La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

5. La Malgranda Oldulo de la Insulo

image-030

Kelkaj paŝoj venigis ilin al la kabano, kiu estis nur tegmento el branĉoj konstruita super kvadrata spaco, kun kelkaj arbobranĉoj ligitaj al la flankoj por forteni la venton. La antaŭo estis tute malferma kaj frontis la maron, kaj dum niaj amikoj proksimiĝis ili observis vireton kun longa pinta barbo, kiu sidis senmove sur tabureto kaj gapis penseme trans la akvon.

“Malbloku la vojon, bonvolu,” li vokis per kolerema voĉo. “Ĉu vi ne vidas ke vi obstrukcas mian vidon?”

“Bonan matenon,” diris Kap'tano Vilĉjo ĝentile.

“La mateno ne estas bona!” feroce diris la vireto.

“Mi vidis multe pli da matenoj pli bonaj ol ĉi tiu. Ĉu laŭ vi estas bona mateno kiam min ĝenas tioma amaso da uloj kiaj vi?”

Troton mirigis aŭdi tiajn vortojn de nekonato kiun ili salutis tute dece, kaj Kap'tano Vilĉjo ruĝiĝis pro la malĝentileco de la vireco. Sed la velisto diris per trankvila voĉtono:

“Ĉu vi estas la solulo loĝanta ĉi tiun insulon ĉi?”

“Vi misgramatikas,” estis la respondo. “Sed ĉi tiu estas mia propra, ekskluziva insulo, kaj mi dankos ke vi foriru de ĝi laŭeble plej baldaŭ.”

“Volonte ni farus tion,” diris Trot, kaj ŝi kaj Kap'tano Vilĉjo forturnis sin kaj marŝis al la bordo, por trovi ĉu iu alia tero estas videbla.

La vireto stariĝis kaj sekvis ilin, kvankam ambaŭ jam estis tro provokitaj por plu atenti lin.

“Nenio videbla, partnero,” raportis Kap'tano Vilĉjo, ombrante siajn okulojn per sia mano; “do ni devos resti ĉi tie kelkatempe, ŝajnas. Ne estas malbona loko, Trot, tute ne.”

“Nu, vi nenion scias pri ĝi!” interrompis la vireto.

“La arboj estas multe tro verdaj kaj la rokoj estas pli duraj ol taŭgas. Mi trovas la sablon tre eroplena kaj la akvon aĉe malseka. Ĉiu venteto kaŭzas aermoviĝon kaj la suno brilas dum la tago, kiam oni ne bezonas ĝin, kaj ekmalaperas ĝuste kiam komencas mallumiĝi. Se vi restos ĉi tie vi trovos la insulon tre malkontentiga.”

Trot turnis sin por rigardi lin, kaj ŝia dolĉa vizaĝo estis serioza kaj scivolplena.

“Mi demandas al mi kiu vi estas,” ŝi diris.

“Mi nomiĝas Pesim,” diris li, fiermiene. “Oni nomas min la Observanto.”

“Ho. Kion vi observas?” demandis la knabineto.

“Ĉion kion mi vidas,” estis la respondo, pli malagrablatona. Subite Pesim retiris sin, farante krieton de alarmiĝo, kaj rigardis kelkajn piedspurojn en la sablo. “Ho, ve!” li kriis lamente.

“Kia problemo nun?” demandis Kap'tano Vilĉjo.

“Iu enpuŝis la teron! Ĉu vi ne vidas?”

“Ne sufiĉe enpuŝe por difekti ion,” diris Trot, ekzamenante la piedspurojn.

“Ĉio malĝusta difektas,” insistis la viro. “Se la tero estus enpuŝita kilometron, estus granda katastrofo, ĉu ne?”

“Mi supozas ke jes,” agnoskis la knabineto.

“Nu, ĉi tie ĝi estas enpuŝita plenan centimetron! Tio estas centono de metro, plena centmilono de kilometro. Do ĝi estas centmilono da katastrofo! – Ho ve! Estas terure!” diris Pesim per plorkria voĉo.

“Penu forgesi la aferon, sinjoro,” konsilis Kap'tano Vilĉjo, konsole. “Komencas pluvi. Ni eniru vian kabanon por resti sekaj.”

“Pluvas! Ĉu vere pluvas?” demandis Pesim, komencante plori.

“Jes,” respondis Kap'tano Vilĉjo, dum la gutoj komencis fali, “kaj mi ne vidas rimedon por haltigi tion, eĉ kvankam mi mem estas sperta observanto.”

“Ne; mi timas ke ni ne povas haltigi ĝin,” diris la viro. “Ĉu vi estas multe okupata ĝuste nun?”

“Ne post kiam mi reiros al la kabano,” respondis la velisto.

“Do bonvolu komplezi min,” petegis Pesim, paŝante vigle malantaŭ ili, ĉar ili rapide marŝadis al la kabano.

“Dependas de kia komplezo,” diris Kap'tano Vilĉjo.

“Bonvolu porti mian ombrelon al la marbordo kaj teni ĝin super la povraj fiŝoj ĝis ĉesos pluvi. Mi timas ke ili malsekiĝos,” diris Pesim.

Trot ridis, sed Kap'tano Vilĉjo kredis ke la vireto mokas lin do li sulkis sian frunton je Pesim tiumaniere ke estis evidente ke li koleras.

Ili atingis la kabanon antaŭ ol fariĝi tre malsekaj, kvankam la pluvo nun faladis en formo de grandaj gutoj. La tegmento de la kabano protektis ilin kaj dum ili staris rigardante la pluvadon io enzumis kaj cirkladis ĉirkaŭ la kapon de Pesim. Tuj la Observanto komencis forbati ĝin per siaj manoj, kriante:

“Burdo! Burdo! La plej stranga burdo kian iam mi vidis!”

Kap'tano Vilĉjo kaj Trot ambaŭ rigardis ĝin kaj la knabineto surprizite diris:

“Jadi! Estas eta Orketo!”

“Tio ĝi estas, tute certe,” kriis Kap'tano Vilĉjo.

Efektive ĝi ne estis multe pli granda ol granda burdo, kaj kiam ĝi flugis al Trot ŝi permesis ke ĝi haltu sur ŝia ŝultro.

“Jes, ja estas mi,” diris tre malgranda voĉo en ŝian orelon; “tamen malgraŭ tio, mi estas en ega embaraso.”

“Kio, ĉu vi do estas nia Orko?” demandis la knabino, miroplene.

“Ne, mi estas mia Orko. Sed mi estas la sola Orko kiun vi konas,” respondis la uleto.

“Kio okazis al vi?” demandis la velisto, metante sian kapon apud la ŝultron de Trot por pli bone aŭdi la respondon. Ankaŭ Pesim apudmetis sian kapon, kaj la Orko diris:

image-031

“Memoru ke kiam mi foriris de vi mi komencis flugi trans la arbojn, kaj tuj kiam mi atingis ĉi tiun flankon de la arbaro mi vidis arbuston kovritan de la plej bongustegaspektaj fruktoj kiajn vi povus imagi. La fruktoj estis proksimume grosgrandaj kaj estis bele lavendokoloraj. Do mi alflugis kaj plukis beron per mia beko kaj manĝis ĝin. Tuj mi komencis malgrandiĝi. Mi povis senti min ŝrumpi, eble forŝrumpi, kaj tio ege timigis min, do mi flugis sur la teron por pripensi kio okazas. Post kelkaj sekundoj mi atingis la dimension kiun vi nun vidas; sed tia mi restis, mi fariĝis ne pli malgranda, estas vere, sed ankaŭ ne pli granda. Certe estas terura aflikto! Kiam mi ne plu estis tiom konfuzita pro la ŝoko, mi komencis serĉi vin. Ne estas facile trovi vojon kiam oni estas tiel malgranda, sed bonfortune mi vidis vin ĉi tie en ĉi tiu kabano kaj tuj venis al vi.”

Kap'tano Vilĉjo kaj Trot multege miris pro tiu historio kaj sentis malfeliĉon por la povra Orko, sed la vireto Pesim ŝajne opiniis ĝin bona ŝerco. Li komencis ridi kiam li aŭdis la historion kaj ridis ĝis preskaŭsufokiĝo, post tio li kuŝiĝis sur la teron kaj ruliĝis kaj denove ridadis, dum larmoj de amuziĝo fluis sur liaj sulkoplenaj vangoj.

“Ho ve! Ho ve!” li fine anhelis, sidiĝante kaj viŝante siajn okulojn. “Estas troe! Estas preskaŭ tro gajige!”

“Mi trovas nenion amuzan,” komentis Trot indigne.

“Vi trovus se vi havus samajn spertojn kiel mi,” diris Pesim, stariĝante kaj iom post iom rehavante sian solenan malkontentan mienon. “Tutsamo okazis al mi.”

“Ho, ĉu? Kaj kiel vi do troviĝis sur ĉi tiu insulo?” demandis la knabino.

“Mi ne troviĝis; la najbaroj alvenigis min,” respondis la vireto, sulkante sian frunton pro la memoro. “Ili diris ke mi estas kverelema kaj kulpigema kaj ili akuzis min ĉar mi diris al ili ĉion misan aŭ ĉiam malĝustan, kaj ĉar mi diris al ili kia ĉio devus esti. Do ili venigis min ĉi tien kaj lasis min tute sola, dirante ke se mi kverelos kun mi mem, neniu alia fariĝos malfeliĉa. Absurde, ĉu ne?”

“Ŝajnas al mi,” diris Kap'tano Vilĉjo, “ke tiuj najbaroj ĝuste agis.”

“Nu,” pludiris Pesim, “trovinte min Reĝo de ĉi tiu insulo mi devis vivi per la fruktoj, kaj mi trovis multajn fruktojn kreskantajn ĉi tie kiujn antaŭe mi neniam vidis. Mi gustumis plurajn kaj trovis ilin bongustaj kaj nutraj. Sed unu tagon mi manĝis lavendan beron – same kiel la Orko – kaj tuj mi fariĝis tiel malgranda ke mi estis apenaŭ kvin centimetrojn alta. La kondiĉo estis tre malagrabla kaj, samkiel la Orko, mi multe ektimis. Mi ne povis facile marŝi, nek multe marŝi, ĉar ĉiu terbulo antaŭ mi aspektis monto, ĉiu folio de herbo arbo kaj ĉiu sablero rokego. Plurajn tagojn mi ĉirkaŭstumbladis plene de timo. Foje arbobufo preskaŭ glutis min, kaj kiam mi kuris el sub la protektantaj arbustoj la mevoj kaj kormoranoj alflugis por beki min. Fine mi decidis manĝi plian beron kaj tute nuliĝi, ĉar la vivo, por ulo tiel malgranda kiel mi tiam, fariĝis teda koŝmaro.

“Fine mi trovis malgrandan arbon sur kiu, mi supozis, kreskas la samaj fruktoj kian mi mangis. La bero estis malhele purpura anstataŭ hele lavenda, sed alie ĝi estis tute simila. Ĉar mi ne povis grimpi la arbon, mi devis atendi sub ĝi ĝis akra venteto estiĝis kaj skuis la branĉojn tiel ke bero ekfalis. Tuj mi prenis ĝin kaj lastafoje rigardinte la mondon – laŭ mia tiama supozo – mi tuj manĝis la beron. Post tio, surprize al mi, mi komencis regrandiĝi, ĝis mi reatingis mian antaŭan altecon, kaj tia mi restas. Ne necesas diri ke mi neniam denove manĝis la lavendajn fruktojn, nek manĝas ilin iuj bestoj aŭ birdoj loĝantaj sur ĉi tiu insulo.”

Ĉiuj tri fervore aŭskultadis tiun mirigan historion, kaj kiam ĝi finiĝis la Orko kriis:

“Ĉu vi do kredas ke la malhele purpura bero estas la antidoto por la lavenda?”

“Mi estas tute certa,” respondis Pesim.

“Do gvidu min al la arbo tuj!” petegis la Orko, “ĉar ĉi tiu eta formo kiun mi havas nun vere timigas min.”

Pesim zorge ekzamenis la Orkon.

image-032

“Vi jam estas sufiĉe hida,” diris li. “Se vi estus pli granda eble vi estus danĝera.”

“Ho, ne,” Trot certigis lin; “la Orko estas nia bona amiko. Bonvolu gvidi nin al la arbo.”

Pesim konsentis, kvankam iom kontraŭvole. Li gvidis ilin dekstren, laŭ la orienta flanko de la insulo, kaj post kelkaj minutoj kondukis ilin al la rando de la arbaro kiu frontis la bordon de la oceano. Tie staris malgranda arbo sur kiu kreskas beroj malhele purpurkoloraj. La fruktoj aspektis tre allogaj kaj Kap'tano Vilĉjo etendis manon kaj elektis beron kiu aspektis precipe dika kaj matura.

La Orko ĝis tiam restis staranta sur ŝultro de Trot sed nun ĝi flugis al la tero. Estis tiel malfacile por Kap'tano Vilĉjo surgenuiĝi, pro la ligna kruro, ke la knabineto prenis de li la beron kaj tenis ĝin proksima al la kapo de la Orko.

“Ĝi estas tro granda por eniri mian buŝon,” diris la uleto, rigardante la frukton flanke.

“Vi devos plurfoje mordi ĝin, mi supozas,” diris Trot; kaj tion faris la Orko. Li bekis la molan maturan frukton kaj manĝis ĝin tre rapide, ĉar ĝi tre bone gustis.

Eĉ antaŭ ol li finmanĝis la beron ili povis vidi la Orkon kreski. Post malmultaj minutoj li reatingis sian naturan dimension kaj fiere paŝadis antaŭ ili, tute ĝojoplene pro sia transformiĝo.

“Nu, nu! Kia vi taksas min nun?” li demandis fiere.

“Vi estas tre maldika kaj rimarkinde hida,” deklaris Pesim.

“Vi malbone taksas Orkojn,” estis la respondo. “Ĉiu povas vidi ke mi estas multe pli bela ol tiuj aĉuloj kiujn oni nomas birdoj, kiuj estas nur lanugo kaj plumoj.”

“El iliaj plumoj eblas fari molajn litojn,” asertis Pasim.

“Kaj mia haŭto bone servus kiel tamburaĵo,” kolere respondis la Orko. “Malgraŭ tio, senpluma birdo aŭ senhaŭta Orko neniel valorus al si mem, do ne necesas fanfaroni pri nia utileco post la morto. Sed, nur por la argumento, amiko Pesim, mi volas scii: kiel utilus vi se vi ne vivus?”

“Ne atentu tion,” diris Kap'tano Vilĉjo. “Li malmulte utilas eĉ nun.”

“Mi estas la Reĝo de ĉi tiu Insulo, mi diru tion, kaj vi trudis vin al mia tereno,” deklaris la vireto, sulkigante la frunton je ili. “Se al vi mi ne plaĉas – kaj mi estas certa ke tiel estas, ĉar mi plaĉas al neniu alia – kial vi ne foriras kaj lasas min sola?”

“Nu, la Orko kapablas flugi, sed ne ni,” klarigis Trot responde. “Ni neniel volas resti ĉi tie, sed mi ne scias kiel ni povus foriri.”

“Vi povas reiri al la truo el kiu vi venis.”

Kap'tano Vilĉjo kapneis; Trot tremegis pro la penso; la Orko laŭte ridis.

“Eble vi ja estas la Reĝo ĉi tie,” la ulo diris al Pesim, “sed ni intencas regi ĉi tiun insulon por ni mem, ĉar ni estas tri kaj vi estas unu, kaj plejfortas ni.”

La vireto ne respondis al tio, kvankam dum ili remarŝis al la kabano lia vizaĝo plej feroce mienis.

Kap'tano Vilĉjo kolektis amason da folioj kaj, helpate de Trot, preparis du komfortajn litojn en kontraŭaj anguloj de la kabano. Pesim dormis en hamako kiun li pendigis de du arboj.

Ili ne bezonis telerojn, ĉar ilia manĝaĵo konsistis tute el fruktoj kaj nuksoj plukitaj disde la arboj; ili ne faris fajron, ĉar la vetero estis varma kaj nenio estis kuirenda; mebloj mankis en la kabano krom la kruda tabureto sur kiu kutimis sidi la vireto. Li nomis ĝin sia “trono” kaj ili permesis ke li retenu ĝin.

Do ili loĝis sur la insulo dum tri tagoj, kaj ili ripozis kaj manĝis ĝissate. Tamen, ili tute ne feliĉis pro tiu vivo, pro Pesim. Li konstante kritikis ilin, kaj kion ajn ili faris, kaj la tutan ĉirkaŭaĵon. Li trovis nenion bonan aŭ admirindan en la tuta mondo kaj Trot baldaŭ komprenis kial la iamaj najbaroj de la vireto portis lin al tiu insulo kaj lasis lin tie tute sola por ke li ne povu ĝeni plu. Estis misfortune por ili ke iliaj aventuroj venigis ilin al tiu loko, ĉar ofte ili preferus la ĉeeston de sovaĝa besto al la ĉeesto de Pesim.

La kvaran tagon feliĉa penso trafis la Orkon. Ili ĉiuj cerbumadis pri ebla metodo foriri de la insulo, kaj diskutis tiun aŭ tiun rimedon, sen trovi planon praktikan. Kap'tano Vilĉjo diris ke li povus konstrui floson el la arboj, sufiĉe grandan por porti ilin ĉiujn, sed kiel ilojn li havis nur tiujn du poŝtranĉilojn kaj ne eblis haki arbojn per tiel malgrandaj klingoj.

“Kaj supozu ke ni sukcesus flosi sur la oceano,” diris Trot, “kien ni drivus, kaj kiom longe necesus por ke ni alvenu tien?”

Kap'tano Vilĉjo devis agnoski ke li ne scias. La Orko povus forflugi de la insulo kiam ajn ĝi volus, sed la kuriozulo estis lojala al siaj novaj amikoj kaj rifuzis lasi ilin en tia soleca dizertita loko.

Sed kiam Trot urĝis lin forflugi, dum tiu kvara mateno, la Orkon ektrafis la feliĉa penso.

“Mi forflugos,” diris li, “se vi ambaŭ konsentos rajdi sur mia dorso.”

“Ni estas tro pezaj; vi eble faligus nin,” oponis Kap'tano Vilĉjo.

“Jes, vi estas tro pezaj por longa veturo,” agnoskis la Orko, “sed se vi manĝus tiujn lavendajn berojn vi fariĝus sufiĉe malgrandaj por ke mi povu facile porti vin.”

Tiu kurioza propono surprizis Troton kaj ŝi rigardis pensprofunde la parolinton dum ŝi konsideris ĝin, sed Kap'tano Vilĉjo malestime elspiris kaj demandis:

“Kio okazus al ni poste? Ni malmulte utilus se ni estus nur kvin aŭ ses centimetrojn altaj. Ne, S-ro Orko, mi preferas resti ĉi tie kia mi estas, ol esti fingrulo aliloke.”

“Kial vi ne povus kunporti kelkajn malhele purpurajn berojn, kiujn vi manĝus atinginte nian cellokon?” demandis la Orko. “Tiel vi povus regrandiĝi laŭdezire.”

Trot kunfrapis siajn manojn pro ĝojo.

“Ĝuste!” ŝi kriis. “Ni faru tion, Kap'tano Vilĉjo.”

Al la maljuna velisto unue ne multe plaĉis la plano, sed li pripensis ĝin zorge kaj ju pli li pensis des pli ĝi plaĉis.

“Kiel vi sukcesus porti nin, se ni estus tiel malgrandaj?” li demandis.

“Mi povus meti vin en paperan sakon, kaj ligi la sakon ĉirkaŭ mian kolon.”

“Sed ni ne havas paperan sakon,” oponis Trot.

La Orko rigardis ŝin.

“Via sunkufo,” ĝi diris post kelka pensado, “estas kava en sia mezo kaj havas du ŝnurojn kiujn vi povus ligi ĉirkaŭ mian kolon.”

image-033

Trot deprenis sian sunkufon kaj rigardis ĝin kritikeme. Jes, ĝi ja povus facile enteni kaj ŝin kaj Kap'tanon Vilĉjon, kiam ili estos manĝintaj la lavendajn berojn kaj ŝrumpintajn. Ŝi ligis la ŝnurojn ĉirkaŭ la kolon de la Orko kaj la sunkufo fariĝis sako en kiu du hometoj povus veturi sen danĝero elfali. Do ŝi diris:

“Mi kredas ke ni agos tiel, Kap'tano.”

Kap'tano Vilĉjo ĝemis sed li ne povis fari logikan oponon escepte ke la plano ŝajnis al li tre danĝera – kaj pli ol unumaniere danĝera.

“Ankaŭ mi opinias tion,” diris Trot sobre. “Sed neniu povas resti vivanta sen kelkfoje eniri danĝeron, kaj danĝero ne nepre signifas ke oni damaĝiĝas, Kap'tano; nur ke ni eble damaĝiĝus. Do mi supozas ke ni devos riski tion.”

“Ni iru serĉi la berojn,” diris la Orko.

Ili diris nenion al Pesim, kiu sidadis sur sia tabureto kaj malfeliĉe sulkis la frunton dum li gapis la oceanon, sed tuj komencis serĉi la arbojn sur kiuj estas la magiaj fruktoj. La Orko tre bone memoris kie kreskas la lavendaj beroj kaj gvidis siajn kompanojn rapide al la loko.

Kap'tano Vilĉjo kolektis du berojn kaj zorge metis ilin en sian poŝon. Post tio ili ĉirkaŭiris al la orienta flanko de la insulo kaj trovis la arbon sur kiu kreskas la malhele purpuraj beroj.

“Mi intencas preni kvar el ili,” diris la velisto, “tiel ke se unu ne grandigos nin ni povos manĝi alian.”

“Pli bone prenu ses,” konsilis la Orko. “Estas bone esti sekura, kaj mi estas certa ke tiuj arboj kreskas en neniu alia loko en la tuta mondo.”

Do Kap'tano Vilĉjo kolektis ses purpurajn berojn kaj kun siaj valoregaj fruktoj ili reiris al la kabano por adiaŭi Pesimon. Eble ili ne tiom ĝentilus al tiu malagrabla vireto se ili ne volus peti lin ligi la sunkufon ĉirkaŭ la kolon de la Orko.

Kiam Pesim informiĝis ke ili foriros de li li unue aspektis multe plaĉita, sed li subite memoris ke li devas esti plaĉata de nenio do li komencis grumbladi pri sia forlasiĝo.

“Ni sciis ke ne kontentigus vin,” komentis Kap'tano Vilĉjo. “Ne kontentigis vin ke ni estas ĉi tie, kaj ne kontentigos vin ke ni estos for.”

“Estas tute vere,” agnoskis Pesim. “Mi ne estas kontenta ekde antaŭ nememorebla tempo; do neniel gravas al mi ĉu vi foriros aŭ restos.”

Tamen lin interesis ilia eksperimento, kaj li volonte konsentis helpi, kvankam li profetis ke ili falos el la sunkufo dumvoje kaj aŭ dronos en la oceano aŭ disfrakasiĝos sur iu roka bordo. Tiu malgaja aŭguro ne senkuraĝigis Troton, sed ĝi tre nervozigis Kap'tanon Vilĉjon.

“Mi la unua manĝos mian beron,” diris Trot, dum ŝi metis sian sunkufon sur la teron, tiel ke ili povos eniri ĝin.

Post tio ŝi manĝis la lavendan beron kaj post kelkaj sekundoj ŝi tiom malgrandiĝis ke Kap'tano Vilĉjo prenis ŝin tre zorge per sia dikfingro kaj unua fingro kaj metis ŝin en la mezon de la sunkufo. Post tio li metis apud ŝin la ses purpurajn berojn – ĉiu estis proksimume tiel granda kiel la kapo de eta Trot – kaj ĉar ĉiuj preparoj estis faritaj la maljuna velisto manĝis sian lavendan beron kaj fariĝis tre malgranda – eĉ lia ligna kruro!

Kap'tano Vilĉjo ege stumblis penante grimpi trans la randon de la sunkufo kaj falis apud Troton kapantaŭe, kio instigis mizeran Pesimon ridegi ĝoje. Post tio la Reĝo de la Insulo prenis la sunkufon – tiel senzorge ke li skuis ĝiajn enulojn kvazaŭ pizojn en pizujo – kaj ligis ĝin, per ĝiaj ŝnuroj, sekure ĉirkaŭ la kolon de la Orko.

“Mi esperas, Trot, ke vi tre sekurige kudris tiujn ŝnurojn,” diris Kap'tano Vilĉjo maltrankvile.

“Nu, ni vere ne multe pezas, sciu,” ŝi respondis, “do mi kredas ke la kudro ne rompiĝos. Sed atentu ne dispremi la berojn, Kap'tano.”

“Jam unu el ili difektiĝis,” li diris, rigardante ilin.

“Ĉu pretaj?” demandis la Orko.

“Jes!” ili kune kriis, kaj Pesim proksimiĝis al la sunkufo kaj vokis al ili: “Vi frakasiĝos aŭ dronos, mi tute certas! Sed adiaŭ, kaj ĝis nerevido!”

La Orkon provokis tiu malafabla parolo, do li turnis sian voston kontraŭ la vireton kaj rotaciigis ĝin tiel rapide ke la aerblovo renverspuŝis Pesimon kaj li ruliĝis plurfoje sur la tero antaŭ ol li povis haltigi sin kaj sidiĝi. Jam tiam la Orko estis alte en la aero kaj rapidanta trans la oceanon.

image-034


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.