La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() SKRIBAĴOJ DE FRENEZULOAŭtoro: Nikolaj Gogol |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Ne, mi ne plu havas fortojn por toleri! Dio, kion ili faras kun mi! Ili verŝas sur mian kapon malvarmegan akvon! Ili nek atentas, nek aŭdas, nek vidas min.
Kion mi faris al ili? Pro kio ili turmentas min? Kion ili volas de malriĉa mi? Kion do mi povas al ili doni? Mi nenion havas. Mi ne havas eblojn kaj fortojn por elteni iliajn turmentegojn; mia kapo brulas kaj ĉio turniĝas antaŭ mi. Oni savu min! Prenu min! Oni donu al mi triopon da ĉevaloj rapidegaj kiel ventego! Sidiĝu mia veturigisto, sonu mia sonorileto, ekkuregu miaj ĉevaloj, kaj forveturigu min de tiu ĉi mondo! Veturigu min pluen, por ke mi vidu nenion, tute nenion. Jen la ĉielo ondiĝas antaŭ mi; steleto briletas en la malproksimo; kvazaŭ arbaro kuras kune kun la arboj kaj la luno; nigrablua nebulo kuŝiĝas sub la piedoj; ie kordo sonas en la nebulo; je unu flanko estas vidata maro, kaj je la dua – Italujo; jen eĉ rusaj vilaĝaj dometoj vidiĝas. Ĉu tio ne estas mia domo malproksime bluiĝanta? Ĉu ne mia patrino sidas antaŭ la fenestro?
Patrinjo, savu vian malriĉan filon! Perdu unu vian larmeton sur lian malsanan kapeton! Vidu, kiel ili turmenfebruaro tas lin. Prenu lin, malriĉan orfeton, al via brusto! Li ne havas lokon en la mondo! Oni lin persekutas! Patrinjo, vi bedaŭru pri via malsana infano!… Kaj ĉu oni scias, ke la alĝeria provincestro sub la nazo mem havas tuberon?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.