La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


AVINJO

Aŭtoro: Božena Němcová

©2026 Geo

La Enhavo

X

image-020

La deklivon de Žernov supreniras kvin pilgrimantinoj; ili estas: avinjo kaj sinjorino patrino, Kristla, Mančinka kaj Barunka. La du unuaj havas siajn blankajn kaptukojn super la kapo tegmente falditaj por protekti la vizaĝon; la knabinoj posedas rondĉapelojn. Ili ankaŭ suprenfaldis la subjupojn kiel la pli aĝaj virinoj kaj sur la dorso ili portis malgrandajn ligvalizojn, en kiuj ili havis nutraĵon.

”Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas kantadon,” diris Kristla, kiam ili venis sur la supron de la deklivo.

”Mi ankaŭ,” aŭdigis sin la knabinoj; ”rapidu, avinjo, por ke oni ne foriru sen ni,” ili admonis avinjon kaj volis ekkuri.

”Ho, vi stultulinoj, kiam la kondukanto scias, ke ni ankaŭ iras, li ne foriros sen ni,” retenis ilin avinjo, kaj la konsolitaj knabinoj marŝis egalpaŝe kun la ceteraj.

Sur la deklivo paŝtisto paŝtis ŝafojn kaj jam de malproksime estis salutanta la venantojn.

”Ĉu ni ne malsekiĝos de pluvo, Józa?” demandis lin sinjorino patrino.

”Estu sen zorgoj, ni eltenos ĝis postmorgaŭ. Memoru ankaŭ pri mi per unu ’Patro nia!’ Feliĉan vojon!”

”Donu tion Dio, ni memoros.”

”Avinjo, kiel scias Józa, kiam pluvos kaj kiam estos bela vetero?” demandis Barunka.

”Kiam estas pluvonte, vermoj rampas el la tero al la supro kaj de tio formiĝas argilkupoloj; nigraj salamandroj rigardas el la truoj, sed la lacerto kaŝas sin kaj ankaŭ la araneo, kaj la hirundoj flugas ĉe la tero. La paŝtistoj estas dum la tuta dia tago en la naturo kaj ne havante ion por fari, ili rigardas la bestojn, kiel ili vivas kaj kion ili faras. Mia plej bona kalendaro estas la montoj kaj la firmamento. Laŭ la heleco de la montoj kaj laŭ la koloro de la firmamento mi distingas, kiam komenciĝos bela, kiam malbela vetero, kiam venos ventoj, hajlado kaj neĝoj,” aldonis avinjo.

Antaŭ la kapelo de Žernov staras grupo da pilgrimantoj, viroj, virinoj kaj infanoj, pli ol unu patrino kunportas sian infanon en kuseno por oferi ĝin al la dipatrino kaj elpeti por ĝi aŭ perditan sanon aŭ feliĉon.

La kondukanto Martinec staras sur la sojlo de la kapelo; lia alta staturo superas ĉiujn ceterajn tiom, ke li per unu rigardo povas transrigardi la tutan al li konfiditan aron. Vidante avinjon kun la ceteraj venantan, li diris:

”Nun ni estas ĉiuj, ni povas do ekiri. Tamen unue ni preĝu ’Patro nia’ por feliĉa vojo!” La pilgrimantoj genufleksis antaŭ la kapelo, preĝante, kaj la vilaĝanoj, starante sur la vilaĝplaco preĝis kun ili. Post la preĝo ili aspergis sin per benita akvo, unu el la junuloj prenis altan krucon, sur kiun la fianĉino de Tomeš pendigis florkronon, kaj Kristla oferis ruĝan rubandon, la viroj grupiĝis kun sia gvidanto ĉirkaŭ ĝi, post ili la virinoj parviciĝante laŭ sia aĝo. Tamen ili ne ekiris, la mastrinoj ankoraŭ havis ion por komuniki, la mastroj admonis la domservistaron ke ĝi atentu la fajron kaj la bienojn, la infanoj petegis:

”Alportu al ni pilgrimdonacojn!” avinoj petis: ”Preĝu por ni ’Ave Maria!’” – jen kantis Martinec per sonora voĉo:

”Salutita estu filino de Dio”, la pilgrimantoj enfalis ĥore laŭ lia noto, la junulo suprenlevis la kronornamitan krucon, kaj la tuta grupo sekvis lin al Svatoñovice. Ĉe ĉiu kruco aŭ kapelo oni haltis kaj oferis ”Patro nia” kaj ”Kredo” je la honoro kaj laŭdo de Dio! – Ĉe ĉiu arbo, sur kiun ies pia mano pendigis bildon de Mario Virgulino, ĉe ĉiu kruco, kie okazis ia akcidento, oni preĝis.

Barunka kaj Mančinka bone atentis pri Martinec kaj kantis kun la ceteraj. Sed kiam ili venis malantaŭ Âervená

Hóra, Barunka komencas subite demandi avinjon:

”Mi petas vin, avinjo, kie estis Turyñ, de kie devenis la muta knabino?” Sed ĉi foje ŝi ne sukcesis bone: avinjo respondis al ŝi: ”Kiam vi pilgrimas, vi devas turni viajn pensojn al Dio kaj ne atenti aliajn aferojn. Kantu aŭ mallaŭte preĝu!”

La knabinoj kantis refoje dum kelka tempo, sed jen ili venis en arbaron: diversloke ruĝiĝis ankoraŭ fragoj en la herbo, estus domaĝo lasi ilin tie: la knabinoj prefere plukis ilin, ĉe tio ili malaranĝis siajn ĉapelojn kaj jupojn, refoje estis io por ordigi kaj fine rememoris unu kaj la alia pri la buĥtoj en la pendosakoj kaj ili komencis eltiri pecon post peco. Avinjo kaj sinjorino patrino ne tro atentis pri ili, ili ambaŭ estis enprofundiĝintaj en preĝojn, kontraŭe Kristla, irante kun Anča, pli ol unu foje rigardis ilin kaj admonis ilin. ”Vin tre utilos tiu pilgrimado kaj grandajn profitojn vi havos el ĝi, vere,” ŝi ridis.

Antaŭ la vespero la pilgrimantoj venis al Svatoñovice; antaŭ la urbo ili haltis, la virinoj vestis la ŝuojn, aranĝis iel la vestojn kaj nur poste ili eniris en la urbon. Plej unue oni iris al la puto sub la preĝejo, kies akvo elŝprucas per sep fontoj sub la arbo, sur kiu troviĝas bildo de Mario Virgulino.

Ĉe tiu puto la pilgrimantoj haltis, preĝante; poste ĉiu trinkis el la fonto kaj trifoje frotis per malsekigita mano la okulojn kaj la vangojn. Tiu pura, malvarma akvo estas mirakla akvo, al kies saniga efiko miloj da homoj dankas sian sanon.

De la puto la pilgrimantoj iris supren en la hele iluminitan preĝejon, el kiu resonis diversaj melodioj, ĉar alvenis procesioj de diversaj flankoj kaj ĉiu el ili havis alian kanton.

”Aĥ, avinjo, kiel bele estas ĉi tie,” flustras Adélka.

”Vere, vere; genufleksu kaj preĝu,” respondas avinjo.

La knabino genuiĝas apud avinjo, kiu klinas la kapon ĝis preskaŭ al la planko, elsendante ardan preĝon al la plej sankta dipatrino, kies bildo brilas sur la altaro, estante iluminita de multaj lumiloj, ornamita per kronoj kaj florbukedoj, kiujn plejparte oferdonis fianĉinoj kaj virgulinoj, por ke la plej sankta Virgulino favoru ilian amon – vestita per multekosta robo, ŝarĝita per mirbela juvelo, nome donacoj de tiuj, kiuj, premataj de malsano, serĉis ĉe ŝiaj piedoj helpon kaj ankaŭ ĝin trovis.

Post finita preĝado la gvidanto aranĝis ĉe la sakristiano la aferojn prizorgotajn kaj poste li kondukis siajn ŝafojn sur la litojn. Li ne bezonis prizorgi ilin antaŭe; kiel hirundoj alflugintaj printempe okupas siajn estintajn nestojn, tiel ankaŭ la pilgrimantoj iris tien, kie ili ĉiujare trovis, se ne malavaran gastigon, tamen afablan vizaĝon, panon, salon kaj puran liton. Sinjorino patrino kaj avinjo estis ĉe la administranto de la karbminejoj; li kaj lia edzino estis jam maljunaj homoj, avinjo diris ’el la malnova mondo’ kaj pro tio ŝi sentis sin ĉe ili kvazaŭ hejme. La edzino de la administranto aŭdinte, ke venis la pilgrimantoj el Žernov, atendis ilin jam kutime vespere sur benko antaŭ la domo por konduki ilin internen. Antaŭ ol oni iris dormi, la mastrino montris al sinjorino patrino siajn trezorojn, grandajn amasojn da tolo, kanvaso kaj ŝpinaĵo, kion plejparte ŝi mem estis ŝpininta kaj kion ŝi multigis ĉiun jaron.

”Por kiu, estimata sinjorino, vi preparas ĉion ĉi, vi ja edzinigis jam vian filinon?” miris sinjorino patrino.

”Sed mi havas tri nepinojn kaj vi scias ja, ke tolo kaj ŝpinaĵo estas fundamento de ĉiu doto.”

Pri tio ambaŭ niaj patrinoj kompreneble plene konsentis; sed se aŭdis tiun parolon la administranto, li diris:

”Nu panjo, vi sternas refoje; ĉu mi tamburanoncu foiron?”

”Ho, patro, tio estas kvazaŭ lado, tio eltenos kvindek jarojn.”

Nur tio ĉagrenis la edzinon de la administranto, ke ŝi ne povis regali avinjon per io pli bona ol per pano, ĉar avinjo, pilgrimante, vivis nur de pano kaj akvo. Kaj tia promeso estis por ŝi sankta kaj oni povis nenion kontraŭdiri.

Ankaŭ al sinjorino patrino tre plaĉis la noktpasigo ĉe la maljunaj geedzoj kaj kuŝiĝanta en lanugokusenojn, ŝi ĉiam diris kun granda plezuro: ”Kiel mola estas tiu lito; oni estas kvazaŭ falinta en neĝon.”

Kristla kaj Anča estis ĉe iu vidvino post malgranda kamparano; ili dormis en la subtegmento sur fojno, kie al ili la mastrino preparis kuŝejon. Ili dormus bone eĉ sur ŝtono. Tiun nokton ili eĉ ne restis en la subtegmento, sed ili grimpis per ŝtuparo malsupren en la fruktoĝardenon.

”Ĉu ne estas ĉi tie milfoje pli bone ol supre; la ĝardeno estas nia kamero, la steloj niaj kandeloj kaj la verda herbo nia kuseno,” diris al si Kristinka, volvante sin per jupo kaj kuŝiĝante sub arbon.

”Tie ni dormos, kara knabino,” respondis al ŝi Anča kuŝiĝante apud ŝi. ”Sed aŭskultu nur, la maljuna Fousková ronkas kvazaŭ oni ŝutus ŝtonojn,” ŝi ridis.

”Jes, estas amuze dormi apud ŝi. Diru vi, Frantina ĉu vi pensas, ke ili venos morgaŭ?” demandis la knabino turnante sin al sia kunulino.

”Ili nepre venos,” certigis Anča. ”Tomáš venos kvazaŭ per ĉevalo kaj ke Míla ne venus, estas absurde, li ja amas vin.”

”Kiu scias, ni ankoraŭ ne parolis pri tio.”

”Por kio estas bezonate paroli, tion oni konas; mi eĉ ne scias ĉu Tomeš iam diris al mi, ke li amas min, kaj ni tamen multe nin amas kaj baldaŭ ni havos edziĝfeston.”

”Kaj kiam estos do la edziĝfesto?”

”Paĉjo volas al ni cedi la mastrumejon kaj iri en malgrandan domon kaj kiam tiu ĉi estos finkonstruita, estos edziĝfesto; tio okazos ĉirkaŭ la festo de sankta Katarino.

Estus bele se ni havus edziĝfeston en la sama tago.”

”Ho, vi parolas, kvazaŭ estus jam la brako en la maniko, sed ĉio estas ankoraŭ malproksime post montoj.”

”Kio ne estas, povas esti. La gepatroj de Míla ĝojos, se Jakub al vi familiiĝos, kaj via patro gajnos lertan filon; neniu pli konvenus al via mastrumejo kaj ankaŭ al vi.

Vero restas vero, Jakub estas la plej bela knabo en la tuta vilaĝo kaj ŝajnas al mi, ke Lucina, la filino de la vilaĝestro, plendus pro li.”

”Vidu, tio estas ankoraŭ unu ŝtono, kiu kuŝas sur nia vojo,” ĝemis Kristla.

”Mia kara, tio estas pli ol unu ŝtono. Ĉu vi opinias, ke Lucina malmulte pezas? Ŝi sufiĉus jam per si mem kaj ŝia patro ĵetos sur la pesilplaton ankaŭ sakon da rejnaj guldenoj.”

”Des pli malbone.”

”Sed pro tio ne rompu al vi la kapon, eĉ se ŝia patro estas vilaĝestro, li ne estas ankoraŭ Dio kaj Lucina kun sia tuta mono ne povas eĉ akvon al vi prezenti. Míla havas tamen sanajn okulojn.”

”Sed se ĉio nin trompos, se oni ne akceptos lin en la kastelon kaj li devos fariĝi soldato!”

”Ne pensu pri tiaj aferoj; se la administranto vidos nigre, oni ŝmiros liajn okulojn, ĉu vi komprenas?”

”Ho, tio aranĝiĝus, tamen ne ĉiam estas efektivigebla.

Estas vero, ke en la nokto de sankta Johano mi sonĝis, ke Míla venis al mi, sed sonĝo estas nur sonĝo kaj avinjo diras, ke oni nek kredu superstiĉojn, nek volu ekscii de la bona Dio, kiel li aranĝos nian sorton.”

”Avinjo tamen ne estas la evangelio.”

”Mi kredas avinjon kiel Sanktan Skribon, ŝi ĉiam sincere konsilas kaj ĉiu diras, ke ŝi estas perfekta virino; kion ŝi diras, estas sankta vero.”

”Mi ja ankaŭ same opinias pri ŝi, tamen mi volus veti mian malgrandan fingron, ke estante juna, ŝi kredis la samon kiel ni. Maljunaj homoj ĉiam estas tiaj; nia patrino konstante plendas pri ni, ke tiu nuna junularo volus nur danci kaj plezurigi sin, ke ĝi havas eĉ ne pinĉon da prudento. Tio, ŝi diras, ne estis dum ŝiaj junaj jaroj kaj mi scias tute certe, ke nia praavino estis eĉ ne je unu haro pli bona ol ni en la junaĝo, kaj ni, kiam ni estos maljunaj, ankaŭ kantos tiel. Sed nun ni rifuĝu sub la protekton de la dipatrino kaj ni dormu!” aldonis Anča, volvis sin per la jupo kaj kiam Kristla post momento rigardis ŝian vizaĝon, ŝi estis en la regno de sonĝoj.

En la subtegmento estis ankoraŭ unu el la virinoj, kiuj tie dormis, trankviliganta infanon, sed tiu ne lasis sin kvietigi.

”Kaj ĉu, patrino, la infano estas ĉiun nokton tiel maltrankvila?” demandis alia virino vekiĝinte.

”Jes, jam dum dek kvar noktoj. Mi preparis, kion oni konsilis, fruktoŝelon de papavo, asperulon, nenio helpis.

La forĝistedzino diris, ke ĝi havas abscesojn sur la intestoj.

Mi decidis oferi la infanon sur la altaro de Dipatrino, ĝi saniĝu aŭ Dio prenu ĝin al si.”

”Metu ĝin morgaŭ sub la fontojn, tiamaniere, ke la akvo trifoje verŝiĝu trans ĝin, tio helpis ankaŭ mian filinon,” konsilis la virino, turniĝis je alia flanko kaj endormi ĝis.

Matene, kiam la pilgrimantoj amasiĝintaj antaŭ la preĝejo donis al si la manojn kun la kutimaj vortoj: ”Ni pardonu unu la alian,” aŭ kiam ili iris por komunii, aŭdigis sin malantaŭ Kristla kaj Anča du konataj voĉoj:

”Ankaŭ al ni estu pardonite!”

”Eĉ sen konfeso ni donas al vi absolucion,” respondis Anča, donante la manon al Tomeš, Kristla poste ruĝiĝante donis sian al Míla. La knaboj enviciĝis en la procesion de Martinec kaj iris kun la ceteraj en la preĝejon.

Post finitaj diservoj ĉiuj iris en la banejon por sin bani, ĉe kio la pli maljunaj virinoj kaj viroj aplikis kupojn, kio apartenis jam al la tuto.

Post la banado oni aĉetis pilgrimobjektojn. Sinjorino patrino aĉetis tutajn pakaĵojn da bildoj, rozarioj, figuroj kaj aliaj diversaj donacoj. ”Mi havas ja domservistaron, venos la muelklientoj, ĉiu atendas pilgrimdonacon,” ŝi diris al avinjo.

Apud avinjo staris alia avino, la maljuna Fousková; ŝi aĉetus volonte pistakan rozarion, sed kiam la komercisto diris al ŝi, ke ĝi kostas dudek krejcerojn en bona arĝento, ŝi malĝoje remetis ĝin sur la pupitron, dirante, ke ĝi estas multekosta.

”Multekosta, vi diras, ke multekosta,” indigniĝis la komercisto; ”tiam dum via tuta vivo, vi persono, ne havis en la mano pistakan rozarion. Aĉetu marcipanan!”

”Nu, patro, por alia ĝi ne estas multekosta, tamen por mi ĝi estas, ĉar mia havaĵo ne estas pli granda ol unu duonfloreno.”

”Por tio vi ne aĉetos pistakrozarion,” diris la komercisto.

Fousková foriris, sed avinjo sekvis ŝin kaj diris al ŝi, ke ŝi iru kun ŝi al alia komercisto, tiu, ŝi diris, havas tre malkaran komercaĵon. Kaj fakte – tiu komercisto donis ĉion preskaŭ por manpremo, aŭ por prezo kiun avinjo mem difinis, tial ke Fousková ricevis por la duonfloreno ne nur pistakan rozarion, sed ankaŭ bildojn kaj aliajn objektojn.

Kiam ili foriris de la vendejo, Barunka diris: ”Ĉu ne, avinjo, vi pagis al la komercisto ĉion, kio mankis; mi ja bone rimarkis, kiel vi palpebrumis je li, ke tion Fousková ne vidu.”

”Se vi vidis, bone, do ne diru tion al la aliaj; kion donas la dekstra mano, pri tio ne sciu la maldekstra,” respondis avinjo.

Kristla aĉetis arĝentan ringon, sur kiu estis du brulantaj koroj; ankaŭ Míla tuj aĉetis ringon, sur kiu estis du sin premantaj manoj. Ĉiujn ĉi donacojn la pilgrimantoj lasis tuŝbeni kaj ĉiu konservis la tuŝbenitajn rozarion, ringon, bildon aŭ libron kiel relikvon.

Havante ĉion en ordo, la pilgrimantoj dankis al siaj gastigintoj, preĝis ankoraŭ unufoje ĉe la mirakla fonto kaj rekomendante sin sub protekton de Dipatrino, ili ekmarŝis al la hejmo. En la arbaro de Rtín, proksime de naŭ krucoj apud la puto, oni ripozis; soifante ili amasiĝis ĉirkaŭ la fonto kaj kiam ili vidis, ke Kristla donas al Míla trinki el mankavo, ili venis kaj petis, ke ŝi enverŝu ankaŭ al ili, kion ŝi volonte faris. Poste la maljunaj sidiĝis en herbon, rakontis al si, kion kaj kiapreze tiu aŭ alia aĉetis kiel pilgrimdonacon kaj kiaj procesioj tie estis. La knabinoj disiris en la arbaro por pluki florojn por kronoj kaj la knaboj dume riparis grandan tombon kaj lignajn krucojn sur ĝi.

”Diru al mi, Ančinka, kial estas tie ĉi tiuj naŭ krucoj?”

Barunka demandis aranĝante la florojn, el kiuj Anča plektis kronon.

”Aŭskultu, mi rakontos tion al vi. Ne malproksime de ĉi tie estas maljuna ruiniĝinta kastelo, oni nomas ĝin Vizmburk. Antaŭ pratempoj estis en tiu kastelo paĝio nomata Heřman. Li amis knabinon el proksima vilaĝo.

Ankaŭ iu alia amindumis ŝin, sed tiu ne plaĉis al ŝi kaj ŝi donis sian vorton al Heřman. Edziĝfesto estis okazonta.

Matene la saman tagon la patrino de Heřman venis al li kaj alportis al li ruĝajn pomojn kaj demandis lin, kial li estas tiel enpensiĝinta kaj li respondis, ke li mem ne scias tion. La patrino petis lin, ke li ne forrajdu, ke ŝi malbone sonĝis, sed li elsaltis, adiaŭis la patrinon kaj sursaltis la blankĉevalon. Sed la ĉevalo ne volis eliri el pordego; la patrino refoje petis lin: ’Filo, restu hejme, jen malbona antaŭsigno, malbone vi fartos:’ sed li ne obeis, spronpikis la ĉevalon kaj estis trans la ponto. La ĉevalo rezistis kaj ne volis daŭrigi la vojon kaj la patrino petis lin la trian fojon; tamen Heřman nenion atentis kaj forrajdis al la fianĉino. Kaj kiam oni rajdis al la preĝejo kaj venis sur tiun ĉi lokon, atakis ilin kun siaj kamaradoj alia knabo, kiu aspiris ankaŭ la knabinon. Ambaŭ rivaloj komencis interbatiĝi kaj Heřman estis mortigita. Kiam la fianĉino vidis tion, ŝi enigis ponardon en sian bruston, la edziĝgastoj mortigis la rivalon de Heřman kaj tiamaniere naŭ homoj pereis ĉi tie. Oni metis ĉiujn en unu tombon kaj je memoro starigis naŭ krucojn. De tiu tempo oni ĉiam riparas tiujn krucojn kaj se ni somertempe preteriras, ni foje ornamas ilin per florkrono kaj ĉiu preĝas ’Patro nia’ por iliaj animoj.”

Tiel finis Anča; sed la maljuna Fousková, kiu serĉis proksime fungojn kaj parte aŭskultis la rakontadon, balancante la kapon, diris: ”Ne okazis tiel, Anča; Heřman estis paĝio el la kastelo Vitoboř kaj ne el Vizmburk kaj la fianĉino estis el Svatoñovice. Kaj li estis mortigita kun sia edziĝasistanto kaj svatisto pli frue ol li venis al la fianĉino; la fianĉino atendis lin, sed ne ĝisatendis. Oni sidiĝis al tablo kaj jen komencis soni la funebra sonorilo; la fianĉino trifoje demandis la patrinon pro kies morto oni sonorigas, la patrino ĉiam elturniĝe respondis, ke al tiu aŭ iu alia, ĝis ŝi kondukis ŝin en kameron, kie kuŝis la mortigita Heřman. La fianĉino vidante tion, trapikis sian koron. Oni enterigis ĉiujn ĉi tie. Tiel mi tion aŭdis,” finparolis Fousková.

”Kiu povas prijuĝi, kiu el ni estas prava, se tio okazis antaŭ pratempoj. Fine ĝi estu okazinta kiel ajn, domaĝe, ke tio okazis. Estus pli bone se ili estus povintaj sin preni kaj feliĉe vivi.”

”Sed tiam neniu scius pri ili, ni ne rememorus pri ili kaj ne kronornamus ilian tombon,” diris Tomeš riparante la difektitan abiolignan krucon.

”Ha! Kion tio helpas, mi tamen ne volus esti tia malfeliĉa fianĉino,” opiniis Anča.

”Kaj mi ankaŭ ne,” diris Kristla, alvenante de malantaŭ la arboj kun pretaj florkronoj.

”Nu, mi ankaŭ ne dezirus esti mortigita en la tago de mia edziĝo,” diris Míla, ”sed tamen Heřman estis pli feliĉa ol tiu lia rivalo. Devis esti granda turmento vidi, ke iu alia veturigas hejmen tiun, kiun li amas. Decas por li des pli arde preĝi, ĉar li mortis en malbono kaj malfeliĉo, kontraŭe Heřman en feliĉo kaj difavoro.”

La knabinoj pendigis la kronojn sur la krucojn, disĵetis la ceterajn florojn sur la muskokovrita tombo kaj preĝinte, ili revenis al la pilgrimantoj. Post nelonge la gvidanto prenis sian bastonon, la knabo levis la krucon kaj kantante, la pilgrimantoj daŭrigis la vojon al hejmo. Sur disvojo, proksime de Žernov, atendis ilin la vilaĝanoj; la infanoj aŭdante kantadon kaj vidante en malproksimo flagri ruĝan flagon, kuregis renkonte al siaj patrinoj, ne povante ĝisatendi la pilgrimdonacojn. Antaŭ ol la procesio venis en la vilaĝon, la knaboj jam provis la novajn trumpetojn, fajfis per fajfiloj, rajdis sur lignaj ĉevaloj, la knabinoj portis pupojn, korbojn, bildojn kaj marcipanajn korojn. Post preĝo en la kapelo la pilgrimintoj dankis sian gvidinton, la knabo metis la krucon al li konfiditan en la kapelon, la florkronon kun rubandoj li pendigis sur la altaron kaj poste ĉiuj disiris en siajn loĝejojn.

Kiam ĉe la disiro Kristla donis al Anča la manon, Anča rigardis la arĝentan ringon, kiu brilis sur la fingro de Kristla kaj kun rideto ŝi diris: ”Tio ne estas la sama, kiun vi aĉetis.”

Kristla iel ruĝiĝis, sed antaŭ ol ŝi respondis, Míla flustris al Anča: ”Ŝi donis al mi la koron, mi al ŝi la manon.”

”Bela interŝanĝo; Dio donu sukceson!” certigis Anča.

Ĉe la statuo sub la tilioj apud la muelejo sidis la familio de Prošek kaj sinjoro patro muelisto; de tempo al tempo ili rigardis al la monto de Žernov. Ili atendis la pilgrimantojn. Kaj kiam la suno elsendis la lastan radion sur la monton kaj surverŝis per ora lumo la pintojn de branĉolarĝaj kverkoj kaj graciaj fraksenoj, blankiĝis en la ombro de la pli malsupre kreskanta arbetaĵo blankaj ŝultrotukoj kaj pajlaj ĉapeloj, kiuj rapide aperis inter la verdaĵo. ”Ili venas jam!” vokis la infanoj, kiuj plej diligente rigardis la deklivon kaj ĉiuj tri rapidis al la ponto, kiu kondukis trans la riveron al la deklivo. La geedzoj Prošek kun sinjoro patro, kiu turnis la flartabakujon kaj iom fermis la okulojn, iris renkonte al avinjo kaj al sinjorino patrino. La infanoj kisis avinjon kaj ĉirkaŭsaltis ŝin, kvazaŭ ili ne estus vidintaj ŝin dum la tuta jaro.

Barunka siavice paradis antaŭ la gepatroj, ke eĉ ne iomete ŝiaj kruroj doloris. Avinjo demandis la infanojn, ĉu ili rememoris pri ŝi kaj sinjorino patrino demandis sinjoron patron: ”Kio nova estas?”

”Oni razis kalvulon, kara patrino, kia okazintaĵo,” respondis sinjoro patro kun tre komike serioza mieno.

”Oni neniam ekscias la veron de vi,” ekridis sinjorino patrino kaj frapetis sinjoron patron je la mano.

”Kiam vi estas hejme, li incitetas vin kaj kiam vi forestas, li estas nubvizaĝa kaj nenie li eltenas,” diris sinjorino Prošková.

”Tio estas tiel, baptopatrino, la viroj scipovas nin nur tiam taksi, kiam ni mankas al ili.”

Tiasence oni daŭrigis kaj la rakontado ne havis finon.

La pilgrimado de Svatoñovice estis por la loĝantoj de la malgranda valo, se ne malofta okazintaĵo, ĉar ĝi ripetiĝis ĉiun jaron, tamen tiel eminenta, ke oni havis dum tutaj dek kvar tagoj parolmotivon. Se iu el la ĉirkaŭaĵo pilgrimis al Vambeřice, oni parolis pri tio kvaronjaron antaŭ kaj kvaronjaron post tio, kaj pri pilgrimantino al Maria-Cel parolis la homoj la tutan jaron.

image-021


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.