|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() AVINJOAŭtoro: Božena Němcová |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Krom la jarrevenaj festoj, estis ĉiu dimanĉo, je kiu la infanoj precipe ĝojis. En dimanĉo ilin avinjo ne vekis, kiam ili estis leviĝontaj, tiam ŝi estis jam longe en la urbo por partopreni frumeson, ĉar tiun ĉi meson, ŝi, kiel maljuna mastrino estis kutiminta ĉeesti. La patrino, kaj kiam la patro estis hejme, eĉ li, iris al la solena meso, kaj tiam iris, se estis bela vetero, la infanoj kun ili, renkonte al avinjo. De malproksime, apenaŭ vidante avinjon, ili vokis al ŝi, galope kurante al ŝi, kvazaŭ ili ŝin la tutan jaron ne estus vidintaj. En dimanĉo avinjo ŝajnis al ili ĉiam iel alia, la vizaĝo pli hela, pli afabla; ŝi estis ankaŭ pli bele vestita: sur la piedoj novajn nigrajn pantoflojn, sur kapo blankan kufon kun ”kolombino” el amelumitaj blankaj galonoj; ĝi sidis sur ŝi super la nuko kvazaŭ viva birdo.
La infanoj rakontis al si, ke avinjo estas en dimanĉo ”terure bela”.
Ordinare, kiam ili venis al avinjo, ĉiu volis ion porti.
Do, unu ricevis rozarion, la dua tukon, sed Barunka, kiel la plej maljuna, portis ĉiufoje la platkorbon. Sed pro tio ĉiam naskiĝis nelaŭdindaj kriadoj, ĉar la knaboj estis scivolaj kaj volis rigardi en la platkorbon, kion siavice Barunka ne volis permesi. La rezulto estis ĉiufoje akuzo; Barunka devis sin turni al avinjo, ke ŝi insultu la knabojn.
Sed avinjo, anstataŭ riproĉi, ŝovis la manon en la platkorbon, disdonis al la infanoj aŭ pomojn aŭ ion alian kaj tuj estis sankta paco. Kvankam sinjorino Prošková diris ĉiudimanĉe: ”Mi petas vin, avinjo, alportu al ili nenion plu,” avinjo ĉiudimanĉe al ŝi respondis: ”Kiel do estus, se mi al ili nenion portus el la preĝejo. Ni ja ankaŭ ne estis pli bonaj!” Do, restis kiel antaŭe.
Kune kun avinjo alvenis la patrino, tio estas la edzino de la muelisto, kaj iafoje ankaŭ iu baptanino el Žernov, vilaĝo, kiu kuŝas plej proksime super la muelejo. La patrino portis longan robon kun kamizolo kaj kufon broditan per arĝento. Ŝi estis malalta virino, rondvanga, kun nigraj gajaj okuloj, ŝi havis mallongan platan nazon, rideman buŝon, malgrandan mentonon kaj submentonon, ĉirkaŭ la kolo ŝi portis en dimanĉo perlan kolieron, en labortagoj granatan; sur la brako ŝi havis longan rondan korbon plektitan el kano, kun ronda kovrilo, en kiu estis iom da tiu butika spicaĵo, kiun la patrino bezonis por la mastrumado.
Post la virinoj iris sinjoro patro, ordinare kun iu baptano.
Se estis varmege, li portis sian helgrizan surtuton, pendigitan sur bastono, sur la ŝultro. En dimanĉo li havis ciritajn botojn, ĝis mezo de la tibio, kaj supre sur ili kvastojn, kio tre plaĉis al la knaboj. La pantalontubojn li havis malvastaj kaj enŝovitaj en la botojn. Sur la kapo li havis altan nigran barankan ĉapon, sur kiu sur unu flanko de la supro ĝis malsupro estis bluaj kokardoj. La dua baptano estis ankaŭ vestita kiel sinjoro patro, nur longa surtuto, malantaŭe ornamita kun faldaĵoj kaj per grandaj plumbaj butonoj, estis verda kaj ne griza; la grizan ŝatis sinjoro patro kiel muelisto.
La homoj irantaj al la solena meso kaj la revenantoj, salutis sin reciproke en nomo de Dio. Iufoje oni haltis, demandis iuj la aliajn, kiel oni fartas tie, kiel tie; kio okazis en Žernov, kio en la muelejo. En vintro oni povis renkonti nur malmultajn žernovanojn, irantajn en la urbon en preĝejon, ĉar la vojiro sur kruta deklivo estis danĝera.
Tiam ili iris aŭ en Studnicen aŭ en Âervena Hóran, en ambaŭ vilaĝojn la vojo estis pli irebla. En somero tio neniel ĝenis ilin, precipe ne la gejunularon. En dimanĉo antaŭ tagmezo la vico de homoj irantaj tra herbejoj al la urbo eĉ ne ŝiriĝis. Jen iras malrapidpaŝe maljunulino en pelto kaj ŝultrotuko, kaj apud ŝi apogante sin je bastono marŝas maljuna viro, ho certe maljuna, ĉar li portas en la haroj kombilon – tiun modon ŝatas nur maljunuloj.
Virinoj en blankaj kufoj kun ”kolombino”, viroj en barankaj aŭ paradaj lutrofelaj ĉapoj ilin preterkuras, rapide marŝante trans longan ponton al la deklivo. De la supro malsupren alvenas dancpaŝe knabinoj kiel cervinoj kaj post ili rapidas junuloj viglegaj kiel cervoj. Jen aperas tra la arbaĵo surblovita blanka maniko, jen alkroĉi ĝas sur la arbetaĵo ruĝa rubando flirtanta de la ŝultro, ie vidiĝas multkolora brodita kamizolo de junulo, ĝis fine la tuta gaja grupo elkuras sur la verdan bedon.
Alveninte hejmen, avinjo demetis la dimanĉan veston, surmetis kanvasan jupon kaj mastrumetis. Post tagmanĝo estis plej agrable al ŝi sidiĝi, meti la kapon sur la genuojn de Barunka kaj lasi serĉi la ”vivajn” harojn, kiuj, ŝi diris, ŝin tre jukas. Kutime ŝi ĉe tiu karesado ekdormis, sed neniam longe. Vekiĝinte, ŝi ĉiam miris, ke ŝi ekdormis, dirante: ”Nu vere, mi eĉ ne scias, ke la okuloj al mi tiel kungluiĝis.”
Posttagmeze ŝi iris kun la infanoj en la muelejon; tio estis jam kvazaŭ kontraktita kaj la infanoj je tiu posttagmezo tre ĝojis. En la muelejo oni havis ankaŭ filinon, aĝan kiel Barunka, oni nomis ŝin Mančinka, kaj tio estis knabino bona kaj ludema.
Apud la muelejo antaŭ pordego staris inter du tilioj statuo de sankta Johano de Nepomuk; tie sidis en dimanĉo post la tagmanĝo la patrino, iafoje ankaŭ baptanino el Žernov, tiu loĝanta sur la deklivo, kaj Mančinka.
Sinjoro patro staris antaŭ ili, ludante per la flartabakujo kaj ion rakontante al la virinoj. Tuj kiam ili ekvidis avinjon alvenanta kun la infanoj laŭlonge de la kanalo, Mančinka kuris al ili renkonte kaj sinjoro patro, havante jam ree pantoflojn kaj suprenfalditan pantalonon kaj grizan kamizolon sur si, marŝis malrapide post ŝi kun la baptanino el Žernov. Sed la patrino rapidis en la muelejon por ”prepari ion por la infanoj, por ke ili ne maltrankvili ĝu,” ĉe tio aldonante. Kaj antaŭ ol la infanoj alvenis, jam estis preparita tablo, aŭ sub fenestroj, en ĝardeno aŭ sur la insulo, aŭ vintre en la ĉambro; sur la tablo estis bonaj buĥtoj, pano, mielo, butero kaj kremo, je la fino sinjoro patro alportis ankaŭ en korbo freŝe rikoltitajn fruktojn, aŭ la patrino alportis pajlokorbon da sekaj pomtranĉaĵoj kaj prunoj. Kafo kaj simila sinjora trinkaĵo ne estis tiam ankoraŭ en modo inter la popolo, nur ĉe sinjorino Prošek kafo estis trinkata.
”Kiel bona vi estas avinjo, ke vi venis,” diris la patrino, prezentante al ŝi seĝon; ”mi ne scias, mi ne scias, se vi ne venus al ni iun dimanĉon, ŝajnus al mi, kvazaŭ dimanĉo ne estus. Sed nun manĝu, kion la bona Dio donacis!”
Avinjo malmulte manĝis kaj ankaŭ ŝi petis, ke la patrino ne donu tiajn porciojn al la infanoj, sed pri tio la korpulenta patrino nur ridis. ”Vi estas maljuna, do mi ne miras, ke vi ne manĝas multe; sed infanoj, ho Dio, tiuj havas anasajn stomakojn. Rigardu nian Mančan, kiam ajn vi volas, ŝi ĉiufoje diros al vi, ke ŝi estas malsata.” La infanoj faris ĝojan vizaĝon kaj tute pravigis la parolon de la patrino.
Kiam la patrino donis al ili po buĥto, ili foriĝis post la garbejon, tie avinjo ne bezonis timi pri ili. Tie ili ĵetis pilkon, ludis ĉevalojn, kolorojn kaj similajn ludojn. Atendis jam ilin tie ĉiufoje la samaj kunuloj, nome ses infanoj, unu malpli granda ol la alia, kiel fajfiloj de orgeno.
Tio estis infanoj el la linpistejo super la gastejo. Propre, tio estis linpistejo, sed kiam ekloĝis tie gurdisto kun edzino kaj infanoj, la gastejmastro konstruis al ili domon kaj ili havis tie ĉambron kaj kuirejon. Ilia patro iradis kun gurdo en la ĉirkaŭaĵo, la patrino lavis kaj flikis kaj taglaboris por peco da nutraĵo. Ilia posedaĵo ne restis pli granda ol la ses ”Panduroj”, kiel ilin sinjoro patro nomis, kaj iom da muziko. Malgraŭ tio estis nek sur la infanoj nek sur la gurdisto kaj lia edzino videbla ia mizero; la infanoj havis rondajn vangojn kaj en multaj tagoj eliris el la linpistejo bonodoro, tiel ke eĉ la preterpasantoj sentis apetiton. Kiam poste la infanoj kun grasumitaj, brilaj buŝoj eliris eksteren, la najbaroj pensis: ”Kion povas rosti la familio de Kudrna?”
Foje Mančinka, vizitinte la familion de Kudrna, venis hejmen kaj rakontis al la patrino, ke la edzino de Kudrna donis al ŝi pecon da leporo, sed ke ĝi estis tia bonaĵo, ke ŝi eĉ priskribi tion ne povas, ĝuste kiel migdaloj.
”Da leporo?” pensis la patrino; ”kie ili ĝin prenus? Ĉu ŝtelĉasas Kudrna? Li povus malbone al si servi!”
Venis vizite Cilka, la plej maljuna filino de Kudrna. Tiu knabino havis ĉiam ion por brakluli, ĉar ĉiujare ili havis novnaskiton. La patrino tuj ŝin demandis: ”Kion bonan vi havis al tagmanĝo?”
”Ho nenion – nur terpomojn,” respondis Cilka.
”Kiel, nenion, kiel nur terpomojn? Nia Manča ja rakontis, ke via patrino donis al ŝi pecon da leporo kaj ke ĝi estis tiel bona?”
”Ho, patrino, tio ne estis leporo, tio estis peco da kato; paĉjo ĝin ricevis sur Âervena Hóra, ĝi estis grasa kiel porko, la patrino elkuiris la grasaĵon, kaj paĉjo ŝmiros sin per ĝi. Kiam li komencis tusi, la forĝistedzino konsilis tion al li kontraŭ ftizo.”
”Ho, mia Dio, ili manĝas katojn!” ekkriis la patrino kaj senĉese kraĉis.
”Ho, se vi scius, patrino, kiel bona ĝi estas! Kaj sciuroj, ili estas ankoraŭ pli bonaj. Paĉjo renkontis arbaristan asistenton kaj tiu portis tri sciurojn, kiujn li estis pafinta por sia gufo; paĉjo lin petis, ke li donu ilin al li, ĉar li multfoje aŭdis, ke sciuroj estaj bonaj, kaj ke ili havas pli bongustan viandon ol juna leporo, ĉar ili nutras sin per aveloj. La asistento donis ilin al li kaj diris al li, ke estas vero, ke ili estas bonaj. Kaj paĉjo portis ilin hejmen, senhaŭtigis ilin kaj tiamaniere ni havis bonan tagmanĝon.
Kaj kiam Mančinka venis al mi, panjo donis al ŝi ankaŭ pecon. Antaŭ nelonge la patrino portis al ni ion el la kastelo; la servistino de la administrant-edzino sufokis dum nutrado per ŝtopbuletoj anseron, kaj oni devis ĝin tranĉbuĉi; la sinjorino ĝin ne volis kaj donis ĝin al panjo kaj ni havis por kelkaj tagmanĝoj viandon, grason por longa tempo…” Sed la patrino interrompis la parolon de la knabino, dirante: ”Iru, nur, iru; fi, malvarmo min trakuras!
Mančo, vi malpia, se vi ankoraŭ unufoje manĝos sciurojn ĉe la familio de Kudrna! Tuj iru vin lavi; kaj ne kuraĝu ion preni en la manon.” Tiel lamentis la patrino, elpuŝante Cilkan tra la pordo.
Mančinka ploris, certigante la patrinon, ke la leporo estis bona; sed la patrino konstante kraĉis. Venis sinjoro patro kaj aŭdinte, kio okazis, turnis la flartabakujon inter la fingroj, dirante: ”Kial vi koleras, patrino, kiu scias, je kio la knabino grasiĝos. Pri gusto, neniu disputo. Kiu scias, ĉu mi mem ne invitos min je bona sciuro?” ridetis sinjoro patro.
”Kun tia parolo vi restu post pordo, patro, kaj ĉesu babili!” koleris la patrino. Sinjoro patro fermis la okulojn kaj ridis.
Ne nur la patrinon, sed pli multajn homojn naŭzis akcepti ion ajn de la familio de Kudrna, eĉ preni ilin je la mano, kaj sekve nur pro tio, ke ili manĝas sciurojn, kion manĝus neniu homo. Sed al la infanoj de la familio de Prošek estis egale, ĉu la infanaro de Kudrna havis kiel tagmanĝon pasteĉojn el fazanoj aŭ el kornikoj, nur se ili venis post la garbejon kun ili ludi. Fidele ili dividis kun ili la buĥtojn kaj kion ili havis, nur por fari al ili plezuron.
Cilka, knabino jam dekjara, ŝovis al la malgranda infano, kiun ŝi estis braklulanta, pecon da buĥto en la manojn, kuŝigis ĝin en la herbon kaj ludis kune kun la aliaj, aŭ ŝi plektis el trunkoj de plantago ĉapojn por la knaboj kaj korbojn por la knabinoj. Petolante ĝis laciĝo, la tuta trupo revenis en la korton, kaj Mančinka anoncis al la patrino, ke ili ĉiuj havas grandegan malsaton. La patrino neniel miris pri tio kaj satigis ĉiujn, eĉ tiujn, kies buŝoj ŝin naŭzis. Sed sinjoro patro ŝin ĉiam incitis kaj kiam alkuris la infanoj, li komencis: ”Mi ne scias, ian pezon mi havas sur la brusto. Aŭdu, Cilka, ĉu vi ne havas hejme peceton da leporo? Vi povus –”
Sed la patrino ĉiam kraĉis kaj foriris. Avinjo, minacante sinjoron patron, ĉiam diris: ”Jen, ni vidu, kia ŝerculo vi estas, patro; se mi estus patrino, mi rostus al vi, je mia honoro, sufiĉe grandan kornikon kun pizoj.” Sinjoro patro turnante la flartabakujon fermis la okulojn kaj ridetis ŝercmoke.
Kiam la maljunaj sidis en la ĝardeno, sidiĝis kutime apud ili ankaŭ la muelestro, kaj tiam oni rakontis pri la matena diservo kaj la prediko, oni rakontis, kio estis anoncata, por kiu oni preĝis, kun kiu iu el ili ĉe la meso renkontiĝis; de tio oni venis al rikolto precipe kaj ĝenerale, al inundo, fulmotondroj kaj hajlado, al teksado kaj blankigado de tolo, kiel la linoj prosperas, kaj fine oni komencis paroli pri la ŝtelistoj el Kramolna kaj pri la krimulejo.
La muelestro estis tre rakontema, sed ĉirkaŭ vespero, kiam kunveturis la muelklientoj, memorantaj la proverbon: ”Pri frue veninta, pli frue muelas,” la muelestro devis iri en la muelejon, sinjoro patro iris iom rigardi, kiel oni fartas en la gastejo, kaj la sinjorinoj baptaninoj, estante solaj, rakontis al si ankaŭ ion pri tiu kaj pri alia.
En vintro, tiam la infanoj estis preskaŭ la tutan duontagon sur la bakforno post la forno; la bakforno estis granda, estis tie la kuŝejo de la servistino, kaj Mančinka havis tie ĉiujn siajn ludilojn kaj pupojn. Kiam la infanoj kungrimpis tie, estis plena plataĵo da ili kaj sur la supra ŝtupo sidis ankaŭ granda domhundo.
Sur tiu plataĵo oni solenis ĉiun dimanĉon edziĝfeston de iu pupo. Fianĉo estis la kamentubisto kaj Nikolao estis sinjoro pastro. Kaj poste oni manĝis, trinkis kaj dancis, ĉe kio ordinare iu piedpremis la piedon de la hundo, tiel ke ĝi ĝemblekis kaj interrompis la interparolon de la societo en la ĉambro. La patrino kriis al la infanoj:
”Mi petas vin, vi bando, ne minigu mian bakfornon, mi volas ja morgaŭ baki!” Sed sur la bakforno estis jam denove silento – la infanoj ludis jam refoje gepatrojn; al tiu juna panjo la cikonio alportis infanon kaj Adélka, kiu ne sciis aranĝi festenon, devis esti akuŝistino.
Vilém kaj Jan estis baptopatroj kaj oni nomigis ĝin Honziček.
Kaj denove estis festenoj, la manĝoj estis tre strangaj kaj la hundo estis ankaŭ gasto, por repaciĝi kun ili.
Honzíček tuj plenkreskis kaj paĉjo lin kondukis en lernejon, Jan estis instruisto kaj instruis lin silabi. Sed unu lernanto – tio ne iris, ĉiuj do devis lerni, sekve ili decidis:
”Ni ludos lernejon.” Ili do iris en lernejon, kie Jan instruis, sed neniu alportis la lecionon; la instruisto koleri ĝis kaj ĉiu estis ricevonta du batojn sur la manojn. Se ne povis esti alie, ili submetiĝis; sed la hundo, kiu estis ankaŭ lernanto kaj absolute nenion sciis, krom nazospiregi sur la bakforno, tiun kondamnis la instruisto, krom la du batoj, porti ankaŭ nigran tabulon sur la kolo, kio estis ankaŭ je ĝi farita. Sed apenaŭ oni pendigis al li la tabulon sur la kolon, tuj la kolerigita vilulo saltis de la bakforno malsupren kun terura bruego, ŝirante de si la hontigan signon. La muelestro saltis pro timo de la benko, avinjo kraĉis, kaj sinjoro patro minacante per la flartabakujo al la bakforno vokis: ”Malbenita kanajlaro, ne deziru, ke mi intervenu!” kaj turnante ĝin refoje inter la fingroj, li ridetis, sen ke la infanoj tion vidu.
”Tion faris certe tiu nia lucifero,” opiniis avinjo. ”Plej bone, se ni ekiros hejmen: la infanoj renversus ankaŭ la muelejon!”
Sed la gemuelistoj oponis sin. Ankoraŭ ne estis finita la rakontado pri tiu franca milito kaj pri tiuj tri potentatoj.
Avinjo konis ilin ĉiujn tri; ŝi estis tre sperta, ŝi konis la soldatstaton – ŝin kredis ĉiu.
”Kaj kiuj estis la tri glaciviroj, kiujn sendis la ruso kontraŭ Bonaparto?” demandis avinjon la muelhelpanto, bela, gaja junulo.
”Ĉu vi ne povas diveni, ke tio estis tri monatoj: decembro, januaro kaj februaro,” klarigis al li la muelestro.
”En Rusujo estas ja tia frosto, ke la homoj devas porti ujojn sur la vizaĝoj, alie frostiĝus iliaj nazoj. La francoj ne estas kutimintaj malvarmon. Apenaŭ ili venis tien, tuj ĉio frostmortis. Kaj la ruso, tiu bone sciis, ke estos tiel, pro tio li ilin retenis. Ho, li, kia ruzulo!”
”Kaj ĉu vi Jozefon, la imperiestron, persone konis?” demandis unu el la klientoj avinjon.
”Kiel mi lin ne estus koninta. Mi parolis ja kun li, kaj li donis al mi propramane ĉi tiun taleron,” diris avinjo, prenante en la manon la taleron, pendigitan sur granatoj.
”Ho mi petas vin, kiel tio okazis kaj kie li ĝin donis al vi?” multaj demandis.
La infanoj sur la bakforno estis iom silentiĝintaj kaj aŭdante tiun demandon, kuris de la bakforno kaj petis avinjon, ke ŝi rakontu, ĉar ankaŭ ili tion ankoraŭ ne aŭdis.
”Sed patrino kaj patro jam aŭdis,” replikis avinjo.
”Belan rakonton oni povas du fojojn, aŭ eĉ pli da fojoj aŭskulti senenue; rakontu nur,” diris la patrino.
”Nu, mi do ĝin diros al vi. Sed vi, infanoj, sidiĝu kaj sidu senbrue.”
La infanoj tuj sidiĝis kaj silentis kiel fiŝoj.
”Kiam estis konstruata Novë Ples (urbo nun nomata Josefov), mi estis knabino,” avinjo komencis sian rakontadon.
”Mi estas el Olešnice. Ĉu vi scias, kie estas Olešnice?”
”Ho jes, ni scias, estas trans Dobruška en la montaro apud la silezia landlimo, ĉu ne?” aŭdiĝis la muelestro.
”Jes tie, vere. Apud nia mastrumejo loĝis vidvino Novotná en malgranda domo. Ŝi nutris sin per farado de lanaj kovriloj. Kiam ŝi havis kelkajn pecojn faritajn, ŝi portis ilin en Jaromeřon aŭ en Pleson por vendi ilin. Ŝi vizitis tre ofte mian mortintan patrinon kaj ni infanoj kuris al ŝi kelkfoje dum tago. Nia patro estis baptopatro de ŝia filo. Kiam mi estis jam kapabla labori, Novotná diris al mi, kiam mi venis al ŝi: ’Venu sidiĝi al teksilo kaj lernu, iam ĝi utilos vin. Kion oni en juneco lernas, en maljuneco estas kvazaŭ trovita.’ Mi estis en mia tuta vivo ĉiam fajrolaborema kaj oni ne bezonis min admoni; mi obeis kaj baldaŭ mi tiel ellernis tiun metion, ke mi povis tute bone memstare labori. Tiutempe la imperiestro Jozefo estis tre ofte en Novë Ples. Ĉie oni rakontis pri li kaj kiu lin vidis, ŝatis tion, kiel unikaĵon.
Kiam foje Novotná estis ironta kun laboraĵo, mi petis la gepatrojn, ke ili permesu al mi akompani ŝin, ke mi dezirus viziti Pleson. La patrino vidis, ke la baptopatrino havas pezan ŝarĝon, tial ŝi diris: ”Nu, iru, almenaŭ vi povos helpi la baptopatrinon porti.” – La postan tagon frumatene ni ekmarŝis kaj antaŭ tagmezo ni venis sur herbejojn antaŭ Pleson. Tie kuŝis amasigitaj lignotraboj; ni sidiĝis sur ilin por surmeti botojn. La baptopatrino ĵus diris: ’Kien mi malĝoja virino povos porti unue ĉi tiujn kovrilojn?’ Jen venis de Ples sinjoro kaj rekte al ni. En la mano li portis ion similan al fluto, de tempo al tempo li metis tion al la vizaĝo kaj komencis malrapide turni sin.
’Jen, rigardu, baptopatrino,’ mi diras, ’estas ia muzikisto, li ludas fluton kaj li mem turniĝas laŭ la melodio.’
’Malsaĝa knabino, ĝi nek estas fluto nek muzikisto, tio estos sinjoro, kiu inspektas la konstruadon; mi vidas ja ilin ĉi tie marŝi. Li havas tubeton, en ĝi estas vitro kaj tra ĝi li rigardas; kaj laŭdire oni povas malproksimen vidi.
Kaj li vidas ĉien, kie kaj kiu ion faras!’
’Sed baptopatrino, se li nin vidis, kiam ni estis surmetantaj la botojn?’ mi diras.
’Nu kaj kion tio gravas? Ĝi ja estas nenio malbona,’ priridis min la baptopatrino.
Dum tiu interparolo la sinjoro venis ĝis ni. Li havis sur si grizan surtuton, malgrandan trikornan ĉapelon kaj malantaŭe pendis harligo kun rubando. Li estis ankoraŭ juna kaj bela sinjoro, kvazaŭ pentrita. ’Kien vi iras, kion vi portas,’ li demandis kaj restis staranta ĉe ni. La baptopatrino diris, ke ŝi portas en Pleson vendotan laboraĵon.
’Kio estas tiu laboraĵo?’ li demandis plue.
’Lanaj kovriloj, sinjoro, al soldatoj por kovriĝo; eble iu plaĉus al vi,’ diris Novotná, malligis rapide nodon kaj dismetis unu sur la traboj. Ŝi estis vere bona virino, tiu baptopatrino, sed kiam ŝi komencis vendi, ŝi estis terure elokventa.
’Tion faras via edzo, ĉu ne?’ siavice demandis ŝin la sinjoro.
’Faris, faris, ora sinjoro, sed je rikoltsezono jam pasis du jaroj, kiam li ĉesis fari. Li mortis pro ftizo. Mi kelkfoje helpis ĉe la teksado, ellernis teksi kaj nun ĝi utilas min.
Mi ankaŭ diras al Madla: ”Nur lernu, Madla; kion vi ellernos, tion al vi neniu homo forrabos.”’
’Ĉu ŝi estas via filino?’ demandis refoje la sinjoro.
”Ŝi ne estas mia, ŝi estas de la baptopatrino; sed ŝi helpas min de tempo al tempo. Ne rigardu ŝin, ke ŝi estas malgranda; kompense ŝi estas fortika kaj tre laborema.
Tiun ĉi kovrilon ŝi tute mem faris.’ La sinjoro frapetis miajn ŝultrojn kaj afable rigardis min. En mia tuta vivo mi ne vidis tiel belajn, bluajn okulojn; ĝuste kiel cejano.
’Kaj vi havas neniujn infanojn?’ la sinjoro turnis sin al la baptopatrino.
’Mi havas unu knabon,’ diris la baptopatrino, ’li vizitas lernejon en Rychnov. Dio donis al li la donacon de Sankta Spirito kaj li lernas facile, kvazaŭ lude; li kantas bele sur la ĥorejo, do mi plezure oferus por li kelkajn groŝojn, por ke li fariĝu pastro.’
’Nu, kaj se li ne volos esti pastro?’ refoje demandis la sinjoro.
’Ho li volos, sinjoro; Jiřík estas bona knabo!’ respondis la baptopatrino.
Dum tiu tempo mi senĉese rigardis tiun tubon kaj mi pensis, kiamaniere tiu sinjoro povas rigardi tra ĝi. Sed li ĝin vere devis rekoni laŭ mia nazo; subite li turnis sin al mi kaj diris: ’Vi eble ŝatus scii, kiel oni rigardas tra ĉi tiu lorno, ĉu?’ – Mi ruĝiĝis kaj eĉ ne povis suprenlevi la okulojn. Sed la baptopatrino rapide diris: ’Madla pensis, ke ĝi estas fluto kaj ke vi estas muzikisto. Sed mi klarigis al ŝi, kiu vi estas.’
’Kaj vi tion scias?’ ridis la sinjoro.
’Nu, mi ne scias, kiel vi estas nomata, sed vi tamen estas unu el tiuj, kiuj ĉi tie kontrolas la laboristojn kaj tra tiu tubo vi ilin rigardas, ĉu ne?’
La sinjoro ridis, ĝis li fleksiĝis. ’Nu,’ li diris, ’tion lastan vi trafis, patrino. Se vi volas rigardi tra tiu tubo, do rigardu,’ li turnis sin al mi, kiam li estis sufiĉe ridinta kaj delikate metis al mi la tubon al la okulo. Sed tiam mi, miaj karaj, vidis miraĵojn. En Jaromeř mi rekte rigardis en fenestrojn de la homoj kaj ĉiun mi rigardis, kion li faras, kvazaŭ mi starus ĉe li; kaj la homojn, kiuj laboris malproksime sur la kampoj, mi vidis preskaŭ apud mi.
Mi volis doni ĝin ankaŭ al la baptopatrino, ke ŝi rigardu, sed ŝi diris al mi: ’Kion vi pensas, tio tamen ne decas por mi, maljuna virino, ke mi ludu.’
’Sed ĝi ne estas ludilo, estas utila instrumento, patrino,’ diris al ŝi la sinjoro.
’Nu estu do tiel, sed por mi ĝi ne konvenas,’ diris la baptopatrino kaj neniel volis rigardi. Mi iel pensis, ĉu mi povus tra tiu vitro vidi la imperiestron Jozefon, kaj mi rigardis ĉiujn flankojn; kaj ĉar tiu sinjoro estis tiel bona, mi diris al li, kiun mi dezirus vidi.
’Ĉu vin tiel interesas la imperiestro? Ĉu vi amas lin?’ demandis min la sinjoro.
’Kial mi ne amu lin,’ mi diris, ’kiam lin ĉiu homo laŭdas pro lia boneco kaj afableco. Ni ja ankaŭ por li preĝas ĉiutage, ke Dio permesu, ke li longe regu, eĉ tiu lia edzino.’
La sinjoro iel ridetis kaj diris: ’Ĉu vi volus ankaŭ paroli kun li?’
’Ho, gardu Dio, kien mi turnus la okulojn,’ mi diris.
’Vi min ja ankaŭ ne timas kaj la imperiestro estas tamen homo kiel mi.’
’Sed tio tamen ne estas la samo, sinjoro,’ aŭdiĝis la baptopatrino. ’Sinjoro imperiestro estas sinjoro imperiestro kaj estas tamen io dirinda. Mi aŭdis, ke se oni rigardas al la imperiestro en la okulojn, ke frostotremo trakuras kaj varmo ardigas. Nia vilaĝkonsilanto jam du fojojn parolis kun li kaj li diras tion.’
’Via konsilanto ne havas verŝajne bonan konsciencon, kaj pro tio li povas sentime rigardi al neniu en la okulojn,’ diris la sinjoro kaj skribis ĉe tio ion sur malgrandan folion. Tiun folion li donis poste al la baptopatrino kaj diris al ŝi, ke ŝi iru en Ples en la provizejon, kaj kiam ŝi montros tiun folion, ŝiaj lankovriloj estos pagitaj. Al mi li donis tiun arĝentan taleron, dirante: ’Konservu tiun ĉi moneron kiel memoraĵon, por ke vi ne forgesu imperiestron Jozefon kaj lian edzinon. Preĝu por ili, la preĝo de sincera koro plaĉas al Dio. Kiam vi venos hejmen, vi povos diri, ke vi parolis kun imperiestro Jozefo!’ Li findiris kaj rapide foriris.
Ni surgenuis kaj neniu el ni sciis, kion ni faras de timo kaj ĝojo. La baptopatrino komencis insulti min, ke mi tiel senĝene parolis kun li, sed ŝi ankaŭ sufiĉe kuraĝis.
Sed kiu estus ja tion pensinta, ke tio estas la imperiestro.
Ni ĝojis pro tio, ke li verŝajne tamen ne ĉagreniĝis, ĉar li faris al ni donacon. En la provizejo oni pagis al Novotná trioble tiom por la lankovriloj, ol kiom ŝi postulis.
Ni preskaŭ flugis hejmen kaj kiam ni venis tien, la rakontado estis senfina kaj ĉiuj enviis tion al ni. La patrino truigis mian taleron kaj de tiu tempo mi portas ĝin sur la kolo. Jam kelkfoje mi fartis sufiĉe mizere kaj tamen mi ne seniĝis de ĝi. Domaĝo, eterna domaĝo, ke tiun sinjoron jam kovras la tero!” finis avinjo sian rakontadon kun ĝemo.
”Certe domaĝo!” asertis la ceteraj. La infanoj konante la historion de la talero, tiel pli turnis ĝin je ĉiuj flankoj, kaj ĝi fariĝis por ili des pli unika. Kaj avinjo estis ankoraŭ pli ŝatata de tiu tempo, kiam ili eksciis, ke ŝi parolis kun la imperiestro Jozefo. –
Per dimanĉa vespero komenciĝis jam en la muelejo nova semajno. La muelklientoj kunveturis, la mueliloj komencis malrapide laŭ sia kutima takto intermite klakbrui; la muelestro trairis la muelĉambron, inspektante per spertula okulo, kie eble estus io mankanta; la muelhelpanto kantante kuris de la supro malsupren, de la malsupro supren, de korbo al korbo, kaj sinjoro patro staris antaŭ la muelĉambro, bonvenigis gajmiene siajn konatojn, kiuj alportis al li profiton, proponante al ili pinĉon da flartabako.
La patrino kun Mančinka akompanis somertempe avinjon ĝis la gastejo. Se ĵus estis tie muziko, ili haltis por momento ĉe la barilo, kien aliris kutime al ili kelkaj baptaninoj, rigardante la dancantan junularon. Ne estis eble eniri por rigardi, tie estis plenege. Kristla mem, portante bieron eksteren en la ĝardenon, kie sidis la sinjoroj, devis porti la glasojn super la kapo, por ke oni ne elpuŝu ilin el ŝiaj manoj.
”Vidu ilin, sinjorojn,” diris la patrino montrante kapmove al la ĝardeno, kie sidis la kastelaj sinjoroj kiuj volis ĉiufoje, kiam Kristla venis al ili, reteni ŝin – ”vidu ilin!
Ho mi kredas, tio estus knabino por ili, tian vi tuj ne trovos.
Sed ne pensu, ke Dio ŝin lasis intence kreski por vi kaj ke vi detruu ŝian vivon!”
”Ne estas kaŭzo timi, patrino, ke Kristla lasos sin mistifiki de ili,” opiniis avinjo. ”Ŝi montros al ili, kie oni eliras.”
Ŝajnis tiel. Unu el la sinjoroj, je mejlo odoranta de mosko, flustris ion en la orelon de la knabino; sed ŝi kun rido draste respondis al li: ”Kunmetu nur, sinjoro, kunmetu, ni ne aĉetos!” Poste ŝi kuris en la antaŭĉambron kaj kun gaja vizaĝo ŝi metis la manon en la kaloplenan manon de altkreska junulo, lasante sin ĉirkaŭpreni kaj konduki al danco, ne reagante al vokado: ”Kristinka, venu enverŝi!”
”Tiu estas al ŝi pli kara ol la kastelo kun ĉiuj sinjoroj kaj trezoroj,” ridetis avinjo, deziris al la patrino bonan nokton kaj paŝis kun la infanoj hejmen.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.