La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

23. La Lando Oz

image-112

La ekapero de la pajlulo sur la akvo estis tiel subita ke ĝi alarmis Troton, sed Buton-Brilo estis sufiĉe saĝa por etendi sian lignan kruron super la akvon kaj la Birdotimigilo penege kaptis la kruron per ambaŭ manoj. Li sukcesis teni firme ĝis Trot kaj Buton-Brilo surgenuiĝis kaj kaptis liajn vestojn, sed la infanoj tute ne kapablus treni la akvoplenan Birdotimigilon sur la teron sen la helpo de Kap'tano Vilĉjo. Kiam ili sternis lin sur la breton el rubioj li estis la plej senutilaspekta Birdotimigilo imagebla – lia pajlo estis malsekega, gutante akvon, liaj vestoj estis malsekaj kaj ĉifitaj, eĉ la sako sur kiu lia vizaĝo estis pentrita fariĝis tiel ĉifa ke la malnova gaja mieno de la vizaĝo de ilia plenigita amiko tute mankis. Sed li ankoraŭ povis paroli, kaj kiam Trot klinis sian orelon ŝi aŭdis lin diri:

“Portu min el ĉi tie tuj kiam eble.”

Tio ŝajnis saĝa konsilo, do Kap'tano Vilĉjo levis liajn kapon kaj ŝultrojn, kaj Trot kaj Buton-Brilo prenis po kruron; kune ili parte portis kaj parte trenis la malsekan Birdotimigilon el la Rubia Kaverno, laŭlonge de la tunelo, kaj supren laŭ la rokaj ŝtupoj.

Estis iom malfacile treni lin preter la randon de la akvofalo, sed ili sukcesis, per multa klopodado, kaj kelkajn minutojn poste ili metis sian povran kamaradon sur herbokovritan bordon kie la suno brilis sur lin libere kaj lin ne povis atingi la ŝpruco.

Kap'tano Vilĉjo nun klinis sin kaj ekzamenis la pajlon per kiu la Birdotimigilo estis plenigita.

“Mi kredas ke ĝi ne multe pli utilos al li,” diris li, “ĉar ĝi estas plena de ranidoj kaj fiŝovoj, kaj la akvo forprenis la rigidecon el la pajlo kaj ruinigis ĝin. Mi opinias, Trot, ke plej bone estos ke ni malplenigu lian tutan korpon kaj portu liajn kapon kaj vestojn laŭlonge de la vojo ĝis ni atingos kampon aŭ domon kie ni povos akiri freŝan pajlon.”

“Jes, Kap'tano,” ŝi akordis, “nenio alia fareblas. Sed kiel ni ja povos trovi la vojon al la palaco de Glinda, sen la Birdotimigilo kiu gvidis nin?”

“Estos facile,” diris la Birdotimigilo, parolante per iom febla sed klara voĉo. “Se Kap'tano Vilĉjo portos mian kapon sur siaj ŝultroj, kun miaj okuloj rigardantaj antaŭen, mi povos indiki kiun vojon preni.”

Do ili plenumis tiun planon kaj elprenis la tutan malnovan malsekan pajlon el la korpo de la Birdotimigilo. Post tio la velisto tordis la vestojn por elgutigi la akvon kaj metis ilin en la sunlumon ĝis ili estis tute sekaj. Trot prizorgis la kapon kaj elpremis la ĉifojn de la vizaĝo dum ĝi sekiĝis, tiel ke post nelonge la mieno de la Birdotimigilo refariĝis natura, kaj gaja kiel antaŭe.

Tiu laboro necesigis iom da tempo, sed kiam ĝi estis kompleta ili rekomencis sian veturon, kaj Buton-Brilo portis la botojn kaj ĉapelon, Trot la vestojn, kaj Kap'tano Vilĉjo la kapon. La Birdotimigilo, kiu regajnis sian spiritan ekvilibron kaj nun estis bonhumora, malgraŭ siaj ĵusaj misfortunoj, distris ilin dum la irado per rakontoj pri la Lando Oz.

Nur la sekvan matenon, tamen, ili trovis pajlon per kiu ili povis replenigi la Birdotimigilon. Tiun vesperon ili atingis la saman dometon en kiu ili antaŭe dormis, sed nun ĝi estis magie transportita al nova loko. La sama abunda manĝo troviĝis varmega sur la tablo kaj la samaj komfortaj litoj estis pretaj por ilia dormado.

Ili ellitiĝis frue kaj post la matenmanĝo eliris, kaj tie, kuŝanta tuj apud la domo, estis amaso da pura firma pajlo. Ozma rimarkis la akcidenton de la Birdotimigilo en sia Magia Bildo kaj petis la Sorĉiston provizi la pajlon, ĉar ŝi sciis ke la aventurantoj verŝajne ne trovos pajlon en la regiono tra kiu ili nun veturas.

Ili ne perdis tempon antaŭ ol replenigi la Birdotimigilon per pajlo, kaj al li multe plaĉis kapabli denove remarŝadi kaj refoje gvidi la grupeton.

“Vere,” diris Trot, “mi opinias ke vi estas pli bona ol antaŭe, ĉar vi estas plene freŝa kaj dolĉa kaj vi susuras bele kiam vi moviĝas.”

“Dankon, kara,” li respondis dankeme. “Mi ĉiam sentas min kiel novan homon kiam mi estas freŝe replenigita. Al neniu plaĉas malfreŝiĝi, sciu, kaj eĉ bona pajlo degeneras kiam ĝi malnoviĝas.”

“Akvo ruinigis vin lastafoje,” komentis Buton-Brilo, “kaj tio pruvas ke tro da banado estas egale detrua kiel malsufice da ĝi. Sed, efektive, Birdotimigilo, akvo ne estas tiel danĝera por vi kiel fajro.”

“Ĉio estas bona se ĝi ne estas troa,” deklaris la Birdotimigilo. “Sed nun ni hastu, alie ne ne atingos la palacon de Glinda antaŭ la noktiĝo.”

image-113


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.