La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVINJO

Aŭtoro: Božena Němcová

©2026 Geo

La Enhavo

VI

image-012

Viktorka estas filino de kamparano el Žernov. Ŝiaj gepatroj estas jam delonge entombigitaj, sed ŝiaj frato kaj fratino vivas ĝis hodiaŭ. Antaŭ dek kvin jaroj Viktorka estis knabino kiel frambo; malproksime kaj vaste neniu ŝin egalis. Vigla kiel kapreolino, laborema kiel abelo – neniu povus deziri pli bonan edzinon. Tia knabino, kaj precipe, se ŝi povas atendi parton de bieno, ne restas, memkompreneble, sub kloŝo. Ankaŭ pri Viktorka vastiĝis la famo tra la tuta ĉirkaŭaĵo, kaj la svatiĝontoj renkontiĝis en la pordo. Al la patro kaj al la patrino tre plaĉus – kelkaj estis riĉaj mastroj kaj la filino venus, kiel oni diras, en plenon; sed ŝi ne volis tion kompreni.

Nur tiun ŝi juĝis aminda, kiu plej bele dancis, kaj nur ĉe muziko.

Multfoje tamen la patron tedis, ke la filino tiel senceremonie rifuzas la fianĉojn; li urĝigis ŝin briske, ke ŝi decidiĝu por unu, aŭ ke li mem elektos por ŝi fianĉon kaj devigos ŝin, ke ŝi lin prenu. Sed la knabino komencis plori kaj petis, ke oni ŝin ne elpelu el la domo, ke ŝi havas sufiĉe da tempo por edziniĝo, ĉar ŝi estas nur dudekjara, ke ŝi ne ĝuis la mondon kaj fine, ŝi diris, Dio scias, kun kiu ŝi edziniĝos kaj kiel ŝi fartos. La patro tre amis la knabinon, kaj kiam li aŭdis tian lamentadon li kompatis ŝin. Kaj vidante ŝian belan vizaĝon, li pensis: ’Vi havas sufiĉe da tempo, vi trovos ankoraŭ sufiĉe da fianĉoj.’

Sed la homoj ĉion tion tute alie klarigis al si. Ili diris al si, ke Viktorka estas fiera, ke ŝi atendas, ĝis oni alveturos por ŝi en kaleŝo; ili profetis, ke fiero antaŭiras la falon, kiu longe elektas, ke sin trompos, kaj similajn prognozojn.

Tiutempe estis en la vilaĝo kompanio de ĉasistoj; kaj unu el ili komencis postiri Viktorkan. Se ŝi iris en preĝejon, li iris post ŝi, en la preĝejo li certe staris ne malproksime de ŝi, kaj anstataŭ rigardi altaron, li rigardis ŝin, se ŝi iris falĉi herbon, certe li aperis en la proksimeco; mallonge: ŝi iru kien ajn, ĉie li sekvis ŝin kiel ombro.

La homoj rakontis pri li, ke li ne havas bonan prudenton, kaj Viktorka, venante inter la kamaradinojn, kaj se oni aludis lin, diris: ’Kial tiu soldato postiras min? Li eĉ ne parolas, kiel tiu mizantropo. Mi lin timas. Kiam mi sentas lin en la proksimaĵo, kvazaŭ io rampus sur mi kaj pro liaj okuloj mia kapo turniĝas.’

Tiuj okuloj, tiuj okuloj! Ĉiu diris, ke ili nenion bonan anoncas. Nokte ili laŭdire eĉ lumis! Kaj tiuj nigraj brovoj, kiuj estis etenditaj super ili kiel flugiloj de frugilego kaj meze kuntuŝiĝis, tio estas evidenta signo, ke estas okuloj ensorĉpovaj. Iuj lin bedaŭris dirante: ’Mia Dio!

Kiu estas kulpa pro tia manko, se li naskiĝis kun ĝi. Kaj tiaj okuloj influas nur al kelkaj homoj – ĉiuj ne bezonas timi ilin. – Malgraŭ tio, – la najbarinoj, kiam li rigardis iliajn infanojn, timis kaj tuj kuris froti ilin per blanka tuko; se iu infano en la vilaĝo ekmalsanis, tuj ili diris, ke ilin la nigra ĉasisto rigardinfektis. Fine la homoj kutimi ĝis al tiu nubosimila vizaĝo, inter la knabinoj eĉ aŭdiĝis la opinioj, ke ĝi ne estus malbela, se ĝi estus pli afabla.

Sed ilia ĝenerala opinio estis jena: ’Kion fari kun tia strangulo? Dio scias, kiu kaj de kie li estas! Verŝajne li eĉ ne estas homo! Estas preskaŭ bezonate fari antaŭ li signon de kruco kaj diri: Dio kun ni kaj la malbono for! Li ja ne dancas, ne parolas, ne kantas – ni lasu lin.’ Kaj ili lasis lin. Sed kion ĉio ĉi helpis! Ili facile povis diri: ni lasu lin, ĉar li ne iris post ili; sed por Viktorka li estis personigita infero.

Jam ĝenis ŝin eliri, kien ŝi ĵus ne devis, nur por seniĝi por momento de tiuj okuloj, kiuj ŝin ĉie persekutis. Jam la muziko ĉesis ŝin ĝojigi, ĉar ĉiam el iu angulo en la ĉambro rigardis ŝin la nubosimila vizaĝo; ŝi ne plu vizitis kun tia plezuro la ŝpinvesperojn, ĉar ŝi sciis certe, ke se li ne sidas interne, ekstere ĉe la fenestro staras la nigra ĉasisto, kaj al la knabino haltiĝis la voĉo en la gorĝo kaj ŝia fadeno ŝiriĝis. Tio turmentis ŝin. Ĉiu rimarkis ŝanĝon sur ŝi, sed neniu pensis, ke la ĉasisto povus esti kulpa pri tio. Oni konsideris lin frenezulo, kaj oni pensis, ke Viktorka nur pro tio lasas lin postiri ŝin, ĉar ŝi ne scias pri alia helpo.

Sed foje Viktorka diris al la kamaradinoj: ’Kredu tion al mi, knabinoj, se ĝuste nun venus fianĉo por mi, li estu malriĉa aŭ riĉa, bela aŭ malbela, tuj mi prenus lin, nur se li estus el alia vilaĝo.’

’Kio eniris vian kapon? Ĉu vi malpaciĝis hejme kun iu, ke vi tiel stultiĝis kaj ke al vi ne plaĉus plu ĉe ni?’ aŭdiĝis la knabinoj.

’Ne pensu tion pri mi. Sed mi ne povas elteni ĉi tie, ĝis kiam estos ĉi tie tiu nigra soldato. Vi eĉ ne povas imagi, kiel min tiu trudema homo turmentas kaj kolerigas. Mi povas nek trankvile dormi, nek preĝi plu, ĉie min persekutas tiuj okuloj!’ plendis kun ploro Viktorka al la knabinoj.

’Sed mia Dio, kial vi ne malpermesas tion al li, ke li iru post vi? Kial vi ne diras al li, ke vi ne povas lin toleri, ke li estas al vi salo en la okuloj?’ konsilis al ŝi la junulinoj.

’Ĉu mi ne faris tion? Kun li mi ja – ne parolis, kiel lin alparoli, se li sekvas min kiel ombro –, sed mi komunikis tion al li pere de lia kamarado.’

’Nu, kaj ĉu li obeis?’ demandis la knabinoj.

’Aĥ, certe ne. Li diris al tiu kamarado, ke neniu povas lin komandi, ke li povas iri kien ajn li volas kaj al kiu li volas. Cetere, li diris, ke li ne diris al mi ankoraŭ, ĉu li amas min, do ke mi ne komunikigu al li, ke mi ne volas lin!’

’Vidu, malĝentilulo!’ koleris la knabinoj. ’Kion li eble pensas pri si? Estus bezonate nin venĝi pro tio.’

’Nur ne komencu ion kun tia homo – li povus vin rigardensorĉi,’ opiniis la pli prudentaj.

’Eĥ, kion li povas al ni fari? Por tio li devus havi ion, kion ni portis sur la korpo, kaj tion neniu el ni donos kaj ni ankaŭ nenion akceptos de li; kial do timoj? Nur vi Viktorka nenion timu, ni ja vin akompanos kaj ni foje tamen repagos al tiu diablo,’ kriis la pli kuraĝaj el la knabinoj.

Sed Viktorka timeme rigardis ĉirkaŭ si kaj ne konsolita per ilia admono, ŝi sopiris: ’Dio liberigu min de tiu kruco!’

Tio, kion konfidis Viktorka al la knabinoj, ne restis sekreto kaj disportiĝis sufiĉe baldaŭ trans la kampojn en la alian vilaĝon. Post kelkaj tagoj aperis iu servema homo el la najbara vilaĝo en la domo de la patro de Viktorka.

Oni parolis pri tio kaj pri alio, pri negravaĵoj, ĝis li konfesis la koloron, sekve, ke lia najbaro plezure edzigus sian filon kaj ke la filo volas Viktorkan; kaj ke ili petis lin, ke li fariĝu svatisto kaj ke li informiĝu, ĉu ili povus veni por svatiĝi aŭ ne.

’Atendu momenton, mi demandos Viktorkan; ŝi diru al vi tion. Kio min koncernas, mi konas Ôíman kun lia filo Toník kaj mi havas nenion kontraŭ tio; ili posedas solidan mastrumejon,’ diris la patro al la svatisto kaj iris al la filino por konsiliĝi kun ŝi.

Tuj kiam Viktorka aŭdis tion, ŝi sen ia pripensado diris:

’Ili venu!’

Al la patro tio ŝajnis stranga, ke ŝi tiel subite decidiĝis; kaj li demandis ŝin, ĉu ŝi konas Toníkon, por ke ŝi senutile ne ĝenu ilin. Sed Viktorka restis ĉe sia vorto kaj diris ankaŭ al la patro, ke ŝi bone konas Toníkon de Ŝima kaj ke li estas bona knabo.

’Mi ĝojas pro tio,’ diris la patro; cetere kiel vi faris al vi, tiel vi havas. Do, en nomo de Dio ili venu.’

Kiam la patro foriris por doni respondon al la svatisto, la patrino de Viktorka venis en la kameron, faris al ŝi signon de kruco kaj deziris al ŝi feliĉon. ’Kio min ĉe tio plej ĝojigas, estas, ke vi ne venos al bopatrino nek al bofilino, ke vi mem estos mastrino,’ aldonis la patrino.

’Oh, panjo, mi lin prenus, se li havus du bopatrinojn,’ respondis Viktorka.

’Nu, des pli bone, se vi tiel amas unu la alian.’

’Ho, ne tiel, panjo, mi estus ankaŭ al alia bona knabo doninta la vorton.’

’Mi petas vin, kion vi diras? Sufiĉe da ili prezentiĝis ja kaj vi volis neniun.’

’Tiam ne iris post mi ankoraŭ tiu soldato kun tiuj malbonaj okuloj,’ flustris Viktorka.

’Vi ne havas ĉiujn kvin sentojn en ordo. Kion vi diras pri soldato? Kial vi atentas pri li, li iru kie li volas; lasu lin. Li vin tamen ne elpelos el la domo.’

’Oh jes, panjo, li, nur li; mi turmentiĝas, ĉagreniĝas, nenie mi trovas trankvilon, ripozon!’ ekploris la knabino.

’Kaj kial vi jam longe ne diris tion al mi, mi estus irinta kun vi al baptanino forĝistedzino, tiu scias helpi en tiaj aferoj. Nur lasu tion, morgaŭ ni vizitos ŝin,’ konsolis la patrino la filinon.

La postan tagon la patrino iris kun la filino al la maljuna forĝistedzino. Ŝi laŭdire scias multe da aferoj, kiujn la aliaj homoj ne scias. Se io perdiĝis al iu, kiam bovinoj ne donas lakton, kiam iu rigardensorĉis iun – pri ĉio helpas la forĝistedzino, ŝi scias ĉion diveni. Viktorka konfidencie ĉion rakontis al la forĝistedzino, kiel kaj kio estas al ŝi.

’Kaj vi neniam parolis kun li, eĉ ne unu vorton?’ ekzamenis ŝin la forĝistedzino.

’Eĉ ne vorton.’

’Ĉu li ne donis al vi aŭ ne sendis pere de soldatoj ion por manĝi, pomon aŭ marcipanon?’

’Nenion, baptanino, nenion; la ceteraj soldatoj ne simpatias kun li, li estas laŭdire tre fiera kaj sian tutan vivon li estis tia solulo. Ili rakontis tion al ni.’

’Li estas ja vera morosulo,’ asertis kun certeco la forĝistedzino; ’sed vi, Viktorka, nenion timu, mi ja helpos vin – ĝis nun ne estas ankoraŭ malbone. Mi alportos morgaŭ al vi ion kaj tion vi konstante portos sur vi. Kiam vi matene eliros el la kamero, neniam forgesu aspergi vin per benita akvo kaj diru: Dio kun mi, malbono for.

Kiam vi iros sur kampoj, neniam rigardu nek malantaŭ vin nek ĉirkaŭe; kaj eĉ se la soldato alparolos vin, neniel atentu, eĉ se li parolos kiel anĝelo. Li scias eĉ per la voĉo sorĉi – prefere tuj ŝtopu al vi la orelojn. Se vi ne fartos post kelkaj tagoj pli bone, ni devos provi ion alian: nur venu al mi denove.’

Viktorka foriris pli kontenta kaj esperis, ke ŝi denove sentos sin sana kiel antaŭe. La postan tagon la forĝistedzino alportis al ŝi ion enkudritan en ruĝa sako kaj ŝi mem pendigis tion sur la kolon de la knabino, ordonante, ke ŝi ne demetu tion, nek al iu montru. Vespere, kiam Viktorka falĉis la herbon, ŝi ja rimarkis, ke ne malproksime staras iu apud arbo, ŝi sentis, ke la sango alfluas en ŝian vizaĝon – sed ŝi kuraĝigis sin kaj eĉ ne unufoje ŝi rigardis ĉirkaŭ si; estante preta kun la laboro, ŝi rapidis hejmen, kvazaŭ brulus post ŝi.

La tria tago estis dimanĉo. La patrino bakis kukojn, la patro iris inviti la instruiston kaj kelkajn maljunajn najbarojn, por ke ili posttagmeze venu kaj en la vilaĝo la homoj kunigis la kapojn kaj diris al si: ’Ĉe la familio de Mikeŝ estos posttagmeze fianĉiniĝo.’

Posttagmeze venis en la korton tri viroj en festaj surtutoj, el kiuj du havis rosmarenon sur la manikoj. La mastro bonakceptis ilin sur la sojlo, kaj la servistaro, staranta post li, deziris: ’Donu al vi Dio multe da feliĉo!’ –

’Donu ĝin Dio!’ respondis la svatisto por la patro kaj la filo.

La fianĉo kiel lasta transpaŝis la sojlon. Ekstere aŭdiĝis jen kaj jen virinaj voĉoj: ’Pura knabo, tiu Toník; la kapon li portas kiel cervo. Kaj kian belan rosmarenbranĉon li havas sur la maniko! Kie li ĝin aĉetis?’ – Kaj la viraj voĉoj respondis al tio: ’Al li estas facile altigi la kapon, ĉar li forkondukos el la vilaĝo la plej bonan knabinon, la plej bonan dancantinon, bonan mastrinon kaj krom tio ankaŭ riĉan. Li bezonas nenion plu!’ – Tiel kaj simile opiniis en la vilaĝo multaj gepatroj kaj koleris, kial ĝuste la transkampan Viktorka elektis, kial tiu aŭ alia ne estis al ŝi konvena, por kio tiu rapideco kaj tiuj kapricoj, kaj tio kaj alio, kiel estas en similaj cirkonstancoj.

Ĉirkaŭ vespero la ceremonio estis finita. La kantoro skribis edziĝkontrakton, la atestantoj kaj la gepatroj subskribis ĝin per tri krucoj anstataŭ nomoj, kiujn la kantoro devis alskribi, kaj Viktorka promesis per preno de mano al Toník, ke post tri semajnoj ŝi estos lia edzino.

La postan tagon venis la kamaradinoj por deziri al ŝi feliĉon, kaj kiam Viktorka eliris sur la vilaĝplacon, ĉie oni salutis ŝin: ’Dio donu al vi feliĉon, fianĉino!’ Sed kiam la gejunularo komencis: ’Domaĝe, ke vi estos for, kial vi foriras Viktorka?’ – tiam larmoj aperis en ŝiaj okuloj.

Dum kelkaj tagoj Viktorka estis pli gaja, kaj kiam ŝi devis iri ekster la vilaĝon, ŝi iris sen angoro, kiu ŝin pezigis, kiam ŝi ankoraŭ ne havis la skapularion de la forĝistedzino kaj ne estis fianĉino. Ŝajnis al ŝi, ke ĉia timo falis de ŝi kaj ŝi dankis por tio al Dio kaj al la forĝistedzino, kiu ŝin estis tiel bone konsilinta. Sed ŝia ĝojo ne daŭris longe.

Iun tagon antaŭ la vespero ŝi sidis kun la fianĉo en la ĝardeno. Ili rakontis al si pri la estonta mastrumado kaj pri la edziĝfesto. Subite Viktorka eksilentis; la okulojn ŝi havis fiksitaj sur arbetaĵon antaŭ si kaj ŝia mano tremis ’Kio estas al vi?’ demandis ŝin la fianĉo mirigita.

’Rigardu inter tiujn branĉojn kontraŭe, ĉu vi nenion vidas tie?’ flustris Viktorka.

La fianĉo rigardis, dirante: ’Mi vidas nenion, kaj kion vi vidis tie?’

’Al mi ŝajnis, ke la nigra soldato rigardis min,’ flustris la fianĉino ankoraŭ pli mallaŭte.

’Nu, atendu, ni faros finon al tio,’ ekkriis Toník. Kaj saltante li traserĉis ĉiun angulon en la ĝardeno: sed vane – li vidis neniun. ’Sed tamen mi ne pardonos tion al li!

Kaj se li ankoraŭ nun konstante observos vin, mi kviti ĝos kun li!’ koleris Toník.

’Komencu kun li neniujn disputojn, Antonín, mi petas vin pri tio; vi scias: soldato estas soldato. Mem mia patro estis en Âervená Hóra, kaj eĉ donus ion por tio, se tiea oficiro translokus la soldaton el nia vilaĝo. Sed li diris, ke li tion ne povas fari, eĉ se li volus; cetere estas, li diris, neniu kulpo, se viro rigardas knabinon. La patro aŭdis tie inter la soldatoj, ke laŭdire tiu soldato estas el tre riĉa familio, ke li propravole aliĝis al la soldataro kaj ke li povas ree eksiĝi, kiam ajn li volos. Vi kaŭzus al vi malagrablaĵon, se vi komencus ion kun tia.’ – Tiel diris Viktorka al Toník, kaj li promesis al ŝi, ke li ne plu okupi ĝos pri la soldato.

Sed por Viktorka venis ree dum la vespero tre malfacilegaj momentoj kaj kvankam ŝi kun fido premis la skapularion al la koro, kiam ajn la fatalaj okuloj estis proksime, ĝi tamen ne ĉesis maltrankvile bati. Viktorka iris refoje al la forĝistedzino por konsiliĝi. ’Mi ne scias, eble estas jam la puno de Dio metita sur min, ke neniel helpas, kion vi donis al mi. Mi vin tamen en ĉio obeis,’ plendis Viktorka.

’Ĉesu nur knabino, ĉesu, mi ja atutos lin – eĉ se li estus la antikristo mem. Sed pli frue mi devas havi de li du objektojn. Antaŭ ol mi ilin havigos al mi, evitu lin kiel nur eble. Preĝu al la anĝelo gardanto kaj por tiuj animoj en la purgatorio, por kiuj neniu preĝas. Se vi iun savos, ĝi petos favore al vi.’

’Sed tio estas plej malbona, baptanino, ke mi eĉ ne povas plu preĝi kun trankvila menso!’ ploris la knabino.

’Vidu, knabino, vidu, kial vi tiel longe lasis, ĝis vin tiu malbona potenco venkis? Nu, kun la helpo de Dio, ni venkos tiun diablon.’

Viktorka kolektis ĉiujn siajn fortojn kaj preĝis fervorege; kaj kiam la pensoj volis kuri alien, tuj ŝi pensis pri la torturoj de la Sinjoro, pri Mario Virgulino, nur ke tiu malbona potenco foriĝu. Ŝi defendis sin unu tagon, du tagojn; sed la trian tagon ŝi ekiris sur la plej malproksiman parton de la patra kampo, sur trifoliejon. Al la ĉevalservisto ŝi ordonis, ke li veturu baldaŭ post ŝi, ke ŝi rapidigos la falĉadon. Ŝi iris tien, paŝante kiel kapreolino, facilpaŝe, ĝis la homoj haltis rigardante post ŝi, kiel bele tio konvenas al ŝi. Tiel ŝi iris tien – kaj hejmen alveturigis ŝin la ĉevalservisto sur verda trifoliaĵo palan kaj vunditan. Ŝi havis la piedon bandaĝita per maldika blanka tuko kaj oni devis ŝin porti de la veturilo kaj en la domon.

’Dipatrino de Sankta Monto!’ plendis la patrino –

’knabino, kio okazis al vi?’

’Mi surpaŝis dornon, kaj ĝi eniĝis profunden, kaj de tio mi sentas min malbone. Portu min en la kameron, mi kuŝiĝos,’ petis Viktorka.

Oni alportis ŝin sur liton kaj la patro tuj kuris al la forĝistedzino. La forĝistedzino alkuris kvazaŭ sur ĉevalo kaj kun ŝi aro da neinvititaj baptaninoj, kiel kutimas esti.

Unu konsilis tusilagon, dua merkurialon, tria parolkuracon, kvara fomentadon; sed la forĝistedzino ne lasis sin erarigi kaj metis sur la ŝvelintan piedon terpoman amelon.

Poste ŝi sendis ĉiujn for, deklarante, ke ŝi mem gardos Viktorkan kaj ke ĉio baldaŭ estos denove en ordo.

’Rakontu al mi do, knabino, kiel tio okazis? Vi estas iel timigita. Kaj kiu bandaĝis al vi la piedon per tiu blanketa, delikata poŝtuko? Mi ĝin prefere kaŝis, por ke tiuj ĉikanulinoj ne rimarku ĝin,’ diris la singardema forĝistedzino, pozante ŝian kruron sur la liton.

’Kien vi ĝin metis, baptanino?’ demandis rapide Viktorka.

’Vi havas ĝin sub la kapkuseno.’

Viktorka prenis la poŝtukon, rigardis la sangajn makulojn sur ĝi, rigardis la monogramon, kiun ŝi ne konis kaj ŝia vizaĝo ŝanĝis koloron de paleco ĝis ruĝeco.

’Knabino, knabino, vi ne plaĉas al mi; kion mi estas pri vi pensonta?’

’Pensu pri mi, ke min Dio forlasis, ke mi estas perdita por eterne, ke neniu povas min helpi.’

’Eble ŝi havas febron kaj deliras!’ pensis la baptanino, metante la manojn sur la vangojn de Viktorka; sed tiuj estis malvarmaj kaj la manoj estis ankaŭ malvarmaj, nur la okuloj de la knabino brulis kiel fajro, estante turnitaj al la postulo, kiun ŝi per ambaŭ manoj tenis antaŭ si.

’Aŭdu, baptanino,’ ŝi komencis mallaŭte, ’sed al neniu vi diru tion, kion mi rakontos al vi. Tiujn du tagojn mi ne vidis lin – vi scias ja, kiun mi pensas – sed hodiaŭ, hodiaŭ de mateno sonis al mi en la oreloj: Iru sur la trifoliejon – kvazaŭ ĝin iu al mi subflustrus. Mi sciis, ke estas tento, ĉar li plej ofte estas tie proksime ĉe la kampo kaj sidas sub arbo sur deklivo; sed tamen ĝi ne lasis min trankvila, ĝis mi prenis ŝultrotukon kaj falĉilon. Vojire mi pensis, ke mi estas mia propra malutilanto; sed en la oreloj ĉiam io flustris: Nur iru, iru sur la trifoliejon, kiu scias, ĉu li estos tie; kial vi timu, venos post vi Tomeš.

Tiel tio pelis min ĝis la kampo. Mi rigardas al la arbo, neniu tie. Nu, se li ne estas tie, estas gajnite, mi pensis, prenis la falĉilon kaj volis falĉi. Jen mi pensis, ke mi provu mian fortunon: mi volis trovi kvarfolion kaj ĉe tio mi pensis: Se vi trovos ĝin, vi estos feliĉa kun Antonín! Mi serĉas, serĉas, preskaŭ mi lasis la okulojn sur la trifoliaĵo – sed nenion mi trovis. Jen io tentas min rigardi la deklivon, kaj kiun mi vidas tie sub la arbo – la soldaton.

Rapide mi turnas min por foriri, sed en tiu momento mi surpaŝis la dornaĵon, kiu kuŝis ĉe la vojo, kaj mi vundis la piedon. Mi ne kriis, sed de doloro mi perdis la konscion kaj mi falis teren. Kvazaŭ en sonĝo mi vidis, ke iu min prenis en ĉirkaŭprenon kaj forportis, ĝis min poste vekis forta doloro. Ĉe la rivero genuis la soldato, trempis en ĝi sian blankan poŝtukon kaj volvis ĝin ĉirkaŭ la piedo. Sinjoro Dio! Mi pensis, kio fariĝos kun vi? Nun vi ne povas forkuri antaŭ tiuj okuloj. Plej bone, se vi ne rigardos ilin! Sufiĉe turmentis min la doloro, mia kapo turniĝis – sed mi nek parolis, nek malfermis la okulojn.

Li metis sian manon sur mian frunton kaj prenis min je la mano; frosto min trakuris – sed mi silentis. Poste li lasis miajn manojn kaj komencis ŝpruci akvon en la vizaĝon kaj levis mian kapon. Kion mi estis faronta, tamen mi devis malfermi la okulojn. Ah, kara baptanino, tiuj liaj okuloj brilis sur min kiel la dia suno, mi devis kovri miajn. Sed kion ĉio tio helpis, kiam li komencis paroli al mi! – Ho, vi estis prava, kara baptanino, ke li sorĉas eĉ per la voĉo. Senĉese resonas en miaj oreloj lia voĉo, liaj vortoj, kiam li estis al mi diranta, ke li amas min, ke mi estas lia feliĉego, lia ĉielo!’

’Kiaj pekaj vortoj! Jen estas videblaj la diablaj insidoj.

Kiu homo pensus pri tiaj paroloj? Malfeliĉa knabino, kion vi pensis, ke vi kredis lin?’ plendis la baptanino.

’Dio, kiel ne kredi, kiam li diras al vi, ke li amas vin!’

’Eĥ, sensencaĵo: kio alia – nur mistifikado. Li volas vin senigi de prudento.’

’Mi tion ankaŭ diris al li; sed li per Dio kaj animo asertis al mi, ke li amis min jam la unuan fojon, kiam li vidis min, kaj ke li nur pro tio evitis ĉiun paroladon kun mi kaj amkonfeson, ĉar li ne volis min ligi al sia malfeliĉa sorto, kiu lin ĉie persekutas kaj kiu ne permesas al li, ke li ĝuu sian feliĉon. Ho, mi eĉ ne scias plu, kion ĉion li al mi diris – estis preskaŭ plorinde. Mi ĉion kredis al li. Mi diris al li, ke mi timas lin kaj ke mi pro nura timo iĝis fianĉino, mi diris al li, ke mi portas sur la kolo skapularion, kaj kiam li petis, mi donis ĝin al li,’ diris Viktorka.

’Ho, vi mia Savinto,’ plendis la forĝistedzino; ’ŝi donis al li la benitan skapularion, ŝi donis al li objekton varmigitan sur sia korpo! Vi jam estas en lia povo – eĉ Dio ne helpos vin el liaj ungegoj – li jam tute ensorĉis vin.’

’Li diris, ke tiu sorĉo estas amo – kaj ke mi ne kredu al alio,’ aŭdiĝis siavice Viktorka.

’Jes, jes, sensencaĵo – amo … Mi dirus al li, kio estas amo. Sed jam ĉio estas vana. Kion vi estis nur farinta? Li estas ja vampiro! Li nun suĉos la sangon el via korpo: kiam li elŝuĉos ĉion, li mordsufokos vin kaj via animo eĉ post la morto ne trovos trankvilon. Kaj kiel feliĉa vi povus esti!’

Viktorka konsterniĝis pro la vortoj de la baptanino; sed post momento ŝi diris: ’Jam ĉio estas vana – mi lin sekvos, kaj eĉ se li min gvidus en inferon … Jam ĉio estas vana. Kovru min, mi frostotremas!’ ŝi diris post mallonga silentado. – La forĝistedzino ĵetis sur ŝin kusenojn, kie nur iaj estis, kaj al Viktorka estis ĉiam malvarme kaj ŝi parolis plu eĉ ne vorton.

La forĝistedzino vere amis Viktorkan, kaj kvankam ŝi koleriĝis al ŝi, ke ŝi fordonis la skapularion, – tamen ŝin tre ĉagrenis la sorto de la knabino, kiun ŝi konsideris perdita. Tion, kion Viktorka estis dirinta al ŝi, ŝi konfidis al neniu.

De tiu tago Viktorka kuŝis kvazaŭ mortinta. Ŝi ne parolis, nur kvazaŭ en sonĝo nekompreneblajn vortojn, ŝi deziris nenion, ŝi atentis pri neniu. La forĝistedzino ne foriris de ŝi kaj per sia tuta arto ŝi penis helpi al la knabino.

Sed nenio helpis! La gepatroj estis ĉiun tagon pli malĝojaj, kaj la fianĉo foriris ĉiun tagon pli trista. La forĝistedzino skuis la kapon kaj pensis: ’Ĉi tio ne devenas de nenio. Kiel povas esti, ke neniu el tiuj rimedoj, kiuj jam al multaj aliaj helpis, ŝin helpas? Sed tiu soldato ŝin ensorĉis – kaj tiel estas!’ – Tiaj estis ŝiaj pensoj tage kaj nokte. Kiam ŝi poste foje en nokto hazarde rigardis el la kamerfenestro kaj vidis, ke en la ĝardeno staras apud arbo vualita viro, kies okuloj turnitaj al ŝi lumis kiel ardaj karberoj – ŝi almenaŭ je savo de sia animo asertis tion – tiam ŝi estis des pli certa, ke ŝia konjekto estas reala.

Do ŝi tre ĝojis, kiam Mikeš portis la sciigon en la domon, ke la ĉasistoj ricevis ordonon formarŝi. ’Kio min tuŝas, ĉiuj povus resti ĉi tie; sed ĉar tiu unu foriros, mi estas pli kontenta, ol se iu pagus al mi cent florenojn.

Tion al ni la diablo ŝuldis. Ĉiel ŝajnas al mi, ke de tiu tempo, kiam li estas ĉe ni, Viktorka ne estas plu tia, kia ŝi estis, kaj ke li tamen ion faris al ŝi!’ diris la patro kaj la patrino kaj la forĝistedzino jesis. Sed la forĝistedzino esperis, ke post la forigo de tiu diabla potenco, ĉio finiĝos bone.

La soldatoj foriris. La saman nokton estis tiel malbone al Viktorka, ke la forĝistedzino volis sendi iun por venigi pastron; ĉirkaŭ mateno estis al ŝi pli bone kaj poste ĉiam pli kaj pli bone, ke ŝi post kelkaj tagoj mem forlasis la liton. La forĝistedzino atribuis, kompreneble por si mem, la plibonigon al tio, ke Viktorka seniĝis de la diabla potenco: sed tamen ŝi preferis aŭdi, kiam la homoj rakontis: ’Tiu forĝistedzino, ŝi estas mirakla doktorino; se ŝi ne estus, Viktorka ne marŝus plu.’ Kaj kiam ŝi tion tiel ĉie aŭdis, ŝi fine mem kredis, ke ŝi per sia arto savis la knabinon.

Sed ne estis ankoraŭ gajnite. Viktorka iris ja, ŝi iris eĉ sur la korton, sed al ĉiu ŝi ŝajnis fremda. Ĝis nun ŝi ne parolis, neniun ŝi atentis kaj ŝia rigardo estis nebula. Sed la forĝistedzino konsolis ĉiujn, ke tio pasos kaj ŝi ne trovis plu necese veki ĉe ŝi; la fratino Mařenka dormis kun ŝi en la kamero denove kiel antaŭe.

La unuan nokton, kiam la knabinoj estis solaj, Mařenka sidiĝis ĉe Viktorka sur la liton kaj per flatema voĉo – ŝi estas tre bona knabino – ŝi demandis ŝin, kial ŝi estas tiel strangkonduta kaj ĉu io mankas al ŝi? Viktorka rigardis ŝin kaj diris nenion.

’Vidu, Viktorka, mi tre volus ion diri al vi, sed mi ne kuraĝas, por ke vi ne estu malbona.’

Viktorka nee skuis la kapon kaj diris: ’Rakontu nur Mařenka.’

’Vespere, antaŭ ol la soldatoj foriris –’ komencis Mařenka; sed apenaŭ ŝi findiris, Viktorka prenis ŝin je la mano, rapide demandante: ’La soldatoj foriris? kaj kien?’

’For – kien, tion mi ne scias.’

’Dank’al Dio!’ Viktorka ĝemis kaj remetis sin en la kusenojn.

’Do aŭskultu, Viktorka, sed nur ne koleru je mi; mi scias, ke vi ne povis toleri la ĉeeston de tiu nigra soldato kaj ke vi rigardos min malafable, ke mi parolis kun li.’

’Ĉu vi parolis kun li?’ refoje rapide releviĝis Viktorka.

’Nu, kiel mi povis tion rifuzi, kiam li tiel min petis. Sed mi eĉ ne unufoje rigardis lin – mi timis lin. Li ofte ĉirkaŭiris la domon, sed mi ĉiam forkuris, ĝis kiam li surprizis min en la ĝardeno. Li donis al mi ian spicaĵon kaj li petis, ke mi kuiru ĝin al vi, ke vi fartos pli bone; sed mi diris al li, ke mi nenion akceptos de li – mi timis, ke li sendos al vi amaranton. Kiam mi ne volis kaj ne volis preni la spicaĵon, li diris: ’Do almenaŭ tion vi faru al mi kaj diru al Viktorka, ke mi foriras, sed ke mi neniam forgesos pri mia promeso. Ŝi ankaŭ ne forgesu pri sia – ke ni revidos nin!’ Tion mi promesis al li kaj nun mi komunikas tion al vi. Sed vi nenion timu, li ja ne revenos plu kaj vi povos esti trankvila,’ opiniis Mařenka.

’Bone, Mařenka, bone, vi estas bona knabino; dankon por la komuniko. Nun iru dormi, iru!’ diris Viktorka aŭdinte tion kaj mankaresis ŝian rondformam brakon.

Mařenka ordigis ŝian kusenon sub la kapo, deziris bonan nokton kaj kuŝiĝis.

Kiam mateme Mařenka vekiĝis, la lito de Viktorka estis jam malplena. Ŝi pensis, ke eble ŝi iris en la ĉambron al sia kutima laboro; sed Viktorka ne estis en la ĉambro kaj en la korto ŝi ankaŭ ne estis. Al la gepatroj tio ŝajnis stranga, ili tuj alvokis la forĝistedzinon, ĉu eble ŝi iris kun ŝi; sed eĉ tie ŝi ne estis. ’Kien ŝi do perdiĝis?’ demandis unu la alian, traserĉante ĉiun angulon. La ĉevalservisto kuris ankaŭ al la fianĉo. Kiam ŝi nenie estis, kiam ankaŭ la fianĉo venis el la najbara vilaĝo kaj ankaŭ ne sciis pri ŝi: nur tiam la forĝistedzino konfesis la koloron, dirante: ’Mi pensas, ke ŝi forkuris post la soldato!’

’Tio ne estas vero!’ kriis la fianĉo.

’Vi eraras!’ opiniis la gepatroj; ’ŝi ja ne povis lin toleri, kiel tio povus esti?’

’Nu, jam estas tiel kaj ne alie!’ asertis la forĝistedzino kaj rakontis parte, kion Viktorka estis konfidinta al ŝi.

Ankaŭ Mařenka komencis rakonti, kion ŝi estis vespere komunikinta al la fratino kaj kiam oni fine aldonis unu al alia, rezultis al ĉiuj, ke Viktorka sekvis la soldaton, ne povante rezisti al la sekreta diabla forto, kiu regis super ŝi. ’Ŝin ni ne kulpigu, ŝi ne povis kontraŭstari, nur en tio ŝi estas kulpa, ke ŝi ne konfidis ĉion pli frue al mi, ĝis kiam mi povis ankoraŭ helpi. Sed nun estas malfrue, li ensorĉis ŝin – kaj ĝis kiam li volos, ŝi devas lin sekvi. Kaj eĉ se vi mem ŝin sekvus kaj kondukus ŝin hejmen, ŝi denove devos sekvi lin.’ Tiel decidis la forĝistedzino.

’Mi tamen iros post ŝi, estu la afero kia ajn. Eble mi igos ŝin reveni; ŝi estis ĉiam tiel bona knabino,’ opiniis la patro.

’Mi iras kun vi, patro!’ vokis Toník, kiu aŭskultis ĉion kvazaŭ en ekstazo.

’Vi restos hejme!’ sendisputeble malpermesis la kamparano.

’Kiam oni estas en kolero, oni ne konsiliĝas kun prudento; eĉ povus facile enveni en malliberejon aŭ en blankan surtuton (fariĝi kontraŭvole soldato, ĉar la tiutempaj la aŭstriaj soldatoj portis blankajn surtutojn. Rim. de trad.). Al kio ĝi kondukus; vi suferis sufiĉe ankaŭ kun ni la lastan tempon, ne faru al vi pli grandan doloron. Via edzino ŝi ne plu povas esti, tion vi eligu el la kapo. Se vi volas atendi unu jaron je Mařenka, mi donos ŝin al vi; ŝi estas bona knabino. Volonte mi havus vin kiel filon, sed mi vin ne devigos; faru kion ordonas al vi la prudento.’

Ĉiuj ploris; sed la patro konsolis ilin: ’Ne ploru, neniel helpos; se mi ne kondukos ŝin reen, ni devos ŝin rekomendi al Dio.’

La patro kunprenis por la vojiro kelkajn rejnaj florenoj por elspezoj, ordonis al la domloĝantoj, kio estas farota, kaj ekiris. Vojire li ĉie demandis, ĉu oni vidis tian kaj tian personon, kaj priskribis la filinon de la kapo ĝis la piedoj; sed neniu vidis iun similan. En Josefov oni diris al li, ke la ĉasistoj formarŝis en Hradecon; sed en Hradec oni diris al li, ke tiu nigra soldato aliĝis al alia taĉmento kaj ke li eĉ volis eksiĝi. Kien li venis, tion ne povis diri la ĉasisto – tio estis la sama, kiu estis garnizone en la mastrumejo de Mikeš, – sed tion li certigis, ke Viktorkan neniu vidis. Multaj konsilis al li, ke li iru al la oficejo, ke tio estos plej bona; sed la kamparano ne volis rilati kun la oficejo. ’Kun oficejo mi volas nenion trakti,’ li diris, ’mi ne volas, ke oni ŝin alkonduku al mi eskorte kiel vagistinon kaj ke la homoj montru ŝin per la fingroj.

Tiun honton mi ne faros al ŝi. Ŝi estu kie ajn, ĉie ŝi estas en la manoj de Dio; sen lia volo defalos de ŝia kapo eĉ ne haro. Se ŝi estas revenonta, ŝi revenos, se ne, fariĝu la volo de Dio. Mi ne lasos trumpetanonci ŝin tra la mondo.’

Tiel li decidis. La ĉasiston li petis, ke li al Viktorka, se li vidos ŝin aŭ ion ekscios pri ŝi, komuniku, ke li, la patro, ŝin serĉis, kaj se ŝi volos hejmen, ke li havigos al ŝi por bona vorto kaj por mono homon, kiu ŝin kondukos hejmen. La ĉasisto ĉion promesis al li – li ja pasigis ĉe li bonajn tempojn – kaj la kamparano revenis hejmen, trankviligita en sia konscienco, ke li faris, por kio sufiĉis liaj fortoj.

Ĉiuj ploris pro Viktorka, oferis por mesoj kaj por preĝado; sed kiam pasis duonjaro, tri kvaronoj da jaro, kaj ankoraŭ ne estis aŭdita eĉ sciigo pri ŝi, oni rememoris ŝin kvazaŭ ŝi mortus. Tiel pasis jaro…

Iun tagon ŝafgardistoj alportis en la vilaĝon novaĵon, ke ili vidis en la sinjora arbaro virinon, kiu estis ĝuste tiel granda kaj tiajn nigrajn harojn havis kiel Viktorka. La servistaro de Mikeš tuj kuris en la arbaron kaj trakuris ĝin trae kaj trae, sed pri simila persono estis eĉ ne postsigno.

Mi estis tiam ĉi tie la unuan jaron asistento ĉe mia antaŭulo, mia mortinta bopatro. Kompreneble ni ankaŭ aŭdis pri tio, kaj la ĉefo diris al mi, kiam mi iris la postan tagon en la arbaron, ke mi rigardu la ĉirkaŭaĵon kaj atentu pri tia persono. Kaj efektive mi ankaŭ vidis la saman tagon sur deklivo, ĝuste super la kampo de Mikeš sub du abioj, kies branĉoj interplektiĝas, ke tie sidas liberhara virino. Mi konis antaŭe Viktorkan, sed en tiu ruinigita, sovaĝigita formo nur malfacile mi povis ŝin rekoni.

Sed estis ŝi! Ŝia vesto havis elegantan fasonon kaj devis esti bela; sed nun ĝi estis tute disŝirita. Laŭ ŝia figuro mi rekonis, ke ŝi estas – graveda. Mallaŭte mi forŝteliris de mia posteno kaj rapidis al mia ĉefo. Tiu iris tion anonci en Žernovon. La gepatroj treege ploris kaj prefere ili vidus ŝin sub tero. Sed kion fari. Ni decidis, ke ni serĉos, kien ŝi iras kaj kie ŝi dormas, por ke ni ŝin malsova ĝigu.

Iun tagon vespere ŝi venis en Žernovon ĝis la mastrumejo, en la ĝardenon de la patro. Ŝi sidiĝis sub arbon, ĉirkaŭprenis la genuojn per ambaŭ brakoj, la mentonon ŝi apogis sur ili, kaj tiel ŝi sidis, fikse rigardante sur unu lokon. La patrino volis alpaŝi al ŝi, sed ŝi rapide leviĝis, transsaltis la palisaron kaj malaperis en la arbaro. Mia ĉefo diris, ke oni metu al ŝi manĝaĵon kaj ian vestaĵon en la arbaron sub la abiojn, ke ŝi eble rimarkos tion kaj la gepatroj de Mikeš tuj alportis, kion ili juĝis necesa. Mi mem metis tion tien. La postan tagon mi iris rigardi; el la manĝaĵoj mankis nur pano, kaj el la vestaĵoj la jupo, toljako kaj ĉemizo. Ĉio cetera estis tie ankoraŭ eĉ la trian tagon. Mi forprenis tion, por ke tion ne forportu iu ne kompetenta.

Dum longa tempo ni ne povis trovi la lokon, kie ŝi tranoktas, ĝis fine mi elspionis, ke estas sub tri abioj en groto.

Verŝajne ĝi estis iam ŝtonminejo. La enirejo estis tiel kaŝita per arbetaĵo, ke ĝin nekonanto eĉ ne trovus kaj ŝi ĝin baris ankaŭ per picebranĉoj. Iun fojon mi enrampis tien. Unu aŭ du homoj havas tie spacon. Viktorka havis tie nenion krom iom da seka branĉaĵo kaj musko. La konatuloj kaj la parencoj kaj precipe ŝia patro kaj Mařenka, kiu jam estis fianĉino de Toník, embuskatendis ŝin diversloke kaj deziris kun ŝi paroli kaj volonte ili kondukus ŝin en la domon; sed ŝi tre evitis la homojn kaj dum tago oni povis ŝin malofte vidi.

Kiam refoje ŝi venis iun vesperon sidiĝi al la domo, Mařenka alpaŝis al ŝi de mallantaŭe kaj petis ŝin per sia flatema voĉo: ’Venu, Viktorka, venu dormi kun mi en la kameron, jam longe vi ne dormis kun mi; mi kaj ĉiuj sopiris je vi. Venu kun mi!’ Viktorka rigardis ŝin, lasis sin preni je la mano kaj lasis sin konduki en la vestiblon. Sed subite ŝi resaltis kaj estis for. Post tio oni ne vidis ŝin dum kelkaj tagoj ĉe la domo.

Foje nokte mi embuskatendis ĉasaĵon sur la deklivo super Staré bělidlo. La luno lumis kiel en tago. Jen mi vidas Viktorkan eliri el la arbaro. Kiam ŝi iris, ŝi portis la manojn sub la brusto kunmetitaj unu super la alian, la kapon klinitan al tero kaj kuris tiel facilmove, ke ŝajnis, kvazaŭ ŝi ne tuŝus la teron. Ĝuste tiel ŝi forkuris el la arbaro kaj rekte al la kluzo. Mi ŝin vidis jam tiam de tempo al tempo sidi ĉe la akvo aŭ sur la deklivo sub la granda kverko, kaj sekve mi ne tuj atentis pri tio. Sed kiam mi bone rigardis, mi vidis, ke ŝi ion ĵetas en la akvon, kaj mi aŭdis ŝin tiel sovaĝe ridi, ke miaj haroj hirtiĝis. Mia hundo komencis terure ĝemboji. Tiam mi tremis pro teruro. Sed Viktorka poste sidiĝis sur ŝtipon kaj kantis.

Mi komprenis eĉ ne vorton, sed la melodio estis la sama kiel tiu ĉe lulkanto, kiun la patrinoj kantas al la infanoj:

Mola estas la lulilo,

dormu, mia karulin’,

dormu dolĉe kaj trankvile,

vin ja gardos la patrin’.

Tiu melodio sonis en la nokto tiel plende, ke mi pro angoro apenaŭ eltenis stari sur la loko. Du horojn ŝi sidis kaj kantis. De tiu tempo ŝi estas ĉiuvespere ĝis nokto ĉe la kluzo kaj kantas tiun lulkanton. La postan tagon matene mi rakontis tion al mia ĉefo, sed li tuj divenis, kion ŝi verŝajne ĵetis en la akvon. Kaj fakte estis tiel.

Kiam ni refoje vidis ŝin, ŝia figuro estis ŝanĝita. La patrino kaj la ceteraj teruriĝis; sed kion fari. Nescio ne faras pekojn!

Iom post iom ŝi kutimis iri eĉ al nia pordo, ordinare kiam malsato devigis ŝin. Sed kiel hodiaŭ ŝi faras tion, same eĉ tiam: ŝi venis, stariĝis silente ĉe la pordo kaj daŭre staris. Mia edzino – tiam ŝi estis ankoraŭ knabino – tuj donis al ŝi ion por manĝi, ŝi senvorte prenis tion kaj kuris en la arbaron. Kiam mi iras tra la arbaro kaj renkontas ŝin, kaj donas panon al ŝi, ŝi prenas ĝin; sed se mi volus kun ŝi paroli, ŝi forkuras kaj akceptas nenion.

La florojn ŝi precipe amas. Se ŝi ne portas bukedon en la mano, ŝi havas ĝin post la toljako; sed se ŝi vidas infanon aŭ kiam ŝi venas ien, ŝi disdonas ilin. Ĉu ŝi konscias, kion ŝi faras, kiu povas tion scii! Mi mem volonte volus scii, kio okazas en tiu ŝia erariĝinta kapo; sed kiu povus klarigi tion? – ŝi kredeble neniam! –

Kiam Mařenka kaj Toník solenis la edziĝfeston kaj veturis al la preĝejakto en Âervená Hóra, Viktorka alkuris – Dio scias, ĉu hazarde aŭ ĉu ŝi sciis pri tio – en la domon. Ŝi havis florojn en la antaŭtuko. Apenaŭ ŝi venis al la sojlo, ŝi disĵetis la florojn sur la korton. La patrino komencis plori, portis al ŝi eksteren kukojn kaj kion bonan oni havis en la domo; sed ŝi turniĝis kaj forkuris.

La patro tre suferis pro tio, ĉar li amis ŝin. La trian jaron li mortis. Mi estis ĝuste en la vilaĝo. La edzino de Toník kaj li mem plorante demandis min, ĉu mi vidis Viktorkan. Ili volonte kondukus ŝin en la domon, sed ili ne sciis kiamaniere. La patro ne povis, kiel oni diris, la lastan fojon elspiri, kaj ĉiuj opiniis, ke ŝi retenas lian animon.

Mi revenis en la arbaron esperante ŝin revidi, kaj mi pensis, ke mi tion diros al ŝi, ŝi komprenu min aŭ ne.

Ŝi sidis sub la abioj. Mi preteriris, kvazaŭ nenio estus okazinta kaj nur negrave, por ŝin ne timigi, mi diris:

’Viktorka, via patro mortas, vi povus iri hejmen.’

Ŝi ne reagis, kvazaŭ ŝi ne estus aŭdinta. Do mi pensis, ke ĉio estas vana, kaj mi iris en la vilaĝon por komuniki tion al ili. Mi ankoraŭ parolis kun Mařenka sur la sojlo, kiam la ĉevalservisto vokis: ’Jen Viktorka efektive venas en la ĝardenon!’

’Toník! elkonduku la baptanojn kaj kaŝu vin, por ke ni ne timigu ŝin!’ diris Mařenka kaj iris en la ĝardenon.

Post momento ŝi kondukis silente Viktorkan en la ĉambron. Tiu ĉi ludis per primolo kaj ŝiaj belaj, sed senbrilaj nigraj okuloj eĉ ne suprenleviĝis de ĝi. Mařenka kondukis ŝin kiel blindulinon. En la ĉambro estis silento.

Ĉe unu flanko de la lito genuis la patrino; ĉe la piedoj unu sola filo; la maljunulo havis la manojn krucmetitaj sur la brusto, liaj okuloj estis turnitaj al la ĉielo. Ili agoniis. Mařenka kondukis Viktorkan ĝis la lito mem: La mortanto turnis la okulojn al ili kaj feliĉa rideto ekflirtis sur lia vizaĝo. Li volis levi la manon, sed ne povis: Viktorka eble pensis, ke li ion volas kaj ŝi metis la primolon en lian manon. Ankoraŭ unufoje la malsanulo rigardis ŝin, suspiris kaj estis mortinta. Ŝi faciligis lian lastan horon.

La patrino komencis ploregi kaj kiam Viktorka aŭdis tiom da voĉoj, ŝi sovaĝe rigardis ĉirkaŭ si kaj elkurinte tra la pordo malaperis.

Mi ne scias, ĉu ŝi estis iam ankaŭ interne de sia naski ĝa domo. En la daŭro de tiuj dek kvin jaroj, de kiam ŝi loĝas ĉi tie en la arbaro, mi aŭdis ŝin unufoje paroli. Ĝis la morto mi ne forgesos tion. – Foje mi iris malsupren al la ponto. Sur la ŝoseo veturis la kastelaj servistoj kun ligno, sur la herbejo mi vidis paŝi Orkapulon, skribiston el la kastelo. La knabinoj moknomis lin tiel, ĉar ili ne volis memori lian germanan nomon, parte pro tio, ke li havis tre belajn, sufiĉe longajn orkolorajn harojn. Laŭ deveno li estis germano. Li iris trans la herbejon kaj ĉar estis varme, li demetis la ĉapon kaj iris liberhare.

Jen subite, kvazaŭ ŝi estus falinta de la ĉielo, elkuris de ie subite Viktorka, kaptis lin je la haroj, komencis lin ŝiri kaj ŝancelis lin, kvazaŭ li estus marcipana figuro. La germano kriis el tuta gorĝo. Mi flugis malsupren de la deklivo; sed Viktorka furiozis, mordis liajn manojn, kriis per voĉo plena de furiozo: ’Nun mi vin havas en povo, vi serpento, vi diablo! Mi vin disŝiros! Kien vi metis mian filinon, vi diablo? Diablo, redonu ŝin al mi!’ kaj ŝi tiel furioziĝis, ke ŝi nur raŭkis, ke oni eĉ kompreni ne povis ŝin. La germano ne komprenis ŝin, li estis preskaŭ senkonscia.

Sed eĉ ni ambaŭ, ni neniel trankviligus ŝin, se ne estus la servistoj. Vidante la interbatiĝon, ili alkuris sur la herbejon kaj nur tiam ni elŝiris la kompatindan skribiston el ŝiaj manoj. Sed kiam ni volis ŝin kunpreni, ŝi elŝiriĝis al ni ĉiuforte kaj kuris al la arbaro; de la arbaro ŝi ĵetis sur nin ŝtonojn kaj malbenis ĝis la firmamento, tiel ke la nuboj tremis. Poste mi ŝin kelkaj tagoj eĉ ne vidis.

La germano malsaniĝis de tio kaj li tiel timis Viktorkan, ke li prefere foriris de ĉi tie. La knabinoj priridis lin, sed kio plu: kiu forkuras, gajnas kaj eĉ sen li prosperos greno sur la kampoj. Ni ankaŭ ne eksopiris je li.

Kaj nun, avinjo, jen vi havas la tutan historion pri Viktorka, kiel mi ĝin aŭdis, parte de la mortinta forĝistedzino, parte de Mařenka. Kio alia okazis, kiu scias tion; sed laŭ ĉio, devis malbone okazi, kaj kiu havas tiun animon sur la konscienco, malfacile tion portas.” –

Avinjo viŝis siajn postplorajn vangojn kaj diris kun afabla rideto: ”Do, mi dankas vin; kortuŝanta historio.

Tion oni devas diri, ke la baptopatro scias rakonti kiel skribemulo; oni aŭskultus lin kaj aŭskultus kaj oni tute forgesus, ke la suno estas trans la montoj.” Ĉe tio avinjo montris la ombrojn, kiuj etendiĝis en la ĉambro kaj kunmetis la spindelon.

”Atendu momenton, mi ŝutos grenon al la kortbirdaro, por ke mi povu vin akompani de la monto,” petis la edzino de la arbaristo, kaj avinjo volonte atendis.

”Kaj mi iros kun vi ĝis la ponto, mi devas ankoraŭ iri en la arbaron,” diris la arbaristo, leviĝante de la tablo.

La arbaristedzino kuris por greno kaj post malgranda paŭzo aŭdiĝis en la korto laŭta vokado: ”Put, put, put!”

Je tiu vokado la kortbirdaro kunflugis de ĉiuj flankoj.

Plej unua estis aro da paseroj kvazaŭ tiu vokado koncernus ilin. La arbaristedzino ankaŭ diris: ”Nu, vi estas la plej unuaj.” Sed ili eĉ ne atentis pri tio.

Avinjo staris sur la sojlo kaj tenis la infanojn ĉe si, por ke ili ne timigu la kortbirdojn, kiujn ŝi kun videbla plezuro rigardis. Kiel multe da kortbirdaro! Blankaj kaj grizaj anseroj kun anseridoj, anasoj kun anasidoj, nigraj anasoj turkinoj, belaj kokinoj hejme kulturitaj kaj tirolaj kokoj altkruraj, plumtufaj kun malordigita plumaro sur la kolo, pavoj, numidoj, meleagrinoj kun meleagro, kiu blekis kaj sin ŝveligis, kvazaŭ li estus tre grava, kolomboj ordinaraj kaj plumtrenantaj – ĉio interpuŝiĝis en unu amaso, avidis la grenon, piedpremis siajn piedojn; unu saltis trans la alian, subrampis kaj trapuŝiĝis, kie nur estis eble; kaj la paseroj, friponoj, havante plenajn ventrojn, saltis sur la dorsoj de la malsaĝaj anseroj kaj anasoj. Ne malproksime sidis kunikloj; malsovaĝigita sciuro rigardis la infanojn de hipokaŝtanarbo, tenante la voston super si kiel kaskon; kaj sur la palisbarilo sidis kato, rigardante per avida okulo la paserojn; la kapreolino lasis sin grati sur la kapo de Barunka, sed la hundoj sidis silente ĉirkaŭ la infanoj, ĉar la arbaristedzino tenis en la mano vergon. Sed kiam nigra virkoko persekutis anseridon, kiu prenis lian grajnon sub la beko kaj tiu ĉi forkurante pasis preter la buŝo de Hektor, tiu ĉi tamen ne povis sin reteni, ke li ne volu buŝkapti ĝin.

”Vidu la maljunan azenon, kiel li volas ludeti. Jen vi havas memoraĵon!” ekkriis la mastrino kaj skurĝis lin per la vergo.

Hektor ekhontis antaŭ siaj junaj kolegoj pro tiu puno kaj kun mallevita kapo li fortrenis sin en la koridoron.

Sed avinjo diris: ”Ĉu la filo povus esti pli bona ol la patro?”

Hektor estis nome filo de Sultán, kiu mordbuĉis tiom da belaj anseridoj de avinjo.

La nutrado estis finita kaj la kortbirdaro foriris en siajn restejojn. La infanoj ricevis de Frantík kaj Bedřich belajn pavplumojn, la arbaristedzino donis al avinjo por kovmeto ovojn de la tirolaj kokinoj kaj metis Anuškan sur la brakon, la arbaristo ĵetis la pafilon trans la ŝultron, vokis Hektoron kaj ĉiuj eliris el la gastama domo. La kapreolino iris ankaŭ kun ili kiel hundo.

Sub la monto la arbaristedzino deziris bonan nokton al ĉiuj kaj iris reen kun la infanoj kaj ĉe la ponto la arbaristo donis al avinjo sian sunbrunigitan dekstran manon kaj iris en la arbaron. Jan longe rigardis post li, poste li diris al Barunka: ”Kiam mi estos ankoraŭ iom pli granda, mi iros kun sinjoro Beyer kaj mi ankaŭ iros atendi ĉasaĵon en embusko.”

”Sed tiam oni devas sendi ankoraŭ iun kun vi; vi timas ja arbarfeinojn kaj fajrovirojn!” ridis pri li Barunka.

”Eĥ, kion vi scias,” Jan koleris; ”kiam mi estos pli granda, mi ne timos!”

Sed avinjo, irante preter la kluzo, rigardis la muskokovritan trunkŝtipon kaj rememorante pri Viktorka, ŝi suspiris: ”Kompatinda knabino!”

image-013


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.