La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SKRIBAĴOJ DE FRENEZULO

Aŭtoro: Nikolaj Gogol

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

En januaro de la sama jaro, okazinta post la februaraĵo

Ĝis nun mi ne povas kompreni, kio estas la regno Hispanujo. En ĝi la popolaj moroj kaj etiketoj de la kortego estas tute eksterordinaraj. Mi ne komprenas, mi ne komprenegas, tute nenion mi komprenas. Hodiaŭ oni razis mian kapon, malŝatante mian fortegan krion pri mia maldeziro esti monarĥo. Sed mi jam eĉ ne povas memori, kio okazis kun mi, kiam oni komencis gutigi sur mian kapon malvarman akvon. Tian turmenton mi neniam sentis. Mi estis preta furioziĝi, oni apenaŭ detenis min. Mi ne komprenas la signifon de tiu stranga moro.

La moro estas malsaĝa, sensenca! Min mirigas la malkonsideremo de la reĝoj, kiuj ĝis nun ne detruis tiun ĉi moron. Konsiderante ĉiujn eblojn, mi konjektas: ĉu ne la inkvizicio kaptis min en siajn manojn, kaj tiu, pri kiu mi opiniis, ke li estas kanceliero, ĉu ne li mem estas la granda inkvizitoro? Tamen mi ne povas kompreni ĝis nun, kiel oni povis inkvizicii la reĝon. Cetere, povas esti, ke tion faris Francujo, kaj aparte Polignac. Ho, tiu Polignac estas sovaĝa besto! Li ĵuris malutili al mi ĝis la morto mem, kaj jen li persekutas min kaj persekutas; sed mi scias, amiko, ke per vi la anglo gvidas. La anglo estas granda politikisto. Li ŝovas sin ĉien. La tuta mondo scias, ke, kiam Anglujo flaras tabakon, tiam Francujo ternas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.