La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BIRDOTIMIGILO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

12. La Lignokrura Akrido

image-061

Nu, okazis ke Trot, el la fenestro de sia ĉambro, vidis la renkontiĝon de la geamantoj en la ĝardeno kaj vidis la Reĝon veni kaj fortreni Glorian. La koro de la knabineto simpatiis kun la povra Princino, kiu aspektis al ŝi unu el la plej dolĉaj kaj belaj junulinoj kiujn iam ŝi vidis, do ŝi rampis laŭ la koridoroj kaj el kaŝita niĉo vidis Glorian ŝlosita en sian ĉambron.

La ŝlosilo estis ankoraŭ en la seruro, tiel ke kiam la Reĝo jam foriris, sekvate de Gugli-Gu, Trot kaŝe iris al la pordo, turnis la ŝlosilon kaj eniris. La Princino kuŝis etendiĝinte sur sofo, amare plorante. Trot apudiĝis al ŝi kaj glatigis ŝian hararon kaj penis konsoli ŝin.

“Ne ploru,” ŝi diris. “Mi malŝlosis la pordon, do vi povas foriri kiam ajn vi deziras.”

“Ne pro tio mi larmas,” ploris la Princino. “Mi malfeliĉas ĉar oni ne permesas ke mi amu Ponon, la knabon de l’ ĝardenisto.”

“Nu, ne gravas; Pon ja ne estas tiom admirinda, laŭ mia opinio,” diris Trot komfortige. “Vi povus ami multajn aliajn personojn.”

Gloria ruliĝis vizaĝsupren sur la sofo kaj rigardis la knabineton riproĉe.

“Pon akiris mian koron, kaj mi ne povas ne ami lin,” ŝi klarigis. Kaj subite indignante ŝi pludiris: “Sed neniam mi amos Gugli-Gun – neniam dum mia tuta vivo!”

“Nepre ne!” respondis Trot. “Eble Pon malmulte valoras, sed olda Gugli estas tre, tre mava. Serĉadu, kaj certe vi trovos iun kiu meritas vian amon. Vi estas tre bela, sciu, kaj preskaŭ ĉiu ajn amus vin.”

“Vi ne komprenas, kara,” diris Gloria, viŝante la larmojn de siaj okuloj per delikata punta poŝtuko borderita per perloj. “Kiam vi estos malpli juna vi komprenos ke junulino ne ekdecidas kiun ami, nek elektas la plej indan. Ŝia koro, tute sola, decidas anstataŭ ŝi, kaj kiun ajn ŝia koro elektas, ŝi neeviteble amas, negrave ĉu aŭ ne li multe valoras.”

Trot iom perpleksis pro tiu parolo, kiu ŝajnis al ŝi kontraŭracia; sed ŝi ne respondis kaj baldaŭ la malfeliĉo de Gloria mildiĝis kaj ŝi komencis demandadi al la knabino pri ŝi kaj ŝiaj aventuroj. Trot rakontis al ŝi pri kiel ili hazarde venis al Omenlando, kaj ĉion pri Kap'tano Vilĉjo kaj la Orko kaj Pesim kaj la Bululo.

Dum ili tiel konversaciadis, fariĝante pli kaj pli amikaj dum ili plibone interkoniĝis, en la KonsiliĈambro la Reĝo kaj Gugli-Gu paroladis kun la Fia Sorĉistino.

Tiu fiulino estis maljuna kaj malbela. Ŝi jam perdis unu okulon kaj portis nigran kovraĵon sur ĝi, do la popolo de Omenlando nomis ŝin “Palpebrumnjo”.

Kompreneble estas malpermesite ke sorĉistinoj ekzistu en la Lando Oz, sed Omenlando estis tiom distanca de la centro de la regno de Ozma, kaj tiel absolute fortranĉita disde ĝi per la krutaj montoj kaj la senfunda abismo, ke la leĝoj de Oz ne estis bone obeataj en tiu lando. Do estis pluraj sorĉistinoj en Omenlando kiuj terurigis la popolon, sed Reĝo Kru-el favoris ilin kaj permesis ke ili praktikadu sian fisorĉadon.

Palpebrumnjo estis la ĉefo de ĉiuj aliaj sorĉistinoj kaj tial ŝi estis la plej malamata kaj timata. La Reĝo utiligis ŝian sorĉadon kelkfoje por helpi sin plenumi siajn kruelaĵojn kaj venĝojn, sed ĉiam li devis pagi al Palpebrumnjo grandajn kvantojn da mono aŭ amasojn da valoregaj juveloj antaŭ ol ŝi akceptis entrepreni sorĉi. Pro tio li malamis la maljunulinon preskaŭ tiom kiom liaj regatoj, sed hodiaŭ Lordo Gugli-Gu akceptis pagi la sumon postulatan de la sorĉistino, do la Reĝo salutis ŝin gracifavore.

“Ĉu vi povas detrui la amon de Princino Gloria al la knabo de la ĝardenisto?” demandis lia Moŝto.

La Fisorĉistino pripensis tion antaŭ ol respondi:

“Jen malfacile respondebla demando. Mi povas fari multajn lertajn magiaĵojn, sed amo estas obstina kaj malfacile konkerebla. Kiam oni kredas esti mortiginta ĝin, ĝi emas reviviĝi tiel forte kiel antaŭe. Mi kredas ke la amo kaj la katoj havas naŭ vivojn. Alivorte, mortigi amon estas tre malfacile, eĉ por lerta sorĉistino, sed mi kredas ke mi povas fari ion kio egale kontentigos vin.”

“Kio estas tio?” demandis la Reĝo.

image-062

“Mi povas glaciigi la koron de la knabino. Mi havas specialan sorĉdiron por tio, kaj kiam la koro de Gloria estos plene glacia ŝi ne plu povos ami Ponon.”

“Vere bonege!” kriis Gugli-Gu, kaj la Reĝo estis egale kontenta.

Ili marĉandadis longe pri la prezo, sed fine la olda kortegano akceptis pagi la sumon postulatan de la Fisorĉistino. Aranĝiĝis ke ili prenos Glorian al la domo de Palpebrumnjo morgaŭ, por ke ŝia koro estu glaciigita.

Kaj Reĝo Kru-el menciis al la olda fiulino la fremdulojn kiuj tiutage alvenis al Omenlando, kaj diris al ŝi:

“Mi kredas ke la du infanoj – la knabo kaj la knabino – ne povas damaĝi min, sed mi suspektas ke la lignokrura viro estas potenca sorĉisto.”

La vizaĝo de la sorĉistino aspektis ĉagrenita kiam ŝi aŭdis tion.

“Se vi pravas,” ŝi diris, “tiu sorĉisto eble ruinigus mian sorĉdiron kaj ankaŭ alimaniere malhelpus min.

Do plejbone estos ke mi tuj renkontu tiun fremdulon kaj kontraŭu lian magion per mia magio, por decidi kiu estas pli forta.”

“Konsentite,” diris la Reĝo. “Venu kun mi kaj mi gvidos vin al la ĉambro de tiu viro.”

Gugli-Gu ne akompanis lin, ĉar li devis reiri hejmen por preni la monon kaj juvelojn kiujn li promesis pagi al olda Palpebrumnjo, do la aliaj du personoj grimpis plurajn ŝtuparojn kaj trairis multajn koridorojn ĝis atingi la ĉambron okupatan de Kap'tano Vilĉjo.

La velisto, trovinte sian liton mola kaj invita, kaj estante laca pro la aventuroj kiujn li spertis, decidis dormeti. Kiam la Fisorĉistino kaj la Reĝo senbrue malfermis lian pordon kaj eniris, Kap'tano Vilĉjo jam ronkadis tiel vigle ke li tute ne aŭdis ilin.

Palpebrumnjo proksimiĝis al la lito kaj per sia unu okulo timoplene gapis la dormantan fremdulon.

“Ha,” ŝi diris per leĝera flustro, “mi kredas ke vi pravas, Reĝo Kru-el. La viro aspektas al mi tre potenca sorĉisto. Sed bonfortune mi trovis lin dormanta, do mi transformos lin antaŭ ol li vekiĝos, donante al li formon en kiu li ne kapablos kontraŭi min.”

“Zorge!” avertis la Reĝo, ankaŭ nelaŭte parolante.

“Se li ekkonscios kion vi faras li eble detruos vin, kaj tio ĉagrenus min ĉar mi bezonas ke vi priatentu Glorian.”

Sed la Fisorĉistino sciis tiel bone kiel li ke ŝi devas zorgi. Ŝi portis sur sia brako nigran sakon, el kiu ŝi nun tiris plurajn pakaĵojn zorge volvitajn en papero.

Ŝi elektis tri el ili, kaj remetis la aliajn en la sakon.

Ŝi kunmiksis du el la pakaĵoj kaj post tio ŝi tre zorge malfermis la trian.

“Bonvolu retropaŝi, Moŝto,” ŝi konsilis, “ĉar se ĉi tiu pulvoro trafos vin, vi mem eble transformiĝos.”

La Reĝo haste retropaŝis al la ekstremo de la ĉambro. Dum Palpebrumnjo miksadis la trian pulvoron kun la aliaj ŝi gestis super ĝi per siaj manoj, murmuris kelkajn vortojn, kaj poste retroiris laŭeble plej rapide.

Kap'tano Vilĉjo dormadis pace, tute senkonscia pri kio okazas. Puf! Granda nubo da fumo ruliĝis sur la liton kaj tute kaŝis lin de ĉies vidpovo. Kiam la fumo forruliĝis, kaj Palpebrumnjo kaj la Reĝo vidis ke la korpo de la fremdulo plene malaperis, kaj lialoke, kaŭrante en la mezo de la lito, estis malgranda griza akrido.

Kurioze, la lasta artiko de la maldekstra kruro de la akrido konsistis el ligno. Alia kuriozaĵo – kiam oni konsideras ke ĝi estis akrido – estis ke ĝi komencis paroli, kriante per malgranda sed akra voĉo:

“Ho – vi homoj! Kion vi faras, tiel traktante min? Remetu min tuj, alie, vi bedaŭros!”

image-063

La kruela Reĝo paliĝis aŭdante la minacojn de la akrido, sed la Fisorĉistino nur ridis moke. Ŝi levis sian bastonon kaj celis feroce bati la akridon, sed antaŭ ol la bastono atingis la liton la eta saltulo mirinde saltis – ja mirinde, kiam ni konsideras ke ĝi havis lignan kruron. Ĝi leviĝis en la aeron kaj velis trans la ĉambron kaj trairis rekte tra la malferman fenestron, kie ĝi malaperis el ilia vidpovo.

“Bone!” kriis la Reĝo. “Ni bone forigis tiun senesperan sorĉistion!” Kaj post tio ambaŭ elkore ridis pro la sukceso de la sorĉaĵo, kaj foriris por plenumi siajn fiplanaĉojn.

Post la kelktempa vizito de Trot kun Princino Gloria, la knabineto iris al la ĉambro de Buton-Brilo sed ne trovis lin tie. Post tio ŝi iris al la ĉambro de Kap'tano Vilĉjo, sed li ne estis tie ĉar la sorĉistino kaj la Reĝo jam estis tie antaŭ ŝi. Do ŝi malsupreniris kaj demandis al la servistoj. Ili diris ke ili vidis la knabeton eliri en la ĝardenon antaŭ iom da tempo, sed la maljunan viron kun ligna kruro ili tute ne vidis.

Tial Trot, ne sciante kion alian fari, promenis tra la grandaj ĝardenoj, serĉante Buton-Brilon aŭ Kap'tanon Vilĉjon kaj trovante neniun el ili. Tiu parto de la ĝardeno, kiu situis antaŭ la kastelo, ne estis inter muroj sed etendiĝis ĝis la vojo, kaj la vojetoj estis laŭireblaj ĝis la rando de la arbaro; do, post du horoj da vana serĉado al siaj amikoj, la knabineto reiris al la kastelo.

Sed ĉe la pordejo soldato haltigis ŝin.

“Mi loĝas ĉi tie,” diris Trot, “do vi rajtas enlasi min.

La Reĝo donis al mi ĉambron.”

“Nu, li reprenis ĝin,” estis la respondo de la soldato. “La ordono de lia Moŝto estas forturni vin se vi volos eniri. Mi ankaŭ ricevis ordonon malpermesi la knabon, vian kompanon, reiniri la kastelon de la Reĝo.”

“Kion pri Kap'tano Vilĉjo?” ŝi demandis.

“Nu, ŝajne li mistere malaperis,” respondis la soldato, gestante omene per sia kapo. “Kien li iris mi ne sukcesis informiĝi, sed mi povas certigi al vi ke li ne plu estas en ĉi tiu kastelo. Mi bedaŭras, knabineto, senplezurigi vin. Ne kulpigu min; mi devas obei la ordonojn de mia mastro.”

Nu, dum sia tuta vivo Trot kutimis dependi de Kap'tano Vilĉjo, do kiam tiu bona amiko estis subite prenita for de ŝi ŝi fariĝis tre mizera kaj vere tre soleca.

Ŝi estis sufiĉe brava por ne plori antaŭ la soldato, nek eĉ lasi lin vidi ŝiajn malĝojon kaj maltrankvilon, sed forturnite disde la kastelo ŝi serĉis kaj trovis solan benkon en la ĝardeno kaj dum kelka tempo ploris kvazaŭ ŝia koro rompiĝos.

Buton-Brilo trovis ŝin, fine, ĝuste kiam la suno subiris kaj la ombroj de la vespero komenciĝis. Ankaŭ li estis forturnita disde la kastelo de la Reĝo, kiam li provis eniri ĝin, kaj en la parko li trovis Troton.

“Ne gravas,” diris la knabo. “Ni trovos lokon kie ni povos dormi.”

“Mi volas Kap'tanon Vilĉjon,” ploregis la knabino.

“Nu, ankaŭ mi,” estis la respondo. “Sed ni ne havas lin. Kie, laŭ via supozo, li estas, Trot?”

“Mi nenion supozas. Li estas for, nur tion mi scias.”

Buton-Brilo sidiĝis sur la benkon apud ŝi kaj metis siajn manojn en la poŝojn de sia ĝisgenua pantalono.

Post tio li paroladis, iom pli profunde ol kutime:

“Kap'tano Vilĉjo ne estas ĉi tie,” li diris, lasante siajn okulojn vagadi tra la obskureta ĝardeno, “do ni devos iri al alia loko se ni volas trovi lin. Krome, rapide senlumiĝas, kaj se ni volas trovi lokon kie ni povos dormi ni devos tuj komenci dum ni povas vidi kien iri.”

Li levis sin de la benko dirante tion, kaj ankaŭ Trot eksaltis, sekigante siajn okulojn per sia antaŭtuko. Post tio ŝi marŝis apud li el la tereno de la kastelo de la Reĝo. Ili ne iris laŭ la ĉefpado, sed trairis aperturon en heĝo kaj trovis sin en malgranda sed multe uzata vojeto. Sekvinte ĝin kelkan distancon, laŭ serpentumanta vojeto, ili atingis neniun domon aŭ konstruaĵon kiu donus al ili rifuĝejon por la nokto.

image-064

Fariĝis tiel senlume ke ili apenaŭ povis vidi la vojon, kaj fine Trot ekhaltis kaj proponis ke ili kampadu sub arbo.

“Bone,” diris Buton-Brilo, “mi ofte trovis ke folioj utilas kiel bona varma kovrilo. Sed – rigardu, Trot! – ĉu ne flagras lumo tie, for?”

“Nepre jes, Buton-Brilo. Ni transiru kaj trovu ĉu temas pri domo. Kiu loĝas tie ne povus malpli bone trakti nin ol la Reĝo.”

Por atingi la lumon ili devis foriri de la vojo, do ili stumble marŝis trans altaĵetoj kaj vepraĵoj, man-enmane, ĉiam tenante la ereton da lumo videbla.

Ili estis iom mizeraj etuloj, neakceptatoj en fremda lando kaj forlasitaj de sia sola amiko kaj gardisto Kap'tano Vilĉjo. Do ili multe ĝojis kiam fine ili atingis kabanon kaj, enrigardante tra ĝia sola fenestro, vidis Ponon, la knabon de l’ ĝardenisto, sidanta apud fajro el brulantaj branĉetoj.

Dum Trot malfermis la pordon kaj aŭdace enmarŝis, Pon surpiediĝis por saluti ilin. Ili informis lin pri la malapero de Kap'tano Vilĉjo kaj pri sia forpeliĝo el la kastelo de la Reĝo. Kiam ili finis la rakonton Pon kapneis malfeliĉe.

“Reĝo Kru-el komplotas fiagojn, mi timas,” diris li, “ĉar hodiaŭ li alvokis oldan Palpebrumnjon, la Fisorĉistinon, kaj per miaj propraj okuloj mi vidis ŝin veni el la kastelo kaj lamadi cele sian domaĉon. Ŝi estis kun la Reĝo kaj Gugli-Gu, kaj mi timis ke ili okazigos ian sorĉon je Gloria por ke ŝi ne plu amu min. Sed eble oni vokis la sorĉistinon al la kastelo nur por sorĉi vian amikon Kap'tanon Vilĉjon.”

“Ĉu ŝi povus fari tion?” demandis Trot, kiun teruris la sugesto.

“Mi supozas, ĉar olda Palpebrumnjo povas fari multajn fiaĵojn magiajn.”

“Kian sorĉon ŝi povus fari al Kap'tano Vilĉjo?”

“Mi ne scias. Sed li malaperis, do mi preskaŭ certas ke ŝi faris ion aĉan al li. Sed ne maltrankvilu. Se tio okazis, nenio fareblas, kaj se ĝi ne okazis eble ni povos trovi lin en la mateno.”

Dirinte tion Pon iris al la ŝranko kaj elprenis manĝaĵojn por ili. Trot sentis tro da ĉagreno por manĝi, sed Buton-Brilo bone manĝis la simplajn manĝaĵojn kaj poste kuŝiĝis antaŭ la fajro kaj endormiĝis. Tamen la knabineto kaj la knabo de l’ ĝardenisto sidis longan tempon gapante la fajron, plene okupataj de siaj pensoj. Sed fine ankaŭ Trot fariĝis dormema kaj Pon bonkore kovris ŝin per la sola kovrilo kiun li posedis. Post tio li ĵetis pli da ligno sur la fajron kaj kuŝiĝis antaŭ ĝin, apud Buton-Brilo.

Baldaŭ ĉiuj tri profunde dormadis. Ilin vere trafis multaj problemoj; sed ili estis junaj, kaj dormo estis bona por ili ĉar ĝi alportis forgeson al ili dum iom da tempo.

image-065


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.