La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

17. La Orko Savas Buton-Brilon

image-087

Nun mi devas informi vin pri kio okazis al Buton-Brilo post lia forvago dum la mateno kaj perdiĝo. Tiu knabeto, kiel eble vi jam trovis, estis preskaŭ tiel sennerva kiel la Birdotimigilo. Nenio multe mirigis lin; nenio ĉagrenis lin aŭ malfeliĉigis lin. Bonan fortunon aŭ misfortunon li akceptis trankvile ridetante, li neniam plendis, negrave kio okazis. Parte pro tio Buton-Brilo estis amata de ĉiu kiu konis lin – kaj eble tial li tiel ofte trafis embarasojn, aŭ trovis sin perdiĝinta.

Hodiaŭ, dum li vagis tien kaj tien, trans montetojn kaj valetojn, li sentis la mankon de Trot kaj Kap'tano Vilĉjo, kiujn li multe amis, tamen li ne estis malfeliĉa. La birdoj kantadis gaje kaj la sovaĝaj floroj estis belaj kaj la venteto odoris kiel nove falĉita fojno.

“La sola mavaĵo en ĉi tiu lando estas ĝia Reĝo,” li pensis; “sed la lando ne kulpas pri tio.”

Kojoto etendis sian rondan kapon el amaseto da tero kaj rigardis la knabon per brilaj okuloj.

“Bonvolu marŝi ĉirkaŭ mian domon,” ĝi diris, “kaj tiel vi ne damaĝos ĝin nek ĝenos la bebojn.”

“Bone,” respondis Buton-Brilo, kaj li atentis ne paŝi sur la amaseton. Li plumarŝis, gaje fajfante, ĝis kverelema voĉo kriis:

“Ho ĉesu! Bonvolu ĉesigi tiun bruon. Ĝenas miajn nervojn.”

Buton-Brilo vidis oldan grizan strigon sidanta en la forko de arbo, kaj li respondis ridetante: “Bone, olda Ĝenemulo,” kaj li ĉesis fajfi ĝis li estis tro distance de la strigo por esti aŭdebla. Ĉirkaŭ la tagmezo li atingis domon de agristo kie loĝis maljuna paro. Ili donis al li bonan manĝon, sed la viro estis surda kaj la virino estis muta, tiel ke ili ne povis respondi demandojn por gvidi lin laŭ la vojo al la domo de Pon. Kiam li foriris de ili li restis tiom perdiĝinta kiom antaŭe.

Li vizitis ĉiun arbareton kiun li vidis el for, ĉar li memoris ke la kastelo de la Reĝo estas proksima al arbareto kaj ke la kabano de Pon estas proksima al la kastelo de la Reĝo; sed ĉiam liaj esperoj fiaskis.

Fine, trapasinte unu el tiuj arbaretoj, li venis en malferman spacon kaj trovis sin vizaĝ-al-vizaĝe kun la Orko.

image-088

“Saluton!” diris Buton-Brilo. “El kie vi venis?”

“El Orklando,” estis la respondo. “Mi trovis mian propran landon, fine, kaj ĝi ja ne estas tre distance de ĉi tie. Mi estus reveninta al vi pli frue, por trovi kiel vi sukcesas, se miaj familio kaj amikoj ne bonvenigus min tiel reĝe ke grandan festenon ili okazigis honore al mi. Do mi ja ne povis foriri denove el Orklando ĝis la fino de la ekscitiĝo.”

“Ĉu vi povos denove trovi la vojon hejmen?” demandis la knabo.

“Jes, facile; ĉar nun mi scias precize kie ĝi estas.

Sed kie estas Trot kaj Kap'tano Vilĉjo?”

Buton-Brilo rakontis al la Orko iliajn aventurojn post kiam ĝi forlasis ilin en Omenlando, li parolis pri la timo de Trot ke la Reĝo faris ion fian al Kap'tano Vilĉjo, kaj pri la amo de Pon al Gloria, kaj pri la forpelo de Trot kaj Buton-Brilo el la kastelo de la Reĝo.

La knabo ne povis pli informi, sed tio sufiĉis por maltrankviligi la Orkon pri la sekureco de liaj amikoj.

“Ni devos tuj iri al ili, ĉar eble ili bezonas nin,” li diris.

“Mi ne scias kien iri,” konfesis Buton-Brilo. “Mi perdiĝis.”

“Nu, mi povas reporti vin al la kabano de la knabo de l’ ĝardenisto,” promesis la Orko, “ĉar kiam mi flugas alte en la aero mi povas malsupren rigardi kaj facile vidi la kastelon de la Reĝo. Tiel mi ekvidis vin ĝuste kiam vi eniris la arbareton; do mi suben flugis kaj atendis vian eliron.”

“Kiel vi povos porti min?” demandis la knabo.

“Vi devos ĉirkaŭkruri miajn ŝultrojn kaj meti viajn brakojn ĉirkaŭ mian kolon. Ĉu vi kredas ke vi povos eviti falon?”

“Mi provos,” diris Buton-Brilo. Do la Orko kaŭriĝis kaj la knabo sidiĝis kaj firme tenis. La vosto de la maldikulo komencis kirliri kaj supren ili iris, alte supren super ĉiuj arbosuproj.

Post kiam la Orko cirkle iris unu-dufoje, ĝiaj akraj okuloj trovis la turojn de la kastelo kaj foren ĝi flugis, rekte cele la lokon. Dum ĝi ŝvebis en la aero, proksime al la kastelo, Buton-Brilo indikis la kabanon de Pon, do ili surteriĝis tuj antaŭ ĝi kaj Trot elvenis kurante saluti ilin.

Oni konigis Glorian al la Orko, kiun surprizis trovi Kap'tanon Vilĉjon tranformita en akridon.

“Kiel plaĉas al vi?” demandis la ulo.

“Nu, multe maltrankviligas min,” respondis Kap'tano Vilĉjo, starante sur ŝultro de Trot. “Mi konstante timas surtretiĝi, kaj al mi ne plaĉas la gusto de herbo kaj ŝajne mi ne povas kutimiĝi al ĝi. Laŭ mia naturo mi manĝas herbon, sciu, sed mi komencas suspekti ke oni devas lerni ami la guston.”

“Ĉu vi povas haki?” demandis la Orko.

“Mi supozas ke mi ne estas tia akr-ido,” respondis Kap'tano Vilĉjo. “Sed mi ne povus diri kion mi eble farus se oni batus per mi – espereble tio ne okazos.”

“Nu,” diris la Orko, “estas tre domaĝe, kaj volonte mi renkontus tiun kruelan Reĝon kaj lian Fisorĉistinon kaj severe punus ilin. Vi estas ege malgranda, Kap'tano Vilĉjo, sed mi kredas ke mi rekonus vin ĉie ajn pro via ligna kruro.”

La aliaj diris al la Orko kaj Buton-Brilo ĉion pri la glaciigita koro de Gloria kaj pri kiel la Birdotimigilo venis el la Lando Oz por helpi ilin. La Orkon ŝajne maltrankviligis informiĝi ke la Birdotimigilo iris sola por konkeri Reĝon Kru-el.

“Mi timas ke li fuŝos la provon,” diris la maldikulo, “kaj ne konjekteblas kion tiu terura Reĝo farus al la kompatinda Birdotimigilo, kiu ŝajnas tre interesa persono. Do mi opinias ke mi mem partoprenos en la konkero.”

“Kiel?”

“Atendu kaj vi vidos,” estis la respondo. “Sed, unue, mi devos reflugi hejmen – ree al mia propra lando – do bonvolu pardoni ke mi forlasas vin tiel baldaŭ, mi foriros tuj. Staru distance de mia vosto, mi petas, tiel ke la vento de ĝi, kiam ĝi rivoluos, ne renversen batos vin.”

Ili lasis multan spacon por la ulo kaj ĝi ekforis tuj kiel fulmo kaj baldaŭ malaperis en la ĉielon.

“Mi demandas al mi,” diris Buton-Brilo, perokule sekvante la foriron de la Orko, “ĉu efektive li revenos.”

“Kompreneble li revenos!” respondis Trot. “La Orko estas bonulo, kaj ni povas dependi de li. Kaj atentu miajn vortojn, Buton-Brilo, kiam nia Orko ja revenos, estas unu kruela Reĝo en Omenlando kiu volegos ke tio ne okazis.”

00


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.