La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VETO PLI GRAVA OL LA VIVO

Aŭtoro: Andrzej Zbych

©2026 Geo

La Enhavo

XVII: LA RENKONTO EN LA KASTELO

Kaj armeoj marŝis okcidenten. La 16-an de aprilo, divizioj de la Dua Armeo elbatalis transiron de la Niso, la Tank-Korpuso atakis direkte al Dresdeno, kaj amasoj da militkaptitoj pene marŝadis orienten. Tamen, la milito ne finiĝis. La Tank-Divizioj de la SS kontraŭstaris malespere, en la staboj de la Wehrmacht oni pripensis kontraŭatakojn, kiuj povus haltigi la ofensivon kontraŭ Berlino, kaj Feldmarŝalo Schörner estis preparanta atakon norden.

En malgranda germana urbeto okcidente de Niso, trovis lokon la stabo de la Dua Pola Armeo. Sur la urboplaco oni starigis ŝildon kun vojmontriloj: direkto Dresdenon, direkto Bautzen-on. Kamionoj preterpasis la vrakon de germana "Tigro" kaj veturis iomete supren, laŭ kurbiĝema ŝoseo, kiu serpentumis kiel blanka rubando super la montetopintoj. El la fenestro de domo situanta proksime al la vojo, oni povis vidi tiun ĉi ŝoseon, la urbeton kaj la linion de arbaroj, en kiuj la batalado ankoraŭ furiozis.

La oficiro en majora uniformo turnis sin de la fenestro kaj rigardis la kaptiton, kiun li estis ĵus pridemandanta. La pridemandado daŭris jam multajn horojn, kaj la majoro estis laca, sed kiam li starigis demandojn en la germana lingvo kaj ĉiam trovis la saman timeman surprizon en la okuloj de la kaptito, speciala ĝojo kaptis lin, ĝojo kiun eble neniu alia en la stabo de la armeo spertis.

Jen post tiom da jaroj da portado de germana uniformo, li fine povis esti si mem; li ne aktoris, li ne ŝajnigis, li deĵetis la ĝenan konscion, ke iu ajn gesto, iu ajn senatenta vorto povus perfidi lin.

La kaptito sidis senmove sur la seĝo kaj atendis la sekvan demandon. Li estis oficiro en la rango de kapitano, lia nomo estis Broll, kaj se la majoro mencius la nomon, kiun li portis en la germana armeo, se li dirus: Hans Kloss, neeviteble montriĝus, ke ili havis reciprokajn konatojn, ke ili jam ie renkontiĝis antaŭe. Ĉar kapitano Broll laboris en la Abwehr kaj povis provizi informojn de grandega graveco. Tial, la esplordemandado postulis atenton kaj paciencon.

La kolonelo sidanta ĉe la skribotablo certe havis la saman opinion; li malbutonumis sian uniformon; estis preskaŭ brulanta aprilo, kaj li viŝis la ŝviton de sia frunto.

– Ripetu la demandon – li murmuris, turnante sin al la majoro.

– Mi demandas ankoraŭ foje – la voĉo de la majoro estis malmola kaj akra – kie Ring kaŝis la dokumentojn?

Broll silentis. Io simila al rideto aperis sur lia vizaĝo. Li frotis sian manon sur siaj nerazitaj vangoj.

– Sinjoro majoro parolas la germanan kiel...

– Mi parolas – li interrompis lin seke. Li scivolis ĉu tiu ĉi Broll vere ne scias aŭ ĉu li ŝajnigas. Liaj respondoj ŝajnis sinceraj, tamen li povus aktori. La majoro sciis, ke tiuj ĉi homoj scipovas aktori. Broll ja konsciis pri la signifo de la dokumentoj de Ring por la pola kontraŭspionado. La Arkivo de la Abwehrstelle Breslau.

La Majoro aŭdis pri li dum sia spionservo; Kolonelo Ring (li kaj Sinjoro Kolonelo renkontiĝis iam) respondecis pri rekrutado de agentoj en Pollando. Li preparis homojn, kiuj restus, bone konspiritaj, atendante ordonon, signalon por komenci laboron. Kloss devis akiris tiun ĉi arkivon...

– Mi ĵuras, ke mi ne scias – ripetis Broll.

La Majoro aŭskultis la sonon de lia voĉo. La germano parolis pli trankvile, ŝajnante pli memfida nun.

– Do vi diras, ke vi kaj Kolonelo Ring unue renkontiĝis en Bischofsfelde?

– Jes – diris Broll.

– Vi mensogas! – li ekkriis. – Leviĝu! – Li denove plilaŭtigis sian voĉon, kaj sentis la atenteman rigardon de la kolonelo sur si. – En januaro, vi ĉeestis informkunvenon de oficiroj de spionadservo en Vroclavo...

– Jes – flustris Broll. – Kiel vi scias? – Nun li denove timis. – Sed...

– Diru la veron!

– Ni interŝanĝis nur kelkajn vortojn tiam. Indiferentajn. Mi renkontis lin nur en Bischofsfelde, kelkajn horojn antaŭ ol viaj trupoj alvenis. Li havis sian propran gardistaron...

– Kaj li veturis kun la arkivo?

– Jes. Mi provizis lin per benzino. Li nur diris al mi, ke li kaŝos la arkivon ie en la ĉirkaŭaĵo. Li ne diris kie.

– Ĉu vi divenas kie?

– Sinjoro Majoro – la voĉo de Broll rompiĝis sur la altaj notoj. – Mi volas diri la veron... Vi jam scias multon, kaj mi...

– Kion alian li diris?

– Ke li lasas iun, kiu gardos... – diris pene la germano.

– Kie li estis en Bischofsfelde?

– Ĉe sia parenco. Ankaŭ Ring. Apotekisto. Aŭ pli ĝuste, ĉe lia familio, ĉar la apotekisto estis rekrutita en la armeon. Li estis tie dum ĉirkaŭ du horoj...

La majoro demandis kelkajn pliajn demandojn. Broll ripetis la samon denove kaj denove; eble li vere ne sciis? Ring estis sperta oficiro de Abwehr. Kial li informu ĉi tiun homon?

La kolonelo ankaŭ konkludis, ke la kaptito rakontis ĉion, kion li sciis. Kiam Broll estis forkondukita, li ofertis al la majoro glason da teo. La teo estis malvarma kaj tro dolĉa. Ili silentis, neniu el ili volis esti la unua, kiu diru, kion samtempe venis en iliajn kapojn. La kolonelo tiris boteleton de sub la tablo kaj verŝis vodkon en tasojn. La sono de artilerio venis de malproksime.

– De la sudo – diris la majoro.

– Leŭtenanto Nowak – konstatis la kolonelo – traserĉis la regionon ĉirkaŭ Bischofsfelde. Tie estas kastelo, lago, multaj arbaroj... Li trovis nenion. Neniujn spurojn...

Ambaŭ sciis tion. Ili ankaŭ sciis, ke se tiu aŭ tiuj, kiujn Ring lasis por gardi la arkivon, konkludus, ke la dokumentoj estas en danĝero, ili prefere detruus ilin anstataŭ permesi, ke ili falu en polajn manojn.

– Ni devas havi ĉi tiun arkivon – ripetis la kolonelo por la sennombra fojo.

La majoro paŝis al la fenestro. Li rigardis la vojon kurantan okcidenten kaj pensis, ke denove ĝi rekomenciĝas, ke li devas reveni al rolo, kiun li plej volonte preferus forgesi.

– Kiam mi povas iri? – li demandis.

Fine estis dirite...

– Memoru, ke mi ne donas al vi tiun ĉi ordonon – deklaris la kolonelo. – Vi estas eksterludanto ĉe ili...

– En Bischofsfelde estas niaj taĉmentoj...

– Jes, niaj – ekgrumblis la kolonelo. – Vi ne iras al la komandejo de la Tankkorpuso. Tie estas la fronto! Diablo scias, kio povas okazi.

La Majoro eksplodis en ridon. Kiel kutime, kiam li komencis plani sian operacion, li perdis ĉian heziton kaj anksiecon; li pensis pri la detaloj, al kiuj li atribuis grandan gravecon, ĉar la plenumo de la tasko plej ofte dependis ĝuste de ili.

– Mi bezonas bonan rakonton – li diris. – Mi eskapis la siĝon, kompreneble en civilaj vestaĵoj, kaj mi iras al la stabo de Schörner. Eble ion tian.

– Mi donos al vi Leŭtenanton Nowak por helpo. Li tenos kontakton kun la unuokomandoj. Vi donos al li instrukciojn. Li estas lerta knabo, li ne malkonspiros vin.

La Majoro restis silenta. Li jam estis denove Kapitano Hans Kloss, ree li enkarniĝis en tiun personon; li ekrigardis sian horloĝon. Baldaŭ mallumiĝos; Leŭtenanto Nowak veturigos lin pli proksimen al Bischofsfelde; li, kompreneble, eniros la urbon sola. Li frotis siajn vangojn per la mano. Bone, ke li ne havis tempon razi sin ĉi-matene – li devus havi barbhararon, li devus esti laca kaj malsata; la oficiro, kiu vagis tra la arbaroj dum tagoj...

– Ni, kompreneble, scias nenion pri ĉi tiu familio Ring? – li ankoraŭ demandis.

La kolonelo skuis nee la kapon.

* * *

La "Apotheke Johann Ring" situis sur unu el la mallarĝaj stratetoj de Bischofsfelde, ne tro malproksime de la ĉefplaco, ke nun staris la pola tanko, kaj gardisto kun aglo sur sia kasko promenadis antaŭ la konstruaĵo, kie la germana stabo ĵus estis stacianta. Blankaj flagoj pendis de la fenestroj de la lu-domoj, loĝantoj restis interne, aŭskultante kun timo la sonojn venantajn de la strato. Kamionoj preterveturis, kanonoj raslis sur la pavimŝtonoj, kaj foje kanto resonis; la nekompreneblaj vortoj ŝajnis minacaj kaj aŭguraj pri venĝo: "Trans la montoj, trans la arbaroj, Margareta dancis kun la husaroj."

Inga Ring staris ĉe la fenestro kaj, tra fendo en la kurteno, vidis la vizaĝojn de la soldatoj. Ili ĉiuj ŝajnis la samaj kaj danĝeraj; ili marŝis okcidenten, profunden en Germanion, kaj ilia marŝo, ilia triumfo, estis eble nemaligebla. Inga subite sentis sin tre maljuna; ŝi estis nur deksepjara, sed ŝi spertis du tertremojn en la lastaj kelkaj tagoj.

Unue alvenis ili. Ĝuste, unue ŝi spertis ion, kion ŝi ne povus kredi antaŭ kelkaj semajnoj: timon.

Ŝia onklo alvenis por kelkaj horoj. Li alportis leteron de ŝia patro, diris al ŝi, ke li restis en sieĝita Vroclavo, kaj poste li daŭre rigardis sian horloĝon kaj fine kuris el la domo sen eĉ adiaŭi ŝin tuj kiam la kamionoj kun la sekurecaj taĉmentoj forveturis.

Schenk, kiu transprenis la apotekon de ŝia patro kaj ĝuste tiun saman matenon kriis, ke venko estas certa, deprenis la portreton de la Führer de la muro kaj pendigis tukojn en la fenestroj. Anna-Maria Elken (eble ŝia nomo estis malsama) enterigis sian SS-uniformon en la ĝardeno kaj deklaris, ke ŝi estas flegistino el Hamburgo kaj havas la taŭgajn dokumentojn. Berta konsentis lasi Anna-Marian resti kun ili provizore; fakte nur Berta ne ŝanĝiĝis; eta foto de la gvidanto pendis en la kuirejo super ŝia lito. Tio estas, ĝi pendis ĝis tagmanĝo, ĉar Fräulein Elken, sen demandi Bertan, poste deprenis kaj ĵetis ĝin en la fajron.

Ŝajnis kvazaŭ ĉio, por kio ili vivis dum tiom da jaroj, subite ĉesis ekzisti. Inga neniam forgesos tiujn kelkajn horojn antaŭ la alveno de la poloj: silento regis en la urbeto, kvazaŭ la milito forgesis ilin, kaj sur la stratoj, antaŭ la domoj, kolektiĝis kaj maltrankvile atendis homoj, kiuj nur hieraŭ portis uniformojn de la partio, de Volkssturm aŭ SA. Neniu pensis pri defendo. La Führer-ino de la Bund Deutsche Madel, en helkolora robo, trenis sakon da terpomoj el la butiko al la kelo. La Blockführer de la NSDAP vagis en flikita jako kaj ŝiritaj ŝuoj. Li aspektis kiel vagabondo.

– Kio okazis al la germanoj? – demandis lin Inga. Li nur mansvingis.

Ili alproksimiĝis de la vroclava ŝoseo. Singardemaj, kun armiloj pretaj pafi. La stratoj jam estis malplenaj, la domoj firme fermitaj. Poste aperis tanko; ĝi haltis, kaj Inga vidis ĝian kupolon kaj rotaciantan kanonon.

Sed ĉio ĉi ne estis ankoraŭ la plej malbona, la plej malbona estis ankoraŭ venonta. La nokto pasis sendorme; ili aŭdis la bruon de botoj sur la stratoj, seriojn de aŭtomataj armiloj, akrajn voĉojn en nekonata lingvo. Ili ĉiuj sidis en la salono: Berta, Schenk, Anna-Maria, kaj ŝi mem, timante ŝalti la lumon, aŭ eĉ paroli pli laŭte. Inga pensis, ke la germanoj ankoraŭ nelonge estis en Pollando, ke ili tiel marŝadis tra polaj urboj nokte, sed la penso ne alportis senŝarĝiĝon. Ĝi nur pliigis ŝian timon.

– Kial tiel okazis? – ŝi flustris. – Diru al mi, kial tiel okazis?

La aliaj restis silentaj. Anna-Maria konstante fumis cigaredojn, nervoze paŝis tra la ĉambro, kaj eĉ iris al la fenestro.

– Estu singarda – Schenk riproĉis ŝin, – ili eble ekvidos.

Matene, Inga kuris en la ĝardenon. La tago estis bela, vere printempa, la montetopintoj buntaj, kiel kutime tiutempe. Ŝi rigardis en la altaneton – ŝi plej amis ĝin – kaj subite haltis ekterurite. Kriego eksilentis sur ŝiaj lipoj. Marta kuŝis sur la tero. Ŝia robo estis ŝirita, kaj ŝia maldekstra brako estis ligita per ĉifonoj. Kiam Inga kliniĝis super ŝin, ŝi malfermis la okulojn.

– Marta, Marta... – ŝi flustris.

Ŝi ankoraŭ ne povis kredi, ke tio estas ŝi. Ŝi vidadis ŝin almenaŭ unufoje semajne; ĉiun dimanĉon ŝi kuris al la Kastelo Edelsberg. Marta loĝis en la aneksaĵo, en malgranda, orda ĉambreto.

Ŝi loĝis tie, ŝajnis, ekde la komenco de la mondo. Iam, en tempo, kiun Inga jam ne memoris, ŝia edzo estis la administranto de la bieno de la grafo. Ŝia edzo mortis, kaj Marta estis lasita kiel konstanta loĝanto. Kiam la grafo kaj lia familio forlasis la kastelon kaj forsendis ĉiujn servistojn, ŝi sola rifuzis foriri. Ŝi havis nenie kien iri. Inga instigis ŝin translokiĝi al la urbo, al ili; ŝi ŝajne estis malproksima parenco de la Ring-oj, sed Marta rifuzis. Ŝi kutimiĝis al la kastelo.

– La poloj – flustris Inga – la poloj vundis vin. Mi tuj prenos vin hejmen, ni bandaĝos vin...

– Ne al via hejmo – diris Marta. – Mi ne volas iri al via hejmo.

Inga ne komprenis; ŝi pensis, ke Marta deliris, sed la maljunulino ŝajnis reakiri sian forton. – Infano – ŝi flustris – neniu povas scii, ke mi estas ĉi tie. Vi aŭdas: neniu krom vi. Kaj poste okazis la plej terura afero. Marta pene parolis, ripetante kelkajn frazojn nekohere kaj mallerte, sed la signifo estis klara. Ne la poloj pafis al ŝi. Pafis kolonelo Ring, la onklo de Inga, la sama Ring, kiun Marta konis preskaŭ ekde la infanaĝo...

Okazis tiel: tagmeze, Marta aŭdis la muĝadon de motoroj. Ŝi staris en la pordo de la aneksaĵo, preparita por la plej malbona, pensante ke ili jam estas rusoj aŭ poloj.

Ŝi vidis germanojn. Ili saltis el kamiono, kaj oficiro, kiun ŝi tuj rekonis: Ring, eliris el personaŭto. Ŝi volis kuri al li, sed ŝi hezitis, nekapabla klarigi kial, kaj restis sur la sojlo, eĉ retiriĝante iom pli en la malluman koridoron.

La SS-uloj tenis mitraletojn en siaj manoj, kaj civilaj laboristoj portis kestojn el la kamionoj. Marta vidis Ring-on montri la enirejon al la kastela subteraĵo, konata nur al la Grafo kaj eble du aŭ tri aliaj, zorge kaŝita en la ĝardeno. Ili levis la slabon, kaj tiam, kiam la laboristoj eliris el la subteraĵo, Marta aŭdis mallongajn seriojn de mitralpafado. Ŝi ne volis kredi ĝin, ŝi daŭre ne povis kredi ĝin... Viroj en civilaj ĉifonoj falis teren, unu daŭre rampis laŭ la pado, la kolonelo finmortigis lin per sia pistolo. Ili ŝarĝis la kadavrojn sur transportilon. Ŝi subpremis krion, kaj poste vidis SS-ulon kuri al Ring kaj montri al li la pordon kondukantan al la aneksaĵo. Ŝi ne povis aŭdi vorton, sed ŝi estis certa, ke la SS-ulo vidis ŝin.

Kaj tiam ŝi pensis, ke la parko estus la plej sekura loko. Ŝi elkuris el la aneksaĵo, aŭdis la krion de Ring, kaj ekvidis lian levitan pistolon. Ŝi turnis sin por fuĝi; la parko, densa kiel arbaro, estis ankoraŭ kelkajn paŝojn for, sed ŝi ne sukcesis; ŝi sentis baton, kiu tute ne doloris, kaj ŝi falis teren. Tio certe savis ŝin, ke ŝi perdis konscion, ĉar Ring jam ne kontrolis, ĉu ŝi vivas. Li neniam dubis pri la precizeco de siaj pafoj; Marta memoris tion el la tempo, kiam la grafo organizis ĉasadojn. Kiam ŝi vekiĝis, estis silento, sed ŝi timis reiri al la kastelo kaj venis ĉi tien.

En la profundo de la ĝardeno troviĝis forlasita dometo, en kiu iam loĝis la ĝardenisto. Inga translokigis Martan tien, ĵurante, ke ŝi ne mencios pri ŝi al iu ajn – nek al Bertha, nek al Schenk, nek al Anna-Maria. Ŝi sekrete portis kovrilojn el la domo kaj pretigis por Marta ion por manĝi; poste ŝi bandaĝis ŝin. Ŝi sciis ion pri tio, ĉar ŝi finis sanitarajn kursojn ĉe la BDM.

Mallumo jam falis, kanonoj denove klakis sur la pavimŝtonoj, kamionoj preterveturis, kaj soldatoj sur kamionoj kantis. Inga staris ĉe la fenestro, rigardante tra fendo en la kurteno. Ŝi provis ne pensi.

– Foriru de la fenestro – ŝi aŭdis la voĉon de Schenk. – Ili trovis armilojn ĉe la Pozner-oj hieraŭ. Ili venadas al domoj.

– Lasu ilin alveni – ŝi diris. Ilia timo, ilia maltrankvilo, nun plenigis ŝin nur per malamo. – Ili finfine venu, kaj ĉi tio finiĝu.

Anna-Maria Elken ekstaris malantaŭ ŝi. Inga sentis ŝian manon sur la ŝultro. Ŝi forte ektremis.

– Ĉesu, reakiru vin. – La voĉo de Anna-Maria estis mallaŭta sed insista. – Vi estas plenkreska virino.

Kiel ŝi malamis ilin nun! Schenk-on, Anna-Marian, Bertan, kaj ŝian onklon, kiu pafis Martan dum li fuĝis. Ŝi turnis sin de la fenestro, vidante iliajn vizaĝojn, palajn en la kreskanta mallumo.

– Ĉu ĉiuj germanoj – ŝi diris trankvile – estas malkuraĝuloj kiel vi? Mi esperas, ke ne ĉiuj.

– Vi estas histeria. – Sur la vizaĝo de Anna-Maria aperis io simila al rideto. – Ni nur volas pluvivi. Nenion pli...

– Pluvivi! Vi pluvivos, se vi ne mortos pro timo. Vi ankaŭ konstante timas, ke iu rekonos vin. Flegistino el Hamburgo!

– Miaj dokumentoj estas en ordo – deklaris Anna-Maria.

– Ho, jes, kompreneble, en ordo! Vi ĉiuj estas en la plej bona ordo... – Ŝi volis aldoni ion pli, sed en tiu momento ili aŭdis frapojn en la pordon. Ĝi ne estis insista frapado, prefere ĝentila, eĉ timema, tamen ili frostiĝis, konvinkitaj, ke la plej malbona jam venis...

– Malfermu la pordon, sinjoro Schenk – fine diris Anna-Maria.

– Kial mi? Estas pli bone se virino…

Inga rigardis ilin malestime kaj paŝis en la koridoron. La sekundoj senfine treniĝis, ĝis ili fine aŭdis konversacion en la germana, kaj tiam juna viro aperis sur la sojlo, apogante sin sur la brako de Inga. Li estis nerazita, liaj vestaĵoj ŝiritaj kaj kotkovritaj. Ili elspiris pro senŝarĝiĝo; ĉi tiu homo, kiu ajn li estis, ne ŝajnis danĝera. Sed ili tuj komprenis, ke li prezentis minacon. Li rektiĝis malfacile, poste etendis sian manon antaŭ si.

– Heil Hitler – li diris. Ili silentis. Nur antaŭ tri tagoj, ĉiu el ili respondus mekanike per la sama gesto.

– Kion vi volas? – demandis Schenk, reakirante sian voĉon.

– Mi vidis ŝildon: Johann Ring – la viro diris. – Mi ne havis la forton iri plu. Ĉu estas mardo hodiaŭ?

– Ĵaŭdo – diris Inga, rigardante lin atente. Estis io en lia vizaĝo, kio inspiris fidon. Ŝi pensis, ke ĉi tiu homo certe ne estas malkuraĝulo.

– Mi perdis la kalkulon de la tempo – li daŭrigis. – Se estas ĵaŭdo, tiam pasis jam dek tagoj, kaj ĉiam nur nokte, kiel ŝtelisto en sia propra lando...

– Kiu vi estas? – La voĉo de Schenk fariĝis pli urĝa.

La viro rigardis lin, kaj Schenk instinkte paŝis malantaŭen.

– Kiu mi estas? – li ripetis. – Se la rusoj kaptus min, ili ne demandus tian demandon. Ĉu la rusoj estas ĉi tie jam delonge?

– Ĉi tie estas poloj. Kaj ili serĉas homojn kiel vi. Vi alportos malfeliĉon al tiu infano. – Schenk montris al Inga.

– Ne zorgu pri mi! – la knabino ekkriis.

La viro alproksimiĝis al Schenk.

– Kaj kiu vi estas? Kio estas via nomo? – Li diris tion per la tono de komandanto, alkutimiĝinta doni ordonojn kaj ricevi precizajn respondojn.

Schenk instinkte rektiĝis.

Li scias kiel paroli al homoj kiel li – Inga ekpensis.

– Schenk. Wilhelm Schenk.

– Ĉu vi estas ĉino?

– Ne. Mi estas germano.

– Do montru al mi kiel aspektas germana saluto! Nu, montru al mi! – Ĝi estis preskaŭ kriego.

Schenk kunklakis siajn kalkanojn kaj ekkriis: – Heil Hitler! – Li ŝajnis nun alia homo.

Ĝi daŭre funkciis. Berta ankaŭ kortuŝiĝis; ŝi tiris seĝon por la viro kaj diris, ke ŝi alportos al li ion por manĝi.

Subite alia etoso transprenis la loĝejon de la Ring-familio; la muĝado de motoroj kaj la voĉoj alvenantaj de la strato ŝajnis malpli timigaj kaj pli malproksimaj. Nur ironia rideto aperis sur la lipoj de Anna-Maria Elken; ŝi rigardis la novulon kun la scivolemo, kiun oni eble havus rigardante ekzotan beston.

– Ni diru – ŝi komencis trankvile – ke ni ofertas al vi gastamon...

– En kies nomo... – Inga interrompis.

– Ĉu vi volas lin forpeli?

– Ne.

– Do silentu. – Anna-Maria turnis sin reen al la viro. – Sed mi ŝatus scii, kun kiu ni havas la plezuron...

Berta metis teleron da supo sur la tablon, kaj la viro komencis avide manĝi. Li ne respondis. Nur post skrapado de la lasta avenkaĉo de sia telero, li turnis sin al Anna-Maria: – Unue – li diris mallaŭte – vi diros al mi, kiu vi estas.

– Flegistino el Hamburgo! – ekkriis Inga.

Anna-Maria hezitis, poste faris decidon. Ŝi stariĝis.

– Anna-Maria Elken, SS Sturmführer. Lasta serva tasko: Görlitz.

La viro viŝis sian buŝon per tuko simila al naztuko.

– Kapitano Hans Kloss – li diris. – Lastfoje, la oficiro de Abwehr ĉe la stabo de la 175-a Divizio.

– Armegrupo "Centro" – konstatis Fräulein Elken.

– Vi estas bone informita.

– Ho, jes. Kial vi estis eskapanta ĝuste ĉi tien?

– Enketo? – Kloss ridetis. – Mi estis ĉirkaŭita. Ĝis la Oder — en uniformoj, poste – ĉiu memstare.

– Kaj vi hazarde trovis vin en ĉi tiu domo?

– En la domo, en kiu tute ne estas sekure – Schenk interĵetis.

– Kolonelo Helmuth Ring estas en la sama servo kiel mi; mi sciis, ke li devenis de ĉi tie. Ĉe kiu alia, se ne ĉe lia familio, mi povus esti serĉinta rifuĝon? Sufiĉe?

– Ĉu vi konis mian onklon? – Inga demandis.

– Mi konis. Li estas mirinda homo.

Certe neniu atendis la reagon de Inga.

Ŝi saltis de sia seĝo.

– Mirinda! – ŝi ekkriis. – Ankaŭ vi diras, ke li estas mirinda! Vi ĉiuj estas samaj! Malkuraĝuloj!

– Vi ne povas paroli pri via onklo tiel! – Berta levis sian voĉon.

– Ĉu mi ne povas? – Inga jam perdis kontrolon. – Ĉu vi pensas, ke pafi maljunulinojn estas ago inda por germano kaj viro?

– Pri kio vi parolas? Kiu diris tion al vi? – La voĉo de Schenk enhavis nekaŝitan minacon. – Via onklo neniam pafis virinojn.

– Jes, li pafis. Al virino! Al germana virino! – Ŝi retiriĝis al la muro; timo subite kaptis ŝin; ŝi ne rekonis ilin: Schenk-on, Bertan, Anna-Marian... Ili minace estis alproksimiĝantaj al ŝi.

– Kiu diris al vi? – Schenk kaptis ŝian brakon.

– Diru al mi ĉion tuj! – La voĉo de Anna-Maria alprenis metalan tonon.

– Vi kaŝas sekretojn de ni! Vi mensogas aŭ fantazias... – estis Berta.

– Ne, ne! – ekkriis Inga. – Mi ne mensogas! Li pafis en la Kastelo Edelsberg... – Ŝi tuj silentiĝis, komprenante, ke ŝi diris tro multe. Sed ili bombardis ŝin per demandoj.

Ŝi restis silenta, premita kontraŭ la muro. Kloss, kiu komence pririgardis la scenon sufiĉe indiferente, subite reagis.

– Ĉesigu ĉi tiun enketon! – Li ne levis la voĉon, li simple donis ordonon.

Ili tuj turnis sin al li.

– Bonvolu ne enmiksiĝi! Temas pri familiaj aferoj – ekkriis Schenk.

– Mi diris: ĉesigu ĉi tiun enketon – ripetis Kloss. – Inga ne malkaŝos sekreton al iu ajn. Ĉu vere, Inga?

– Vere – ŝi diris mallaŭte kaj ekrigardis dankeme Kloss-on. Ŝi kondukis lin al la kabineto de sia patro. Ŝi sternis la litkovrilojn sur la sofo. Li observis ŝin atente. Kion ŝi vere sciis? Kio okazis en la Kastelo Edelsberg? Li povis imagi ĝin; li nur bezonis konfirmon.

Do, la kastelo finfine! La reago de la aliaj: Berta, Schenk, Anna-Maria, indikis, ke ili ankaŭ scias ion aŭ volas scii. Unu el ili povas esti la gardisto, kiun Ring lasis tie, gardanta la arkivojn. Kiu el ili?

Li eltiris cigaredojn. Inga ankaŭ petis cigaredon.

– Ĉu vi jam fumas? – li surprizis. Li tuj komprenis, ke li faris la unuan gravan eraron. Homoj kaŝataj en la arbaroj ne kutimas havi cigaredojn.

– La provizon – li diris – ni savis el la regimentaj stokejoj.

Oni povus zorge traserĉigi la kastelon. Nowak jam kontaktis la komandon de la unuo stacianta en la urbeto. Kompreneble, li nenion diris pri Kloss; li nur raportis al la regimenta komandanto, ke li alvenis tie kun speciala misio. Kloss renkontis lin antaŭ ol veni al la Ringoj; ili parolis dum kelkaj minutoj en la pordego de la forlasita domo. Ĉi tiu pordego ŝajnis bona loko al Kloss; ĝi restos kiel kontaktopunkto.

Nowak estis maltrankvila, li rakontis la konversacion ĉe la komandejo. La kolonelo perdis kontakton kun la divizio, la situacio ĉe la fronto fariĝis komplika, kaj ili detektis la ĉeeston de pli grandaj germanaj kirasunuoj en la sudo. Oni ne sciis de kie ili venis tien. Ne estis do mirinde, ke la regimentestro akceptis Nowak-on malvolonte. Li babilis pri la agadoj de diversaj altrangaj staboj, kiuj sendis oficirojn por specialaj taskoj anstataŭ la tankregimento.

Li verŝajne ne estus ravita kiam oni ordonus al li asigni homojn por traserĉadi la kastelon, sed li certe plenumus la taskon... La demando estas, ĉu oni donu al li ĉi tiun taskon? Se ili trovus nenion, kaj la blinda serĉado certe daŭrus konsiderindan tempon, ili avertus tiujn aliajn... Ne eblas ja ekskludi, ke la germanoj prepariĝis detrui la arkivon.

Kloss decidis unue fari la esploron persone. Se li nur povus determini kion Inga vere scias? Kaj kiu estis la gardhundo de ŝia onklo?

Ŝi fumis cigaredon, starante apud la pordo. Kloss paŝis al ŝi kaj metis manon sur ŝian ŝultron. Ŝi ne retiriĝis.

– Kial vi ne sidiĝos?

– Mi jam iros.

– Atendu. Ĉu la virino, pri kiu vi parolis, ankoraŭ vivas?

Inga silentis. Ŝiaj okuloj nun rigardis malfideme.

– Kial vi demandas?

Do ŝi vivas – ekpensis Kloss. – Alie, Inga reagus alimaniere. Ŝi ne timas perfidi la sekreton de Ring, ĉar ŝi scias nenion pri ĝi. Ŝi timas pro ĉi tiu virino.

– Mi demandas – li diris – ĉar se ŝi vivas, ŝi estas en danĝero. Ĉu ŝi loĝis en la kastelo?

– Jes – flustris Inga.

– Kaj ŝi vidis – daŭrigis Kloss, provante imagi al si la scenon. Li memoris la pridemandado de la kaptito. La germano, Broll, parolis pri du kamionoj kaj personaŭto. – Kaj ŝi vidis – li ripetis – du kamionojn kaj personaŭton alveni. Oni malŝarĝis la pakojn...

– Kiel vi scias? – ekkriis la knabino. Ŝi rigardis lin kun timema miro.

Ĉi tiu virino scias, kie Ring kaŝis la dokumentojn – pensis Kloss. Tamen, li komprenis, ke starigi pluajn demandojn estas sencela. La kastelo – tio estas vasta komplekso de konstruaĵoj, ĝardeno, parko, doko apud la rivero, probable iuj kelkarceroj kaj subteraj pasejoj. Kiom da homoj necesus por detale traserĉi ĉi tiun lokon? Ni ne devas rapidi, sed la germanoj... ili povas detrui la arkivon kiam ajn ili volas. Li denove konsciis pri tio kaj pensis, ke trovi la virinon el la kastelo estas tamen afero de granda graveco.

Inga scias kie trovi ŝin. Ĉu ŝi diros? Ne, verŝajne ne, ŝi nur perdos fidon se li demandos pri tio ĉi nun. Eble ordoni al Nowak pridemandi Ingan ĉe la unuokomandejo? Ankaŭ tro riske... Ĝi postulas multan tempon kaj paciencon, kaj la rezultoj...

– Pri kio vi pensas? – Inga demandis.

– Estu singarda – li diris. – Kaj se vi bezonus helpon...

– Dankon – ŝi flustris. Ŝi malaperis en la malluman koridoron.

Post kelkajn sekundojn li aŭdis ŝian krion. Li ektiris malfermen la pordon kaj palpis la sekurecan riglilon de la armilo en sia poŝo. Lumfasko el la ĉambro tranĉis la koridoron.

– Nenio, nenio okazis. – La voĉo de Berta estis trankvila, eĉ iom moka. – Fräulein Inga estas simple tro nervoza. Ŝi ne rekonis min en la mallumo.

Li revenis al la ĉambro, estingis la lumon kaj malfermis la fenestron. La domo estis silenta, sed Kloss estis konvinkita, ke almenaŭ du personoj maldormas: Inga kaj tiu ĉi nekonato, kiun Ring postlasis. Ĉu li ne eraris pensante, ke la homo de Ring loĝas en ĉi tiu domo? Ne, li verŝajne ne faras eraron. Cetere, li supozas, ke iu alia eble estas en la kastelo.

Li sidiĝis sur la sofon kaj aŭskultis la silenton. Ie, pordo, eble fenestro, ektintis; sur la strato regis nepenetrebla mallumo. Al Kloss ŝajnis, ke li rimarkis ombron algluiĝintan al la muro de la lu-domo. Inga? Eble Berta? Kvankam... Ŝi ne estis la sola, kiu volis scii, kie estas la virino el la kastelo. La homo de Ring devis korekti la eraron de sia superulo.

Subite, kiam tiel apoganta sin al la fenestrokadro, li aŭskultis la kompletan silenton, li ekvidis akrajn, longformajn lumstriojn sur la montetoj ĉirkaŭantaj la urbeton. Poste kontraŭtankaj kanonoj ekbavuris ie tre proksime, kaj peza mitralo komencis muĝi, kraĉante densajn seriojn. Tio signifis, ke la fronto, kiu estis malproksime okcidente de Bischofsfelde nur antaŭ kelkaj horoj, subite trovis sin tuj ekster la urbo. Kloss komprenis, ke li devas tre rapidi. Li saltis tra la fenestro kaj alkroĉiĝis al la muro; La strato estis malplena kaj malluma. Nur la suda ĉielo brilis per flagranta lumo. La tondro de la kanonoj fariĝis pli laŭta kaj jam daŭris senĉese.

* * *

De la ŝoseo estis malhela avenuo bordita de arboj. La nigra konturo de la Kastelo Edelsberg similis kiĉan desegnon el fabelo pri fantomoj kaj sorĉistinoj... La konturo de muroj kaj turoj kontraŭ la flamanta ĉielo.

Li eltiris sian armilon el la poŝo kaj malsekuris ĝin. En la korto, la gruzo kraketis sub liaj botoj. Kloss faris kelkajn paŝojn al la enveturejo, poste kaŝis sin malantaŭ arbo. Li rigardis la kastelon atente kaj streĉite. La fenestroj estis fermitaj kaj mallumaj, sed preterpasante la pordegon, ŝajnis al li, ke en unu el ili aperis flagranta lumo, sur la unua etaĝo. Li atendis. Ĝi denove ekbrilis en la fenestro de la dekstra alo. Iu estis en la kastelo.

Kloss ekkomprenis, kian malfacilan taskon li entreprenis. Traserĉadi la kastelon? Sensencaĵo... Se nur li povus devigi la gardanton de la arkivoj paroli? La sola ŝanco! Eble li devus esti kunpreninta Nowak-on finfine?

Li parolis kun la leŭtenanto antaŭ ol veni ĉi tien. Nowak atendis en "ilia" pordego; Li tuj raportis, ke la situacio estas tre malbona. La regimentkomandanto tute rifuzis paroli kun li! Cetere estas la lasta juĝo tie, en la regimento. Ili sukcesis kontakti la divizikomandanton nur pere de artilerio; peza defensiva batalado daŭras kontraŭ germanaj tankdivizioj antaŭenirantaj de la sudo. La regimento verŝajne forlasos Bischofsfelde-on.

– Vi devus esti dirinta al la komandanto, kia estas via tasko – diris Kloss.

– Mi ne havis ordonon, Sinjoro Majoro – flustris Nowak. Poste li demandis, kvazaŭ Kloss povus scii – Kio efektive okazis ĉe la fronto?

– Schörner verŝajne provas trarompi norden – konsideris Kloss. – Ĉi tiu kaoso povas daŭri kelkajn tagojn.

– Kio se la germanoj revenos ĉi tien?

– Ne por longe. Mi restos. Vi retiriĝos kun la regimento. – Li faris la decidon tuj. Li havis neniun alian elekton, ĉiuokaze.

– Ĉu Sinjoro Majoro restos sola?

– Mi ĉiam estis sola – li ekridetis. – Se la situacio ne ŝanĝiĝos, mi ankoraŭ bezonos vin matene. Demandu la regimentestron ĉu ekzistas ia ebleco asigni du taĉmentojn al nia dispono por kelkaj horoj.

– Mi dubas – Nowak diris.

– Se mi estus sur lia loko, mi ankaŭ ne donus ilin – Kloss murmuris.

La lumo subite estingiĝis, poste reaperis denove. Kloss ekmoviĝis singarde trans la korton. La enireja pordo, la peza pordo al la ĉefa koridoro de la kastelo, estis duonmalfermita. Li tamen preterpasis ĝin kaj ĉirkaŭiris la konstruaĵon: li trovis tion, kion li serĉis: la servistan enirejon, ŝlositan, kompreneble, sed li neniam disiĝis kun sia poŝtranĉilo, enhavanta aron da serurrompiloj.

Tra mallarĝa koridoro, li atingis la ĉefan vestiblon; li iris blindpalpe; ŝalti poŝlampon estus tro danĝere. Cetere, li tute ne intencis traserĉadi la kastelon; li volis surprizi la homon, kiun, li estis certa pri tio, Ring postlasis ĉi tie. La malforta flamo de lia fajrigilo lumigis la larĝan ŝtuparon; li piedfingre supreniris ĝin ŝtelire.

La koridoro de la unua etaĝ estis jam multe pli hela. Grandaj fenestroj rigardis suden. Kloss denove ekvidis la flamantan ĉielon. Raketoj falis proksime al la urbo, rivelante el mallumo la arbarlimon kaj la konturojn de konstruaĵoj. Longa vico da fermitaj pordoj. Kloss preterpasis ilin singarde, paŭzante por aŭskulti. Silento regis ĉie. Fine, jam ĉe la fino de la koridoro, li ekvidis pordon iomete malfermitan. Tra la fendo, li ekvidis lumeton, poste la lumeto estingiĝis. Iu, kiel li, uzis fajrigilon. Dum tre mallonga momento, kelkajn sekundojn, li vidis la konturojn de figuro. La homo aliflanke alproksimiĝis al la pordo, irante sufiĉe memfide, ne suspektante, ke kiam li ekstaros sur la sojlo... Kloss, premita kontraŭ la muron, atendis... La pordo knaris, li ekvidis manon tenantan pistolon, li batis ĝin per la kolbo, la armilo falis sur la plankon...

– Manojn supren – li diris.

Antaŭ li staris Anna-Maria Elken en pluvmantelo kaj bireto sur ŝia kapo. Li pensis, ke li tamen atendis iun alian, kvankam li devus esti suspektanta dekomence, ke Ring konfidus la taskon gardi la arkivon al virino. Fräulein Elken rigardis lin kun malestimo kaj malamo.

– La hazarda gasto de la Ringoj – ŝi flustris. – Nu, pafu, kion vi atendas?

Kloss puŝis la knabinon en la ĉambron, kiun li ĵus forlasis. Li prilumis ŝin per la torĉlampo kaj, ankoraŭ tenante la pafilon, paŝis al la fenestro por fermtiri la kurtenojn. Li turnis la ŝaltilon, kaj la ampoloj en la lustro ekbrilis... Li mem estis surprizita. La elektrocentralo de Cottbus daŭre estis funkcianta. La ĉambro estis malgranda kaj sufiĉe komforta. Malgranda skribotablo staris ĉe la fenestro, sofo kaj brakseĝoj en la angulo. Granda portreto de Bismarck pendis sur la muro.

– Sidiĝu – Kloss diris – kaj parolu. – Li estis decidita eltiri ĉion el ŝi. Se Ring forlasis ŝin, ŝi certe sciis, kie la arkivo estis kaŝita. – Ĉu vi fumos? – li demandis.

– Mi fumos – ŝi respondis, rigardante lin atente. – Por oficiro en la servo de Ring, vi kondutas sufiĉe ĝentile.

– Dankon – li murmuris. Sen formeti la pistolon, li transdonis fajron al ŝi. – Se vi diros al mi ĉion kaj la veron – li diris – ekzistas certa ŝanco.

Ŝi enspiris kaj abrupte eksplodis per rido.

– Ĉion kaj la veron! Homoj kiel vi neniam forgesos ludi sian rolon! Kaj mi povus facile imagi al mi, ke tio estus mi stariganta la demandojn...

Kion li scias? Kion li suspektas? Kiun ŝi pensas, ke li estas? Kian rolon li devus ludi por eltiri el ŝi la plej multon?

Ŝi zorge skuis la cindron.

– Mi povus – ŝi diris malrapide – ankoraŭ provi ludon de blindkaptado. Doni al vi diversajn klarigajn rakontetojn, kial mi elektis piediri ĝuste al la Kastelo Edelsberg. Mi rifuziĝas je tio. Mi supozas, ke Ring konfidas gravajn taskojn al inteligentaj oficiroj.

Nun Kloss estis surprizita. Ĉu ŝi prenas lin por la homo de Ring? Ĉu li provokas lin? Kiu estas ĉi tiu knabino?

– Kial vi venis ĉi tien?

Ŝi ŝajnis senkuraĝigita. Ŝi ĵetis la cigaredon sur la plankon.

– Mi jam diris... Mi ne volontas elpensi rakontetojn. Mi decidis ludi miajn kartojn rekte kun vi. Fine, ne estas alia elekto, Herr Kloss. Ĉu vi konsideras vin honesta germano?

– Kion tio signifas?

– Simple... Ĉu vi decidis esti lojala ĝis la fino? ​​Kaj poste mortofali, kapitulaci aŭ pafi vin en la kapon?

Ĉi tio komencis fariĝi interesa. Kloss jam estis divenanta, sed li ankoraŭ ne estis certa. Ĉu eble Fräulein Elken?... La penso subite ŝajnis amuza al li, kaj li malfacile detenis sin de rido. Ŝi devis rimarki...

– Vi ridetas, Herr Kloss. Mi preferus, ke vi enpoŝigu pistolon, sed kompreneble vi ne faros tion. Kaj mi estas tre serioza. Bonvolu imagi, ke Kapitano Hans Kloss, anstataŭ plenumi ĝis la fino kaj vane la mision, kiun Ringo konfidis al li, trovos sin en agrabla, neŭtrala lando kun monujo plena je vera mono...

Vi komencas sufiĉe krude – pensis Kloss.

– Interese – li murmuris. – Kial Sturmführer Elken ofertas al mi tiajn ravajn perspektivojn?

Ŝi estis eĉ bela, tiu knabino. Kaj ŝi trankvile rigardis la pistolon, kiu jam komencis pezi en la mano de Kloss.

– Ni imagu – ŝi daŭrigis – ke iu turnus al vi kun komerca propono. Ni nomu ĝin tiel.

– Kiu?

– Iu, kiu volonte aĉetus kelkajn paperojn, tute senvalorajn por Germanio nuntempe… kaj senvalorajn por Kolonelo Ring, kiu kaŝis ilin en ĉi tiu kastelo.

Li intense pensis. Ŝi probable laboris por la usonanoj aŭ la britoj. Kompreneble, la usonanoj interesiĝis pri la arkivo de la Abwehr; ili ŝatus havi ĝin, kaj ne por transdoni ĝin al la poloj. Sed provoko ankaŭ ne estas ekskludebla.

– Kial vi pensas – li demandis akre – ke la arkivo estas ĉi tie?

Ne ŝajnigu, Herr Kapitan. Mi ŝuldas ĉi tiun informon al la malsaĝa Inga, kaj via ĉeesto ĉe la kastelo konfirmas ĝin decide. Ring taskigis vin gardi la arkivon.

Kloss silentis.

– Mi proponas profitodonan transakcion.

– En la urbo estas poloj – diris Kloss. Li kompreneble ne intencis malkonspiriĝi al ĉi tiu knabino. La ludo ŝajnis amuza, sed bedaŭrinde, ĝi ne alproksimigis lin al la solvo de la mistero. Li akiris nur unu plian informon: la arkivon de Ring oni ankaŭ devas protekti kontraŭ usona agenteco.

– Sufiĉus ke vi nur diru al mi kie ĝi estas. Bonvolu ne timi la polojn.

– Kaj kiel vi scias, – li diris akre – ke kun ĉi tiu komerca propono vi turnas vin al la ĝusta persono?

– Mi scias. Vi kuris ĉi tien ĉar vi suspektis, ke iu uzos la informon de Inga. Ĉu vi jam eliminis tiun virinon, pri kiu ŝi parolis?

– Vi havas neniujn iluziojn, ĉu ne?

– Mi neniam havis iujn ajn iluziojn – ŝi diris indiferente. – Do kiel? Kio estas via respondo? Nur estu ĝentila kaj ŝparu al mi la nenecesan babiladon.

Efektive... ili havis nenion plu por paroli pri ĝin. La homo de Ring klare ne estis en la kastelo. Se tiu ne estas Fräulein Elken, tiam...

– Nun iru – diris Kloss, provante soni sufiĉe firme per sia voĉo. Ni revenas.

Anna-Maria rigardis lin surprizite.

– Kion tio signifas?

– Simple: ni revenas. Rapide. Iru unua.

– Se vi volas mortigi min survoje, faru tion ĉi tie.

– Iru...

Ŝi iris tre malrapide. La koridoro, poste la ĉefa halo... Kiam ili estis ekster la pordo, Fräulein Elken haltis.

– Vi ŝatas pafi de malantaŭe, ĉu ne?

Ĉu ŝi povus esti usonanino? – EKpensis Kloss. Ili batalis kontraŭ komuna malamiko, kaj tamen...

– Ne haltu – li murmuris.

– Repensu. Vi faras diablan stultaĵon.

– Iru! – li ekkriis.

Ŝi paŝis antaŭen laŭ la korto, la gruzo denove kraketis sub la botoj. Kiam ili atingis la vojon, ŝi subite saltis flanken, lerte, sed ne sufiĉe lerte por malhelpi lin pafi, se li volus; sed ĝuste tion li atendis; li pensis, ke ŝi provos eskapi. Li trankvile enpoŝigis sian pistolon kaj malrapidigis sian paŝon. Oni devas doni al ŝi iom da tempo; li scivolis, kion ŝi nun faros.

Se li povus anticipi ŝian sekvan movon, li ne estus tiel trankvila...

* * *

La fronto alproksimiĝis. Kiam Kloss atingis la domon de Ring-oj, li jam aŭdis tre klare seriojn de mitraloj. Ie proksime, sur herbejoj, eksplodis mino el bombardilo; flava fajrokolono leviĝis alten. Li pensis, ke la situacio devas esti vere serioza, sed li ne pensis, ke la germanoj sukcesos trarompi norden.

La fenestro de lia ĉambro estis duonmalfermita, kaj la silento regis en la domo, sed Kloss ne kredis al tiu ĉi silento. Ili ne dormas. Ili atendas. Ili esperas ankoraŭfoje revidi la Hitleran Wehrmacht-on.

Li pensis pri la virino, pri kiu Inga parolis. Oni vundis ŝin ĉe la kastelo Edelsberg, sed ŝi klare rampis en la urbeton, kontaktis Ingan, kaj kaŝis sin ie ĉi tie. Kie? La homo de Ring verŝajne ankaŭ ŝatus scii tion. Eble li, Kloss, faris eraron ne ordonante al Nowak traserĉi la najbarajn domojn? Oni devis trovi ĉi tiun virinon. Sed tio tamen signifus malkonspiron, kaj kio se la germanoj efektive revenus? Se nur por kelkaj horoj...

Li ĉirkaŭiris la domon kaj trovis sin en la ĝardeno. Li ankoraŭ ne estis ĉi tie antaŭe. Mallarĝa pado kondukis al laŭbeto. Li rigardis internen, ŝaltante torĉlampon por momento. Sur la tero, inter la velkintaj folioj, kuŝis sanga ĉifono. Ĉu ĉi tiu virino estis ĉi tie? De la laŭbeto, la pado kondukis pli profunden en la ĝardenon... densaj siringaj arbustoj, kaj kiam li preterpasis ilin, li ekvidis barilon kaj malgrandan dometon, probable apartenantan al la ĝardenisto.

La fenestro estis malluma. La pordo estis malfermita. Kloss enpaŝis internen. La lumo de la fenestro falis sur la liton, kie kuŝis la virino. Li ekvidis larĝe malfermitajn okulojn, vizaĝon frostigitan en grimaco de timo. La virino estis mortinta; germana bajoneto estis enigita ĝis la tenilo.

Kloss subite eksentis sin kulpa; li ne anticipis. Li ne anticipis, ke la homo, kiun Ring lasis, estus pli rapida kaj pli lerta. Li ne devus esti iranta al la Kastelo Edelsberg; li devus esti atendanta en la domo de la apotekisto la sekvan movon de la kontraŭulo.

La virino de la kastelo verŝajne divenis, kio al ŝi minacas. Ŝi venis al Inga kaj petegis ŝin teni ĝin sekreta. Se nur li, Kloss, estus sukcesinta... La sama malvarma trankvilo, kiun li ĉiam sentis, kiam li alfrontis lertan kontraŭulon pretan por ĉio, falis sur lin. Nun li ne plu farus eraron.

Li forlasis la ĝardenon kaj revenis al sia ĉambro tra la fenestro. Li sidiĝis sur la sofon kaj ekbruligis cigaredon. Li ne volis fumi, sed li estis tre laca kaj sentis kvazaŭ li tuj ekdormos. Li ne rajtis dormi. La 76-oj kraketis, kaj en la domo daŭre estis silento, sed nun li estis pli certa ol iam ajn, ke la silento estas iluzio.

Kion faras Fräulein Elken? Kial ŝi demandis pri ĉi tiu virino? Kiu el ili? Berta? Schenk? Aŭ eble iu tute alia? La minutoj malrapide pasis; la tagiĝo jam komencis, grizeco plenigis la stratojn. Li fermis la okulojn, por momento li perdis konscion, kaj tuj eksaltis de la sofo, kiam li aŭdis la mallaŭtan klakon de la pordo... Poste denove silento... Nebulo kuŝis super la herbejoj; la batalo ŝajnis plimallaŭtiĝi, ĝi povus signifi, ke la germanoj estis repuŝitaj, sed ĝi ankaŭ povus signifi, ke niaj taĉmentoj forlasas la urbeton.

Subite — pordo klakis tiel akre, ke ĝi certe vekis la tutan domon, se iu ajn dormis. Kloss ekaŭdis la krion de Inga.

Li tuj rapidis al la pordo, sed haltis duonvoje kaj malrapide deprenis sian jakon kaj malbutonumis sian ĉemizon. Li metis la pistolon en sian poŝon, la duan – malgrandan walter-on li havis en sian ŝuon. Li ekaŭdis paŝojn en la koridoro, kaj momenton poste li jam estis ĉe la sojlo, en la malferma pordo.

Li ekvidis ilin ĉiujn: Ingan kun pala vizaĝo kaj senkonsciaj okuloj, Schenk-on – tute vestitan, Anna-Marian, Bertan, aspektantan tute ordinare – en robo kaj kitelo.

Inga estis krianta. Kiam Berta provis alproksimiĝi al ŝi, ŝi saltis perforte kontraŭ la muron.

– Vi ĉiuj estas ĉi tie – ŝi diris pli trankvile. – Neniu el vi dormis. – Ŝi abrupte turnis sin al Anna-Maria. – Estis vi! Vi estis forlasanta la domon. Mi aŭdis!"

– Inga, pro la amo de Dio, kio okazis?

– Ĉu vi ankoraŭ demandas? Aŭ eble estas vi? Vi eĉ ne havis tempon senvestiĝi?

La okuloj de Schenk rigardis malvarme. Li nur levis la ŝultrojn.

– Mi volis porti al ŝi ion por manĝi – diris Inga. – Kaj ŝi..."

– Kiu?! – ekkriis Berta.

– Martha Stauding. Nun mi jam povas diri. Mi kaŝis ŝin en la domo de la ĝardenisto, sed unu el vi vidis ĝin. Ŝi estis murdita. Estas mia kulpo. – Ŝi subite turnis sin al la muro kaj eksplodis per ploro.

– Jes – deklaris Berta. – Estas via kulpo. Vi devus esti rakontinta al ni ĉion; ni estus prenintaj ŝin hejmen. La poloj evidente mortigis ŝin.

– Poloj! – ekkriis Inga. – Ne la poloj pafis ŝin en la kastelo. Estis la germanoj!

Kloss eksentis sur si la atenteman rigardon de Anna-Maria.

Vi mortigis ŝin – diris ŝia rigardo.

– Ĉiu el vi povus esti farinta ĝin! – kriis Inga denove.

– Ne histeriĝu! – Berta tamen sukcesis paŝi al ŝi. – Nun ne estas justeco. Nun estas poloj...

Subite ĉiuj silentiĝis. Ili rigidiĝis. Ili ekaŭdis la klakojn de botoj, kaj poste frapojn sur la pordon.

– Malfermi! – iu ekkriis pole.

Ĉu Nowak povus esti decidinta fari tian paŝon senordone? Kloss ekpensis. – La situacio estas evidente tre malbona, kaj li decidis eligi min iel. – Li sentis la rigardon de Anna-Maria sur li. Subita sento de maltrankvilo kaptis lin.

Inga malfermis la pordon. Kloss ekvidis serĝenton kaj du soldatojn starantajn sur la sojlo. Ili portis kaskojn kaj mitralojn pretaj pafi. Li pensis, ke Nowak eniros en momento; sed la leŭtenanto ne aperis.

– Germanaĉoj, metu viajn manojn sur viajn nukojn! – diris la serĝento kaj ekridetis. – En via lingvo: Hände hoch!

Ili plenumis la ordonon. La situacio fariĝis escepte absurda. Kloss nur pensis pri tio, kion li diros al Nowak.

La serĝento verŝajne devenis el Silezio, li enmetis germanajn vortojn de tempo al tempo.

– Nu, germanaĉoj... sed sen la germanaĉaj mensogoj. Kiu el vi nomiĝas Kloss?

Mi – li diris.

Ili traserĉis lin sufiĉe senkompate. Ne, ne estis iu ajn ludo; ili agis tute serioze. La soldato eltiris al li pistolon el lia poŝo, poste Walter-on el lia boto. Li prenis la dokumentojn. Kloss ekrigardis Anna-Marian kaj subite ekkomprenis; almenaŭ ŝajnis al li, ke li komprenas. Ŝi ja devis seniĝi de li. Kiel ŝi faris tion?

– La tuta arsenalo – deklaris la serĝento. – Nu, marŝu, marŝu al la pordo... Kiu tie estas la posedanto de la loĝejo? Vi? – li turnis sin al Schenk.

– Mi estas nur asistanto de la apotekisto, sinjoro oficiro – konstatis Schenk. – La posedantino estas tiu ĉi Fräulein – li montris al Inga.

La serĝento prenis ŝin je la mentono.

– Nu, se mi trovos ankoraŭ unu alian ĉe vi, tiam vi havos grandajn problemojn. Vi estas bonŝancaj, ke ni ne estas germanaĉoj. Por ion tian Ili mortpafus vin ĉiujn – Li pugnobatis Kloss-on en la dorso kaj ili forlasis la apartamenton.

Estis jam tute hele. Kiam ili iris sur la straton, artilerio denove ekkraketis. Proksime, sur la urbeta ĉefplaco, pafaĵo eksplodis; fontano de tero kaj sablo ŝprucis supren.

Ili alkroĉiĝis al la muro por momento, sed kiam ili ekmoviĝis direkte al la stabo, infero liberiĝis. Germana artilerio bombardis la ĉefplacon; ili ekvidis la muron de la angula konstruaĵo disfali, mallumo ekregis por momento, ili sentis sablon en siaj gorĝoj kaj pulmoj, poste la polvo falis teren, kaj pola tanko rompiĝis tra la rubon. Ĝi retiriĝis norden...

– Serĝento – flustris unu el la soldatoj – la majoro diris pafi la fiulon se ni ne sukcesos alvenigi lin al la stabo ĝustatempe. Kuglon en la kapon, kaj fino.

La situacio iĝis de idiota al vere danĝera. Kloss estis kaptita de malvarma kolero; kion li ĉiam plej timis povus alveni: morto per pola kuglo. Li ne intencis rezigni; li neniam antaŭe rezignis je batalo. Li sentis la tubon de maŝinpafilo sur sia dorso; liaj manoj estis ordonitaj daŭre resti sur lia nuko. Eĉ se li dirus al tiuj knaboj, eĉ se li malkonspirus sin sin, ĉu ili kredus lin?

La serĝento tamen hezitis. Estis klare, ke li estis knabo kompetenta pri la fronto kaj ne iu, kiu farus tro hastajn decidojn.

– Eble ni sukcesos – li diris.

Ili antaŭeniris. La artilerio silentiĝis, mitraloj raslis, fusilkugloj kraketis, kaj ili aŭdis la proksimajn eksplodojn de grenadoj. La strato, malplena ankoraŭ antaŭ momento, baldaŭ fariĝos batalkampo. Pola artilerio retiriĝis tra la urbo. Soldatoj haltis malantaŭ la niĉoj de la muroj, surgenuiĝis sur la ŝtonplatoj, kaj poste saltis reen. Ili ekvidis du knabojn kun kontraŭtankaj fusiloj.

– Ne eblas – la serĝento deklaris trankvile. – La stabo verŝajne jam ŝanĝis sian ĉefsidejon. Ni ne sukcesos – Ili eniris la plej proksiman pordegon.

Kloss pensis, ke la serĝento esence pravis. Kiam la bruo de aŭtomataj armiloj momente kvietiĝis, li klare aŭdis la muĝadon de motoroj. Germanaj kirasitaj unuoj eniris la urbeton. Oni devis urĝe agi. Li forprenis la manojn de sia nuko kaj puŝis ilin en siajn poŝojn.

– Knaboj – li diris pole – tamen vi devas konduki min al la stabo. Se ĝi ŝanĝis sian ĉefsidejon, ni trovos ĝin poste norde de la urbo.

– Vi parolas pole! – ekkriis la serĝento.

– Kaj ne multaj germanaĉoj parolas pole! – ekkriis la sama soldato, kiu trovis walter-on en lia boto. – Li volas elaĉeti sian vivon kaj eskapi for de la morto. Kien vi trenos lin nun?

– Vi faros malsaĝaĵon – diris Kloss, alparolante nur la serĝenton. – Neniu karesos al vi la kapeton pro tio.

Proksima eksplodo. Kloss tuj rekonis ĝin: germana kiraskanono estis pafanta.

La serĝento atente observis lin.

– Mi havas ordonon – li fine anoncis. – Ĉi tie estas jam la fronto, homo...

– Li fuĝos de ni survoje – la sama soldato ekkriis. La riglilo de lia mitralo ekklakis. – Iru al la muro, germanaĉo...

Kloss rigardis la straton. Li povis vidi nur peceton de trotuaro; polaj soldatoj preterkuris ĉiumomente.

– Knaboj – li diris – mi estas...

La soldato interrompis lin:

– Vi mem diris: Kapitano Hans Kloss.

Nur kelkaj sekundoj pli; oni devas frapi la serĝenton kaj salti sur la straton. Ĉu li sukcesos? Malgranda ŝanco; ambaŭ soldatoj probable pafos, kaj unu el ili devas trafi. Ĝuste kiam li estis ĵus faronta sian decidon, li ekvidis Nowak-on kuri laŭ la mezo de la vojo.

– Nowak! – li kriegis.

Tiu tuj haltis kaj saltis en la pordegon. Li spiradis peze.

– Ho Dio – li flustris, per tute nemilitema voĉo. – Mi jam perdis esperon.

– Vi bele estis sekuriganta min!

La bruo de mitraloj fariĝis pli laŭta kaj subite ĉesis; grenado eksplodis sur la strato, kovrante iliajn vizaĝojn per nigra polvo. Ne estis tempo por io ajn. Eĉ ne por malbeni Nowak-on.

La serĝento kaj la du soldatoj, komprenante nenion, sekvis la ordonojn de la leŭtenanto: ili redonis al Kloss liajn armilojn kaj dokumentojn. Poste Nowak ordonis al ili atendi en la pordego. La oficiroj eniris la koridoron; eĉ tie oni povis aŭdi la muĝadon de motoroj.

– Revenu – diris Kloss. – Mi restas. Vi raportos, ke la usona spionservo ankaŭ interesiĝas pri la dokumentoj de Ring. Ili tutcerte estas ĉe la kastelo; mi provos determini la precizan lokon.

– Lasu min resti – flustris Nowak.

– Sensencaĵo. Vi traktos la serĝenton kaj tiujn ĉi du. Ili devas esti senditaj al la malantaŭo. Kaj ke ili ne parolu.

– Jes!

– Nun, rapide: kia estis la situacio?

Nowak ŝatus rakonti la historion detale, sed la sekundoj kalkuliĝis. Nur antaŭ la tagiĝo li sukcesis atingi la regimentestron; li eniris kun mesaĝisto de la bataliono defendanta la sudan randon de la urbo. Germanaj Ferdinandoj jam estis atingantaj la antaŭurbon, la telefonistoj deprenis la linion, la komandanto kaj la stabestro, kurbigitaj super mapo, atentante neniun.

Fine, la majoro ekvidis lin.

– Ĉu vi ankoraŭ estas ĉi tie?– li kriegis.– Ĉu vi volas fali en iliajn manojn?

Nowak tuj raportis, ke li ricevis ordonon klarigi al la regimentestro la taskon, por kiu li estis sendita.

– Vi devus esti farinta ĝin pli frue – deklaris la majoro. – Estas tro malfrue nun. Mi ne volas scii ion ajn; mi havas sufiĉe da propraj problemoj.

Kvazaŭ por konfirmi tiujn ĉi vortojn, pafaĵo eksplodis antaŭ la stabo. Ili aŭdis la frakasadon de fenestroj, fumo kaj polvo plenigis la ĉambron; mapoj kaj paperoj flugis sur la plankon.

La majoro malbenis, kaj ili tri komencis kolekti el la planko la regimentan dokumentaron. La stabestro pakis dokumentojn en skatolon. Nowak prenis ĉifitan paperpecon de la planko. Li vidis kelkajn vortojn en la germana, sed antaŭ ol li povis kompreni ilin, li legis:

Hauptmann Hans Kloss...

Oficiro de germana spionservo Hauptmann Hans Kloss kaŝas sin en la apoteko de Ring.

Li sentis sin paliĝi. Li apogis sin al la tablo.

– Kio estas ĉi tio?– li demandis.

– Tio? Aha... – la majoro mansvingis. – Amuze. Iu submetis tian denuncon. Noton ligitan al ŝtono. Gardisto alportis ĝin. Mi ordonis alporti ĉi tiun Kloss-on... kaj se ili ne sukcesos alveni ĝustatempe...

– Nowak perdis sian sintenon.

– Sinjoro Majoro – li ekkriis – ĉi tio estas... perfido!

– Kion vi diris? – la regimentestro ŝovis la pistolujon al sia ventro.

– Ĉi tiu Kloss, Sinjoro Majoro...

La majoro ekkomprenis.

– Diabloj prenu vin! Ĉu vi ne povis diri? Kuru – li muĝis – eble vi sukcesos...

Li alvenis ĝustatempe. Sed li ne volus resperti tiujn kelkajn minutojn; li kuris laŭ la mezo de la pripafata strato, aŭdante neniujn eksplodojn aŭ la fajfon de kugloj. Iu kriegis: "Teren!"; iu provis haltigi lin... Kiam li aŭdis la muĝadon de motoroj kaj la pafaĵo de kirasita kanono eksplodigis la muron de la angula lu-domo, li perdis esperon... Kaj ĝuste tiam...

Kloss ne interesiĝis pri la spertoj de Nowak. Li resumis ilin mallonge.

– Bone – li diris. – Kaj forkuru. – Li interesiĝis nur pri la denunco. Anna-Maria Elken agis decide, li konfesis, prudente el ŝia vidpunkto. Ŝi certe konkludis, ke se la germanoj revenus tien, Kloss estus minaco por ŝi. Kloss kiel la homo de Ring. Li ridetis. La neevitebla konflikto kun Fräulein Elken fascinis lin.

– Forkuru – li ripetis, poste aldonis pli milde: – Provu eliri el ĉi tio vivanta; mi preferus, ke vi revenu al la armea stabo. – Ĝi ne sonis plej bone, sed Kloss ne povis trovi pli afablajn vortojn nun. Li sciis, ke li alfrontis ludon almenaŭ tiel danĝeran kiel foriri norden kun la pola tilarjoro.

Li ekstaris en la pordego kaj rigardis al la strato. La strato jam estis malplena. Nowak kaj la tri soldatoj malaperis ĉirkaŭ la angulo. Germana tanko eliris el la nuboj de polvo kaj fumo. Ĝi okazis – pensis Kloss, kaj moviĝis en la direkton, de kiu la grenadistoj de la lasta batalanta Reichsmarschal alproksimiĝis.

* * *

La urbo jam estis malsama; la blankaj littukoj malaperis, la fenestroj estis larĝe malfermitaj, kaj svastika flago svingiĝis en la ĉefplaco. Kloss, en sia germana uniformo kun la insignoj de kapitano, malrapide iris laŭ la strato, laŭ kiu la pola tiraljoro retiriĝis kelkajn horojn antaŭe.

Ĉe la angulo, proksime al detruita lu-domo, kuŝis korpo de virino. Li vidis ŝin esti pafita; la Oberst, al kiu li parolis, simple diris: erschossen. Ŝi ne havis tempon deŝiri la blankan littukon. La SS-uloj haltigis la kirasitan trupveturilon kaj trenis ŝin el la domo.

– Ni devas esti senkompataj – diris la kolonelo. – Ni ne estis sufiĉe hardaj antaŭe.

Ĝi estis malfacila konversacio. Nun, dum li malrapide iris al la apoteko de Ring, preterpasante kirasitajn trupveturilojn, li pensis, ke la plej malbona jam estas malantaŭ li. La kolonelo de la kirasita divizio, al kiu la SS-uloj kondukis lin, estis nek facilkredema nek naiva. Li havis la sekan, senespriman vizaĝon de prusa oficiro, el kiu nenio legeblis. Li akceptis Kloss-on kvazaŭ li estus jam atendanta lin.

Nun, rekonsiderante la konversacion, li eĉ estis certa: la Oberst jam sciis ion pri li. Li kontrolis la dokumentojn kaj poste demandis ĉiujn necesajn demandojn: kiel Kloss liberiĝis el la sieĝo, kiujn malamikajn unuojn li renkontis survoje, kial li restis en Bischofsfelde. La respondoj de Kloss estis mallongaj kaj precizaj. Krome montriĝis, ke la Oberst iam servis en la 175-a Divizio kaj konis ĝian kadron intime. Ili parolis nelonge pri Brunner.

– Do vi ne scias, kio okazis al li? – demandis la Oberst.

Kloss ekpensis, ke li ankaŭ ŝatus scii... Cetere, li esperis, ke Brunner ne atingos la stabon de Schörner...

– Mi ne scias – li diris. – Ni ne breĉis kune.

La plej malfacila parto estis klarigi, kiel li sukcesis eskapi de la poloj. Kloss havis striktan regulon: li ĉiam provis teni siajn raportojn kiel eble plej proksimaj al la faktoj. Li supozis, ke la kolonelo eble pridemandos iun el la domanaro de Ring, se li jam tion ne faris... Do li detale rakontis la areston, asertante, ke li sukcesis eskapi ĝuste kiam obuso frakasis la angulan domon.

– Vi estis bonŝanca – murmuris la kolonelo. – Kiu laŭ vi povus esti denuncinta vin?"

Li interesiĝis pri Anna-Maria Elken. Li kompreneble ne diris, ke li scias la nomon, sed li ordonis al Kloss nomi ĉiujn, kiujn li renkontis en la domo de Ring. Ĉiu vorto en tiu ĉi konversacio ŝajnis signifa. Estis eĉ sufiĉe strange, ke la komandanto de fronta unuo postulas tian detalan raporton. Fine, la kolonelo deklaris, ke li sendos Kloss-on al la stabo de la grupo. Nur tiam la kapitano kuraĝis demandi pri la situacio ĉe la fronto. La pruso ekrigardis lin vitrecokule.

– Estas nenia situacio – li murmuris. – Jam ne estas. Bonvolu prizorgi viajn aferojn kaj veturi al la stabo.

Li ricevis sian uniformon kaj razis sin. Kiam li vidis sin en la spegulo denove en la uniformo, li sentis sin kvazaŭ li rigardus fremdulon. Tiel forta estis lia certeco, ke li neniam plu ludos tiun ĉi rolon, kaj tamen denove... Cetere la uniformo malbone konvenis, ĝi estis tro malstrikta, kaj la botoj estis streĉaj.

La SS-uloj en la transportveturiloj ne estis salutantaj milite, ŝajnigante ne rimarki la oficiron. Ili rigardis norden, de kie venis la konstanta artileria kanonado. Nun ĝi estis denove pli proksima ol antaŭ unu horo. Kiom longe ĉi tio daŭros? Semajnon? Du? Sufiĉus por esti mortigita kelkfoje, kaj Kloss tute ne deziris morti ĉe la rando de venko.

Li ekstaris antaŭ la domo de la Ringoj. Kiun li trovus en la loĝejo de la apotekisto? Ĉu la homo de Kolonelo Ring jam raportis sin al la komandejo de la unuo? Kaj Anna-Maria?

Li trovis la enirejan pordon malfermita. En la koridoro, li provis esti kiel eble plej mallaŭta. El la granda ĉambro, nomata ĉi tie kiel la manĝoĉambro, venis la voĉoj de Berta kaj Inga. Unu el ili ŝaltis la gramofonon... Horst Wessel Lied el gratita disko... Kelkaj taktoj interrompitaj de abrupta knaro...

– Kial vi malŝaltas ĝin? – Estis la voĉo de Berta.

– Lasu min sola.

– Ĉu vi ne ĝojas?

– Mi ne scias – jen estas Inga. – Ŝajnis al mi, ke iu envenis.

Eble Anna-Maria?

– Vi preferus Kloss-on, ĉu ne?

Do Fräulein Elken ankoraŭ ne estas ĉi tie... Kloss premis la tenilon de pordo kondukanta al ŝia ĉambro. Ĝi ne estis ŝlosita, kaj ĉiuokaze, ili ne ŝlosis la pordojn ĉi tie. Li ekrigardis en la ŝrankon, tiam ekvidis valizon kaŝitan malantaŭ la sofo. Li malfermis ĝin facile, uzante malgrandan serurrompilon el sia ilaro.

Li rapide ekzamenis la enhavon; li esperis trovi ion, kio finfine konfirmus liajn suspektojn kaj ekskludus la eblecon de provoko. Subvestoj, kosmetikaĵoj, "Mein Kampf," kafoskatolo... La valizo ne havis duan fundon. Li ekzamenis ĉiun objekton unu post unu. La kosmetikaĵoj estis la plej zorgemaj, kompreneble. Li malŝraŭbis lipoŝminkojn, ekzamenis kombilojn, malfermis perfumboteletojn. Nenio. Li ankaŭ ekzamenis la kafoskatolon. Li konis la sistemojn uzatajn en la pola kaj germana agenteco, li neniam antaŭe renkontis usonanojn, aŭ almenaŭ neniam ludis kontraŭ ili. Frapante "Mein Kampf"-on, li faligis la kafoskatolon sur la plankon; ĝi ruliĝis en la mezon de la ĉambro. Kiam li estis levanta ĝin, li jam sciis... La flanka panelo saltis malfermen, rivelante kaŝejon...

Ne tro certa – li ekpensis.

Li ekvidis maldikan ruleton de mikrofilmo; ĝi postulis pli detalan ekzamenon, kompreneble, sed ŝajnis, ke ĝi enhavas fotojn de iuj industriaj strukturoj. Li klinis sin super la valizo por lasi ĉion en ia ordo, kiam la pordo subite ektintis. Li turnis sin abrupte, sed ne havis tempon eltiri sian pistolon... Cetere, li mem ne estis certa, ĉu li devus esti farinta tion. Anna-Maria Elken staris sur la sojlo, en la uniformo de la Sturmführer, kun ŝia armilo preta por pafi.

– Forĵetu tiun ĉi pafilon – Kloss diris indiferente.

– Vi jam sukcesis raporti, ĉu ne? Ĉu vi pensis, ke mi lasos esti kaptita kiel iu ejn idioto?

– Mi admiras vian kuraĝon – li diris nun tute sincere. – De kiom longe vi laboras por la Jankioj?

Ĉu ŝi pafos aŭ ne? Jes, ŝi certe pafos. La sekundoj etendiĝis kiel kaŭĉuko, kaj la situacio aspektis senespera. Li vidis la manon de Anna-Maria, ŝian fingron sur la ellasilo, kaj...

En tiu momento, li ekvidis Ingan en la pordo, kiu estis abrupte ĵetita malfermen. La knabino elbatis la armilon el la mano de Anna-Maria per forta frapo. La pistolo falis sur la plankon.

– Mi aŭdis – flustris Inga, peze anhelante – mi aŭdis vin diri, "Vi laboras por la Jankioj"...

– Dankon, Inga – murmuris Kloss, kaj levis la pistolon.

Li ekrigardis Anna-Marian. Li ŝatus diri: "Ĉu vi vidas, kion vi faris, vi idiotino?".

– Mi savis vian vivon – Inga klare atendis dankon. – Mi tiel ĝojas, ke la poloj lasis vin iri.

– Mi forkuris – li murmuris. Li ludis kun la pafilo de Anna-Maria kaj ne lasis ŝin for de sia vido. Kion diri al Inga? Ke ili ŝercis... Kompreneble, ŝi ne kredus ĝin. Cetere, Fräulein Elken rezignis pri ĉiuj provoj defendi sin.

– Vipuro de Hitler – ŝi flustris, rigardante Ingan. Inga ignoris ŝin.

– Vi agas tiel... kvazaŭ... – Ŝi ne finis. – Ŝi volis ja mortigi vin!

Estis la absoluta vero, tiu knabino savis lian vivon.

Ne povus esti pli idiote – li ekpensis, kaj kisis Ingan sur la vangon. Ŝi ruĝiĝis.

En tiu momento, ili aŭdis la bruon de motoro; aŭto haltis antaŭ la domo. Inga saltis al la fenestro.

– Onklo! – ŝi kriis.

Ne, ĉi tio estis sendube tro multe, eĉ por Kloss. Usona agentino, germana virino de la BDM savanta lian vivon, kaj fine, tiu sperta Abwehr-vulpo, kiu ne estus facile trompita. Mil ideoj venis en lian kapon, kaj neniu el ili indis eĉ funton da viloj.

Inga forkuris el la ĉambro, lasante la pordon malfermita; Anna-Maria sidiĝis sur la sofo kaj postulis cigaredon. Almenaŭ ŝi ne zorgis! Ŝi ludos sian lastan ludon!

Kloss restis ĉe la pordo; li povis aŭdi la konversacion de Inga kaj Ring – ĝi ne estis tute amika, ĉiuokaze. La kolonelo eĉ provis esti afabla, almenaŭ komence.

– Kiel vi fartas, Inga? Mi revenis pli frue ol mi atendis. – Li klinis sin por kisi ŝin. La knabino saltis malantaŭen.

– Ne alproksimiĝu al mi!

Li estis vere surprizita.

– Ĉu vi freneziĝis? Kio okazis?

– Vi pafis al maljuna Marta! – Kloss vidis la vizaĝon de Ring tra la iomete malfermita pordo. La kolonelo estis klare surprizita; li restis silenta.

– Diru al mi – ripetis Inga – ĉu vi pafis Martan!

– Ĉu ŝi vivas?

– Vi ne scias? Vi ordonis, ke oni finu ŝin hieraŭ nokte.

– Ho, jes. – Ring provis denove meti sian manon sur la ŝultron de la knabino, sed Inga subite retiriĝis. – En ordo – li diris. – Mi klarigos ĝin al vi poste. Estu saĝa knabino...

Kloss pensis, ke efektive estus saĝe, ke Inga silentu, sed la knabino ne volis silenti.

– Kiel vi povas tiel diri! Ŝi rakontis al mi ĉion, onklo!

Ankoraŭ kaj tio. Kloss komprenis, ke la vivo de Inga nun estas en danĝero; unu rigardo al la vizaĝo de Ring sufiĉis. La kolonelo de la Abwehr jam estis faranta ian decidon. Kloss larĝe malfermis la pordon kaj ekstaris sur la sojlo. Li decidis interrompi la scenon. Ring tuj ekvidis lin.

– Kiu estas tio?

– Jen Kapitano Kloss – diris Inga. – Ĝuste nun li parolas kun usona spiono, Fräulien Elken. Mi ĵus savis lian vivon, sed li ne montris multan dankemon. Tio ĉi estas belega kompanio, neparolinde – ŝi aldonis.

– Reiru al via ĉambro kaj ne eliru – diris Ring akre. Poste, sen saluti Kloss-on, li eniris la ĉambron de Anna-Maria.

– Saluton, Sturmführer Elken – li diris. – Ni renkontiĝis en la stabo antaŭ ol ni forlasis Bischofsfelden. Ĉu vi memoras?

Anna-Maria rigardis Ring-on sen zorgo, sparkoj ekbrilis en ŝiaj okuloj. Kloss tre scivolis kiel ĉi tiu knabino reagos, ĉu ŝi ludos va banque aŭ provos nei.

– Kapitano Kloss – Ring turnis sin al li por la unua fojo – ĉu vi komencis la pridemandadon?

– Ne, ankoraŭ ne. Mi volis raporti... – Li ne finis. Ring ŝajnis esti denove forgesinta lian ĉeeston.

– Ni ne dorlotas la malamikojn, Fräulien Elken. Ĉu vi estas germanino?

– Ne – Anna-Maria stariĝis. – Mi estas oficiro de la usona agenteco.

Kloss ridetis kontraŭvole. "Kolegino." Oni devas konfesi, ke ŝi ne estas senkuraĝa. Tamen, ŝi decidis ludi va banque. Kaj Ring? Kiel Ring reagos?

Li estis surprizita. Li evidente atendis neojn kaj petegojn. Homoj kiel li ofte miskarakteriĝas kiam ili trovas sin en neantaŭvidita situacio.

– Ho jes – li murmuris– la oficiro de la usona agenteco! Ekde kiam en nia armeo? – Kaj sen atendi respondon, li turnis sin denove al Kloss: – Ili metis ilin en la SS, ĉar estis pli malfacile por ni kontroli tien. Kaj kiel ni povus esti venkintaj la militon?

Kloss, malgraŭ la graveco de la situacio, denove malfacile subpremis rideton. Li pensis, ke li finfine ne volus esti en la ŝuoj de Ring.

– Mi ne intencas respondi iujn ajn demandojn – deklaris Anna-Maria.

– Mi elpremos ilin el vin... Kial vi venis al Bischofsfelde?

– Por havi rendevuon kun vi – estis la respondo.

Ĉi tiu knabino, tamen, ne miskarakteriĝas. Kloss ekrigardis la vizaĝon de Ring; ĝi estis purpura. Kaj tamen la kolonelo ne eksplodis. Kloss bonege komprenis, ke se ne estus la jaro 1945, la sorto de Anna-Maria Elken estus terura. Cetere, ŝi certe kondutus alimaniere.

– Kia konateco – flustris Ring. – Ni instruos vin ne esti impertinenta, bela junulino.

– Vi ne sukcesos. Miaj superuloj — la tono de Anna-Maria nun estis trankvila, konkreta – ordonis al mi renkonti Kolonelon Ring. Tiam, en la stabo, ni ne havis sufiĉe da tempo por bone koni unu la alian.

– Interese.

– Miaj superuloj fidas je la ordinara saĝo de Kolonelo Ring – daŭrigis Anna-Maria. – Cetere, ili scias multe pri vi kaj taksas la sperton, kiun vi sukcesis akiri en la Oriento. – Ĉar Ring silentis, ŝi aldonis: – Donu al mi cigaredon.

Kiam Ring, dirante neniun vorton, eltiris cigaredskatolon el sia poŝo kaj ofertis ĝin al Anna-Maria, Kloss ekkomprenis, ke la situacio prenis turnon, kaj la turnon, kiun li ne antaŭvidis kaj kiun li komencis timi. Fräulein Elken estis lerta ludanto, ŝi tuj ekspluatis ĉiun ŝancon.

– Vi kaŝis la arkivojn de la Abwehrstelle Breslau en la kastelo Edelsberg – ŝi diris sen antaŭparolo.

Ring tuj reagis. Tiu frapo montriĝis tamen tro forta. Li malbukis sian pistolujon kaj etendis la manon al la pistolo. Kloss tuj faris same, ankoraŭ ne sciante kion li faros se Ring decidos pafi la knabinon. Anna-Maria, tamen regis la situacion, pli ol li atendis.

– Ne estu stulta – ŝi nur diris. – Vi sciis, ke Bischofsfelde apartenas al la rusa zono. Kiel vi povis kaŝi tiel gravajn dokumentojn ene de la atingo de la rusoj? Ĉu vi planis lasi al ili la arkivon, aŭ kion? – Nun ŝi provis ludi la rolon de pridemandanto.

– Neniu scios pri la ekzisto de la arkivo – diris Ring. – Kaj vi mortos.

– Bagatelaĵo. La poloj trovos ĝin, kaj ili ankaŭ trovos vin. Ili havas iomete malsaman vidpunkton pri ĉi tiuj aferoj ol miaj superuloj. Se vi transdonos la arkivon al ni, vi ricevos garantion de sekureco, kaj ankaŭ via oficiro.

– Aŭdaco! Vi volas malvalorigi nian laboron, ĉu ne? La poloj volonte pagos ankaŭ por ĉi tiuj paperoj.

Kloss paŝis al la fenestro. La rezulto de ĉi tiu konversacio fariĝis pli kaj pli klara al li. Li nun pensis pri siaj propraj ŝancoj protekti la arkivon ne nur kontraŭ detruo fare de la germanoj, sed ankaŭ kontraŭ la usonanoj. Anna-Maria Elken, kiun li volis savi, kiun li antaŭe traktis kiel neantaŭviditan kaj nenecesan ĝenaĵon, fariĝis minaca kontraŭulo.

Ŝi havis ŝancon. Ring certe havis sufiĉan eskorton kaj transporton por elterigi la arkivon kaj transporti ĝin al la teritorioj, kiujn la usonanoj okupos. Kloss ne povis permesi, ke tio okazu. Tamen antaŭ ol tio okazu, Ring devas gajni lin, Kloss-on, al sia flanko: aŭ subaĉeti lin aŭ likvidi lin – ne estas alia elekto. Li estis certa, ke la kolonelo baldaŭ volos paroli kun li sole.

Kaj tiel okazis. La onklo de Inga interrompis sian konversacion kun Anna-Maria, alvokis Bertan, kaj ordonis ŝlosi la usonaninon en la stokejo, kies pordo malfermiĝis al la koridoro.

– Gardu ŝin, por ke ŝi ne hazarde forkuru – li diris al Berta. Kaj poste li aldone demandis: – Kie estas Schenk?'

– Li ne aperis ekde ĉi tiu mateno – Berta deklaris kaj metis pezan manon sur la ŝultron de Anna-Maria.

Ili restis solaj. La kolonelo silentis longe, poste alproksimiĝis al Kloss. Gracia rideto aperis sur lia vizaĝo.

– Mi aŭdis multe pri vi, Kapitano. Vi supozeble estas brila oficiro, unu el tiuj, je kiuj oni povas kalkuli. Kiel vi alvenis ĉi tien, ĉiuokaze?

– Mi provis trarompi.

– Jes, kompreneble, sed kiel vi eniris ĉi tiun domon?

– Mi estis certa, ke la familio de Kolonelo Ring donos al mi ŝirmejon.

– Tio estas ĉio?

– Tio estas ĉio. – Kloss rimarkis la manon de Kolonelo Ring moviĝantan al la pistolujo. Li enŝovis sian manon en sian poŝon kaj ekpremis la sekurecan riglilon de sia walter. – Mi ne pensas, Kolonelo – li diris seke – ke vi ne seniĝos de mi nun.

– Mi ne intencas – respondis Ring, ne deprenante sian manon el la pistolujo. – Via opinio?

– Mi ne havas propran opinion. Mi estas germana oficiro. – Ĝi ne sonis tre lerte, sed Kloss havis nenion alian en sia maniko. Li povis nur ŝajnigi esti honesta germano. Tago de paradoksoj!

– Ne estu stulta! – Ring iomete levis sian voĉon. – Ni ambaŭ bone scias, ke la arkivo ne devas fali en polajn manojn. Ĝi enhavas informojn pri homoj, kiuj eble ankoraŭ utilas. Ĉu vi certe komprenas tion?"

– Mi komprenas perfekte bone. Mi ankaŭ komencas kompreni, ke vi volas transdoni ĝin al la usonanoj. – Estis longa silento.

– Ĉu vi vidas alian elirejon? – Ring fine diris.

– Ni ne ludu blindkaptadon. La milito alproksimiĝas al la fino, aŭ eble la milito prenos neatenditan turnon. Kiu scias, pli frue aŭ pli malfrue ĉi tiu knabino eble fariĝos nia aliancano.

Jen kion vi kalkulas – ekpensis Kloss. – La malnova germana revo pri ŝanĝo de aliancanoj.

– Ĉu vi kredas je usonaj garantioj?

– Mi kredas je nenio. Sed se ekzistas ŝanco, ĝi estas la sola.

Kion li povus fari? Oni devis daŭre ludi la sufiĉe malkomfortan rolon de honesta germano.

– Tiu ŝanco simple nomiĝas perfido – li diris.

Ĉu Ring eltirus sian pistolon el ĝia pistolujo? Ne, li ne faris tion; li respondis tute trankvile:

– Mi ne ŝatas grandajn vortojn, Kloss. Vi ne diris tion.

– Bone, mi ne diris. – Kloss preparis novan pozicion por si. – Mi komprenas, ke vi devas negoci kun mi – li daŭrigis – ĉar mi hazarde scias sufiĉe multe. Sed diru al mi, kiajn garantiojn mi havas?

– La samajn, kiujn mi havas.

– Ne. Vi estas en pli bona pozicio. Mi parolas pri garantioj por mi mem persone.

Nun Ring etendis la manon al sia pistolujo; Kloss estis pli rapida. Li jam tenis la walter-on en sia mano.

– Mi pafas pli rapide ol vi – li diris. – Mi ne pensas, ke tia solvo estus la plej bona por vi, Kolonelo Ring.

Ring pene reakiris sian trankvilecon.

– Ni ambaŭ estas nervozaj kaj ne regas super ni. Fine diru al mi precize kion vi volas.

– Garantiojn – ripetis Kloss. – Garantiojn, kiuj certigus min, ke vi ne volus seniĝi de mi. Alivorte: diru al mi la precizan lokon, kie la arkivo estas kaŝita.

– En aliaj cirkonstancoj, mi ordonus mortpafi vin. Ni elfosos la arkivon kune.

– Tio ne sufiĉas por mi, Kolonelo. Se mi ne ekscios, kie estas la arkivo, la usona agentino kaj la taŭga raporto estos plusenditaj al la grupa stabo de Schörner. – Li malvarme ĉantaĝis Ring-on, sed sen ia certeco, ke la ĉantaĝo efektive estus efika.

– Blufo – murmuris Ring.

– Ne, komerco. Mi bezonas havi garantiojn, ke vi ne trompos min

– La vorto de germana oficiro.

Ĉi-foje, Kloss ekridis vere honeste.

– Vi ŝercas, Kolonelo Ring.

– La arkivo estas en la kastelo Edelsberg.

– Tion ĉi jam eĉ la usona agenteco scias – respondis Kloss.

– De Inga, ĉu? Tiu Marta malkaŝis la sekreton... Ĉu Inga scias, kiu finmortigis Martan?“

– Ne, ŝi ne scias – respondis Kloss.

– Kaj vi?

– Mi scias. Kvankam tiu homo bone ludis sian rolon. Ĉu vi ne timas lin?

Ili rigardis unu la alian silente. Ĉi tiu homo, pri kiu ili ambaŭ nun pensis, kaj kiu estis ie en ĉi tiu urbo, prezentis minacon al Ring kaj certan ŝancon por Kloss... Jes, sendube ŝancon, sed tian, kian oni ne povas uzi.

– Sensencaĵo! – Ring akre diris. Li ne volis jam konsideri pluajn eblajn komplikaĵojn.

– Do kie estas la arkivo?

La kolonelo ankoraŭ hezitis.

– Bone, mi diros al vi. En Edelsberg Parko, kaŝita en la kelo de deksesjarcenta kapelo. Ĉu tio sufiĉos por vi?"

– Pruvo?

– Ĉi-foje vi ŝercas, Kapitano Kloss.

Ĉu li venkis en ĉi tiu rondo? Li havis neniun garantion, ke Ring diris la veron, kaj eĉ se li dirus, kiel li uzus ĉi tiun informon, kiel li havus tempon uzi ĝin antaŭ ol Ring kaj Fräulein Elken forveturigos la dokumentojn de ĉi tie?

Pli forta artileria kanonado aŭdiĝis de la nordo; germanaj kirasaj kanonoj veturis laŭ la strato, post kiuj sekvis la infanterio; sed ĉi tiu infanterio, kiam Kloss rigardis ĝin el la fenestro, jam aspektis multe pli malbone ol la gvidaj unuoj, kiuj antaŭe okupis Bischofsfelden. Maljunuloj en maltaŭgaj uniformoj, pene kaj silente trenis sin al la batalkampo ne tro malproksima de la urbo.

Ring ordonis al Berta venigi Anna-Marian. Kiam la usonanino eniris la ĉambron, ŝi tuj divenis, ke la interkonsento estis farita. Ŝi diris, ke ŝi ŝatus trinki kafon, kaj ankaŭ ion pli fortan; ĉar en la provizejo estis abomeninde kaj sufoke. Cetere ŝi parolis nur al Ring, traktante lin iom kiel subulon.

Kloss sincere admiris ŝian memfidon, kaj Ring ne protestis. Li alvokis Bertan kaj donis la ordonon. Poste ili sidiĝis ĉe la tablo kaj komencis konversacion pri specifaj aferoj. Anna-Maria ŝatis precizecon kaj aferecon. Ŝi demandis al Ring pri kamionoj, eskorto kaj la ebleco moviĝi sudokcidenten. Ŝi senĝene esprimis malkontenton, ke la germano ne tre konis la situacion ĉe la fronto kaj ne sciis, kie polaj trupoj povus troviĝi. Ring, eĉ iom timeme, poste kun iom pli da urĝeco, revenis al la temo de garantioj! Garantioj estis tio, kio plej interesis lin.

– Vi transportos la arkivon kaj kapitulacos al la usonanoj – Anna-Maria deklaris seke.

– Ni devas esti certaj.

– Neniu estas certa, sinjoro Ring, ankaŭ mi. Kaj vi, krome, ne havas elekton.

– Ni povas batali ĝis la fino – deklaris la kolonelo.

– Vi estas bonvena. – Anna-Maria brile ludis la indiferentecon. – Batalu, se vi volas, por la Führer kaj la Drittes Reich.

– Ni povas detrui la arkivon kaj elimini vin.

– Tio ankaŭ ne rekompencos vin.

– Bluff! – flustris Ring.

– Ni ĉiuj iomete blufas – Anna-Maria ekridis. – Almenaŭ mi havas verajn kartojn.

En tiu momento, Berta enportis pleton kun poto da kafo, botelo, du tasoj kaj du glasoj. Ŝi ĵetis surprizitan rigardon al la sidantoj ĉe la tablo.

– Bonvolu alporti trian manĝilaron – ordonis Ring, ne rigardante Bertan.

Ĝi estis eraro. Kloss tuj komprenis, ke Kolonelo Ring faris sian unuan gravan eraron. Unu ekrigardo al Berta sufiĉis por kompreni, kio trairis la menson de la maljuna kuiristino. Ŝi forlasis la ĉambron senvorte, revenante momenton poste kun tria taso kaj tria manĝilaro.

Kloss estis preskaŭ certa, ke Berta, kiu denove pendigis portreton de la Führer super sia lito en la kuirejo, nun iros al la oficejo de la germana komandanto en la ĉefplaco. Por momento li hezitis ĉu averti Ring-on, sed komprenis, ke se li farus tion, tiam li farus eraron. La sorto de la kolonelo ne koncernis Kloss-on; li zorgis pri la arkivo kaj...

Li sciis, ke li estas decidita savi Fräulein-on Elken, malgraŭ ĉio. Kaj Fräulein Elken ŝajnis tute ne rimarki lin. Ŝi ankaŭ ne rimarkis la vizaĝon de Berta, ne vidis la malamon en la okuloj de la maljunulino.

Mia aliancanino – pensis Kloss – estas danĝera kontraŭulo, sed ŝi faras tro multajn malgrandajn erarojn, kiuj povus kosti al ŝi kare.

Li trinkis sian glason kaj leviĝis de la tablo. Li direktis sin al la pordo.

– Kien vi iras, Kapitano Kloss? – Ring demandis minace. – Ni ĉiuj baldaŭ foriros de ĉi tie, tuj kiam la kamiono alvenos.

– Ĉu vi jam sukcesis aranĝi la kamionon? – Kloss ekridetis.

– Bonvolu ne zorgi pri tio.

– Kaj ankaŭ pri mi bonvolu ne zorgi, Kolonelo Ring.

* * *

Inga estis en sia ĉambro. Kiam li eniris, ŝi abrupte saltis de la sofo; larmoj elfluis el ŝiaj okuloj.

– Bonvolu, lasu min sola! – ŝi ekkriis.

Kloss sidiĝis sur la sofo kaj tiris ŝin al si. Li kompatis la knabinon. Li vidis ŝin funebri la morton de Marta Stauding, poste ŝi savis lian vivon. Ŝi estis edukita de nazia patro, studis en nazia lernejo, kaj ĉeestis BDM-kunvenojn, sed ankoraŭ estis io en ŝi, kio estis naskanta esperon...

– Ĉu vi vidis Bertan? – li demandis.

Jes, la kuiristo vizitis ŝin, kaj poste ŝi iris en la urbon. Tre lastatempe. Ŝi ne parolis kun ŝi. Inga tute ne volas paroli kun iu ajn; ŝi volas esti sola.

– Aŭskultu, Inga – diris Kloss. – Foriru de ĉi tie. Foriru el ĉi tiu domo kaj kaŝiĝu ĉe iu amikino, ĉe iuj konatoj.

– Mi? Kial? – ŝiaj okuloj brilis. – Kial ĉi tiu zorgo? Vi ŝajnigas zorgi pri mi.

– Mi ŝajnigas nenion, knabino. Vi savis mian vivon, kaj nun mi volas savi la vian. Vi estas en danĝero.

– Mi? Lasu min sola. Mi ne plu fidas iun ajn. Mi kredis mian patron, kaj mi kredis mian onklon. Nun ĉio estas egala al mi.

– Ĉu vi scias, kial Marta mortis?

Inga alpremis sian kapon al la kuseno. Li karesis ŝian hararon; li pensis, ke necesos multe da tempo kaj peno por vere savi knabinojn kiel ŝi.

– Marta vidis tro multe – li diris malrapide. – Ŝi vidis, kiel Ring murdis la laboristojn, kaj poste, pli grave, kiel ili enfosis la pakaĵojn sub la adorejo en la parko.

– Tio ne estas vera! – Inga ekkriis. – Ili estis ĵetantaj la pakaĵojn en la subteraĵon. La enirejo estas en la korto, dekstre de la pordego... – Ŝi abrupte interrompis, rigardante Kloss-on kun hororo.

Do tamen Ring mensogis al li; ĝi signifis, ke la kolonelo estis decidita murdi Kloss-on antaŭ ol la arkivoj estos eligitaj. Ĝi ankaŭ signifis, ke Inga devis morti.

– Forkuru de ĉi tie kiel eble plej rapide – li ripetis – kaj provu eliri el la domo tiel, ke iu ajn ne rimarku vin.

– Vi estas freneza – ŝi flustris.

– Ne, mi ne estas freneza. Vi havas aferon kun homoj kapablaj je ĉio. Tiu, kiu mortigis Martan, ne ŝparos vin.

– Kiu finis Martan?

Kloss stariĝis.

– Vi scias tro multe ĉiuokaze, Inga. Kuru for.

– Ne.

– Ĉi tiuj estas krimuloj.

– Pri kiu vi parolas, Sinjoro Kapitano? – ŝi diris subite, tre trankvile. – Ĉu vi parolas pri la germanoj?

– Jes – li diris – pri la germanoj.

Ŝi saltis al la pordo. Ŝi ankoraŭ ekstaris en la pordo, rigardante lin per flamantaj okuloj.

– Mi ankaŭ estas germano. Kaj vi ankaŭ. Devas esti germanoj, kiuj ne murdas, kiuj ne konspiras kun usonanoj; kiuj ne vendas sekretojn, kiuj batalas...

– Inga! – li ekkriis.

Ŝi jam malaperis. Li ankoraŭ vidis ŝin tra la fenestro; ŝi kuris laŭ la strato, laŭ la mezo de la vojo direkte al la ĉefplaco, probable al la germana komandejo. La soldatoj en la transportilo rigardis ŝin. Li pensis, ke li denove malsukcesis; li ne sukcesis savi ĉi tiun knabinon.

Li paŝis en la koridoron. Li supozis, ke li ne havas multan tempon restantan antaŭ ol aperos la homo, kiun Ring bone konis kaj decidis forgesi. Li sciis, ke la fina akto estos tre malfacila. Li ankoraŭ ne havis planon, nur kelkajn ideojn, kelkajn fareblajn ideojn en certa, tre specifa situacio...

Li iris al la pordo kondukanta al la ĉambro de Anna-Maria. Ring kaj Fräulein Elken parolis sufiĉe laŭte, tiel laŭte, ke li povis kompreni preskaŭ ĉion. Ili parolis pri li.

– Kiam Inga menciis la kastelon Edelsberg? – li aŭdis la voĉon de Ring.

– Hieraŭ vespere.

– Ĉu Schenk estis tie?

– Li estis.

– Kaj Kloss?

– Li ankaŭ. – Li aŭdis la mokadon en la voĉo de Anna-Maria. – Manko de fido, ĉu? – diris la usonanino. – Kaj manko de lojaleco. Tio estas tipa en via armeo, cetere.

Mallonga rido de Ring.

– Kloss ne plu vidos la kastelon Edelsberg, mia kara.

Poste la rido de Anna-Maria. Kloss rimarkis kun surprizo, ke ŝia reago vundis lin. Kion li atendis? Ke ŝi defendos lin, ke ŝi avertos lin pri Ring? La usonanino havis neniun kialon senti simpation aŭ dankemon por la oficiro de la Abwehr, Hans Kloss.

Li revenis al la ĉambro de Inga kaj lasis la pordon duonmalfermita. Li eltiris sian servopistolon el la pistolujo, malsekurigis ĝin, kaj atendis. Li estis certa, ke Ring komencos serĉi lin. Li ne eraris. Post kelkaj minutoj, li aŭdis paŝojn en la koridoro. La malpleneco de la domo certe surprizis la kolonelon.

– Berta! – li ekkriis. – Inga! Kie vi estas? – Kaj poste: – Kapitano Kloss!

Li restis silenta. Li atendis, kun sia armilo pafpreta. Li aŭdis la voĉon de Anna-Maria; ŝi ekkomprenis tro malfrue.

– Ŝajnas, ke ni faris eraron, Kolonelo. Oni ne devis ellasi iun ajn de ĉi tie.

– Sensencaĵo! – li muĝis. Li malfermis la pordojn al ĉiu ĉambro unu post la alia; Kloss ekvidis lin stari sur la sojlo kun pistolo en la mano.

Li ĵetis seĝon en la kolonelon, la armilo falis kaj ruliĝis trans la plankon. Ring sukcesis pafi, sed jam maltrafis.

– Vi miskalkulis – diris Kloss. – Mi ne estas tiel facile eliminebla.

– La kamiono estos ĉi tie en kelkaj minutoj – Ring provis reakiri sian memregadon. – Ni veturos kune. Mi promesas al vi sekurecon, Kloss.

– Vi ne plu veturos ien, Kolonelo Ring.

– Kie estas Inga?

Kloss levis la ŝultrojn.

– Mi maltrankviliĝas pri Inga – li diris sincere. – Se ŝi ne estas prudenta...“ – li interrompis. Li ekvidis Anna-Marian en la pordo. La usonano tuj komprenis la situacion.

– Vi sinjoroj tamen ne sukcesis atingi interkonsenton – ŝi diris.

– Kapitano Kloss freneziĝis – murmuris Ring.

– Kolonelo Ring decidis elimini min – Kloss ridetis, – pri kio vi sciis, cetere. Sed li ne sukcesis ĝin plenumi.

La usonano rigardis ilin sufiĉe indiferente. Ŝi ekrigardis la pistolon de Kloss, daŭre celantan la kolonelon. – Al mi, sinjoroj, estas tute egale, kiu eligos la arkivon. Se vi scias – ŝi diris al Kloss – kie ĝi estis kaŝita, pafu lin, kaj ni veturos kune.

– Stultuloj! – ekkriis Ring. Miaj homoj estas sur la kamiono. Kaj nur mi scias, kie estas la arkivo.

– Kolonelo Ring forgesis kelkajn etaĵojn – flustris Kloss – etaĵojn kiel Berta kaj Schenk.

– Vi denuncis nin?! – Ŝajnis, ke Ring ĵetos sin al Kloss, indiferenta pri la danĝero. – Tiu ĉi damnita idioto denuncis nin!

– Tion ĉi jam certe faris Berta.

Anna-Maria, tamen decidis aliĝi al la ludo.

Ŝi alproksimiĝis nerimarkite al la loko, kie kuŝis la pistolo de Ring. Ŝi kliniĝis.

– Ne provu ĝin – diris Kloss. – Mi ne konsilas ĝin al vi.

– Ĉu vi volas transdoni nin al la Gestapo? – Ŝi nun rigardis la kapitanon kun malamo.

Respondo ŝajnis nenecesa. Ili aŭdis la muĝon de motoro, la aŭto haltis antaŭ la domo, kaj momenton poste, pezaj paŝoj ekeĥis. La enirejpordo krakis.

La asistanto de la apotekisto, Wilhelm Schenk, ekstaris sur la sojlo en la uniformo de la Sturmbannführer.

Kloss pensis, ke nenio formas germanojn pli bone ol la uniformo. Ĉi tiu estis malsama homo, kaj tamen la sama, al kiu Kloss ordonis ĵus hieraŭ demonstri la germanan saluton. Estis li, kiun Kolonelo Ring lasis gardi la arkivon de la Abwehrstelle Breslau: Wilhelm Schenk, decidita finplenumi sian taskon. Li staris sur la sojlo, malzorge tenante sian pistolon. Li tuj taksis la situacion ĝuste, kaj grimaco simila al rideto aperis sur lia vizaĝo.

– Herr Hauptmann Kloss – li diris – kondutis kiel deca germano finfine… Kaj vi perfidis, Ring. Mi ne atendis, ke vi ne eltenos. Montriĝas, ke al vi mankis fido je la Führer kaj la Reich. – Poste li turnis sin al Anna-Maria: – Mi divenis, kiu vi estas, fiulino.

Ring silentis; tamen li ne scipovis ludi ĝis la fino.

– La arkivo estos sekura – Schenk daŭrigis.

– Via Inga – li turnis sin reen al Ring – estas mortinta. Fakte, mi eĉ iom kompatas ŝin, ĉar ŝi estis pli honesta ol vi. Mi devis mem elimini ŝin. Ŝi sciis tro multe.

Kolonelo Ring ĵetis sin planken kaj kaptis sian pistolon. Li ne sukcesis. Wilhelm Schenk pafis sen celi.

– Jen kiel perfiduloj mortas – li konstatis.

Kloss sciis, ke li nun pafos Anna-Marian. Kaj Anna-Maria ankaŭ sciis tion. Li vidis neniun timon en ŝiaj okuloj, nur rezignacion. Ŝi apogis sin kontraŭ la muron kaj atendis. Norde, la artilerio trembruis pli kaj pli laŭte.

Kloss vidis la manon de Schenk kaj lian fingron ripozantan sur la ellasilo. Li devis tuj decidi. Ne estis tempo por io ajn; li simple devis pafi celtrafe. Li pafis celtrafe.

Schenk falis sur la plankon, kaj Kloss ekvidis la grandegan surprizon en la okuloj de la usonanino. Surprizon, kaj poste deliran ĝojon: ĉi tiu virino jam sukcesis adiaŭi la vivon.

Ili aŭdis paŝojn. La homoj de Schenk, kiujn la Sturmbannführer lasis en la aŭto sur la strato, eniris la domon. Estis du.

Kloss ekrigardis tra la fenestro. Li ekvidis malplenan terenan veturilon parkitan antaŭ la domo. Sinjoro Sturmbannführer ne alveturis kun tro grandnombraj korpogardistoj.

Li transdonis al Anna-Maria la pistolon de Ring.

– Pafu celtrafe, kaj poste rapide al la aŭto!

– Mi komprenas – ŝi flustris.

Kloss konis la senton kiam sekundoj treniĝas kiel minutoj... Ili devus jam esti ĉi tie, ili devus jam eniri la ĉambron; li aŭdis iliajn voĉojn en la koridoro. Li ekrigardis Anna-Marian.

Ĉi tiu knabino tamen sciis kiel regi sin. La armilo ne tremis en ŝia mano.

Jen ili estas! Anna-Maria kaj Kloss pafis samtempe. La SS-uloj falis sur la plankon.

En la ĉambro plenigita per fumo kaj polvo, ili jam ne vidis siajn proprajn vizaĝojn. Ili revidis ilin denove, kiam ili troviĝis sur la ŝoseo kondukanta al la Kastelo Edelsberg. Kloss premis la gaspedalon pli forte; la ŝoseo estis malplena, brilanta en la subiranta suno.

Ili enveturis sur la kastelan vojon, borderitan de antikvaj arboj. Kloss haltigis la aŭton. Nur tiam li povis trankvile ekbruligi cigaredon. Li ofertis unu al Anna-Maria. Ili fumis silente, rigardante la Kastelon Edelsberg, akre siluetigitan kontraŭ la blua ĉielo.

– Kion vi planas fari nun? – demandis Anna-Maria. – Kiel ni portos la arkivon al la usona zono?

– Vi ŝercas – diris Kloss.

Ŝi rigardis lin surprizite.

– Vi ne scias kie estas la arkivo – ŝi divenis.

Li eksplodis en ridon.

– La arkivo, kara aliancanino, falos en la ĝustajn manojn. Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas?

Li vidis la okulojn de Anna-Maria larĝe malfermitajn.

– Mi perdis ĉi tiun rundon – ŝi flustris. – Sed sciu, Hans, aŭ kia ajn estas via nomo, mi tute ne bedaŭras ĝin. Mi tute ne bedaŭras ĝin – ŝi ripetis. – La tuta kastelo estas je nia dispono. Ĉu ni iru?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.