La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

9. La Regno Omenlando

image-042

Trot rajdis pli komforte ol ŝi anticipis, kvankam la svingilo balanciĝis tiom ke ŝi devis firme teni per ambaŭ manoj. La birdo de Kap'tano Vilĉjo sekvis la Orkon, kaj post ĝi venis Trot, dum Buton-Brilo sekvis post ŝi. La procesio estis impona, sed domaĝe estis neniu por vidi ĝin, ĉar la Orko direktis sin rekte cele la grandan sablan dezerton kaj kelkajn minutojn post la ekflugo ili estis alte super la larĝa nenilando, kie neniu vivanto povus ekzisti.

La knabineto pensis ke la loko estus mava se la birdoj senfortiĝus, aŭ se la ŝtofaj ŝnuregoj rompiĝus; sed kvankam ŝi ne povis ne esti iomete nervoza kaj malkvieta ŝi fidis la gigantan kaj brilpluman birdon kiu ŝin portas, kiel ankaŭ la scipovon de Kap'tano Vilĉjo tordi kaj ligi ŝnuregon por ke ĝi ne rompiĝu.

Tiu estis rimarkinde granda dezerto. Nenio rompis la monotonan vidaĵon kaj ĉiu minuto ŝajnis horo kaj ĉiu horo tago. Malagrablaj fumoj kaj gasoj leviĝis el la sablaro, kiuj estus mortigaj por la veturantoj se ili ne estus tiel altaj en la aero. Eĉ malgraŭ sia alteco Trot komencis malsaniĝi, sed subite spiro da pli freŝa aero plenigis ŝian nazon kaj rigardante antaŭen ŝi vidis grandan nubon de ruĝeta nebulaĵo. Eĉ dum ŝi demandis al si kio ĝi eble estas, la Orko plonĝis kuraĝe en la nebulon kaj sekvis la aliaj birdoj. Ŝi povis vidi nenion dum kelka tempo, nek la birdo portanta ŝin povis vidi kien iris la Orko, sed ĝi pluflugis tiel fortike kiel antaŭe kaj post kelkaj momentoj la nebulo estis malantaŭ ŝi kaj la knabino vidis plej belan pejzaĝon etendiĝantan sube ĝis ĝi estis ekster ŝia vidpovo.

Ŝi vidis erojn da arbaro, verde vestitajn montetojn, kampojn da bloviĝantaj grenoj, fontojn, riverojn kaj lagojn; kaj tra la tuta sceno distroviĝis grupoj de belaj domoj kaj kelkaj grandiozaj kasteloj kaj palacoj.

Super tiu tuta ĝojiga pejzaĝo – kiu laŭ la alta situo de Trot aspektis belega pentrita bildo – estis rozkolora brilo kian ni kelkfoje vidas en la okcidento je la sunsubiro. Tiuokaze, tamen, ne estis nur en la okcidento sed ĉie.

Ne mirigas ke la Orko paŭzis por cirkliri super tiu bela lando. La aliaj birdoj imitis lian agon, ĉiuj okulumis la lokon egale plaĉate. Kaj, kvazaŭ unuanime, la kvaro grupiĝis kaj nerapide velis suben.

Tio portis ilin al tiu parto de la nove trovita lando kiu bordis la randon de la dezerto; sed estis same bele tie kiel aliloke, do la Orko kaj la birdoj surteriĝis kaj la tri pasaĝeroj tuj eliris de siaj svingiloj.

“Ho, Kap'tano Vilĉjo, ĉu ne estas bonege?” kriis Trot ravate. “Kiel bonfortunaj ni estis, trovante ĉi tiun belan landon!”

“La lando aspektas iom altklasa, mi agnoskas, Trot,” respondis la maljuna velisto, ĉirkaŭrigardante, “sed ni ankoraŭ ne scias kia estas ĝia popolo.”

“Neniu povus loĝi en tia lando sen esti feliĉa kaj bona – mi certas pri tio,” ŝi diris fervore. “Ĉu vi pensas alion, Buton-Brilo?”

“Mi ne pensas, ĝuste nun,” respondis la knabeto.

“Lacigas min pensi, kaj mi neniam ŝajnas gajni per tio. Kiam ni vidos la homojn kiuj loĝas ĉi tie ni scios kiaj ili estas, kaj neniom da pensado ŝanĝos ilin.”

“Estas tute vere,” diris la Orko. “Sed nun mi volas fari proponon. Dum vi konatiĝos kun ĉi tiu nova lando, kiu aspektas enhavi ĉion feliĉigan, mi deziras pluflugi – tute sola – por trovi ĉu mi vidos mian hejmon aliflanke de la granda dezerto. Se jes, kompreneble mi restos tie. Sed se mi malukcesos trovi Orklandon mi revenos al vi post semajno, por trovi ĉu mi povos pli helpi vin iel.”

Ili bedaŭris perdi sian kuriozan akompananton, sed ne povis oponi la planon; do la Orko adiaŭis ilin kaj rapide altiĝis en la aeron, transflugis la landon kaj baldaŭ ne plu estis videbla pro sia fordistanco.

La tri birdoj portintaj niajn amikojn nun petis permeson retroiri al siaj propraj hejmoj, dirante ke ili fervoras montri al siaj familioj kiom grandaj ili fariĝis. Do Kap'tano Vilĉjo kaj Trot kaj Buton-Brilo ĉiuj elkore dankis ilin pro ilia helpo kaj baldaŭ la birdoj komencis sian longan flugon cele la Landon Mo.

Nun forlasitaj en ĉi tiu nekonata lando, la tri kamaradoj elektis belan vojeton kaj komencis laŭiri ĝin. Ili kredis ke tiu vojeto kondukos ilin al grandioza kastelo kiun ili vidis for, ĝiaj turetoj altis multe super la ĉirkaŭantaj arboj. Ĝi ne aspektis tre distanca, do ili promenis nerapide, admirante la belajn filikojn kaj florojn kiuj bordis la vojeton kaj aŭskultante la kantadon de la birdoj kaj la komfortigan ĉirpadon de la cikadoj.

image-049

Baldaŭ la vojeto kondukis ilin trans monteton. En valo preter la monteto estis dometo ĉirkaŭata de florbedoj kaj fruktarboj. Dum ili proksimiĝis ili vidis sur la ombrumata verando de la dometo plaĉaspektan virinon kiu sidas inter grupo de infanoj, al kiuj ŝi rakontas. La infanoj rapide vidis la fremdulojn kaj kuris cele ilin kriante pro surprizo, tiel ke Trot kaj ŝiaj amikoj fariĝis la centro de scivolema grupo de infanoj kiuj ĉiuj babiladis ekscitite. La ligna kruro de Kap'tano Vilĉjo ŝajne mirigis la infanojn, ĉar ili ne povis kompreni kial li ne havas du viandajn krurojn.

Tiu atento ŝajne plaĉis al la maljuna velisto, kiu ame karesis la kapojn de la infanoj kaj poste, levante sian ĉapelon salute al la virino, li demandis:

“Ĉu vi povas diri al ni, sinjorino, ĝuste kiu lando estas?”

Ŝi gapis firme ĉiujn tri fremdulojn dum ŝi respondis kurte: “Omenlando.”

“Ho!” kriis Kap'tano Vilĉjo, perpleksaspekte. “Kaj kie estas Omenlando, bonvolu diri.”

“En la Kvelula Lando,” diris ŝi.

“Kio?” kriis Trot, subite ekscitite. “Ĉu vi volas diri ke ni estas en la Kvelula Lando de la Lando Oz?”

image-050

“Kompreneble,” la virino respondis. “La tuta lando kiun ĉirkaŭas la granda dezerto estas la Lando Oz, kiel vi devus scii egale bone kiel mi; sed domaĝe Omenlando estas apartigita disde la cetera Kvelula Lando per tiu vico de altaj montoj kiujn vi vidas tre for, kies flankoj estas tiel krutaj ke neniu povas transiri ilin. Do ni loĝas ĉi tie tute solaj, kaj nin regas nia propra Reĝo, anstataŭ Ozma de Oz.”

“Mi jam antaŭe estis en la Lando Oz,” diris Buton-Brilo, “sed neniam antaŭe mi estis ĉi tie.”

“Ĉu iam antaŭe vi aŭdis pri Omenlando?” demandis Trot.

“Ne,” diris Buton-Brilo.

“Tamen ĝi troveblas sur la Mapo de Oz,” asertis la virino, “kaj mi certigas al vi ke ĝi estas bonega lando.

Se nur,” ŝi pludiris, kaj tiam ŝi paŭzis por ĉirkaŭrigardi mienante timoplene. “Se nur – ” nun ŝi repaŭzis, kvazaŭ ne kuraĝante daŭrigi sian parolon.

“Ne nur kio, sinjorino?” demandis Kap'tano Vilĉjo.

La virino sendis la infanojn en la domon. Post tio ŝi pliproksimiĝis al la fremduloj kaj flustris: “Se nur ni havus alian Reĝon, ni estus tre feliĉaj kaj kontentaj.”

“Kial maltaŭgas via Reĝo?” demandis Trot, scivoleme. Sed la virino aspektis timoplena ĉar ŝi tiom diris. Ŝi reiris al sia portiko, dirante nur:

“La Reĝo punas severe ĉian perfidon fare de liaj regatoj.”

“Kion signifas ‘perfido’?” demandis Buton-Brilo.

“Ĉirilate,” respondis Kap'tano Vilĉjo, “ŝajnas ke perfido signifas mallaŭdi la Reĝon; sed mi supozas ke nun ni jam konas lian humoron tiel bone kiel se la virino dirus pli.”

“Mi deziras demandi,” diris Trot, proksimiĝante al la virino, “ĉu vi bonvolos doni al ni ion manĝeblan.

Ni jam delonge manĝis nur pufmaizon kaj limonadon.”

“Povruloj! Kompreneble mi donos al vi manĝaĵojn,” la virino respondis, kaj enirinte sian dometon ŝi baldaŭ revenis portante pleton plenan de sandviĉoj, kuketoj kaj fromaĝo. Unu el la infanoj ĉerpis sitelon da klara malvarma akvo el fonto kaj la tri vagantoj ĝissate manĝis kaj ĝuegis la bonaĵojn.

Kiam Buton-Brilo ne plu povis manĝi li plenigis la poŝojn de sia jako per kuketoj kaj fromaĝo, kaj eĉ ne la infanoj oponis tion. Efektive al ili ĉiuj ŝajne plaĉis vidi la fremdulojn manĝi, do Kap'tano Vilĉjo decidis ke negrave kia estas la Reĝo de Omenlando, la homoj montriĝos amikaj kaj gastigemaj.

“Kies kastelo estas tiu, tie, sinjorino?” li demandis, gestante per sia mano al la turoj leviĝantaj super la arbojn.

image-051

“Ĝi apartenas al lia Moŝto, Reĝo Kru-el,” ŝi diris.

“Ho, ĉu vere? Kaj ĉu li loĝas tie?”

“Kiam li ne ĉasas kun siaj ferocaj korteganoj kaj militKap'tanoj,” ŝi respondis.

“Ĉu li ĉasas nun?” Trot demandis.

“Mi ne scias, kara. Ju malpli ni scias pri la agado de la Reĝo des pli sekuraj ni estas.”

Estis evidente ke al la virino ne plaĉas paroli pri Reĝo Kru-el, do, fininte sian manĝon, ili adiaŭis kaj plumarŝis laŭ la vojeto.

“Ĉu vi ne opinias ke estos plejbone ke ni evitu la kastelon de tiu Reĝo, Kap'tano?” demandis Trot.

“Nu,” diris li, “Reĝo Kru-el trovos pli-malpli baldaŭ ke ni estas en lia lando, do plejbone estos ke ni frontu lin nun. Eble li ne estas vere tiel malbona kiel opinias tiu virino. Reĝoj ne estas ĉiam popularaj inter siaj regatoj, sciu, eĉ se ili faras ĉion eblan.”

“Ozma estas populara,” diris Buton-Brilo.

“Ozma diferencas de ĉiu alia Reganto, laŭ tio kion mi aŭdis,” komentis Trot mediteme, dum ŝi promenis apud la knabo. “Kaj, efektive, ni ja estas en la Lando Oz, kie Ozma regas ĉiun Reĝon kaj ĉiujn aliajn.

Neniam mi aŭdis pri damaĝo al iu ajn en ŝia regno, ĉu vi, Buton-Brilo?”

“Ne kiam ŝi scias kio okazas,” li respondis. “Sed tiuj birdoj alterigis nin en precize la malĝusta loko, laŭ mia opinio. Ili povintus porti nin rekte trans tiun montovicon al la Smeralda Urbo.”

“Tute vere,” diris Kap'tano Vilĉjo; “sed ili ne faris tion, do ni devas agi laŭeble en Omenlando. Ni penu ne timi.”

“Ho, mi ne multe timas,” diris Buton-Brilo, paŭzante por rigardi palruĝan kuniklon kiu montris sian kapon supre de truo en apuda kampo.

“Nek mi,” aldonis Trot. “Vere, Kap'tano, mi vere ĝojas esti ie ajn en la mirinda felando Oz, tiel ke mi opinias min la plej bonfortuna knabino en la tuta lando. Doroteo loĝas en la Smeralda Urbo, sciu, kaj ankaŭ la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko kaj la Vilulo – kaj ĉiuj aliaj pri kiuj ni aŭdis tiom – kaj ankaŭ Ozma, kiu nepre estas la plej dolĉa kaj bela knabino en la tuta mondo!”

“Ne hastu, Trot,” konsistis Buton-Brilo. “Vi ne bezonas diri ĉion per unu spiro, sciu. Kaj vi ne menciis eĉ duonon de la nombro da kuriozuloj en la Smeralda Urbo.”

“Tiu ĉi Smeralda Urbo ĉi,” diris Kap'tano Vilĉjo impone, “hazarde estas aliflanke de tiuj montoj, kiujn laŭ onidiro ne eblas transiri. Mi ne volas senesperigi vin, Trot, sed ni estas preskaŭ tiel apartigitaj disde viaj Ozma kaj Doroteo kiel kiam ni loĝis en Kalifornio.”

Estis tiom da vero en tiu deklaro ke ili ĉiuj plumarŝis silente dum kelka tempo. Fine ili atingis la aron da majestaj arboj kiuj randis la terenon de la kastelo de la Reĝo. Ili jam duontrairis ĝin kiam la sono de plorado, kvazaŭ iu amare malfeliĉas, atingis iliajn orelojn kaj devigis ilin abrupte ekhalti.

image-052


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.