La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

11. La Fia Reĝo kaj Gugli-Gu

image-055

Kiam niaj amikoj proksimiĝis al la granda pordejo de la kastelo ili trovis ĝin gardata de pluraj soldatoj vestitaj per grandiozaj uniformoj. Ili estis armitaj per glavoj kaj lancoj. Kap'tano Vilĉjo marŝis rekte al ili kaj demandis:

“Ĉu hazarde la Reĝo troviĝas enhejme?”

“Lia Majesta kaj glora Moŝto, Reĝo Kru-el, estas nuntempe loĝanto de sia Reĝa Kastelo,” estis la formala respondo.

“Do mi supozas ke ni eniros kaj diros ‘bonan tagon’,” pludiris Kap'tano Vilĉjo, provante eniri la pordejon. Sed soldato baris per lanco.

“Kiuj vi estas, kiel vi nomiĝas, kaj el kie vi venas?” demandis la soldato.

“Vi ne scius se eĉ ni dirus al vi,” respondis la velisto, “ĉar ni estas fremduloj en fremda lando.”

“Ho, se vi estas fremduloj estas permesate ke vi eniru,” diris la soldato, mallevante sian lancon. “Lia Moŝto multe amas fremdulojn.”

“Ĉu multaj fremduloj venas ĉi tien?” demandis Trot.

“Vi estas la unuaj kiuj iam venis al nia lando,” diris la viro. “Sed lia Moŝto ofte diras ke se fremduloj iam venos al Omenlando li certigos eksciton por ili.”

Kap'tano Vilĉjo gratis sian mentonon penseme. Al li ne ŝajnis tre favorsenta tiu lasta komento. Sed li decidis ke ĉar ne ekzistas rimedo eskapi el Omenlando, estos saĝe aŭdace fronti la Reĝon kaj peni favorigi lin. Do ili eniris la kastelon, eskortate de soldato.

Certe la kastelo estis grandiozega, kun multaj grandaj ĉambroj, kiuj ĉiuj estis bele meblitaj. La koridoroj estis serpentumaj kaj bele ornamitaj, kaj trairinte plurajn el ili la soldato gvidis ilin en malferman ĝardenon kiu okupis la centron mem de la giganta konstruaĵo. Ĝin ĉirkaŭis ĉiuflanke altaj turhavaj muroj, kaj enhavis florbedojn, fontanojn kaj trotuarojn el multaj koloraj marmoroj kiuj estis kunmetitaj laŭ kuriozaj desegnoj.

En malferma spaco proksime al la centro de la korto ili vidis grupon de korteganoj kaj iliaj damoj, kiuj ĉirkaŭis maldikan viron sur kies kapo estis juvelita krono. Lia vizaĝo estis senrida kaj serioza kaj tra la fendetoj de liaj duonfermitaj palpebroj la okuloj ardis kvazaŭ fajraj karberoj. Li estis vestita per brilantaj satenoj kaj veluroj kaj sidis en ora tronseĝo.

Tiu persono estis Reĝo Kru-el, kaj tuj kiam Kap'tano Vilĉjo vidis lin la maljuna velisto sciis senhezite ke al li ne plaĉos la Reĝo de Omenlando.

“Ho! Kiu estas?” diris lia Moŝto, profunde sulkante la brovojn.

“Fremduloj, Sinjoro,” respondis la soldato, riverencante tiel profunde ke lia frunto tuŝis la marmorajn kahelojn.

“Fremduloj, ĉu? Nu, nu; kia neatendita vizito!

Antaŭenpaŝu, fremduloj, kaj konigu vin.”

La voĉo de la Reĝo estis severa kiel lia aspekto. Trot iom tremetis sed Kap'tano Vilĉjo trankvile respondis:

“Malmulton ni ne povas diri, krom ke ni venis por ekzameni vian landon kaj decidi ĉu ĝi plaĉas al ni.

image-056

Laŭ via parolmaniero vi ne scias kiuj ni estas; alie vi eksaltus premi manojn kaj doni al ni sidejon. Reĝoj kutimas tre alte taksi nin, en la granda Ekstera Mondo el kie ni venis, sed en ĉi regneto – kiu ja malmulton valoras – ŝajnas la uloj nur pokkulturaj.”

La Reĝo miregante aŭskultis tiun aŭdacan parolon, unue sulkante la frunton kaj poste gapante la du infanojn kaj la oldan veliston evidente scivoleme. La korteganoj silentis pro timo, ĉar neniam antaŭe iu aŭdacis paroli tiel al ilia aroganta kruela Reĝo. Lia Moŝto, tamen, iom timis, ĉar kruelaj personoj estas ĉiam senkuraĝaj, kaj li timis ke eble tiuj misteraj fremduloj posedas magiajn fortojn kiuj detruos lin se li ne dece traktos ilin. Do li ordonis al siaj servistoj doni al la novevenintoj sidejojn, kaj ili obeis tremhaste.

Sidiĝinte, Kap'tano Vilĉjo ardigis sian pipon kaj komencis blovi fumon per ĝi, vidaĵo tiel stranga en la mensoj de ĉiuj ke ili ĉiuj miregis. Baldaŭ la Reĝo demandis:

“Kiel vi enpenetris ĉi tiun kaŝitan landon? Ĉu vi transiris la dezerton aŭ la montojn?”

“Dezerton,” respondis Kap'tano Vilĉjo, kvazaŭ pri tiu tasko estis eĉ ne inde diskuti.

“Ĉu vere! Neniu antaŭe sukcesis fari tion,” diris la Reĝo.

“Nu, estas sufiĉe facile, se oni scias la kielon,” asertis Kap'tano Vilĉjo, tiel senzorge ke multe imponis la aŭskultantojn. La Reĝo moviĝis nekomforte en sia trono. Li multe pli ol antaŭe nun timis ĉi tiujn fremdulojn.

“Ĉu vi intencas longe resti en Omenlando?” estis lia sekva maltrankvila demando.

“Dependas de kiel ĝi plaĉas al ni,” diris Kap'tano Vilĉjo. “Ĝuste nun mi sugestas al via Moŝto ke vi ordonu prepari kelkajn ĉambrojn por ni en via eta kasteleto ĉi tie. Kaj reĝa bankedo, kun iom da frititaj cepoj kaj peklita tripo, nu tio plaĉus al niaj stomakoj kaj iomete plifeliĉigus nin.”

“Viajn dezirojn oni plenumos,” diris Reĝo Kru-el, sed liaj okuloj ardis el inter siaj fendetoj tiel fie ke Trot timis ke eble oni venenigos la manĝaĵojn. Obee al la ordono de la Reĝo pluraj el liaj servistoj forhastis por mem ordoni al la servistoj en la kastelo, kaj tuj post ilia foriro maldika oldulo eniris la kordon kaj klinis sin antaŭ la Reĝo.

image-057

Tiu malagrabla persono estis vestita per riĉaj veluroj, kun multaj falbaloj kaj puntaĵoj. Li estis kovrita per oraj ĉenoj, fajne prilaboritaj ringoj kaj juvelitaj ornamaĵoj. Li marŝis per falsimponaj paŝoj kaj gapegis ĉiujn korteganojn kvazaŭ kredante sin multe supera al iu aŭ ĉiu el ili.

“Nu, nu, via Moŝto; kia informo – kia informo?” li demandis, per akra, malebena voĉo.

La Reĝo malplezure rigardis lin.

“Nenia informo, Lordo Gugli-Gu, krom ke fremduloj alvenis,” li diris.

Gugli-Gu malestime rigardetis Kap'tanon Vilĉjon kaj malrespekte Troton kaj Buton-Brilon. Poste li diris:

“Fremduloj ne interesas min, via Moŝto. Sed Princino Gloria multe interesas – jes ja, ŝi tre interesas!

Kion ŝi diras, Sinjoro? Ĉu ŝi edzigos min?”

“Demandu al ŝi,” respondis senrespekte la Reĝo.

“Mi jam demandis, plurfoje. Kaj ĉiufoje ŝi diris ke ne.”

“Do?” diris la Reĝo severe.

“Do,” diris Gugli-Gu per ludema tono, “birdo kiu povas kanti sed rifuzas kanti estas devigenda kanti.”

“Hu!” diraĉis la Reĝo. “Facile, se temas pri birdo; sed pri knabino estas malpli facile.”

“Tamen,” persistis Gugli-Gu, “ni devas superi malfacilaĵojn. La ĉefa problemo estas ke Gloria imagas ke ŝi amas tiun mizeran knabon de la ĝardenisto, Pon.

Kio se ni ĵetus Ponon en la Grandan Abismon, via Moŝto?”

“Ne utilus al vi,” respondis la Reĝo. “Ŝi ankoraŭ plu amus lin.”

“Domaĝe, domaĝe!” ĝemis Gugli-Gu. “Mi flankenmetis pli ol buŝelon da valoregaj gemoj – ĉiu el ili valoras pli ol reĝo mem – kiel donacon al via Moŝto en la tago de mia edziĝo kun Gloria.”

La okuloj de la Reĝo scintilis, ĉar li pleje amis riĉon; sed la sekvan momenton li denove profunde sulkis la frunton.

“Ne utilus al ni mortigi Ponon,” li murmuris. “Ni devos mortigi la amon de Gloria al Pon.”

“Des pli bone, se vi povos trovi metodon fari tion,” konsentis Gugli-Gu. “Ĉio ĝustiĝus se vi povus mortigi la amon de Gloria al tiu knabo de la ĝardenisto.

Efektive, Sinjoro, pripensinte mi opinias ke estas almenaŭ unu kaj duona buŝeloj da juveloj!”

Ĝuste tiam mesaĝisto eniris la korton por diri ke la bankedo jam estas preparita por la fremduloj. Do Kap'tano Vilĉjo, Trot kaj Buton-Brilo eniris la kastelon kaj estis gviditaj al ĉambro kie bonega festeno estis elmetita sur la tablon.

“Al mi ne plaĉas tiu Lordo Gugli-Gu,” komentis Trot dum ŝi okupadis sin per manĝado.

“Nek al mi,” diris Kap'tano Vilĉjo. “Sed laŭ la paroloj kiujn ni aŭdis mi supozas ke la knabo de l’ ĝardenisto ne ricevos la Princinon.”

“Eble ne,” respondis la knabino; “sed mi esperas ke olda Gugli ankaŭ ne ricevos ŝin.”

“La Reĝo intencas vendi ŝin por ĉiuj tiuj juveloj,” komentis Buton-Brilo, kies buŝo estis duonplena de kuko kaj konfitaĵo.

“Kompatinda Princino!” ĝemis Trot. “Mi bedaŭras por ŝi, kvankam mi neniam vidis ŝin. Sed se ŝi diras ‘ne al Gugli-Gu, kaj estas firmintenca pri tio, kion ili povos fari?”

“Ni ne maltrankviliĝu pri nekonata Princino,” konsilis Kap'tano Vilĉjo. “Laŭ mia penso ni mem ne estas tre sekuraj, pro tiu kruela Reĝo.”

La du infanoj same opiniis kaj ĉiuj tri estis iom senĝojaj dum la cetero de la manĝo.

Post ilia manĝo, la servistoj eskortis ilin al iliaj ĉambroj. La ĉambro de Kap'tano Vilĉjo estis for ĉe unu ekstremo de la kastelo, tre alte, kaj la ĉambro de Trot estis ĉe la alia ekstremo, iom malalte. Kaj rilate al Buton-Brilo, ili metis lin en la mezon, tiel ke ĉiuj estis tiel apartaj kiel eblis. Al ili ne multe plaĉis tiu aranĝo, sed ĉiuj ĉambroj estis bele meblitaj kaj ĉar ili estis gastoj de la Reĝo ili ne kuraĝis plendi.

image-058

Post la foriro de la fremduloj el la korto la Reĝo kaj Gugli-Gu longe konversaciis, kaj la Reĝo diris:

“Mi ne povas devigi Glorian edzigi vin jam nun, ĉar tiuj fremduloj eble malebligus. Mi suspektas ke la lignokrura viro posedas grandajn magiajn fortojn, alie li ne povus esti portinta sin kaj tiujn infanojn trans la mortigan dezerton.”

“Al mi li ne plaĉas; li aspektas danĝera,” respondis Gugli-Gu. “Sed eble vi eraras kredante lin sorĉisto.

Kial ne provi lian povon?”

“Kiel?” demandis la Reĝo.

“Alvenigu la Fian Sorĉistinon. Ŝi povos tuj diri al vi ĉu tiu lignokrura persono estas vulgara persono aŭ magiisto.”

“Ha! jen bona ideo,” kriis la Reĝo. “Kial mi ne pensis pri la Fia Sorĉistino antaŭ nun? Sed tiu virino postulas riĉan rekompencon pro siaj servoj.”

“Negrave; mi pagos ŝin,” promesis riĉa Gugli-Gu.

Do servisto estis sendita alvoki la Fian Sorĉistinon, kiu loĝis nur kelkajn kilometrojn for de la kastelo de Reĝo Kru-el. Dum ili atendis ŝin, la velkinta olda kortegano proponis ke ili vizitu Princinon Glorian por trovi ĉu ŝi eble nun estas pli komplezema. Do ili ambaŭ formarŝis kune kaj traserĉis la tutan kastelon sen trovi Glorian.

Fine Gugli-Gu sugestis ke eble ŝi estas en la malantaŭa ĝardeno, kiu estis granda parko plena de arbustoj kaj arboj kaj ĉirkaŭata de alta muro. Kaj multega estis ilia kolero kiam ili ĉirkaŭiris angulon de la vojeto kaj trovis en kvieta loketo la belan Princinon kaj surgenua antaŭ ŝi Ponon, la knabon de la ĝardenisto!

Muĝante pro kolero la Reĝo kuris antaŭen; sed Pon ekgrimpis trans la muron per eskalo, kiu restis en sia pozicio, kaj kiam li vidis la Reĝon veni li suprenkuris la eskalon kaj facile eskapis. Sed restis Gloria frontata de sia kolera gardisto, la Reĝo, kaj de olda Gugli-Gu, kiu tremegis pro furiozo kiun li ne povis esprimi per vortoj.

image-059

Preninte la Princinon per ŝia brako la Reĝo trenis ŝin al la kastelo. Li puŝis ŝin en ĉambron sur la teretaĝo kaj ŝlosis la pordon kontraŭ la malfeliĉulino. Kaj tiumomente oni anoncis la alvenon de la Fia Sorĉistino.

Aŭdinte tion, la Reĝo ridetis, kiel ridetas tigro, montrante siajn dentojn. Kaj Gugli-Gu ridetis, kiel ridetas serpento, ĉar li ne havis dentojn escepte de du dentegoj. Kaj timiginte unu la alian per tiuj ridetoj la du fiuloj foriris al la Reĝa Konsili-Ĉambro por renkonti la Fian Sorĉistinon.

image-060


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.