La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

8. Buton-Brilo Perdiĝas kaj Retroviĝas

image-042

“Vekiĝu – Vekiĝu!” vokis la voĉo de la Bululo. “Ĉu mi ne diris al vi ke venas la vintro? Per mia maldekstra orelo mi povis aŭdi ĝin veni, kaj la pruvo estas ke nun forte neĝas ekstere.”

“Ĉu?” diris Trot, frotante siajn okulojn kaj rampante el sia lankovrilo. “Kie mi loĝas, en Kalifornio, mi neniam vidis neĝon, escepte de tre for sur la suproj de altaj montoj.”

“Nu, ĉi tie estas la supro de alta monto,” respondis la bululo, “kaj pro tio nin trafas niaj plej fortaj neĝadoj ĝuste ĉi tie.”

La knabineto iris al la fenestro kaj elrigardis. La aeron plenigis falantaj blankaj flokoj, tiel grandaj kaj tiel kuriozformaj ke ŝi perpleksis.

“Ĉu vi certas ke tio estas neĝo?” ŝi demandis.

“Nepre. Mi devas preni mian neĝŝovelilon kaj eliri por ŝoveli vojeton. Ĉu vi deziras veni kun mi?”

“Jes,” ŝi diris, kaj sekvis la Bululon kiam li malfermis la pordon. Subite ŝi kriis: “Nu, tute ne estas fride!”

“Kompreneble ne,” respondis la viro. “Estis fride hieraŭ nokte, antaŭ la neĝfalo; sed neĝo, kiam ĝi falas, estas ĉiam firma kaj varma.”

Trot prenis manplenon da ĝi.

“Sed, ĝi estas pufmaizo!” ŝi kriis.

“Kompreneble; ĉiu neĝo estas pufmaizo. Kion vi anticipis?”

“Pufmaizo ne estas neĝo en mia lando.”

“Nu, ĝi estas la sola neĝo kiun ni havas en la Lando Mo, do vi devos kontentiĝi per ĝi,” diris li, iom senpacience. “Mi ne respondecas pri la absurdaĵoj kiuj okazas en via lando, kaj kiam vi estas en Mo vi devas agi kiel la Moanoj. Manĝu iom da nia neĝo kaj vi trovos ĝin bona. La sola malboneco de nia neĝo estas ke kelkfoje ni ricevas tro da ĝi.”

Dirinte tion la Bululo eklaboris ŝovelante vojeton kaj li tiom rapidis kaj malpigris ke li amasigis la pufmaizon ambaŭflanke de la vojo kiu kondukis al la montosupro de la suba ebenaĵo. Dum li laboris, Trot manĝis pufmaizon kaj trovis ĝin firma kaj iom varma, ankaŭ bele salumita kaj buterumita. Baldaŭ Kap'tano Vilĉjo venis el la domo kaj marŝis al ŝi.

“Kio estas tio?” li demandis.

“Mo-neĝo,” diris ŝi. “Sed ĝi ne estas vera neĝo, kvankam ĝi falas el la ĉielo. Ĝi estas pufmaizo.”

Kap'tano Vilĉjo gustumis ĝin; post tio li sidiĝis sur la vojeton kaj komencis manĝi. La Orko venis kaj bekadis laŭeble rapide. Ili ĉiuj amis pufmaizon kaj ili ĉiuj malsatis ĉimatene.

Intertempe la flokoj de “Mo-neĝo” tiel rapide falis ke la kvanto da ili preskaŭ senlumigis la aeron. La Bululo nun ŝoveladis tre for laŭ la montoflanko, dum la vojeto malantaŭ li rapide repleniĝis per freŝfalinta pufmaizo. Subite Trot aŭdis lin voki:

“Jadi jadi! – fruktera torto kaj pankukoj! – jen iu kovrita de la neĝo.”

Ŝi kuris al li tuj kaj la aliaj sekvis, vadante tra la maizo kaj dispremante ĝin sub siaj piedoj. La Moneĝo estis tre profunda kie la Bululo ŝoveladis kaj el inter granda amaso da ĝi li malkovris paron da piedoj.

“Jadi! Iu perdiĝis en la ŝtormo,” diris Kap'tano Vilĉjo. “Mi esperas ke li plu vivas. Ni eltiru lin por trovi.”

Li prenis unu piedon kaj la Bululo prenis la alian. Ili ambaŭ tiris kaj el sub la amaso da pufmaizo venis knabeto. Li estis vestita per bruna velura jako kaj ĝisgenua pantalono, kun brunaj ŝtrumpoj, buk-ŝuoj kaj blua ĉemiz-veŝto kiu havis krispojn sur sia antaŭaĵo. Kiam oni eliris lin el la amaso la knabo maĉadis buŝplenon da pufmaizo kaj ambaŭ liaj manoj estis plenaj de ĝi. Do unue li ne povis paroli al siaj savintoj sed kuŝis tute kviete kaj okulumis ilin trankvile ĝis li glutis sian buŝplenon.

Post tio li diris:

“Trovu mian ĉapon,” kaj puŝis pli da pufmaizo en sian buŝon.

Dum la Bululo komencis ŝoveladi en la maizamaso por trovi la ĉapon de la knabo, Trot ridadis ĝoje kaj Kap'tano Vilĉjo havis larĝan rideton sur sia vizaĝo. La Orko rigardis de unu al la alia kaj demandis:

“Kiu estas tiu fremdulo?”

“Nu, Buton-Brilo, kompreneble,” respondis Trot.

“Kiam ajn oni trovas perditan knabon, nepre temas pri Buton-Brilo. Sed kiel li perdiĝis en ĉi tiu lando for de ĉie, tion mi tute ne komprenas.”

image-043

“Kie li apartenas?” demandis la Orko.

“Lia hejmo iam estis en Filadelfio, mi kredas; sed mi estas tute certa ke Buton-Brilo apartenas nenie nun.”

“Prave,” diris la knabo, kapjesante dum li glutis duan buŝplenon.

“Ĉiu apartenas ie,” komentis la Orko.

“Mi ne,” insistis Buton-Brilo. “Mi duone ĉirkaŭiris la mondon post lasi Filadelfion, kaj mi perdis mian Magian Ombrelon, kiu ĉiam portis min kien ajn.

Tutklare se mi ne povas reiri mi ne havas hejmon. Sed ne multe gravas al mi. Ĉi tiu estas tre bona lando, Trot. Mi multe ĝuis ĉi tie.”

Jam la Mont-Orelo trovis la ĉapon de la knabo kaj nun aŭskultis la konversacion tre interesate.

“Ŝajnas ke vi konas ĉi tiun povran neĝkovritan perditon,” li diris.

“Jes ja,” respondis Trot. “Foje ni kunveturis al ĈielInsulo, kaj ni estis bonaj amikoj.”

“Nu, do, ĝojigas min ke mi savis lian vivon,” diris la Bululo.

“Grandan dankon, S-ro Ansoj,” diris Buton-Brilo, sidiĝante kaj gapante lin, “sed mi kredas ke vi nenion savis, escepte de iom da pufmaizo kiun mi eble manĝus se vi ne ĝenus min. Estis bele varme en tiu pufmaizamaso, kaj multo manĝebla. Kial vi elfosis min? Kaj kio tiel buligas vin sur la tuta korpo?”

“Rilate al la buloj,” respondis la viro, rigardante sin tre fiere, “Mi havas ilin denaske, kaj mi suspektas ke ilin donacis la feoj. Ili donas al mi malglatan, grandan aspekton, kia la monto kiun mi servas.”

“Okej,” diris Buton-Brilo, kaj li denove komencis manĝi pufmaizon.

Jam ĉesis neĝi, kaj grandaj amasoj da birdoj grupiĝis ĉirkaŭ la montoflanko, manĝante la pufmaizon tre fervore kaj apenaŭ rimarkante la homojn. Estis birdoj ĉiadimensiaj kaj ĉiakoloraj, plejparte ili havis belegajn plumojn.

“Nur rigardu ilin!” kriis la Orko malestime. “Ĉu ne aĉaspektaj bestoj, tiel kovritaj per plumoj!”

“Mi opinias ilin belaj,” diris Trot, kaj tio tiom indignigis la Orkon ke li reiris en la domon por paŭti.

Buton-Brilo etendis manon kaj kaptis grandan birdon per kruro. Tuj ĝi leviĝis en la aeron kaj estis tiom forta ke ĝi preskaŭ kunportis la knabeton.

Li tuj delasis la kruron kaj la birdo remalsupren flugis kaj komencis manĝi la pufmaizon, tute ne timigite.

Tio inspiris Kap'tanon Vilĉjon. Li palpis en sia poŝo kaj eltiris plurajn pecojn de fortika ŝnuro.

Movante sin tre senbrue, por ni alarmi la birdojn, li kaŝiris al pluraj el la plej grandaj kaj ligis ŝnurojn ĉirkaŭ iliajn krurojn, tiel kaptante ilin. La birdoj tiom fervore manĝadis ke ili ne rimarkis la okazon, kaj kiam ĉirkaŭ dudek estis tiel kaptitaj Kap'tano Vilĉjo kunligis la ekstremojn de ĉiuj ŝnuroj al granda ŝtono tiel ke ili ne povis eskapi.

La Bululo rigardis la agadon de la velisto tre scivole.

“La birdoj trankvilos ĝis plenmanĝi la neĝon,” li diris, “sed tiam ili volos forflugi al siaj hejmoj. Diru al mi, sinjoro, kion faros la povruloj kiam ili trovos sin nekapablaj flugi?”

“Eble iomete ĉagrenos ilin,” respondis Kap'tano Vilĉjo, “sed ili ne suferos damaĝon se ili restos trankvilaj kaj bone kondutos.”

Niaj amikoj jam plensatigis sin per la bongustega pufmaizo kaj nun ili marŝis denove cele la domon.

Buton-Brilo marŝis apud Trot kaj tenis ŝian manon per sia, ĉar ili estis malnovaj amikoj kaj li tre multe amis la knabineton. La knabo estis malpli aĝa ol Trot, kaj kvankam ŝi estis malgranda li estis ankoraŭ duonkapon pli malalta. Plej rimarkinde pri Buton-Brilo estis ke li ĉiam estis trankvila kaj kvieta, negrave kio okazis, kaj ŝajne nenio mirigis lin. Trot amis lin ĉar li ne estis malĝentila kaj neniam provis mistrakti ŝin. Kap'tano Vilĉjo amis lin ĉar li trovis la knabon ĉiam gaja kaj kuraĝa kaj preta plenumi ĉiun peton.

Atinginte la domon Trot nazumis la aeron la demandis: “Ĉu mi ne flaras parfumon?”

image-044

“Tion vi flaras,” diris la Bululo. “Vi flaras violetojn, kaj tio pruvas ke venteto fontas el la sudo. Ĉiuj niaj ventoj kaj ventetoj estas parfumitaj kaj pro tio nin plezurigas kiam ili blovas nidirekten. La suda venteto ĉiam odoras violete; la norda vento odoras sovaĝroze; la orienta vento parfumiĝas per konvaloj; kaj la okcidenta vento per lilakfloroj. Do ni ne bezonas veterindikilon por diri al ni el kie blovas la vento. Ni bezonas nur flari la parfumon kaj tio tuj informas nin.”

Interne de la domo ili trovis la Orkon, kaj Buton-Brilon rigardis la strangan birdsimilan ulon multe interesate. Ekzameninte ĝin atente dum kelka tempo li demandis:

“Kiudirekten kirliras via vosto?”

“Ambaŭdirekten,” diris la Orko.

Buton-Brilo etendis manon kaj provis ĉirkaŭirigi ĝin.

“Ne faru tion!” kriis la Orko.

“Kial ne?” demandis la knabo.

“Ĉar ĝi estas mia vosto, kaj nur mi rajtas kirlirigi ĝin,” klarigis la Orko.

“Ni eliru kaj flugu ien,” proponis Buton-Brilo. “Mi volas vidi la voston funkcii.”

“Ne nun,” diris la Orko. “Al mi plaĉas via interesiĝo pri mi, ĉar mi plene meritas tion; sed mi flugas nur kiam mi iras ien, kaj se mi komencus mi eble ne ĉesus.”

“Tio memorigas min,” komentis Kap'tano Vilĉjo, “demandi al vi, amiko Orko, kiel ni foriros el ĉi tie?”

“Foriros!” kriis la Bululo. “Kial ne resti ĉi tie? Vi ne trovos pli plaĉan lokon ol Mo.”

“Ĉu iam vi estis aliloke, sinjoro?”

“Ne; efektive ne,” agnoskis la Mont-Orelo.

“Do permesu min diri ke vi ne kapablas taksi,” deklaris Kap'tano Vilĉjo. “Sed vi ne respondis mian demandon, amiko Orko. Kiel ni foriros de ĉi tiu monto?”

La Orko pensadis dum kelka tempo antaŭ ol respondi.

“Mi povus porti unu el vi – la knabon aŭ la knabinon – sur mia dorso,” diris li, “sed tri granduloj estas pli ol mi kapablas porti, kvankam mi portis du el vi nelongan distancon. Vi devus ne esti jam manĝintaj tiujn purpurajn berojn.”

“Eble ni ja eraris,” Kap'tano Vilĉjo agnoskis.

“Aŭ ni povus esti kunportintaj kelkajn el tiuj lavendaj beroj, anstataŭ tiom da purpuraj,” sugestis Trot bedaŭrotone.

Kap'tano Vilĉjo ne respondis al tiu komento, kaj tio indikis ke li ne plene akordis kun la knabineto; sed li komencis profunde pensadi, kun la frunto sulkita, kaj fine li diris:

“Se tiuj purpuraj beroj pligrandigus ĉion ajn, negrave ĉu ĝi jes aŭ ne manĝis la lavendajn, mi povus trovi metodon solvi niajn problemojn.”

Ili ne komprenis lian parolon kaj rigardis la maljunan veliston kvazaŭ atendante ke li klarigu sian celon. Sed ĝuste tiam ĥoro da akraj krioj aŭdiĝis el ekstere.

“Ho! Liberigu min – liberigu min!” la voĉoj ŝajnis diri. “Kial insulti nin tiel? Mont-Orelo, venu helpi nin!”

Trot kuris al la fenestro kaj trarigardis.

“Jen la birdoj kiujn vi kaptis, Kap'tano,” ŝi diris.

“Mi ne sciis ke ili povas paroli.”

“Ho jes; ĉiuj birdoj en Mo edukiĝis por povi paroli,” diris la Bululo. Li rigardis Kap'tanon Vilĉjon malkviete kaj pludiris: “Ĉu vi ne lasos la povrulojn forflugi?”

“Eble,” respondis la velisto, kaj li elmarŝis al la loko kie la birdoj flirtadas kaj plendas ĉar pro la ŝnuroj ili ne povas forflugi.

“Aŭskultu min!” li kriis, kaj tuj ili eksilentis. “Ni, tri homoj kiuj estas fremduloj en via lando, volas iri al alia lando, kaj ni volas ke tri el vi, birdoj, portu nin tien. Ni scias ke ni faras tre grandan peton, sed ni ne povas trovi alian rimedon – krom marŝadi, kaj mi ne multe kapablas tion ĉar mi havas lignan kruron.

image-045

Ankaŭ, Trot kaj Buton-Brilo estas tro malgrandaj por entrepreni longan kaj lacigan marŝadon. Nun, diru al mi: kiuj tri el vi birdoj konsentos porti nin?”

La birdoj rigardis unu la alian kvazaŭ multe surprizite. Kaj unu el ili respondis:

“Nepre vi frenezas, oldulo. Neniu el estas sufiĉe granda por porti eĉ unu el la plej malgrandaj personoj en via grupo.”

“Mi solvos la problemon de grandeco,” promesis Kap'tano Vilĉjo. “Se tri el vi akceptos porti nin, mi igos vin grandaj kaj sufiĉe fortaj por fari tion, tiel ke tute ne ĝenos vin.”

La birdoj pripensis tion serioze. Ĉar ili loĝis en magia lando, ili tute ne dubis ke la fremda unukrurulo povas fari kion li promesis. Post nelonge unu el ili demandis:

“Se vi grandigos nin, ĉu ni restos por ĉiam grandaj?”

“Mi kredas ke jes,” respondis Kap'tano Vilĉjo.

Ili babiladis dum kelka tempo inter si kaj poste la birdo kiu la unua parolis diris: “Nu, mi akceptas.”

“Ankaŭ mi,” diris alia; kaj post paŭzo tria diris:

“Kaj ankaŭ mi.”

Eble pli akceptus, ĉar ŝajnis ke ial ili ĉiuj sopiregis esti pli grandaj ol nun; sed tri sufiĉis por la celo de Kap'tano Vilĉjo, do li tuj liberigis ĉiujn aliajn, kiuj tuj forflugis.

La restinta trio estis kuzoj, kaj ĉiuj havis la samajn brilajn plumarojn kaj estis proksimume tiel grandaj kiel agloj. Kiam Trot demandis al ili ŝi trovis ke ili estas tre junaj, ĉar ili foriris de la nestoj antaŭ nur kelkaj semajnoj. Ili estis fortaj junaj birdoj, kun klaraj kuraĝaj okuloj, kaj la knabineto deklaris ke ili estas la plej belaj plumuloj kiujn iam ŝi vidis.

Kap'tano Vilĉjo nun prenis el sia poŝo la lignan skatoleton kun la glitkovrilo kaj elprenis la tri purpurajn berojn, kiuj ankoraŭ estis tute bonstataj.

“Manĝu tiujn,” li diris, kaj li donis ilin po unu al ĉiu el la birdoj. Ili obeis, kaj trovis la fruktojn tre plaĉgustaj. Post kelkaj sekundoj ili komencis grandiĝi kaj ili tiel rapide grandiĝadis ke Trot timis ke ili tute ne ĉesos. Sed fine ili ja ĉesis grandiĝi, kaj tiam ili estis multe pli grandaj ol la Orko, kaj preskaŭ tiel grandaj kiel plenkreskaj strutoj.

Al Kap'tano Vilĉjo multe plaĉis tiu rezulto.

“Nun vi ja povas facile porti nin,” diris li.

La birdoj ĉirkaŭpaŝis fiere, multe plaĉite de sia giganta dimensio.

“Tamen mi ne komprenas,” diris Trot dubeme, “kiel ni rajdos sur iliaj dorsoj sen forfali.”

“Ni ne rajtos sur iliaj dorsoj,” respondis Kap'tano Vilĉjo. “Mi faros svingilojn sur kiuj ni rajdos.”

Li do petis la Bululon doni al li iom da ŝnurego, sed tion la viro ne havis. Tamen li havis malnovan grizan vestokompleton kiun li volonte donacis al Kap'tano Vilĉjo, kiu tondis la ŝtofon en striojn kaj tordis ĝin tiel ke ĝi estis preskaŭ fortika kiel ŝnurego.

Per tiu ŝtofo li ligis al ĉiu birdo svingobreton kiu pendis sub ĝiaj piedoj, kaj Buton-Brilo provflugis en unu el ili por pruvi ke ĝi estas sekura kaj komforta.

Kiam ĉio ĉi estis aranĝita unu el la birdoj demandis:

“Al kie vi volas ke ni portu vin?”

image-046

“Nu, nur sekvu la Orkon,” diris Kap'tano Vilĉjo.

“Li estos nia gvidanto, kaj kien ajn flugos la Orko vi flugu, kaj kie ajn la Orko surteriĝos vi surteriĝu. Ĉu vi konsentas?”

La birdoj deklaris ke ili plene konsentas, do Kap'tano Vilĉjo konsiliĝis kun la Orko.

“Dumvoje ĉi tien,” diris tiu kuriozulo, “mi rimarkis larĝan sablan dezerton live de mi, sur kiu estis nenia vivantaĵo.”

“Do prefere ni fortenu nin de ĝi,” respondis la velisto.

image-047

“Tute ne,” insistis la Orko. “Mi trovis, dum miaj veturoj, ke la plej plaĉaj landoj ofte kuŝas meze de la dezertoj; do mi opinias ke estus saĝe se ni flugus trans tiun dezerton kaj trovus kio kuŝas preter ĝi. Ĉar en la direkto el kiu ni venis kuŝas la oceano, kiel ni bone scias, kaj preter ĉi tie estas ĉi tiu stranga Lando Mo, kiun ni ne deziras esplori. Unuflanke, kiel ni povas vidi de ĉi tiu monto, estas larĝa ebenaĵo, kaj aliflanke la dezerto. Rilate al mi, mi voĉdonas por la dezerto.”

“Kion vi diras, Trot?” demandis Kap'tano Vilĉjo.

“Estas tutegale al mi,” ŝi respondis.

Neniun trafis penso demandi al Buton-Brilo pri lia opinio, do decidiĝis ke ili flugu trans la dezerton. Ili adiaŭis la Bululon kaj dankis lin pro liaj afableco kaj komplezemo. Post tio ili sidigis sin en la svingilojn – unu por ĉiu birdo – kaj diris al la Orko ke li komencu flugi kaj ili sekvos.

La kirla moviĝo de la vosto de la Orko alarmis la birdojn unue, sed post lia iometa forflugo ili altiĝis en la aeron, portante siajn pasaĝerojn facile, kaj flugis per fortaj reguloj batoj fare de la grandaj flugiloj sekvante sian gvidanton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.