|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA VETO PLI GRAVA OL LA VIVOAŭtoro: Andrzej Zbych |
©2026 Geo
|
"La tasko estas danĝera kaj escepte malfacila". La ĉifraĵoj ricevitaj de la centrejo ĝenerale estis lakonaj, sed ĉi tiu, kiu ordonis Kloss-on, ke li venu al Vroclavo, finiĝis ĝuste per tia frazo.
Estis decembro de la jaro 1942. Germanaj armeoj enŝlimiĝis ĉe Stalingrado, la mesaĝoj de la Oberkommando der Wehrmacht estis tre neklaraj, tamen malmultaj civitanoj de la miljara Reich jam sciis ke la divizioj de Paulus estis senredonote perditaj. La milito alproksimiĝis al turnopunkto kaj furiozis kun pliigita sovaĝeco, gazetoj de la tuta mondo nombris la mortintojn en aer-, mar- kaj terbataloj. Vilaĝoj kaj urboj en Rusio, Afriko kaj Grekio estis menciataj ĉiutage. Tamen neniu raportis iujn ajn mesaĝojn de la fronto, al kiu oni sendis Kloss-on. Ĉi tie la batalado okazis en silento; poste en sekretaj staboj, la nomoj de la falintoj estis forstrekitaj kaj la registroj estis kaŝitaj ĉe la fundo de kirasaj ŝrankoj. Tio estis fronto, kie oni agis blinde, en mallumo. Ne lasi sin surprizi, superruzi la malamikon, eviti kaptilojn, kaj ankaŭ... Ĉi tio estis ĝuste la plej malfacila kaj Kloss senĉese pensis pri tio dum li iris sur la stratoj de Vroclavo. Li havis malmulte da tempo, nur tri tagojn; se li ne sukcesos, li devos oferi ĉi tiujn homojn. Li preterpasis Damplatz-on kaj turniĝis en mallarĝan strateton. Li haltis antaŭ la anonco subskribita de Gauleiter Hanke.
Fariĝis reflekso kontroli ĉu oni lin sekvas.
En la urbocentro, li perdiĝis en la antaŭkristnaska homamaso amasiĝanta antaŭ butikoj. Estis trankvile kaj malplene ĉi tie. Suboficiro preterpasis lin kaj salutis. Maljunulo prenis cigaredon de sur la trotuaro. Knabino en eluzita mantelo kun alkudrita triangulo de la litero "P" estis puŝanta ĉaron kun karbo sur la vojflanko. Ŝi rigardis Kloss-on kaj tuj forrigardis.
Li ankoraŭfoje ĉirkaŭrigardis kaj direktiĝis al la preĝejo. La ĉefa pordo estis fermita. Li puŝis la flankan pordon kaj trovis sin en malluma interno. Antaŭ la statuo de Sankta Antonio brulis lumeto kaj en la benkoj, profunde en la nigra navo, kelkaj virinoj genuis.
Li provis iri piedpinte, sed la resono de paŝoj aŭdiĝis per obtuza eĥo. Abrupte eksonis la orgeno; li aŭskultis Bach-on dum momento, kaj poste grimpis supren laŭ sur la serpentumajn lignajn ŝtupojn. La viro, kiun li serĉis, kliniĝis super la klavaro. Li estis maljunulo kun malhelaj okulvitroj. Li certe aŭdis paŝojn, ĉar liaj fingroj frostiĝis en la aero. Li turnis sin al la pordo. Kloss sciis, ke la viro estas blinda, aŭ almenaŭ li devus esti blinda, sed dum momento ŝajnis al li, ke la viro vidas lin.
– Ĉu tio estas vi, Rudi? – demandis la orgenisto, levante la manojn alte.
Kloss silentis.
– Iu eniris, mi aŭdis.
– Jes. Mi – finfine diris Kloss kaj alpaŝis pli proksimen.
– Kiu vi estas?
– Mi alportis salutojn de onklino Susano.
La viro silentis, kvazaŭ ne komprenante. Mi ne povis ja erari – pensis Kloss. – Finfine...
– Ĉu vi estas ŝia konato? – demandis la orgenisto.
– Parenco, – respondis Kloss.
– Ĉu ŝi ankoraŭ suferas pro reŭmatismo?
– Ŝi fartas pli bone ekde septembro.
Tio estis ĉio, nun ili povis interparoli.
La orgenisto alproksimiĝis al Kloss, liaj fingroj, kvazaŭ serĉante ion, malpeze tuŝis la ŝultrojn de la oficiro.
– Vi estas en uniformo – li diris. Kaj post iom da tempo: – Pardonu, mi ne devus demandi. Mi atendis vin... Ĉu tio signifas, ke onklino Susano...
– Tio signifas nenion – diris Kloss seke. – Oni rajtigis min fari la decidon surloke.
– Tio bonas – konstatis la viro. – Bonas – li ripetis – ke ĝuste hodiaŭ.
– Bonvolu rakonti.
La orgenisto elprenis duonan cigaredon el lada skatolo. Li sekurigis ĝin en ligna cigaringo. Li ne hastis.
– Ne donu al mi la fajron – li diris kaj trovis en sia poŝo grandan fajrigilon faritan el kartoĉa kesto. – Ĉu vi estas la unua fojo en Vroclavo?
– La unua.
– Ĉu vi konas la historion de ĉi-loka pola komunumo?
– Ne. Ĉu tio ĉi gravas iel?
– Ĉio gravas – konstatis la orgenisto. – Ĉu vi konis Arturon la Unuan?
– Jes. Rakontu.
– De la komenco?
– Kvazaŭ mi nenion scius.
– Ĉu vi volas testi min?
Kloss ne povis vidi liajn okulojn kovritajn de la malhelaj okulvitroj.
– Mi ne volas testi vin – li diris. – Oni decidis fidi vin.
– Dankon. – La orgenisto finfine ekbruligis la cigaredon. – Antaŭ unu horo mi ricevis raporton de Arturo la Dua.
– Kie estas la kaŝskatolo?
– Ĉi tie, en la preĝejo, sub la statuo de Sankta Antonio. Ĉu tio estas malbone?
– Mi ankoraŭ nenion scias. Mi aŭskultas.
– Pasis jam tri monatoj – komencis la orgenisto. – Ni determinis ĉion, kion oni povus determini.
– Ĉu vi havas kontaktojn en Gestapo?
– Jes... La 15-an de septembro nokte ili venis al la loĝejo de Artur, la grupĉefo. Tio estas, al Arturo la Unua. Li englutis cianidon en la momento, kiam li ekvidis ilin en la pordo.
– Ĉu tio estas certa?
– Jes.
– Tio signifas, ke li nenion diris?
– Nenion – diris la orgenisto. – Sed matene de la 16-a, oni arestis du el niaj informantoj en la vagonfabriko. Du laboristoj kiuj iam kutimis frekventi sur Heinrichstrasse.
– Kio estas tie?
– Ĉefsidejo de Asocio de Poloj, germanaj civitanoj. Do ili sciis ne nur pri Arturo. Ankaŭ pri ili. Tial, la centrejo decidis, ke devas esti provokanto en la grupo. Oni ordonis ĉesi la agadon.
– Sed la grupo funkcias?
– Arturo la Dua donas al mi raportojn. Li decidis malkaŝi la perfidulon, kvankam nek li nek mi komprenas, kial la Gestapo ne arestis aliajn, se ili vere havas informanton. Ĉi tiu informanto devas scii multon.
– Vi sonas kiel novulo – diris Kloss. – La Gestapo havas tempon... Neniu malliberigas homojn, kiujn oni povas observi en agado... Cetere mi ne scias, kian ludon ili ludas. Eble la perfidulo ankoraŭ scias tro malmulte? Eble ili serĉas kontaktojn kun la centrejo? – Kaj post momento: – Kiu estas Arturo la Dua?
– Maljuna kunlaboranto. Fidata de Arturo la Unua. Jen lia hodiaŭa raporto – li transdonis pecon da silkpapero. – Ĉu vi konas la ĉifron?
– Mi konas.
La lumo estis malbona. Kloss tenis la paperon proksime al siaj okuloj kaj malfacile legis. Cetere la raporto estis longa. Arturo la Dua raportis, ke liaj penoj donis rezultojn. La arestoj ne estis hazardaj. Li determinis sen ia ajn dubo, kiu estas la perfidulo. Nur unu persono kontaktis samtempe la ĉefon kaj la laboristojn de la vagonfabriko. Kodnomo A-3. Arturo la Dua raportas ke li donis ordon elimini la perfidulon, petas kontakton kun la centrejo kaj pliajn instrukciojn. La grupo estas pura kaj povas agi.
– A-3 – diris Kloss.
– Arturo la Dua eraras! – abrupte eksplodis la orgenisto. Li perdis sian trankvilon. Li pasigis sian manon sur la frunton kaj alĝustigis la okulvitrojn. – A-3, ŝi estas senkulpa...
– Ĉu ŝi estas virino?
– Knabino. Mi mem varbis ŝin... mi konas ŝin... mi konis ŝian patron...
– Tio ne estas pruvoj – diris Kloss seke.
– Mi ne havas pruvojn. – La orgenisto sidiĝis kaj tuŝis la klavojn per la fingroj. – Mi ne havas pruvojn – li ripetis. – Mi scias, kaj tio ĉi estas multe pli. – Li eksilentis, atendis, kaj poste aldonis abrupte: – Mi postulas, ke en la nomo de la centrejo vi malpermesu al Arturo likvido A-3-on.
– Aŭskultu atente. – Kloss daŭre maltrankviliĝis pri la okuloj de la orgenisto. Li ŝatus vidi ilin. – Se estas provokanto en la grupo de Arturo, tiuj homoj estas perditaj.
– Perditaj? – ripetis la orgenisto.
– Jes. Ili povus esti savitaj se, tuj post la likvido de la provokanto, ili ricevus novajn paperojn, novajn kontaktojn aŭ eĉ estus senditaj al la Ĝenerala Gubernio. Sed al neniu el ili mi donos novan adreson, iu ajn kontakton, ĝis mi estos tutcerta, ke la perfidulo estas likvidita. Se vi asertas, ke A-3 estas senkulpa, la perfidulo ankoraŭ agas en la grupo de Arturo la Dua. Ĉu vi havas iajn suspektojn?
– Ne – respondis la orgenisto.
– Do vi vidas... Ĉiu el ili povus esti perfidulo. Kaj la Gestapo scias ĉion, kion tiu scias. Eblas, ke ĉi tiuj homoj agas sub konstanta observado.
– Mi komprenas. Kion vi intencas fari?
– Transdonu al Arturo la respondon: Li ĉesigu la likvidon de A-3.
– Dankon.
– Mi ne faras tion pro vi. Mi simple konsideras viajn dubojn. Mi provos mem klarigi la situacion. Kiu alia krom Arturo scias pri la kaŝskatolo en la preĝejo?
La orgenisto restis silenta.
– Kiu alia? – ripetis Kloss.
– Ĝuste A-3 – li flustris. – Liza.
– Ho, jes...– Kloss ekmoviĝis al la pordo. – Vi kontraŭstaris la instrukciojn de centrejo. Vi ne diris tion ĉi al mi antaŭe. Kial?
– Liza estas mia parencino – la orgenisto tuŝis la klavojn. – Mi diris, ke mi konas ŝin de multaj jaroj. Ĉu vi scias, kie oni povas ŝin renkonti?
– Mi scias. – Kloss svingis la manon. – En kafejo sur Frankfurterstrasse.
Li ekstaris antaŭ la pordo ĝuste kiam ĝi malfermiĝis. Kloss reflekse retropaŝis kaj metis sian manon sur la pistolujon. Sur la sojlo li ekvidis knabon, eble dekjaraĝan.
– Ĉu tio estas vi, Rudi? – demandis la orgenisto.
– Jes, avo. – La knabo ne deprenis la okulojn de Kloss.
– Kiu estas tio? – demandis Kloss.
– Miaj okuloj – respondis la orgenisto.
* * *
La kafejo sur Breite Strasse estis unu el la malmultaj malgrandaj kafejoj en Vroclavo kiuj retenis sian iaman karakteron dum la milito. Maljunaj viroj ludis ŝakon kaj domenon, trinkante bieron kaj porteron pli ofte ol teon aŭ kafsurogaton. Foje, forpermesitaj Wehrmacht-soldatoj kun siaj knabinoj vizitis ĉi tie, kaj brunajn uniformojn oni vidis nur malofte.
Tiun ĉi posttagmezon, en la "Doroto" – ĉar tiel nomiĝis la kafejo – estis malplene. En niĉo, Wehrmacht-soldato karesis la genuojn de knabino en BDM-uniformo, kaj ĉe la tablo apud la fenestro, emerita instruisto, profesoro von Lipke, ludis domenon kun viro en fervojista uniformo. Profesoro von Lipke apartenis al la kutimaj kafej-gastoj. Li havis sian propran tablon kaj sian domenskatolon, Tiuj, kiuj konis lin, sciis, ke li vivas emerite kaj samtempe laboris en organizaĵo, kiu sendis pakaĵojn al frontliniaj soldatoj. Estus malfacile suspekti, ke tiu viro, kiu jam delonge movis per bastono kaj skribis kaligrafajn numerojn de la kampa poŝtoficejo sur la pakaĵoj, estis agento kromnomita Arturo la Dua kaj ludas riskplenanan ludon dum monatoj.
– Kvin aŭ nul – li diris.
La viro en fervoja uniformo, Horst Kuschka, atente rigardis la nigrajn rektangulojn. Li subskribis sian nomon "Kuschka" nur ekde 1939. Ĝuste tiam li ŝanĝis sian antaŭnomon "Stanisław" al "Horst" kaj li bezonis longan tempon por alkutimiĝi al ĝi.
– Mi atendas, sinjoro profesoro – li diris kaj rigardis la kelneron. Ŝi ĵus iris preter ili; nun ŝi metis la glasojn sur la verŝtablo. Li alŝovis seson al la nulo.
– Ne eraru – flustris Lipke. – Bonvolu paroli plie...
– Mi havas nulon. La transporto de "Panteroj", 48 da ili, pasis ĉi-matene...
– Destinloko? Mi alŝovas al ĝi kvinon.
– Ĥarkovo. Mi ankaŭ havas kvinon, sinjoro profesoro. Oni sendis skipon por ripari la trakojn sur la Ostrów-Kalisz linio.
– Vi perdos en la ludo – diris Lipke. – Vi ludas senzorge kaj de unu okazo al alia. Tio ne estas permesita.
– Mi komprenas.
– Nun bonvolu atenti. La tasko aparte grava. – Lipke parolis per sentona voĉo. Cetere neniu memoris, ke li iam perdis sian trankvilon. Kuschka admiris lin. Kaj li timis lin.
– Mi aŭskultas.
– Oni devas plenumi mortan kondamnon. – La profesoro rigardis Horst-on. Li silentis momenton. – La kondamnon – li ripetis. – En nia grupo estas agento de Gestapo.
– Al mi oni ne konfidis ĝis nun tiajn taskojn.
– Nun mi konfidas ĝin al vi. – Lipke subite ŝanĝiĝis al "vi" – Atente aŭskultu. Lessingplatz 16, apud Lessingsbrücke.
– Ĉu li estas ĉi tiu, kiu denuncis Arturon?
– Mi ne ŝatas demandojn. Ne li, ŝi.
– Mi plenumos ĝin – ripetis Horst.
Lipke bonorde aranĝis domenkubojn en la skatolon.
– Vi denove perdis la ludon – li diris. – Ĝis la sekva fojo.
– Ĝis la sekva fojo, profesoro.
– Nun estas la 16:30 – finis la profesoro mallaŭte. – En la kutima loko je la 19a horo. Ni ne plu renkontiĝos ĉi tie.
– Mi komprenas.
Kuschka foriris la unua. En la vestejo, Helena donis al li la mantelon. Li kisis ŝian manon kaj poste, ĉar la vestejo estis malplena, li duonkisis ŝiajn harojn. Ili estis geedzitaj dum pli ol tri jaroj. Li renkontis ŝin en la printempo de '39, kaj ili geedziĝis en la somero. Estis ŝi kiu diris al li: "Via nomo estos Horst nun, vi devas konsenti." Kaj ŝi engaĝis lin en la organizon.
Antaŭe ŝi laboris en la pola biblioteko ĉe Neugasse. Ŝi konserviĝis kiam la naziistoj arestis aktivulojn de pola komunumo. "Mi estas bonŝanca," ŝi diris, sed ŝi nevolonte ŝatis mencii tiujn aferojn.
Nun ŝi butonumis lian mantelon.
– Kiam vi revenos?
– Malfrue. Mi havas laboron – li respondis.
Ŝi ne demandis, cetere ŝi neniam demandis. "Eĉ ni ne devus scii tro multe pri ni mem." Ŝi jam estis transdonanta mantelon al la sekva kliento kaj ridetis, dankante por dankmonon. Rudi ĵus enkuris en la vestejon. Li atendis ĉe la pordo ĝis la akompanantino de la Wehrmacht-soldato fiksos siajn harojn en la spegulo.
– Mi havas oblatojn, sinjorino – li diris. – Ĉu vi prenos ilin?
– Volonte – diris Helena. – Donu al mi la pakaĵon. Kaj ripetu, ke mi ankoraŭ hodiaŭ transdonos ĝin al la onklo. Ĉu vi komprenis?
– Certe, sinjorino. – Rudi elkuris, larĝe malfermante la pordon ĉar li ŝatis, kiam la pordsonorilo sonis longe kaj laŭte. Helena singardeme distranĉis la pakaĵon. Ŝi metis sur sian manon zorge rulitan pecon da silkopapero.
* * *
Kiu estas Liza Schmidt? Hans Kloss neniam subtaksis siajn kontraŭulojn. Li staris ĉe la angulo de Frankfurterstrasse apud gazetbudo kaj rigardis la kovrilojn de la semajnaj revuoj. En kolora foto, germana soldato staris apud brulanta tanko kun stelo.
Se la Vroclava Gestapo – konsideris Kloss - havas agenton en nia reto, li kompreneble ne perdos tian ŝancon. Ili havas la reton sub sia kontrolo, kial ili ne forigas ĝin? La respondo estas simpla. La Gestapo volas regi la malamikon, malinformi lin, lerni pri liaj kontaktoj kaj la komunika sistemo kun la centrejo. Kion ili scias ĝis nun? Oni devas supozi, ke ili deĉifris ĉiujn membrojn en la grupo de Arturo. Kaj kio pri la orgenisto? La preĝejo ne estis sub observado, Kloss havis la rajton kredi, ke tio ĉi estis ĝisfunde kontrolita. Tamen, la malamiko povas agi tre lerte. Eble ili trovis konstantan observadon de la preĝejo nenecesa? Arturo la Dua alportas raportojn al la preĝejo. Ĉu li estas kontrolata? Laŭ ĉiu verŝajneco, jes. Do ni supozu, ke la Gestapo rekonis la kaŝskatolon. Kion alian ili atendas? Ĉu por deĉifri la kontakton kun la centrejo? Kaj kial Arturo la Unua estis tiel rapide arestita? La respondo ankaŭ estas simpla. Arturo la Unua senmaskigis la perfidulon, ni supoze diru, tiun ĉi Lizan Schmidt, se tio estas ŝi, kompreneble. La argumentoj de Arturo la Dua ŝajnas ja sufiĉe validaj. Sed Liza konas la orgeniston, do ankaŭ la orgenisto estas malkaŝita. Kian decidon oni faru? Kloss sciis, ke li povis fari la plej simplan decidon: forigi ĉi tiujn homojn de ĉiuj kontaktoj, lasi ilin al la kompato de la malamiko. Tiam la Gestapo atendos ankoraŭ iom da tempo, decidos ke ili estas jam senutilaj kaj forigos ĉiujn... Li ribelis kontraŭ tiu ĉi solvo. Li ankoraŭ havis du plenajn tagojn. Kion li povos fari? Li ne rajtas malkaŝi sin al iu el ili, ĉar ĉiu el ili povus esti la perfidulo. Do kiaj ebloj de agado li havas?
Li ekbruligis cigaredon, aĉetis "Völkischer Beobachter"-on kaj komencis malrapide iri laŭlonge de Breite Strasse. Sur la opozita trotuaro, li ekvidis tiun ĉi, kiun li estis atendanta. Estis tre bela Liza Schmidt. Ŝi rapidis, rigardis antaŭen, tamen ja ŝi devis senti avidajn virajn rigardoj. Kial ŝi perfidis, se ŝi fakte perfidis? Timo, angoro pro torturoj? Kaj se ŝi laboras de longa tempo por ili?
La sonorilo eksonoris kiam li malfermis la pordon de la "Dorota". Kloss ekpensis, ke Arturo la Dua ne estis tro singardema, Se ĉiuj liaj homoj alvenas al la "Dorota", la laboro de la Gestapo estas pli facila.
Li sekvis Lizan enen. La vestejservisto ekridetis, kiam li transdonis al ŝi la mantelon. Liza Schmidt estis ĝuste ĉi-momente telefonanta. "Nepre venu, adiaŭ, karulo..." – li aŭdis. Ŝi pendigis la aŭdilon kaj ekrigardis Kloss-on. Ŝi elprenis unumarkon el sia monujo.
– Ĉu vi povas ŝanĝi ĝin? – ŝi diris al la vestoservisto. – Mi ankoraŭ devas telefoni.
Helena ne havis etajn monerojn. Kloss tuj ekkomprenis. Li donis al Liza la moneron.
– Mi servas vin, fraŭlino.
– Ho, kiel afabla vi estas – ŝi pepis – mi redonos ĝin post momento.
En la kafejo, li sidiĝis ĉe la tablo apud la fenestro. Mekanikmaniere, li malfermis la domenskatolon kaj ludis per la nigraj kubetoj. Estis malmultaj homoj ene. Du pli maljunaj viroj ludis ŝakon. Virino en nigra robo trinkis teon. Kloss alpuŝis nulon al seso, poste komencis konstrui domon el domenkubetoj. Mi ne scias ludi domenon – li pensis. Li levis supren la rigardon. Liza Schmidt estis alpaŝanta al lia tablo.
– Mi venas nur por redoni la ŝuldon – ŝi diris. Sed ŝi tuj sidiĝis, kiam li ŝovis al ŝi la seĝon.
– Mi volas resti kreditoro ankoraŭ por momento – li diris. La kreditoro havas certan rajton je la debitoro. – Ŝi ekridetis, do li pensis, ke finfine tio ĉi estos facila. Eble eĉ tro facila. Ĉu iu povus vidi lin en la preĝejo de Sankta Aŭgusteno? Ĉu oni kapablus doni al Liza priskribon de li? Malverŝajne. Kloss havis siajn proprajn gardistojn en Vroclavo, kiujn li povis fidi sen rezervoj.
Li proponis konjakon.
– Konjakon! – Liza ekkriis. – Mi vetas, ke vi venas rekte el la fronto.
Necesis al li iom da peno akcepti ŝian stilon. Li delonge ne flirtis kun knabinoj. Cetere ĝi ne estis nur malplena konversacio; ili ambaŭ komencis la ludon.
– El la fronto – li diris. – Kiel vi divenis tion ĉi?
– Ĉar nur la viroj el la fronto ne timas pro la nombro da kuponoj, kiujn oni fortranĉas por konjako.
– La plej bona maniero forigi kuponojn. Cetere ĝuste pri tio ni ĉiuj revas...
– Pri kio?
– Pri trinki en tia kafejo glaseton kun tia ĉi knabino kiel vi...
– Nur pri tio?
– Ne, ne nur – diris Kloss. Li mendis konjakon kaj kafon. Kaj kiam la kelnerino komencis preni aĵojn el sur la tablo, li aldonis: – Kaj bonvolu ne forpreni la domenon.
Liza atente rigardis lin. Ŝi estis tamen singardema kaj streĉita, ne estis dubo: la flirtemo estis nur masko. Kloss subite ekpensis, ke li vere komencis ŝati ĉi tiun knabinon. Li tuj riproĉis sin: nenion, kio malfaciligus la ludon.
– Ĉu vi ankaŭ ludas domenon? – ŝi demandis.
– Ĉu ankaŭ? Do estas iu alia? Bonvolu lasi min diveni. Fianĉo, kiu batalas en Libio?
– Ne – ŝi ekridetis.
– Ĉu li okupas Francion? Grekion? Ĉu li batalas en Rusujo?
– Ne, ne, ne. Malvarme.
– Mi komprenas. Li ne defendas sian patrujon. Li kaŝiĝis ĉi tie kaj ludas domenon. Frenezulo! Havante vin, knabino, ludi domenon!
– Vi estas amuza, sinjoro. Kio estas via nomo?
– Ne tiom amuza, kiom honesta. – Li ekstaris. – Hans Kloss.
– Mi estas Liza Schmidt. Por miaj amikoj, simple nur Liza.
– Kaj por mi, Liza?
Ŝi denove ridetis. Ŝia rideto vere estis tre bela.
– Vi jam decidis, Hans... Vi atakas direkte. Kaj mi demandis pri la domeno, ĉar maljunuloj, antaŭmilitaj malgrasaj geavoj, venas al ĉi tiu kafejo kaj pasigas horojn...
Jes, li imagis ĝin perfekte. Kiel aspektis Arturo la Dua? Guste tia malgrasa avo. Kaj li ludas domenon ĉi tie kun homoj el sia reto. Ĉu li ankaŭ renkontas Lizan ĉi tie?
– Maljunuloj ŝovantaj domenojn – li diris. – Emeritaj oficistoj, kiuj nomas sin konsilistoj. Kaj emeritaj instruistoj nomantaj sin profesoroj. Klinantaj super la marmoraj tablosuproj. Ĝi estas ekscita ludo. Por ĉi tiuj maljunaj, retiriĝitaj viroj – anstataŭaĵo por vivo...
– Fronta oficiro okupanta pri domenfilozofio – Liza konstatis serioze. – Hans, vi estas eksterordinara!
Ĉu li diris tro multe?
– Vivo estas batalo, Liza – li daŭrigis. – Ĉi tiuj maljunuloj batalas. Ili havas egalan ŝancon ludante blinde, ne sciante kiajn valorojn havas ilia kontraŭulo. Ili diras "kvin" aŭ "nul" per obtuza voĉo, tamen ili streĉe atendas ĉiun eraron de sia kontraŭulo. Ili batalas ĝismorte.
Ŝi rigardis lin serioze.
– Pri kio vi parolas?
– Pri la ludo de domeno. – Li levis sian kalikon da konjako – Por via sano, Liza.
– Prosit! Mi ne volus ludi domenon kontraŭ vi...
– Ankaŭ mi! Mi perdus mian kapon – Kloss ekridis. Li denove estis juna oficiro serĉanta aventuron. – Cetere mi ne havus tempon por tio. Mi venis ĉi tien nur por kelkaj tagoj...
– Ĉu serve?
– Ĉu vi opinias, ke oficiroj vojaĝas por plezuro hodiaŭ-tempe? Mi revenas el Berlino, mia generalo permesis al mi veni al Vroclavo por kelkaj tagoj. Ne vere libertempo. Forvagado.
– Via estro komprenas junajn Oberleutnant-ojn.
– Jes – li konfirmis. – Eberhardt estas bona ulo. – Kaj tuj li rigardis ŝin maltrankvile. La knabino rimarku, ke ĉi tiu nomo nenecese eskapis de li. – Sed ni ne plu parolu pri tio... Damne! Mi ĉesis kutimi paroli kun civiluloj. Ĝi daŭre revenas: la kazerno, la fronto, la malbona situacio apud Stalingrado... Mi esperas, ke vi forgesis...
– Kompreneble, mi forgesis. Mi ne memoras nomojn, mi ne interesiĝas pri viaj viraj aferoj. Mi estas virino, Hans.
– Mi rimarkis ĝin antaŭ longe...
– Antaŭ longe. Ĉu vi volis vidi iun en Vroclavo?
– Vin – li diris.
– Ne ŝercu.
– Mi ne tute ŝercas. Kiam mi venis al Vroclavo, mi ankoraŭ ne sciis, ke mi volas renkonti vin... Sed ekde kelka tempo...
– Ni sidas en la kafejo nur duonhoron.
– Ekde kelka tempo – li ripetis – mi jam scias, ke ĝuste ĝi estas vi. Mi vidis vin sur la strato, Liza, kaj mi sekvis vin. Se ne estus tiel, ĉu vi pensas, ke mi irus al Breite Strasse?
– Ĉu vi sekvis min? – Nun li aŭdis maltrankvilon en ŝia voĉo.
– Jes – li diris. – Ne koleru, Liza. – Sed ŝi ne havis intencon koleri. Ŝi tuŝis lian manon per siaj fingroj.
– Se vi volas, Hans – ŝi diris – se vi volas, mi dediĉos al vi ĉi tiun vesperon.
Li levis sian kalikon. Li subite kompatis ĉi tiun knabinon. Kaj se tio ne estas ŝi, kaj se Arturo la Dua eraras?
Ĉu mi atendas miraklon? – li pensis kolere kaj rememoris Arturon la Unua. Li konis lin. Li renkontis lin iam en Varsovio en la kontaktpunkto ĉe la horloĝisto.
"Mi neniam falos en iliajn manojn," li tiam diris. Li englutis cianidon, kiam la Gestapo-uloj aperis ĉe la pordo. Kiu denuncis lin? Tiu ĉi knabino, kies fingroj nun karesas lian manon?.
– Vi estas mirinda, Liza – li diris – mi dezirus...
– Diru nenion plu – ŝi interrompis. – Pagu por ĉi tiu konjako.
Dum la kelnerino fortranĉis la kuponojn, Kloss retaksis la konversacion ĉe la tablo. Se Liza transdonos ĝin al la Gestapo, ĉu io povos ŝajni suspektinda? Li subite pensis, ke estus bone renkonti la Gestapo-oficiron, kiu gvidas tiun ĉi kazon. Ĉiam estas bone koni sian kontraŭulon.
* * *
La Gestapo-oficiro nomiĝis Poller. Li estis Hauptsturmführer kaj vicestro de la Vroclava SD. En la civila vivo, antaŭ ol li ekkonis la guston de potenco, li havis la ne tre elstaran pozicion de banka prokuristo. Li kredis, ke liaj estroj subtaksas lin, kaj en ses jaroj lia salajro pliiĝis nur je 20 markoj. Tial li aliĝis al la SS, kaj tiam, kiel la elektito el la elektioj, li estis asignita al la SD. Ĉi tie liaj kvalifikoj kaj kapabloj estis plene utiligitaj. Li estis pacienca kaj obeema; li ne pridemandis ordonojn, sed li ne agis blinde. En la banko, oni instruis lin, ke tro rapida profito estas kutime malgranda profito. Kiam akcioj plialtiĝas, oni devas atendi. Kelkfoje indas liberigi iun ploton por kapti la karpon. Li ripetis tiajn maksimojn kaj en la Gestapo oni diris, ke Poller estas lerta kaj havas buldogan tenon. Neniu memoris, ke iu ajn eskapis de li.
Sed ĉiuj ĝis-nunaj sukcesoj ŝajnis al Poller tro bagatelaj; li atendis sian grandan ŝancon; li imagis, ke lian raporton iam legos Himmler mem. Aŭ eble la Führer interesiĝos pri li? Poller jam vidis la mienon de sia estro, kiam alvenos la invito el Berlino. Kaj eble ili nomumos lin la estro de la Vroclava SD? Jes, li sendube devus esti tiu ĉi. Matene li staris antaŭ la spegulo kaj senzorge levis la manon. Standartenführer Ernst Poller. Standartenführer! Ĉu oni povus imagi ion pli mirindan?
Kaj jen fine aperis la granda ŝanco. Poller restis en sia oficejo ekde mateno ĝis vespero kaj atendis. Li drinkis duonan kalikon da konjako ĉiun horon. Li finfumis cigaron. Se li venkos, ĉiuj revoj realiĝos. Li devas venki! Oni nur bezonas paciencon. Sed kiom longe povas atendi la plej pacienca el la paciencaj, Ernst Poller?
Tiun tagon, kiam Kloss parolis kun Liza Schmidt en "Dorota", Poller jam estis decidita ludi la finan ludon. Li havis ĉiujn avantaĝojn en sia mano, la planon preparitan jam delonge, pripensitan detale, oni jam devis efektivigi. Sed sen hasto, daŭre sen hasto, kaj tamen ene de la venontaj dudek kvar horoj. Li tiam neniigos ne nur la malamikon, kiu la plej senhonte faris sian neston tie ĉi, en Vroclavo, sed ankaŭ liajn kontaktojn, liajn rimedojn de komunikado... Eble tiam komenciĝos ankoraŭ plua granda ludo? Finfine... kun kiu li havas aferon? Ĉu liaj – la kvalifikoj de Poller – estas ĝenerale kompareblaj kun tiuj de la slavoj? Li ekridis kaj permesis al si drinki kroman kalikon da konjako, kaj poste li rigardis la horloĝon. Li levis la aŭdilon de la telefono. Li diskis numeron. Aŭdiĝis longa bipo.
Li atendis momenton, poste ĵetis la aŭdilon kaj premis la sonorilbutonon. Lia asistanto, Johann Bradt, aperis tuj sur la sojlo – Ernst Poller ne toleris eĉ tridek sekundojn da prokrasto.
– Kontrolu ĉe la riparoficejo – diris Poller – ĉu numero 209-13 ne estas difektita. Mi ne povas telefoni.
– 209-13 – ripetis Johann Bradt.
* * *
Jam falis frua vintra krepusko. Ekblovis Akra orienta vento, homoj levis la kolumojn de la aŭtunaj manteloj kaj malaperis malantaŭ pordegoj.
Tamen la loĝejo de Liza Schmidt estis komforta kaj varma. Portreto de la Führer pendis super larĝa kanapo kovrita per bunta litkovrilo. Du profundaj brakseĝoj ĉe la tablo, kaj sur la breto, apud la telefono, kompreneble "Mein Kampf". Kloss inspektis tiun ĉi ĉambron kun streĉo kaj atento. Ĝuste tia ĝi devis esti: burĝa, ne tro bongusta, laŭrola, sed efektive laŭ kia rolo? Nur unu afero ne konvenis, la kristnaska arbeto staranta en la angulo, Tiuj buntaj vitraj buloj, la anĝelo sur la supro... Kloss subite ekridetis: kompreneble, kiel li ne pensis pri tio?
Li altiris Lizan. Ŝi ne defendis sin, kvankam estis iom da rigideco en ŝi.
– Vi rapidas, Hans – ŝi diris milde. – Kiel vi ŝatas ĉi tie?
– Tre – li diris honeste. – Mi tre ŝatas ĝuste vin. – Li paŝis al la tablo kaj prenis "Mein Kampf"-on en la mano. Ĝi montris signojn de ofta legado. Poste li rigardis la telefonon.
– 209-13 – li legis. – Mi memoros ĉi tiun numeron.
Ŝi silentis.
– Vi kondutas kvazaŭ vi bedaŭras, ke vi invitis min.
– Ne, ne! – ŝi provis esti gaja, li vidis kiom ŝi volis esti tre gaja. – Mi ĝojas, ke vi estas ĉi tie. Kaj nun mi preparos por ni ion por manĝi. Kaj ion por drinki.
– Kristnaskaj provizoj?
– Mi ne preparas feston
– Kaj kie vi pasigas la Kristnaskan vesperon?
Ŝi aspektis surprizita.
– Kial vi pensis pri tio?
– Ĉar ĉi tiu kristnaska arbo – diris Kloss. – Mi provas rememori al mi, kie mi antaŭe vidis tian kristnaskan arbon.
– Ridinde. La kristnaska arbo kiel kristnaska arbo. Ĉu vi ne ŝatas ĝin? Mi mem ornamas la arbon ĉiujare.
– Kaj ĉiam tiamaniere? Ĉe nia hejmo ĝi estis alia. Pli krudaj, nudaj branĉetoj priŝutitaj per vatona lano. Krome, en ĉiuj germanaj hejmoj, kiujn mi konas, la kristnaska arbo estis modesta, malvarmeta kaj ekonomia.
– Mi ne komprenas – Liza rigardis lin maltrankvile. – Kion vi volas diri per tio?
– Mi vidis tian vestitan per buntaj paperetoj lastatempe en Pollando, Liza. Jes – li aldonis post momento – ĝi estas pola kristnaska arbo.
Li pensis samtempe: mi ŝajniĝas esti alia aŭ mi vere estas sentimentala. Kion mi volas atingi per ĉi tio? Ĉi tiu knabino pasigis du jarojn kolektante informojn por nia agenteco. Kiam ŝi perfidis? Se mi kredus, ke ŝi estas senkulpa, mi tuj irus for de ĉi tie. Aŭ eble mi restus? Ŝi invitas germanajn frontajn oficirojn kaj tiam trarigardas iliajn poŝojn aŭ provokas ilin konfesi. Ĉu tiujn, kiuj tro multe parolas, ŝi transdonas al la Gestapo? Kaj kio se Arturo la Dua eraras?
– Ĉu vi volas – diris Liza – ke mi deprenu ĉi tiujn buntajn paperetojn?
– Ne, kial! Kio ĝenas nin pri la pola kristnaska arbo!
– Ne diru tiel, tio ĉagrenas min.
– Kial? Ĉu vi pensas, ke germanaj oficiroj ne povas ŝati polajn kristnaskajn arbojn?
– Kaj polajn knabinojn?
– Mi estis en Pollando, Liza – diris Kloss serioze. – Ili malamas nin. Foje ili pafas al ni. – Li denove tiris ŝin al si. – Tial ni tiom sopiras germanajn knabinojn.
Kiel li malamis ĉi tiun ludon! Li ŝatus leviĝi kaj starigi al ĉi tiu knabino kelkajn simplajn demandojn. En la pola. Li kisis ŝin. Ŝiaj okuloj estis fermitaj.
– Lasu min, Hans – ŝi diris, eble tro akre.
– Kial?
– Mi promesis prepari ion por manĝi.
– Mi ne malsatas.
– Estu pacienca, mia kara... Ni havas tempon. Tre multe da tempo.
Li malŝaltis la supran lumon kaj ŝaltis la radion. Oni elsendis alian mesaĝon de la Oberkommando der Wehrmacht. Furioza batalado en Stalingrado. Kloss ekridetis. La krampoj ĉirkaŭ la armeo de Paulus jam fermiĝis antaŭ unu monato. Kiam ili informos pri tio? Li ripozis, aŭ almenaŭ provis ripozi. El la kuirejo aŭdiĝis tinto de teleroj. Li pensis, ke vespero kun tia knabino povus esti vere agrabla. Li duonfermis la okulojn, poste eksaltis kaj ĉirkaŭiris la ĉambron. Li rigardis en ĉiun angulon, sub bildojn, pendaĵojn kaj kurtenojn sur la fenestroj. Interese ĉu la Gestapo instalis ĉi tie subaŭskultilon? Li trovis nenion. Li malŝaltis la radion kaj revenis al la kanapo; li subite sentis sin malkuraĝigita. La unua tago pasis kaj li ne progresis eĉ unu paŝo antaŭen.
Liza vere sciis kuiri. La vino ne estis tre bona, sed la kolbaso en tomata saŭco estis bonega. Poste memfaritaj kuketoj; li pensis, ke ŝi verŝajne havas kromajn manĝkuponojn. Kloss multe drinkis, kaj ŝi daŭre alverŝis la vinon; ŝi mem apenaŭ tuŝis la kalikon. Ŝi gvidis la konversacion lerte. Kloss admiris ŝian kapablon demandi ŝajne senkulpajn demandetojn, retropaŝi kaj eskapi. Ŝi ŝajnis ne aŭskulti, kiam li parolis, ĉar ŝi, germana knabino, ja ne zorgas pri viraj aferoj, sed ŝi interesiĝis pri ĉiu detalo kaj obstine sekvis sian celon. Li konscie faciligis al ŝi tiun ĉi ludon. Li rakontis pri amiko, kiu nun alvenis kun sia tankkorpo de Moskvo ĝis la Dono. Li menciis la nomon. Poste ankoraŭ kelkaj nomoj de knaboj, kiuj iris al Stalingrado.
– Kaj vi? – demandis Liza. – Oni ne sendas vin tien?
Kloss ekridis.
– Mi ne scias. Se la tankdivizion, kiu estis lastatempe staranta en Francujo, oni sendis al Volgo, tio povus okazi al ĉiu el ni... Sed mi revenos, Liza. Vi certe vidos min.
– Vi ĉiuj diras tion, – ŝi diris. – Ĉiujn, kiujn mi renkontas ĉi tie, kiuj venas por kelkaj tagoj. Foje mi ricevas leteron de iu, kiu havas frostmorditajn orelojn aŭ estas en la hospitalo pro konjunktivito kaŭzita de la dezerta sablo. Mi nur ne ricevas sciigojn pri morto. Oni ne sendas ilin al mi...
– Ĉu vi konis multajn el ili?
– Ĵaluzosceno, Hans? Ĉu vi ne pensas, ke estas tro frue?
Li tiris ŝin al si kaj en tiu ĉi momento aŭdiĝis la sonorilo.
– Telefono? – demandis Kloss.
– Ne, ĉe la pordo. – Li aŭdis la maltrankvilon en ŝia voĉo. – Mi atendas neniun. Momenton...
Ŝi elkuris en la antaŭĉambron. La pordo restis iomete malfermita. Kloss piedpinte iris al ĝi. Tra la fendo li vidis Lizan demeti la ĉenon. Sur la sojlo staris viro en fervojista uniformo. Kloss ne konis Horst-on, kaj li eĉ ne havis tempon por rigardi lian vizaĝon, ĉar ĉio, kio okazis poste, daŭris nur kelke da sekundoj. Horst puŝis Lizan for de la pordo per brutala gesto.
– Liza Schmidt? – li demandis.
– Jes, estas mi. – La voĉo de la knabino tremis. – Pri kio temas?
– Laŭ la ordono de Arturo – Horst diris. Kloss ekvidis pafilon en lia mano kaj tuj reagis. Li piedbatis la pordon kaj kovris Lizan per sia korpo. La serva Walter jam estis malsekurigita.
– Mi pafas pli rapide! – li kriis. – Ĵetu vian armilon sur la plankon!
La alia estis tro surprizita kaj stultiĝinta por decidi batali. Li ĵetis sian pafilon for. Kloss singarde levis la pafilon de sur la planko, tenante siajn okulojn fikse sur Horst.
– Nun metu viajn manojn sur kolon! – li ordonis. Kaj li aldonis: – Mi pensas, Liza, ke vi invitos nin al la ĉambro.
Li puŝis Horst-on al la pordo, rigardis Lizan, daŭre palan kiel litotuko, kaj nur nun, kiam la streĉo en liaj muskoloj forlasis lin, li ekkomprenis, en kian malfacilan situacion li eniĝis. Horst diris, "Laŭ la ordono de Arturo", do la grupestro ne nuligis la ordonon de mortigi Lizan Schmidt. Kial? Ĉu malsukcesis la komunikado? Ĉu li ne ricevis la ordonon pere la orgenisto? Kaj ĉu li eble decidi agi memstare? Tiel aŭ alie Horst estis nur ekzekutisto, unu el la membroj de la grupo, verŝajne honesta membro de la grupo. Kion devus fari Kloss kiel germana oficiro? Transdoni Horston al la manoj de policio. Se li ne faros ĝin, Liza raportos tion en la Gestapo, Arturo ne haltigis la ekzekuton, do Arturo devas esti certa, ke Liza perfidis lin. Kion ŝi nun faros? Eble ŝi mem vokos la policon?
Kloss ankoraŭ ne faris ajnan decidon, sed li ne ricevis tempon por pensi pri tio. Li devis ludi sian rolon. Horst staris ĉe la muro kun la manoj sur sia nuko.
– Parolu – diris Kloss.
La alia rigardis lin kun malamo.
– Mi diros nenion.
– Tion ĉi ni vidos. Se ne tie ĉi vi diros ĉion aliloke – li turnis al Liza: – Ĉu vi konas ĉi tiun homon?
Liza pene estis gajnanta sian rekonsciiĝon.
– Jes... Ne... Kvazaŭ mi vidis lin iam.
Kloss ne povis eliri el sia rolo. Li estis pridemandanto, kiu nur revis pri tio, ke oni ne tro konfesos al li.
– Mi memorigu vin – li diris – li deklaris, ke li venis laŭ ies ordono. "Laŭ la ordono de Arturo."
Liza silentis. Kloss rigardis ŝin kun granda streĉo. Li ne zorgis pri tio, kion Horst diros. Li atendis kion Liza diros.
Kaj ŝi ekploris. Tio estis tiel ordinara kaj natura, ke se Kloss ne scius, se li ne memorus ĉion, li eble povus kredi.
– Mi diros al vi ĉion – ŝi ekflustris. – Nun mi jam komprenas. Li estas la frato de Arturo, kaj mi faris malhonestaĵon.
La rakonto estis simpla, eĉ iel kredebla. Kloss denove sentis veran simpation al tiu ĉi knabino, sed li tuj riproĉis sin. Jes, ŝi provis savi homon el la grupo de Arturo, sed kiaj estis ŝiaj motivoj? Sed se ŝi laborus por la Gestapo, kial ŝi indulgus la ekzekutiston? Krom se ŝi suspektas lin, Kloss-on, kaj volas lasi al si tempon, tempon por daŭre agi en la grupo de Arturo.
Dume Liza rakontis, ke Artur estis ŝia fianĉo, ke ŝi promesis al li edziĝon, kaj poste li perdis ambaŭ krurojn ĉe la fronto kaj tiam... Ŝi denove ekploris.
– Mi ne volis edziniĝi kun li, mi ne povis malŝpari mian vivon, kaj kiam mi diris tion al li, tiam li...
Kloss atente observis Horst-on. Ĉi tiu viro estis sufiĉe saĝa por kompreni la intencojn de Liza.
– Li tranĉis siajn pojnojn – li finis la fabelon komencitan de Liza – li mortis en miaj brakoj. Kaj mi promesis venĝi, fari justecon al ĉi tiu...
Kloss ŝajnigis kredi, ĝi estis la plej bona kion li povis fari. Cetere la sceno ne estis sen propra spico. Tri agentoj de la pola agenteco ludis blindokaptadon. Nur li, Kloss, sciis la prezon de ĉi tiu ludo. Ĉi tiu ekzekutisto, li konsideris, nun sentas sin tre malkomforte. Li verŝajne dubas ĉu la ordono de lia estro estis ĝusta. Ondo de abomeno traflugis lin denove: ili ĉiuj tri mensogas, kaj ĉi tiu ludo ne povis esti interrompita.
– Dokumentoj! – li turniĝis al Horst. Horst donis al li la Ausweis.
– Horst Kuschka – Kloss legis – naskiĝis en Bytom, Sileziano. Kompreneble, armilpermesilo mankas?
– Kiu vi pensas, ke mi estas? – Horst diris.
– Bandito, kiu enrompis en fremdan loĝejon kaj volis pafi al sendefenda virino.
– Mi estas fervojista laboristo kaj mi posedas armilon laŭleĝe. Por protekti la stacidomon kaj por memdefendo.
Kloss komparis la numeron de la pafilo kun la nombro listigita en la identigilo.
– Ĝuste. Vi volis murdi per leĝe posedata armilo. – Nun oni devis pluiri, tio cetere estis la plej malfacila afero. – Ĉu vi ĝenus – li diris al la knabino – se mi uzas la telefonon?
– Ne faru tion – flustris Liza. – Ne telefonu al la Gestapo.
Do tamen!
– Kion vi volas?! – li kriis. – Eble vi postulos, ke mi forlasu lin libera?
– Mi petas ĝin – ŝi diris.
Ĉi tiu knabino ludas bonege. Ŝi jam estas trankvila, nur ŝiaj lipoj iomete tremas.
– Sed mi ne povas fari ĝin – li diris. – Ĉi tiu viro volis pafi al vi. Ĉu vi ne komprenas, ke li volis mortigi vin?
Ŝi rigardis lin.
– Mi sentas min kulpa, Hans. Estas pro mi, ke Arturo...
Malbona melodramo tamen. Ŝi konsideras lin naiva sentimentalulo. Li certe satiĝis pri ĉi tiu ludo.
– Vi devas informi la Gestapon...
– Hans – ŝi flustris – estas kutimo, ke oni ne rifuzas petojn faritajn en la Kristnaska vespero.
– Belege. Sed Kristnaska vespero estas nur postmorgaŭ. Krome, ni diru, ke mi faros ĝin, kian garantion mi havas, ke li ne venos ĉi tien, kiam mi jam estos for?
– Mi ne venos – Horst diris. – Nun mi bedaŭras, ke mi volis pafi fraŭlinon Schmidt. Ŝi ne estas tia, kian mi pensis, kiel Arturo diris.
Li ĉesis fidi sian estron, pensis Kloss. – Ĉi tiu homo verŝajne estas honesta. Kaj Liza? Li sciis unu aferon certe: bonega aktorino.
– Bone – li deklaris. – Mi ne scias ĉu mi agas ĝuste, sed mi nenion povas rifuzi al Liza. Foriru, sinjoro Kuschka. Dokumentojn? Armilon? Ne, bonvolu ne etendi la manon, vi ricevos nek dokumentojn nek armilon, almenaŭ ne nun. – Li rigardis en la Ausweis-on, legis la adreson. – Mi havas vian adreson, bonvolu ne eliri el la hejmo morgaŭ matene kaj dum la nokto mi pripensos kion fari kun vi. Kaj bonvolu ne provi eskapi el la urbo.
La pordo fermiĝis malantaŭ Kuschka. Ili restis solaj. Kloss plenigis la kalikojn, poste sidiĝis sur la kanapo kaj fermis la okulojn. Li estis tre laca. Li ne dormis la antaŭan nokton, li pasigis la tutan tagon promenante ĉirkaŭ Vroclavo.
– Dankon, Hans – flustris Liza. Ŝi alpremis sin al li kvankam li eĉ ne faris geston. Kiel li deziris, ke Liza estu ordinara knabino, nenio pli, nur knabino kun kiu li intencas pasigi la nokton.
– Ĉi tiu kristnaskvespera kutimo – li flustris malgraŭ si — ankaŭ ne estas germana kutimo, Liza.
– Ne plu parolu pri tio – ŝi flustris reen. Li ne sciis ĉu ŝi daŭre ludis sian rolon, sed li ŝatus kredi, ke ĝi ne estis nur ŝia rolo, kiam ŝi etendis la manon al la ŝaltilo. Kaj li ankoraŭ sukcesis pensi, ke nokte Liza verŝajne zorge rigardos tra la poŝoj de lia uniformo.
* * *
Je la sepa matene estis ankoraŭ mallume. Hauptsturmführer Poller, kiu permesis al si ĉi-foje nur kvar horojn da dormo, ordonis alvoki la esploroficiron el Kripo. Li devis nun agi rapide, li sentis, ke iu neatendita elemento enpenetris lian ludon kaj tio postulis eksterordinaran koncentriĝon de atento. Poller havis intuicion. Poller kredis je sia intuicio kaj estis memcerta ke li ne faros eraron.
– Bonvolu rakonti pri tio ĉi – li postulis kiam en la pordo aperis dika ulo, verŝajne unu el tiuj pli maljunaj policistoj, kiuj ne estis tro certaj, sed havis flarsenton. Kaj li tuj aldonis:
– Estas tre laŭdinda al vi, ke vi tuj raportis tion ĉi al la Gestapo. Mi promesas al vi la altiĝon de rango. – La maljunulo riverencis.
– Mi sentis, ke io malbonodoras ĉi tie – li diris. – Ni trovis kadavron antaŭ unu horo. Oni ĵetis lin de Lessingsbrücke, li palisumis sur la ondrompilon, abomena vidaĵo. Sed tio ĉi ne estis la kaŭzo de lia morto. Pafo en la malantaŭon de lia kapo el proksima distanco. – Li prenis la cigaredon proponitan al li fare de Poller.
– Ni trovis ĉe li 200 markojn, grandan sumeton... Li ne havis Ausweis-on, nur militlibreton por la nomo de Horst Kuschka.
Poller prenis la libreton al sia mano kaj rigardis la fotaĵon.
– Ĉu vi konfirmis lian identecon?
– Jes, ĝi estas la sama homo – diris la policisto. – Ne estas dubo pri tio ĉi. Tiu ĉi estas Horst Kuschka.
La Sturmbannführer silente fumis cigaron. Li devis fari indekson de faktoj. Li nomis ĝin ĉirkaŭrigardado en la nova situacio. Li estis maltrankvila kaj kolera, sed li ne lasis tion montri.
– Bonvolu lasi ĝin ĉe mi – li diris, montrante la libreton. – Kaj ĝenerale bonvolu sendi al mi ĉiujn esplormaterialojn.
– Ĉu Kripo estos informita? – demandis la oficisto.
Ĉiam ĉi tiuj kompetentecaj disputoj? Li estis sata de ili.
– Jes aŭ ne – li seke respondis. – Gestapo esploros la murdon de Horst Kuschka. Vi povas foriri.
Li telefonis kaj ordonis prepari la aŭton.
Homoj amasiĝis ĉe la haltejoj, kaj sur Kaiserbrücke ili malfacile preterveturis tramŝtopiĝon.
Poller rigardis de sur la ponto al la panoramo de Zaodrze kaj subite rememoris la flugfolion, kiun la Gestapo kaptis. La flugfoliojn oni dissemis Inter eksterlandaj laboristoj. "Vroclavo estis kaj estos pola" – diris la paperpeceto. Poller kunpremis la dentojn ĝisdolore.
Ili haltis antaŭ malnova brikdomo. En la kvara etaĝo, li frapis perpugne la pordon kun la nomŝildo "Horst Kuschka". Ĝin malfermis pala virino. Ŝiaj okuloj estis ruĝrandaj pro manko de dormo. Li apenaŭ rigardis ŝin, li jam sciis ĉion pri ŝi, aŭ preskaŭ ĉion.
– Gestapo – li grumblis kaj eniris la ĉambron. Post momento li malfermis la pordojn de ŝrankoj, ĵetis subvestojn sur la plankon kaj eltiris paperojn el tirkestoj.
* * *
Kloss hastis. La tramo estis plenplena. Estis trafikŝtopiĝo sur la Universitatbrücke; li sidis en la dua vagono, li ĉiam iris en la duan vagonon, kaj trarigardis la "Beobachter"-on. Jam ĉe la haltejo li kontrolis, ke oni ne sekvas lin. Longa vico da vagonoj ŝtopiĝis sur la ponto. Homoj elsaltis el vagonoj kaj kuris sur la trotuaroj, ili hastis al laboro; malsupre fluis Odro, portante glaciamasojn. Kloss rigardis horloĝon: la tramoj staris senmovaj jam ekde dek minutojn. Li pensis, ke tamen unue li devis iri al orgenisto, Eble li jam ion scias. Sed li ne volis ŝanĝi sian decidon. Li decidis paroli kun Horst Kuschka. Risko? Jes, evidente, sed restis nur unu tago kaj duono, kaj li sciis nur tion, kion komence. Ĉu Liza Schmidt estas agento de Gestapo? Li konsideris malvarme ĉiujn "por " kaj "kontraŭ". Verdire ŝi savis Kuschkan, sed ja se ŝi transdonus lin al Gestapo, ŝi plu ne povus jam agi en la grupo. Sed ĉu tio ĉi havis ian ajn signifon? Ŝi ja sciis, ke Arturo kondamnis ŝin al morto, do ĉiukaze ŝi estis malkaŝita. Eble ŝi provos kontakti Arturon denove?
Ŝi kisis lin adiaŭe; ŝi ŝajnis esti tute sincera, sed ŝi ankaŭ estis sincera, kiam ŝi rakontis la historion pri sia fianĉo. Ŝi scias aktori, do ŝi estas danĝera.
Kaj Kuschka? Estas malfacile imagi, ke li decidis plenumi la nuligitan kondamnon. Li ŝajnis esti bona plenumanto, sed nur plenumanto. Do kial Arturo agis kontraŭ la ordono? Kompreneble, en certaj situacioj tio povas esti pravigita. Tamen, li ricevis klaran ordon. Kaj se la orgenisto ne transdonis la ordonon? Aŭ eble renkonti Arturon? Tro da risko. Arturo verŝajne estas gardata... Eblas, ke la Gestapo jam arestis lin. Kia estas la plano de la Gestapo? Atendi. Ĝi arestus ĉiujn, pri kiuj ĝi scias, kiam ĝi likvidos la perfidulon. Dum la provokisto agas, la ceteraj estas relative sekuraj. Gestapo atendas kapti kontakton kun la centrejo.
Kaj se iri al la Gestapo, konsideris Kloss. Ne, sensencaĵo, ili ne lasus sin trompi.
La tramo forte ektremis kaj komencis veturi. Kloss faldis la gazeton kaj iris al la tramantaŭao. Li ne konis Vroclavon, sed li zorge studis la urbomapon; ĉi tio kutime sufiĉis por li. Du pliaj kruciĝejoj kaj li devus eltramiĝi. De tie restas nur kelkaj minutoj ĝis la loĝejo de Horst Kuschka.
* * *
Poller ĵus ŝovis seĝon al la centro de la ĉambro. Li etendis la krurojn malproksimen antaŭ si kaj zorge rigardis la ŝuojn. Li estis vestita civile, sed kun longaj botoj. Willi ne purigis ilin tro zorge, li hodiaŭ estos pugnobatata en la vizaĝon.
– Ni parolos nun – li deklaris. Helena, la edzino de Kuschka, staris antaŭ li en sia hejma tualeto kaj matenaj pantofloj. Poller vidis ŝian timon, vidis ŝin malsukcese klopodi kaŝi la tremon de ŝiaj ŝultroj; ŝi rektigis siajn harojn kaj ĉi tiu gesto ridigis la Hauptsturmführer-on.
– Nu, kion vi scias? – li demandis.
– Nenion.
– Li ne diris kien li intencis iri?
– Li diris nenion.
– Konatuloj? Amikoj?
– Li havis neniujn amikojn – Helena deklaris.
– Tralala... Pola parolado. Mi havas specialajn metodojn por trakti iamajn polojn. Kaj tiuj el via pola komunumo, el la biblioteko...
– Li ne renkontis ilin – Helena ekploris.
– Nu, nu, nur sen histerio... Germanaj virinoj toleras tiajn aferojn trankvile, sed vi ne scias kiel esti germana virino. Kaj ĉi tiu via kafejeto! – li ekkriis.
– Li venadis, tien – flustris Helena. – Ne mirinde, mi ja laboras tie en la vestoŝanĝejo.
– Ĉiu deca germano – diris Poller – rajtas iri al kafejo, trinki pintan bieron kaj ludi domenon. Ĉu li ludadis domenon?
– Kelkfoje. Ĝi estis lia nura distro. Kompreneble, por tre malgranda ludmono. Horst neniam drinkis, ŝparis monon, ne malŝparis ĝin – ŝi denove ploretis.
– Mi ne zorgas pri la ludmono! – Poller ekkriis. – Kun kiu li ludis domenon?
Li ne vere zorgis pri la respondo de Helena. Li ne venis ĉi tien por eltiri malgrandajn detalojn de ĉi tiu virino. Prefere pro kutimo ol bezono, li minacis ŝin je aresto.
– Mi scias sufiĉe – li diris – por malliberigi vin. Provizore, almenaŭ pro akuzo pri malhelpo al la esploro. Provizore...
Poste li grumblis:
– Ĉu li ne havis amantinojn?
– Li ne havis – Helena diris.
– Almenaŭ vi scias tion. Kaj ĉu vi ne vidis lin kun certa Liza Schmidt?
Helena ne havis tempon por respondi. La porda sonorilo eksonoris. Poller eksaltis, preta por ago.
– Aha! Ni havas ŝancon ekscii la konatojn de sinjoro Kuschka! Bonvolu malfermi pordon, nur sen ŝercoj. Ĉiu provo averti la ulon, mi pafas. Unue, al vi.
Li staris malantaû la pordo kaj ŝi pene malfermis la rigleton, kiu blokiĝis, ĉiam estis tiel. Ŝi vidis la vizaĝon de Poller kaj pensis, ke li ja pafos, se ŝi tuj ne tuj enlasos tiun, kiu atendas ĉe la alia flanko kaj kiun ŝi jam ne sukcesos averti. Ŝi malfermis la pordon; sur la sojlo staris germana oficiro. Ŝi ĝemis malŝarĝiĝe: li estis iun tute fremda.
– Mi ŝatus paroli kun sinjoro Horst Kuschka – diris Kloss.
Helena malproksimiĝis de la sojlo. Kloss iris internen kaj tuj la pordo klakis, kaj antaŭ Kloss staris Poller kun pafilo preta pafi. Li estis surprizita de la oficira uniformo, tion ĉi li ja ne atendis. Post momento, li ankaŭ estis surprizita de la trankvila tono de la Oberleutnant.
Neniu spuro de timo, solida memfido, kiun la Hauptsturmführer kutime aprezis.
– Kiu vi estas? Bonvolu mallevi vian armilon, mi ne ŝatas, kiam civilulo celas min — Kloss parolismallaŭte kaj malrapide. Li jam sciis, ke li faris eraron, ke oni devis eviti tiun ĉi lokon. Li senerare rekonis tiun, kiu staris antaŭ li kun pafilo en la mano, li ĉiam rekonis la gestapo-ulojn. Cetere Poller tuj konfirmis ĝin.
– Neniu civilulo – li grumblis. – Hauptsturmführer Poller el la Gestapo.
Do tio estas li! Kloss sentis ion similan al kontento. Li finfine scias, kun kiu li havas aferon! Li ridetis larĝe. Tiu ĉi rideto eĉ sukcesis al li.
– Oberleutnant Hans Kloss – li prezentis sin. – Estas bonege vidi vin, Hauptsturmführer!
– Jes! Reciproka ĝojo, Oberleutnant. Kaj kial la vido de mi tiel ĝojigis vin? Ĉu vi konis Kuschkan? – Tio ĉi estis jam grumblo. Poller revenis al sia seĝo kaj sidiĝis sur ĝi komforte. Li denove etendis la krurojn, sed la oficiro staranta antaŭ li tute ne ŝajnis konfuzita.
– Mi intencis – li diris – viziti Gestapon hodiaŭ kune kun Kuschka, por kiu mi ĵus venis. – Jes, ĝi eble estis la plej bona formulo.
– Kuschka neniam plu vizitos la Gestapon – diris Poller – sed tio ne preterpasos vin.
Kloss tuj kaj akre reagis:
– Via tono ŝajnas al mi malkonvena. Kaj mi ne scias kial Kuschka...
Poller respondis ludante per sia cigaredujo:
– Ĉi tiun homon – li diris – oni elakvigis el la Odro hodiaŭ matene. Pafo en la malantaŭo de la kapo. Nun ĉu vi jam scias? Do bonvolu tuj diri al mi, en kiaj cirkonstancoj vi renkontiĝis kun Kuschka?
Kloss eltiris pafilon el sia poŝo.
Li ludis kun ĝi, ŝajnigante ne vidi la teruron de Poller. La Gestapo-ulo kuntiriĝis sia seĝo, nun sendefenda ĉar li jam metis sian armilon en la poŝon.
Kloss ankaŭ alŝovis al si seĝon kaj sidiĝis kontraŭe al Poller. Li donis al li la pafilon kaj ĵetis la identigilon kaj Ausweis-on de Kuschka sur la tablon.
En certaj situacioj estas plej bone diri la veron, kaj cetere li devis diri la veron, ĉar Poller ja... Do li klarigis, ke li pasigis la antaŭan vesperon kun certa juna, bela damo. Li ekzakte ripetis la fabelon de Liza; ĉi tiu Kuschka, li klarigis al la gestapo-oficiro, volis pafmortigi ŝin pro venĝo. Li havis pafillicencon...
– Certe falsan – konstatis Poller. Kloss levis la ŝultrojn.
– Eble – li diris. Li klarigis kial li lasis Kuschkan foriri. Hodiaŭ li venis ĉi tien ĝuste por konduki lin al la Gestapo kaj esplori la aferon ĝisfunde.
Li parolis kaj samtempe observis Poller-on; ĉu la gestapo-ulo kredas lin? Kloss komprenis, ke la ludo ĵus komenciĝas. Sed la vizaĝo de Poller restis senmova. Li aŭskultis Kloss-on sen starigi demandojn. Fine li diris:
– Ho bone. Pro manko de Kuschka, ni ambaŭ devos iri al la Gestapo. – Poste li turnis sin al Helena: – Kaj vi ne rajtas forlasi Vroclavon sen permeso. Kaj se vi rememoros ion...
* * *
La oficejo de Poller en la Gestapo estis kiel ĉiuj oficejoj en tiu ĉi institucio. Granda skribotablo kaj konjako en vitra ŝranko. Portreto de la Führer kaj portreto de "fidela Henriko". Du brakseĝoj kaj malgranda tabureto ĉe la pordo, Kloss sidis en la fotelo kaj rigardis tiun ĉi malgrandan tabureton. Poller kondutis kiel atendite.Unue li minacis dirante, ke Kloss povas esti suspektata pri la murdo de Kuschka. La Oberleutnant reagis per rido, sekve li postulis, ke Poller komunikiĝu kun generalo Eberhardt kaj kontrolu la identecon de li, de Kloss kaj lian lojalecon. Poller faris telefonvokon kaj, kompreneble, Eberhardt, tiu ĉi 100% pruso, maljuna Abwehr-oficiro, kiu malamis la Gestapon, kantis litanion da laŭdoj kaj postulis, ke la vroclava polico tuj lasu lian oficiron en paco, Kloss, senĉese observante la reagojn de la Hauptsturmführer, konkludis, ke Poller sciis nenion pri li. Do eble Liza ne raportis, eble Liza estis tamen senkulpa?. Poller ludis per cigaro.
– Ĉi tiu tuta okazintaĵo – li deklaris – estas sufiĉe stranga. – Vi estis la lasta persono kiu vidis Kuschkan.
Kloss decidis ataki nun.
– Kaj kial vi tiom interesiĝas pri ĉi tiu fervojisto, kial ne Kripo?
Poller ludis per sia cigaro.
– Vi tamen estas scivolema, Kloss, – li diris.
– Mi estas Abwehr-oficiro kaj vi ludas kun mi kiel kato kun muso. Vi starigas ambiguajn demandojn, forgesante, ke mi okupiĝas pri tiaj aferoj ĉiutage.
Poller ekridis.
– Kiel mi komprenu ĉi tion? Kunlaboroferto?
– Kiel mi povus helpi vin? – li levis la ŝultrojn. – Mi estas traveture ĉi tie. Mi ne elfosos vian korton. Pri kio vere temas?
Sed Poller ne intencis paroli. Eĉ se li ne suspektus Kloss-on, li ja ne dividos sian sukceson kun iu ajn Abwehr-oficiro.
– Mi ne pensas pri helpo en la esploro – li deklaris. – Kaj tamen mi kalkulas je helpo. – Kaj post momento: – Kiel nomiĝis tiu ĉi virino, ĉe kiu vi pasigis la nokton?
Kloss jam delonge atendis tiun ĉi demandon; eĉ ĝenis lin, ke ĝi venis tiel malfrue. Poller devus komenci de ĝi, kaj se li ne komencis, tiam li sciis tion. Oni devis decidi tuj. Li ekridis.
– Ĉu vi ĉiam memoras la nomojn de virinoj, kiuj vin gastigis, Poller? Ni estu honestaj: la nomo ne estas la plej grava elemento de virino.
– Kaj certe ĝi ne estas, ĝi ne estas – ekridis ankaŭ Poller. Li tamen englutis ĝin sufiĉe glate. – Iel aŭ alie, ĝi devas esti determinita, Kloss.
— Mi rememoros en momento... Tio estis proksime de Lessingsbrücke... Ŝi nomiĝis Liza... — Li atente observis Poller-on. Ĉu li scias aŭ ne? Diri aŭ ne diri?
Tamen li ne devis decidi. Eksonis frapado je la pordo. Kloss ekaŭdis konatan voĉon kaj ekvidis Lizan sur la sojlo. Li eksaltis de la seĝo, kaj ŝi raportis trankvile:
– Sinjoro Hauptsturmführer, mi alportis la kopiitajn raportojn. – Poste ŝi rimarkis Kloss-on, aŭ eble ŝi ŝajnigis, ke ŝi rimarkas lin nur nun. – Ho, Hans, kiel vi fartas, mi ne sciis, ke mi vidos vin ĉi tie. – Ĝi sonis tute nature.
Poller ekridis. Li bonege amuziĝis.
– Ho, vi ambaŭ konas unu la alian... Mi komprenas, mi komprenas; Dankon. Liza, vi estas libera ĉi-vespere, kaj se vi planis rendevuon kun la Oberleutnant...
– Jes, mi planis rendevuon – diris Liza. – Ĉu vi memoras, Hans?
– Mi memoras. – Li estis furioza. Li estis surprizita kiel bubaĉo. Li bruligis cigaredon kaj jam ne rigardis Lizan denove, kiam ŝi eliris el la ĉambro. Anstataŭe, li tuj atakis Poller-on: – Estas ŝi. Kial vi ne pridemandos ŝin? Aŭ eble ŝi jam raportis tion ĉi kaj vi sciis, farante min malsaĝulo...
– Ne tiel severe, Kloss – ekridis Poller. – Ni en la Gestapo havas niajn proprajn metodojn.
– Mi aŭdis.
– Ne kion vi pensas. Ne ajna dentorompado. Mi tenas ĉi tiujn bastardojn farantajn tion ĉi je tenilo kaj ellasas ilin de tempo al tempo, sed mi ne vere kalkulas je ili. Mi agas alimaniere, Kloss. Kaj mi ŝatas inteligentajn kontraŭulojn.
– Kion tio rilatas al io ajn?
– Se vi renkontos ĉi tiun Lizan, bonvolu observi. Pri kio ŝi demandos, kiaj aferoj interesos ŝin. Eble la etoso en la armeo aŭ aliaj informoj.
– Sed ŝi ja laboras ĉe vi?
– Ĉu gravas? Foje vi ŝajnas inteligenta, Kloss, kaj foje vi ŝajnas naiva.
La renkonto finiĝis remise, pensis Kloss. Poste li venis al la konkludo ke ĉikaze Poller gajnis la unuan raŭndon. Neniu ajn spuro de informo... Oni scias nur, ke Liza laboras en la Gestapo... Sed ĉu tio signifas, ke ŝi laboras por la Gestapo?
* * *
Tamen la decido alproksimiĝis. Ĉiuj implikitaj en la ludo devis agi, kaj ili devis agi rapide. Kloss veturis rekte de la Gestapo al la orgenisto; kompreneble, li vagis ĉirkaŭ Vroclavo, perdis spurojn, sed li ne estis tute certa. Ĉu Poller ordonis lin sekvi? Li estus idioto se li tion ĉi ne farus. Kaj tamen, ŝajnis, ke neniu sekvis Kloss-on. Ĉu la Hauptsturmführer estis tiom memfida pri siaj informoj?
La raporto de Arturo atendis Kloss-on ĉe la orgenisto, transdonita, kiel kutime, al la kaŝkesto sub la statuo de Sankta Antonio. La estro de la grupo raportis pri siaj lastaj decidoj. La raporto estis efektive kompleta surprizo. Arturo asertis ke li nuligis la ordon likvidi Lizan Schmidt laŭ la instrukcioj de la centrejo. Horst Kuschka provis plenumi la mortan kondamnon memstare. Tial, Arturo eliminis Kuschkan, kiun li observis la tutan vesperon. Nun li estis konvinkita, ke Liza Schmidt estas senkulpa kaj ke ĝuste Kuschka estas la perfidulo. Do la grupo estas pura denove, la grupo povas funkcii. Arturo petis taskojn kaj kontakton kun la centrejo. – Vi vidas – diris la orgenisto – mi ĉiam diris, ke Liza estas honesta.
– Ĉu vi sciis, ke ŝi laboras en la Gestapo?
– Mi sciis tion – li konfirmis. – Ĉi tio estas nia grandega sukceso.
La orgenisto klare triumfis. La raporto de Arturo konfirmis lian kredon je la senkulpeco de Liza. Li nun atendis la decidon de Kloss, ke la grupo de Arturo estas pura kaj denove povas kontakti la centrejon, ĉar la provokanto Horst Kuschka estis eliminita. Sed Kloss trovis ĉi tiun solvon iom suspektinda. Li sentis, ke la ludo kun Hauptsturmführer Poller tute ne finiĝis, ke la lasta raŭndo alproksimiĝas kaj tiu ĉi raŭndo estos la plej malfacila. Li detale analizis la situacion, li daŭre vidis antaŭ si la vizaĝon de la orgenisto kaj liajn okulojn, kiuj ne aspektis kiel la okuloj de blindulo.
Se Kuschka vere estis la perfidulo, kiel Arturo raportas, Poller devus komenci fari arestojn tuj post la elimino de Kuschka. Kion alian li ankoraŭ atendis? La perfidulo konis Arturon, li konis Lizan, la Gestapo havis ilin ĉiujn en siaj manoj, kaj Poller certe sciis, ke se li malfruiĝus, tiuj ĉi homoj eskapus. Krome, Arturo devus tuj malaperi, same kiel Liza, same kiel ĉiuj, pri kiuj Poller povus ion scii. Kaj dume, Artur promenas trankvile ĉirkaŭ Vroclavo kvazaŭ nenio okazis. Kial? Ĉu li ne komprenas, kio minacas al li? Ĉu li atendas kontakton kun la centrejo, metante en grandan danĝeron la kurieron de "onklino Zuzanna"?
Kloss ĉifis en la mano la paperfolieton kun la raporto de Arturo, poste ekbruligis alumeton. Li memoris la vizaĝon de Kuschka, kiam tiu eniris la loĝejon de Liza; tiam li pensis: ĉi tiu estas honesta homo... Do se ne Kuschka, tiam kiu? La suspekto malrapide estiĝis, ĝi estis terura suspekto. Li decidis, ke li devas kontroli ankoraŭfoje; estis certa ŝanco kontroli... Arturo la Dua... Kia homo li estis ĝuste? Li sciis tiom malmulte pri li.
La senmova vizaĝo de la orgenisto daŭre estis turnita al li. Se ne la certeco, ke la homo estas blinda, li ekpensus: – "Mi sentas lian rigardon sur mi." La informoj de la centrejo konstatis, ke la orgenisto estas absolute certa. Patrioto, maljuna aktivulo de Vroclava pola diasporo. Ĉu ekzistas homoj absolute certaj?
– Kion mi transdonu al Arturo? – demandis la orgenisto. Aperis nuanco de maltrankvilo en lia voĉo. Tamen la silento daŭris tro longe.
– Transdonu nenion al Arturo – diris Kloss mallaŭte. – Rompu la kontakton kun Arturo.
La mano de la orgenisto atingis liajn okulvitrojn, poste trakuris lian frunton. Sur lia vizaĝo aperis ŝvitogutoj.
– Kion ĝi signifas? – li demandis.
– Kion mi diris. – La voĉo de Kloss sonis seke. Post momento da silento, la orgenisto demandis:
– Ĉu vi ne kredas ankaŭ al mi? – Poste li komencis paroli pli perforte: — Ĉu vi komprenas, al kio vi kondamnas ĉi tiujn homojn? Por soleco! Ne, ne nur por soleco: ili falos en la manojn de la malamiko. Liza, kiun mi konas ekde infanaĝo... Arturo la Dua.
– Ni trovos ilin kiam ni povos. – Kloss apenaŭ povis regi sin. Li komprenis same kiel la alia, ke ĉiu vorto estas kondamno. – Vi malaperos el Vroclavo – li aldonis. – Ĉu vi havas rezervan adreson?
– Mi havas ĝin – diris la orgenisto.
– Kaj la paperoj?
– Ankaŭ.
– Do tuj forkuru, ni kontaktos vin... Vi nur bezonas sendi al D-ro Brucke, Berlino 6, Leipzigerstrasse 29 – memoru – vian lastan sangoanalizon. Vi ricevos instrukciojn per revena poŝto.
– Mi ne volas forkuri. Horst Kuschka sciis nenion pri mi.
– Ĝi estas ordono – Kloss akre emfazis tiun ĉi vorton. Poste li komencis paroli pli milde, rigardante senĉese la vizaĝon de la orgenisto. – Komprenu, mi ne povas fari alie. Milito estas kruela, kaj nia milito estas precipe kruela. – Li etendis sian manon kaj tuŝis la manon de la alia. – Adiaŭ – li diris. – Mi ne scias, ĉu ni iam renkontiĝos, sed se tio okazos, tio jam estos en la libera Pollando.
– En la libera Pollando – ripetis la orgenisto kaj denove etendis la manon al siaj okulvitroj.
Kloss forlasis la preĝejon. Komencis neĝi kaj malvarma vento blovis. Antaŭ antikvaĵeja ekspozicio, Kloss ekvidis viron en Todt-organiza uniformo. Li alpaŝis al li. La viro eltiris skatolon da alumetoj; li pasigis la fajron al Kloss, sed li faris tion tre mallerte, la alumetoj estingiĝis kaj li ĵetis ilin sur la pavimon.
– Aŭskultu atente – dume diris Kloss. – Gastejo "Elisabeth". Vi informos lin, ke ĝi estas tie, sed sen doni la ĉambronumeron. Mi devas havi telefone la informon je la naŭa vespere, memoru la numeron...
Poste la viro ensaltis en la tramon. Kloss ankoraŭ por momento vidis lin sur la trammalantaŭo; viro en la Todt-uniformo estis trankvile elprenanta gazeton el sia poŝo. Kloss ridetis; li konis tiun ĉi junulon ekde jaro. Li laboris kun li en Varsovio, kaj nun estis decidite, ke ĝuste li gvidos la novan grupon en Vroclavo. En ĉi tiu milito, neniu sekcio de la fronto povus resti neokupigata. Sed kvankam novaj homoj jam komencis labori en Vroclavo, Kloss sciis, ke la batalo kontraŭ Poller por la grupo de Arturo ankoraŭ ne finiĝis.
La lasta raŭndo daŭris.
* * *
Poller kredis ke triumfo estis jam baldaŭa. Neniam li faris iun ajn agon kun tia pacienco kaj tiom da precizeco. Lia estro arestus ĉi tiujn homojn antaŭ longa tempo kaj esence ricevus nenion krom problemoj kun nova organizo. Ĉar ĉi tiuj organizoj aperis amase. Li, Poller, scias tion bone, kaj li ankaŭ scias, ke primitivaj metodoj malsukcesas en ĉi tiu ludo. Ĝi atingos la stabon de la malamiko kaj paralizos ĝiajn gvidcentrojn.
Li ekbruligis cigaron, donis al si bonan dozon da fumo, poste levis la aŭdilon. Li malofte uzis la telefonon en ĉi tiuj aferoj, nur kiam li sciis certe, ke subaŭskulto estas tute malebla. Li aŭdis konatan voĉon; li ne ŝatis tiun voĉon, kaj cetere li malestimis la homojn, kies servojn li uzis. Li volonte finis ilin kiam ili malkaŝiĝis aŭ montriĝis senutilaj. Tamen ĉi-kaze li estis preta montri sian kontenton. Fiulo, aĉulo, sed li alportos nediskuteblan sukceson.
– Bone, farite – li diris. Li pendigis la aŭdilon dum momento kaj etendis manon al la alumetoj ĉar la cigaro estingiĝis. – Ne estu nervoza – La voĉo de Poller estis milda kaj mallaŭta ĉi-foje – Mi ankoraŭ neniun arestos de ili, mi havas tempon, almenaŭ ĝis morgaŭ. Kontakto kun ilia centrejo estus granda atingo, ni devas havi kurieron... Jes, jes, mi ankaŭ ĉirkaŭrigardos en ĉi tiu preĝejo... Kion alian? Vi parolas pri Abwehr-oficireto... Li iom malhelpis nin, li estas mallerta kaj verŝajne ne tre ruza... Bone, bone, konsentite! Vi povas ĉaskapti lin... Heil!
Li pendigis la aŭdilon. Efektive, ĉi tiuj homoj ne meritis germanan saluton, sed ĉi-foje... Li ekstaris, glatigis sian uniformon kaj rektigis sin antaŭ la portreto de la Führer. Li etendis la manon... Ĉu li povos stari antaŭ la Ĉefo en tia ĉi pozicio kaj en la uniformo de Standartenführer?
* * *
La tago estis nuba. Enirante la kafejon, profesoro von Lipke divenis, ke li renkontos Lizan. En la vestoŝanĝejo estis kompreneble Helena, la edzino de tiu ĉi Kuschka. Lipke pensis, ke ŝi tamen ne venos, ke almenaŭ tio estos indulgata al li. Sed ŝi sidis en sia kutima loko, kun sia trikaĵo en la mano. Li rememoris, ke li iam demandis kion ŝi faras kaj tiam ŝi diris al li ke ĝi estas svetero por Horst por Kristnasko. La svetero estis preskaŭ finita, Helena nun alĝustigis la manikojn kaj ŝajnis ne zorgi pri io ajn alia.
Ŝi ja scias, ke Horst estas morta, pensis Lipke, kliniĝante super ŝia mano. Ajna "mi tre bedaŭras vin", "mi tre kompatas vin" ne povis eliĝi tra lia gorĝo. Li diris: "Estas milito kaj ni batalas," li forlasis sian mantelon kaj eniris la kafejĉambron. Li apenaŭ povis regi sin. Lia antaŭulo, Arturo la Unua, diradis: "Ne komencu ion ajn fari ĝis vi reakiros vian plenan ekvilibron." Sed li, Arturo la Dua, ne povis atendi. Li estis en situacio, en kiu ĉiu minuto grande valoris.
Kompreneble, Liza sidis ĉe lia tablo kaj ludis per domenkubetoj, per kiuj ŝi konstruis sveltan turon. Li sidiĝis sur sia loko sen premi ŝian manon.
– Vi ordonis mortigi min, – diris Liza mallaŭte. Ŝi estis pli trankvila ol li. – Kial?
– Mi ne vokis vin. – Artur elprenis cigaron kaj estis pririgardanta ĝin kun seriozeco. – Mi diris, ke oni ne povas renkonti min sen alvoko. Kaj ĉiukaze, oni ne rajtas veni al "Dorota" dum mi estas ĉi tie.
– Mi volas scii pri kio vi suspektas min. La kelnero alportis bieron. La bierglaso estis tro plena, ŝaŭmo elverŝis sur lian manon kiam li levis ĝin al la buŝo, kaj la profesoro malamis malbone plenigitajn bierglasojn. Li sentis amarecon en la buŝo, drinkis grandegan porcion unuglute kaj ekbruligis cigaron. Li devis nun klarigi al ŝi, aŭ pli grave, li devis trankviligi ŝin. Ne, li klarigis, li ne suspektis Lizan pri io ajn. Ŝi devis kompreni, ili estis en speciala situacio kaj ĉio indikis ke Liza, kiu konis Arturon la Unuan kaj tiujn du el la fabriko, laboras ambaŭflanke.
Ŝi blekis. La profesoro gestis, ke ŝi silentu. Ne, tio ĉi ne estis lia takso, estis informoj, kiujn li ricevis. Ĉi tiuj informoj montriĝis falsaj. Cetere, ĉiu povas erari, sed li, Arturo, estas tro singardema por agi senpripense. Estis Horst Kuschka, kiu volis plenumi la kondamnon memstare.
– Mi diris al li – diris von Lipke – ke mi nuligas la ordonon, ke post pli proksima kontrolo la informoj montriĝis malprecizaj, kaj tamen li iris al vi. Fakte, mi suspektis lin ekde la komenco, sed mi volis esti certa kaj devis provi lin. Kaj mi pravis: li estis tiu, kiu laboris por ili, li estis tiu, kiu denuncis Arturon la Unuan.
La profesoro estis tro nervoza tiun ĉi tagon por observi sian ĉirkaŭaĵon. Liza streĉe aŭskultis, neniam forprenante siajn okulojn de Arturo la Dua. Neniu el ili rimarkis Helenan, kiu preterpasis ilian tablon, revenante de la bufedo al la vestejo, mallaŭte tretante en siaj molaj servaj ŝuoj. La profesoro nur vidis ŝiaj dorson kaj tuj eksilentis, sed estis tro malfrue. Helena aŭdis la lastajn du frazojn: "kaj li tamen iris al vi" kaj "estis li...". Ŝi sidiĝis ĉe sia tablo en la vestoŝanĝejo kaj kaŝis la vizaĝon en la mola lano de la nefinita svetero.
– Ni jam ne revenos al ĉi tiu afero plue – diris von Lipke. – Nun raportu.
Liza rakontis al Arturo pri Kloss, kiu savis ŝian vivon. Ŝi priskribis la konversacion detale, kiel kutime en tiaj kazoj. Ne estis multe da tio, sed estis kelkaj informoj, kelkaj nomoj. Arturo aŭskultis kun streĉa atento.
– Kiam vi rendevuos kun li? – li demandis.
– Li estos ĉe mi ĉi-vespere – Liza diris. - Post la naŭa...
En tiu ĉi momento Helena aperis en la pordo. Ŝi paŝis al ilia tablo.
– Bonvolu respondi la telefonon – ŝi diris al Liza.
La vestoŝanĝejo estis malplena. Liza kuris al la telefono kaj instinkte etendis la manon al la aŭdilo La aŭdilo estis sur la forketo.
– Mi volis paroli kun vi. – Helena staris apud ŝi. Ili ne vere konis unu la alian. Liza ne sciis, ke ankaŭ Helena estas en ilia grupo, la organizo de la reto ekskludis tion ĉi. Ŝi ankaŭ ne sciis, ke Horst, la viro, kiu volis mortigi ŝin, estis la edzo de la vestejservistino.
– Pri kio temas? – Lisa demandis. Helena parolis pole kaj uzis "du" turniĝante al ŝi. Liza ne kaŝis sian surprizon.
– Vi havas kontakton kun la centrejo – Helena flustris febre. – Donu al mi tiun kontakton...
– Mi ne komprenas kion vi diras – ŝi diris seke en la germana.
– Vi devas kredi min, alie ni ĉiuj mortos... Mi pasis apud via tablo, mi aŭdis lin diri, ke Horst, mia edzo Horst, estis la perfidulo, ke li volis plenumi la kondamnon sen ordono... Tio ĉi ne estas la vero!
Liza komencis iri al la pordo. Helena baris ŝian vojon.
– Mi ĵuras por ĉio, kio estas al mi kara – ŝi diris – ke la tasko ne estis nuligita. Mi ĵuras, ke Horst estis senkulpa. Mi diros al vi ion plu...
Liza forpuŝis ŝin brute.
– Vi certe estas freneza – ŝi diris seke. – Mi komprenas nenion.
Ŝi revenis al la tablo. Por la unua fojo en monatoj, timo kaptis ŝin. Ŝi rememoris la vizaĝon de Poller, ekbruligis cigaredon kaj enspiris fumon, sentante la rigardon de Arturo sur ŝi.
– Kio okazis? – li demandis.
Ŝi diris al li. Ŝi devis diri al li. Se ŝi ĉesus fidi al li, ŝi trovus en la infero, englutus ŝin koŝmaro el kiu jam ne estus eliro. Li aŭskultis kun senmova vizaĝo. Nenio, kio perfidus maltrankvilon aŭ surprizon.
– Kion vi diris al ŝi? – li demandis.
– Nenion.
– Ĉu vi havas kontakton kun la centrejo? – Ŝi ne atendis ĉi tiun demandon. Li ja sciis. Li devis scii.
– Mi ne havas la kontakton.
Arturo estis aranĝanta domenkubetojn.
– Tion mi timis – li fine diris. – Horst ne agis sola. Ŝi nun provas fini lian laboron. – Li rigardis al Liza, estis io en liaj okuloj, kion ŝi ne konis. – Vi devas fari tion ĉi – li diris. – Estas neniu alia kiu povus fari tion ĉi hodiaŭ. Vi plenumos la kondamnon. Kaj nokte ni eskapos el Vroclavo. Neniu el ni povas resti ĉi tie. Mi venos al vi... Nun aŭskultu atente, ŝia adreso...
* * *
Do ŝi devas plenumi la kondamnon. Ŝi havis la manon en la mantelopoŝo, la fingroj karesis la malvarmetan metalon, ĝi estis trankviliga. De kia distanco oni devas pafi? Sakramenta: "Laŭ la ordono de Arturo", kaj poste tuj, de la pordo, por ke ŝi ne havu tempon por pensi. Du pafoj. Artur diris: "Plej bone estas pafi dufoje, la pafilo havas atenuilon, vi povas esti tute trankvila."
Homoj devas mortigi, pri tio temas milito. Sed ŝi ankoraŭ ne mortigis kaj ŝi ne scias kiel ŝi vivos poste. Ĉu cetere estas iu ajn "poste"? Kaj se Helena estas senkulpa? Ŝin intencis pafi Horst, nun ŝi estas pafonta Helenan. "Laŭ la ordono de Arturo...". Kion li scias pri tiu ĉi homo? Ja Arturo la Unua certe fidis lin, se li igis lin sia anstataŭanto. Soldato devas fidi sian komandanton. Ŝi estas soldato kaj ne havas alian elekton. Ŝi pensis pri sia patrino. La patrino instruis ŝin paroli pole, kaj ili legis polajn librojn kune. "Lernu malami ilin", la patrino diris poste.
Malami – tio ĉi signifas mortigi.
Ĉe la stacidomo ŝi entramiĝis. Helena jam devus esti hejme. Liza longe observis la "Dorotan" kaj vidis la vestejservistinon elirantan la kafejon. Kaj eble ŝi sukcesis sciigi la Gestapon, kaj eble ŝia domo estis gardata? Ŝi eltramiĝis ĉe la tria haltejo, facile trovis malnovan loĝdomon kaj malrapide supreniris laŭ la ŝtuparo al la kvara etaĝo. Ŝi renkontis neniun survoje. Kiam ŝi estis puŝanta la pordsonorilbutonon ĉiuj ŝiaj duboj revenis denove. Kaj se tiu ĉi virino estas senkulpa?
Ŝi staris sur la sojlo. Ŝiaj okuloj estis ŝvelintaj, ŝi evidente ploris. Ŝi estis surprizita, kaj kiam ŝi rigardis Lizan, ŝi faris kelkajn paŝojn malantaŭen. Ŝi ekkomprenis antaŭ ol Liza povis atingi sian poŝon, antaŭ ol ŝi forpuŝis la sekurigilon.
– Laŭ la ordono de Arturo – Liza sentis, ke ŝia koro saltas supren ĝis ŝia gorĝo. Ŝi levis la pafilon sed ne povis tiri la ellasilon. Ŝi mallevis la armilon.
– Pafu! – diris Helena. – Pafu! – ŝi ripetis. – Kial vi ne pafas? Mi povus devanci vin — ŝi levis la manon al la buŝo kaj montris malgrandan kapsulon sur la mano. – Mi havis ĝin en la buŝo la tutan tagon. Sed mi ne faciligos al vi la laboron.
Liza ekpensis, ke ĉi tiu virino povus forpreni de ŝi la pafilon. Ŝi ekpremis Walter-on pli forte. Arturo la Dua diris: „Pafu tuj, ne prokrastu, pafu. Tiuj, kiuj ne pensas, mortigas."
Sed ŝi ne povis malpensi. Nur ke ĉi tiu virino konfesu, nur ke ŝi konfirmu sian perfidon. Homoj diras la veron antaŭ morto; almenaŭ foje ili diras la veron.
– Kial vi trompis?
– Tamen vi havas dubojn? – Helena ne moviĝis. – Do aŭskultu. Ne estas vero, kion Arturo diris al vi. Horst ne venis al vi memvole. Li ricevis ordonon, same kiel vi hodiaŭ.
– Sed la ordono estis nuligita.
– Tio ne estas vera. Mi scias, ke Arturo ricevis la mesaĝon ĉar kelkfoje knabeto el preĝejo alportas mesaĝojn, kaj mi scias, ke li devis renkonti Horst-on poste. Li ne nuligis la ordonon. Horst estis honesta. Kaj tial Arturo forigis lin.
Lisa silentis. Se tio estas vera, se Arturo... – ĉio estas finita kaj morgaŭ aŭ eĉ ĉi-nokte ŝi sidiĝos sur tabureto apud la pordo en la oficejo de Poller, atendante la pridemandadon. Cetere ne temas pri ŝi! La afero estas, ke ĉio perdis sian signifon, ke ili ĉiuj...
– Pafu! – diris Helena. Ĝi estis iomete teatra – ja Liza ne plu pafos. Ŝi denove movis la sekurigilon kaj metis la pafilon en sian poŝon.
En tiu momento ili ambaŭ aŭdis la bruadon de motoroj kaj la knaro de bremsoj. Ili konis tiun bavuron. Nokte ilin vekis veturiloj haltantaj sub iliaj fenestroj. Helena malfermis la kurtenojn. Ŝi vidis SS-ulojn kaj ĝendarmojn. Ili elsaltis sur la trotuaron, stariĝis laŭ la strato, kelkaj eniris la pordegon.
– Forkuru al la subtegmento – diris Helena. – Tie estas pasejo al la najbara loĝdomo.
– Kaj vi?
– Mi ne plu forkuros. Informu la centrejon...
Ŝi malsuprenfalis sur la plankon. Liza klinis sin super ŝi. Ŝi estis morte laca, ŝi sentis jam nenion plu, eĉ ne bedaŭron, eĉ ne timon. Ŝi fermis la okulojn de Helena kaj foriris, lasante la pordon larĝe malfermita. Lasu ilin veni ĉi tien...
Tra fenestreto sur la subtegmento, ŝi vidis SS-ulojn daŭre starantajn laŭ la strato: Eble Artur volis kontroli, ĉu ŝi, Liza, plenumis la kondamnon? Li pagos por tio, ŝi pensis. Ŝi jam sciis kien ŝi iros nun. Estis nur unu viro, kiu havis la kontakton, kiu povis decidi ion. Ŝi rigardis sian horloĝon. Estis malfrue, ŝi havis malmulte da tempo, ŝi devis esti hejme baldaŭ, ĉar ja Oberleutnant Kloss vizitos ŝin. Kial ŝi rakontis al Arturo pri li? Ŝi nun ne povis pardoni al si pri tio ĉi. Finfine li estas nur germana oficiro, ŝi trankviligis sin, ja la afero estas detrui ilin. Ajna metodo estas bona.
* * *
La orgenisto estis preta foriri. Rudi staris apud li. Ili jam portis siajn mantelojn, sed la orgenisto daŭre ankoraŭ adiaŭis la preĝejon, kie li pasigis la plej grandan parton de sia vivo. Li fingrumis la klavojn, poste sidiĝis kaj ludis la lastan fojon. Li pensis, ke li devas resti, ke la alia homo certe eraris. Krome li neniam timis pro si mem, li timis pro Rudi, kiu nun senpacience moviĝis de unu piedo al la alia, feliĉe ekscitita, ĉar li antaŭĝuis la perspektivon veturi al la kamparo.
– La taksio certe jam alvenis, avo – li diris.
– Ni iru – diris la orgenisto kaj ĉesis ludi. En tiu momento ili aŭdis paŝojn. Iu kuris supren laŭ la ŝtuparo. Rudi malfermis la pordon kaj ekvidis Lizan. Jam delonge li ne vidis ŝin.
– Liza! – li ĝoje kriis. Sed Liza nur tuŝetis lian frunton per siaj lipoj.
– Lasu nin solaj, Rudi.
– Ĉu vi veturos kun ni, Liza?
– Lasu nin solaj – ŝi ripetis malpacience. Li foriris kontraŭvole, la preĝejo estis tute malplena, nur viro en leda mantelo sidis apud la statuo de Sankta Antonio. Rudi, kiel lia avo instruis al li, rigardis la viron atente.
– Mi klarigis al vi, Liza – diris la orgenisto – ke vi ne rajtas veni ĉi tien.
– Mi scias, mi scias! Ni ĉiuj estas tre singardaj, ni konspiras tre bele, kaj la malamiko scias ĉion, ĉu vi aŭdas? Ni laboras por la malamiko! – ŝi subite kriegis en malespero.
– Kio okazis, Liza?
Ŝi rakontis la historion ĝisfunde. Almenaŭ ŝi provis precize rakonti ĝin. Pri ŝi mem, pri Helena kaj Horst. Fine, pri la morto de Helena. Ŝi ne plu havis dubojn: Arturo la Dua, la estro de la grupo, fidindulo de Arturo la Unua, estis la perfidulo. Helena memmortigis sin, do ŝi estis senkulpa kaj timis la Gestapon. Arturo ne nuligis la kondamnon kontraŭ ŝi, Liza. Arturo ordonis ke Helena estu likvidita.
La orgenisto demetis siajn okulvitrojn; Liza mallevis la okulojn. Ŝi ne volis vidi liajn nekovritajn okulojn.
– Tio ĉi estas li – diris la orgenisto. – Helena transdonis la ordonon al li kaj se li ankoraŭfoje estis renkontonta Horst-on...
– Tio ĉi estas li – li ripetis. – Tiu pravis. – Nun li komprenis, kial la kuriero de la centrejo ne kredis, ke Horst estis kulpa. Se Horst perfidus, kaj Arturo kaj Liza jam estus arestitaj...
– Kiu pravis? – Lisa demandis.
– Homo, kiun mi neniam plu vidos. Iu el la centrejo.
– Sciigu la centrejon tuj! – ŝi ekkriis. – Oni devas fari ion!
– Mi ne havas konekton – diris la orgenisto mallaŭte. – Li nuligis komunikadon. Kaj kiam ili kontaktiĝos kun mi... – li levis la ŝultrojn. Liza ne komprenis.
– Kial vi ne havas konekton? Vi ne havas konekton?
La orgenisto silentis. Li denove sidiĝis sur sian tabureton kaj karesis la klavojn per la fingroj. Li nun malbenis sian blindecon. Se li povus vidi, li trovus Arturon.
– Vi iros kun mi – li fine diris. – Ĉi tio estas la sola savo por vi. – Li ekstaris. – La taksio atendas. Ni iel aranĝos dokumentojn.
– Ne – diris Liza. – Mi ne iros.
Li ŝajnis ne kompreni.
– Pli aŭ malpli frue – li diris – ili trovos nin, kaj tiam ni raportos pri Arturo kaj li ne evitos punon.
– Mi ne povas forkuri – diris Liza. – Ni ne scias, kiun pli Arturo transdonos al Poller... Eble li ne sukcesis transdoni ĉiujn. Krome, ŝi aldonis, hodiaŭ venos al mi homo, kiun li ankaŭ volas pereigi. Kaj ĉi tiu homo savis mian vivon.
Ŝi silentis. Ŝi estis konvinkita, ke ŝi devas konduti tiel. Ŝi denove enŝovis la manon en la poŝon de sia mantelo kaj tuŝis la metalon. Ŝi havis sekurigilon sub la fingro. Ŝi pensis, ke estas tri kugloj en la ŝarĝilo... Arturo ordonis al ŝi, ke ŝi pafu Helenan dufoje, kaj la trian kuglon... Almenaŭ li donis al ŝi ŝancon...
– Zorgu pri Rudi, avo – ŝi diris kaj foriris tiel mallaŭte, ke li eĉ ne aŭdis la pordon klaki.
* * *
Hauptsturmführer Poller atendis. En la venontaj kelkaj horoj por li restis nenion fari. Poste – sendorma nokto. Li estis scivolema, ĉu ĉi tiu viro estos tre obstina? Aŭ eble ĝi estos virino? En la momento kiam von Lipke raportis al li, ke la kuriero el la centrejo difinis renkonton en la pensiono "Elisabeth", Poller ekkomprenis, ke la sukceso estis finfine certa. Ili lasis sin trompi. Lia metodo montriĝis esti efektiva. Kaj la Standartenführer jam esprimis sian malkontenton, li jam proponis aresti tiujn ĉi homojn... Nun, kompreneble, li arestos ilin ĉiujn... Aŭ eble ankoraŭ atendi? Se la kuriero el la pola centrejo montriĝus ne tro obstina, estus ŝanco daŭrigi la ludon plue. Li ekridis laŭte. Li havus al sia dispono propran polan reton kaj kontakton kun ilia centrejo. Bonega ŝerco!
La Standartenführer rakontis, ke simila afero sukcesis al la Gestapo en Belgio, sed tie estis angloj, kaj la slavoj estas pli duraj. Pli stultaj sed pli duraj. Venis al Poller en la kapon, ke von Lipke tamen estas germano. Verdire lia nomo antaŭe estis Lipkowski, sed li eĉ ne scias paroli pole. Cetere tio ne estas la sukceso de sinjoro von Lipke, kiu... Poller ne havos partneron por atingi sukceson. Li ne toleras partnerojn! Li drinkis ankoraŭ unu kalikon, hodiaŭ li povis lasi al si tion ĉi, kaj levis la aŭdilon.
– Ĉu la gardistoj ĉirkaŭ la pensiono "Elisabeth" estis kontrolitaj?
– Eĉ la muso ne forglitos.
Kompreneble – eĉ la muso! La pridemandado baldaŭ komenciĝos. Speciala Gestapo-unuo aperos en la pensiono kun vere germana akurateco... Poller malŝaltis la supran lumon kaj ŝaltis la noktan lampon sur la skribotablo. Li testis la funkciado de reflektoro: rekte en la okulojn de kiu ajn estus sidanta sur la tabureto apud la pordo. Interese kiel Fräulein Liza kondutos? Kaj ŝia amanto? Poller denove ekridis. Kune kun la granda ludo, oni ankaŭ povas ludi malgrandan ludon. Berlino konvinkiĝos kiom malgrande rezistemaj estas la oficiroj de la Abwehr kontraŭ malamika ĉantaĝo.
Kaj dume, Kloss vespermanĝis en malgranda restoracio sur Lessingstrasse. Li longe studis la menuon, parolis kun la kelnero kaj zorge elkalkulis la kuponojn de manĝkartoj. Li kondutis kiel oficiro en forpermeso, kiu donas grandan gravecon al bona manĝaĵo, ŝatas sidi en drinkejo kaj rigardi germanajn knabinojn, malrapide trinkante bieron kaj fumante cigaron. Verdire ne estis belaj knabinoj. Sed Kloss zorgis pri la rito, pri la detaloj. Li ludis sian rolon sciante, ke li rolas sen la ebleco fari eraron. La prezo, kiun li pagus por la eraro, estis tro granda.
Ekzakte je la kvarono antaŭ la naŭa li pagis la fakturon kaj donis al la kelnero drinkmonon, ne multe, sed sufiĉe por ke la maljunulo en la blanka jako klaku la kalkanojn prusmaniere. Li eliris sur la straton kaj tuj konstatis, ke, male al liaj suspektoj, li ne estas sekvata. Li pensis, ke li supertaksis sian kontraŭulon, sed decidis daŭrigi agi kvazaŭ Poller estus almenaŭ Kloss mem. Li iris en florbutikon kaj pagis riĉaĵon por tri forceaj rozoj. En la florbutiko, li turnis sian vizaĝon direkte al la ekspozicio, por ke li estu vidata de la strato. Sed neniu rigardis Kloss-on, neniu haltis antaŭ la florbutiko.
Li ne enkalkulis min – pensis Kloss – mi ne gravas por li.
Li ankaŭ vidis neniun ĉe la pordego de la domo, en kiu Liza loĝis. Li sonorigis kaj ŝi tuj malfermis la pordon. Ŝi portis mantelon, ŝiaj haroj estis malbone stilitaj, kaj estis nigraj strioj sub ŝiaj okuloj.
– Pardonu min – ŝi diris ankoraŭ en la koridoro – sed mi ne povos pasigi la vesperon kun vi. Mi tre rapidas.
Li donis al ŝi la rozojn.
– Dankon – ŝia voĉo sonis seke. – Vi estas tre afabla. – Ŝi ne sciis kion fari kun la floroj. Ŝi unue metis ilin sur la tablon sub la pendigilon, poste prenis ilin de tie kaj malfermis la pordon al la ĉambro. – Mi nur metos ilin en vazon.
Kloss sidiĝis sur la kanapon. Li demetis sian mantelon kaj bruligis cigaredon. Li eĉ malbutonumis sian uniformon.
– Mi ja diris al vi – li aŭdis la malespero en ŝia voĉo – ke mi ne havas tempon. – La floroj restis sur la tablo, ŝi alkuris al li. – Pardonu min, mia amata, vi devas jam iri.
– Kial?
– Mi foriras, jes, mi foriros en momento – ŝi diris malcerte – mi estas okupata.
– Eble mi povas helpi vin pri io?
– Ne, nenio tia – kaj vidante, ke li ne intencas leviĝi de la kanapo, ŝi diris pli akre: – Mi estas okupata ofice, ĉu vi komprenas? Poller donis al mi certan laboron.
– Mi tuj telefonos lin. – Kloss paŝis al la telefono. – Finfine, la oficiroj venantaj de la fronto meritas ion.
– Ne, ne telefonu! – ŝi ekkriis.
– Mi sciis, ke vi diros tion ĉi. – Kloss nun estis tute serioza. – Kio okazis?
– Mi ne povas fari alie! Kredu min, Hans!
Li jam divenis pri kio temas, sed li ankoraŭ ne povis malkaŝi la kartojn. Li ne povis ĉion rakonti al ŝi, ĉar li atendis konfirmon de siaj suspektoj, kiu finfine decidus ĉion. Sed ĉu li ricevos la konfirmon? Eble la kontraŭulo ja estas saĝa, eble li ne lasos esti kaptita en sufiĉe primitivan kaptilon? Kaj tiam? Li devus foriri de ĉi tie kaj lasi ĉi tiun knabinon al ŝia sorto. Kvankam ĉi tio estus malkuraĝaĵo, li ne povus fari alie! Ne temas nur pri li kaj li ne rajtas riski tion ĉi.
– Mi devas peti vin, Liza, atendi ankoraŭ momenton – li diris trankvile.
– Kial?
– Mi petis iun telefoni min je ĉi tiu numero. Ĉi tio estas tre grava telefono.
– Je mia numero? Kiel vi povus?
Li rigardis sian horloĝon. La montrilo staris ĝuste je la naŭa. La viro en la Todt-uniformo ĉiam estis akurata. Li aŭdis la sonoron kaj antaŭ ol Liza povis devanci lin, li levis la aŭdilon.
– Jes, jen estas mi – li diris. – Bonan vesperon. – Li aŭdis kelkajn frazojn, kiuj signifis nenion por la homo subaŭskultanta ilian konversacion, nur amika babilado inter du gejunuloj hazarde renkontiĝantaj en Vroclavo, sed por Kloss ili estis grandege gravaj: la tasko estis plenumita. Poller falis en kaptilon; li ordonis ĉirkaŭi la pensionon "Elisabeth". La Gestapo nun trenas el iliaj ĉambroj homojn, kiujn la Hauptsturmführer estos pridemandata tutnokte. Li lasu al si serĉi la kurieron el la centrejo.
Kloss, pendigante la aŭdilon, unuafoje rigardis Lizan kun nekaŝita tenero. Kompatinda knabino, kion ŝi devis elteni! Kaj Arturo la Dua? Kloss ankoraŭ havas kelkajn horojn, li devas sukcesi trakti lin ĝustatempe. Se ne li, tion ĉi plenumos la viro el la organizo Todt. Nun oni devas rapidi! Liza devas tuj forlasi Vroclavon. Li imagis kiel ŝi reagos kiam li diros al ŝi la pasvorton.
– Liza – li komencis. Sed kio se li tamen riskas? Li jam devas riski... Neprobablas, ke ankaŭ Liza... Ŝi alproksimiĝis al li.
– Foriru jam, mi ne scias kiel peti vin...
En la sama momento la pordo brue malfermiĝis. Eniris viro, kiu certe havis la ŝlosilon al ĉi tiu loĝejo.
Li staris sur la sojlo, trankvila, senmova, kun ĉapelo sur la kapo.
– Pri kio vi intencas peti la Oberleutnant-on, Liza?
– Pri nenio – ŝi diris. – Jam pri nenio plu.
Tiel do aspektis profesoro von Lipke de proksime. Li informis Poller-on pri la pensiono "Elisabeth" kaj venis ĉi tien. Kial? Ĉu li estas sola aŭ ĉu li havas gardistojn sube? Tio ĉi interesis Kloss-on plej multe. Se li havas gardistojn, kia estas la ŝanco, ke Liza povu forlasi tiun ĉi domon? Poller scias, ke Kloss estas en la loĝejo de Liza, do se li eliminos Arturon...
– Nun mi komprenas ĉion, Liza – li diris – kaj mi pardonpetas vin. Vi atendis la sinjoron.
– Liza ne prezentis nin al ni – La vizaĝo de Arturo la Dua daŭre estis senmova. – Mi nomiĝas Erik von Lipke. Sinjoro Kloss, se mi ne eraras?
– Vi estas tre bone informita.
– Mia lernantino, ĉar mi devas diri al vi, ke Liza estas mia lernantino kaj mi estas emerita muzikinstruisto, rakontis al mi pri via heroa faro hieraŭ vespere.
– Troigo. – Kloss sidiĝis ĉe la tablo. Arturo prenis la sidlokon kontraŭ li, ne demetante sian ĉapelon. – Mi kredas, ke mi vidis vin ie, profesoro. Ho, jam mi scias... En "Dorota", vi ludas domenon.
– Jes, sufiĉe ofte. Ne estas multo por legi en la gazetoj, oni devas mortigi la tempon per io... – Li haltis kaj elprenis du cigarojn el sia poŝo. Li donis unu al Kloss. – Mi devas diri al vi, ke la plej interesaj militnovaĵoj troviĝas ne en la gazetaro, sed en la rakontoj de homoj revenantaj de la fronto. Ĉi tio estas, kompreneble, fragmentoj, pecetoj... sed kun iom da praktiko... Imagu, ke iu rakontas al vi pri amiko, kiu ĵus estis sendita al Stalingrado... Ĉi tiu persono ankaŭ aldonas, ke la tankokorpuso, en kiu lia amiko servis, ĝis nun estis en Francio, kaj antaŭe batalis en Grekio. Sufiĉe sperta persono jam scius, ke ĝi povus esti nur la tria tanka korpuso kaj ke tiu ĉi unuo estis ĝuste translokigita al Stalingrado. Interese, ĉu ne?
– Kompreneble. Kaj kio plue?
– Se ni aldonas kelkajn nomojn, kiuj estis hazarde menciitaj en la interparolo, ni povus fari malgrandan noton: kiuj germanaj formacioj ĵus trovis sin en Rusio lastatempe.
– Mi komprenas. – Kloss ridetis kaj puŝis la manon en sian poŝon. – Preludo al eta ĉantaĝo, ĉu?
– Ne elprenu la manon el via poŝo! – Profesoro von Lipke jam havis sian armilon preta. Li apogis la tenilon de sia revolvero sur la tablon. – Mi pafas sen maltrafo – li diris. Kaj li turnis sin al Liza: – Asekuru, Liza...
Liza obeeme alpaŝis kaj ekstaris ĉe la pordo. Ŝi tenis pafilon en la mano. Kloss ne atendis, ke ŝi ankaŭ estas armita. Tamen ĉi-foje li subtaksis sinjoron von Lipke. Kaj tamen li efektive havas lin en sia mano... Li mem kreis situacion, en kiu la plej bona solvo subite fariĝis ebla. Sed ĉio nun dependas de Liza. Kloss atingis sian cigaron kaj prenis kelkajn alumetojn el sia poŝo.
– Cigaro – li diris – de tempo al tempo faciligas konversacion. Liza devas scii ion pri tio.
Ĉu ŝi komprenas? Ĉu estas ŝanco, ke ŝi komprenos?
– Mi ŝatas havi aferon kun inteligenta kontraŭulo – diris Arturo la Dua.
– Ankaŭ tion ĉi mi aŭdis ie antaŭe – respondis Kloss. Li enspiris fumon. Von Lipke fumis la samajn cigarojn kiel Poller.
– Ni supozu – daŭrigis la profesoro — ke kion vi diris al Liza en momento de honesteco, atingos la Gestapon. Vi havus problemojn, ĉu ne?
– Eble. – Kloss ne perdis la trankvilon. Tamen tiu ĉi von Lipke estas primitiva. Aŭ li tre rapidas kaj volas doni al Poller ankoraŭ unu donacon. Kaj samtempe, Kloss ekkomprenis, ke se Poller konsentis pri tia ludo, tio signifas, ke li scias nenion pri li, nenion suspektas.
Kaj Arturo la Dua, sen deturni la okulojn de Kloss, daŭrigis:
– Vi povus eviti ĉi tiun malagrablaĵon.
– Provizante novajn informojn, ĉu ne?
– Vi estas vere sagaca, Kloss.
– Mi bezonus scii por kiu ĉi tiu informo estas destinata.
– Kompreneble ne por viaj superuloj. – Profesoro von Lipke jam estis konvinkita, ke li havas birdon en la reto. – Kiel Abwehr-oficiro, vi verŝajne rimarkas, ke nun jam ne ekzistas rifuĝo. Vi scias tro multe. Kaj ni scias tro multe pri vi.
Kloss rigardis al Liza.
– Troigo – li diris. Nun la ludo komenciĝis. – Troigo – li ripetis. – Vi havus min en viaj manoj, se la informo pri la dislokiĝo de la tria korpo estus vera. Mi povas certigi vin, ke ĝi ne veras, ĉar ĝi estis inventita ĉi tie sur ĉi tiu kanapo. Ankaŭ aliaj informoj... – Nun li turnis sin al Liza: – Mi volis vidi, Liza, ĉu vi bone laboras por Poller...
– Mi ja ne ripetis tion al Poller! – Liza ekkriis.
– Ne. Vi ne ripetis ĝin. Li ripetis. – Li rigardis Arturon la Duan. – Por kiu vi efektive laboras? Por Poller aŭ por la malamiko? Mi pensas, ke vi tamen laboras por Poller. Kaj mi ne ŝatas homojn ludantajn duoble... – Li pensis samtempe: nun, se Liza estas senkulpa, ŝi devas kompreni. Li eksaltis de sia seĝo kaj premis la manon de Arturo kontraŭ la supraĵo de la tablo.
– Pafu! – ekkriis Arturo. – Kion vi atendas? Pafu!
Liza pafis. Dufoje. Ekzakte kiel Arturo instruis ŝin kiam li ordonis ke Heleno estu ekzekutita. Sen pensi, nur memorante, ke oni devas pafi precize.
La korpo de Arturo falis sur la plankon. Kloss ekstaris kaj metis la revolveron de Arturo en sian poŝon.
Li denove ekbruligis sian cigaron. Li estis tre laca, li sopiris al ripozo, al unu horo da dormo, kaj estis ankoraŭ tiom multe por fari. Poller atendas la raporton de Lipke... Necesis fini la ludon kun Poller, determini ĉu antaŭ la domo estas gardistoj kaj kiel Liza eliĝos de tie ĉi.
– Dankon, Liza – li diris. Sed ŝi ankoraŭ staris apud la pordo kun sia armilo preta pafi.
– Haltu – ŝi diris tre mallaŭte. – Ĉu vi pensas, ke vi foriros de ĉi tie?
Kloss rigardis ŝin, ne komprenante. Ŝi ankoraŭ ne divenis ĝin? Kompatinda knabino! Certe estis terura ŝoko por ŝi. Antaŭ ĉio, oni devas sendi ŝin por ripozi.
– Kompreneble, ke mi foriros – li diris. – Almenaŭ mi esperas, ke mi povos foriri. Sed vi iros unue. – Li denove metis la manon en sian poŝon. – Aŭskultu atente. Vi iros al la Berlina stacidomo, jen unuaklasa bileto kaj dokumentoj je la nomo de edzino de generalo Telhoff. Vi revenas el Krakovo, kie vi vizitis vian edzon en la hospitalo. Jen via bagaĵeja kvitanco. Leda valizo kaj sako. Ĉe la fundo de la sako, pliaj instrukcioj, mono kaj rezerva pasporto, se vi bezonus vojaĝi por iom da tempo al Svislando por ripozi. Ĉio atendis vin, kaj ĝis la lasta momento mi ne sciis, ĉu ĝi povus esti uzata... – Li rigardis ŝin. - Nu, ne nur staru tiel, donu al mi la revolveron, estos iom da problemo, ĉar mi devis pafi per mia propra armilo, sed oni povas iel aranĝi ĝin.
Ŝi daŭre ne komprenis. La vero atingis ŝin malrapide, kaj ŝi finfine ekploris kaj tio estis finfine honesta... Kloss donis al ŝi viŝtukon.
– Viŝu viajn okulojn. Vi kondutis bonege. Nun ni bezonas trankvilon kaj malvarmetan sangon. Poller ne estas von Lipke.
Kloss prenis la aŭdilon kaj malrapide diskis numeron. Kiel la alia reagos? Li devas kredi, li ne havas alian elekton kaj li eĉ ne povas konfesi, ke Arturo estis lia agento. Tamen temas ĉefe pri ĉu estas gardistoj malsupre.
Li parolis nervoze, kiel devas paroli homo, kiu ĵus forigis malamikan agenton. Li raportis al Poller, ke li ne trovis la knabinon en la loĝejo de Liza Schmidt, sed ke atendis lin viro nomata von Lipke, nekonata de li. Lipke proponis al li, Kloss, kunlaboron kun malamika inteligenteco. Kompreneble, li akre reagis kaj pafmortigis la viron dum la batalo.
Longe estis silento ĉe la alia flanko.
– Kial vi ne prenis lin viva? – li aŭdis la voĉon de Poller.
– Dum la batalo – ripetis Kloss – mi volis kapti lin, sed li ankaŭ havis pafilon. – Denove li longe atendis respondon.
– Bonvolu resti en la loĝejo – li finfine aŭdis. – Miaj homoj alvenos kaj prizorgos la korpon. Kaj vi meritas laŭdon pro via lojaleco kaj vigleco.
Ne estis ironio en la voĉo de Poller.
Kloss pendigis la aŭdilon.
– Liza – li diris – vi iros unu etaĝon supren kaj atendos ĝis la homoj de Poller aperos ĉi tie. Tiam vi forlasos la loĝdomon.
– Kaj vi? – ŝi demandis maltrankvile.
– Kaj mi ripozos dum ĉi tiu tempo. Ili komencos serĉi vin nur post kelkaj horoj, kiam vi ne aperos ĉe la loĝejo. Vi estos tiam jam en Berlino. – Li kisis ŝin. – Iru nun, Liza, iru nun kaj estu singarda. Mi estas en neniu danĝero.
* * *
Dume, Hauptsturmführer Poller komencis la pridemandadon. Speciala unuo de la Gestapo arestis 27 personojn en la gastejo "Elisabeth". Soldatojn, kiuj venis por ferioj, oficistojn el Berlino, kelkajn emeritajn oficirojn. Ĉiu el ili devas esti pridemandata almenaŭ unu horo. Pasos ankoraŭ multa tempo ĝis Poller spertos la plej grandan seniluziiĝon de sia tuta ĝisnuna kariero. Sed neniam ĝi venos en lian kapon, ke lia kontraŭulo en la ludo kiun li perdis estis Kloss, Oberleutnant de la Abwehr en forpermeso.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.