La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

3. La Orko

image-020

La okuloj rigardantaj ilin, dum la besto staris gutante antaŭ ili, estis brilaj kaj mildesprimaj, kaj tiu stranga aldonaĵo al ilia grupo tute ne provis ataki ilin kaj aspektis tiom surprizita pro la kunveno kiel ili mem.

“Mi demandas al mi,” flustris Trot, “kio ĝi estas.”

“Kiu, mi?” krietis la besto per akra alttona voĉo.

“Nu, mi estas Orko.”

“Ho!” diris la knabino. “Sed kio estas Orko?”

“Mi,” li ripetis, iom fiere, dum li skuis la akvon de siaj kuriozaj flugiloj; “kaj se iam Orko ĝojis esti ekster la akvo kaj denove sur seka tero, estu plene certa ke mi estas tiu precipa, individua Orko!”

“Ĉu vi longe estis en la akvo?” demandis Kap'tano Vilĉjo, kiu opiniis ke la ĝentileco postulas ke li indiku interesiĝon pri la stranga besto.

“Nu, tiu lasta enakviĝo daŭris eble dek minutojn, mi kredas, ke laŭ mi por komforto tio estas naŭ minutoj kaj sesdek sekundoj tro multe,” estis la respondo. “Sed la pasintan nokton mi renkontis problemegojn, mi certigas al vi. La kirlakvo kaptis min kaj – ”

“Ho, ĉu ankaŭ vi estis en la kirlakvo?” demandis Trot fervore.

Li rigardetis ŝin iom riproĉe.

“Mi kredas ke mi menciadis tiun fakton, junulino, kiam via deziro paroli interrompis min,” diris la Orko.

“Kutime mi ne estas malatenta kiam mi agas, sed tiu kirlakvo estis tiom aktiva hieraŭ ke mi decidis trovi kian ruzon ĝi plenumas. Do mi flugis iomete tro proksimen al ĝi kaj la suĉpuŝo de la aero tiris min en la profundojn de la oceano. La akvo kaj mi estas naturaj malamikoj, kaj ĝi certe konkerus min ĉifoje se grupo da belaj marvirinoj ne venus helpi min kaj tirus min for de la kirliĝanta akvo kaj longen en kavernon, kie ili dizertis min.”

“Nu, preskaŭ tutsamo okazis al ni,” kriis Trot. “Ĉu via kaverno estis kia ĉi tiu?”

“Mi ankoraŭ ne ekzamenis ĉi tiun,” respondis la Orko; “sed se ili efektive estas similaj, mi tremas pro nia fato, ĉar la alia estis karcera, tute sen elirejo escepte de tra la akvo. Mi restis tie dum la tuta nokto, tamen, kaj ĉimatene mi plonĝis en la lageton kiel eble plej profunden kaj post tio mi naĝis laŭeble plej forte kaj malproksimen. La rokoj skrapis mian dorson fojfoje, kaj mi apenaŭ eskapis de kaptiĝo fare de hida marmonstro; sed post kelka tempo mi alsurfaciĝis por povi spiri, kaj trovis min ĉi tie. Jen la tuta historio, kaj ĉar mi vidas ke vi havas manĝaĵon mi petegas ke vi donu al mi iom da ĝi. Tutvere, mi duone mortas pro malsato.”

Dirinte tion la Orko ekkaŭris apud ili. Tre kontraŭvole Kap'tano Vilĉjo tiris alian biskviton el sia poŝo kaj etendis ĝin. La Orko tuj kaptis ĝin per unu el siaj antaŭaj pinĉiloj kaj komencis mordmanĝi la biskviton tre simile al papago.

“Ni ne havas multan manĝaĵon,” diris la velisto, “sed ni volonte donas iom da ĝi al mizera kamarado.”

“Tute prave,” respondis la Orko, klinetante sian kapon flanken gaje, kaj sekvis kelkaj minutoj da silento dum ili ĉiuj maĉis la biskvitojn. Post kelka tempo Trot diris:

“Mi neniam vidis nek aŭdis pri Orko antaŭ nun. Ĉu vi estas multaj?”

“Ni estas iom malmultaj kaj nekutimaj, mi kredas,” estis la respondo. “En la lando kie mi naskiĝis ni estas la absolutaj regantoj de ĉiuj vivantoj, de formikoj ĝis elefantoj.”

“Kiu lando estas?” demandis Kap'tano Vilĉjo.

“Orklando.”

“Kie ĝi situas?”

“Mi ne precize scias. Komprenu, mi estas ial malkviethumora, kvankam ĉiuj ceteroj anoj de mia gento estas kvietaj kaj kontentaj Orkoj kaj malofte vagas for de la hejmo. Ekde mia infaneco mi amas forflugi longajn distancojn, kvankam paĉjo ofte avertis min ke mi suferos pro problemoj per tio."

“‘La mondo estas granda, Naĝman, mia filo,' li ofte diris, ‘kaj mi aŭdis ke en kelkaj partoj de ĝi loĝas kuriozaj dukruraj uloj nomataj Homoj, kiuj militas kontraŭ ĉiuj aliaj vivantoj kaj malmulte respektus eĉ Orkon.'"

“Nature tio vigligis mian scivolemon kaj fininte mian edukiĝon kaj ne plu studante en la lernejo mi decidis flugi en la mondon kaj peni ekvidi iun el tiuj uloj nomataj Homoj. Do mi foriris de la hejmo sen eĉ adiaŭi, kion mi ĉiam bedaŭros. Aventuroj abundas, tion mi trovis. Mi ekvidis homojn plurfoje, sed neniam mi estis tiel proksimaj al ili kiel nun. Ankaŭ mi devis batali por flugi tra la aero, ĉar mi renkontis gigantajn birdojn, kiuj estis plene kovritaj de plumoj, kaj ili feroce atakis min. Krome, mi devis multe okupi min evitante flosantajn aerŝipojn. Dum mia vagado mi plene perdis konscion pri la distanco kaj direkto, do kiam mi volis reiri hejmen mi tute ne sciis kie situas mia lando. Nun de pluraj monatoj mi penas trovi ĝin kaj dum unu el miaj flugoj super la oceano mi renkontis la kirlakvon kaj fariĝis ĝia viktimo.”

Trot kaj Kap'tano aŭskultis tiun historion tre interesate, kaj per la afabla tono kaj sendanĝera aspekto de la Orko ili taksis lin verŝajne ne tiel malagrabla kompano kiom unue ili timis.

La Orko sidis sur siaj koksoj iom simile al kato, sed ĝi uzis la fingrosimilajn pinĉilojn de siaj antaŭaj kruroj preskaŭ tiel lerte kiel manojn. Eble la plej kurioza parto de la ulo estis ĝia vosto – aŭ kio verdire devus esti ĝia vosto. Tiu kurioza kunaĵo el haŭto, ostoj kaj muskolo havis formon kia de la helicoj uzataj sur boatoj kaj aerŝipoj, ĝi havis ventumilecajn surfacojn kaj pivotis sur sia korpo. Kap'tano Vilĉjo sciis iom pri meĥaniko, kaj observante la helicsimilan voston de la Orko li diris:

“Mi supozas ke vi estas tre rapida fluganto?”

“Jes, ja; oni agnoskas ke la Orkoj estas la Reĝoj de la Aero.”

“Viaj flugiloj ne aspektas tre utilaj,” komentis Trot.

“Nu, ili ne estas tre grandaj,” agnoskis la Orko, skuante la kvar malplenajn haŭtojn milde tien kaj reen, “sed ili sufiĉe subtenas mian korpon en la aero dum mi rapidadas per mia vosto. Tamen, tutensume, mi estas tre belforma, ĉu ne?”

Trot ne deziris respondi, sed Kap'tano Vilĉjo kapjesis serioze. “Kiel Orko,” diris li, “vi estas miriga. Mi neniam antaŭe vidis tian, sed mi ne dubas ke vi estas inter la plej belaj.”

Ŝajne tio plaĉis al la ulo kaj ĝi komencis promeni en la kaverno, facile suprenpaŝante la deklivon. Dum ĝi estis for, Trot kaj Kap'tano Vilĉjo ambaŭ glutetis akvon el la flasko, por akvumi sian matenmanĝon.

“Nu, jen truo – elirejo – trapaŝejo!” kriis la Orko el supre.

“Ni scias,” diris Trot. “Ni trovis ĝin hieraŭnokte.”

image-021

“Nu, do, ni eliru,” pludiris la Orko, metinte sian kapon en la nigran truon kaj flarinte unu-du-foje. “La aero odoras freŝa kaj dolĉa, kaj certe ĝi ne kondukas al loko malpli bona ol ĉi tie.”

La knabino kaj la velisto stariĝis kaj rampis al la flanko de la Orko.

“Ni preskaŭ decidis esplori tiun truon antaŭ ol vi venis,” klarigis Kap'tano Vilĉjo; “sed ĝi estas danĝera loko por navigado en la mallumo, do atendu ĝis mi flamigos kandelon.”

“Kio estas kandelo?” demandis la Orko.

“Vi vidos post minuto,” diris Trot.

La maljuna velisto tiris kandelon el sia dekstra poŝo kaj la ladskatoleton da alumetoj el sia maldekstra poŝo.

Kiam li flamigis la alumeton la Orko eksaltis kaj gapis la flamon suspekteme; sed Kap'tano Vilĉjo flamigis la kandelon kaj tiu ago tre multe interesis la Orkon.

“Lumo,” ĝi diris, iom nervoze, “estas valora en ĉi tia truo. La kandelo ne estas danĝera, mi esperas.”

“Kelkfoje ĝi bruligas la fingrojn,” respondis Trot, “sed malmulton malpli bonan ĝi povas fari – krom estingiĝi kiam oni ne volas tion.”

Kap'tano Vilĉjo ŝildis la flamon per sia mano kaj rampis en la truon. Ĝi ne estis tre granda por adolto, sed kiam li estis enrampinta kelkajn metrojn ĝi pligrandiĝis.

Trot eniris tuj post li kaj post ŝi sekvis la Orko.

“Ŝajnas vera tunelo,” murmuris la velisto, kiu rampadis iom mallerte pro sia ligna kruro. Kaj, ankaŭ, la rokoj dolorigis liajn genuojn.

Dum preskaŭ duonhoro la trio sin movis malrapide laŭlonge de la tunelo, kiu multe zigzagis kaj kelkfoje deklivis malsupren kaj kelkfoje supren. Fine Kap'tano Vilĉjo ekhaltis, krietante pro senesperiĝo, kaj tenis la flagrantan kandelon longe antaŭ si por lumigi la scenon.

“Kio malĝustas?” nervoze demandis Trot, kiu nenion povis vidi ĉar la korpo de la velisto plenigis la tutan truon.

“Nu, mi atingis la finon de nia rampado, mi opinias,” li respondis.

“Ĉu io blokas la truon?” demandis la Orko.

“Eĉ pli malbonas,” respondis Kap'tano Vilĉjo malfeliĉe. “Mi estas sur la rando de klifo. Atendu minuton kaj mi movos min por ke vi mem povu vidi. Atentu ne fali, Trot.”

Dirinte tion li rampetis iomete antaŭen kaj movis sin flanken, tenante la kandelon tiel ke la knabino povis vidi por sekvi lin. Post ŝi venis la Orko kaj nun ĉiuj tri surgenuis sur mallarĝa breto de roko kiu akre deklivis kaj lasis gigantan nigran spacon kiun ne povis lumigi la flameto de la kandelo.

“H-m!” diris la Orko, rigardante trans la randon; “ne aspektas tre kuraĝige, mi agnoskas. Sed mi prenu vian kandelon kaj mi suben flugos por vidi kio estas sub ni.”

“Ĉu vi ne timas?” demandis Trot.

“Certe mi timas,” respondis la Orko. “Sed se ni intencas eskapi ni ne povos resti sur ĉi tiu breto por ĉiam. Do, ĉar mi rimarkas ke vi povruloj ne kapablas flugi, mia devo estas esplori la lokon por vi.”

Kap'tano Vilĉjo transdonis la kandelon al la Orko, kiu nun jam brulis ĝis duono de sia longo. La Orko prenis ĝin iom necerte per unu krifo kaj poste klinis sian korpon antaŭen kaj glitis trans la randon. Ili aŭdis kuriozan zuman sonon, kiam la vosto ekĉirkaŭiradis, kaj viglan flirtadon de la kuriozaj flugiloj, sed ilin pli interesis ĝuste tiam sekvi per siaj okuloj la ereton da lumo kiu indikis la pozicion de la kandelo. La lumo unue iris laŭ granda cirklo, poste sinkis malrapide suben kaj subite estingiĝis, lasante ĉion antaŭ ili nigra kiel inko.

“He! Kial tio okazis?” kriis la Orko.

“Blovo, verŝajne,” kriis Kap'tano Vilĉjo. “Reportu ĝin.”

“Mi ne povas vidi kie vi estas,” diris la Orko.

Do Kap'tano Vilĉjo elprenis plian kandelon kaj flamigis ĝin, kaj ĝia flamo ebligis ke la Orko reflugu al ili.

Ĝi surteriĝis sur la rando kaj etendis la eron da kandelo.

“Kial ĝi ĉesis bruli?” demandis la ulo.

“La vento estingis ĝin,” diris Trot. “Nepre pli zorgu, novafoje.”

“Kia estas la loko?” demandis Kap'tano Vilĉjo.

“Mi ankoraŭ ne scias; sed ĝi devas havi fundon, do mi provos trovi ĝin.”

Dirinte tion la Orko rekomencis kaj ĉifoje sinkis suben malpli rapide. Suben, suben, suben ĝi iris, ĝis la kandelo estis nur lumereto, kaj post tio ĝi flugis liven kaj Trot kaj Kap'tano Vilĉjo tute ne plu povis vidi ĝin.

image-022

Post kelkaj minutoj, tamen, ili denove vidis la lumereton, kaj dum la velisto ankoraŭ tenis la duan flamantan kandelon la Orko flugis rekte cele ilin. Ĝi estis nur kelkajn metrojn for kiam subite ĝi faligis la kandelon kriante pro doloro kaj la sekvan momenton ĝi surteriĝis, sovaĝe flirtigante siajn flugilojn, sur la roka breto.

“Kio okazis?” demandis Trot.

“Ĝi mordis min!” kriploris la Orko. “Al mi ne plaĉas viaj kandeloj. La aĵo komencis lante malaperi tuj kiam mi prenis ĝin per mia krifo, kaj ĝi fariĝis pli kaj pli malgranda ĝis nun ĝi ĵus turnis sin kaj mordis min – ege malamika ago. Ho – ho! Aŭ, kia mordo!”

“Tiaj estas kandeloj, domaĝe,” klarigis Kap'tano Vilĉjo, ridetante. “Necesas tre zorge manipuli ilin. Sed diru al ni, kion vi trovis sube?”

“Mi trovis kiel daŭrigi nian veturon,” diris la Orko, vartante atente la bruligitan krifon. “Tuj sub ni estas granda lago da nigra akvo, kiu aspektis tiel frida kaj aĉa ke ĝi tremigis min; sed tre distance live estas granda tunelo, tra kiu ni povos facile marŝi. Kompreneble mi ne scias kien ĝi kondukas, sed ni devos sekvi ĝin kaj informiĝi.”

“Sed ni ne povos atingi ĝin,” protestis la knabineto.

“Ni ne povas flugi kiel vi, memoru.”

“Ne, estas vere,” respondis la Orko mediteme. “Viaj korpoj estas tre malbone konstruitaj, laŭ mia opinio, ĉar vi nur povas rampi sur la surfaco de la tero. Sed vi rajtos rajdi sur mia dorso, kaj tiel mi povos promesi al vi sekuran veturon al la tunelo.”

“Ĉu vi estas sufiĉe forta por porti nin?” demandis Kap'tano Vilĉjo, dubeme.

“Jes ja; mi estas sufiĉe forta por porti dekon da vi, se vi povus trovi spacon kie vi sidus,” estis la respondo; “sed estas sufiĉa spaco inter miaj flugiloj nur por unu ĉiufoje, do mi devos dufoje flugi.”

“Bone; mi iros la unua,” decidis Kap'tano Vilĉjo.

Li flamigis plian kandelon kiun tenos Trot dum ili forestos kaj por fari lumon por la Orko kiam li revenos al ŝi, kaj post tio la maljuna velisto rampis sur la dorson de la Orko, kie li sidis kun sia ligna kruro etendita rekte flanken.

“Se vi komencos fali, premu viajn brakojn ĉirkaŭ mian kolon,” konsilis la ulo.

“Se mi komencos fali, do bonan nokton kaj feliĉajn sonĝojn,” diris Kap'tano Vilĉjo.

“Ĉu preta?” demandis la Orko.

“Startu la zumvoston,” diris Kap'tano Vilĉjo, dum en lia voĉo estis tremo. Sed la Orko forflugis tiel glate ke la maljunulo tute ne eĉ ŝanceliĝetis dum li sidis.

Trot rigardis la lumon de la kandelo de Kap'tano Vilĉjo ĝis ĝi malaperis pro la distanco. Al ŝi ne plaĉis resti sola sur tiu danĝera breto, kun lago da nigra akvo centojn da metroj sub ŝi; sed ŝi estis brava knabineto kaj atendis pacience la revenon de la Orko. Ĝi okazis eĉ pli frue ol ŝi anticipis kaj la ulo diris al ŝi:

“Via amiko estas sekura en la tunelo. Nun, do, surdorsiĝu kaj mi portos vin al li tujrapide.”

Mi ne certas kiom da knabinetoj volus fari tiun teruran rajdon tra la giganta nigra kaverno sur la dorso de maldika Orko. Al Trot mem ĝi ne multe plaĉis, sed simple estis farende do ŝi faris laŭeble kuraĝe. Ŝia koro batis rapide kaj ŝi estis tiom nervoza ke ŝi apenaŭ povis teni la kandelon per siaj fingroj dum la Orko rapidis tra la mallumo.

Ŝajnis longa veturo al ŝi, sed efektive la Orko trairis la distancon dum mirinde mallonga tempodaŭro kaj baldaŭ Trot staris sekure apud Kap'tano Vilĉjo sur la ebena planko de granda arkhava tunelo. La velisto multe ĝojis resaluti sian malgrandan kamaradon kaj ambaŭ dankemis al la Orko pro lia helpo.

“Mi ne scias kien iras tiu tunelo,” komentis Kap'tano Vilĉjo, “sed nepre ĝi aspektas pli favora ol tiu alia truo tra kiu ni rampis.”

“Kiam la Orko estos ripozinta,” diris Trot, “ni plu marŝos kaj trovos kio okazos.”

“Ripozinta!” kriis la Orko, malestime kiel permesis lia voĉo. “Tiu flugeto tute ne lacigis min. Mi kutimas flugi dum pluraj tagoj tute senhalte.”

“Do ni pluiru,” proponis Kap'tano Vilĉjo. Li ankoraŭ tenis en sia mano unu brulantan kandelon, do Trot blovestingis la alian flamon kaj metis sian kandelon en la grandan poŝon de la velisto. Ŝi sciis ke estas nesaĝe samtempe bruligi du kandelojn.

La tunelo estis rekta kaj plata kaj tre facile tramarŝata, do ili bone progresis. Trot konjektis ke la tunelo komenciĝis eble tri kilometrojn for de la kaverno kien ilin ĵetis la kirlakvo, sed nun estis neeble taksi kiom da kilometroj ili iris, ĉar ili marŝis senhalte dum horoj post horoj sen ia ŝanĝo en la ĉirkaŭaĵoj.

Fine Kap'tano Vilĉjo haltis por ripozi.

“Ĉi tiu tunelo ĉi estas iom stranga, mi certas,” li deklaris, skuante sian kapon malĝoje. “Jam tri pliaj kandeloj forbrulis, kaj ankoraŭ restas al ni nur tri; tamen la tunelo estas sama kiel kiam ni komencis. Kaj kiom longe ĝi restos tia, neniu scias.”

“Ĉu ni ne povus marŝi sen lumo?” demandis Trot.

“La vojo ŝajnas sufiĉe sekura.”

“Ĝuste nun,” estis la respondo, “sed ni ne povas scii kiam ni atingos novan abismon, aŭ ion egale danĝeran.

Tiuokaze ni mortus antaŭ ol ekscii.”

“Eble mi antaŭeniru,” proponis la Orko. “Min ne timigas falo, sciu, kaj se io okazos mi vokos por averti vin.”

“Bona ideo,” deklaris Trot, kaj ankaŭ Kap'tano Vilĉjo akordis. Do la Orko ekiris rekte antaŭen, en la plena mallumo, kaj man-en-mane la duo sekvis lin.

Kiam ili vere tre longe estis marŝintaj tiel la Orko haltis kaj postulis manĝaĵojn. Kap'tano Vilĉjo ne jam menciis manĝaĵojn ĉar restas tiom malmulta – nur tri biskvitoj kaj peco de fromaĝo granda kiel du liaj fingroj – sed li donis al la Orko duonon de biskvito, ĝemante dum li faris tion. Al la ulo ne plaĉis la fromaĝo, do la velisto dividis ĝin inter si kaj Trot. Ili bruligis kandelon kaj sidiĝis en la tunelo dum ili manĝis.

“Miaj piedoj dolorigas min,” grumblis la Orko. “Mi ne kutimas marŝadi kaj ĉi tiu roka koridoro estas tiom malglata kaj malplata ke dolorigas min marŝi sur ĝi.”

“Ĉu vi ne povas flugi anstataŭ marŝi?” demandis Trot.

“Ne; tro malaltas la tegmento,” diris la Orko.

Post la manĝo ili rekomencis sian marŝon, kaj Trot komencis timi ke neniam ĝi finiĝos. Kiam Kap'tano Vilĉjo rimarkis kiom laca estas la knabineto, li paŭzis kaj bruligis alumeton kaj rigardis sian grandan arĝentan poŝhorloĝon.

“Nu, jam estas nokto!” li kriis. “Ni tretadis dum la tuta tago, kaj ankoraŭ ni estas en ĉi tiu terura koridoro, kiu eble iras rekte tra la centron de la mondo, kaj eble estas cirklo – se tiel, ni ja povus marŝi ĝis la mondofino. Ĉar ni ne scias kio estas antaŭ ni tiel bone kiel kio estas malantaŭ ni, mi proponas halti nun, kaj ni penu dormi ĝis la mateno.”

“Mi konsentas,” asertis la Orko ĝemante. “Miaj piedoj doloregas kaj de la lastaj kelkaj kilometroj mi lamas pro doloro.”

“Ankaŭ doloras mia piedo,” diris la velisto, serĉante platan spacon sur la roka planko kie li povos sidi.

“Via piedo!” kriis la Orko. “Nu, vi havas nur unu piedon kiu povas dolori, sed mi havas kvar. Do mi suferas kvaroble pli ol vi povas. Jen; tenu la kandelon dum mi rigardos la plandojn de miaj krifoj. Jen vere,” li diris, ekzamenante ilin per la flagranta lumo, “estas pecoj da doloro sur ilia tuta surfaco!”

“Eble,” diris Trot, kiu multe ĝojis sidiĝi apud siaj akompanantoj, “vi havas kalojn.”

“Kalojn? Absurde! Orkoj neniam havas kalojn.” protestis la ulo, tenere frotante siajn dolorantajn piedojn.

“Do eble ili estas – estas – Kiel oni nomas ilin, Kap'tano Vilĉjo? Io en la Progreso de la Pilgrimo, pensu.”

“Bursitoj,” diris Kap'tano Vilĉjo.

“Ho, jes; eble vi havas bursitojn.”

“Povas esti,” ĝemis la Orko. “Sed negrave kio ili estas, plia tago da tia marŝado frenezigus min.”

“Nepre ili estos pli bonstataj en la mateno,” diris Kap'tano Vilĉjo, kuraĝige. “Dormu kaj penu forgesi viajn dolorantajn piedojn.”

La Orko riproĉe rigardis la veliston, kiu ne rimarkis tion. Post tio la ulo demandis plendeme: “Ĉu ni manĝos nun, aŭ ĉu ni mortmalsatos?”

“Restas por vi nur duono de biskvito,” respondis Kap'tano Vilĉjo. “Neniu scias kiom longe ni devos resti en ĉi tiu malluma tunelo, kie estas tute nenio manĝebla; do mi konsilas ke vi ŝparu tiun manĝaĵeton ĝis posta horo.”

“Donu ĝin al mi jam nun!” postulis la Orko. “Se mi mortmalsatos, mi faros tion tuj – ne iompostiome.”

Kap'tano Vilĉjo elprenis la biskviton kaj la ulo plenmanĝis ĝin dum momenteto. Trot iomete malsatis kaj flustris al Kap'tano Vilĉjo ke ŝi volas preni iom da sia porcio; sed la maljunulo sekrete rompis sian propran duonbiskviton, kaj gardis la porcion de Trot por tempo de plia bezono.

Li komencis maltrankvili pro la stato de la knabineto kaj longe post ŝia endormiĝo dum la Orko iom malagrable ronkadis, Kap'tano Vilĉjo sidis kun la dorso al roko kaj fumis sian pipon kaj penis elpensi ian metodon eskapi el ĉi tiu ŝajne senfina tunelo. Sed post kelka tempo ankaŭ li ekdormis, ĉar lamado per ligna kruro dum la tuta tago lacigis, kaj tie en la mallumo dormadis la tri aventurantoj dum multaj horoj, ĝis la Orko vekiĝis kaj per unu piedo frapis la malnunan veliston.

“Nepre jam estas nova tago,” diris li.

image-023


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.