La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

15. Trot Renkontas la Birdotimigilon

image-078

Trot kaj Pon transiris multajn kilometrojn da tero, serĉante tra arbaroj, en kampoj kaj en multaj el la vilaĝetoj de Omenlando, sed ili ne povis trovi eĉ spureton de Kap'tano Vilĉjo nek de Buton-Brilo. Fine ili paŭzis apud maizkampo kaj sidiĝis sur murŝtupetaron por ripozi. Pon prenis kelkajn pomojn el sia poŝo kaj donis unu el ili al Trot. Li komencis mem manĝi alian, ĉar estis la horo por ilia lunĉo. Kiam lia pomo estis finmanĝita Pon ĵetis la kernon en la kampon.

“Ĉuk-ĉuk! diris nekonata voĉo. “Pro kio vi batas mian okulon per pomkerno?”

Stariĝis la formo de la Birdotimigilo, kiu kaŝis sin en la maizkampo dum li ekzamenis Ponon kaj Troton kaj decidis ĉu aŭ ne ili estas helpindaj.

“Pardonu min,” diris Pon. “Mi ne sciis ke vi estas tie.”

“Sed kial vi estis tie?” demandis Trot.

La Birdotimigilo antaŭenpaŝis per mallertaj paŝoj kaj staris antaŭ ili.

“Ha, vi estas la knabo de l’ ĝardenisto,” li diris al Pon. Li turnis sin al Trot. “Kaj vi estas la knabineto kiu venis al Omenlando rajdante sur granda birdo, kaj kiu misfortune perdis sian amikon Kap'tanon Vilĉjon, kaj sian amikon Buton-Brilon.”

“Sed kiel vi sciis ĉion ĉi?” ŝi demandis.

“Mi scias multon,” respondis la Birdotimigilo, palpebrumante al ŝi komike. “Miaj cerbaĵoj estas de la Zorge-Miksita, Duoble-Distilita, Alt-Efika speco kiun faras la Sorĉisto de Oz. Li mem agnoskas ke mia cerbo estas la plej bona kiun iam li faris.”

“Mi kredas ke mi aŭdis pri vi,” diris Trot malrapide, dum ŝi okulekzamenis la Birdotimigilon tre interesate; “sed antaŭe vi loĝis en la Lando Oz.”

“Ankoraŭ nun,” li respondis gaje. “Mi ĵus transiris la montojn el la Kvelula Lando por trovi ĉu mi povos iel helpi vin.”

“Ĉu min?” demandis Pon.

“Ne, la fremdulojn el la granda mondo. Ŝajnas ke ili bezonas prizorgon.”

“Mi mem faras tion,” diris Pon, iomete sengracie.

“Se vi pardonos mian diron, mi ne komprenas kiel Birdotimigilo kun pentritaj okuloj povas prizorgi iun.”

“Se vi ne komprenas tion, vi estas pli blinda ol la Birdotimigilo,” asertis Trot. “Li estas feulo, Pon, kaj venis el la felando Oz, do li povas fari preskaŭ ĉion. Mi esperas,” ŝi pludiris, turnante sin al la Birdotimigilo, “ke vi povos trovi Kap'tanon Vilĉjon por mi.”

“Nu, mi nepre provos,” li promesis. “Sed kiu estas tiu maljunulino kiu kuras cele nin kaj minacas nin per sia bastono?”

Trot kaj Pon turnis sin kaj ambaŭ eligis krion pro timo. La sekvan momenton ili levis siajn kalkanojn kaj kuregis laŭ la pado. Ĉar olda Palpebrumnjo, la Fisorĉistino, jam fine sekvis ilin al ĉi tiu loko. Ŝia kolero estis tiel granda ke ŝi firme intencis ne ĉesi ĉasi Ponon kaj Troton antaŭ ol kapti kaj puni ilin.

La Birdotimigilo tuj komprenis ke la maljuna virino intencas damaĝi liajn novajn amikojn, do dum ŝi proksimiĝis li paŝis antaŭ ŝin. Lia ekapero estis tiel subita kaj neanticipita ke Palpebrumnjo koliziis kun li kaj renversis lin, sed ŝi stumblis pro lia pajla korpo kaj ekruliĝis en la pado apud li.

image-079

La Birdotimigilo sidiĝis kaj diris: “Bonvolu pardoni!” sed ŝi bategis lin per sia bastono kaj resternis lin. Post tio, furioze kolera, la olda sorĉistino saltis sur sian viktimon kaj komencis tiri la pajlon el lia korpo. La kompatinda Birdotimigilo estis nekapabla rezisti kaj post kelkaj momentoj restis el li nur malplena vestokompleto kaj amaso da pajlo apud ĝi. Bonfortune Palpebrumnjo ne damaĝis lian kapon, ĉar ĝi ruliĝis en kaveton kaj ŝi ne rimarkis ĝin. Timante ke Pon kaj Trot eskapos de ŝi, ŝi haste rekomencis ĉasi kaj malaperis trans monteton, sekvante la direkton laŭ kiu ŝi vidintis ilin marŝantaj.

Nur mallonga tempo pasis antaŭ ol griza akrido kun ligna kruro saltetadis tiudirekte kaj saltis rekte sur la suprenturnitan vizaĝon de la kapo de la Birdotimigilo.

“Bonvolu pardoni, sed vi ripozigas vin sur mia nazo,” komentis la Birdotimigilo.

“Ho! Ĉu vi vivas?” demandis la akrido.

“Pri la respondo al tiu demando mi neniam sukcesis decidi,” diris la kapo de la Birdotimigilo. “Kiam mia korpo estas konvene plenigita mi kapablas movi min same bone kiel ĉiu vivanto. La cerbo en la kapo kiun vi nun okupas kiel tronon estas tre superkvalita kaj mi faras multan tre lertan pensadon. Sed ĉu aŭ ne tio signifas ke mi vivas, mi ne povas pruvi al vi; ĉar vivanto kapablas morti, sed mi nur kapablas detruiĝi.”

“Ŝajnas al mi,” diris la akrido, frotante sian nazon per siaj antaŭaj kruroj, “ke rilate al vi vere ne gravas – krom se vi jam detruiĝis.”

“Tio ne; mi nur bezonas replenigon,” deklaris la Birdotimigilo; “kaj se Pon kaj Trot eskapos de la sorĉistino, kaj revenos ĉi tien, mi certas ke ili kompleze faros tion por mi.”

“Diru al mi! Ĉu Trot kaj Pon estas proksimaj?” demandis la akrido, kaj ĝia voĉeto tremis pro ekscitiĝo.

La Birdotimigilo ne tuj respondis, ĉar ambaŭ liaj okuloj rigardis rekte supren al bela vizaĝo kiu estis iomete klinita super lia kapo. Estis, tute vere, Princino Gloria, kiu vagis al ĉi tiu loko, multe surprizate kiam ŝi aŭdis la kapon de la Birdotimigilo paroli kaj la etan grizan akridon respondi.

“Ĉi tiu persono,” diris la Birdotimigilo, ankoraŭ rigardante ŝin, “nepre estas la Princino kiu amas Ponon, la knabon de l’ ĝardenisto.”

“Ĉu vere!” kriis la akrido – kiu kompreneble estis Kap'tano Vilĉjo – ekzamenante la junulinon scivole.

“Ne,” diris Gloria fride, “mi ne amas Ponon, nek iun alian, ĉar la Fisorĉistino glaciigis mian koron.”

“Domaĝe!” kriis la Birdotimigilo. “Tiel soleca persono devus povi ami. Sed bonvolu, kara, replenigi mian korpon per pajlo denove.”

image-080

La delikata Princino rigardetis la pajlon kaj la trivitajn bluajn Manĝtulajn vestojn kaj retiris sin malestime. Sed ne necesis ke ŝi rifuzu la peton de la Birdotimigilo ĉar ekalvenis Trot kaj Pon, kiuj estis kaŝintaj sin tuj preter la pinto de la monteto kaj atendis ĝis olda Palpebrumnjo preterpasis ilin. Ilia kaŝejo estis samflanke kiel la blinda okulo de la sorĉistino, kaj ŝi pluhaste ĉasadis la knabinon kaj junulon tute sen konscii ke ili trompis ŝin.

Troton ŝokis la mizera stato de la Birdotimigilo kaj tuj ŝi komencis remeti la pajlon en lian korpon. Pon, tuj kiam li vidis Glorian, denove pledis al ŝi ke ŝi kompatu lin, sed la glacikora Princino turnis sin for de li fride kaj ĝemante la knabo de l’ ĝardenisto komencis helpi Troton.

image-081

Unue neniu el ili rimarkis la malgrandan akridon, kiu kiam ili alvenis forsaltis de la nazo de la Birdotimigilo kaj nun kroĉis sin al ero da herbo apud la pado, kie oni ne verŝajne surtretos lin. Nur kiam la Birdotimigilo estis tute replenigita kaj restarigita – kiam li estis riverencinta al siaj replenigintoj kaj espriminta sian dankon – nur tiam la akrido movis sin de sia starejo. Tiam li saltetis leĝere sur la padon kaj kriis:

“Trot – Trot! Rigardu min. Mi estas Kap'tano Vilĉjo! Vidu kion faris al mi la Fisorĉistino.”

La voĉo estis eta, certe, sed ĝi atingis la orelojn de Trot kaj multe alarmis ŝin. Ŝi rigardis intense la akridon, kun okuloj malfermaj pro timo unue; post tio ŝi surgenuiĝis kaj rimarkante la lignan kruron ŝi komencis lamente ploradi.

“Ho, Kap'tano Vilĉjo – kara Kap'tano Vilĉjo! Kiel kruele ŝi agis!” ŝi ploregis.

“Ne ploru, Trot,” petis la akrido. “Ne doloris, kaj ankaŭ nun ne doloras. Sed estas ege malhelpe kaj humilige, kaj multe pli.”

“Se nur,” diris la knabino indigne, penegante reteni siajn larmojn, “se nur mi estus sufiĉe granda kaj sufiĉe forta por forte batadi tiun fisorĉistinaĉon. Oni devus fari ŝin bufo pro tiu fiago al vi, Kap'tano Vilĉjo!”

“Ne gravas,” urĝis la Birdotimigilo, per komfortiga voĉo, “tia transformo ne ĉiam daŭras, kaj plejofte ekzistas ia rimedo por nuligi la sorĉon. Mi estas certa ke Glinda povus fari tion senhezite.”

“Kiu estas Glinda?” demandis Kap'tano Vilĉjo.

Post tio la Birdotimigilo rakontis al ili plene pri Glinda, ne forgesante mencii ŝiajn belecon kaj bonecon kaj ŝiajn mirindajn magipovojn. Li ankaŭ klarigis ke la Reĝa Sorĉistino sendis lin al Omenlando specife por helpi la fremdulojn, kiuj laŭ ŝia scio estas en danĝero pro la ruzoj de la kruela Reĝo kaj la Fisorĉistino.

image-082


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.