŭrigis avinjo; ”ne estis la oficiro, tiuokaze mi ne estus lasinta la falĉilon. Tio estis ektimo pro ĝojo. Jiři staris antaŭ mi! Mi devas al vi diri, ke mi tri jarojn ne vidis lin. Ĉu tion vi scias, ke Jiři estis filo de nia najbarino Novotná, de tiu sama, kiu estis kun mi, kiam ni parolis kun imperiestro Jozefo?”

”Jes, tion mi scias; vi ankaŭ rakontis al ni, ke anstataŭ pastro li fariĝis teksisto.”

”Nu jes, pri tio estis kulpa lia onklo; la knabo lernis ludfacile, kiam ajn la patro veturis por li al Rychnov, ĉiam li aŭdis pri li nur laŭdon. Hejme dum la libertempo li legis dimanĉe anstataŭ mia patro, kiu estis ja bonega leganto, al najbaroj el la biblio, kaj li legis tiel bele, ke ni kun ĝojo aŭskultis. Novotná diris: ’Estas al mi, kvazaŭ mi jam vidas tiun knabon predikanta.’ Ni ĉiuj al li kondutis, kvazaŭ li estus jam konsekrita; kiu ajn el la mastrinoj preparis ion bongustan, ŝi sendis al li, kaj se Novotná dankesprime kontraŭdiris: ’Sed pro Dio, kion ni donos al vi kompense,’ ili diris: ’Kiam Jiři estos pastro, li donos al ni benon.’

Ni kreskis kune, kion havis unu, tion havis la alia, sed kiam venis la dua, la tria libertempo, mi ne havis plu al li la saman kuraĝon, mi hontis antaŭ li, kaj kiam li foje venis al mi en la fruktarbejon kaj kontraŭ mia volo min helpis porti la herbon, mi tion konsideris peko, ke mi en tio al li cedas, mi ripetis al li, ke ne konvenas por pastro, sed li ridis al mi; li ŝercis, ke forfluos ankoraŭ multaj korboj da akvo, antaŭ ol li predikos! Sed – homo projektas, Dio direktas. Subite, kiam li estis hejme travivanta la trian libertempon, venis invito el Kladsko de la onklo de Jiři, ke li venu tien al li. Tiu onklo estis teksisto, li teksis belan, bone laboritan tolon; per tio li gajnis sufiĉe da mono, kaj ĉar li ne havis infanojn, li memoris pri Jiři.

La baptopanjo ne volis lin sendi, sed la patro mem ŝin admonis, ke ŝi lasu lin iri, ke tio povas utili al lia feliĉo, kaj ke la frato de la patro ja havas iun rajton koncerne lin. Li iris; la baptopatrino kaj mia patro lin akompanis, kune pilgrimante al Vambeřice. Ili revenis, Jiři tie restis.

Ĉiuj malĝojis pro lia foresto, sed mi kaj la baptopatrino plej multe, nur kun tiu diferenco, ke ŝi pri tio parolis, sed mi eĉ ne aludis. La onklo promesis, ke li zorgos pri li kiel pri sia filo. La baptopatrino sekve opiniis, ke li en Kladsko iras en lernejon; ŝi jam ĝojesperis, ke li baldaŭ ricevos la unuan konsekron, sed jen – Jiři post unu jaro venis hejmen vizite kiel lernita teksisto! La baptopatrino ploris terure, sed kion fari. Jiři ŝin petis kaj konfesis, ke li absolute ne havis inklinon al pastreco, kvankam li volonte estus daŭriganta la studadon. Sed ke la onklo persvadis lin konsiderante, kiel longe li devus en mizero travagi lernejojn, oficejojn, antaŭ ol li gajnus pecon da pano, li admonis lin, ke li okupu sin per metio, ke tiu baldaŭ liveros al li vivrimedojn, ke la metio estas or-dona profesio, kaj ke li povos sian instruitecon ankaŭ en la metio bone utiligi. Mallonge dirite, Jiři konsentis, lernis la teksistan metion, kaj ĉar li estis en ĉio fervora, li sukcesis ankaŭ en la metio. La onklo donis al li post unu jaro ateston pri lernado: poste li sendis lin en la mondon por spertiĝo, unue Berlinon al sia konato, kie li estis ankoraŭ perfektiĝonta. Sed Jiři haltis pli frue en Ĉeĥujo ĉe ni. Tiam li alportis al mi ĉi tiun rozarion el Vambeřice.”

Tion dirante eltiris avinjo el sur la brusto pistakan rozarion, kiun ŝi neniam formetis, momenton ŝi kortuŝite rigardis ĝin, poste kisante ĝin rekaŝis kaj daŭrigis: ”Mia patro ne malaprobis la decidon de Jiři, laŭ kiu li fariĝis metiisto; li admone konsilis al Novotná ne malĝoji pro tio, ke ŝi en la espero trompiĝis. ’Kiu scias, por kio ĝi estos utila,’ li diris; ’lasu lin, kion li al si preparis, tion li havos. Eĉ se li reŝpinus lintufaĵon, sufiĉos, se li scipovos sian laboron kaj restos honesta, bona homo, tiam li meritos tian honoron, kian kiu ajn sinjoro.’ Jiři ĝojis, ke la baptopatro ne koleris, ĉar li estimis lin kiel sian propran patron. Ankaŭ Novotná sin lasis konvinki – kiel do ne, li estis ja ŝia infano, kiun ŝi amis, sekve ŝi ne povis voli, ke li sentu sin malfeliĉa en sia profesio. Jiři pasigis ĉe ni kelkaj tagoj, poste li foriris en la mondon, kaj tri jarojn ni ne vidis lin kaj preskaŭ eĉ ne aŭdis pri li, nur kiam li tiun matenon aperis antaŭ mi. Imagu, kian ĝojon mi havis! Tuj mi rekonis lin, kvankam li tre ŝanĝiĝis; li estis eksterordinare alta, kaj krom tio tiel belkreska, ke estis malfacile trovi homon al li egalan. Li sin klinis al mi, prenis mian manon, kaj diris, kial mi tiel timis lin? ’Kial ne timi, mi diras, vi aperis ja ĉi tie, kvazaŭ de nuboj falinte.

De kie vi venis kaj kiam?’

’Mi venas rekte el Kladsko, la onklo timas, ĉar tie oni ĉie varbas, ke kaptos min ie la varbistoj; li sendis min, apenaŭ mi venis el la spertiga vojaĝo, en Ĉeĥujon, kaj li opinias, ke mi ĉi tie pli facile kaŝiĝos. Feliĉe mi traŝteliĝis trans la montojn kaj jen, mi estas ĉi tie.’

’Sed pro Dio,’ mi diras al li, ’havu nur la zorgon, ke oni vin ne kaptu ĉi tie; kion diras la patrino?’

’Mi ankoraŭ ne vidis ŝin. Je la dua post noktomezo mi alvenis. Mi ne volis veki la patrinon. Kuŝiĝu sur la herbo sub la fenestro de Madlena, ŝi frue leviĝas, atendu, ĝis kiam ŝi eliros, poste aperu‚ mi opiniis kaj kuŝiĝis sur la verda kusenego. Vere, oni pri vi ne parolas vane en la vilaĝo. Pli frue ol alaŭdo ekkantas, Madlena portas la herbon hejmen. Apenaŭ tagiĝas, kaj vi jam falĉas. Mi vin vidis apud la puto vin lavi, kombi, kaj apenaŭ mi povis min reteni, ke mi saltu al vi; sed kiam vi preĝis, mi ne volis ĝeni vin. Sed nun diru al mi, ĉu vi ankoraŭ amas min?’

Tiel li parolis; kiel mi povis diri ion alian, ol ke mi amas lin, ni amis ja unu la alian de juneco, kaj dumvive mi ne pensis pri alia viro. Ni babilis iom, poste Jiři ŝteleniris en la domon de sia patrino, kaj mi iris rakonti al la patro, ke li venis.

La patro estis homo prudenta, al li ne plaĉis, ke Jiři venis en tiel danĝera tempo. ’Mi ne scias,’ li diris, ’ĉu li evitos ĉi tie la blankan surtuton; ni faros, kio estos ebla por lin kaŝi; nur diru al neniu, ke li estas ĉi tie.’

Novotná, kvankam ŝi havis grandan ĝojon, samtempe tamen tre timis, ĉar Jiři estis en la nomaro de varbotoj, kaj nur pro tio evitis la varbiĝon, ĉar neniu sciis, kie li estas. Dum la tago vizitis lin la patrino, antaŭ la vespero ankaŭ mi kaŝeniris al li, kaj tiam ni interbabilis pri diversaj aferoj. Mi havis tiel grandan timon pri li, ke mi multajn tagojn iris kiel kapturniĝema ŝafo kaj forgesis eviti la oficiron, tiel ke mi kelkfoje renkontiĝis kun li.

Supozante, ke mi volas amikiĝi, li tuj ekkantis la malnovan melodion; mi lasis lin paroli, kaj eĉ ne tiel kontraŭstaris lin, kiel pli frue, ĉar mi timis pri Jiři. Mi jam diris, ke Jiři estis kaŝita; krom mi, lia patrino kaj miaj gepatroj sciis pri li neniu. La trian vesperon mi iras el la domo, iom pli longe restante ĉe Jiři; estis jam ĉie silento kaj sufiĉa mallumo, jen, kontraŭ mi aperas la oficiro.

Li elspionis, ke mi vespere iras al la baptopatrino, kaj tial li atendis min apud la fruktarbejo. Kion fari? Sufiĉis nur ekkrii, kaj Jiři en la subtegmento estus aŭdinta ĉiun laŭtan voĉon, sed mi timis lin alvoki. Mi fidis do mian forton; kaj kiam la oficiro ne volis cedi post la petadmono, ni luktis per pugnoj. Ne ridu, knabino, ne ridu, ne rigardu min, kia mi estas nun; mi estis ja negranda, sed tamen fortika, miaj manoj, kutimintaj malfacilan laboron, estis malmolaj. Mi estus lin venke kontraŭstarinta, se li ne estus pro kolero komencinta min insulti kaj malbeni.

Per tio li perfidiĝis, kaj subite kiel frapo de tondro aperis inter ni Jiři, kaptanta lin je la gorĝo. Li aŭdis la insultadon, rigardis tra la tegmentofenestro, rekonis min en la duonlumo kaj samtempe tuj saltis malsupren, tiel ke li preskaŭ estus rompinta la kolon. Sed li, kuraĝa, nenion atentis, eĉ se lignaro estus sub li brulinta.

’Kia maniero estas, ĉi tie en la nokto interbatiĝi kun honesta knabino, sinjoro?’ kriis Jiři.

Mi provis lin kvietigi, petante, ke li pripensu sian situacion, sed li tenis la sinjoron kvazaŭ en prenilo, tremante pro kolero. Fine tamen li obeis.

’En alia tempo kaj sur alia loko la afero alie finiĝus, sed ĉi tie ne estas por tio la tempo, aŭdu do kaj memoru!

La knabino estas mia fianĉino; se vi ŝin estonte maltrankviligos, mi aranĝos la aferon alie. Nun iru!’

Poste li ĵetis la sinjoron trans la pordon kiel putrantan piron; kaj min preninte ĉirkaŭ la kolo li diris: ’Madlenka, memoru min, salutu la patrinon, kaj estu ĉi tie sanaj, mi devas tuj foriri, alie mi estos kaptita. Ne timu pri mi, mi konas ĉiun vojon, kaj mi certe traŝteliros al Kladsko, kie mi tamen iel kaŝiĝos. Mi petas vin, venu al Vambeřice pilgrime, tie ni revidiĝos!’

Antaŭ ol mi povis rekosciiĝi, li estis for. Mi kuris tuj al Novotná por diri, kio okazis; ni iris al nia familio, ni ĉiuj estis kvazaŭ sen sentoj. Ĉiun bruon ni timis. La oficiro dissendis ĉien soldatojn; ne konante Jiřin, li opiniis, ke li estas el alia vilaĝo, kaj ke oni lin ie trafos, sed li feliĉe al ili malaperis. Mi evitis la sinjoron, kiel mi povis, sed li, ne povante sin venĝi alie, kalumniis min en la vilaĝo, kvazaŭ mi estus malbonmora knabino. Ĉiuj min konis, li ne sukcesis. Feliĉe venis ordono, ke la militistaro ekmarŝu returnen, la Prusoj transpaŝis la limon. Cetere la tuta milito baldaŭ finiĝis, la kamparanoj nomis ĝin ’kuka’, ĉar laŭdire la soldatoj, formanĝinte en la vilaĝoj la kukojn, revenis hejmen.”

”Kaj kio okazis al Jiři?” demandis Kristla, streĉatente aŭskultante.

”Ni sciis pri li nenion ĝis la printempo, ĉar pro la malpaco neniu estis alvenanta. Ni estis ekstreme senpaciencaj.

Venis printempo – kaj ankoraŭ nenio; mi ekpilgrimis do, kiel mi estis al Jiři promesinta. Iris pluraj konatoj, kaj la gepatroj konfidis min al ilia zorgo. Nia gvidanto estis kelkfoje en Kladsko, kaj la patro al li ordonis, ke li konduku min tien, li tie konis ĉiun angulon.

’Ni haltos ĉe sinjorino Liduška, por nin iom ordigi,’ diris la gvidanto, kiam ni venis en la urbon.

Ni eniris en malgrandan gastejon en la antaŭurbo. Ĉe sinjorino Liduška haltis ĉiaj venantoj el Ĉeĥujo; ŝi devenis el nia regiono. Tiam ĉie en Kladsko oni ankoraŭ parolis ĉeĥe; kaj estas kutimo, ke la homoj devenantaj el la sama regiono volonte sin reciproke elserĉas.

Sinjorino Liduška akceptis nin kun granda ĝojo, ni devis iri en ŝian ĉambron.

’Nu, sidiĝu, mi tuj revenos, mi nur alportos al vi iom da vinsupo,’ ŝi diris kompreneme kaj malaperis tra la pordo.

Mi havis la koron kvaraŭ en prenilo, estis ĝojo, ke mi revidos Jiřin, kaj ankaŭ timo, ke eble io al li okazis en tiu tempo, dum kiu ni nenion pri li aŭdis. Tiam subite ni aŭdis ekstere konatan voĉon salutantan sinjorinon Liduška, kaj ŝin siavice vokantan; ’Nu, sinjoro Jiři, eniru, estas tie pilgrimantoj el Ĉeĥujo!’

La pordo tuj malfermiĝis, kaj en ĝi aperis Jiři, sed vidante lin, mi restis kvazaŭ frapita de fulmo. Li estis en militista vesto. Nebulo sterniĝis antaŭ miaj okuloj. Jiři prezentis al mi la manon, prenis min en la brakojn, kaj preskaŭ plorante diris: ’Vidu, Madlenka, mi estas malfeliĉa homo; apenaŭ mi eklaboris en la metio kaj forskuis de mi, kio al mi ne plaĉis, mi havas jam refoje novan jugon sur la kolo. El pluvo mi forkuris kaj venis sub defluilon. Se mi estus en Ĉeĥujo, mi almenaŭ servus al mia imperiestro, kaj ĉi tie mi devas servi al la fremda.’

’Pro Dio mi petas vin, kion vi faris, ke oni vin rekrutigis?’ mi diras al li.

’Nu, mia kara, junaĝo, malsaĝo. Mi ne kredis al la sperta onklo, kiam mi forkuris de vi, ĉie mi estis malĝoja, pri ĉio malkontenta. Mi iris foje dimanĉon kun kelkaj kamaradoj en gastejon, atentante pri neniu averto. Ni trinkis, ĝis ni ebriiĝis: tiam venis en la gastejon varbistoj.’

’Tiuj friponoj,’ interrompis lian parolon sinjorino Liduška, kiu ĵus alportis la supon; ’se sinjoro Jiři estus estinta ĉe mi, nenio estus al li okazinta; mi ne toleras ilian tromplogadon ĉe mi; la onklo ja ne iras aliloken ol al Liduška.

Nu, sperta homo havas konsciencon; la junularo – nu, kion fari, kiam ĝi ne havas prudenton. Ne faru al vi plu riproĉojn pro tio, sinjoro Jiři, vi estas taŭga knabo, nia reĝo ŝatas grandajn soldatojn, li ne lasos vin longe sen bastono.’

’Estu jam kiel ajn,’ diris Jiři, ’kio okazis, tio okazis. Ni perdis la konscion, la varbistoj tromplogis nin, kaj kiam mi sobriĝis, mi kaj Lhotskë, mia plej kara kamarado, estis soldatoj. Mi pensis, ke mi la kapon forŝiros al mi, sed kion fari. La onklo ankaŭ plendis multe; fine li konsideris, kiel oni povus la situacion almenaŭ plifaciligi, se ne estis eble rebonigi la tutan aferon. Li iris al la generalo kaj tion li petatingis, ke mi restis ĉi tie, ke mi fariĝos kiel eble plej baldaŭ kaporalo, kaj – nu, pri tio ni ankoraŭ parolos. Nur ne veku en mi nun zorgojn, mi ĝojas, ke mi vin vidas.”

Ni devis unu la alian konsoli, kiel ni povis. Poste Jiři kondukis min al la onklo, kiu nin ĝoje akceptis. Vespere alvenis ankaŭ lia kamarado Lhotskë, bona homo. Ili restis ja fidelaj unu al la alia ĝis la morto. Ili ambaŭ jam mortis, kaj mi ankoraŭ estas ĉi tie.”

”Vi ne revenis plu hejmen, avinjo, ĉu ne, vi edziniĝis kun la avo?” eltiris Barunka, kiu jam longe estis reveninta, avinjon el enpensiĝo, en kiun ŝi falis rememorante la feliĉe travivitajn momentojn ĉe tiu revidiĝo.

”Nu certe, li tiel insistis. Permeso al edziĝo estis tio, kion la onklo ankoraŭ elpetis al li. Ili nur atendis, ĝis ni pilgrime alvenos. Jiři foriris antaŭ la nokto, mi restis por tranokti ĉe la onklo. Li estis bona maljunulo, Dio donu al li ĉielon!

La sekvantan tagon frumatene Jiři alkuris kaj longe kun la onklo pri io konsiliĝis. Poste li alvenis al mi kaj diris: ’Madlenka, diru al mi sincere, laŭ bona konscienco, ĉu tiel vi amas min ke eĉ malbonon vi povus kun mi suferi, forlasi la patron kaj la patrinon?’ Mi diris, ke jes.

’Se jes, tiam restu ĉi tie kaj estu mia edzino,’ li diris kaj prenis mian kapon kaj kisis min.

Neniam li kisis min, ne estas tiu kutimo inter ni, sed pro granda ĝojo la kompatindulo eĉ ne sciis, kion li faras.

’Sed kion diros la patrino, kion diros la niaj?’ mi diris, kaj mia koro tremis pro ĝojo kaj angoro.

’Kion ili diru, ili ja amas nin kaj ne volos, ke mi mortu de suferoj.’

’Sed, mia Dio, Jiři, tamen la gepatroj devas al ni doni benon!’

Jiři respondis nenion, sed la onklo alpaŝis al ni, sendis Jiřin el la ĉambro kaj diris: ’Madlena, vi estas pia knabino, plaĉas al mi, mi vidas, ke Jiři estos feliĉa, kaj ke li ne sen motivo vin plendsopiris. Mi detenus lin, se li estus alia homo, sed li havas obstinan kapon. Sen mia helpo li estus malesperinta, kiam oni varbis lin, mi sciis lin konsoli, precipe per tio, ke mi elpetis por li permeson al edziĝo. Mi ne povas kaŝi la veron. En Ĉeĥujon li ne rajtas reveni; kaj se vi aliavice irus hejmen, kiu scias, ĉu via familio vin ne persvadus. Kiam vi geedziĝos, tiam ni kune veturos al Olešnice, kaj la gepatroj ne rifuzos al vi la benon. La pilgrimantojn ni komisios transdoni leteron.

Postmorgaŭ okazos via geedziĝa ceremonio en la militista kapelo, mi anstataŭos viajn gepatrojn kaj prenas sur min pri tio respondecon. Madlenka, rigardu min, mi havas la kapon kiel neĝo; ĉu vere vi pensas, ke mi farus ion, pri kio mi ne povus antaŭ Dio respondi?’

Tiel diris al mi la onklo, kaj larmoj fluis sur liaj vangoj.

Mi konsentis pri ĉio.

Jiři estis pro ĝojo preskaŭ freneza. Mi ne havis pli da vestaĵoj, ol kion mi portis sur la korpo. Jiři tuj aĉetis al mi jupon, ĵaketon, kaj grenatojn sur la kolon por la edziĝa festo, la ceteron prizorgis la onklo. Tio estas la samaj grenatoj, kiujn mi havas, la kolĉikkolora mesulanjupo kaj la lazura ĵaketo. La pilgrimantoj foriris, la onklo donis al ili leteron, ke mi restos tie kelkajn tagojn kaj ke mi veturos kun li, pli multe li ne skribis. ’Estos pli bone, se ni priparolos la aferon’, li opiniis. La trian tagon matene ni havis la geedziĝan feston, militista pastro faris la ceremonion.

Sinjorino Liduška estis svatistino, Lhotskë honorfraŭlo, lia fratino fianĉknabino, la onklo kaj ankoraŭ unu urbano atestantoj, krom ili ĉeestis neniu. Sinjorino Liduška aranĝis al ni matenmanĝon, kaj tiel ni pasigis tiun tagon en timo antaŭ Dio kaj en ĝojo, rememorante nur pri la niaj hejme. Sinjorino Liduška incitetis Jiřin ĉe la tablo, senĉese al li dirante; ’Vi, vi, fianĉo, mi eĉ ne rekonas vin, vi ne estas tiu nubmiena sinjoro Jiři; sed nemirinde, ke via vizaĝo tiel radias!’ Oni parolis jen pri tio jen pri alio, kiel estas kutimo. Jiři tuj volis, ke mi loĝu ĉe li, sed la onklo tion ne permesis, nur kiam ni estos revenintaj el Ĉeĥujo kaj finintaj la pilgrimon al Vambeřice.

Post kelkaj tagoj ni veturis al Olešnice, mi kaj la onklo.

Kiel oni miris, ke mi estas edzino, kaj kiel ploris la patrino, ke Jiři estas soldato, mi ne povas al vi priskribi.

Mia panjo interplektis la manojn kaj senĉese plendis, ke mi volas ŝin forlasi, en fremdlandon sekvi la soldaton, tiel ke la haroj ĉe tio hirtiĝis. Sed paĉjo, ĉiam prudenta kaj saĝa, decidis. ’Nun finon,’ li diris ’kiel ili aranĝis al si la liton, tiel ili dormos. Ili amas unu la alian, ili kune suferu: vi, patrino, scias, ke pro mi vi ankaŭ forlasis la patron kaj la patrinon, kaj tio estas destinita al ĉiu knabino.

Kiu estas kulpa, ke trafis Jiřin tiu akcidento? Cetere tie ne daŭras longe la servado; kiam li finfaros tiun taskon, li povas veni ĉi tien.

Kaj vi, baptanino, trankviliĝu, Jiři estas sana knabo, kaj li ne malĝojos, pri tio li jam estas zorginta. Vi, Madla, ne ploru, Dio donu al vi feliĉon, kaj kun kiu vi iris al la altaro, kun tiu iru en la tombon.’ Per tiuj vortoj la patro donis al mi la benon kaj larmoj surveŝis lian vizaĝon. La patrinoj ankaŭ ploris.

Mia patrino, dumvive pri ĉio zorgema, havis la kapon plena. ’Kia malprudentaĵo,’ ŝi riproĉis min, ’ŝi tie havas eĉ ne kusenon, eĉ ne mastrumilaron, eĉ ne vestaĵon, kaj ŝi edziniĝas. De kiam mi sur la piedoj stariĝis, mi ne vidis tian renversitan mondon!’ Mi ricevis decan ekipaĵon, kaj kiam mi havis ĉion en ordo, mi revenis al Jiři, kaj ne forlasis lin ĝis lia morto. Tiu malfeliĉa milito, se tiu ne estus estinta, li povus ankoraŭ esti ĉi tie! Jen vi vidas, ke mi scias, mia kara, kio estas ĝojo kaj kio estas malĝojo, ke mi scias, kio estas juneco kaj malsaĝo,” finis avinjo, metante kun milda rideto la sekan manon sur la ovalan brakon de Kristla.

”Vi multe suferis, avinjo, sed vi tamen estis feliĉa, vi ricevis tion, kion la koro deziris. Se mi scius, ke mi eĉ post ĉiuj suferoj estos feliĉa, mi volonte ilin alportus, eĉ se mi devus atendi Mílan dum dek kvar jaroj,” diris Kristla.

”La estontecon Dio havas en la manoj. Kio estos, tio estos, tion vi, mia kara, ne evitos, kaj plej bone estas sin fordoni kun firma konfido en la volon de Dio!”

”Kio restas alia; sed oni ofte ne povas rekosciiĝi, kaj se Jakub estos varbita, mi ĝemploros. Kun li foriros ĉia ĝojo, kun li estos perdita mia sola subteno.”

”Kiel vi parolas, Kristla, ĉu vi ne havas patron?”

”Mi havas bonan patron, Dio lin por mi konservu; sed li tamen jam estas maljuna, grumblema. Jam ĉijare li volis senĉese, ke mi edziniĝu, por ke lin iu povu anstataŭi; kion mi faros, se Jakub estos varbita? Kaj mi tamen ne edziniĝos kun alia viro, eĉ se ĉiuj kontraŭ mi obstiniĝus; mi laboros ĝis mortlaciĝo, por ke paĉjo ne povu grumbli, kaj se ne estos eble – bone, mi ne edziniĝos.

Ho, avinjo, vi eĉ ne kredas, kion mi suferas en tiu gastejo!

Ne pensu pri la laboro, Dio gardu, tiu estas por mi ludo, sed pro tio, kion mi ofte devas ŝajnigi ne aŭdi, doloras min la koro.”

”Kaj de tio vi ne povas liberiĝi?”

”Mi petas vin, kiel? Kiomfoje mi diris al la patro:

’Vidu, paĉjo, tio kaj tio okazas, ne toleru tiajn gastojn’, sed li ne volas perdi gastojn, kaj tial li ĉiam diras al mi:

’Mi petas vin, knabino, diru kion vi volas, nur ne estu malĝentila, por ke la gastoj ne forpuŝiĝu, estas ja nia metio.’ Mi ne rajtas esti malĝentila kaj malafabla; se mi estas afabla, mi fariĝos en ĉiu ajn buŝo objekto de kalumnioj; gaja, kantema, kiel mi ĉiam estis, mi apenaŭ estos, kion do mi faru? Se estus nur iaj ventbabiluloj, mi baldaŭ ilin rebatus, sed la administranto kaj la skribisto el la kastelo estas maldolĉaj gastoj, ili tedas min kaj naŭzas. Mi hontas diri al vi tion, kiel tiu maljuna kapro min persekutas, kaj ŝajnas al mi, kvazaŭ iu suflorus al mi, ke li klopodos forigi Mílan, ĉar li scias, ke li estas mia defendanto, kaj ĉar li timas, ke okazos al li tio, kio okazis al la italo. Unuflanke li ŝajnigas, kvazaŭ li volus fari komplezon al la vilaĝestro, aliafianke li sin venĝas pro la filino, sed ĉiam la ruzulo pensas pri si mem. Paĉjo lin timas, kaj la kompatinda panjo, vi scias, kvazaŭ ŝi ne estus jam sur la mondo, ŝi pli kuŝas ol iras, al tiu mi ne povas veni kun tia afero.

Se mi estus edzino, ĉio estus alia; kiam iu al mi ne plaĉus, mi nur dirus tion al Míla, kaj se li ne povus lin forpeli, li rigardus lin, ke tiu homo preskaŭ ne kuraĝus min rigardi. Ho, avinjo, se mi povus al vi tion eldiri, kiel li amas min, kaj mi lin; sed tio estas neebla,” kaj la junulino, apogante la kubutojn sur la genuojn, metis la vizaĝon en la manojn kaj silentis.

En la sama momento senbrue, nerimarkate, Míla eniris en la ĝardenon. Lia bela vizaĝo estis disfosita de doloro, la klaraj okuloj malheligitaj; la kaŝtankoloraj bukloj, ĉirkaŭ la frunto volviĝintaj, estis fortonditaj, anstataŭ la fiergajula lutrofelaĵo li havis sur la kapo soldatan ĉapon, sur ĝi faskon da pinglobranĉoj. Barunka lin timis, la manoj de avinjo falis sur la genuojn, ŝia vizaĝo paliĝis, kaj ŝi mallaŭte diris: ”Dio vin konsolu, knabo!” Sed kiam Kristla levis la kapon, kaj Míla prezentante al ŝi la manon per voĉo preskaŭ sensona diris: ”Mi estas soldato, post tri tagoj mi devos iri al Hradec!” ŝi falis al li sen sentoj en la brakojn.

image-029


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.