La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

13. Glinda la Bona kaj la Birdotimigilo de Oz

image-066

Tiu lando sude de la Smeralda Urbo, en la Lando Oz, nomiĝas la Kvelula Lando, kaj en la plej suda parto de ĝi staras grandioza palaco en kiu loĝas Glinda la Bona.

Glinda estas la Reĝa Sorĉistino de Oz. Ŝi havas mirindajn magiajn povojn kaj uzas ilin nur por bonfari al la regatoj en la regno de Ozma. Eĉ la fama Sorĉisto de Oz agnoskas ŝin sia superulo, ĉar Glinda instruis al li ĉian realan magion kiun li scias, kaj ŝi superas lin rilate al ĉiu speco de sorĉado.

Ĉiu amas Glindan, ĉu la delikata kaj belega Reganto, Ozma, ĉu la plej humila loĝanto de Oz, ĉar ŝi estas ĉiam afabla kaj helpema kaj volonte aŭskultas oniajn problemojn, negrave kiom okupata ŝi estas.

Neniu scias ŝian aĝon, sed ĉiuj povas vidi kiom bela kaj impona ŝi estas. Ŝia hararo estas kia ruĝa oro kaj pli fajna ol la plej fajnaj silkaj fadenoj. Ŝiaj okuloj estas bluaj kia la ĉielo kaj ĉiam honestaj kaj ridetantaj.

Ŝiajn vangojn envias ĉiuj persikoj kaj ŝia buŝo estas alloga kiel rozburĝono. Glinda estas alta kaj surhavas belegajn robojn kiuj treniĝas post ŝi dum ŝi marŝas. Ŝi ne surhavas juvelojn, ĉar ŝia beleco hontigus ilin.

Kiel servistojn Glinda havas duoncenton de la plej belaj knabinoj en Oz. Ili kolektiĝis el la tuta Oz, el inter la Palpbrumoj, la Manĝtuloj, la Gilikuloj kaj la Kveluloj, kiel ankaŭ el la grandioza Smeralda Urbo de Ozma, kaj oni opinias ke estas granda favoro rajti servi la Reĝan Sorĉistinon.

image-067

Inter la multaj mirindaĵoj en la palaco de Glinda estas la Granda Libro de Arkivoj. En tiu libro skribiĝas ĉio okazanta en la tuta mondo, tuj kiam ĝi okazas; tiel ke legante ĝiajn paĝojn Glinda ekscias kio okazas ĉu malproksime ĉu proksime, en ĉiu lando ekzistanta.

Tiel ŝi sciiĝas kiam kaj kie ŝi povas helpi iun ajn mizeran aŭ endanĝeran personon, kaj kvankam ŝiaj taskoj limiĝas al helpado al loĝantoj de la Lando Oz, ŝin ĉiam interesas ĉio okazanta en la neprotektata ekstera mondo.

Nu, kiam dum certa vespero Glinda sidis en sia biblioteko, ĉirkaŭate de aro de siaj servistinoj, kiuj sin okupis per ŝpinado, teksado kaj brodado, servisto anoncis la alvenon al la palaco de la Birdotimigilo.

Tiu estis unu el la plej famaj kaj popularaj personoj en la tuta Lando Oz. Lia korpo konsistis nur el kompleto de vestoj Manĝtulaj plenigitaj per pajlo, sed lia kapo estis ronda sako plena de brano, kun kiu la Sorĉisto de Oz iam miksis magiajn cerbaĵojn tre superecajn. La okuloj, nazo kaj buŝo de la Birdotimigilo estis pentritaj sur la antaŭo de la sako, same liaj okuloj, kaj ĉar tiu kuriozulo estis vivigita, la esprimo sur lia vizaĝo estis tre interesa, kvankam iom komika.

La Birdotimigilo estis tute bona, eĉ lia cerbo, kaj kvankam li estis nature mallertamova kaj mankis al li la bonaspekta simetrio de aliaj homoj, lia humoro estis tiel afabla kaj komplezema kaj li estis tiel helpema kaj honesta, ke ĉiuj kiuj konis lin amis lin, kaj malmultaj personoj en Oz ne renkontis nian Birdotimigilon kaj konatiĝis kun li. Li loĝis partatempe en la palaco de Ozma en la Smeralda Urbo, partatempe en sia propra maizspika kastelo en la Palpbruma Lando, kaj partatempe li veturadis tra la tuta Oz, vizitante la homojn kaj ludante kun la infanoj, kiujn li elkore amis.

Okazis ke dum unu el siaj vagadoj la Birdotimigilo venis al la palaco de Glinda, kaj la Sorĉistino tuj bonvenigis lin. Dum li sidiĝis apud ŝi, parolante pri siaj aventuroj, li demandis:

“Kio novas inter la Novaĵoj?”

Glinda malfermis sian Grandan Libron de Arkivoj kaj legis kelkajn el la lastaj paĝoj:

“Jen raporteto tre kurioza kaj interesa,” ŝi anoncis, kaj estis tono de surprizo en ŝia voĉo. “Tri personoj el la granda Ekstera Mondo alvenis al Omenlando.”

“Kie estas Omenlando?” demandis la Birdotimigilo.

“Tre proksime al ni, iomete oriente,” ŝi diris.

“Efektive Omenlando estas parteto de la Kvelula Lando, sed apartigita disde ĝi de aro da altaj montoj, ĉe kies piedo situas larĝa, profunda abismo kiu laŭdire estas netransirebla.”

“Do Omenlando vere estas parto de la Lando Oz,” diris li.

“Jes,” respondis Glinda, “sed la Ozanoj scias nenion pri ĝi, escepte de kio estas kronikita ĉi tie en mia libro.”

“Kion diras la Libro pri ĝi?” demandis la Birdotimigilo.

“Ĝin regas fiulo nomita Reĝo Kru-el, kvankam li ne rajtas uzi tiun titolon. La plejparto de lia popolo estas bonuloj, sed ili estas tre timidaj kaj vivas konstante timante sian ferocan registon. Ankaŭ estas pluraj Fisorĉistinoj kiuj konstante teroras la loĝantojn de Omenlando.”

“Ĉu tiuj sorĉistinoj havas iajn magiajn povojn?” demandis la Birdotimigilo.

“Jes, ŝajne ili komprenas la sorĉarton laŭ ĝia plej fia formo, ĉar unu el ili ĵus transformis respektindan kaj honestan maljunan veliston – unu el la fremduloj kiuj alvenis tien – en akridon. Tiu sama sorĉistino, nomata Palpebrumnjo, ankaŭ planas glaciigi la koron de bela Omenlanda knabino nomata Princino Gloria.”

“Nu, tio estas aĉe fia ago!” kriis la Birdotimigilo.

La vizaĝo de Glinda fariĝis tre serioza. Ŝi legis en sia libro pri kiel Trot kaj Buton-Brilo estis forpelitaj el la kastelo de la Reĝo, kaj ke ili trovis rifuĝon en la kabano de Pon, la knabo de l’ ĝardenisto.

image-068

“Mi timas ke tiuj senhelpaj teruloj suferegos en Omenlando, eĉ se la fireĝo kaj la sorĉistinoj lasos ilin vivi,” diris la bona Sorĉistino mediteme. “Volonte mi helpus ilin se mi povus.”

“Ĉu mi povas fari ion?” demandis la Birdotimigilo maltrankvile. “Se jes, diru al mi kion mi faru, kaj tion mi faros.”

image-069

Dum kelkaj momentoj Glinda ne respondis, sed sidis meditante pri la arkivoj. Poste ŝi diris: “Mi intencas sendi vin al Omenlando, por ke vi protektu Troton kaj Buton-Brilon kaj Kap'tanon Vilĉjon.”

“Konsentite,” respondis la Birdotimigilo per gaja voĉo. “Mi jam konas Buton-Brilon, ĉar li jam antaŭe estis en la Lando Oz. Memoru ke li foriris de la Lando Oz en unu el la grandaj bobeloj de nia Sorĉisto.”

“Jes,” diris Glinda, “mi memoras tion.” Kaj ŝi zorge instruis al la Birdotimigilo kion fari kaj donis al li certajn magiaĵojn kiujn li metis en la poŝojn de sia ĉifona Manĝtula jako.

“Ĉar vi ne bezonas dormi,” diris ŝi, “estos plejbone ke vi tuj ekiru.”

“La nokto estas sama kiel la tago por mi,” li respondis, “escepte ke mi ne egale bone vidas mian vojon en la mallumo.”

“Mi provizos lumon por gvidi vin,” promesis la Sorĉistino.

Do la Birdotimigilo adiaŭis ŝin kaj tuj komencis sian veturon. Matene li jam atingis la montojn kiuj apartigas la Kvelulan Landon de Omenlando. La flankoj de tiuj monetoj estis negrimpeblaj pro sia kruteco, sed la Birdotimigilo prenis malgrandan ŝnuron el sia poŝo kaj ĵetis unu finaĵon supren en la aeron. La ŝnuro malvolvis sin centojn da metroj, kaj ĝi ligiĝis al la pinto de roko ĉe la plejsupro de monto, ĉar ĝi estis magia ŝnuro provizita al li de Glinda. La Birdotimigilo grimpis la ŝnuron kaj, suprentirinte ĝin, delasis ĝin aliflanke de la montaro.

Kiam li malsupreniris la ŝnuron tiuflanke de la monto li trovis sin en Omenlando, sed ĉe liaj piedoj oscedis la Granda Abismo, kiu estis transirenda antaŭ ol li povos plu marŝi.

image-070

La Birdotimigilo surgenuiĝis kaj ekzamenis la teron zorge, kaj post momento li trovis vilan brunan araneon kiu kunrulis sin por fariĝi pilketo. Do li prenis du etajn pilolojn el sia poŝo kaj metis ilin apud la araneon, kiu malruliĝis kaj rapide manĝis la pilolojn. Post tio la Birdotimigilo diris per ordona tono:

“Ŝpinu!” kaj la araneo tuj obeis.

image-071

Post kelkaj momentoj la besteto jam ŝpinis du maldikajn sed fortikajn fadenojn kiuj etendiĝis trans la tutan abismon, unu estis eble 1,5 metrojn super la alia.

Kiam ili estis kompletaj, la Birdotimigilo komencis transiri la ponteton, marŝante sur unu fadeno kiel oni marŝas sur ŝnurego, kaj tenante la supran fadenon per siaj manoj por eviti senekvilibriĝon kaj falon en la abismon. La fadenetoj sekure tenis lin, dank’ al sia forto donita al ili de la magiaj piloloj.

Baldaŭ li estis sekura trans la abismo kaj staranta sur la ebenaĵoj de Omenlando. Li povis vidi ke tre for estas la turoj de la kastelo de la Reĝo kaj tiucelen li tuj komencis marŝi.

image-072


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.