La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

14. La Glaciigita Koro

image-073

En la kabano de Pon, la knabo de l’ ĝardenisto, Buton-Brilo la unua vekiĝis en la mateno. Lasante siajn kompanojn plu dormi, li eliris en la freŝan matenan aeron kaj vidis kelkajn rubusojn kreskantajn sur arbustoj en kampo ne tre fora. Irinte al la arbustoj li trovis la berojn maturaj kaj dolĉaj, do li komencis manĝi ilin. Aliaj arbustoj troviĝis dise sur la kampoj, do la knabo plu vagis, de arbusto al arbusto, sen atenti kien li vagas. Papilio preterflirtis. Li ekĉasis ĝin kaj sekvis ĝin longe. Kiam fine li paŭzis por ĉirkaŭrigardi, Buton-Brilo povis vidi nenian spuron de la domo de Pon, nek li havis plej etan koncepton pri en kiu direkto ĝi situas.

“Nu, mi denove perdiĝis,” li komentis al si. “Sed ne gravas; mi multfoje perdiĝis. Certe iu trovos min.”

Trot iom maltrankvilis pri Buton-Brilo kiam ŝi vekiĝis kaj trovis ke li ne ĉeestas. Sciante kiom senzorga li estas, ŝi kredis ke li forvagis, sed ŝi opiniis ke li revenos post nelonge, ĉar li kutimis ne resti perdita. Pon pretigis iom da manĝaĵo por la knabineto kaj poste ili kune eliris el la kabano kaj staris en la sunbrilo.

La domo de Pon estis iom for de la vojo, sed ili povis vidi ĝin de kie ili staras kaj ambaŭ surpriziĝis kiam ili vidis du soldatojn marŝi laŭ la vojo eskortante Princinon Glorian inter si. La manoj de la povra knabino estis kunligitaj, por ke ŝi ne baraktu, kaj la soldatoj krude trenis ŝin antaŭen kiam ŝiaj paŝoj ŝajnis malrapidi.

Malantaŭ tiu grupo venis Reĝo Kru-el, portante sian juvelitan kronon kaj svingante en sia mano nedikan oran bastonon sur kiu estis pilko el kunmetitaj gemoj ĉe unu finaĵo.

“Kien ili iras?” demandis Trot.

“Mi timas ke al la domo de la Fisorĉistino,” Pon respondis. “Venu, ni sekvu ilin, ĉar mi certas ke ili intencas damaĝi mian karan Glorian.”

“Ĉu ili ne vidos nin?” ŝi demandis timide.

“Ni neebligos tion. Mi konas pli rektan vojon tra la arboj al la domo de Palpebrumnjo,” diris li.

Do ili forrapidis tra la arboj kaj atingis la domon de la sorĉistino antaŭ la Reĝo kaj liaj soldatoj. Kaŝinte sin inter la arbustoj, ili rigardis la alproksimiĝon de povra Gloria kaj ŝia eskorto, kiuj ĉiuj tiom apude pasis ilin ke Pon povus elmeti manon kaj tuŝi sian amatinon se li kuraĝus.

La domo de Palpebrumnjo havis ok flankojn, kun pordo kaj fenestro en ĉiu flanko. Fumo leviĝis el la kamentubo kaj dum la gardistoj kondukis Glorian al unu el la pordoj ĝin malfermis la olda sorĉistino mem.

Ŝi ridis pro fiĝojo kaj kunfrotis siajn maldikajn manojn por montri kiom plezurige al ŝi estas saluti sian viktimon, ĉar al Palpebrumnjo plaĉis havi oportunon fari siajn firitojn kontraŭ persono tiel bela kaj dolĉa kiel la Princino.

Gloria baraktis reziste kiam ili ordonis ke ŝi eniru la domon, do la soldatoj puŝis ŝin tra la pordejon kaj eĉ la Reĝo ekpuŝis ŝin dum li sekvis tutmalantaŭ ŝi.

Ponon tiom kolerigis la krueleco kontraŭ Gloria ke li forgesis esti singarda kaj antaŭenkuris por ankaŭ eniri la domon; sed unu el la soldatoj malebligis tion, kaj forpuŝis la knabon de la ĝardenisto perforte kaj batfermis la pordon kontraŭ lian vizaĝon.

“Ne gravas,” diris Trot komfortige, dum Pon levis sin de la loko kien li falis. “Vi malmulte povus helpi la povran Princinon se vi estus interne. Kiom misfortune ke vi amas ŝin!”

“Vere,” li respondis malfeliĉe, “ja estas misfortuno por mi. Se mi ne amus ŝin, tute ne gravus al mi kion farus la Reĝo al sia nevino Gloria; sed pro la misfortuna cirkonstanco ke mi amas ŝin mia devo estas defendi ŝin.”

“Mi ne komprenas kiel vi povos fari tion, ĉu aŭ ne estas via devo,” komentis Trot.

“Ne; mi estas senpova, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.

Sed ni povos rigardi tra la fenestro kaj vidi kion ili faras.”

Ankaŭ Trot estis iom scivolema, do ili kaŝe marŝis al unu el la fenestroj kaj enrigardis, kaj hazarde la homoj en la domo de la sorĉistino tiom okupis sin ke ili ne rimarkis ke Pon kaj Trot rigardas ilin.

Gloria estis ligita al firma stango en la centro de la ĉambro kaj la Reĝo donis al la Fisorĉistino amason da mono kaj juveloj, kiujn provizis kiel pagon Gugli-Gu. Kiam tio estis farita la Reĝo diris al ŝi:

“Ĉu vi estas plene certa ke vi povas glaciigi la koron de ĉi tiu junulino, tiel ke ŝi ne plu amos tiun vulgaran knabon de la ĝardenisto?”

“Certa kiel la sorĉarto mem, Moŝto,” la ulo respondis.

“Do eklaboru,” diris la Reĝo. “Eble estos kelkaj malagrablaj aspektoj de la ceremonio kiuj ĉagrenus min, do mi diras al vi adiaŭ kaj lasas vin por ke vi plenumu vian kontrakton. Tamen unu averto: Se vi malsukcesos, mi bruligos vin ĉe la ŝtupo!” Post tio li gestis al siaj soldatoj ke ili sekvu lin, kaj ĵetmalfermis la pordon de la domo kaj elmarŝis.

Tiu ago estis tiom subita ke Reĝo Kru-el preskaŭ trovis Troton kaj Ponon subaŭskultantaj, sed ili sukcesis kuri malantaŭ la domon antaŭ ol li vidis ilin.

Li formarŝis, laŭ la vojo, sekvate de siaj soldatoj, senkore lasante Glorian al la malkomplezemo de olda Palpebrumnjo.

Kiam ili denove rampis al la fenestro, Trot kaj Pon vidis Palpebrumnjon fanfaronanta al si pro sia viktimo.

image-074

Kvankam preskaŭ svenante pro timo, la fiera Princino rigardadis per aŭdaca defio la vizaĝon de la fiulino; sed ŝi estis tiel strikte ligita al la stango ke ŝi nenion pli povis fari por esprimi sian haton.

Baldaŭ Palpebrumnjo paŝis al kaldrono balanciĝanta per ĉeno super la fajro kaj ĵetis en ĝin plurajn magiajn kombinaĵojn. La kaldrono ekflagris trifoje, kaj je ĉiu flagro plia sorĉistino ekaperis en la ĉambro.

Tiuj oldulinaĉoj estis ege hidaj, sed kiam unuokula Palpebrumnjo flustris siajn ordonojn al ili ili grimacis pro ĝojo dum ili komencis dancadi ĉirkaŭ Gloria.

Uuu post la alia ili ĵetis ion en la kaldronon, kaj surprizege al la rigardantoj ĉe la fenestro ĉiuj tri maljunulinoj tuj transformiĝis en junulinojn ege belajn, vestitajn per la plej delikataj kostumoj imageblaj. Nur iliaj okuloj ne estis maskeblaj, kaj firigardaĉo ankoraŭ brilis en iliaj profundoj. Sed kiam la okuloj malsuprenrigardis aŭ estis kaŝitaj oni nur povis admiri tiujn belulinojn, eĉ kvankam oni sciis ke ili estas nur sorĉiluzioj.

Trot certe admiris ilin, ĉar neniam antaŭe ŝi vidis ion tiel delikatan kaj ĉarman, sed ŝian atenton rapide altiris iliaj agoj anstataŭ iliaj aspektoj, kaj tiam teruriĝo anstataŭis admiron.

En la kaldronon olda Palpebrumnjo verŝis plian kvanton el granda latuna botelo kiun ŝi prenis el kesto, kaj tio kaŭzis ke la kaldrono ekbobeladu kaj fumadu forte. Unu post la alia la belaj sorĉistinoj proksimiĝis por kirli la enhavon de la kaldrono kaj murmuri magian sorĉparolon. Iliaj moviĝoj estis graciaj kaj ritmaj kaj la Fisorĉistino kiu vokis ilin helpi ŝin gapis ilin firidetante per sia ĉifa vizaĝo.

Fine la sorĉago estis kompleta. La kaldrono ĉesis bobeladi kaj kune la sorĉistinoj levis ĝin de la fajro.

Palpebrumnjo portis lignan ĉerpkuleron kaj plenigis ĝin per la enhavo de la kaldrono. Irinte kun la kulero al Princino Gloria ŝi kriis:

“Ne plu amu! Pro magioro Glaciiĝu la homa koro!”

Dirinte tion ŝi verŝis la enhavon de la ĉerpkulero plene sur la bruston de Gloria.

Trot vidis la korpon de la Princino travidebliĝi, tiel ke ŝia batanta koro montriĝis klare. Sed nun la koro ŝanĝiĝis de vivruĝo al grizo, kaj post tio al blanko.

Tavolo el frosto formiĝis ĉirkaŭ ĝi kaj etaj glacipecoj kroĉiĝis al ĝia surfaco. Post tio, nerapide la korpo de la knabino refariĝis videbla kaj la koro estis kaŝita kaj ne plu videbla. Ŝajnas ke Gloria svenis, sed nun ŝi rekonsciiĝis kaj, malferminte siajn belajn okulojn, ŝi gapis malvarme kaj senemocie la grupon de sorĉistinoj frontantaj ŝin.

Palpebrumnjo kaj la aliaj sciis per tiu unu frida rigardo ke ilia sorĉo sukcesis. Ĥore ili ekridis sovaĝe kaj la tri belulinoj rekomencis dancadi, dum Palpebrumnjo malligis la Princinon kaj liberigis ŝin.

Trot frotis siajn okulojn por pruvi al si ke ŝi estas veka kaj klare vidanta, ĉar multege surprizis ŝin kiam la tri belaj junulinoj reŝanĝiĝis en hidajn nerektajn oldulinaĉojn apogantajn sin per balailoj kaj bastonoj.

Ili mokkriis al Gloria, sed la Princino rigardis ilin fride malestime. Estante nun libera, ŝi marŝis al pordo, malfermis ĝin kaj eliris. Kaj la sorĉistinoj permesis ŝin foriri.

Trot kaj Pon tiom intense rigardis tiun scenon ke pro sia fervoro ili tre forte premis la fenestron. Ĝuste dum Gloria eliris el la domo la fenestroklapo rompe liberiĝis de siaj ligiloj kaj falis kraŝe en la ĉambron.

image-075

La sorĉistinoj aĉkriis ĥore kaj poste, rimarkante ke ilia sorĉagado estis observita, ili kuris al la malferma fenestro kun levitaj balailoj kaj bastonoj. Sed Pon forkuris kiel la vento, kaj Trot sekvis ĉe liaj kalkanoj. Timego donis al ili kurforton, por ke ili saltu trans fosaĵojn kaj rapidu supren laŭ montetoj kaj transsaltu la nealtajn barilojn same kiel cervo.

La bando de sorĉistinoj kuris tra la fenestro por sekvi; sed Palpebrumnjo estis tiom olda, kaj la aliaj tiom kurbiĝintaj kaj mallertaj, ke ili baldaŭ komprenis ke ili ne povos atingi la fuĝintojn. Do la trio alvokita de la Fisorĉistino metis siajn bastonojn kaj balailojn inter siajn krurojn kaj forflugis tra la aero, rapide malaperante kontraŭ la blua ĉielo. Tamen Palpebrumnjo tiom koleris kontraŭ Pon kaj Trot ke ŝi lamiris cele ilian direkton, firme intencante kapti ilin fine, kaj puni ilin ege pro spionado al ŝia sorĉagado.

Kiam Pon kaj Trot jam kuris tiom longe ke ili certis ke ili sukcese eskapis, ili sidiĝis proksime al la rando de arbaro por reprovi spiradi, ĉar ambaŭ anheladis forte pro siaj agoj. Trot la unua rekapablis paroli, kaj ŝi diris al sia akompananto:

“Ho! Estis terure!”

“Neniam mi vidis ion pli teruran,” konsentis Pon.

“Kaj ili glaciigis la koron de Gloria; tiel ke nun ŝi ne povos ami vin.”

“Nu, ili glaciigis ŝian koron, estas vere,” agnoskis Pon, “sed mi esperas povi degeligi ĝin per mia amo.”

“Kie estas Gloria, laŭ via supozo?” demandis la knabino, post paŭzo.

“Ŝi foriris el la domo de la sorĉistino tuj antaŭ ni.

Eble ŝi reiris al la kastelo de la Reĝo,” li diris.

“Mi estas preskaŭ certa ke ŝi komencis marŝi laŭ alia direkto,” deklaris Trot. “Mi rigardis trans mian ŝultron dum mi kuris, por vidi kiom proksimaj estas la sorĉistinoj, kaj mi estas certa ke mi vidis Glorian paŝadi malrapide norden.”

“Do ni cirkliru tiudirekten,” proponis Pon, “kaj eble ni renkontos ŝin.”

Trot konsentis al tio kaj ili foriris de la arbareto kaj komencis cirkle iri norden, kaj tiel ili reproksimiĝis pli kaj pli al la domo de olda Palpebrumnjo. La Fisorĉistino ne suspektis tiun direktoŝanĝon, do kiam ŝi atingis la arbareton ŝi trairis kaj plumarŝis.

Pon kaj Trot atingis lokon malpli ol kilometron for de la domo de la sorĉistino kiam ili ekvidis Glorian marŝi ilidirekten. La Princino moviĝis tre digne kaj tute ne montris haston, ŝi tenis sian kapon alta kaj rigardis nek dekstren nek liven.

Pon antaŭenkuris, eltenante siajn brakojn kvazaŭ por ĉirkaŭbraki ŝin kaj kriante dolĉajn nomojn al ŝi.

Sed Gloria rigardis lin fride kaj forpuŝis lin per aroganta gesto. Je tio la povra knabo de l’ ĝardenisto surgenuiĝis kaj kaŝis sian vizaĝon per siaj brakoj, larmante amare; sed la Princinon tute ne kortuŝis lia mizero. Preterpasante lin ŝi altiris siajn jupojn, kvazaŭ por malebligi ke ili tuŝos lin, kaj poste ŝi marŝis iom laŭ la vojo kaj ekhezitis, kvazaŭ necerta pri kien poste iri.

Troton malfeliĉigis la plorado de Pon kaj ŝi indignis ĉar Gloria tiel mistraktis lin. Sed ŝi memoris la kialon.

“Mi kredas ke via koro tutcerte glaciiĝis,” ŝi diris al la Princino. Gloria kapjesis solene, kvazaŭ responde, kaj post tio turnis sian dorson al la knabineto. “Ĉu vi ne povas eĉ iomete ami min?” demandis Trot, duonplede.

“Ne,” diris Gloria.

“Via voĉo sonas kvazaŭ fridujo,” ĝemis la knabineto. “Mi ege bedaŭras pro vi, ĉar vi estis dolĉa kaj afabla al mi antaŭ ol ĉi ĉio okazis. Vi mem ne kulpas, kompreneble; sed estas aĉe, malgraŭ tio.”

“Mia koro glaciiĝis kontraŭ ĉia homamo,” anoncis Gloria trankvile. “Mi eĉ ne amas min.”

image-076

“Domaĝe,” diris Trot, “ĉar, se vi ne povas ami aliulon, ne eblas ke aliulo amu vin.”

“Mi amas!” kriis Pon. “Mi ĉiam amos ŝin.”

“Nu, vi estas nur knabo de ĝardenisto,” respondis Trot, “kaj mi neniam alte estimis vin, jam dekomence.

Mi povas ami la malnovan Princinon Glorian, kiu havis varman koron kaj bonan konduton, sed ĉi tiu frosttremigas min.”

“Nur pro sia glacia koro,” diris Pon.

“Sufiĉas,” insistis Trot. “Ĉar ŝia koro ne estas sufiĉe granda por surglitludoj, ŝajnas al mi ke ŝi ne povus esti utila por io ajn. Miaflanke, mi penos trovi Buton-Brilon kaj Kap'tanon Vilĉjon.”

“Mi akompanos vin,” decidis Pon. “Estas evidente ke Gloria ne plu amas min kaj ke ŝia koro estas tro rigide glaciigita por ke mi povu degeligi ĝin per mia propra amo; tial estos pli bone ke mi helpu vin trovi viajn amikojn.”

Dum Trot ekkomencis, Pon denove rigardetis petege al la Princino, kiu reciprokis per frida gapado. Do li sekvis la knabineton.

Kaj la Princino? Nu, ŝi dummomente hezitis kaj poste turnis sin laŭ la sama direkto kiel la aliaj, sed marŝis multe pli lante. Baldaŭ ŝi aŭdis piedpaŝojn malantaŭ si, kaj jen venis Gugli-Gu, iom senspira pro kurado.

“Haltu, Gloria!” li kriis. “Mi venis rekonduki vin al mia domego, kie ni geedziĝos.”

Ŝi rigardis lin miroplene dum momento, poste malestime gestis per sia kapo kaj plu marŝis. Sed Gugli-Gu restis apud ŝi.

“Kion tio signifas?” li kolere diris. “Ĉu vi ne trovis ke vi ne plu amas tiun knabon de ĝardenisto, kiu staris inter ni?”

“Jes; mi trovis tion,” ŝi respondis. “Mia koro estas glaciigita kontraŭ ĉiaj homamoj. Mi ne povas ami vin, nek Ponon, nek la kruelan Reĝon mian onklon, nek eĉ min. Foriru, Gugli-Gu, ĉar mi tute ne edziniĝos kun iu ajn.”

Li haltis pro senespero aŭdinte tion, sed post plia minuto li kriis kolerege:

“Vi devas edziniĝi kun mi, Princino Gloria, negrave ĉu aŭ ne vi volas! Mi pagis glaciigi vian koron; mi ankaŭ pagis la Reĝon por ke li permesu nian geedziĝon. Se vi nun rifuzos min, tio signifos ke mi estas rabita – rabita – ke miaj valoregaj mono kaj juveloj estas ŝtelitaj!”

Li preskaŭ ploris pro malespero, sed ŝi ridis per frida amara rido kaj pluiris. Gugli-Gu penis kapti ŝian brakon, eble por reteni ŝin, sed ŝi ekturnis sin kaj batis lin tiel forte ke li renversiĝis en fosaĵon apud la vojo.

Tie li kuŝis longatempe, duone kovrite de kota akvo, kun la kapo turniĝanta pro surprizo.

Fine la maljuna kortegano stariĝis, gutante, kaj grimpis el la fosaĵo. La Princino estis for; do, murmurante venĝajn minacojn kontraŭ ŝi, kontraŭ la Reĝo, kaj kontraŭ olda Palpebrumnjo, maljuna Gugli-Gu lamis reire al sia domego por ke oni purigu la koton de liaj multekostaj veluraj vestoj.

image-077


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.