La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

2. La Kaverno sub la Maro

image-016

La cirkloj estis tiom pli malgrandaj ĉe la fundo de la pelvo, kaj la boato moviĝis tiel multe pli rapide, ke Trot komencis senti kapturniĝon pro la movado; subite la boato eksaltis kaj plonĝis kapantaŭen en la obskurajn profundojn de la truo. Kirliĝante kiel ludiloj, tamen ankoraŭ kroĉitaj unu al la alia, la velisto kaj la knabino apartiĝis de sia boato kaj plonĝis malsupren – malsupren – malsupren – en la plej distancajn fundojn de la granda oceano.

Unue ilia falo estis rapida kiel de sago, sed baldaŭ ili ŝajnis fali malpli rapide kaj Trot estis preskaŭ certa ke nevidataj brakoj ĉirkaŭas ŝin, subtenante ŝin kaj protektante ŝin. Ŝi povis vidi nenion, ĉar la akvo plenigis ŝiajn okulojn kaj malklarigis ŝian vidon, sed ŝi firme kroĉis sin al la sudokcia de Kap'tano Vilĉjo, dum aliaj brakoj firme kroĉis sin al ŝi, kaj tiel ili iom post iom sinkis malsupren kaj plu malsupren ĝis ili fine ekhaltis, kaj komencis resupreniri.

Sed ŝajnis al Trot ke ili ne leviĝas rekte al la surfaco de kiu ili venis. La akvo ne plu kirlis ilin kaj ili ŝajnis tirataj oblikve tra trankvilajn fridetajn oceanajn profundojn. Kaj subite – multe pli rapide ol mi povis rakonti – ili ektrafis la surfacon kaj estis sternitaj plate sur sablan plaĝon, kie ili kuŝis sufoke kaj penante spiri kaj ne sciante kio okazis al ili.

Trot la unua rekonsciiĝis. Liberiginte sin de la malseka kroĉo de Kap'tano Vilĉjo, ŝi frotis la akvon el siaj okuloj kaj poste ĉirkaŭrigardis. Milda bluverda brilo lumigis la lokon, kiu aspektis ia kaverno, ĉar supre kaj ambaŭflanke de ŝi estis malglataj rokoj. Ili estis ĵetitaj sur plaĝon de klara sablo, kiu deklivetis supren de la lageto da akvo ĉe iliaj piedoj – lageto kiu sendube kondukis en la grandan oceanon kiu nutras ĝin. Preter la atingo de la ondoj de la lageto estis pli da rokoj, kaj ankoraŭ pli kaj pli, malaperantaj en la obskurajn zigzagojn kaj fonojn kiujn la brilanta lumo el la akvo ne penetris.

La loko aspektis maluzata kaj soleca, sed Trot estis dankema ke ŝi plu vivas kaj nenian gravan damaĝon suferis dum sia malplezuriga aventuro subakva. Apud ŝi Kap'tano Vilĉjo blovetadis kaj tusadis, pensante elpeli la akvon kiun li glutis. Ambaŭ estis tramalsekigitaj, tamen la kaverno estis varma kaj komforta kaj malsekigo tute ne ĉagrenis la knabineton.

Ŝi rampis supren laŭ la sabla dekliveto kaj kolektis per sia mano aron da sekvaj marherboj, per kiuj ŝi viŝis la vizaĝon de Kap'tano Vilĉjo kaj forsorbis la akvon el liaj okuloj kaj oreloj. Baldaŭ la maljunulo sidiĝis kaj intense rigardis ŝin. Post tio li gestis per sia kalva kapo trifoje kaj diris per glugla voĉo:

“Vere bone Trot; vere bone! Ni ne atingis la ŝrankon de la marviro ĉifoje, ĉu ne? Kvankam la kialon, kaj kial ni estas ĉi tie, estas pli ol mi povas kompreni.”

“Trankvilu, Kap'tano,” ŝi respondis. “Ni estas sufiĉe sekuraj, mi supozas, almenaŭ provizore.”

Li premis la akvon el la malsupro de sia malstrikta pantalono kaj palpis siajn lignan kruron kaj brakojn kaj kapon, kaj trovinte ke li kunhavas ĉiujn siajn partojn li kuraĝis zorge ekzameni iliajn ĉirkaŭaĵojn.

“Kie laŭ via supozo ni estas, Trot?” li baldaŭ demandis.

“Ne scias, Kap'tano. Eble en iu el niaj kavoj.”

Li kapneis. “Ne,” diris li, “mi tute ne opinias tion.

La distanco laŭ kiu ni leviĝis ne ŝajnis eĉ duono de la distanco laŭ kiu ni sinkis; kaj rimarku ke tute ne estas ekstera enirejo de ĉi tiu kaverno. Estas ia kupolo super ĉi tiu lageto da akvo, kaj krom se ekzistas trairejo en la fono, pretere, ni estas plene kaptitaj.”

Trot rigardis pensoplene trans sian ŝultron.

“Post iom da ripozo,” ŝi diris, “ni rampu tien kaj trovu ĉu estas elirejo.”

Kap'tano Vilĉjo metis manon en la poŝon de sia oleleda mantelo kaj elprenis sian pipon. Ĝi ankoraŭ estis seka, ĉar li gardis ĝin en oleleda ujo kun sia tabako. Liaj alumetoj estis en strikta ladskatoleto, do post kelkaj momentoj la maljuna velisto fumadis kontente. Trot sciis ke tio helpas lin pensi kiam li renkontas ian ajn ĉagrenon. Ankaŭ, la pipo multe helpis trankviligi la maljunan veliston, post lia longa enakvado kaj lia teruriĝo – teruro pli pro maltrankvilo pri Trot ol pri li mem.

La sablo estis seka kie ili sidas, kaj sorbis la akvon kiu gutis de iliaj vestoj. Kiam Trot premis la akvon el sia hararo ŝi komencis resenti sin normala. Post kelka tempo ili surpiediĝis kaj rampis laŭ la deklivo supren al la disaj rokoj. Kelkaj el ili estis gigantaj, sed per trairado inter kelkaj kaj ĉirkaŭ aliaj ili sukcesis atingi la ekstreman fonon de la kaverno.

“Jes,” diris Trot, interesate, “jen ronda truo.”

“Kaj estas nigre kiel la nokto interne de ĝi,” komentis Kap'tano Vilĉjo.

“Malgraŭe,” respondis la knabino, “ni esploru ĝin por trovi kien ĝi iras, ĉar ĝi estas la solebla vojo el ĉi tiu loko.”

Kap'tano Vilĉjo okulumis la truon duboplene.

“Eble ĝi estas vojo el ĉi tie, Trot,” li diris, “sed eble ĝi estas vojo en multe malpli agrablan lokon ol ĉi tiu. Mi emas opinii ke plej bona plano estas resti jam ĉi tie.”

image-017

Ankaŭ Trot ne estis certa, kiam ŝi tiel pripensis la planon. Post kelka tempo ŝi rerampis al la sablo, kaj Kap'tano Vilĉjo sekvis ŝin. Dum ili sidiĝis la infano rigardis penseme la plenegajn poŝojn de la velisto.

“Kiom da manĝaĵoj ni havas, Kap'tano?” ŝi demandis.

“Ses ŝipbiskvitojn kaj pecon da fromaĝo,” li respondis. “Ĉu vi volas iom nun, Trot?”

Ŝi kapneis dirante:

“Verŝajne ni povos vivi per tio eble tri tagojn, se ni estos tre zorgoplenaj.”

“Pli longe, Trot,” diris Kap'tano Vilĉjo, sed lia voĉo estis iom maltrankvila kaj trema.

“Sed se ni restos ĉi tie neeviteble ni mortmalsatos fine,” pludiris la knabino, “tamen se ni eniros la obskuran truon – ”

“Estas malpli facile fronti kelkajn fatojn ol mortmalsaton,” diris la velisto tre serioze. “Ni ne scias kio estas en tiu obskura truo, Trot, nek kien ĝi kondukus nin.”

“Ni povas eltrovi tion,” ŝi obstinis.

image-018

Anstataŭ respondi Kap'tano Vilĉjo komencis serĉi en siaj poŝoj. Li baldaŭ eltiris malgrandan pakaĵon da fiŝhokoj kaj longan ŝnuron. Trot rigardis lin kunligi ilin. Post tio li rampis iomete supren laŭ la deklivo kaj renversis grandan rokon. Du aŭ tri malgrandaj kraboj komencis forkuri sur la sablo kaj la maljuna velisto kaptis ilin kaj metis unu sur sian hokon kaj la aliajn en sian poŝon. Reveninte al la lageto li svingis la hokon super sian ŝultron kaj ĉirkaŭ sian kapon kaj ĵetis ĝin en preskaŭ la centron de la akvo, kie li lasis ĝin sinki iom post iom, plene etendante la ŝnuron.

Kiam li atingis ĝian finon li komencis retiri ĝin, ĝis la kraba logaĵo flosis sur la surfaco.

Trot rigardis lin ĵeti la ŝnuron duan fojon, kaj tria.

Ŝi decidis ke aŭ ne estas fiŝoj en la lageto aŭ ili ne volas mordi la krablogaĵon. Sed Kap'tano Vilĉjo estis sperta fiŝkaptisto kaj ne facile perdis esperon. Kiam la krabo eskapis li metis alian sur la hokon. Kiam la kraboj plene mankis li rampis sur la rokoj kaj trovis pli.

Dume Trot laciĝis rigardante lin kaj kuŝiĝis sur la sablo kie ŝi profunde endormiĝis. Dum la sekvaj du horoj ŝiaj vestoj plene sekiĝis, ankaŭ tiuj de la maljuna velisto. Ili ambaŭ tiom kutimis al salakvo ke ne estis risko ke ili malvarmumos.

Fine la knabineton vekis plaŭdo apud ŝi kaj muĝeto pro kontento de Kap'tano Vilĉjo. Ŝi malfermis siajn okulojn kaj trovis ke la Kap'tano surterigis arĝentskvaman fiŝon pezan je ĉirkaŭ kilogramo. Tio multe plifeliĉigis ŝin, kaj ŝi rapidis kunkolekti amason da marherboj, dum Kap'tano Vilĉjo distranĉis la fiŝon per sia poŝtranĉilo kaj pretigis ĝin por kuiriĝo.

Jam dum la pasinteco ili kuiris fiŝon per marherboj.

Kap'tano Vilĉjo volvis sian fiŝon per iom da marherboj kaj trempis ĝin en la akvon por malsekigi ĝin iomete.

Post tio li flamigis alumeton kaj fajrigis la amason kiun faris Trot, kiu rapide brulis kaj fariĝis ardanta bedo da cindroj. Ili kuŝigis la volvitan fiŝon sur la cindrojn, kovris ĝin per pli da marherboj, kaj lasis ke tio ekardu kaj brulu ĝis cindreco. Nutrinte la fajron per marherboj dum kelka tempo, la velisto fine decidis ke la manĝo estas preta, do li disŝutis la cindrojn kaj eltiris la fiŝerojn, ankoraŭ volvitajn per siaj fumantaj kovraĵoj. Kiam tiuj kovraĵoj estis forprenitaj, ili trovis la fiŝon plene kuirita kaj kaj Trot kaj Kap'tano Vilĉjo senhezite manĝis ĝin. Ĝi iom gustis marherbe kaj estus pli bongusta per iom da surŝutita salo.

La milda brilo kiu ĝis nun lumigis la kavernon komencis paliĝi, sed estis multegaj marherboj en la loko, do manĝinte sian fiŝon ili pluvivigis la fajron dum kelka tempo donante al ĝi manplenon da fuelo fojfoje.

El interna poŝo la velisto eltiris flasketon el iomete disbatita metalo kaj malŝraŭbinte la kovrilon li donis ĝin al Trot. Ŝi nur unufoje glutis la akvon, kvankam ŝi volis pli, kaj ŝi rimarkis ke Kap'tano Vilĉjo nur malsekigas siajn lipojn per ĝi.

“Supozu,” diris ŝi, gapante la ardantan marherban fajron kaj parolante malrapide, “ke ni povos kapti sufiĉe da fiŝoj; kion pri la trinkakvo, Kap'tano?”

Li moviĝis maltrankvile sed ne respondis. Ili ambaŭ pensis pri la obskura truo, sed kvankam Trot malmulte timis ĝin la maljunulo ne povis subpremi sian maldeziron eniri la lokon. Tamen li sciis ke Trot pravas. Resti en la kaverno, kie ili nun estas, nur rezultigus malrapidan sed certan morton.

Noktis sur la surfaco de la tero, do la knabineto fariĝis dormema kaj baldaŭ ekdormis. Post kelka tempo la maljuna velisto dormadis sur la sablaro apud ŝi. Estis tre kvieta kaj nenio ĝenis ilin dum pluraj horoj. Kiam fine ili vekiĝis la kaverno denove estis lumoplena.

Ili dividis unu biskviton kaj komencis mordmanĝi ĝin kiel sian matenmanĝon kiam ilin alarmetis subita plaŭdo en la lageto. Rigardante tiudirekten ili vidis veni el la akvo la plej kuriozan estaĵon kiun iu el ili ĝis tiam vidis. Ĝi ne estas fiŝo, decidis Trot, nek estas ĝi besto. Ĝi tamen havis flugilojn, kaj strangaj flugiloj ili estis: ilia formo estis kia renversita hakujo kaj kovrita per dika haŭto anstataŭ plumoj. Ĝi havis kvar krurojn – tre similajn al la kruroj de cikonio, nur duoble pli da ili – kaj ĝia kapo havis formon tre similan al tiu de papago, kun beko kiu kurbiĝis malsupren antaŭe kaj supren ĉe la randoj, kaj estis duone beko kaj duone buŝo. Sed nomi ĝin birdo estus neeble, ĉar ĝi tute ne havis plumojn escepte de kresto el ondecaj plumoj skarlataj sur la plejsupro de sia kapo. La stranga estaĵo nepre pezis tiom kiom Kap'tano Vilĉjo, kaj dum ĝi baraktis eliri el la akvo sur la sablan plaĝon ĝi estis tiel granda kaj malkutima ke kaj Trot kaj ŝia kompano gapis ĝin mirante – mirante kaj ankaŭ iom timante.

image-019


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.