La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

18. La Birdotimigilo Renkontas Malamikon

image-090

La Birdotimigilo tute ne timis Reĝon Kru-el. Male, li iom ĝuis la anticipon konkeri la mavan Reĝon kaj anstataŭigi lin per Gloria sur la trono de Omenlando.

Do li antaŭeniris aŭdace al la reĝa kastelo kaj postulis eniri.

Vidante ke li estas fremdulo, la soldatoj permesis lin eniri. Li paŝis rekte al la tronĉambro, kie tiutempe lia Moŝto juĝis disputojn inter siaj regatoj.

“Kiu vi estas?” kolere demandis la Reĝo.

“Mi estas la Birdotimigilo de Oz, kaj mi ordonas ke vi cedu kaj fariĝu mia kaptito.”

image-091

“Kial mi faru tion?” demandis la Reĝo, kiun multe surprizis la aŭdaco de la pajlulo.

“Ĉar mi decidis ke vi estas tro kruela Reĝo por regi tiel belan landon. Memoru ke Omenlando estas parto de Oz, kaj sekve vi devas obei Ozman de Oz, kies amiko kaj servanto mi estas.”

Nu, kiam li aŭdis tion, la menso de Reĝo Kru-el tre ĉagreniĝis, ĉar li sciis ke la Birdotimigilo parolas vere. Sed neniu antaŭ nun iam venis al Omenlando el la Lando Oz kaj la Reĝo ne intencis peliĝi de sia trono se li povos malhelpi tion. Tial li faris severan firidon mokan kaj diris:

“Mi estas nuntempe okupata. Flanken paŝu, Birdotimigilo, kaj mi parolos al vi poste.”

Sed la Birdotimigilo turnis sin al la kunvenintaj korteganoj kaj regatoj kaj vokis per laŭta voĉo:

“Mi nun deklaras, nome de Ozma de Oz, ke ĉi tiu viro ne plu estas la reganto de Omenlando. Ekde nun Princino Gloria estas via laŭrajta Reĝino, kaj mi petas ke ĉiu el vi lojalu al ŝi kaj obeu ŝiajn ordonojn.”

La homoj rigardis time sian Reĝon, kiun en siaj koroj ĉiuj malamis sed ankaŭ timis. Kru-el nun ege furiozis kaj li levis sian oran sceptron kaj batis la Birdotimigilon tiom forte ke li falis sur la plankon.

Sed li tuj restariĝis, kaj per la rajdovipo de Pon li batis la Reĝon tiel forte ke la fimonarko muĝis pro doloro tiom kiom pro furiozo, vokante siajn soldatojn kapti la Birdotimigilon.

Ili penis fari tion, kaj puŝis siajn lancojn kaj glavojn en la pajlan korpon, sen fari ian damaĝon escepte de truoj en la vestoj de la Birdotimigilo. Tamen, ili estis multaj kontraŭ unu kaj fine olda Gugli-Gu alportis ŝnuregon kiun li vindis ĉirkaŭ la Birdotimigilon, ligante liajn krurojn kaj brakojn al liaj flankoj, kaj tiel la batalo finiĝis.

La Reĝo ŝtormis kaj ĉirkaŭdancis ege furioze, ĉar li neniam estis tiel forte batita ekde kiam li estis knabo – kaj eble ne tiam. Li ordonis ĵeti la Birdotimigilon en la karceron de la kastelo, kio ja ne estis malfacila tasko ĉar unu viro facile portis lin, ligitan.

Eĉ post la forigo de la kaptito la Reĝo ankoraŭ ne povis regi sian koleron. Li penis elpensi metodon venĝi sin kontraŭ la pajlulon, sed li povis elpensi nenion kio damaĝus lin.

Fine, kiam la teruritaj homoj kaj la timigitaj korteganoj jam humile foriris, olda Gugli-Gu proksimiĝis al la Reĝo figrimacante.

“Mi scias kion fari,” diris li. “Faru grandan fajron kaj bruligu la Birdotimigilon, kaj tiel li ekstermiĝos.”

La Reĝo tiom ĝojis pro tiu sugesto ke li ĉirkaŭbrakis oldan Gugli-Gun pro sia ĝojo.

“Kompreneble!” li kriis. “Ĝuste tiel. Kial mi mem ne elpensis tion?”

Do li alvokis siajn soldatojn kaj servistojn kaj ordonis ke ili preparu grandan fajron en malferma spaco en la parko de la kastelo. Ankaŭ li sendis mesaĝon al sia tuta popolo ke oni grupiĝu kaj rigardu la detruiĝon de la Birdotimigilo kiu aŭdacis defii lian potencon. Post nelonge vasta amaso da personoj grupiĝis en la parko kaj la servistoj stakis sufiĉan fuelon por fari fajron videblan multajn kilometrojn for – eĉ dumtage.

Kiam ĉio estis preta, la Reĝo elportigis sian tronon por sidi sur ĝi kaj ĝui la spektaklon, kaj post tio li sendis siajn soldatojn alporti la Birdotimigilon.

image-092

Nu, nur unusolan aferon en la tuta mondo vere timis la pajlulo: fajron. Li sciis ke li tre facile ekbrulus, kaj ke liaj cindroj malmulte valorus poste. Ne ĝenus lin tiel detruiĝi, sed li komprenis ke multaj personoj en la Lando Oz, precipe Doroteo kaj la Reĝa Ozma, malfeliĉus se ili informiĝus ke ilia malnova amiko la Birdotimigilo ne plu ekzistas.

Malgraŭ tio, la pajlulo estis brava kaj frontis sian fajran faton kiel heroo. Marŝigite antaŭ la amason da homoj li turnis sin al la Reĝo tre trankvile kaj diris:

“Ĉi fiago kostos al vi vian tronon, kaj ankaŭ multan suferadon, ĉar miaj amikoj venĝos mian detruiĝon.”

“Viaj amikoj ne estas ĉi tie, nek ili scios kion mi faris al vi, post via pereo kiam vi ne povos informi ilin,” respondis la Reĝo per malrespektoplena voĉo.

Post tio li ordonis ligi la Birdotimigilon al dika paliso kiun li marteligis en la teron, kaj la materialoj por la fajro estis amasigitaj tute ĉirkaŭ lin. Kiam tio estis jam farita, la latuna bando de la Reĝo komencis viglan melodion kaj olda Gugli-Gu antaŭenvenis kun flamanta alumeto kaj ardigis la ŝtipojn.

Tuj la flamoj ekleviĝis kaj rampis pli kaj pli proksimen al la Birdotimigilo. La Reĝo kaj lia tuta popolo tiom intense rigardis tiun teruran spektaklon ke neniu el ili rimarkis ke la ĉielo subite senlumiĝas.

Eble ili supozis ke la laŭta zumsono – kian faras deko da moviĝantaj vagonaroj – venas el la ardantaj ŝtipoj; ke la ventoblovo estas nur venteto. Sed subite eksubeniris amaso da Orkoj, almenaŭ duoncento da ili, kaj la fortaj aerfluoj kaŭzitaj de iliaj rivoluantaj vostoj disŝutis la fajron ĉiudirekten, tiel ke eĉ ne unu ardanta ero eĉ tuŝis la Birdotimigilon.

Sed tiu estis ne la sola efekto de la subita tornado.

Reĝo Kru-el estis blovita el sia trono kaj renversiĝis kapsuben ĝis li ekhaltis batiĝinte kontraŭ la ŝtonan muron de sia propra kastelo, kaj antaŭ ol li povis stariĝi granda Orko eksidis sur lin kaj tenis lin premita al la tero. Olda Gugli-Gu ĵetiĝis en la aeron kiel raketo kaj haltis sur arbo, kie li pendis per sia korpomezo de alta branĉo, batante la aeron per siaj piedoj kaj penante kapti la aeron per siaj manoj, kaj kriegante petante kompaton kiel malkuraĝulo, ĉar tio li ja estis.

La homoj retiris sin ĝis ili estis tute kunpremitaj, dum ĉiuj soldatoj renversiĝis kaj sterniĝis sur la teron.

La ekscito estis granda dum pluraj minutoj, kaj ĉiu timigita loĝanto de Omenlando rigardis respektoplene kaj mirigite al la grandaj Orkoj kies subenflugo efektivigis la samtempajn saviĝon de la Birdotimigilo kaj la konkeron de Reĝo Kru-el.

La Orko, kiu estis la ĉefo de la bando, baldaŭ liberigis la Birdotimigilon el liaj ligiloj. Kaj li diris:

“Nu, ni nur lastamomente savis vin, kio estas pli bona ol tro malfrue. Vi nun estas la mastro ĉi tie, kaj ni firme intencas certigi ke oni obeos viajn ordonojn.”

Dirinte tion la Orko prenis la oran kronon de Kru-el, kiu estis defalinta de lia kapo, kaj metis ĝin sur la kapon de la Birdotimigilo, kiu laŭ sia mallerta maniero paŝetis al la trono kaj sidiĝis en ĝin.

Vidante tion, vigla hurao aŭdiĝis de la amaso da homoj, kiuj suprenĵetis siajn ĉapelojn kaj gestis per siaj poŝtukoj kaj salutis la Birdotimigilon kiel sian Reĝon. La soldatoj partoprenis la huraadon kun la popolo, ĉar nun ili plene komprenis ke ilia malamata mastro estas konkerita kaj ke estas saĝe montri sian bonvolon al la konkerinto. Kelkaj el ili ligis Kru-elon per ŝnuregoj kaj antaŭentrenis lin, kaj ĵetis lian korpon sur la teron antaŭ la trono de la Birdotimigilo. Gugli-Gu baraktis ĝis fine li glitis de la branĉo de la arbo kaj falis sur la teron. Li tiam provis kaŝe foriri, sed la soldatoj kaptis kaj ligis lin apud Kru-el.

“Inversiĝis la situacio,” diris la Birdotimigilo, ŝveligante sian bruston ĝis la pajlo en ĝi krakis plaĉe, ĉar li multe plezuriĝis; “sed vi kaj via popolo efektivigis tion, amiko Orko, kaj ekde nun vi rajtas kalkuli min kiel vian humilan servanton.”

image-093


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.