La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

16. Pon Vokas la Reĝon Cedi

image-083

Gloria proksimiĝis al la grupo por aŭskulti ilian konversacion, kaj ĝi ŝajnis interesi ŝin malgraŭ ŝia frida mieno. Ili sciis, kompreneble, ke la kompatinda Princino ne kulpis pri siaj frideco kaj sinreteno, do ili penis ne kulpigi ŝin.

“Mi devus esti veninta ĉi tien iom pli baldaŭ,” diris la Birdotimigilo bedaŭrante; “sed Glinda sendis min tuj kiam ŝi trovis ke vi estas ĉi tie kaj verŝajne renkontos embarasojn. Kaj nun ĉar ni ĉiuj estas kunaj – escepte de Buton-Brilo, pri kiu ne utilus malkvietadi – mi proponas ke ni interkonsiliĝu por decidi kion ni prefere faru.”

Tio ŝajnis saĝa propono, do ili ĉiuj sidiĝis sur la herbo, inkluzive de Gloria, kaj la akrido staris sur ŝultro de Trot kaj lasis ŝin karesi lin per sia mano.

“Unuavice,” komencis la Birdotimigilo, “tiu Reĝo Kru-el estas uzurpulo kaj ne rajtas regi la Regnon Omenlando.”

“Estas vere,” diris Pon fervore. “Mia patro estis Reĝo antaŭ ol li, kaj mi – ”

“Vi estas knabo de ĝardenisto,” interrompis la Birdotimigilo. “Ankaŭ via patro ne rajtis regi, ĉar la laŭrajta Reĝo de ĉi tiu lando estis la patro de Princino Gloria, kaj nur ŝi rajtas sidi sur la trono de Omenlando.”

“Bone!” kriis Trot. “Sed kion ni faru pri Reĝo Kru-el? Mi supozas ke li ne cedos la tronon volonte.”

“Ne, kompreneble ne,” diris la Birdotimigilo. “Tial nia devo estos devigi lin cedi la tronon.”*

“Kiel?” demandis Trot.

“Donu al mi sufiĉan tempon por pensado,” estis la respondo. “Por tio ekzistas miaj cerbaĵoj. Mi ne scias ĉu aŭ ne vi homoj kelkfoje pensas, sed mia cerbo estas la plej bona kiun iam faris la Sorĉisto de Oz, kaj se mi donas al ĝi sufiĉan tempon, la rezulto kutime surprizas min.”

“Uzu kiom da tempo vi bezonas,” sugestis Trot.

“Ne necesas hasti.”

“Dankon,” diris la pajlulo, kaj li sidis plene kviete dum duono da horo. Dum tiu intervalo la akrido flustris en orelon de Trot, al kiu li estis tre proksima, kaj Trot responde flustris al la akrido kiu sidas sur ŝia ŝultro. Pon ameme rigardis Glorian, kiu tute ne atentis tion.

Fine la Birdotimigilo laŭte ridis.

“Cerbo funkcias?” demandis Trot.

“Jes. Ĝi tre bone funkcias hodiaŭ. Ni konkeros Reĝon Kru-el kaj metos Glorian sur lian tronon kiel Reĝinon de Omenlando.”

“Bonege!” kriis la knabineto, kunfrapante siajn manojn ĝoje. “Sed kiel?”

“Lasu min pritrakti la kiel-on,” diris la Birdotimigilo fiere. “Kiel konkeristo mi estas mirinda.

Ni, unue, skribos mesaĝon sendotan al Reĝo Kru-el, petante lin cedi. Se li rifuzos, ni devigos lin cedi.”

“Kial peti lin, kiam ni scias ke li rifuzos?” demandis Pon.

“Nu, ni devas ĝentile agi, negrave kion alian ni faros,” klarigis la Birdotimigilo. “Estus tre malĝentile konkeri Reĝon sen deca antaŭaverto.”

Ili trovis ke estas malfacile skribi mesaĝon sen papero, plumo kaj inko, kiuj ne estis haveblaj; do ili decidis sendi Ponon kiel mesaĝiston, kun instrukcio peti la Reĝon, ĝentile sed firme, cedi.

image-084

Pon ne fervoris esti la mesaĝisto. Efektive, li sugestis ke eble la tasko montriĝos danĝera. Sed la Birdotimigilo nun estis la agnoskata ĉefo de la Armeo de Konkero, kaj li rifuzis atenti rifuzon. Do Pon ekiris al la kastelo de la Reĝo, kaj la aliaj akompanis lin ĝis lia kabano, kie ili decidis atendi la revenon de la knabo de l’ ĝardenisto.

Mi kredas ke al Pon mankis fido al la saĝeco de la pajlulo ĉar li konis la Birdotimigilon nur tre mallonge.

Estis facile diri: “Ni konkeros Reĝon Kru-el,” sed kiam Pon proksimiĝis al la granda kastelo li komencis dubi ke pajloplenigita homo, knabino, akrido kaj frostakora Princino povos fari tion. Kaj rilate al li mem, lin neniam antaŭe trafis la ideo defii la Reĝon.

Tial la knabo de l’ ĝardenisto ne estis tre kuraĝa kiam li eniris la kastelon kaj trairis al la enfermita korto kie la Reĝo ĝuste tiam sidis, ĉirkaŭate de siaj favorataj korteganoj. Neniu malebligis la eniron de Pon, ĉar li estis konata kiel la knabo de la ĝardenisto, sed kiam la Reĝo vidis lin li komencis feroce sulki la frunton. Li kredis Ponon respondeca pri la multaj problemoj rilate al Princino Gloria, kiu post la frostiĝo de sia koro eskapis al iu nekonata loko, anstataŭ reveni al la kastelo por edzigi Gugli-Gun kiel anticipite. Do la Reĝo nudigis siajn dentojn kolere dum li demandis:

image-085

“Kien vi metis Princinon Glorian?”

“Nenie, via Moŝto! Mi nenien metis ŝin,” respondis Pon per febla voĉo. “Ŝi ne plu amas min kaj eĉ rifuzas paroli al mi.”

“Do kial vi estas ĉi tie, fripono?” muĝis la Reĝo.

Pon rigardis unudireken kaj alidirekten, sed vidis nenian metodon eskapi; do li ekkuraĝigis sin.

“Mi venis voki vian Moŝton cedi.”

“Kion!” kriis la Reĝo. “Cedi? Cedi al kiu?”

La koro de Pon descendis al liaj botoj.

“Al la Birdotimigilo,” li respondis.

Kelkaj el la korteganoj komencis ridi, sed Reĝo Kru-el multe ĉagreniĝis. Li eksaltis kaj komencis batadi povran Ponon per la ora bastono kiun li portis.

Pon kriegis kaj forkurus se du el la soldatoj ne tenus lin ĝis lia Moŝto laciĝis pro punado al la knabo. Post tio ili lasis lin kaj li foriris de la kastelo kaj reiris laŭ la vojo, plorante ĉiupaŝe ĉar lia korpo estis tiel doloroplena.

“Nu,” diris la Birdotimigilo, “ĉu la Reĝo cedis?”

“Ne; sed li fortege batadis min!” ploris povra Pon.

Trot vere kompatis Ponon, sed ŝajne la angoro de ŝia amanto tute ne tuŝis Glorian. La akrido saltis sur ŝultron de la Birdotimigilo kaj demandis al li kion li sekve faros.

“Konkeros,” estis la respondo. “Sed mi iros sola, ĉifoje, ĉar batado tute ne povas dolorigi min; nek lancoj – nek glavoj – nek sagoj.”

“Kial?” demandis Trot.

“Ĉar mi ne havas nervojn, malsimile al vi la vianduloj. Eĉ akridoj havas nervojn, sed ne pajlo; do negrave kion ili faros – escepte de unu ebleco – ili ne povos damaĝi min. Tial mi anticipas facile konkeri Reĝon Kru-el.”

“Kiu estas tiu unusola escepto?” demandis Trot.

“Ili neniam elpensos ĝin, do ne gravas. Kaj nun, bonvolu pardoni mian foreston dum kelka tempo dum mi iros al la kastelo kaj konkeros.”

“Vi ne havas armilojn,” Pon memorigis lin.

“Estas vere,” diris la Birdotimigilo. “Sed se mi portus armilojn mi eble damaĝus iun – eble grave – kaj tio malfeliĉigus min. Mi nur prunteprenos tiun rajdvipon, kiun mi vidas en la angulo de via kabano, se ne malplaĉos al vi. Ne estas tute konvene marŝadi portante rajdvipon, sed mi opinias ke vi pardonos la malkongruecon.”

Pon transdonis al li la vipon kaj la Birdotimigilo riverencis al la tuta grupo kaj foriris el la kabano, marŝante senhaste survoje al la kastelo de la Reĝo.

image-086


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.