La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

19. La Sorĉistino Estas Konkerita

image-094

Tuj post la konkeriĝo de Reĝo Kru-el unu el la Orkoj estis sendita al la domo de Pon kun la ĝojiga informo. Tuj Gloria kaj Pon kaj Trot kaj Buton-Brilo hastis al la kastelo. Ilin iom surprizis la vidaĵo kiu renkontis iliajn okulojn, ĉar jen la Birdotimigilo, kronita kiel Reĝo, kaj la tuta popolo surgenuas humile antaŭ li. Do ili simile profunde riverencis al la nova reganto kaj post tio ili staris apud la trono. Kap'tano Vilĉjo, estante griza akrido, ankoraŭ staris sur ŝultro de Trot, sed nun li saltetis sur ŝultron de la Birdotimigilo kaj flustris en la pentritan orelon:

“Mi kredis ke Gloria estos Reĝino de Omenlando.”

La Birdotimigilo kapneis.

“Ankoraŭ ne,” li respondis. “Neniu Reĝino kun glacia koro taŭgas por regi landon.” Li turnis sin al sia nova amiko, la Orko, kiu fanfarone ĉirkaŭpaŝadis, tre fiere pro sia suklceso, kaj diris: “Ĉu vi supozas ke vi, aŭ viaj sekvantoj, povus trovi oldan Palpebrumnjon la Sorĉistinon?”

“Kie ŝi estas?” demandis la Orko.

“Ie en Omenlando, mi estas certa.”

“Do,” diris la Orko, “ni certe povos trovi ŝin.”

“Tio multe plezurigos min,” deklaris la Birdotimigilo. “Trovinte ŝin, venigu ŝin al mi, kaj mi tiam decidos kion fari pri ŝi.”

La Orko kunvokis siajn sekvantojn kaj parolis kelkajn vortojn al ili per nelaŭta voĉo. Momenton poste ili altiĝis en la aeron – tiel subite ke la Birdotimigilo, kiu estis tre malmultepeza, estis tute forblovita el sia trono kaj en la brakojn de Pon, kiu remetis lin zorge sur lian seĝon. Ankaŭ estis aerkirlo de polvo kaj cindroj, kaj la akrido savis sin el kirloĵetiĝo en la amason da homoj per salto en arbon, el kie serio de saltetoj baldaŭ revenigis lin al la ŝultro de Trot.

La Orkoj jam estis ekster onia vidpovo, do la Birdotimigilo parolis al la popolo kaj prezentis Glorian al ili, kiun ili jam bone konis kaj amis. Sed ne ĉiuj el ili sciis pri ŝia glaciigita koro, kaj kiam la Birdotimigilo rakontis la misagojn de la Fisorĉistino, kiujn kuraĝigis kaj pagis Kru-el kaj Gugli-Gu, la popolo multe indignis.

Intertempe la kvindek Orkoj disiris tra la tuta Omenlando, kiu ne estas tre granda lando, kaj iliaj akrevidaj okuloj rigardis en ĉiun valon kaj arbareton kaj ravinon. Fine unu el ili ekvidis paron da kalkanoj etendiĝantaj de el sub kelkaj arbustoj, kaj farinte akran fajfon por averti siajn kamaradojn ke la sorĉistino estas trovita la Orko suben flugis kaj trenis oldan Palpebrumnjon el ŝia kaŝejo. Post tio du tri Orkoj prenis la vestojn de la fiulino per siaj fortaj krifoj kaj, levinte ŝin alten en la aeron, kie ŝi baraktis kaj kriis senrezulte, ili flugportis ŝin rekte al la reĝa kastelo kaj metis ŝin antaŭ la tronon de la Birdotimigilo.

“Bone!” kriis la pajlulo, gestjesante kontente per sia plenigita kapo. “Nun ni povas eklabori. Sinjorino Sorĉistino, mi devas peti, milde sed firme, ke vi malfaru la misagojn faritajn de vi per sorĉado.”

image-095

“Pa!” kriis olda Palpebrumnjo per malestima voĉo.

“Mi defias vin ĉiujn! Per miaj magiaj fortoj mi povas ŝanĝi vin ĉiujn en porkojn, serĉantajn manĝaĵojn en la koto, kaj mi faros tion se vi ne zorgos.”

“Mi kredas ke vi eraras tiurilate,” diris la Birdotimigilo, kaj stariĝinte el sia trono li marŝis ŝanceliĝe al la flanko de la Fisorĉistino. Antaŭ mia foriro el la Lando Oz, Glinda la Reĝa Sorĉistino donis al mi skatolon, kiun mi malfermu nur se urĝas. Sed mi opinias preskaŭ certe ke nun urĝas; ĉu vi akordas, Trot?” li demandis, turnante sin al la knabineto.

“Nu, ni nepre devas fari ion,” respondis Trot serioze. “Ĝuste nun ĉio ŝajnas ege konfuzita ĉi tie, kaj fariĝos eĉ pli malbone se ni ne devigos tiun sorĉistinon ĉesi fari malbonon al oni.”

“Precize tion mi opinias,” diris la Birdotimigilo, kaj preninte malgrandan skatolon el sia poŝto li malfermis ĝin kaj ĵetis la enhavon cele Palpebrumnjon.

La maljunulo retiris sin, palan kaj tremantan, dum fajna blanka polvo falis tute ĉirkaŭ ŝin. Pro ĝia influo ŝi videble velkis kaj malgrandiĝis, kion vidis ĉiuj rigardantoj.

“Ho ve – ho ve!” ŝi plorkriis, tordante siajn manojn pro timo. “Ĉu vi ne havas la antidoton, BirdoĈapitro Dek Naŭ timigilo? Ĉu la granda Sorĉistino ne donis al vi duan skatolon?”

“Ŝi ja donis,” respondis la Birdotimigilo.

“Do donu ĝin al mi – tuje!” petegis la sorĉistino.

“Donu ĝin al mi – kaj mi faros kion ajn vi petos!”

“Unue vi faros kion mi petos,” deklaris la Birdotimigilo firme.

La sorĉistino ŝrumpis kaj malpligrandiĝis ĉiumomente.

“Hastu, do!” ŝi kriis. “Diru al mi kion mi faru kaj mi faru ĝin, alie estos tro malfrue!”

“Vi faris el amiko de Trot, Kap'tano Vilĉjo, akridon.

Mi ordonas ke vi redonu al li lian naturan formon,” diris la Birdotimigilo.

“Kie li estas? Kie estas la akrido? Rapidu – rapidu!” ŝi kriegis.

Kap'tano Vilĉjo, kiun multe interesis tiu konversacio, saltegis de la ŝultro de Trot kaj stariĝis sur tiun de la Birdotimigilo. Palpebrumnjo vidis lin surŝultriĝi kaj tuj komencis fari magiajn gestojn kaj murmuri magiajn sorĉojn. Ŝi fervorege rapidis, sciante ke mankas tempo malŝparebla, kaj la akrido tiel subite transformiĝis en la maljunan veliston, Kap'tano Vilĉjo, ke li ne havis oportunon desalti de la ŝultro de la Birdotimigilo; do lia granda pezo premis la plenigitan Birdotimigilon al la tero. Tamen nenia damaĝo fariĝis kaj la pajlulo levis sin kaj forbrosis la polvon de siaj vestoj dum Tot ĝoje ĉirkaŭbrakis Kap'tanon Vilĉjon.

“La alian skatolon! Rapidu! Donu al mi la alian skatolon,” petegis Palpebrumnjo, kiu nun jam ŝrumpis ĝis duono de sia antaŭa grandeco.

“Ankoraŭ ne,” diris la Birdotimigilo. “Unue vi devos degeligi la glacian koron de Princino Gloria.”

“Mi ne povas; estas terure malfacile fari tion! Mi ne povas,” asertis la sorĉistino, agoniante pro timo – ĉar ankoraŭ ŝi plu malgrandiĝis.

“Vi devas!” deklaris la Birdotimigilo, firme.

La sorĉistino sagace rigardis lin kaj vidis ke li firmas pri tio; do si komencis dancadi ĉirkaŭ Glorian kvazaŭ-freneze. La Princino gapis fride, kvazaŭ ŝin tute ne interesas la agado, dum Palpebrumnjo ŝiris manplenon da haroj el sia propra kapo kaj ŝiris strion da ŝtofo el la malsupro de sia robo. Post tio la sorĉistino eksurgenuis, prenis purpuran pulvoron el sia nigra sako kaj ŝutis ĝin sur la harojn kaj ŝtofon.

“Mi malvolontas fari tion – mi malvolontas fari tion!” ŝi plorkriis, “ĉar neniom pli da ĉi tiu magia pulvoro ekzistas en la tuta mondo. Sed mi devas oferi ĝin por savi mian propran vivon. Alumeton! Donu al mi alumeton, rapidu!” kaj anhelante pro manko de spiro ŝi rigardis de unu al la alia petege.

image-096

Kap'tano Vilĉjo estis la sola persono kun alumeto, sed li ne hezitis transdoni ĝin al Palpebrumnjo, kiu rapide ardigis la harojn kaj la ŝtofon kaj la purpuran pulvoron. Tuj purpura nubo ĉirkaŭis Glorian, kaj ĝi iom post iom fariĝis roz-palruĝa – brilanta kaj plene diafana. Tra la roza nubo ili ĉiuj povis vidi la belan Princinon, starantan fiere kaj rekte. Kaj ŝia koro fariĝis videbla, unue ĝi estis frosta pro glacio sed iom post iom ĝi fariĝis pli brila kaj pli varma ĝis ĉia frosto malaperis kaj ĝi batadis mole kaj regule kiel ĉiu alia koro. Kaj nun la nubo malaperis kaj montris Glorian, kies vizaĝo estis plena de ĝojo, ridetantan tenere al la amikoj grupiĝintaj ĉirkaŭ ŝi.

image-097

Povra Pon antaŭenpaŝis – timide, timante forpuŝon, sed kun pledantaj okuloj kaj brakoj ame etenditaj al sia antaŭa amatino – kaj la Princino vidis lin kaj ŝia dolĉa koro eklumis pro radianta rideto. Tute sen momento da hezito ŝi ĵetis sin en la brakojn de Pon kaj tiu rekuniĝo de du amantaj koroj tiom emociigis ke oni forturnis sin kaj malaltigis sian rigardon por ne ĝeni la sanktan ĝojon de la fidelaj amantoj.

Sed la voĉeto de Palpebrumnjo kriadis petante helpon de la Birdotimigilo.

“La antidoton!” ŝi kriegis. “Donu al mi la alian skatolon – rapide!”

La Birdotimigilo rigardis la sorĉistinon per siaj kuriozaj pentritaj okuloj kaj vidis ke ŝi nun ne estas pli alta ol lia genuo. Do li prenis el sia poŝo la duan skatolon kaj ŝutis ĝian enhavon sur Palpebrumnjon. Ŝi ĉesis plimalgrandiĝi, sed ŝi neniam povos reakiri sian antaŭan grandecon, kaj tion la fia oldulino bone sciis.

image-098

Tamen ŝi ne sciis ke la dua pulvoro detruis ŝian tutan magipovon, kaj dezirante venĝi sin kontraŭ la Birdotimigilo kaj liaj amikoj ŝi tuj komencis murmuri sorĉon tiel terurefikan ke ĝi detruus duonon de la loĝantaro de Omenlando – se ĝi sukcesus. Sed ĝi tute ne sukcesis, mirigante oldan Palpebrumnjon. Kaj jam la Birdotimigilo rimarkis kion penas fari la malgranda sorĉistino, kaj diris al ŝi:

“Hejmeniru, Palpebrumnjo, kaj kondutu dece. Vi ne plu estas sorĉistino, sed nur ordinara maljunulino, kaj ĉar vi ne kapablas pli fiagadi mi konsilas ke vi provu fari iom da bono en la mondo. Kredu min, estas pli distre efektivigi bonan agon ol fian, kiel vi trovos kiam unue vi provos tion.”

Sed Palpebrumnjo tiumomente estis plena de malĝojo kaj ĉagreno pro la perdo de siaj magiaj povoj.

Ŝi komencis marŝi hejmen, plorante kaj lamentante pro sia sorto, kaj neniu kiu vidis ŝin foriri simpatiis kun ŝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.