La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVINJO

Aŭtoro: Božena Němcová

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

II

image-004

En somero avinjo leviĝis je la kvara, en vintro je la kvina horo. Ŝia unua laboro estis krucbeni sin kaj kisi la krucifikson fiksitan al pistaka rozario, kiun ŝi ĉiam kunportis kaj havis nokte sub la kapo. Poste, benante Dion, ŝi leviĝis kaj estante vestita aspergis sin per benita akvo, prenis spindelon kaj ŝpinis, kantante matenajn kantojn. Ŝi mem, maljuna kompatindulino, ne povis plu dormi, sed sciante, kiel la dormado estas dolĉa, ŝi deziris ĝin al la aliaj. Proksimume unu horon post ŝia leviĝo, oni aŭdis monotonan klakadon de pantofloj; knaris la unua, la dua pordo, avinjo aperis sur la sojlo. En la sama momento blekis la anseroj en la stalo, la porkinoj gruntis, la bovino blekis, la kokoj svingis la flugilojn, la katinoj de ie alkurinte sin frotis je ŝiaj piedoj. La hundoj elsaltis el la budoj, streĉis la membrojn kaj unusalte estis ĉe avinjo; se ŝi ne estus sin defendinta, ili certe estus ŝin faligintaj kaj elpuŝintaj el la manoj la pajlokorbon kun greno por la kortbirdoj. Avinjon tiel amis ĉi tiuj bestoj, kaj ŝi ilin ankaŭ. Dio gardu, ke ŝi vidu, ke iu senutile turmentas, eĉ se vermon: ”Kio malutilas aŭ utilas la homon kaj oni devas ĝin buĉi, nu, Dio permesu, buĉu ĝin, sed ne turmentu ĝin,” ŝi diris. Sed al la infanoj ne estis permesite rigardi, eĉ se oni tranĉbuĉis kokidon, nur pro tio, ke ili ĝin bedaŭrus, kaj ĝi sekve ne povus morti.

Sed foje ŝi je ambaŭ hundoj, Sultán kaj Tyrl, treege koleriĝis. Sed estis ankaŭ kaŭzo por koleri! Ili ja subfosis la muron de la stalo kaj disŝiris dum unu nokto dek anasidojn, belajn, flavajn, kiuj tiel gaje ĝojigis la vivon.

La brakoj de avinjo malleviĝis, kiam ŝi malfermis matene la stalon kaj la ansero kun tri restintaj anasidoj elkuris eksteren, terurite blekante, kvazaŭ ĝi plendus pro siaj mortigitaj idoj, kiujn ŝi elkovis anstataŭ ilia flirtema, vagema patrino. Avinjo suspektis mustelon-rabistinon, sed ŝi konvinkiĝis laŭ la piedsignoj, ke tion faris la hundoj.

Hundoj, la fidelaj gardantoj! Avinjo eĉ ne kredis siajn okulojn. Kaj ankoraŭ ili venis kaj flatis, kvazaŭ nenio estus okazinta, kaj tio pleje kolerigis avinjon! ”For de mi, vi fibestoj! Kion al vi faris la anasidoj? Ĉu vi eble malsatas? Ne; pro nura petolemo vi tion faris. For de mi, eĉ vidi mi ne volas vin!” La hundoj mallevis la vostojn kaj sin fortrenis en la budojn; sed avinjo, forgesinte, ke estas frue, iris en ĉambron por rakonti al la filino sian malĝojon.

Sinjoro Prošek ne pensis alion, ol ke ŝtelistoj priŝtelis la kameron, aŭ ke Barunka mortis, kiam li vidis la larmantan kaj palan avinjon eniri en la ĉambron. Sed kiam li aŭdis la tutan okazintaĵon, li devis ridi pri avinjo. Lin ne tuŝis la morto de kelkaj anasidoj. Li ne kovmetis ilin, li ne vidis, kiel ili rompas la ovŝelon, kiel amindaj ili estas, kiam ili naĝas sur la akvo, subakvigas la kapojn kaj per la kruroj svingas sin super la akvo. Por sinjoro Jan tio estis nur perdo de kelkaj rostaĵoj. Tial li kontentigis la rajton kaj justecon, prenis skurĝon kaj iris eksteren por puni la hundojn, por ke ili tion memoru. Avinjo ŝtopis la orelojn, kiam ŝi aŭdis la bruegon ekstere, sed ŝi pensis:

”Kia helpo, tio devas esti, ili memoru ĝin.” Sed kiam nek post unu horo nek post du la hundoj eliris el la budoj, ŝi devis iri rigardi, ĉu oni vundis ilin. ”Kio farita, estu forgesota, estas ja nur muta estaĵo,” ŝi diris al si, rigardante en la budojn. La hundoj komencis ĝemi, malĝoje ŝin rigardis, preskaŭ ventroglitante al ŝiaj piedoj. ”Nun vi tion bedaŭras, ĉu? Vidu, tiel okazas al malbonuloj. Memoru tion!” – La hundoj tion memoris. Kiam ajn anseridoj aŭ anasidoj iris en la korto, prefere ili rigardis flanken aŭ foriris, kaj tiel ili reakiris plene la inklinon de avinjo.

Kiam avinjo prizorgis la kortbirdaron, ŝi vekis la servistinojn, se ili ne jam leviĝis mem. Nur post la sesa horo ŝi alpaŝis la liton de Barunka, frapetis delikate ŝian frunton – tiel laŭdire la animo plej baldaŭ vekiĝas – kaj diris mallaŭte: ”Leviĝu, knabineto, leviĝu, estas tempo,” helpis ŝin vesti, poste ŝi iris rigardi la apudan ĉambron, ĉu la malgranda etularo leviĝis; se unu aŭ alia sin streĉis sur la lito, ŝi frapetis lin je la dorso admonante: ”Leviĝu, leviĝu, la koko jam naŭfoje ĉirkaŭiris la sterkujon kaj vi ankoraŭ dormas; ĉu vi ne hontas?” Dum la lavado ŝi helpis la infanojn, sed dum vestado ŝi ne sukcesis. En tiuj butonoj, agrafoj kaj bagatelaĵoj sur jaketoj kaj vestoj ŝi ne povis spertiĝi: ordinare kio apartenis antaŭe ŝi metis malantaŭen. Kiam la infanoj estis vestitaj, ŝi genufleksis kun ili antaŭ la bildo de Kristo benanta infanojn, preĝis ”Patro Nia”, kaj poste oni iris matenmanĝi.

Se ne estis io grava por fari hejme, avinjo sidis en sia ĉambro apud la radŝpinilo, sed somere kun sia spindelo en la korto sub la tilio aŭ en la parko, aŭ ŝi iris kun la infanoj promeni. Ĉe tio ŝi kolektis plantojn, kiujn poste hejme ŝi sekigis kaj konservis por bezono. Precipe ĝis la festo de sankta Johano Baptisto ŝi iris kolekti plantojn dum rosfalo – tiam ili laŭdire estas plej bonaj. Se iu estis malsana, avinjo jam havis tuj pretan medikamenton: amaran trifolion por digesto, kariofilon kontraŭ gorĝdoloro k. s.; kuraciston ŝi dum sia tuta vivo ne bezonis.

Krom tio alportis en la domon sanigajn spicojn maljuna virino el la montaro Krkonoše, kaj pri tiu avinjo speciale zorgis kaj aĉetis grandan kvanton. La maljuna spicistino alvenis ĉiun aŭtunon en fiksita tempo kaj tiam ŝi gastis en Staré bělidlo, kie oni ŝin per ĉio bona regalis dum unu tago kaj nokto. Ĉiujare la infanoj ricevis de ŝi korneton da terniga pulvoro, la mastrino diversan bonodoran incenson kaj muskon; krom tio la tutan vesperon la maljuna virino rakontis al la infanoj pri Ribrcoul, kia sagaculo li estas kaj kiel petole li traktas la montaranojn; ŝi imagigis al la infanoj la terurojn, kiuj okazas, kiam Ribrcoul migras al sia princino Kačenka, tien ien en montaron de Kačenka, kie ŝi loĝas. Sed la princino lin ĉe si ne toleras longe kaj denove post tempo lin forpelas, kaj tiam li laŭdire tiel forte ploregas, ke ĉiuj riveroj en la montaro superakviĝas. Sed kiam ŝi lin alvokas, tiam li migras kun tia rapideco kaj kun tia ĝojo, ke ĉion, kio kuŝas en lia vojo, li renversas, elterigas kaj forportas. Arbarojn li elradikigas, ĵetas ŝtonojn de deklivoj, deportas tegmentojn, unuvorte sur la vojo, kie li migras, estas ĉio ruinigita kiel per dia puno.

La spicistino alportis ĉiujare la samajn spicojn kaj la samajn mirrakontojn, sed al la infanoj ili ĉiam ŝajnis esti novaj kaj ĉiam ili ĝojatendis la maljunan virinon. Kiam krokusoj aperis en la herbejo, tiam ili diris: ”Nu, jam baldaŭ alvenos la maljunulino el montaro,” kaj se ŝi je kelkaj tagoj malfruiĝis, avinjo diris: ”Kio okazis al la maljunulino? Espereble ŝin Dio ne malsanigis, aŭ ĉu eble ŝi jam mortis?” Kaj oni rakontis pri ŝi tiel longe, ĝis kiam ŝi reaperis en la korto portante korbon sur la dorso.

De tempo al tempo avinjo iris kun la infanoj al pli longaj promenoj, jen en la domon de la arbaristo, jen en la muelejon, aŭ ili eniris arbaron, kie la birdoj agrable kantis, kie estis sub la arboj sternitaj delikatmolaj muskaj tapiŝoj kaj kreskis tiom da bonodoraj konvaloj, primoloj, anemonoj, diantoj, tutaj tufoj da dafno kaj tiu bela sova ĝa lilio. Tiun al ili alportis la pala Viktorka, kiam ŝi vidis, ke ili kolektas florojn kaj ligas al bukedoj. Viktorka estis ĉiam pala, ŝiaj okuloj brilis kiel du karberoj, la nigrajn harojn ŝi havis ĉiam senordaj, neniam ŝi havis belan veston kaj neniun ŝi alparolis. Je la rando de la arbaro estis granda kverko; tie staris Viktorka tutajn horojn, fikse rigardante la kluzon. Dum krepuskiĝo ŝi iris ĝis la kluzo mem, sidiĝis sur muskokovritan radikŝtipon kaj kantis ĝis malfrua nokta horo. ”Sed avinjo,” demandis la infanoj avinjon, ”kial Viktorka havas neniam belan veston, eĉ ne en dimanĉo? Kaj kial ŝi neniam ploras?”

”Ĉar ŝi estas freneza.”

”Kaj kiel estas, avinjo, se oni estas freneza?” demandis la infanoj.

”Nu, oni ne havas bonan prudenton.”

”Kaj kion oni faras, se oni ne havas bonan prudenton?”

”Ekzemple: Viktorka neniun alparolas, ŝi iras vestita per ĉifonoj, loĝas en arbaro en groto dum somero kaj eĉ dum vintro.”

”Kaj dum nokto ankaŭ?” demandis Vilém.

”Nu certe, ke ankaŭ. Vi ŝin ja aŭdas, ke ŝi malfrue en la nokto kantas ĉe la kluzo, poste ŝi iras en la groton dormi.”

”Kaj ĉu ŝi ne timas vaglumojn aŭ la nikson?” kun granda miro demandis la infanoj.

”Ekzistas ja neniu nikso,” diris Barunka; ”paĉjo tion rakontis.”

En somero Viktorka venis malofte al la domoj por peti, sed en vintro ŝi alvenis kvazaŭ korniko, frapetis la pordon aŭ fenestron kaj nur la manon ŝi etendis: ricevinte poste pecon da pano aŭ ion alian, ŝi silente foriris.

La infanoj, vidante sur la frostiĝinta neĝo sangan postsignon de ŝia piedo, postkuris ŝin kaj vokis: ”Viktorka, iru al ni, panjo donos al vi lanŝuojn, vi povas esti ĉe ni.”

Sed Viktorka eĉ ne turnis la kapon kaj kuris en la arbaron.

Dum belaj someraj vesperoj, kiam ĉielo estis hela, bela kaj brilegis la falantaj steloj, avinjo plezure sidiĝis kun la infanoj ekstere sub tilion. Ĝis kiam Adélka estis malgranda, ŝi sidigis ŝin sur siajn genuojn, Barunka kun la knaboj staris apud la genuoj. Eĉ ne povis esti alie; kiam avinjo komencis ion rakonti, ĉiuj devis rekte rigardi ŝian vizaĝon, por ke ili eĉ ne vorton preterlasu.

Avinjo rakontis al ili pri brilaj anĝeloj, kiuj loĝas tie supre kaj bruligas la lumojn por la homoj; pri la gardan ĝeloj, kiuj protektas la infanojn sur ĉiuj vojoj, kiuj ĝojas, kiam ili estas bonaj, kaj ploras, kiam ili ne obeas. La infanoj turnis la okulojn al la hela ĉielo, kie brilis milmiloj da malgrandaj lumoj, nebulaj kaj grandaj, brilantaj en plej belaj koloroj.

”Kiu el tiuj steloj estas mia?” Jan demandis iun vesperon.

”Tion nur Dio scias. Sed pensu, ĉu estus eble inter tiuj milionoj da steloj ĝin trovi?” respondis avinjo.

”Al kiu apartenas tiuj belaj steloj, kiuj tiel brilas?” demandis Barunka.

”Ili apartenas al tiuj homoj, kiujn Dio speciale ekamis, la diaj elektitoj, kiuj estis multe bonfarintaj kaj Dion neniam kolerigis,” respondis avinjo.

”Sed avinjo,” demandis ree Barunka, kiam eksonis de la kluzo la plendaj sonoj de intermita kanto – ”ĉu ankaŭ Viktorka havas sian stelon?”

”Ŝi havas, sed ĝi estas nebulita. Sed nun venu, ke mi vin kuŝigu, estas tempo por dormo,” ŝi aldonis, kiam jam multenoktiĝis. Ŝi preĝis kun ili: ”Anĝelo dia, gardanto mia!” aspergis ilin per benita akvo kaj kuŝigis en neston.

La malgrandaj tuj dormis, sed Barunka multfoje ankoraŭ alvokis avinjon al la lito kaj petis: ”Sidiĝu apud mi, avinjo, mi ne povas ekdormi.” Kaj avinjo prenis la manon de la nepino en sian manon kaj komencis kun ŝi preĝi, kaj preĝis, ĝis kiam tiu ĉi fermis la okulojn.

Avinjo iris kuŝiĝi je la deka – tio estis ŝia horo, tion ŝi sentis en la okuloj: ĝis tiu tempo ŝi havis la taskon, fiksita en la mateno, preta. Antaŭ ol ŝi iris dormi, ŝi rigardis, ĉu ĉio estas fermita, ŝi kunvokis la katojn kaj enfermis ilin en la subtegmento, por ke ili ne surrampu la infanojn kaj ilin sufoku; per akvo ŝi estingis en la forno ĉiun fajreron kaj preparis sur la tablo tindrujon kaj kenon. Se oni atendis fulmotondradon, ŝi pretigis kandelon, en blankan tukon envolvis panbulon kaj metante ĝin sur la tablon diris al la servistaro: ”Tion memoru: en okazo de fajro la pano devas esti la plej unua, kiun oni devas kunpreni: poste oni ne konfuziĝos.”

”Sed avinjo, fulmo ja ne frapos!” diris la servistinoj; sed iliaj meditaĵoj maltrafis.

”Nur Dio estas ĉiopova, kion vi povas scii. Neniam oni estas sufiĉe singardema – tion memoru.”

Kiam ĉio estis en ordo, ŝi genufleksis antaŭ krucifikson, preĝis, aspergis sin kaj Barunkan ankoraŭ unufoje per benita akvo, la pistakan rozarion ŝi metis sub la kapon kaj pensante Dion ŝi ekdormis.

image-005


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.