La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

4. Fine la Taglumo

image-024

Kap'tano Vilĉjo frotis siajn okulojn, flamigis alumeton kaj rigardis sian poŝhorloĝon.

“La naŭa horo. Jes, mi supozas ke komenciĝis nova tago, tute vere. Ĉu ni pluiru?” li demandis.

“Kompreneble,” respondis la Orko. “Krom se ĉi tiu tunelo diferencas de ĉio alia en la mondo, kaj estas senfina, ni trovos eliron pli-malpli frue.”

La velisto milde vekigis Troton. Ŝi sentis sin multe ripozinta dum sia longa dormo kaj fervore stariĝis.

“Ni komencu, Kap'tano,” ŝi diris.

Ili rekomencis marŝi kaj antaŭ ol ili multe paŝis la Orko kriis “Ho!” kaj multe flirtigis siajn flugilojn kaj ĉirkaŭsvingis sian voston. La aliaj, kiuj sekvis ne multe malantaŭ ĝi, abrupte haltis.

“Kio okazas?” demandis Kap'tano Vilĉjo.

“Faru por ni lumon,” estis la respondo. “Mi kredas ke ni atingis la finon de la tunelo.” Poste, dum Kap'tano Vilĉjo flamigis kandelon, la ulo pludiris: “Se estas vere, ne necesis ke ni vekiĝu tiel baldaŭ, ĉar ni jam estis preskaŭ ĉe la fino de ĉi tiu loko kiam ni endormiĝis.”

La velisto kaj Trot antaŭeniris kun lumo. Efektive muro el roko frontis la tunelon, sed nun ili vidis ke la aperturo ekturniĝas akre liven. Do ili sekvis, tra malpli larĝa koridoro, kaj post tio denove akre turnis sin – ĉifoje dekstren.

“Estingu la lumon, Kap'tano,” diris la Orko, per plezuroplena voĉo. “Ni trafis taglumon.”

Fine la taglumo! Strio de milda lumo falis preskaŭ ĉe iliajn piedojn dum Trot kaj la velisto ĉirkaŭiris angulon de la koridoro, sed ĝi venis el supre, kaj levinte siajn okulojn ili trovis ke ili estas en la fundo de profunda roka puto, kies supro estis multege super iliaj kapoj. Kaj tie finiĝis la koridoro.

Dum kelka tempo ili rigardis silente, almenaŭ du el ili pleniĝis per malkuraĝiĝo pro kion ili vidis. Sed la Orko nur fajfis leĝere kaj diris gaje:

“Tiu estis la plej malfacila veturo kiun iam mi misfortune faris, kaj plezurigas min ke ĝi finiĝis. Tamen, krom se mi sukcesos flugi al la supro de ĉi tiu abismo, ni restos entombigitaj ĉi tie por ĉiam.”

“Ĉu vi opinias ke estas sufiĉe da spaco por ke vi povu flugi?” demandis la knabineto maltrankvile; kaj Kap'tano Vilĉjo aldonis:

“La puto leviĝas rekte, do mi ne komprenas kiel vi povus sukcesi.”

“Se mi estus ordinara birdo – iu el tiuj aĉaj plumhavuloj – mi eĉ ne provus elflugi,” diris la Orko.

“Sed mia meĥanika helicovosto povas fari mirindaĵojn, kaj kiam ajn vi pretos mi montros al vi lertaĵon vere indan.”

“Ho!” kriis Trot; “ĉu vi intencas kunflugigi ankaŭ nin?”

“Kial ne?”

“Mi supozis,” diris Kap'tano Vilĉjo, “ke vi la unua iros, kaj poste sendos iun helpi nin per pendigo de ŝnurego.”

“Ŝnuregoj danĝeras,” respondis la Orko, “kaj eble mi ne povus trovi ŝnuron sufiĉe longan por tiel granda distanco. Krome, estas logike ke se mi povos mem eliri mi povos ankaŭ kunporti vin ambaŭ.”

“Nu, mi ne timas,” diris Trot, kiu sopiregis denove esti sur la tersurfaco.

“Sed eble ni falus,” sugestis Kap'tano Vilĉjo, dubeme.

“Nu, tiuokaze ni ĉiuj kune falus,” respondis la Orko. “Surgrimpu, knabineto; sidu trans miajn ŝultrojn kaj metu ambaŭ brakojn ĉirkaŭ mian kolon.”

Trot obeis kaj kiam ŝi jam sidis sur la Orko, Kap'tano Vilĉjo demandis:

“Kion pri mi, S-ro Orko?”

“Nu, mi opinias ke plej bone estos ke vi tenu miajn malantaŭajn krurojn kaj lasu min porti vin tiel,” estis la respondo.

Kap'tano Vilĉjo rigardis al la malproksimega supro de la puto, kaj poste la maldikajn krurojn de la Orko kaj forte ĝemis.

“La pendo estos vere granda, mi kredas; sed se vi ne malŝparos tro multan tempon dum vi supren iros, eble mi povos sukcese ne fali,” diris li.

“Estu pretaj, do!” kriis la Orko, kaj tuj lia kirlovosto komencis rotacii. Trot sentis sin leviĝi en la aeron; kiam la kruroj de la ulo leviĝis de la tero Kap'tano Vilĉjo tenis du el ili firme kaj kroĉis sin preskaŭfreneze. La korpo de la Orko klinis sin rekte supren, kaj Trot devis tre strikte teni la kolon por eviti forgliton. Eĉ en tiu pozicio la Orko nur malfacile eskapis de la malglataj flankoj de la puto. Plurfoje ĝi kriis “Ho!” dum ĝia dorso batis muron, aŭ flugilo batis iun elstaraĵon; sed la vosto plu rotaciis rimarkinde rapide kaj la taglumo fariĝis pli kaj pli hela.

Vere la veturo de la fundo al la supro estis longa, tamen preskaŭ antaŭ ol Trot komprenis ke ili tiom atingos, ili pafiĝis el la truo en la klaran aeron kaj sunbrilon kaj post momento la Orko leĝere surteriĝis.

image-025

La surteriĝo estis tiom abrupta ke eĉ malgraŭ la zorga atento de la ulo al siaj pasaĝeroj Kap'tano Vilĉjo batis la teron laŭ ŝoko kiu renversis lin pied-superkapen; sed kiam Trot jam glitis de sia sidejo la maljuna velisto sidis kaj ĉirkaŭrigardis pli-malpli kontente.

“Estas iom bele ĉi tie,” diris li.

“La Tero ja estas bela loko!” kriis Trot.

“Sed kie sur la tero ni estas?” meditis la Orko, turnante unue unu brilantan okulon kaj poste la alian unuflanken kaj reen. Estis abundaj arboj kaj arbustoj kaj floroj kaj verda herbo. Sed ne estis domoj; ne estis padoj; ne estis ia ajn signo de civilizacio.

image-026

“Tuj antaŭ ol mi surteriĝis mi kredis ekvidi la oceanon,” diris la Orko. “Ni esploru por trovi ĉu mi pravis.” Li flugis al monteto proksima, kaj Trot kaj Kap'tano Vilĉjo sekvis lin malpli rapide. Kiam ili staris sur la supro de la monteto ili povis vidi la bluajn ondojn de la oceano tuj antaŭ ili, dekstre de ili, kaj live de ili. Malantaŭ la monteto estis arbaro trans kiun ili ne povis vidi.

“Mi esperas ke ne estas insulo, Trot,” diris Kap'tano Vilĉjo serioztone.

“Se jes, mi supozas ke ni estas kvazaŭ en karcero,” ŝi respondis.

“Ĝuste tiel, Trot.”

“Tamen, eĉ se tiel, estas pli bone ol en tiuj teruraj subteraj tuneloj kaj kavernoj,” deklaris la knabino.

“Vi pravas, etulo,” akordis la Orko. “Ĉio super la tero estas pli bona ol la plejbonaĵo kuŝanta sub la tero.

Do ni ne kverelu kontraŭ nia sorto sed estu dankemaj pro nia eskapo.”

“Ni ja dankemas!” ŝi respondis. “Sed ĉu ni povos trovi ion manĝeblan en ĉi tiu loko?”

“Ni esploru por trovi,” proponis Kap'tano Vilĉjo.

“Live tiuj arboj aspektas ĉerizarboj.”

Survoje al ili la esploristoj devis marŝi tra implikaĵo el grimpoplantoj kaj Kap'tano Vilĉjo, kiu marŝis antaŭe, stumblis kaj falis sur sian vizaĝon.

image-027

“Ho, ĝi estas melono!” kriis Trot ĝoje, dum ŝi vidis tion kio kaŭzis la falon de la velisto.

Kap'tano Vilĉjo stariĝis, ĉar li estis tute ne damaĝita, kaj ekzamenis la melonon. Li prenis sian grandan poŝtranĉilon el sia poŝo kaj malfermtranĉis la melonon. Ĝi estis matura kaj bonegaspekta; sed la maljunulo gustumis ĝin antaŭ ol li permesis ke Trot manĝu ĝin. Decidinte ke ĝi estas bona li donis al ŝi grandan tranĉaĵon kaj poste proponis iom al la Orko.

La ulo rigardis la frukton iom malestime, unue, sed gustuminte ĝin li manĝis ĝin tiel fervore kiel la aliaj.

Inter la grimpoplantoj ili trovis multajn aliajn melonojn, kaj Trot diris dankeme: “Nu, estas nenia danĝero mortmalsati, eĉ se ni ja estas sur insulo.”

“Melonoj,” komentis Kap'tano Vilĉjo, “estas kaj manĝaĵoj kaj akvo. Ni ne povus trovi ion pli bonan.”

Iom pli for ili atingis la ĉerizarbojn, kie ili akiris iom de la fruktoj, kaj rande de la arbareto estis sovaĝaj prunoj.

La arbaro mem konsistis preskaŭ plene el nuksarboj – juglandaj, avelaj, migdalaj kaj kaŝtanaj – tiel ke estos tre multa tre nutra manĝaĵaro por ili dum ili restos tie.

Kap'tano Vilĉjo kaj Trot decidis marŝi tra la arbaron por trovi kio estas aliflanke de ĝi, sed la piedoj de la Orko estis ankoraŭ tiel doloraj kaj “ŝvelkovritaj” pro marŝado sur la rokoj ke la ulo diris ke li preferas flugi trans la arbosuprojn kaj renkonti ilin aliflanke. La arbaro ne estis granda, do per rapida dekkvinminuta marŝado ili atingis ĝian plej foran randon kaj vidis antaŭ si la bordon de la oceano.

“Ĝi do ja estas insulo,” diris Trot, ĝemante.

image-028

“Jes, kaj ankaŭ bela insulo,” diris Kap'tano Vilĉjo, por Trot penante kaŝi sian senesperiĝon. “Mi supozas, partnero, ke se la plejmalbono okazus, mi povus konstrui floson – aŭ eĉ boaton – per tiuj arboj, tiel ke ni povus forveli per ĝi.”

La knabineto plifeliĉiĝis aŭdante tion.

“Mi nenie vidas la Orkon,” ŝi komentis, ĉirkaurigardante. Ŝiaj okuloj ektrafis ion kaj ŝi kriis: “Ho, Kap'tano Vilĉjo! Ĉu ne estas domo tie, live?”

Kap'tano Vilĉjo atente rigardante vidis kabankonstruaĵon ĉe unu rando de la arbaro.

“Aspektas tiel, Trot. Mi ne nomus ĝin vera domo, sed ĝi ja estas konstruaĵo. Ni transiru kaj trovu ĉu ĝi estas enloĝata.”

image-029


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.