La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VETO PLI GRAVA OL LA VIVO

Aŭtoro: Andrzej Zbych

©2026 Geo

La Enhavo

X: EN LA NOMO DE LA POLLANDO

Kloss havis kelkajn aferojn por prizorgi en la garnizonkomandejo tiun matenon, do li profitis la okazon por forlasi la oficejon pli frue. Lia estro, grumblema Oberst von Ossetzky, seka kiel bastono, kun la ĉiama acida vizaĝo de viro suferanta je galveziko, forveturis al Lvovo por informkunveno de la estroj de la Abwehr "Ost" taĉmentoj, do Kloss ne necesis raporti al iu ajn.

Mansvinge li forpelis kelkajn rikŝojn volantajn proponi al li servojn, kaj pro kutimo prefere ol neceso, li pririgardis ĉiun el la rikŝistoj por certigi, ke ne estas hazarde inter ili vizaĝoj, kiujn li konas de ie, ĉar tio signifus, ke oni lin sekvas. Li mense notis, ke li neniam antaŭe vidis iun el ĉi tiuj knaboj portantaj trikitajn ĉapetojn, do li jam trankvile turnis en Koszykowan straton.

Li haltis antaŭ ŝuomontrofenestro por rigardi la homojn, kiuj lin sekvis, sed li ankaŭ vidis nenion suspektindan. En la fenestro staris unu paro da elegantaj altsupraj ŝuoj, nomitaj "oficiraj ŝuoj", la plej ŝatata krurvesto de vira junularo en tiuj jaroj. La gracia linio de la ŝuoj allogis eĉ germanajn oficirojn. Multaj el ili paradis en "oficiraj ŝuoj" faritaj de varsoviaj ŝuistoj. Kloss rememoris, ke eĉ la nove nomumita vicestro de la Sonderdienst en Varsovio, Hauptsturmführer Neumann, vestis siajn kurbigitajn krurojn per polaj ŝuoj – kaj li ridetis al la bildo. Tamen li mem neniam pensis pri ŝanĝo de la eluzita, regulara piedvesto de Wehrmacht-oficiro, kiu faldiĝas super la maleolo en regulan faldaĵon. Li ne ŝatis la uniformon, kiun li devis porti, kaj la penso plibeligi la malaman vestaĵon naŭzis lin.

Li iris Mokotowskan straton transen. Estis malmulte da trafiko en ĉi tiu parto de Koszykowa, malnombraj civiluloj moviĝis proksime al la muroj de la domoj, kvazaŭ ili estus pretaj kaŝiĝi en la pordego en ajna momento. Estis ankaŭ malmultaj uniformitaj germanoj – kvankam ĝi estis la centro de la germanokupata distrikto de Varsovio – en tiu tempo ili sidis okupate ĉe skribotabloj en la multnombraj "Amt"-oj en tiu ĉi distrikto, plenigante kun germana pedanteco sennombrajn sekciojn de skribaĵoj, raportoj kaj diagramoj, pri kiuj Berlino estis ankoraŭ preskaŭ nesatigebla.

La arboj en Aleje Ujazdowskie jam estis verdaj, kaj Kloss estis feliĉa enspiri iom da freŝa aero en siajn pulmojn. Io mirigis lin pri la bildo de tute malplena strato en ĉi tiu horo. Dum momento li ne povis kompreni la kialon de sia miro. Nur kiam nigra Mercedes kun nazia flageto sur sia kotŝirmilo muĝis preter li, Kloss komprenis, ke la ĉarmo rompiĝis. Dum momento, estis neniu Field Grau uniformo aŭ flago en lia vidkampo, kaj aŭdiĝis neniu sono de la bruado de nailitaj ĝendarmaj botoj. La aleoj estis kiel antaŭe — kvietaj, belaj, trankvilaj. Nur la Mercedes, kiu bremsis ĉe la enirejo de Aleja Szucha, memorigis lin en kies manoj estis Varsovio. Kloss turnis sin en tiu direkto; nigra, ruĝa kaj blanka bartrabo malrapide leviĝis, tri SS-uloj en falantaj suraŭgen kaskoj kontrolis la ID-kartojn de la Mercedes-pasaĝeroj.

Plifortigitaj rimedoj de sekureco post la lasta sukcesa atenco – li konstatis, kaj tiu ĉi penso plezurigis lin, ĉar ĝuste li, Kloss, scias certe, ke neniu antaŭzorgrimedo helpos, kaj ke la kondamnoj, eldonitaj de la pola rezistado, daŭre estos plenumitaj.

Li transiris la straton kaj, jam de malproksime, ekvidis sur benko maljunan, malbone vestitan homon kun cigaredstumpo algluita al la lipo. Podlasiński ĉiam estis akurata. Al neniu observanta Kloss-on ĉi momente ne povus veni en la kapon ideo, ke tiu kompatinda maljuna polo, provanta malsukcese konservi siajn eluzitan vestaĵojn en iagrade bona stato – tipa emerita oficisto – kaj tiu glata, fleksebla oficiro kun vizaĝo kiu povus aperi en la frenezaj libroj de teoriistoj pri rasismo kiel la plej perfekta ekzemplo de la pura nordia raso, povus havi ion komunan.

Nu, la maljunulo verŝajne rimarkis, ke la germana oficiro ekbruligis cigaredon, tial do li leviĝis de la benko kaj sekvis lin en distanco, kiun diktis la respekto kaj timo. Li verŝajne esperas, ke la juna oficiro ne finos sian cigaredon, ke li senzorge ĵetos la stumpon ien, dispremitan sub la ŝuo. Ĉu la plej ruza agento povus supozi, ke la cigaredo, kiun la maljunulo ĵus levis kaj metis en stanan tabakskatolon kun portreto de maristo pentrita sur la kovrilo, enhavas kelkajn informojn, kies malkaŝo elmontrus kaj la oficiron ĵetantan la nebruligitan cigaredon kaj la maljunulon al la akuzo de ĉefa perfido?

ASed feliĉe, neniu observas ĉi tiun scenon, kaj eĉ se iu observus, estus malfacile pensi, ke ĉi tiuj du homoj povus havi ion komunan.

Kloss rapidigis sian paŝon, kvazaŭ li subite ekhavis malmulte da tempo, kaj tamen liaj veraj devoj kiel Abwehr-oficiro ankoraŭ estis venontaj. Li devos pridemandi kelkajn soldatojn, kiuj estis kaptitaj ie ebrie malbenante la militon, Nacisocialismon kaj ilian karan gvidanton. Kio povas helpi ĉi tiujn kompatindajn, trompitajn knabojn, kies okuloj, bedaŭrinde, komencas malfermiĝi tro malfrue? De tempo al tempo, li detruos iun pli kulpigantan atestaĵon de fervora spiono kaj proponos mildigajn cirkonstancojn en la pridemandadraporto. Ĉi tio ne multe helpos ĉi tiujn soldatojn, oni scias, kio atendas ilin - militkortumo kaj punkompanio ĉe la orienta fronto.

Li pensis, ke verŝajne Podlasiński jam atingis la malbelan secesian loĝdomon sur la strato Mokotowska, li elverŝis manplenon da cigaredstumoj sur la kuirejan tablon, inter kiuj nur unu, forlasita de Kloss, estas grava, kaj la ceteraj nur servas al la rolo de kamuflaĵo, nun li delikate tranĉas la silkpaperon, elprenas pecon da maldika folio kaj kliniĝas super la informoj skribitaj per etaj literoj. La unua koncernas la submarŝipon U-265, kiu sukcesis eniri Nordan Maron.

Aŭ eble Podlasiński indiferente preterpasis la angulan domon de la strato Mokotowska, turniĝis en Wilczan kaj nur tiam supreniris la ŝtuparon por malfermi per unu el kvar ŝlosiloj la pordon, sur kiu estis ŝraŭbita eleganta latuna plato kun la nomo Feliks Żytogniewski?

Podlasinski? Kial ĝuste Podlasiński? – li demandis sin. – Ĉu tio estas vera nomo? Kiam ajn li pensis pri li, li ĉiam nomis lin Podlasiński. Foje Józef. Kaj tiu ĉi homo, tiu ĉi nerimarkinda maljunulo el Aleje Ujazdowskie, kiu kolektas cigaredstumpojn ĵetatajn de germanaj oficiroj, uzas eĉ kvar nomojn, kaj tio en la tempo, kiam akiri falsajn paperojn je alia nomo fariĝis afero de vivo kaj morto por multaj homoj. Podlasiński estas malriĉa emerito, homo profitanta de RGO-monhelpoj, pia, eta eksoficisto, kiu kun la reguleco akirita dum la tempoj kiam li estis subreferento en la urba oficejo, venas ĉiutage al frua meso en la Preĝejo de la Savanto.

Tamen, Feliks Żytogniewski, kiu luas loĝejon sur la strato Wilcza, estas tute alia homo (kaj neniu povus scii, ke estas sekreta pasejo kaŝita per vestoŝranko inter la loĝejoj de Podlasiński kaj Zytogniewski).

Nezorgema bienulo, kiu estas sufiĉe bonhava, kiu ne malŝatas komerci kun germanaj intendantoj kaj ĉiufoje kiam li restas en Varsovio li uzas la servojn de kazino organizita de la okupanto por homoj samaj kiel li.

Żytogniewski, siavice, estas la evidenta malo de Franciszek Buła, la posedanto de kvar duĉevalaj platformoj, kiujn li fiere nomas ekspedfirmao.

Ĉiutage de la deka ĝis la kvara, Buła sidis en la oficejo ĉe la telefono, akceptante petojn por transporto de mebloj aŭ kontingentaj terpomoj. Kaj kvankam ĝi povas ŝajni strange, lia firmao, t.e. kvar koĉeroj konstante ebriaj pro nigra brando, plenumis tiujn ordonojn sufiĉe efike. Ĉu tiu ĉi solida etburĝo, patrioto, sendube, sed ĝuste en etburĝa stilo, malamanta la germanojn sed riĉigante sin de ilia ĉeesto, kiu baris ĉiujn aliajn transportrimedojn en Varsovio ol ĉevaltira transporto, ĉu tiu ĉi homo, fiere montranta dikan moton kaŝrigardantan el sia vestpoŝo, povus havi ion komunan kun la perfidulo kaj renegato, Vitalis Kazimirus?

Iam polo, li nun rapide fariĝis litova naciisto kaj servas al la germanoj kiel konsultisto de la Ĉefa Sekureca Oficejo de la Reich pri la okupataj litovaj teritorioj. Almenaŭ tion oni povas legi el liaj paperoj. Kaj la dokumentoj verŝajne estas pli aŭtentaj ol la veraj, ĉar ili estis produktitaj de la plej bonaj specialistoj en la industrio, kiuj decidis, ke nomumi Kazimirus al posteno, pri kiu la Ĉefa Sekureca Oficejo de la Reich neniam eĉ revis, estus pli sekura ol provizi al li paperojn de unu el la ekzistantaj germanaj oficejoj. La germanoj mem perdiĝas en la komplika maŝino de nazia burokratio.

Post ĉiu renkontiĝo kun Podlasiński, Kloss sentis ekflamon de admiro por tiu ĉi homo. Verdire li mem transformiĝis en germanon, li ludis la rolon sukcese dum kelke da jaroj, li tiom proksime ligis al ĝi...

Sed Podlasiński ludas kvar rolojn samtempe kaj estas aŭtentika en ĉiu el ili.

Gardisto baris lian vojon.

– Mi tre bedaŭras, paspermeson, sinjoro leŭtenanto.

Enpensiĝinte, li ne rimarkis, ke li atingis la konstruaĵon de la varsovia garnizona sidejo. La soldato salutis kaj malfermis al li la pordon.

* * *

Estis kiel Kloss antaŭvidis. Józef Podlasiński eniris la malpuran pordegon de obskura loĝdomo sur la strato Mokotowska, preteriris la unuan kaj la duan kortojn, kaj nur en la tria, unue babilinte kun la prizorganto, li rigardis la fenestrojn de sia loĝejo. La kurteno estas tirita, ĉio estu en ordo.

Al la hodiaŭa renkontiĝo kun Kloss li ne prenis Mundek-on, dekok-jaraĝan ruzulon el Ludna strato, kiu kutime akompanis lin je sekura distanco de tridek metroj, preta ĉiumomente atingi la parabel-pafilon kaŝitan en la pantalonpoŝo. La afero estis, ke Adam devis veni antaŭ la tagmezo, ili ne determinis specifan rendevuo-tempon, Józef timis, ke li ne trovos lin hejme, ke li ne venos nur posttagmeze, kaj tio malfaciligos la aferon pri plua transsendo de enhavo de la eta paperfolio. Do li lasis Mundek-on por haltigi Adam-on se necese, do antaŭ ol li eniris la domon, li instinkte rigardis la kurtenon en la fenestro, ĉar li sciis, ke Mundek, se li troviĝus en danĝera situacio, li ĉion farus por averti lin pri la danĝero. Mundek ne estis en la eta kuirejo, kiun oni eniris rekte de la ŝtuparo. Li enŝovis sian distaŭzitan kapon en la pordon nur kiam Podlasiński, trovinte la unu bezonatan cigaredstumpon en amaso da cigaredrestaĵoj, elprenis la malnovan Underwood-on el la kuireja ŝranko kaj komencis konverti la informojn pri la movo de iu submarŝipo en vicon da nombroj, inter kiuj superregis unuoj, trioj kaj sepoj.

– Adam ne estis tie? – li demandis.

– Li estis – diris Mundek. – Post duonhoro li vizitos grafon Żytogniewski.

– Bone. Vi povas dormi pluen.

Li sendis la knabon al lia ĉambro, ĉar, kvankam li bone konis lin kaj ĉiutage konfidis sian vivon al liaj refleksoj, okulo kaj lerteco, tamen li ne volus, ke la knabo rimarku, ke la libro kiun Podlasiński havis malfermitan sur la tablo apud la noto skribita per klara manskribo de Kloss, trovita en la cigaredstumpo, estis titolita "prokuroro Alicja Horn". Tiu ĉi romano, moda antaŭ la milito, estis la ĉifroŝlosilo por la tuta reto funkcianta en Varsovio ĉi-monate. Ju malpli la knabo scias, des pli bone. Li jam scias multe, ekzemple, ke Podlasiński kaj Zytogniewski estas la sama persono. Ĉi tio ne povus esti evitita.

Adam scias eĉ pli. Li konas ĉiujn kvar el liaj enkarniĝoj; sed Józef fidas Adam-on senlime. Li pasigis du jarojn kun li en la sama ĉelo en Rawicz. Du jarojn sole kun homo tage kaj nokte – tio sufiĉas por fidi tiun homon.

Pri liaj enkarniĝoj scias ankoraŭ Kloss, sed tio estas tute alia afero. Ne estis Józef kiu decidis ĉu li povas fidi Kloss-on, la centrejo decidis por li. Simple iun tagon, antaŭ ok monatoj, li ricevis urĝan kriptogramon de la centrejo, el kiu li eksciis, ke de tiu tago li kaj liaj homoj estis metitaj je la ekskluziva dispono de agentecoficiro, kodita J-23.

Kaj kelkajn tagojn poste, kiam en la enkarniĝo de Franciszek Buła li ripozis laŭ sia plej ŝatata maniero: nutrante cignojn en la parko Ujazdowski, apud li sidiĝis juna homo en nazia oficira uniformo kaj, plej neatendite, en la plej pura pollingvo, eldiris tripartan pasvorton. Ekde tiam ili estas en konstanta kontakto. Ĉiu tago alportas al li, se ne rektan renkontiĝon, tiam almenaŭ telefonvokon aŭ noton en unu el la kaŝejoj aŭ, kiel hodiaŭ, en cigaredstupo.

Li ĵus finis ĉifri la raporton, kiam li aŭdis la obtuzan sonon de sonorilo. Sen veki Mundek, li malfermis la pordon de la kaverna vestoŝranko, eniris, flankenpuŝis ĝian malantaŭan muron kaj trovis sin en simila, kvankam certe pli eleganta kaj stila vestoŝranko en la dormoĉambro de Feliks Zytogniewski. Li surmetis sur sin floran silkan dormrobon, kaj ĉi tiu nova kostumo ŝajnis transformi lin interne. La kurbiĝinta emerito restis ie malantaŭ la muro, kaj tie ĉi, direkte al la pordo paŝis maljuna ĝentlemano, homo, kiu ĉiam havis monon, havas ĝin nun, kaj atendis havi ĝin estonte.

Tra la okulario de la gvatfenestreto li ekvidis la randon de la magistrata ĉapo de Adam, poste liajn okulojn. Li rigardis profunden; la gvatfenestreto estis metita tiel, ke oni povis libere vidi kaj la supran etaĝon kaj tiun duonetaĝon malsupre. Ĉio estis en ordo, Adam estis sola.

– La gasfakturo, sinjoro grafo – li ekridetis petole, kiam li eniris la malfermitan pordon. Li neniam neglektis tiun ĉi formulon, kvankam ĝi estis destinita al iu, kiu povus stari ĉe la pordo en unu el la najbaraj loĝejoj. Li lumigis elektran poŝlampon sur la gasmezurilon, zorge notis la kvanton da gaso uzata sur la kvitanco, akceptis la monon, lerte separante de ĝi papereton, kiun li enŝovis en la randon de sia ĉapo.

– Kiel vi fartas, Adam?

– Ĉio estas en ordo, estro. Kiam vi sendos min al la arbaro kiel vi promesis? Mi ricevos varikojn pro ĉi tiu grimpado supren kaj malsupren laŭ la ŝtuparo.

– Mi bezonas vin. Ĉu vi memoras kie venontsemajne?

– En la ekspeda firmao. Mi memoras.

Ili forte premis al si la manojn. La vizito de la gasenkasigisto ne daŭris pli longe ol ĝi devis. Ili ambaŭ estis spertaj konspirantoj kaj sciis, ke eĉ io tiel bagatela kiel prokrasti la viziton de la enkasigisto povas kaŭzi katastrofon.

Verdire – ekpensis Podlasiński – mi eĉ ne havas tempon por paroli kun la ulo. – Kaj por momento li bedaŭris la ĉelon numero 311 en la punmalliberejo en Rawicz.

* * *

Kloss rapide finis sian laboron en la komanda arestejo de la garnizono. Ĝi estis eĉ pli stulta ol li antaŭvidis. Tri soldatoj forpermesitaj de la fronto insultegis la serĝenton, kiu estis la komandanto de ĝendarma patrolo, nominte lin malpura prusa porko, kaj tiu ĉi decidis fari politikan aferon el ĝi, ĉar la soldatoj devenis el Vieno.

Kloss devis revoki lin al la ordo. La suboficiro eĉ ruĝiĝis pro kolerego kiam Oberleutnant Kloss koncize klarigis al li la diferencon inter frontliniaj soldatoj kiuj eskapas de la infero de la orienta fronto dum mallonga semajno kaj la ĝendarma rato kiu restas en la profunda malantaŭo ekde la komenco de la milito kaj traktas tre malbone soldatojn verŝantajn sian sangon por la Führer.

Li kompreneble ordonis tuj liberigi la knabojn, kaj diris al la suboficiro, ke li estos denuncita pro arbitre teni en la malliberejo la soldatojn en forpermeso, kaj por si mem, tute neatendite, ekzamenante la soldatojn (ne heroojn, kiel Kloss sugestis al la ĝendarmo, sed tipajn frontliniajn ruzulojn), li akiris de ili informojn pri la dislokigo de du tankregimentoj kaj unu infanteriodivizio.

Ĉi tio verŝajne ne estis revelacioj, eble la centrejo jam sukcesis determini tion, sed Kloss neniam rezignis provizi eĉ tiajn sensignifajn detalojn, ĉar li konsciis, ke en la plej malbona kazo ili konfirmos antaŭe akiritajn datumojn, kaj sumitaj kun aliaj similaj detaloj, ili permesus al la staboficiroj krei al si veran bildon de germanaj fortoj en individuaj sektoroj, kio plue ebligus al ili plani novan, severan atakon, kiu pliproksimigus la militfinon.

Kian parton havos Kloss en la nova sukceso? Li neniam pensis pri tio. Li sciis, ke estas pli da similaj al li. Li sentis sian utilecon post ĉiu sukcesa ofensivo, post ĉiu dronigita submarŝipo. Li sciis, kompreneble, ke la plej gravaj estas tiuj ĉe la fronto, vizaĝ-al-vizaĝe kun la malamiko. Sed li ankaŭ sciis, ke dank' al li ili povas pafi pli precize.

Li eliris sur la sunprilumigitan placon antaŭ la konstruaĵo de la garnizona komandejo kaj demandis sin kion li faru kun si. Tro malfrue por la oficejo, kaj ĉiuokaze, la estro ne revenos ĝis la vespero. Ankaŭ la malgaja ĉambro en la oficira hotelo ne tentis lin. Li decidis iri al la kazino.

– Sinjoro leŭtenanto – iu diris malantaŭ li. Li turnis sin. Staranta antaŭ li estis unu el la soldatoj, kiujn li ordonis liberigi.

– Kion vi volas?

– Nome de mi kaj miaj kolegoj – balbutis la soldato. – Miaj kolegoj tre hastis, ili havas nun trajnon kaj mi havas ĝin nur en du horoj, do mi restis por danki vin, sinjoro leŭtenanto.

– Vi ne iris kun ili? Mi pensis, ke vi devenas el Vieno.

– Jes, mi devenas el tie – diris la knabo – sed ekde 1938 mi loĝas en Gdansk ĉe Horst Mayerstrasse kaj ŝajnis al mi...

– Kio ŝajnis al vi? – li demandis ridetante.

Sed li ne bezonis aŭdi la respondon.

En 1938, kiam Frau Bildtke, la vidvino de konsilisto de la Gdańsk-a Senato, malluis sian loĝejon al li, konkludinte ke kolekti altan lupagon en Gdańsk-guldenoj de polo estas hontinda por ŝi, li devis serĉi novan loĝejon. Estis malfacile trovi. Gdańsk-aj gazetoj tute malkaŝe incitis kontraŭ Pollando kaj poloj. Fine li sukcesis trovi ĉambron en la subtegmento de la domo de maljuna fervojisto, kiu, malgraŭ la furioza Bruna Teruro, ne forigis de la muro en sia salono la portreton de Karl Liebknecht eltranĉitan el ĵurnalo. Ĝi estis ĝuste sur Horst Mayer Strasse.

– Kio ŝajnis al vi? – li ripetis kaj sentis gutojn da malvarma ŝvito flui sur sia spino. Ĉu ĉi tio estas provoko? Ĉu ili jam scias pri li? Eble tial von Ossetzky foriris tiel subite?

– Mi tre bedaŭras, ĉi tio certe estas eraro – diris la soldato. Li havis agrablan, lentugan, inteligentan vizaĝon. – Mi simple pensis, ke mi jam vidis vin, sinjoro leŭtenanto, ie antaŭe. Sed tio estas neebla! Ja tiu viro estis polo!

– Kiu tiu, parolu klare! – li ridetis al la soldato kaj sentis, ke la streĉiĝo malaperis. La knabo klare vidis lin de malproksime; estos facile konvinki lin, ke Oberleutnant Hans Kloss havis nenion komunan kun tiu polo, kies verandolumo brulis malfrue en la nokto.

Li lasis la knabon rakonti al li pri tiu ĉi polo, tiel "eksterordinare simila al la sinjoro leŭtenanto", kaj kortuŝis lin ĉi tiu bildo de juna studento, kiu volis lerni ŝipkonstruadon ĉe germanaj profesoroj je ajna kosto, eĉ koste de humiligo.

– Ĉu la simileco vere estas tiel okulfrapa? – li demandis, kaj kiam la alia kapjesis, li aldonis: – Estas iluzio. Se ni starus unu apud la alia, vi sinjoro vidus multajn diferencojn. – Li ĝuste diris "sinjoro", anstataŭ uzi la laŭleĝan formon "vi". Momento de malforteco alportita de la rememoro pri tiu knabo, kiu vidis lin klinita super germanaj skribaĵoj kaj libroj malfrue en la nokto. Feliĉe, la soldato eĉ ne rimarkis ĝin.

– Kaj vi scias, leŭtenanto – li diris dum li estis ĵus forironta – la fervojisto, kiu luis ĉambron al polo, estis forprenita tuj poste. Li neniam plu revenis.

– Kiu prenis lin? – Kloss ne komprenis.

– En septembro 1939, post la reveno de Gdańsk al la Reich. Gestapo.

– Ŝajne li meritis ĝin – diris Kloss malvarme. Sen rideto, li salutis ree la soldaton kaj rapidis trans la helan placon.

Dum la tuta vojo al la kazino, lin plagis la rememoro pri maldika maljunulo kun dratrandaj okulvitroj, kies lipoj senĉese moviĝis. La maljuna fervojisto kutimis maĉi tabakon.

* * *

Adam Pruchnal venis al la konkludo, ke estas jam tempo por tagmanĝo. Li preterpasis la hele lumigitan placon antaŭ la konstruaĵo de la garnizonkomandejo. Li ne ŝatis iri ĉi tie, ĉar ĉiam estis multaj germanoj ĉirkaŭe, kaj ankaŭ hodiaŭ, meze de la placo, lentuga soldato ion klarigis al alta Oberleutnant, kaj grupo da ĝendarmoj ĵus estis eniĝanta en kamiono. Sed magistrata ĉapo kaj vera Ausweiss garantiis sekurecon, almenaŭ relativan sekurecon.

La manĝejo al kiu direktiĝis Pruchnal estis nomita la "Klubowa" pro iu nekonata kialo. Ĉar ĝia klientaro ne estis anoj de ekskluzivaj kluboj, kvankam la menuo, skribita per kreto sur nigra tabulo ĉe la enirejo, proponis al klientoj riĉan, nur iom monotonan, elekton. Knedbuloj, terpomaj flanoj, terpomkoteletoj, terpomsupo, kopytka. Kiel konsolo, brasika supo estis ĉe la fino de la listo. Sed Adamo ne legis la menuon, kaj krome, ne la bezono manĝi knedbulojn venigis lin ĉi tien. Kvankam li decidis manĝi la knedbulojn. Nur kiam li pagis la fakturon al fraŭlino Stasia, li kune kun la mono glitis al ŝi etan paperfolion, lerte eltiritan el malantaŭ la rando de sia magistrata ĉapo. Li ne devis diri al ŝi, kion fari kun ĉi tiu folio, ĉar Stanisława Zarębska, pseŭdonimo „Zięba”, sciis tre bone la ĝustan adreson, kie ŝi liveris ciferajn notojn dum kelkaj monatoj. Eĉ ne surĵetante mantelon sur sian antaŭtukon de kelnerino, ŝi elkuris en la straton kaj glitis malantaŭ aliranta, plenplena tramo al la loĝdomo ĉe Polna 26. Ĝi estis maksimume tricent metrojn de la manĝejo "Klubowa". Ŝildo pendita dekstre de la pordego anoncis, ke la tajloro por sinjorinoj, Marian Skowronek, akceptas riparojn kaj ŝanĝojn de vestaĵoj, sed ankaŭ pretas kudri laŭmende, se la kliento liveras la materialon.

La knabino ne bezonis legi la ŝildon por scii, ke ŝi devas turni sin tuj el la pordego kaj sonorigi la pordon sur la teretaĝo trifoje – dufoje mallonge kaj unufoje longe. Li malfermis la pordon por ŝi post iom da tempo, ŝi demandis al li, ĉu la kostumo estas mallongigita kaj ricevis la respondon, kiun ŝi atendis, ke ĝi estos preta post unu semajno. Ŝi enŝovis la folieton en la manon de la tajloro, renkontis lian rigardon dum momento, li ŝajnis al ŝi terurita de io...

Mi certe imagis ĝin – ŝi klarigis al si kurante reen al la manĝejo. – Ja se li estus timanta ion, se estus ia danĝero, la per kreto farita surskribaĵo "K+M+B" estus malaperinta, dume la simbolo de la tri reĝoj estis ankoraŭ sur la pordo de la laborejo de Marian Skowronek. Ŝi kuris rapide; la posedanto de "Klubowa", sinjoro Warchoł, tute ne devus rimarki ŝian foreston.

Se, konforme al la reguloj de konspiro, kiujn ŝi lernis la pasintan vintron en la sekreta suboficira lernejo, ŝi eĉ unufoje rigardus malantaŭen, ŝi facile rimarkus du virojn sekvantajn ŝin paŝon post paŝo.

* * *

Du horojn poste, Hauptsturmführer Neumann marŝis fajfante laŭ la koridoro de la Gestapo-konstruaĵo sur Szucha Avenuo. En la lifto li kontente rigardis sin en la granda spegulo, li malpaciencis, ke la lifto malsupreniras tro malrapide, li volis kiel eble plej rapide atingi la kabineton de Standartenführer Lützke.

La Standartenführer ne montris ĝojon, lia pala vizaĝo kun malhelaj rondoj sub la okuloj, kiel kutime, nenion esprimis. Li trankvile aŭskultis la rakonton de Neumann pri identigo de la kontaktoagentino kiu liveris ĉifritajn raportojn al la tajlorlaborejo de Marian Skowronek; dum la tuta konversacio li ludis per mekanika krajono.

– Kion vi proponas? – li demandis, kiam Neumann finfine finis raporti.

– Serĉi la sekvan ligilon.

– Kiom pli da ĉi tiuj ligiloj povas esti? – La grafito elpremita el la ora krajono de la Standartenführer falis sur la glatan surfacon de la skribotablo kaj malrapide ruliĝis al la kunpremita pugno de Neumann. Li donis al sia estro nigran bastoneton, kaj tiu eĉ ne dankis lin, rigardante sian subulon per senkolora rigardo de fiŝo.

– Estas malfacile diri – li komencis zorge. – Pasintjare en Berlino mi sukcesis disrompi grandan komunisman reton. Bedaŭrinde, la gvidanto de la reto eskapis de ni memmortigante, sed de la kuriero, kiun ni hazarde kaptis al la vicgvidanto de la reto, estis pli malpli ol dek du ligiloj. Vi devas konfesi, sinjoro Standartenführer, ke ĝi estis sufiĉe granda laboro...

– Revenu al realeco – interrompis Lützke. – Vi jam ricevis avancon pro viaj sukcesoj en Berlino, mi ŝatus, ke vi montru, kion vi povas fari sur mia teritorio.

– Mi ne supozas... – li komencis.

– Ni ne havas tempon por supozoj, Neumann. Mi ne parolas pri la estro, diablo scias, eble li mem estas la estro. Ĉu vi scias pri kiu mi parolas? Pri la nekaptebla "J-23". Ni estis proksimaj al li plurfoje kaj li ĉiam sukcesis eskapi. Ekde du semajnoj vi havas radiostacion apartenantan al malamika agentejo. Nun vi finfine trovis la knabinon, kiun vi povus havi pli frue post ioma prilaboro de tiu tajloro. Kaj vi atendas, ke mi estos feliĉa kun vi.

– Mi timas – komencis Neumann. Li kutimis ĝuste al ĉi tiu parolmaniero. La kutimo de dudek jaroj da laboro en deca politika polico. Liaj estroj ĝis nun estis maljunaj sinjoroj kun neriproĉeblaj manieroj kaj akademiaj gradoj akiritaj en Bonn aŭ Heidelberg. Nun li devas labori kun ĉi tiu duoninteligentulo, kiu rigardas lin per malvarma rigardo de fiŝo kaj konsideras "batado", t.e. "prilaborado", kiel la sola laboro inda je policisto. Li decidis ŝanĝi sian tonon. Nenia "mi timas." Oni devas trakti ĉi tiun ulon rekte. – Ne, sinjoro Standartenführer, ni ne povus elpremi ion el Skowronek pro la simpla kialo, ke Skowronek eĉ ne sciis la nomon de la knabino, kiu alportis al li ĉifritajn raportojn unufoje semajne.

Lützke flirtis per siaj blankaj okulharoj. Sur liaj palbluaj lipoj aperis io kiel rideto.

– Bone do – li diris mallaŭte. – Mi donas al vi liberecon kiam temas pri la metodoj. Sed mi devas havi tiun J-23-on. Tamen bonvolu memori, ke ni havas malmulte da tempo. Kiom longe vi efektive planas por ĉi tiu ago?

– Du monatoj – Neumann diris – estas la minimumo.

– Du semajnojn – Lützke frapis la skribotablon dufoje per sia krajono. – Pro la simpatio, kiun mi sentas por vi, mi donos al vi – li frapetis la tablosupraĵon per sia krajono – ankoraŭ unu semajnon pli. Tri semajnojn entute. Kaj eĉ ne unu tagon pli longe.

Tamen, Neumann revenis kontenta. Estas vere, ke la rapideco, kiun la Standartenführer volas trudi al la afero, estas frenezo. Neumann scias, ke tiaj aferoj devas esti delikate pritraktataj, kun la devizo "Rapidi lante" konstante antaŭ siaj okuloj. Troa hasto nur fortimigus la grandan ĉasaĵon, kiun Neumann volis ĉasi.

Tuj post la reveno de Lützke, li kunvokis kunvenon de la tuta departemento. La ludo, kiun li intencis fari kun la nekaptebla agento J-23, postulis lin koncentri ĉiujn fortojn al tiu ĉi aparta tasko. Do li eĉ venigis la etajn kaptistojn, kiuj konstante iris ĉirkaŭ la urbo, subaŭskultante konversaciojn en plenplenaj tramoj aŭ vostoj por reglamentata pano.

– Miaj sinjoroj – li diris kiam la skrapado de la kelkdek seĝoj enŝtopitaj en lian malgrandan kabineton finfine ĉesis. – Miaj sinjoroj – li ripetis, kaj ridetante li rigardis la ordinarajn, komunajn vizaĝojn, kiuj devus karakterizi kaŝagentojn por plifaciligi miksi sin kun la homamaso, kaj kiuj, ĝuste pro ilia nedefinebleco kaj senkoloreco, distingas ilin de la homamaso, permesante al sagaca observanto rekoni kaŝagenton.

Kelkdek homoj, verdire ne tre ruzaj sed dediĉitaj, kapablaj pafi se necese kaj skurĝi sen skrupuloj. Parto el ili estas Reichsdeutsche-oj kaj Volksdeutsche-oj kiuj, kvankam nutrataj per pola pano, estas pretaj fari ĉion por sia nova patrujo. Neumann plej multe kalkulis je ili. Parolantaj pole, sciantaj pri polaj rilatoj, kutimoj, relativa facileco atingi polajn rondojn hermetike fermitajn al la germanoj.

Neumann havis multajn planojn por ili. Li decidis, ke post la sukceso de tiu ĉi kazo, li proponos al sia estro planon, kiun li ame tenis en si ekde sia alveno en la Ĝenerala Gubernio. Li intencis organizi provokon en sufiĉe eksterordinara skalo, krei sekretan polan organizon el Reichsdeutsche-oj kaj Volksdeutsche-oj, kiu altirus polan junularon soifantan je ago. Post kelkaj sukcesoj, lerte direktitaj de Neumann, ĝi povus integriĝi kun unu el la grandaj polaj subteraj organizaĵoj.

Sed estos ankoraŭ tempo por pensi pri tio poste. Nuntempe, estas la afero pri tiu malbenita radiostacio, kiun li hazarde malkovris lastatempe, nelonge post translokiĝo al Varsovio.

Tajloro Marian Skowronek estis prudenta homo. Tiel Neumann laŭte priskribis homojn, kiujn li efektive malestimis. Skowronek havis ĉe si cianidon, kiun li povus uzi, sed li donis la fiolon al Neumann por ke, kiel li esprimis, li "ne estus tentita." Li volis postvivi ĉiakoste. Li konsentis informi Neumann-on pri la esenco de la ĉifro, kiun li uzis, kvankam eĉ sen tio, la trovo de la libro "Prokuroro Alicja Horn" en lia laborejo permesus al specialistoj rompi la ĉifron post kelkaj horoj. Pli grave, tamen, li konsentis daŭrigi labori sub germana kontrolo.

Lützke opiniis, ke oni devas meti iun alian en la lokon de la tajloro, sed Neumann facile konvinkis lin, ke la frapado de la fingro de la radio telegrafiisto sur la klavo estas same individua por sperta orelo kiel la skribkaraktero, kaj estus plej sekure, se Skowronek restus sur sia loko. Kompreneble, du homoj de Neumann estis ĉiam apud li, sed krom tio, almenaŭ surface, nenio ŝanĝiĝis en la vivo de Marian Skowronek. Neumann promesis al li la vivon, intencante plenumi sian promeson. Li sciis, ke Skowronek ne sukcesos eskapi. Speco de kondamno pluiga. Pli aŭ malpli frue, la organizo por kiu laboris Skowronek malkovros la veron, kaj tiam...

Do li havis Skowronek-on. Nun aldoniĝis al tio ĉi tiu knabino, Stanisława Zarębska. Jam la unuaj tagoj de observado konstatis sen ia dubo, ke la sola ebla kontaktpunkto estis la manĝejo "Klubowa", kie la knabino laboris kiel kelnerino. Ŝi loĝis en la loĝejo de la domzorgisto kontraŭe de la manĝejo, ŝi neniam iris ien, kaj observado ne konstatis, ke ŝi renkontis iun ajn ekster la laboro. La prizorganto, kun kiu ŝi vivis, estis paralizita, li ne forlasis la domon, liajn funkciojn plenumis lia edzino, grandega virinaĉo kun tondra voĉo kaj primitiva menso.

Neumann estis konata pro tio, ke li nenion neglektis, do li metis la edzinon de la prizorganto sub diskreta observado, sed la observado, kiel li atendis, ne alportis rezultojn. Tial restis nur la manĝejo. Do Neumann ĉirkaŭis la manĝejon per kaŝagentoj, kiuj vole aŭ nevole formanĝis la knedbulojn kaj terpomajn patkukojn por la bono de la afero kaj de la Führer, kaj por esti absolute certa, li persone vizitis la posedanton de "Klubowa", sinjoron Warchoł, en la loĝejo kaj sen pli grandaj malfacilaĵoj, ĉar li faris sian viziton je la kvina matene, li igis la dikulon dungi unu de la homoj de Neumann kiel kasiston, kiun funkcion ĝis tiam plenumis sinjoro Warchoł persone. Kelkaj minacoj eldiritaj per mallaŭta, trankvila tono devus konvinki Warchoł-on, ke diri al iu ajn el la kunlaborantaro, kiu vere estas la "kuzo" sidanta ĉe la kaso, finos la surteran pilgrimadon de la manĝejestro.

Nun restas nur atendi. Do Neumann atendis, dume kolektante informojn pri la knabino. Ŝi estis filino de kamparano el Września, forlokita kune kun ŝiaj gepatroj, kiuj mortis dum la severa vintro de 1940. Nenio alia povus esti determinita.

Ĝis mardo nenio okazis kaj la Hauptsturmführer komencis timi, ke la manĝejestro Warchoł estas ruza viro, kiu klopodas superruzi lin, Neumann-on, sed marde, tuj post la dua horo, la telefono sonoris kaj Neumann aŭdis en la aŭdilo la senspiran flustron de unu el siaj kaŝagentoj el la manĝeja gardistaro: "Ni havas lin!"

Nun la afero estis simpla. Komplikaĵoj komenciĝis nur poste, kiam montriĝis, ke la junulo portanta ĉapon de magistrato estas efektive oficisto de tiu institucio. Post establado de la nomo de Adam Pruchnal, oni atingis la savitajn dosierojn de la Blua Polico, kie Pruchnal aperis en la listo de punitoj pro detruantaj agadoj.

Neumann sentis sin kiel ĉashundo, kiu trovis la ĝustan spurodoron. Li sciis, ke li ne lasos tion ĉi spuron.

* * *

Tre enuigita, Kloss forlasis la kabineton de Oberst von Ossetzky. La maljuna pruso, freŝe ŝtopita per instrukcioj de Berlina centrejo ĉe la Lvov-informkunveno, pasigis preskaŭ tri horojn ĝenante Kloss-on, kaj kun li la estrojn de la aliaj sekcioj de la "Abwehrstelle Warschau", ke ili intensigu siajn agadojn "en la sektoro de la batalo kontraŭ la ĉiam kreskanta nombro da bolŝevikaj agentejoj".

Oni informis von Ossetzky-on pri la formado de pola divizio en Rusio, kaj nazia inteligenteco ankaŭ akiris informojn pri la establo de stabo ĉe la divizio, kunordiganta la agadojn de maldekstra partizanaro.

Post la prelego de Ossetzky okazis iom malvigla diskuto, el kiu rezultis, ke la Varsovia Abwehr havas tro malmulte da radio-rekona ekipaĵo, tro malmulte da mono kaj tro malmulte da agentoj. Ĉeokaze, Oberleutnant Kloss ricevis distingon, la estro laŭdis lin por organizi kontaktpunkton por agentoj.

Se li nur scius, por kio vere estas tiu malpura kvarĉambra loĝejo en duonbrulinta domo, tuj ĉe la limo de la geto... Se li nur scius, ke en la loĝejo luita per Abwehr-a mono, sub la planko de banĉambro estis konservitaj paperoj, por kiuj la Abwehr kaj la Gestapo donus ajnan sumon da mono! Kompreneble, Oberleutnant Kloss foje akceptis tie oficistojn de germanaj oficejoj kaj institucioj rekrutitaj de la Abwehr, sed li ankaŭ renkontis homojn sur kies kapoj estis asignitaj premioj de kelkaj aŭ kelkdek mil zlotoj en la Ĝenerala Gubernio. Kelkfoje li ricevis senditojn de la centrejo en la loĝejo sub la prizorgo de la Abwehr, kaj li eĉ aranĝis, ke okaze de perdo de kontakto, iu, kiu volis reestabli kontakton, trovu lin tie.

Sed Kloss akceptis la laŭdon de sia estro senpalpebrume. Ĉiu tia vorto dirita de liaj superuloj plifortigis lian sekurecon kaj forigis de li la minacon de malkovro. La oficiro kiu estas laŭdata fare de la laŭdmalvolonta von Ossetzky ne povas ja esti suspektata fare de iu ajn.

Do, ĝismorte enuigita, li forlasis la Abwehr-konstruaĵon kaj rimarkis, ke la folioj sur la arboj estas pli evoluintaj kaj oni povis senti alproksimiĝantan someron. La horaro de Józef Podlasiński montris, ke en ĉi tiu tempo li devus esti sidanta en la oficejo kiel Franciszek Buła. Li telefonis tie per la unua strata aŭtomato.

– Mi ŝatus transporti du tunojn da unuaklasa karbo – li diris en la aŭdilon, kvankam li aŭdis la voĉon de Józef. Ankaŭ la alia estis singarda, kvankam li certe rekonis Kloss-on el lia voĉo.

– Kia adreso? – li demandis.

– Aleja Róż 127.

Ne gravas, ke tiu ĉi mallonga strateto, kun nur dekduo da domoj, ne povus havi loĝdomon markitan per tiom alta nombro. La tuta interparolo devus signifi, ke Kloss volas renkonti Józef-on en la kutima loko apud la lageto en la Park Ujazdowski, kaj la nombro pli ol cent signifis, ke la renkontiĝo okazu tuj, en la venonta horo. Se Kloss mencius domnumeron pli malaltan ol cent, tio signifus, ke li deziris renkontiĝi nur la sekvan tagon, sed tiam la tempo devus esti determinita per la nombro da liverendaj lignofaskoj.

* * *

"Buła" sidis, kiel estis aranĝite, sur la rando de benko tuj apud la lageto, vestita solide sed malelegante, kiel posedanto de kvar ĉevaltiritaj vagonoj devus esti vestita, nomante sin, iom troige, ekspedisto-entreprenisto. Li elprenis pankrustojn el papersako, disfaligis ilin inter la fingroj kaj ĵetis ilin al la malsataj cignoj.

– Ĉu vi transdonis mian antaŭan raporton pri submarŝipo U-265? – demandis Kloss, rigardante en la spacon.

– Kompreneble – li respondis, ankoraŭ disfaligante la panon.

– Io ŝajnas al mi malĝusta – diris Kloss. – Estis antaŭ unu semajno, kaj hieraŭ submarŝipo kun ĉi tiu numero torpedis kelkajn ŝipojn de konvojo veturanta al Murmansko. Ĉi tio estas nenia fanfaronado, tio ne estas el gazetara komunikaĵo, sed el interna Abwehr-bulteno.

– Eble ili ne sukcesis detrui ĝin.

– Ĉiukaze, kontrolu ĉu ili ricevis ĉi tiun informon. Ripetu ĝin denove se necese. Ĉi tiu boato estas bazita en norda Norvegio.

– Bone, mi transdonos ĝin. Ĉu vi havas ion plian?

– Kelkajn etaĵojn. Vi prenos ilin kiam mi foriros. Transdonu ilin hodiaŭ.

– Kio pri la radiostacio?

– Provizore sekura – respondis Kloss, ekstarante kaj puŝante skatolon da alumetoj al Podlasiński. – Ili ankoraŭ ne povas kompreni la elsendosistemon en malsamaj tempoj. Se estus iuj ordonoj por mi...

– Mi proponas kafejon en la tagmezo mem. Se ne pluvos, sur la teraso. Ĉiam estas plenplena tie tiutempe. Mi sidos apud vi, se mi havos ion.

Kloss prenis sian tempon por leviĝi de la benko kaj malrapide marŝis al la ĉefa avenuo. Infaneto, eble kvarjara, elkuris el unu el la flankaj vojetoj ĝuste sub liaj piedoj. Ĝi falus, se Kloss ne estus kaptinta ĝin. La knabeto nur tiam rimarkis la uniformon de Kloss. Larmoplena grimaco tordis ĝian vizaĝon. Ĝi liberiĝis el la brakoj de la oficiro kaj kuris plorante al sia patrino.

Kloss kutimis al tio, ke lia uniformo vekis timon kaj malestimon ĉe plenkreskuloj, des pli dolore li sentis la konduton de la infanoj.

La plej malbonaj estas tiaj hazardaj situacioj, la plej malfacile estas tiam resti en sia rolo – pensis Kloss irante al la kazino, kie li aranĝis renkonton kun leŭtenanto Tietsch. Li rememoris la renkontiĝon kun la soldato de antaŭ kelkaj tagoj, eble ĉar la knabo en la parko havis lentugojn kiel tiu soldato.

Se mi iam estos malkaŝita – li pensis – tiam tio okazos ĝuste pro ia stulta akcidento. Stulta kaj ŝajne sensignifa.

Ni ne rimarkas kiom multe da homoj konas nin. Ĉiu el ili estis minaco por Kloss. Tiu ĉi soldato, kiu menciis la Horst Mayerstrasse meze de la suna placo antaŭ la garnizona sidejo, maltrankviligis lin dum kelkaj horoj. Sed estas pli malbonaj kunvenoj. Ekzemple, evento de antaŭ ses monatoj.

Li aranĝis renkonti Sturmführer-on Brunner kaj kelkajn aliajn Gestapo-ulojn ĉe Aleje Jerozolimskie proksime de la Ĉefa Fervoja Stacio. Ili devis iri ĉasi en la Puszcza Białowieska kun iu bonza partiano, kiu ĵus alvenis el Berlino, kaj Kloss atendis malpacience Brunner-on, kiu, kiel kutime, ne estis akurata.

Kolera kaj frostigita, en mallonga ĉaspelteto, li moviĝis de piedo al piedo – de tempo al tempo li ostente surmetis civilajn vestaĵojn. Lia laboro en la Abwehr kiel eksperto pri polaj aferoj estis sufiĉa pravigo por tiu maskerado, kaj li volis alkutimigi siajn amikojn en la Gestapo en kazo iu spiono iam kaptis la atenton de Oberleutnant Kloss en civilaj vestaĵoj. Do li staris tie kaj frostiĝis, kiam subite li ekaŭdis krion tuj malantaŭ si: "Janek!"

Li malklare rememoris tiun ĉi knabinon. Ŝia nomo estis Krystyna, sed ŝi petis esti nomita Krycha. Li renkontis ŝin kiam, eskapinte el Kościerzyna en la aŭtuno de 1939, li serĉis kontakton kun iu organizo en Varsovio. Krycha, malproksima kuzino de la posedantoj de la vilao kie li trovis ŝirmejon, revis pri la sama afero. Kiam ĉiuj provoj malsukcesis, ili decidis transiri tra Slovakio kaj Hungario al Francio, kie generalo Sikorski estis formanta polan armeon. Fine tamen tute hazarde li sukcesis aliĝi al unu el la nove establitaj patriotaj organizaĵoj kaj, laŭ la ordono de la organizo, li revenis al Kościerzyna, perdinte ĉiun kontakton kun Krycha.

Restis al li neklara rememoro, vualita de tempo. Du aŭ tri semajnoj, dekkelko da vesperoj dediĉitaj al ellaboro de planoj por trairi al Hungario, nur ombro de iu enamiĝo, du aŭ tri pasemaj kisoj, sed pli da sublimaj patriotaj konversacioj.

Kaj ĝuste nun, dum li atendas la homojn vestitajn per nigraj uniformoj, ŝi devis renkonti lin. Li volis tuj adiaŭi ŝin, dirante, ke li treege hastas, sed en tiu momento alvenis aŭtomobilo kun Brunner kaj liaj kunuloj.

Kloss vidis miksaĵon de miro kaj abomeno, kiam la aŭto haltis apud ili kaj Brunner ekkriis: "Hans, ne enamigu polajn knabinojn!" kaj preskaŭ trenis lin en la aŭton.

La knabino ŝajnis kompreni ĉion. Se ŝi havus armilon – li povis vidi tion en ŝiaj okuloj – ŝi pafus lin surloke. Longe, la rigardo de Krycha hantis lin; li timis, ke li neniam revidos ŝin plu kaj ke en ŝiaj okuloj li por ĉiam restos aĉulo kaj perfidulo.

Jes. La ebleco de tiaj renkontoj plej teruris lin. En Francio aŭ Rusio, kie de tempo al tempo li estas translokigita per kapricaj ordonoj de la komandejo, li sentas sin multe pli sekura. Sed ĉi tie li estas plej utila, kaj tial li salutas malŝarĝiĝe ĉiun vokon por reveni.

Tietsch ankoraŭ ne estis en la kazino. Li malrapide trinkis sian malbonan bieron, aŭskultante pecetojn de konversacioj ĉe najbaraj tabloj. Unu precipe ekinteresis lin.

Ruĝa en la vizaĝo – ĉu pro varmego, ĉu pro drinkado de tro da alkoholaĵo – la majoro kun la alkudraĵoj de tankisto rakontis ion al la kvazaŭ kontraste pala kapitano de la intendejo, kiun Kloss konis per vido.

– Ĉu vi scias, frato, kiom da niaj homoj mortis sole en Kroatio? Dudek procentoj de dungitaro. Kvazaŭ oni metas ĉiun kvinan homon kontraŭ la muron kaj... tratatata – li komencis imiti pafadon. – Sed tio estas mezumo, frato, statistika mezumo, diablo malbenu ĝin... El kelkaj infanteribatalionoj ne pluvivis eĉ unu homo. Oni pafis ilin ĉiujn.

Kloss ne aŭdis plu, ĉar la ruĝvizaĝa majoro, ŝajne estingita de la kapitano, mallaŭtigis la voĉon.

Kloss venis al la konkludo ke tio estis ŝanco konservi lian reputacion kiel formalisto. Li paŝis al la tablo, kie sidis la majoro kaj la kapitano, kaj vokis la majoron iri flanken.

– Oberleutnant Kloss de la Abwehr – li prezentis sin. – Mi volus atentigi vin, sinjoro majoro, ke vi parolas tro laŭte pri aferoj, kiuj estas oficialaj sekretoj. Feliĉe mi sidis plej proksime al via tablo, sed iu alia povus ja esti sidanta tie.

– Ŝajnis al mi – murmuris la majoro – ke en la oficira klubo...

– Povus esti iu sidanta tie – Kloss interrompis lin meze de la frazo – kiu preparus raporton. Mi ne devas diri al vi, ke disvastigi defetismon kaj troigi niajn perdojn estas juĝataj tre severe...

– Sed...

– Bonvolu aŭskulti. – Kloss tute ne intencis rezigni sian avantaĝon. Ĝi estis speco de lia privata venĝo. – Povus ankaŭ esti malamiko sidanta ĉi tie. La malamiko estas ĉie. Ĉu vi forgesis, kion diris D-ro Göbbels pri tiu ĉi temo? – li rimarkis, ke la vizaĝo de la majoro eĉ pli ruĝiĝis kaj komencas alpreni bluan nuancon.

– Ĉi-foje mi pardonos vin, sinjoro majoro. Mi komprenas, ke oficiro, kiu ĵus revenis de la fronto, volas paroli, fanfaroni pri siaj sukcesoj, sed ankaŭ pri sukcesoj – aldonis li per instruista tono – bonvolu paroli pli mallaŭte.

Li turnis sin sur la kalkano kaj lasis la majoron miregigita kaj iomete malfirma sur siaj piedoj. Kompreneble, informoj pri perdoj en Kroatio estos transdonitaj kie ili apartenas.

Li rimarkis Tietsch-on enirantan kaj svingis la manon, indikante la tablon. Okulangule li rimarkis la majoro geste alvokis la kapitanon kaj ili du haste forlasas la kazinon. La majoro verŝajne demandos al la intendanto, kiu estas la insolenta juna leŭtenanto, tiu aŭdos, kian riproĉon ricevis la majoro, kaj estos konvinkita, ke Oberleutnant Kloss estas danĝera, fervora nazio. Eble li dividos ĉi tiun opinion kun iu, kaj tio estis kio Kloss plej zorgis.

Li pensis pri tio, aŭskultante la monotonan voĉon de leŭtenanto Tietsch, civile apotekisto el malgranda bavara urbo. Tietsch plendis, ke lia sekcio daŭre ne povis kapti la radiostacion kiu furiozigis la komandantaron, sed kion li povas fari, kiam la radiostacio funkcias sur placo de dekduo el la plej dense loĝataj stratoj en la urbocentro. Verdire, ĉiumarde, sed ĉiam je alia horo, kaj Tietsch ne povas ja sendi siajn mizerajn kvin biradaŭtojn por la tuta tago, ĉar unue, ili estas bezonataj aliloken, kaj due, kiam li iam organizis tian sekcion, la radiostacio, kvazaŭ mokante lin, en tiu sama mardo, kiam, dank’ al la propeto de Oberleutnnant Kloss, li sukcesis venigi dekkelke da tiaj veturiloj el la provinco, plej insolente nenion transsendis.

Tietsch iom vigliĝis, kiam la kelnero aperis kaj proponis al la oficiroj ŝafidon, ĉar, malgraŭ sia modesta konsisto, li estis terura manĝemulo kaj ĉiam mirigis Kloss-on per la kvanto da manĝaĵoj, kiujn li formanĝis. Kloss impresis lin antaŭ ĉio per la militsinteno, kiun li mem, malgraŭ siaj klopodoj, ne povis akiri, kaj ankaŭ per lia ĉarma maniero, kiu gajnis amikojn al la Oberleutnant. Li akceptis kiel donacon la amikan kolegeco montratan de Kloss. Cetere Kloss neniam ekspluatis ĉi tiun avantaĝon; male, donante al Tietsch konsilojn kaj sugestojn, li provis fari tion tiel, ke Tietsch povis pensi, ke ili originis en lia kapo. Interŝanĝe, Kloss akiris aliron je ĉiu tempo al la ĉambroj okupataj fare de la sekcio de Tietsch, kio permesis al li protekti sian propran radiostacion.

– Diru al mi, Hans, kion mi faru, por ke oni ne forprenu de mi miajn homojn – li plendis per sia larmoplena voĉo, formanĝante sian trian pudingon, surverŝitan per frambosuko. – Kion mi faru por eviti ke oni forprenu de mi homojn? Hodiaŭ denove mi devis doni kvar el miaj knaboj je la dispono de la Gestapo. Tiu Neumann vere estras agace tie tra la tuta loko, kaj nia Ossetzky submetiĝas al Lützke kvazaŭ li estus lia posedaĵo.

– Kial Neumann bezonas viajn homojn? – demandis Kloss seninterese.

– Nur la diablo scias – Tietsch diris el super sia pudingo. – Li preparas ian gigantan polican operacion. Li interesiĝas pri abonantoj de elektrejo aŭ gasfarejo, mi jam ne memoras.

Li rigardis per nebulaj okuloj la kelneron kolektantan telerojn. Ŝajnis al Kloss, ke Tietsch demandas sin, ĉu mendi ion plu. Sed li klare decidis, ke li havas sufiĉe, ĉar li mendis nur bieron.

– Sciu, Hans – li diris, forviŝante la ŝaŭmon – vere ĝenas min ĉi tiuj ekspolicanoj, kiuj specialiĝas pri kapti malgrandajn ŝtelistojn kaj prostituistojn. Ili nun surmetis nigrajn uniformojn kaj ŝajnas esti la grandaj asoj de agenteco.

– Vi pravas – li diris senpripense, ĉar li ĝuste nun scivolis, kian grandan polican operacion planas la kurbakrura Hauptsturmführer. Kvankam li konsentis kun Tietsch, li neniel ignoris Neumann-on. Li konis ĉi tiun specon de oficiroj: malrapidaj, paciencaj, obstinaj kiel muloj. Li sciis, ke ĝuste ĉi tiuj estas la plej malfacilaj kontraŭuloj.

* * *

La voĉo de Standartenführer Lützke en telefono ne aŭguris ion bonan.

– Mi tuj malsupreniros – diris Neumann.

Ĉi-foje li ne uzis la lifton, li ne hastis vidi la fiŝajn, senkolorajn okulojn de sia estro. Du suboficiroj de SS trenis sangkovritan knabinon laŭ la ĉefa ŝtuparo. Ŝi certe estis iu grava por esti pridemandita supre. Normalaj pridemandadoj okazis en la kelo, en la konstruaĵo de la iama pola Ministerio pri Klerismo kaj Religiaj Kredoj. La knabino forte kroĉiĝis al la balustrado. Unu el la suboficiroj komencis tordi ŝiajn brakojn. Neumann forturnis sin pro abomeno.

Ili uzas siajn plej ŝatatajn metodojn – li pensis sarkasme. – Ili nenion pli elprenos el ĉi tiu knabino.

Se la afero atingus lin, li scius kion fari. Antaŭ ĉio li ne arestus la knabinon...

Tiu ĉi bildo pensigis lin pri la agado, kiun li nun faras kaj en momento li raportos ĝin al la Standartenführer, kiu, se ne estus liaj rapidantaj manoj, senĉese turnantaj iun objekton, aspektus kiel kadavro.

Por Neumann la afero estis simpla. Estis konstatite, ke la kelnerino de la manĝejo "Klubowa" estis en kontakto kun certa Adam Pruchnal, dudek ok-jaraĝa, listigita en la dosieroj de la pola antaŭmilita polico kiel individuo kondamnita pro komunista agado. Li estas sub konstanta gvatado dum semajno. Samtempe, la pasinteco de homoj, kun kiuj li havis kontakton ekster laboro, estas zorge ekzamenata.

Sed la plej grava afero estas la laboro de ĉi tiu Pruchnal. Neumann sentas ke la gasinkasigisto ricevas raportojn en unu el la loĝejoj en sia kolektareo. La regiono situas en la urbocentro kaj inkluzivas kelkajn apudajn stratojn. Por diri modeste, tri kaj duono mil da apartamentoj. Se eblus determini, kiun el tiuj apartamentoj vizitas Pruchnal kvarfoje monate, ĉar la raportoj venas regule ĉiusemajne, la afero estus simpla... Lützke kompreneble proponos aresti ĉi tiun inkasigiston. Li faris tian sugeston pasintsemajne.

– Ĉu vi fidas min, estro? – Tiam demandis Neumann. – Kompreneble, ni povas kapti ploton en la reto, sed tiam la ezoko eskapos, kaj li estas vere danĝera. Mi deĉifris la tekston de la lasta raporto. Nia ezoko jam scias pri la sukceso de la boato U-265, kvankam la lasta komunikaĵo de OKW ankoraŭ ne menciis ĝin. La raporto inkluzivas informojn, ke la infanteria taĉmento estos ekipata per peza maŝinpafilo kun speciala malvarmigo, adaptita al afrikaj kondiĉoj, kaj promesas liveri datumojn pri ĉi tiu peza maŝinpafilo.

– Vi ne bezonas konvinki min – diris Lützke tiam – ke la J-23 estas danĝera kaj minaca. Mi ne enmiksiĝos, sed bonvolu rapidi.

Neumann profitis la okazon kaj persvadis sian estron aranĝi la prunton de kelkaj homoj de la Abwehr; la ago, kiun li gvidis, estis senprecedenca. Tri mil kaj duono da homoj kiel ĉefaj luantoj, plus familianoj kaj subluantoj? Eĉ post ekskludo de infanoj, restas ĉirkaŭ dek mil homoj. Necesis establi la personajn detalojn de tiuj homoj, iliajn verajn personajn detalojn, ĉar devas esti inter ili homoj kun falsaj paperoj, serĉi rezervoficirojn inter ili, tiujn liberigitajn de Oflags, aŭ homojn kiuj kaŝiĝis de la germanaj aŭtoritatoj. La antaŭmilitaj agadoj de Pruchnal ŝajnas indiki ke J-23 havas ligojn kun ekstremaj maldekstraj rondoj, do inter tiuj dek mil homoj oni devis trovi tiujn, kiuj estis implikitaj en komunistaj agadoj antaŭ la milito.

Kiel li antaŭdiris, la CI-sekcio esploranta la eksteroficialajn kontaktojn de Adam Pruchnal alportis nenion novan al la tablo. La instinkto de Neumann ne perfidis lin – li estis certa pri tio. La kontakto devas okazi en unu el tiuj tri mil kaj duono da apartamentoj. Surbaze de ekzameno de la fakturoj oni provis do determini, ĉu la enkasigisto vizitas iujn ajn el tiuj loĝejoj pli ol unufoje monate. Ne estis iu ajn indiko pri tio.

Tiam Neumann kroĉiĝis al alia koncepto. La radiostacio funkcias ĉiumarde, en la sama tago Stanisława Zarębska alportas raportojn al tajloro Skowronek, kaj antaŭ tio, sed ankaŭ ĉiam marde, ŝi renkontiĝas kun Adam Pruchnal. Estas neverŝajne, ke Pruchnal ĉirkaŭpromenus la urbon kun tia danĝera materialo aŭ stokus ĝin ie ajn. La malamika agentejo verŝajne ankaŭ volas, ke la materialoj kiujn ĝi sendas estu kiel eble plej ĝisdataj, do sekvus, ke la kolektanto ricevas raportojn ĉiumarde.

Ĉi tiu hipotezo permesus malvastigi la cirklon ĝis kvarcent loĝejoj, sed se Neumann erarus, tio gvidus lin senvojen. Tamen por ĉia kazo, tri homoj pasigis dek kvin horojn tage esplorante la registrojn de la homoj loĝantaj en tiuj kvarcent loĝejoj, provante ĉiakoste trovi iujn ligojn inter ili.

Neumann sciis, ke tio estas la ununura ebla metodo, mankis al ni la tempon..

Li ekstaris antaŭ la remburita pordo de la Standartenführer. Ilse, la mallongkrura, grandmamhava sekretario de Lützke, senvorte montris al la pordo de la kabineto de sia estro.

Malbona signo – pensis Neumann. La ideala sekretario ĉiam havis la humoron de Standartenführer.

* * *

Ĉi-foje Lützke ludis per la fajrilo. Liaj maldikaj fingroj turnis la malgrandan oran objekton, konstante metis kaj levis ĝin. Neumann pene deturnis sian rigardon de tiuj tremantaj manoj.

– Ĉi tiu ludo daŭras tro longe, Neumann – li diris preskaŭ flustre. Ĉi-foje li ne montris al Neumann seĝon, do la Hauptsturmführer staris streĉita rigide. – Mi legis vian lastan raporton. Granda laboro, aŭ pli ĝuste, multe da ŝajno de laboro. Listoj, nomoj, paperetoj, kaj ĉi tiu J-23 ankoraŭ restas nekaptebla. Kial vi staras tiel rigide? Bonvolu sidiĝi! Liaj lastaj informoj, kaj pri la perdoj, kiujn ni suferis en Jugoslavio, kaj pri la translokigo de specialaj grupoj al la sudo, estas vera.

– Mi ŝatus atentigi vin , Standartenführer – Neumann rektigis la krurojn malŝarĝiĝe – ke neniu el ĉi tiuj informoj utilos al la bolŝevikoj, ili ne atingos ilin, ĉar uzante la akiritajn ĉifrojn, ni transdonis al ilia centrejo la materialojn preparitajn de ni.

Sed Lützke ne lasis lin alkalkuli ĉi tiun punkton.

– Li vivas, li agas. Ĝis ni havas lin en niaj manoj, ni ne povas dormi senzorge. Ne estas idiotoj sidantaj en ĉi tiu malamika centrejo, Neumann. Iun tagon ili rimarkos, ke ni nutras ilin per malveraj informoj kaj tiam alvenos la fino. Aŭ eble ĉi tiu J-23 rimarkos, ke io ne estas en ordo kaj ĉesos uzi la radiostacion instalitan ĉe tiu tajloro. Ĉu vi povas garantii, ke li ne havas duan rezervan radiostacion – kaj kio tiam? Kion restos en nia mano? Tiu radio telegrafiisto el kiu vi nenion plu povas elpremi? Ĉi tiu kuiristino aŭ kelnerino, kiu verŝajne scias same malmulte kiel ni, tio signifas, ke ŝi prenu paperfolion skribitan per ciferoj kaj transdoni ĝin al la tajlorejo? Mi kredas, ke oni volas kapti ezokon, sed oni ne ĉasas ezokon, starante sur la bordo dum horoj kun fiŝkano. Ĉu vi scias, kio estas "spinning"?

– Aperis malfacilaĵoj – Neumann fine sukcesis intermeti. – Ĉi tiu enkasigisto ne vizitis eĉ unu loĝejon dufoje en la lasta monato. La reto devas esti pli profunde konspirita ol ni pensis. Sed tio estas nur la demando de tempo. Ili devas esti kaptitaj.

– Vi scias, Neumann, ke ĝuste la tempo mankas al ni. Tial vi devas akceli aferojn. Se ni kaptos J-23-on, la mezaj ligiloj falos en niajn manojn per si mem, kaj eĉ se iu sukcesos eskapi, tio ne estas tragedio – unu ploto pli aŭ malpli. Li estas tro bone informita. Aŭ li mem havas ion komunan kun la germana militadministracio, aŭ li havas tie bonajn informantojn. Ni povos kapti ilin, kiam ni kaptos lin.

– Sed... – li volis diri, ke agi tro haste povus nur ruinigi la aferon, rompi la fadenon de la ĉifbulo, la fadenon, laŭ kiu, kvankam malrapide, Neumann tamen sekvas. Sed la Standartenführer ne permesis al li diri eĉ unu vorton. Li frapetis per la fingroj en la skribtablon.

– Mi demandis, ĉu vi scias, kio estas "spinning"? Mi ŝatas, kiam miaj subuloj respondas demandojn. Ezokon, mia kara Neumann, oni kaptas per brileto. Oni ĵetas al ĝi malgrandan, turniĝantan fiŝon per sia fiŝkano; alie ĝi ne englutos la hokon. Kaj tiam oni rapide tiras la kablon per la kranko.

– Logilon? – li demandis, kaj la Standartenführer ridetis unuafoje tiun tagon, kaj Neumann ekpensis, ke li eble eraris pri la takso de sia estro. " Oni kaptas ezokon per brileto", tio tute ne estas stulta.

– Mi havas ideon – diris Neumann – la ideo ĵeti malgrandan kirlantan fiŝon por la ezoko. Sufiĉe riskan, ja. Ĉi tiun J-23 oni povus alvoki por renkonti oficiron de ilia centrejo por doni urĝajn instrukciojn.

– Vi evoluas, Neumann. Mi ŝatas, kiam miaj homoj evoluas. – Li frapetis per la fajrilo sur la poluritan supron de la skribotablo.

– Ni riskas, ke nia ago estos malkaŝata. Eblas, ke li havas kun sia centrejo ian specialan metodon por tiaj okazaĵoj.

– Se en '36 nia Führer ne riskus kaj ne invadus Rejnlandon – sentence diris Lützke – ni ne estus la mastroj de Eŭropo hodiaŭ.

Neumann komprenis, ke en tiu sama momento lia sendependeco finiĝis, ke nun li povas nur leviĝi, klaki la kalkanojn kaj foriri. Iu alia faris la decidon anstataŭ li.

* * *

Kloss jam sciis ĉion. Tio estas, li komprenis en la plej ĝeneralaj skizoj la mekanismon de la ludo ludata fare de Neumann kaj, kiel kutime en momentoj de la plej granda danĝero, li ellaboris agplanon por la venontaj plej proksimaj horoj. Neumann trompis sin – tio estas certa, sed la minaco ne ĉesas esti aktuala.

Li finis drinki sian vinon, lasis monon sur la tablo kaj forlasis la "Cafe Club". La vestejservistoj evidente komentis la okazintaĵojn de la lastaj minutoj, ĉar ili komencis tro impete paroli pri la vetero, kiam li ekstaris antaŭ la vesteja tablo kaj petis je sia ĉapelo. En la spegulo li vidis la nigran Opel de Neumann ĵus forveturantan de antaŭ la klubo, sekvatan de duonkamiono kun kelkaj SS-uloj.

Li decidis iri perpiede. Li havis preskaŭ duonhoron antaŭ la renkontiĝo kun Podlasiński, li povis ankoraŭfoje konsideri la okazintaĵojn de la lasta semajno.

Kiam ili renkontiĝis lastan merkredon, kiel kutime en la Park Ujazdowski apud la cignoj, surprizis lin la maltrankviliĝo de la kutime trankvila Józef. Li ĵus alportis ordonon de la centrejo, ricevitan per la kutima kanalo, ke J-23 aperu ĉe la "Cafe Club" je difinita tago kun blanka dianto kiel la distingilo.

– Kie mi enpinglu ĉi tiun floron? – demandis Kloss kiam li tralegis la alvokon skribitan en la rando de gazeto lasita sur la benko. – Tiu ĉi floro ne odoras por mi plej bele – li aldonis, ĉar li ne opiniis konvene klarigi al Podlasiński, ke la delonge interkonsentita pasvorto por la renkontiĝo kun la centralo devas esti postulo provizi la precizan personaron de la 33-a Panzer Grenadier Regimento.

Tamen li decidis iri al la "Cafe Club", kompreneble sen dianto, ĉar kie oficiro povus enpingli la dianton? Li volis vidi kun kiu li havas aferon, kiu estas lia kontraŭulo. Certe li pensis, ke la afero finiĝos per nenio; li ne atendis, ke aperos iu maljuna germano kun floro en la vestrandaĵo, kiu, kaptita de du kaŝpolicistoj, estos krianta, ke li estas d-ro Mayer el la organizo Todt kaj persona amiko de ministro Schacht.

Tuj kiam li eniris la "Cafe Club" li ekvidis Neumann-on kaj tiam li sciis jam ĉion. Do jen pri kio temas ĉi tiu giganta berlina-stila operacio. Sed kion rilatas al ĝi la gasfarejo aŭ elektrocentralo, pri kio rakontis al li leŭtenanto Tietsch en la kazino? Li ne povis kunmeti ĝin. Li decidis demandi Jozef-on pri tio.

Estas du eblecoj – li pensis malvarme – aŭ Józef aŭ la radiostacio enfalis en la manojn de germanoj. Se tiu estus Józef, Kloss ne kapablus hodiaŭ trankvile iri laŭ la strato. Li verŝajne sidus en kelo sur Aleja Szucha, aŭ plej bonŝance en la Abwehr-malliberejo. Aŭ eble li jam estus mortinta, dispreminte per la dentoj mikroskopan fiolon kun cianido, preparitan ĝuste por tia eventualaĵo.

Do restas nur la radiostacio. La sekureca servo havas sian propran radiobiradan ekipaĵon, do ili povus trovi la spuron de la radiostacio sendepende de la sekcio de Tietsch. Verdire, ke ili devus sciigi la Abwehr-on pri tio, sed Kloss ofte vidis, ke Lützke, ĵaluza pri sukcesoj, kaŝis informojn de eksterordinara graveco tiom longe kiom li povis.

Aŭ eble ili malkovris la radiostacion hazarde? Ĉi tio, bedaŭrinde, neniam estos konata. Li neniam antaŭe vidis radiotelegrafiiston, nur unufoje, kiam li promenis kun Józef laŭ la strato Polna, Podlasiński montris al li la ŝildon de Skowronek. Li tiam riproĉis lin. Li ĉiam provis scii nur kio estas necesa. Józef, aŭ pli ĝuste lia reto, devis fari kontaktojn kun la radiostacio, pri tiu ĉi reto Kloss ankaŭ sciis nenion, ĉar li ne volis scii. Do se la radiostacio estis kaptita hazarde – neatendata revizio serĉanta radioricevilon aŭ kaŝantajn judojn – tiam la tuta reto devis esti sub gestapo-observado.

Unu afero estas certa – ili ne atingis Józef-on. Li devos forigi siajn kvar loĝejojn kaj serĉi la kvinan, aŭ eĉ pli bone – forkuri de Varsovio por ioma tempo, kaj se li sukcesos – averti la homojn en la reto.

Kloss sidiĝis sur la teraso de la kafejo kaj ĉirkaŭrigardis – Józef ne estis tie. Li ekrigardis sur la straton por vidi ĉu li venas kaj ekfrostiĝis. Józef, elegante vestita, svingante ombrelon, estis transiranta la placon, kiam subite tri ĝendarmoj baris al li la vojon.

Ĉu ili jam havis ĝin? – li ektimis, kiam li vidis Podlasiński-in montri la paperojn al la ĝendarmoj. Subite malŝarĝiĝo. La ĝendarmoj lasis pasi Józef-on, la suboficiro komandanta la patrolon levis la manon al sia kasko.

– Mi ektimis pri vi – diris Kloss, kiam Podlasiński fine sidiĝis, zorge metante sian ĉapelon kaj ombrelon sur la vakan seĝon.

– Malnecese – li ridetis – Witalis Kazimirus, RSHA-konsilisto pri la okupataj litovaj teritorioj, estas homo, al kiu la ĝendarma suboficiro povas nur saluti. Ĉu vi sciis, ke ili paliĝas je la vido de identigilo de la Ĉefa Oficejo de Sekureco de la Reich? Ili nur ŝajnigas legi ĝin, estas nur formalaĵo por iel savi vizaĝon, ĉar vere, ĉi tiu malhelverda kovrilo kun la frugilego sufiĉas por ili. Kio estas en "Cafe Club"? - li demandis.

– Tre malbone. Ili arestis iun doktoron Mayer, kiu estis sufiĉe senzorga por alpingli dianto en sian vestrandaĵon. Arkkrura Neumann mem estis ĉe tio.

– Ĉu tio signifas – komencis Józef – ke ili havas nian radiostacion kaj ĉifron?

Li devus esti diveninta ĉi tion pli frue. Kiam informoj pri la submarŝipo bazita en norda Norvegio ne atingis la centrejon.

– Pri mi ili ankoraŭ ne scias – kun rideto li riverencis al la beleta knabino, kiu kroĉiĝis al la brako de iu SS Sturmführer. Jozefo nenion forgesis. Tiu ĉi riverenco, destinita al virino de konata profesio, signifis, ke li eĉ unu momenton ne ĉesis esti la maljuna festulo kaj senzorga viro, kia Witalis Kazimirus devus esti konsiderata. Neniu rigardanta de malproksime tiujn du virojn havantajn ŝajne hazardan konversacion povus imagi, ke tiuj estas homoj en mortdanĝero.

– Vi scias, ke mi havas gardiston – diris Józef. – Mundek estas pistolo kiel neniu alia. Se mi estus sekvita...

– Mi scias – respondis Kloss. – Vi estas ekster la demando. Ĉi tiuj kvar apartamentoj je kvar malsamaj nomoj permesos al vi malaperi nerimarkite.

– Tio signifas – diris Podlasiński – ke Adam perfidis. Ili ankoraŭ ne havas Adam-on. Li konas ĉiujn kvar el miaj enkarniĝoj. Efektive, ĉefe por faciligi la laboron de Adam, mi aranĝiĝis min sub kvar nomoj.

Tiel li povas viziti min unufoje semajne kaj ricevi mian poŝton kune kun sia gasmono.

– Gasmono? – demandis Kloss, kio rememorigis al li tion, kion Tietsch diris pri iu ago de Neumann inter gasfarejaj abonantoj.

– Li estas enkasigisto. Cetere ĉi tio estas fakte lia vera laboro ankoraŭ de antaŭ la milito.

– Do ili havas lin – diris Kloss. Li raportis al Józef sian interparolon kun Tietsch pri la giganta ago de Neumann. – Vi devas averti lin, li kuru en la arbaron.

– Kaj la knabino?

– Sekva ligilo. Adam devas decidi. Se li fidas ŝin.

– Li estos ĉe mi morgaŭ.

– Do ili forkuru morgaŭ. Sed antaŭ tio, vi sendos ankoraŭ unu raporton de J-23.

– Ĉu vi estas freneza? Se la radiostacio estas en iliaj manoj...

– Ĝuste. La raporto ne atingos la centrejon, ĉar neniu el la raportoj senditaj dum la lastaj tri semajnoj alvenis. Ĝin ricevos Otto Neumann. Ĉi tio estos cetera speco de privata letero. Vi transdonos, ke J-23 ne povis aperi ĉe la interkonsentita loko, ĉar en la difinita tago li estis ofice en Ŝtetino. Li petas por la sekva dato kaj loko.

– Ĉu vi volas teni lin okupita dum kelkaj tagoj?

– Jes. Vi bezonas tempon por foriri el Varsovio. Ne forgesu kunporti kopiojn de miaj raportoj de la lastaj tri aŭ kvar semajnoj. Transdonu ilin al Bartek, li havu novan ĉifron kaj radiostacion.

– Kaj vi? – demandis Józef.

– Mi devas helpi kompatindan Tietsch-on. La knabo ne povas trovi la sistemon, laŭ kiu funkcias la malamika radiostacio.

Li ekstaris kaj iomete riverencis al Podlasiński. Ili ne interŝanĝis eĉ unu adiaŭan vorton, kvankam ili ambaŭ pensis la samon – ĉu ili iam ajn revidos unu la alian?

* * *

Bartek ne estis ravita pri la ordono, kiun li ricevis hieraŭ nokte. Li devis subite revoki homojn el la planita trajn-diversio kaj haste prepari la surteriĝejon. Feliĉe, ne estis grandaj germanaj taĉmentoj proksime, li povis organizi ĉion dum la tago.

Sed kio do! Oni ne kverelas kun ordonoj, kaj la ordono estis klara: preparu la alteriĝolokon, alflugos sendito el la centrejo.

Ili atendis ekde krepusko sur granda maldensejo meze de la Kozienicka Arbaro. En la fositaj truoj kuŝis jam arbustaĵo surverŝita per benzino, preta por esti brulanta kiam ili aŭdos la aviadilon alproksimiĝi. Sed la aviadilo ne estis alfluganta. La nokto estis malvarmeta. Adam, nealkutimiĝinta al la arbaro, klakis per la dentoj.

– Mi zorgas pri Józef. Kio povus okazi al li? Kial li ankoraŭ ne estas ĉi tie?

– Ne kvaku! – diris Bartek kolere. – Ne kraku, ĉar vi elkrakos! Jen la kvara fojo, ke mi diras ĉi tion ĉi-nokte.

– Li diris al mi, ke ni renkontiĝos ĉe vi. Mi pensis, ke li jam estas tie. Ĉu eble li ne sukcesis?

– Vi denove rekomencas – murmuris Bartek kaj donis al Adam subbrulantan cigaredstupon. - Jen, prenu, enspiru, tenu la buŝon okupata kaj vi ne balbutos sensencaĵojn.

Ili sidis silente dum momento. Ie super ili hululis strigo. Juna gerilano nekonata al Adam ŝteliris al Bartek.

– Civitano Komandanto, se ĝi ne alflugos ene duonhoro... Baldaŭ tagiĝos.

Ĝuste tiam li aŭdis la bavuron de alfluganta aviadilo. La knabo, sen atendi ordonon, kuris al la deĵetejo. Fajro ekbrilis supren en la fositaj truoj, aranĝitaj por formi gigantan literon "T". La piloto certe vidis la signon ĉar li komencis surteriĝi.

Bartek alproksimiĝis al la aviadilo kaj helpis elgrimpi al grasa viro en longa ŝafa felo, kiu limigis liajn movojn. La gerilanoj malŝarĝis la armilojn kaj municion, transportis ilin al la pretigitaj kamparanaj ĉaroj, kaj li kondukis la senditon al la arbaristejo.

– Ĉu vi havas iun, kiun vi volas translokigi? – demandis la grasa viro. – La aviadilo baldaŭ ekflugos.

– Ĉu vi restas? – Bartek estis surprizita.

La viro konsente gruntis kaj Bartek lernis nenion pli de li tiun nokton. Nur la sekvantan tagon la viro sin prezentis.

– Kapitano Antoni – li diris – pri la perfido.

– Vi reagas rapide – diris Bartek. – Mi informis vin pri tio, ke homoj el la Varsovia reto estis trovitaj antaŭ nur kvar tagoj. Mi havas surprizon por vi. Radiotelegrafiisto aliĝis al Adam kaj "Zięba".

– Tio estas interesa – diris la sendito. – Mi volas unue pridemandi lin.

– Bedaŭrinde, tio estas neebla. La knabo estas senkonscia. Li estis vundita dum forkuro. Mirakle li atingis la vilaĝestron en Kozienice. Mi zorgas pri Józef kaj Mundek – li aldonis. – Ili jam devus esti ĉi tie. Tiam la reto estus kompleta.

– Ne Tute – diris Antoni. – Mankas J–23.

* * *

Tuj post la matenmanĝo li komencis la pridemandadon. Bartek partoprenis ilin pro devo, sed ne vere komprenis la signifon de la malklaraj demandoj. Verdire, la sendito de la centrejo ne plaĉis al Bartek. Seka, vigla, malfidanta... Ŝajnis al Bartek, ke li sentis sur sin mem la viglan, trapikan rigardon de la aliulo. Nu – li pensis – tia estas lia laboro. La sendito nun kliniĝis super Stasia Zarębska, kaŝnomo "Zięba". La knabino provis respondi la demandojn kiel eble plej precize, sed estis evidente, ke la tono de Antoni malkuraĝigas ŝin.

– Ĉu vi asertas, ke Adam avertis vin?

– Jes – ŝi respondis.

– Li diris, ke vi estas sekvata. Ĉu li aldonis ekde kiam?

– Ne. Li ordonis al mi forkuri. Li aranĝis renkonti min ĉe la stacidomo en Pyry.

– Kiun vi konis?

– Nur Adam-on kaj Skowronek-on.

– Ĉu vi scias, kiu estas J-23?

– Mi ne scias.

– Ĉu vi mem ne rimarkis, ke oni vin sekvas? Aŭ eble – li plilaŭtigis la voĉon – vi ne volis rimarki?

– Ne! – histerie ekkriis la knabino. – Mi ne estas... Mi scias, ke ĝi estis eraro, mi devus esti pli singarda, sed mi hastis, mi rapidis raporti dum laboro. Adam kaj mi konsentis, ke tiel estos la plej sekure.

– Kaj ĉu ĉio estis en ordo ĉe Skowronek?

– Mi ĉiam kontrolis. Sur la pordo estis la signo K+M+B skribita per kreto. Kaze de danĝero ĝi estus ja forviŝita.

La knabino hezitis kaj Antoni rimarkis tiun ĉi heziton.

– Ĉu do estis la signo aŭ ne?

– Ĝi certe estis tie, nur ŝajnis al mi... sed certe ĝi devis nur ŝajni al mi... Mi havis la impreson, ke Skowronek ion timas, li havis tiajn okulojn.

– Kiam estiĝis tiu ĉi impreso en vi?

– Du, ne, antaŭ tri semajnoj.

Li dankis la knabinon kaj ordonis al ŝi peti Adam-on eniri. Kiam ŝi jam estis foriranta, li rememorigis al ŝi, kion Bartek opiniis tute nenecesa, ke ŝi ne rajtas forlasi la lokon.

– Ĉu vi ne troigas? – demandis Bartek post kiam ŝi foriris.

– Homo! – la viro penetrante rigardis lin. – Ĉiu el ili estas potenciala perfidulo. La radiostacio dissendas falsajn raportojn ekde kvin semajnoj. Ĉu vi komprenas? Ni devas purigi la reton kaj elimini tiun, kiu perfidis nin. Kio pri la Skowronek? – li demandis.

– Helpkuracisto vizitis lin. Vi povos pridemandi lin posttagmeze. Sidiĝu, Adam – li diris al eniranta Pruchnal. Li volis uzi ĝentilecon por kaŝi la malagrablan scenon de pridemandado, kiu verŝajne nun sekvos.

– Kiam Józef sciigis vin pri la alarmo? – estis la unua demando.

– Lastan mardon. Mi iris al la apartamento, kie li estis registrita kiel Witalis Kazimirus. Kiel kutime, mi enkasigis pagon por gaso.

– Ĉu Józef diris, ke vi estas sekvata?

– Li diris al mi, ke mi forkuru kaj prenu la knabinon, se mi fidas ŝin. Mi ne havis kialon ne fidi ŝin.

– Ĉu li diris al vi pri la naturo de la minaco?

– Józef neniam tro multe parolis.

– Kaj la nomo? Ĉu li ne menciis iun nomon?

– Ne. Li nur diris, ke estas danĝero de perfido.

– Kaj tamen li ordonis al vi transsendi ankoraŭ unu raporton. Kion vi scias pri la enhavo de ĉi tiu raporto?

– Mi ĉiam ricevis ĉifritajn tekstojn.

– Mi pensas, ke verŝajne ili havas ĉifristojn en la Gestapo...

– Vi suspektas min! Mi maldeziras tion ĉi! Mi ne estas perfidulo! .

– Ankoraŭ mi ne suspektas vin pri io ajn.

– Se mi estus gestapo-agento, mi perfidus Józef-on. Mi estas la sola el la tuta reto... – li interrompis rimarkinte, ke Józef ankoraŭ ne aperis en la taĉmento.

– Jes – diris Antoni – vi estis la sola en la tuta reto, kiu konis ĉiujn kvar liajn adresojn kaj nomojn.

– Se vi suspektas min...

– Mi konas Adam-on ekde ok jaroj – diris Bartek. – Se tio signifas ion por vi, mi garantias por li.

Adamo jam foriris. Ili sidis super argilaj bovloj da kazeita lakto, kiujn la mastrino metis antaŭ ili.

– Io ŝajnas ne ĝusta pri ĉi tiu rakonto – diris Antoni. – Józef avertas ilin kaj poste malaperas sen spuro. La radiostacio nutras nin per mensogoj dum monato, kaj la radiotelegrafiisto aperas ĉe vi bonfarta kaj sana.

– Nu, ne tre sana – intermetis Bartek.

– Ĉi tie estas ia malvero. Estus nur unu logika klarigo, ke la perfidulo estis iu, kiu konis nur Podlasiński-on. Iu, kiu poste sukcesis akiri la adreson de la radiostacio. Ne, momenton, Józef konis la ĉifrojn, do se ni kredas Józef-on, ni devas supozi, ke li ricevis informojn jam preparitajn.

– Mi proponas ne rapidi al konkludoj. Ni atendu, kion diros la tajloro...

* * *

Skowronek finfine rekonsciiĝis, sed li ankoraŭ estis malforta.

– Mi ĵus estis transdonanta – li diris mallaŭtvoĉe – kiam mi aŭdis frapon sur la pordon. Mi ne povis erari, tio estis germanoj. Estis neeble eĉ revi forviŝi la konvencian simbolon. Mi provis, laŭ la instrukcio, detrui antaŭ ĉio la ĉifrojn. Mi ĵetis la libron sub la kuirejon, ankaŭ la raporton, kiun mi ricevis tiun tagon. Kvazaŭ por ĉagreni min, ĝi ne volis bruli. Mi devis surverŝi kerosenon. Mi malfermis la pordon al la kuireja ŝtuparo, sed mi aŭdis, ke ili ankaŭ iras tie.

– Ĉu ĝi estis la Wehrmacht?

– Jes – hezite diris Skowronek. – Dekduo da soldatoj kaj du oficiroj. Kaj poste venis ankoraŭ alia en nigra uniformo.

– Gestapo kaj Wehrmacht samtempe?

– Mi ne scias – li spiris pene. – Mi ne pensis pri tio. – Li fermis la okulojn por momento, poste denove malfermis ilin. – Kiam venis tiu Gestapo-ulo, tiam unu el tiuj oficiroj komencis raporti al li. Mi eĉ memoris la nomon de tiu oficiro: Oberleutnant Kloss. Kaj tiam mi profitis la konfuzon kaj saltis tra la fenestro. Estas ŝedo sub mia fenestro, nur duonetaĝe alta. Mi ne aŭdis pafojn, nur poste mi rimarkis, ke mi estas vundita.

– Kiel nomiĝis tiu germana oficiro? Ripetu tion – Antoni postulis.

– Kloss. Oberleutnant Kloss.

Bartek, kiam ili revenis al la alia ĉambro, volis diri al Antoni, ke estas neeble, ke li multfoje renkontis Kloss-on, ke li konas lin kaj aprezas lin. La aliulo, kvazaŭ antaŭvidinte lian argumenton, diris:

– Ĉiu agento fine estas kaptita kaj tiam havas elekton – ĉu morti aŭ ĉu perfidi. Daŭre labori sub la direkto de la malamiko.

– Mi ne kredas, ke J–23...

– Nun ĉio kuniĝas en unu tuton. La germanoj komprenis, ke pli aŭ malpli frue ni rimarkos, ke J-23 trompas nin. Kion faras la cenntrejo en tiaj kazoj? Rompas kontaktojn kun la agento. Ili volis malhelpi tion, do Oberleutnant Kloss enpaŝas malkovrante la radiostacion. Ili aranĝas tion tiamaniere por ebligi al la radiotelegrafiisto eskapi, ĉar ili scias, ke la telegrafiisto atingos nin kaj donos al ni la nomon de la oficiro, kiu eniris la radiostacion. Se Kloss forigas la radiostacion, kiu malinformas nin, ni ne havas kialon ne fidi al li. Ĉu vi nun komprenas la perfidan planon?

Bartek kapjesis, kvankam la certeco, per kiu la dikulo esprimis siajn opiniojn, iom timigis lin. Li ĝojis, ke la eniro de Adam interrompis ilian interparolon, ke li ne devos konfirmi, ke li komprenis, ke li akceptas la iradon de pensoj de Antoni.

Adam alportis novaĵon, ke Mundek, la korpogardisto de Józef, ĵus aperis. Ili vokis la knabon, sed li nenion povis diri. Li kaj Józef disiĝis antaŭ preskaŭ unu semajno kaj de tiam li ne vidis lin. Li pensis, ke Józef jam estos en la arbaro. Li venas nur nun, ĉar en Karczew, kie li haltis por la nokto, li falis en homkaptilon, la ĝendarmoj ĉirkaŭis la vilaĝon kaj traserĉis ĝin serĉante hakaĵon.

– Ĉu vi vidis la germanan oficiron, kun kiu Józef iam renkontis?

– Jes – la knabo respondis.

– Ĉu vi povus rekoni lin?

– Certe.

– Morgaŭ vi iros al Varsovio.

Bartek finfine komprenis, kion celis la alia viro.

– Ĉu vi volas, ke Mundek pafu J-23-on?

– Ni rajtas decidi en tiaj okazoj – respondis Antoni. – Kaj ĉi tiu Mundek, vi mem diris tion ĉi, kapablas pafi.

– Sed pruvoj, pruvoj?! – ekkriis Bartek.

– Estas milito. La cirkonstanca pruvo estas tre forta. Ni ne povas riski. En la nomo de la Subtera Tribunalo de la Pola Respubliko...

* * *

Neumann pretas konsenti kun sia estro. Li estas idioto, li lasis trompi sin. Li pensis, ke li havas ĉi tiun J-23 en sia mano, sed fakte J-23 mokis lin. Lützke ŝajnis subite reviviĝi, li ĉirkaŭpaŝis la oficejon, piedpremante kaj klarigante al Neumann, ke se li sukcesos eliri el ĉi tiu tuta afero per la Orienta Fronto, li ankoraŭ povus konsideri sin naskita kun ĉapelo, ĉar li – Lützke – kredas, ke la sola taŭga loko por la homoj kiel Neumann estas koncentrejo.

Kaj ĉi tiu tuta infero kompreneble temas pri Ilsa, la mallongkrura sekretario de la Standartenführer. Kiel diable Neumann povus scii, ke ĉi tiu knabino estas la nevino de la Gauleiter?

Kiam li ricevis la lastan sendotan raporton, ke J-23 ne povis aperi al la kunveno, ĉar li estis ofice en Ŝtetino, li komprenis, ke li ricevis en la manojn akiraĵon, pri kiu li ravis. La ideo konfirmis, ke la mistera J-23 certe estis iu en la germana servo, ĉar neniu alia veturus ofice.

Determini kiu el la germanaj oficistoj en Varsovio estis en Ŝtetino en tiu tago estis demando de kelkaj horoj por la homoj de Neumann. La sola persono en la ofica vojaĝo estis ĝuste Ilsa Kempke. Li jam estis imaganta la vizaĝon de la Standartenführer kiam li ekscios de li, ke la nekaptebla J-23 kaj lia sekretario estas la sama persono.

Kompreneble li lasis sin trompi. Tiu ĉi J-23 rimarkis, ke la florafero estis kruda provoko kaj decidis pugnobati Neumann-on en la nazon. Sed ne estis ja Neumann kiu elpensis la ideon "kapti ezokon per brilo", Neumann volis fari ĝin trankvile, malrapide, kiel ĝi devus esti farata.

Aldone al tio, estis ĉi tiu idiota miskompreno kun la Abwehr. Estis stulta hazardo, ke Neumann persone alportis la preparitan raporton al la loĝejo de la tajloro kaj ĵus observis la rapidajn movojn de la fingro de Skowronek sur la telegrafŝlosilo, kontrolante ĉu li transdonas la ĝustan tekston, kiam oni ekfrapis la pordon kaj tuj poste enkuris du Abwehr-oficiroj.

Aldone, li devis aŭskulti prelegojn de tiu bubaĉo Kloss ke la SD funkcias kvazaŭ ĝi estus privata bieno, kaj ke ne sciigante la Abwehr-on ili kaŭzis la klopodojn esti disigitaj, kio ne estis tute senprava.

Kaj krom tio la radiotelegrafiisto eskapis! Ŝajnus, ke la ulo jam estas tute ruinigita, ke li ne volos fari iun movon, kaj tamen...

Nun la malamika centrejo ne kredos, eĉ se oni elsendas per la sama ĉifro sur la sama ondolongo. Eĉ interrompo meze de transdono devas veki ilian vigladon, des pli pri la ŝanĝo de la radiotelegrafiisto!

– Oni sendis vin el Berlino, Neumann – la Standartenführer denove parolis mallaŭte – por meti sur krurojn nian kontraŭspionadan laboron. Mi ne neas, ke vi sukcesis atingi iom da rezulto komence – vi kaptis malamikan radiostacion. Mi jam tiam sugestis, ke ni donu la radiotelegrafiiston al la knaboj de Aleja Szucha. Ili povus elpremi ion ajn el li. Sed vi preferis uzi viajn proprajn metodojn, kaj Varsovio ne estas la loko, kie oni povas apliki berlinajn metodojn.

– Vi akceptis mian planon,– diris Neumann. – Ni sendis kvar misinformigajn raportojn, kaj tio ankaŭ estas certa gajno.

– Se ili ĝis nun ne rimarkis, ke ni nutras al ili kadavraĵojn, ili faros ĝin morgaŭ. Kaj la J-23 daŭros agadi.

– Se nur ne estus ĉi tiu idiota miskompreno kun la Abwehr... – diris Neumann kaj sentis, ke tio, kion li plej timis, baldaŭ okazos.

– Oni devus antaŭvidi ĝin – diris Leutzke, kaj Neumann kvazaŭ elspiris malŝarĝiĝe, ke la plej malbona estis ankoraŭ prokrastita. Li ĵus decidis ludi por tempogajno. La ideala maniero – simpla frazo, humila formo.

– Mi ŝatus atentigi vin, Standartenführer, ke mi insistis informi la Abwehr-on pri la prilaborado de la radiostacio.

La eta grimaco sur la vizaĝo de Lützke indikis ke li komprenis kion Neumann volis diri.

– Mi ne memoras. Kaj eĉ se. Vi ankaŭ pensis, ke ni mem povus trakti ĝin, sen la helpo de tiuj elegantuloj de la Wehrmacht. Kio pri la radiotelegrafiisto? Ĉu vi ne kaptis lin?

– Mi punis Lepke-on, kiu perdis la kapon.

– Tio ĉi neniel interesas min! Sufiĉe da ĉi tiu ludo! Vi devas aresti la reston de la reto, tio estas, la kelnerinon kaj la gasenkasigiston.

Do ĝi okazis. Ĝi ja devis okazi. Kial mi estas surprizita – pensis Neumann.

– Tio ĉi estas neeble – li eldiris ĝin pene.

– Ĉu vi denove volas proponi al mi viajn metodojn? Nenio el ĉi tio! Ili devas scii ion pri ĉi tiu J-23.

– Ili forkuris! – li diris, rigardante rekte en la palajn okulojn de Lützke, kiuj iĝis pli kaj pli rondaj pro miro. – Ni sukcesis konstati, ke Pruchnal eniris rikiŝon funkciigantan de nia agento, poste ni trovis nian homon murdita, kaj la knabino eskapis tra la malantaŭa elirejo de la manĝejo.

– Mi komprenas – diris Lützke post longa momento de silento. – Al vi restas aero en via mano. For! – li subite ekkriegis per fremda voĉo, montrante la pordon per la etendita mano.

– Heil Hitler! – diris Neumann, levante la manon per la sama gesto.

* * *

Kloss estis maltrankvila. Ekde dek tagoj, de lia lasta konversacio kun Józef, neniu signo de vivo. Kompreneble, Józef ne povas telefoni lin ĉe la oficejo kaj diri: "Ĉio en ordo. Mi havas novan loĝejon kaj novajn paperojn", nek li povas sendi poŝtkarton kun salutoj. Sed estas skatoloj, dekduo da lokoj en diversaj partoj de la urbo, kie oni povas transdoni mesaĝon. Finfine, estas la apartamento sur la strato Bonifraterska, tuj ĉe la getolimo, kie Kloss aranĝis kontaktpunkton por Abwehr-agentoj. Onklino Zuzanna scias, ke en ĉiu nepara tago, inter la sepa kaj la naŭa vespere, oni povas trovi tie Oberleutnant-on Kloss, kial do ne estas vivosigno de la ceentrejo?

Jam ne gravas la dekduo da novaj informoj, kiujn li sukcesis kolekti. La plej grava afero estas sciigi al Józef, ke la tajloro Marian Skowronek, sendube la gestapo-agento, sukcesis eskapi, kiam Kloss, laŭ la peto de Tietsch, akompanis lin por kapti la radiostacion.

Kloss vidis la malplenan stratan telefonbudon kaj rapidigis sian paŝon. Li decidis, ke li denove provos, kioma fojo ĝi jam estas, telefoni Józef-on. Li enĵetis moneron en la aŭtomaton, kaj en kvar apartamentoj sinsekve la monotona zumado de la telefono konfirmis ankoraŭfoje, ke neniu levos la aŭdilon.

Li denove antaŭeniris. Li devas kontroli ankoraŭ unu kontaktolokon hodiaŭ. La loko estis la muro de forbruligita domo kun profundaj trarompaĵoj lasitaj de kugloj. En la tria trarompaĵo kalkulante komence de la pordego li povus trovi paperfolion. Li ĉirkaŭrigardis – la strato estis malplena.

Li etendis la manon, ŝajnigante alĝustigi sian uniformon, sed trovis nenion en la trarompaĵo. Li denove ĉirkaŭrigardis, ĉar liaj instinktoj diris al li, ke li estas observata.

Ĉu ĝi povus esti nervoj? Senhoma strato, unuflanke brika muro sen iu niĉo aŭ kurbiĝo, kie iu povus kaŝiĝi. La hufoj de magra ĉevalaĉo tiranta kaleŝon laŭte aplaŭdis sur la malebena pavimo. Li turnis sin sur la kalkano kaj direktis sin al la urbocentro, sed la sento, ke oni lin observas, ne estis lin forlasanta.

Kompatinda Tietsch – li pensis por deturni sian atenton de tiu ĉi idiota, senbaza antaŭsento – la kompatinda Tietsch ne ricevos la deziratan ferion, kaj li tiom ege ŝatus veturi kaj montri sin en sia bavara urbo kun la ordeno super sia uniforma poŝo. Li facile lasis sin konduki al la konkludo, ke la malamika radiostacio estis funkcianta laŭ la tempoj de lunleviĝo kaj lunsubiro. Li ne senpene kredis, ke li mem elpensis tion. Kompreneble, neniu povis kulpigi Kloss pro la skandalo, kiu eksplodis, kiam montriĝis, ke la Sonderdienst regas la radiostacion.

Cetere, la kverelo ne estis tro granda. Sur la vizaĝo de Oberst von Ossetzky aperis eĉ io simila al rideto, kiam Oberleutnant Kloss raportis al li la tragikan eraron. Sed kompreneble estis malfacile por Tietsch revi pri ferio en ĉi tiuj kondiĉoj; kompatindulo, li devus konsoli sin per kelkaj kromaj pudingoj.

Kloss ekridis pro tiu penso kaj en tiu momento li aŭdis pafon. Li turnis sin, falis malantaŭ la kurbiĝo de la muro, vidis la silueton de la knabo diagonale transkuri la straton kaj malaperi en la ruinojn de la bruligita domo, apud kiu Kloss ĵus preterpasis.

Kelkaj ĝendarmoj elkuris de malantaŭ la kurbiĝo kun armiloj pretaj por pafi. La Wachmeister kun la ruĝaj lipharoj helpis Kloss-on ekstari surpiede.

– Ĉu vi estas vundita, sinjoro Oberleutnant?

– Ne, feliĉe ne.

– Oni pafis al vi.

– Eble – respondis Kloss. – La ulo forkuris en tiu direkto. Vestita per ruĝa svetero – li montris en la kontraŭa direkto ol la bruligita domo.

Mi esperas – li pensis – ke neniu portas ruĝan sveteron en ĉi tiu horo.

Li aŭdis la piedbatadon de la malproksimiĝanta patrolo. Li senpolvigis sian uniformon kaj haltigis preterpasantan rikiŝon.

– Bonifraterska! — li ĵetis. Li decidis iri al la kontaktopunkto kiel en ĉiu nepara tago, kvankam li rekonis la knabon, kiu pafis al li kaj kuris diagonale trans la straton.

Tiu estis Mundek, la knabo, pri kiu Józef diris: "Mia pistolo" aŭ "Mia korpogardisto". Kloss kelkfoje vidis lin de malproksime. Li ne povis erari.

Li ĉirkaŭiris la duonruinitan domon sur la strato Bonifraterska kaj atingis la ŝtuparon tra la kelo.

Tuj li komprenis kio okazis. Józef verŝajne estis kaptita, kaj nur li sciis, kiu estas la perfidulo. Onklino Zuzanna komprenis, ke ŝi estis trompata. Kloss scias, ke en tiaj situacioj povas esti nur unu ordono – mortigi. Li scias, ke li mem farus la samon en simila situacio.

Sed li ankaŭ scias ke li ne estas perfidulo kaj li devas pruvi ĝin ĉiakoste. Se li starus en tribunalo... Sed neniu legus al li la kondamnon. Ne estas tempo por ĉi tio. Maksimume oni alpinglos noton: "En la nomo de la Respubliko de Pollando, la tribunalo de la Pola Subtera Ŝtato..."

Penante iri silente, li grimpis la ŝtuparon. Li aŭskultis momenton. Estis neniu malantaŭ li. Sed oni nenie diras, ke la knabo agas sola. Eble iu alia jam atendas en ĉi tiu loĝejo? Ne aŭdiĝis sono el la ŝtuparo, sed Kloss sciis, ke la homo malantaŭ la pordo, se tiu estas tie, nun staras senmove, eĉ retenante la spiron.

Li komencis malfermi la pordon de la najbara loĝejo precipe laŭte. Li fermis ĝin frakase.

Nun li agis fulme rapide. Kelkaj ŝtupoj, balkono konektanta kun la balkono de tiu apartamento. Li transsaltis la balustradon, elpuŝis la fenestran vitron kaj kriante: Hände hoch! li trovis sin en la manĝoĉambro.

Silento respondis al li. Li rapide ĉirkaŭrigardis la ĉambron. Li estis sola. Nun la vestiblo, kuirejo kaj alkovo, la ceteraj ĉambroj.

Ĉio estas en ordo. Li kontrolis, ĉu la pordo estas fermita. Jes, ĉio estis tia, kian li lasis. Li flankenpuŝis la riglilon. Estis konstatite ke la pordo devas esti malfermita en neparaj tagoj. Kio okazos, se tiu ĉi knabo venos ĉi tien? Aŭ pli ĝuste, estas certe, ke li ne rezignos plenumi la ricevitan ordonon post unu malsukcesa provo.

Li facile povus mortpafi tiun ĉi knabon. Kaj tion li farus, se li estus tiu, kiun ili opinias, ke li estas. Sed li ja ne estas perfidulo. Li ne mortigos, sed li ankaŭ ne povas lasi sin esti mortigita. Li kalkulis, ke li iam mortos. Ĉi tiu risko estas enkonstruita en la ludon, kiun li ludis dum jaroj. Sed tiel stulte, je la mano de kamarado? De polo?

Li malrapide komencis malbutonumi sian uniformon, poste iris al la alkovo kaj eltiris litkovrilon el la ŝranko. Post iom da pripensado, li prenis la duan.

Post duonhoro, retenante la spiron, junulo en leda jako kaj botoj kun ŝutuboj alpaŝis al la duaetaĝa plinto. Li aŭskultis ĉe la pordo dum momento, poste elprenis sian revolveron kaj muntis la atenuilon sur la barelo. La mekanismo estis bone oleita, ĝi eĉ ne knaris. Ankaŭ la pordo ne knaris, kiam la knabo premis la manilon.

La vestiblo estis malplena, la lumo de la elektra poŝlampo ne malkaŝis ion suspektindan el la mallumo. La duonmalfermita pordo kondukis en la internon de la loĝejo. Li ekvidis silueton sur la kanapo; li pafis rekte al la uniformaj insignoj videblaj de malproksime, de iu kuŝanta kovrita per litkovrilo. La pafoj estis mallaŭtaj kaj sonis ne pli laŭte ol la klavklako de elektra ŝaltilo.

La knabo ne havis tempon por miri, ke la korpo de la kuŝanto eĉ ne skuiĝis, kiam forta bato sur la mentonon ĵetis lin kontraŭ la pordon. La pafilo elfalis el la mano de Mundek, la tiu viro prenis ĝin, alpaŝis al la ŝaltilo kaj ŝaltis la lumon.

Mundek nun vidis viron vestitan nur per pantalono kaj ĉemizo. Li ne povis erari – tiu estis la germano, kiun li devis mortigi.

Tiu ĉi viro alproksimiĝis al li, helpis la duonsvenigitan knabon leviĝi surpieden kaj diris en la plej pura pola lingvo:

– Mi ne povus fari alie. Mi bezonas klarigi kelkajn aferojn al vi; unue diru al mi, kio pri Józef?

Sed la knabo ne sciis. Same kiel Kloss, li tute ne sciis, ke Józef finfine atingis la arbaron post multaj aventuroj, ke li devigis kapitanon Antoni konsenti, ke li tuj forveturu al Varsovio por nuligi la mortkondamnon al Hans Kloss, la agento kodita J-23, kaj ke li jam estis survoje.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.