La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

24. La Reĝa Akcepto

image-114

Ĉirkaŭ la kvaran horon de tiu sama tago la Ruĝa Ĉarego haltis ĉe la enirejo de la palaco de Glinda kaj Doroteo kaj Betinjo elsaltis. La Ruĝa Ĉarego de Ozma estis preskaŭ kaleŝo, inkrustita per rubioj kaj perloj, kaj ĝin tiris la plejamata tirbesto de Ozma, la ligna Segĉevalo.

“Ĉu mi maljungu vin,” demandis Doroteo, “tiel ke vi povos enveni kaj viziti?”

“Ne,” respondis la Segĉevalo. “Mi nur staros ĉi tie kaj pensos. Ne rapidu. Pensado ŝajne tute ne tedas min.”

“Pri kio vi pensos?” demandis Betinjo.

“Pri la glano el kiu kreskis la arbo el kiu mi fariĝis.”

Do ili lasis la lignan beston kaj eniris por viziti Glindan, kiu bonvenigis le knabinetojn plej elkore.

“Mi sciis ke vi estas survoje,” diris la bona Sorĉistino kiam ili estis sidiĝintaj en ŝia biblioteko, “ĉar mi sciiĝis per mia Arkivlibro ke vi intencis renkonti Troton kaj Buton-Brilon kiam ili alvenos ĉi tien.”

“Ĉu la fremda knabineto nomiĝas Trot?” demandis Doroteo.

“Jes; kaj ŝia kunulo, la maljuna velisto, nomiĝas Kap'tano Vilĉjo. Mi kredas ke ni multe amos ilin, ĉar ili estas ĝuste tiaj kiaj estas homoj por ĝui kaj bone taksi nian felandon kaj mi ne vidas ian metodon, nun, per kiu ili povus reiri al la ekstera mondo.”

“Nu, estas sufiĉa spaco ĉi tie por ili, certe,” diris Doroteo. “Betinjo kaj mi jam fervoras bonvenigi Troton. Ni bezonos almenaŭ jaron por montri al ŝi ĉiujn mirindaĵojn de Oz.”

Glinda ridetis.

“Mi loĝas ĉi tie jam de multaj jaroj,” diris ŝi, “kaj mi ankoraŭ ne vidis ĉiujn mirindaĵojn de Oz.”

Intertempe la veturantoj proksimiĝis al la palaco, kaj kiam ili unue ekvidis ĝiajn turojn Trot konsciis ke ĝi estas multe pli grandioza kaj impona ol la kastelo de la Reĝo en Omenlando. Ju pli ili proksimiĝis, des pli bela aspektis la palaco, kaj kiam fine la Birdotimigilo gvidis ilin laŭ la grandaj marmoraj ŝtupoj, eĉ Buton-Brilo pleniĝis per mirego.

“Mi ne vidas soldatojn por gardi la lokon,” diris la knabineto.

“Ne necesas gardi la palacon de Glinda,” respondis la Birdotimigilo. “Ne estas fiuloj en Oz, laŭ nia scio, kaj eĉ se ili ekzistus, la magio de Glinda estus sufiĉe potenca por protekti ŝin.”

Buton-Brilo nun staris sur la plejsupraj ŝtupoj de la enirejo, kaj li subite kriis:

“Ho, jen la Segĉevalo kaj la Ruĝa Ĉarego! Hura!” kaj la sekvan momenton li kuris ĵeti siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de la ligna ĉevalo, kiu bonnature permesis tiun intiman agon fare de la knabo kiun ĝi konis kiel malnovan amikon.

La krio de Buton-Brilo aŭdiĝis interne de la palaco, do nun elkuris Doroteo kaj Betinjo por ĉirkaŭbraki sian amatan amikon la Birdotimigilon, kaj bonvenigi Troton kaj Kap'tanon Vilĉjon al la Lando Oz.

“Ni rigardas vin de tre longe en la Magia Bildo de Ozma,” diris Doroteo, “kaj Ozma sendis nin inviti vin al ŝia propra palaco en la Smeralda Urbo. Mi ne scias ĉu vi komprenas kiel bonfortunaj vi estas, ricevante tiun inviton, sed vi pli bone komprenos kiam vi vidos la reĝan palacon kaj la Smeraldan Urbon.”

image-115

Nun Glinda mem aperis por gvidi la tutan grupon en sian Lazuran Akceptoĉambron. Trot iom timis la solenan Sorĉistinon, sed kuraĝiĝis firme tenante la manojn de Betinjo kaj Doroteo. Kap'tano Vilĉjo havis neniun kiu povus helpi lin senti malformalecon, do la maljuna velisto sidis rigide sur la rando de sia seĝo kaj diris: “Jes, sinjorino,” aŭ “Ne, sinjorino,” kiam li estis alparolita, kaj multe embarasiĝis pro tiom da grandiozeco.

La Birdotimigilo loĝis tiom en palacoj ke li sentis sin tute ĉehejme, kaj li babiladis al Glinda kaj la knabinoj de Oz gaje kaj leĝerkore. Li rakontis ĉiujn siajn aventurojn en Omenlando, kaj ĉe la Granda Akvofalo, kaj dum la veturo ĉi tien – kiujn plejparte liaj aŭskultantoj jam konis – kaj poste li demandis Doroteon kaj Betinjon pri kio okazis en la Smeralda Urbo post lia foriro.

Ili ĉiuj pasigis la vesperon kaj la nokton en la palaco de Glinda, kaj la Sorĉistino estis tiom kompleza al Kap'tano Vilĉjo ke la maljunulo iom post iom reakiris sian memfidon kaj komencis ĝui la eventon. Trot jam konkludis ke Doroteon kaj Betinjon ŝi trovas du plezuregaj kamaradoj, kaj Buton-Brilo estis tiom ĉehejme ĉi tie kiel en la kampoj de Omenlando aŭ kiam li estis sub la pufmaiza neĝo en la Lando Mo.

La sekvan matenon ili ellitiĝis frue kaj gaje kaj post la matenmanĝo ili adiaŭis la afablan Sorĉistinon, kiun Trot kaj Kap'tano Vilĉjo fervore dankis pro ŝia sendo de la Birdotimigilo en Omenlandon por savi ilin. Post tio ili ĉiuj grimpis en la Ruĝan Ĉaregon.

Estis sufiĉa spaco por ĉiuj sur la larĝaj benkoj, kaj kiam ĉiuj prenis siajn lokojn – Doroteo, Trot kaj Betinjo sur la malantaŭa benko kaj Kap'tano Vilĉjo, Buton-Brilo kaj la Birdotimigilo sur la antaŭa – ili kriis “Ek!” al la Segĉevalo kaj la ligna tirbesto movis sin vigle, tirante la Ruĝan Ĉaregon facile.

Nun la fremduloj komencis percepti la verajn belaĵojn de la Lando Oz, ĉar ili trapasis pli dense loĝatan parton de la lando kaj la loĝantaro pli densiĝis ju pli ili proksimiĝis al la Smeralda Urbo. Ĉiu renkontata gaje parolis aŭ ridetis al la Birdotimigilo, Doroteo kaj Betinjo Bobin, kaj kelkaj el ili memoris Buton-Brilon kaj rebonvenigis lin al sia lando.

La grupo estis ja tre feliĉa, veturante en la Ruĝa Ĉarego al la Smeralda Urbo, kaj Trot jam komencis esperi ke Ozma permesos ke ŝi kaj Kap'tano Vilĉjo loĝu ĉiam en la Lando Oz.

Atinginte la grandan urbon ili eĉ pli miregis, kaj pro la amaso da homoj en siaj kuriozaj kaj pitoreskaj kostumoj, kaj pro la grandiozeco de la urbo mem. Sed la grandiozeco de la Reĝa Palaco plene senspirigis ilin, ĝis Ozma akceptis ilin en sia propra bela ĉambraro kaj per sia ĉarma konduto kaj certigaj ridetoj sentigis al ili ke ili ne plu estas fremduloj.

Al Trot doniĝis bela ĉambreto apud tiu de Doroteo, kaj Kap'tano Vilĉjo ricevis plej komfortan ĉambron apud tiu de Trot kaj apud la ĝardenoj. Tiun vesperon Ozma faris grandajn bankedon kaj akcepton honore al la novaj alvenintoj. Kvankam Trot jam legis pri multaj el la personoj kiujn ŝi renkontis tie, Kap'tano Vilĉjo estis malpli familiara kun ili kaj multaj el la nekutimaj uloj konigitaj al li tiuvespere devigis la maljunan veliston larĝe malfermi siajn okulojn pro mirego.

image-116

Li ĝis tiam supozis la Birdotimigilon preskaŭ tiel kurioza kiel povas ekzisti, sed nun li renkontis la Stanan Lignohakiston, konsistantan plene el stano, eĉ lia koro, kaj kiu portis brilantan hakilon trans sia ŝultro kien ajn li iris. Kaj jen Joĉjo Kukurbokapo, kies kapo estis vera kukurbo kun enĉizita vizaĝo; kaj Profesoro Ŝancelinsekto, kiu forme estis giganta insekto sed kiu estis vestita per bone taŭgaj vestaĵoj.

image-117

La Profesoro estis interesa konversacianto kaj tre ĝentila, sed lia vizaĝo estis tiel komika ke ridetigis Kap'tanon Vilĉjon rigardi ĝin. Granda amiko de Doroteo kaj Ozma evidente estis maŝinulo nomata Tiktoko, kies risortoj malstreĉiĝis plurfoje dum la vespero kaj estis restreĉendaj de iu antaŭ ol li povis movi sin aŭ paroli.

En la akcepto aperis la Vilulo kaj lia frato, ambaŭ tre popularaj en Oz, ankaŭ la Onklo Henriko kaj Onklino Em de Doroteo, du feliĉaj olduloj kiuj loĝis en bela dometo apud la palaco.

Sed kio eble ŝajnis plej surpriza al kaj Trot kaj Kap'tano Vilĉjo estis la kvanto da kuriozaj bestoj kiuj rajtis eniri la salonojn de Ozma, kie ili ne nur tre dece kondutis sed povis paroli egale bone kiel ĉiuj aliaj personoj.

Jen la Malkuraĝa Leono, giganta besto kun tre bela kolhararo; kaj la Malsata Tigro, kiu ridetis daŭre; kaj Heŭreka la Palruĝa Katido, kiu kuŝis kunruliĝinte sur kuseno kaj kondutis iom arogante; kaj la ligna Segĉevalo; kaj naŭ porkidetoj kiuj apartenis al la Sorĉisto; kaj mulo nomata Hanĉjo, kiu apartenis al Betinjo Bobin. Malgranda vila terhundo, nomata Toto, kuŝis ĉe la piedoj de Doroteo sed malofte partoprenis en la konversacio, kvankam li aŭskultis ĉiun vorton diratan. Sed plej miriga, laŭ Trot, estis kvadrata besto kun amikema rideto, kiu kaŭris en angulo de la ĉambro kaj gestis per sia kvadrata kapo al ĉiuj tre gaje.

Betinjo diris al Trot ke tiu unika besto nomiĝas la Vuzo, kaj ke ekzistas neniu alia simila al li en la tuta mondo.

Kap'tano Vilĉjo kaj Trot ambaŭ ĉirkaŭrigardis anticipante la Sorĉiston de Oz, sed la vespero jam estis malnova kiam la fama vireto eniris la ĉambron. Sed li tuj iris al la fremduloj kaj diris:

“Mi konas vin, sed vi ne konas min; do ni interkonatiĝu.”

Kaj ili ja interkonatiĝis, tre rapide, kaj antaŭ la fino de la vespero Trot opiniis ke ŝi konas ĉiujn personon kaj beston ĉeestantan la akcepton, kaj ke ili ĉiuj estas ŝiaj bonaj amikoj.

Subite ili ĉirkaŭrigardis por trovi Buton-Brilon, sed li estis nenie trovebla.

“Ve!” kriis Trot. “Denove li perdiĝis.”

“Ne gravas, kara,” diris Ozma, ĉarme ridetante, “neniu povas longe erarvagi en la Lando Oz, kaj se Buton-Brilo ne fojfoje perdiĝas, li ne estas feliĉa.”

image-118


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.