La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

20. Reĝino Gloria

image-099

La sekvan matenon la Birdotimigilo vokis ĉiujn korteganojn kaj regatojn kunveni en la tronĉambro de la kastelo, kie estis sufiĉa spaco por ĉiuj kiuj povis veni. Ili trovis la pajlulon sidantan sur la veluraj kusenoj de la trono, kun la scintilanta krono de la Reĝo ankoraŭ sur sia plenigita kapo. Unuflanke de la trono, en malpli alta seĝo, sidis Gloria, aspektante radiante bela kaj freŝa kiel novnaskita rozo. Aliflanke sidis Pon, la knabo de l’ ĝardenisto, ankoraŭ vestita per sia malnova kitelrobo kaj aspektanta senĝoja kaj solena; ĉar Pon ne povis kredigi sin ke tiel grandioza Princino degnos ami lin post sia restariĝo kaj reveno al sia trono. Trot kaj Kap'tano Vilĉjo sidis ĉe la piedoj de la Birdotimigilo kaj ilin multe interesis la evento.

Buton-Brilo perdis sin antaŭ la matenmanĝo, sed li revenis en la tronĉambron antaŭ la fino de la ceremonioj. Malantaŭ la trono staris vico de la grandaj Orkoj, kun sia ĉefo en la centro, kaj la enirejon de la palaco gardis pli da Orkoj, kiujn oni rigardis mirante kaj respektoplene.

Kiam ĉiuj ĉeestis, la Birdotimigilo stariĝis kaj faris paroladon. Li informis ke la patro de Gloria, la bona Reĝo Amem, kiu iam regis ilin kaj kiun ĉiu amis, estis detruita de Reĝo Feroc, la patro de Pon, kaj ke Reĝo Feroc estis detruita de Reĝo Kru-el. Ĉi Reĝo estis mava reganto, kiel ili tre bone sciis, kaj la Birdotimigilo deklaris ke la sola persono en la tuta Omenlando kiu rajtas sidi sur la trono estas Princino Gloria, la filino de Reĝo Amem.

“Sed,” li pludiris, “ne estas mia rajto, ĉar mi estas fremdulo, diri kiu regos vin. Vi mem devos decidi, alie vi ne estos kontentaj. Do elektu nun: kiu estos via reganto?”

Kaj ĉiuj kriis: “La Birdotimigilo! La Birdotimigilo regu nin!”

Kio pruvis ke la plenigita viro multe popularigis sin konkerante Reĝon Kru-el, kaj oni kredis ke ili deziras lin kiel sian Reĝon. Sed la Birdotimigilo tiel fervore kapneis ke lia kapo deligiĝis, kaj Trot devis firme repingli ĝin al lia korpo.

“Ne,” diris li, “mi apartenas al la Lando Oz, kie mi estas humila servanto de la bela knabino kiu regas nin ĉiujn – la reĝa Ozma. Vi devas elekti iun el viaj propraj loĝantoj por regi Omenlandon. Kiu estu?”

Ili hezitis dummomente, kaj pluraj kriis: “Pon!” sed multe pli da ili kriis: “Gloria!”

Do la Birdotimigilo prenis manon de Gloria kaj gvidis ŝin al la trono, kie li unue sidigis ŝin kaj poste prenis la scintilantan kronon de sia propra kapo kaj metis ĝin sur tiun de la junulino, kie ĝi kuŝis bele inter ŝiaj molaj bukloj. La popolo hurais kaj kriis tiam, genuante antaŭ sia nova Reĝino; sed Gloria klinis sin kaj prenis manon de Pon per ambaŭ siaj manoj kaj levis lin al la seĝo apud si.

“Vi havos kaj Reĝon kaj Reĝinon por zorgi pri vi kaj protekti vin, karaj regatoj,” ŝi diris per dolĉa voĉo, dum ŝia vizaĝo brilis pro feliĉeco; “ĉar Pon estis filo de Reĝo antaŭ ol esti knabo de ĝardenisto, kaj ĉar mi amas lin li estos mia Reĝa Edzo.”

Tio plaĉis al ĉiuj, precipe al Pon, kiu komprenis ke ĉi tiu momento estas la plej grava en lia vivo. Trot kaj Buton-Brilo kaj Kap'tano Vilĉjo ĉiuj gratulis lin pro lia fianĉiĝo kun bela Gloria; sed la Orko dufoje ternis kaj diris ke liaopinie la junulino povus pli bonan elekti.

Post tio la Birdotimigilo ordonis al la gardistoj ke ili enkonduku fi-Kru-el-on, kiu ne plu estas Reĝo, kaj kiam li aperis, ligita per ĉenoj kaj vestita per fusteno, la popolo malhurais lin kaj retiris sin dum li pasis tiel ke iliaj vestoj ne tuŝu lin.

Kru-el ne plu estis aroganta aŭ fierega; male, li aspektis tre humila kaj multe timanta la sorton kiun destinis al li liaj konkerintoj. Sed Gloria kaj Pon estis tro feliĉaj por esti venĝemaj kaj ili proponis nomumi Kru-el-on knabo de l’ ĝardenisto ĉe la kastelo ĉar Pon rezignis tiun postenon kiam li fariĝis Reĝo. Sed ili diris ke li devos promesi reformi sian fikonduton kaj fidele plenumi sian devon, kaj li devos ŝanĝi sian nomon de Kru-el al Gru-el. Ĉion ĉi la viro fervore promesis, do kiam Pon foriris en ĉambron en la kastelo por surmeti princvestojn, la malnova bruna kitelo kiun li antaŭe surhavis estis donita al Gru-el, kiu post tio eliris en la ĝardenon por akvumi la rozojn.

La cetero de tiu fama tago, kiun oni longe memoris en Omenlando, estis dediĉita al festado kaj ĝojado.

image-100

Vespere okazis grandioza danco en la korto, kie la latuna bando ludis novan muzikaĵon nomitan la “Orka Troto” kiun oni dediĉis al “Nia Glora Gloria, la Reĝino.”

Dum la Reĝino kaj Pon gvidis tiun dancon, kaj la tuta Omenlanda popolo distris sin, la fremduloj grupiĝis en la parko ekster la kastelo. Kap'tano Vilĉjo, Trot, Buton-Brilo kaj la Birdotimigilo ĉeestis, ankaŭ ilia malnova amiko la Orko; sed el la tuta granda amaso da Orkoj helpintaj en la konkero restis nur tri en Omenlando, krom ilia ĉefo, ĉar la aliaj reiris al sia propra lando tuj kiam Gloria kroniĝis Reĝino. Al la juna Orko kiu akompanis ilin dum iliaj aventuroj Kap'tano Vilĉjo diris:

“Vi certe estis helpoplena amiko, kaj ni multege dankas vin pro via helpo. Mi eble restus akrido se vi ne helpus min, kaj mi povas komenti ke ne estas tre plaĉe esti akrido.”

“Sen vi, amiko Orko,” diris la Birdotimigilo, “mi timas ke mi ne venkus Reĝon Kru-el.”

“Ne,” akordis Trot, “vi estus jam nur amaso da cindroj.”

“Kaj eble mi estus plu perdiĝinta,” aldonis Buton-Brilo. “Mi multe dankas, S-ro Orko.”

“Ho, ne dankindas,” respondis la Orko. “Amikoj devas kunhelpi unu la alian, sciu, alie ili ne estus amikoj. Sed nun mi devas foriri de vi kaj forflugi al mia propra lando, kie estos surprizfesto por mia onklo, kaj mi promesis partopreni.”

“Ve,” diris la Birdotimigilo, bedaŭroplene. “Estas tre misfortune.”

“Kial?” demandis la Orko.

“Mi esperis ke vi konsentos porti nin trans tiujn montojn en la Landon Oz. Mia tasko ĉi tie estas nun finita kaj mi volas reiri al la Smeralda Urbo.”

“Kiel vi antaŭe transiris la montojn?” demandis la Orko.

“Mi grimpis la klifojn per ŝnurego, kaj transiris la Grandan Abismon per fadeno el araneŝpinaĵo.

Kompreneble mi povus reiri sammaniere, sed la veturo estus malfacila – kaj povas esti ke neebla – por Trot kaj Buton-Brilo kaj Kap'tano Vilĉjo. Do mi pensis ke se vi havus sufiĉan tempon vi kaj via popolo portus nin trans la montojn kaj surterigus nin sekuraj aliflanke, en la Lando Oz.”

La Orko penseme konsideris la aferon dum kelka tempo. Poste li diris:

“Mi nepre ne rompu mian promeson ĉeesti en la surprizfesto; sed, diru al mi, ĉu vi povus iri al Oz ĉinokte?”

“Ĉu jam nun?” kriis Trot.

“La nokto estas bela kaj lunluma,” diris la Orko, “kaj per mia sperto mi trovis ke ne estas momento tiel favora kiel tuj. Efektive,” li klarigis, “la flugo al Orklando estas longa kaj mi kaj ĉi tiuj miaj kuzoj estas iom lacaj pro nia tago da laboro. Sed se vi komencos nun, kaj se kontentigos vin ke ni portos vin trans la montojn kaj lasu vin aliflanke, nur diru tion – kaj ni foriros!”

Kap'tano Vilĉjo kaj Trot rigardis unu la alian demandeme. La knabineto fervoris viziti la faman felandon Oz kaj la maljuna velisto spertis tiom da embarasoj en Omenlando ke volonte li estos ekster ĝi.

“Estas iom malĝentile ke ni ne adiaŭas la novajn Reĝon kaj Reĝinon,” komentis la Birdotimigilo, “sed mi estas certa ke ili tro ĝojas por senti nian foreston, kaj mi certigas al vi ke estos multe pli facile flugi sur la dorsoj de la Orkoj trans tiujn krutajn montojn ol grimpi ilin kiel mi devis.”

“Konsentite; ni foriru!” Trot decidis. “Sed, kie estas Buton-Brilo?”

Ĝuste tiun gravan momenton Buton-Brilo estis denove perdiĝinta, kaj ili ĉiuj disiris serĉi lin. Li staris apud ili antaŭ nur kelkaj minutoj, sed liaj amikoj devis ekscitite serĉi lin antaŭ ol trovi la knabon sidanta inter la membroj de la bando, batanta la finaĵon de la latuna tamburo per la osto de meleagra kruro kiun li prenis de la tablo en la bankedoĉambro.

“Saluton, Trot,” li diris, supren rigardante al la knabineto kiam ŝi trovis lin. “Mi neniam antaŭe havis oportunon bati tamburon per vera bastono. Kaj mi mem manĝis la viandon de la osto.”

“Venu rapide. Ni iras al la Lando Oz.”

“Ho, kial tiom da rapido?” diris Buton-Brilo; sed ŝi kaptis lian brakon kaj fortrenis lin al la parko, kie atendas la aliaj.

Trot grimpis sur la dorson de sia malnova amiko, la ĉefo de la Orkoj, kaj la aliaj okupis siajn sidejojn sur la dorsoj de liaj tri kuzoj. Tuj kiam ili estis en sia loko kaj kroĉiĝis al la maldikaj koloj de la uloj, la rivoluantaj vostoj komencis kirliri kaj supren leviĝis la kvar monstraj Orkoj kaj forvelis cele la montojn. Ili estis tiom altaj en la aero ke kiam ili transiris la kreston de la plej alta pinto ĝi aspektis multe malsuper ili. Tuj kiam ili estis tute trans la bariero la Orkoj flugis suben kaj surterigis siajn pasaĝerojn.

“Jen ni, sekuraj en la Lando Oz!” kriis la Birdotimigilo ĝojoplene.

“Ho, ĉu?” demandis Trot, ĉirkaŭrigardante scivole.

Ŝi povis vidi la ombrojn de majestaj arboj kaj la skizojn de ondantaj montetoj; sub ŝiaj piedoj estis mola tero, sed alie la pala lumo de la luno montris nenion klare.

“Aspektas tute same kiel ĉiu alia lando,” estis la komento de Kap'tano Vilĉjo.

“Sed tia ĝi ne estas,” la Birdotimigilo certigis al li.

image-101

“Vi nun estas inter la limoj de la plej glora felando en la tuta mondo. Ĉi tiu parto de ĝi estas nur angulo de la Kvelula Lando, kaj la plej seninteresa parto de ĝi. Ĝi ne estas dense loĝata, ĉi tie, mi agnoskas, sed – ”

Lin interrompis subita zumo kaj kirliĝo de la aero dum la kvar Orkoj flugis en la ĉielon.

“Bonan nokton!” kriis la akraj voĉoj de la strangaj uloj, kaj kvankam Trot kriis “Bonan nokton!” laŭeble laŭte, la knabino estis preskaŭ preta plori ĉar la Orkoj ne atendis por esti dece dankataj pro sia multa komplezado al ŝi kaj al Kap'tano Vilĉjo.

image-102

Sed la Orkoj estis for, kaj dankoj pro bonaj agaoj ne multe utilas krom por pruvi onian ĝentilecon.

“Nu, amikoj,” diris la Birdotimigilo, “ni ne restu ĉi tie en la kampoj dum la tuta nokto, do ni trovu plaĉan dormolokon. Ja ne multe gravas al mi, ĉar mi neniam dormas; sed mi scias ke al vianduloj plaĉas fermi la okulojn kaj kuŝi trankvile dum la senlumaj horoj.”

“Mi ja estas laca,” agnoskis Trot, oscedante dum ŝi sekvis la pajlulon laŭ nelarĝa pado, “do, se vi ne trovos oportunan domon, Kap'tano Vilĉjo kaj mi dormos sub la arboj, aŭ eĉ sur ĉi tiu mola herbaro.”

Sed domo ne estis tre malproksima, kvankam kiam la Birdotimigilo ektrovis ĝin tute ne estis lumo en ĝi. Kap'tano Vilĉjo frapis sur la pordon plurfoje, kaj ĉar ne estis respondo la Birdotimigilo aŭdace levis la riglilon kaj eniris, sekvate de la aliaj. Kaj tuj kiam ili eniris mola lumo plenigis la ĉambron. Trot ne povis vidi el kie ĝi venas, ĉar tute nenia lampo estis videbla, sed ŝi ne malŝparis multan tempon pri tiu problemo, ĉar precize en la centro de la ĉambro staris tablo pretigita por tri personoj, kun multaj bonaj manĝaĵoj sur si kaj pluraj el la manĝaĵoj estis varmegaj.

image-103

La knabineto kaj Buton-Brilo ambaŭ faris krietojn de plezuro, sed ili serĉis vane ian fornelon aŭ kamenon, aŭ personon kiu kuiris por ili tiun bongustegan festenon.

“Estas felando,” murmuris la knabo, ĵetante sian ĉapon en angulon kaj sidiĝante ĉe la tablo. “Ĉi tiu manĝo odoras preskaŭ tiel bone kiel tiu meleagra kruro kiun mi manĝis en Omenlando. Bonvolu transdoni la kukpanetojn, Kap'tano Vilĉjo.”

Trot opiniis ke estas strange ke neniuj aliaj homoj ol ili mem estas en la domo, sed sur la muro kontraŭ la pordo estis ora kadro kiu enhavis grandliteran vorton:

“BONVENON.”

Do ŝi ne plu hezitis manĝi la manĝaĵojn tiel mistere preparitajn por ili.

“Sed estas lokoj nur por tri!” ŝi kriis.

“Tio tute sufiĉas,” diris la Birdotimigilo. “Mi neniam manĝas, ĉar mi jam estas plenplena, kaj mi preferas mian netan puran pajlon al manĝaĵoj.”

Trot kaj la velisto estis malsataj kaj multe manĝis, ĉar ne post sia foriro el sia hejmo ili gustumis tiel bonajn manĝaĵojn. Estis surprize ke Buton-Brilo povis manĝi tiel baldaŭ post sia festeno en Omenlando, sed la knabo ĉiam manĝis kiam ajn estis oportuno. “Se mi ne manĝas nun,” li diris, “kiam venontfoje mi malsatos mi bedaŭros ne esti manĝinta.”

“Vere, Kap'tano,” komentis Trot, kiam ŝi trovis pladon da glaciaĵo ekaperinta apud ŝia telero, “mi tutvere kredas ke ni estas en felando.”

“Tute sendube, Trot,” li respondis serioze.

“Mi jam antaŭe estis ĉi tie,” diris Buton-Brilo, “do mi scias tion.”

Post la manĝo ili trovis tri etajn dormoĉambrojn apud la granda salono de la domo, kaj en ĉiu ĉambro estis komforta blanka lito kun lanugaj kusenoj. Estu certa ke la lacaj mortipovuloj ne prokrastis diri bonan nokton al la Birdotimigilo kaj rampi en siajn litojn, kie ili dormis profunde ĝis la mateno.

La unuan fojon post sia ekvido de la terura kirlakvo, Trot kaj Kap'tano Vilĉjo estis liberaj de maltrankvilo kaj zorgoj. Buton-Brilon neniam ĝenis io ajn. La Birdotimigilo, kiu ne povis dormi, rigardis el la fenestro kaj penis kalkuli la stelojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.