La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

10. Pon, la Knabo de l' Ĝardenisto

image-053

Buton-Brilo la unua trovis, kuŝanta survizaĝe sub larĝe etendiĝinta arbo apud la vojeto, junulon kies korpo skuiĝis pro la forto de lia plorado. Li estis vestita per longa bruna kitelo kaj sur liaj piedoj estis sandaloj, kio indikis personon humilaklasan. Lia kapo estis nuda kaj montris aron da brunaj buklaj haroj.

Buton-Brilo rigardis la junulon kaj diris:

“Sed kial gravas?”

“Al mi gravas!” kriis la junulo, interrompante sian ploradon por ruliĝi tiel ke lia vizaĝo frontos supren, por vidi kiu parolis. “Al mi gravas, ĉar mia koro rompiĝis!”

“Ĉu vi ne povos akiri novan koron?” demandis la knabeto.

“Mi ne volas novan!” ploregis la junulo.

Jam Trot kaj Kap'tano Vilĉjo venis al la loko kaj la knabino klinis sin kaj diris simpativoĉe:

“Diru al ni viajn ĉagrenojn kaj eble ni povos helpi vin.”

La junulo sidiĝis, je tio, kaj klinis sin ĝentile. Poste li surpiediĝis, sed li ankoraŭ tordadis siajn manojn dum li penis sufoki siajn plorsonojn. Trot opiniis lin tre brava ĉar li regas tiel teruran afliktiĝon tiel bone.

“Mi nomiĝas Pon,” li komencis. “Mi estas la knabo de l’ ĝardenisto.”

“Do la ĝardenisto de la Reĝo estas via patro, supozeble,” diris Trot.

“Ne mia patro, sed mia mastro,” estis la respondo.

“Mi laboras kaj la ĝardenisto ordonas. Kaj mi tute ne kulpis, neniel, pro tio ke Princino Gloria enamiĝis kun mi.”

“Ĉu vere?” demandis la knabineto.

“Mi ne komprenas la kialon,” komentis Buton-Brilo, gapante la junulon.

“Kaj kiu do estas Princino Gloria?” demandis Kap'tano Vilĉjo.

“Ŝi estas la nevino de Reĝo Kru-el, kiu estas ŝia gardisto. La Princino loĝas en la kastelo kaj estas la plej bela kaj dolĉa knabino en la tuta Omenlando. Ŝi amas florojn kaj kutimis promenadi en la ĝardenoj kun siaj servistoj. Tiam, se mi laboradis pro miaj taskoj, mi kutimis mallevi miajn okulojn dum Gloras preterpasas min; sed unu tagon mi supren rigardis kaj trovis ŝin gapanta min per tre tenera okulrigardo. La sekvan tagon ŝi forsendis siajn servistojn kaj, veninte al mi, komencis paroli kun mi. Ŝi diris ke mi trafis ŝian koron kiel neniam iu alia junulo. Mi kisis ŝian manon. Ĝuste tiam la Reĝo venis ĉirkaŭ angulon de la vojeto. Li batis min per sia pugno kaj ankaŭ per sia piedo. Post tio li kaptis brakon de la Princino kaj krude trenis ŝin en la kastelon.”

“Estis vere fie!” krietis Trot indigne.

“Li estas tre abrupta Reĝo,” diris Pon, “do mi ne povis anticipi malpli ol tion. Ĝis tiam mi ne pensis pri amo al Princino Gloria, sed mi konsciis ke estus malĝentile ne respondi al ŝia amo, do mi faris tion. Ni renkontiĝis plurfoje, kaj ŝi diris al mi ke la Reĝo volas ke ŝi edzigu riĉan korteganon nomatan Gugli-Gu, kiu estas sufiĉe olda por esti ŝia patro. Ŝi jam rifuzis Gugli-Gun trideknaŭfoje, sed li plu persistas kaj alportis multajn riĉajn donacojn kiel subaĉeton de la Reĝo. Pro tio Reĝo Kru-el ordonis ke lia nevino edzigu la oldulon, sed la Princino certigis al mi multfoje ke ŝi edzigos nur min. Ĉimatene ni hazarde renkontiĝis en la vitberejo kaj dum mi respektoplene salutis vangon de la Princino, du el la gardistoj de la Reĝo kaptis min kaj batis min terure antaŭ la okuloj de Gloria mem, kiun la Reĝo mem retenis tiel ke ŝi ne povis malhelpi.”

“Nu, tiu Reĝo nepre estas monstro!” kriis Trot.

“Li estas multe pli aĉa ol tio,” diris Pon, morne.

“Sed, atentu,” interrompis Kap'tano Vilĉjo, kiu zorge aŭskultis Ponon. “Tiu Reĝo eble vere ne kulpas.

Reĝoj estas fieruloj, ĉar ili estas tiel altarangaj kaj potencaj, kaj ne estas ĝuste ke reĝa Princino edzigas vulgaran knabon de ĝardenisto.”

“Ne estas ĝuste,” deklaris Buton-Brilo. “Princino devas edzigi Princon.”

“Mi ne estas vulgara knabo de ĝardenisto,” protestis Pon. “Laŭjuste mi estu la Reĝo anstataŭ Kru-el.

Efektive mi estas Princo, kaj egale reĝa kiel iu alia en Omenlando.”

“Kiel povas esti?” demandis Kap'tano Vilĉjo.

“Mia patro estis la Reĝo kaj Kru-el estis lia Ĉefministro. Sed unu tagon dum li ĉasis, Reĝo Feroc – tiel nomiĝis mia patro – kverelis kontraŭ Kru-el kaj tre milde frapetis lian nazon per sia pugno. Tio tiom provokis fian Kru-elon ke li retrostumbligis mian patron tiel ke li falis en profundan lageton. Tuj Kru-el enĵetis amason da pezaj ŝtonoj kiuj tiom pezigis mian povran patron ke lia korpo ne povis releviĝi al la surfaco. Estas neeble mortigi personon en ĉi tiu lando, vi eble scias tion, sed kiam mia patro premiĝis en la koton en la fundo de la profunda lageto kaj la ŝtonoj tenis lin tiel ke li neniam povos eskapi, li ne pli utilis al si mem nek al la mondo ol se li ja estus morta. Sciante tion, Kru-el proklamis sin Reĝo, ekposedis la reĝan kastelon kaj forpelis la tutan subtenantaron de mia patro. Mi estis infaneto, tiam, sed kiam mi plenkreskis mi fariĝis ĝardenisto. Mi servis Reĝon Kru-elon sen lia scio ke mi estas filo de tiu sama Reĝo Feroc kiun li tiel kruele nuligis.”

“Ho, jen terure ekscita rakonto!” diris Trot, forte enspirante. “Sed diru al ni, Pon, kiu estis la patro de Gloria?”

“Nu, li estis la Reĝo antaŭ mia patro,” respondis Pon. “Paĉjo estis Ĉefministro por Reĝo Amem, kiu estis la patro de Gloria. Ŝi estis nur bebo kiam Reĝo Amem falis en la Grandan Abismon kiu situas tuj ĉiflanke de la monatoj – la samaj montoj kiuj apartigas Omenlandon de la cetera Lando Oz. Oni diras ke la Granda Abismo ne havas fundon; tamen, negrave pri tio, Reĝo Amem neniam revidiĝis kaj mia patro fariĝis Reĝo anstataŭ li.”

“Ŝajnas al mi,” diris Trot, “ke se Gloria juste traktiĝus, ŝi estus Reĝino de Omenlando.”

“Nu, ŝia patro ja estis Reĝo,” agnoskis Pon, “kaj ankaŭ mia patro; do ni estas egalrangaj, kvankam ŝi estas granda damo kaj mi estas humila knabo de ĝardenisto. Mi ne komprenas kial ni ne geedziĝu se ni deziras – tamen Reĝo Kru-el ne permesas.”

“Ensume estas granda konfuzo,” komentis Kap'tano Vilĉjo. “Sed ni estas survoje por viziti Reĝon Kru-elon, kaj se venos oportuno, junulo, ni parolos favore al vi.”

“Bonvolu fari tion!” pledis Pon.

“Ĉu la batado al vi rompis vian koron?” demandis Buton-Brilo.

“Nu, tio helpis rompi ĝin, kompreneble,” diris Pon.

“Mi konsilas ke vi riparigu ĝin,” konsilis la knabo, ĵetante ŝtoneron kontraŭ eŭtamion en arbo. “Vi devus doni al Gloria koron egale bonan kiel tiu kiun ŝi donas al vi.”

“Bona konsilo,” konsentis Kap'tano Vilĉjo. Do ili lasis la knabon de l’ ĝardenisto staranta apud la vojeto, kaj rekomencis sian marŝadon cele la kastelon.

image-054


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.