La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
SKRIBAĴOJ DE FRENEZULOAŭtoro: Nikolaj Gogol |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Hodiaŭ venis al mi nia ekzekutoro por peti min en la departementon, ĉar mi, li komunikis, pli ol tri semajnojn ne vizitis la oficejon.
Sed la homoj ne estas justaj: ili tenas la kalkulon semajne.
Tion la izraelidoj enkondukis, ĉar ilia rabeno samtempe baniĝas. Tamen mi, por ŝerci, iris en la departementon.
La sekciestro pensis, ke mi salutos lin kaj petos pardonon. Sed mi rigardis lin indiferente – ne tro kolere kaj ne tro favore – kaj sidiĝis sur mian lokon, kvazaŭ nenion rimarkante. Mi rigardis ĉiujn kancelariajn kanajlojn kaj pensis: ”Se vi scius, kiu sidas inter vi!”
Sinjoro Dio, kiel vi tiam konfuziĝus! La sekciestro mem tiam komencus saluti min tiel, kiel li salutas la direktoron.
Sur mian tablon oni kuŝigis iujn skribaĵojn, por ke mi faru el ili ekstrakton. Sed mi eĉ per fingro ne ektuŝis ilin. Post kelkaj minutoj ĉio tumultiĝis: oni diris, ke la direktoro venas. Multaj oficistoj kuris antaŭen por montri sin al la direktoro, sed mi eĉ ne moviĝetis. Kiam li iris tra nia sekcio, ĉiuj oficistoj butonumis siajn frakojn, sed mi tute ne! Kia direktoro li estas? Li estas korko, sed ne direktoro. Li estas ordinara, simpla korko, tia korko, per kiu oni ŝtopas la botelojn kaj nenio pli! Mi plej amuziĝis, kiam oni almetis al mi paperon, por ke mi subskribu ĝin.
Ili pensis, ke mi je la fino de la papero subskribos: ”Tablestro P.” – Ne rajtas esti tiel! Sur la ĉefa loko de la papero, kie estus devonta sin subskribi la direktoro de la departemento, mi skribegis: ”Ferdinando VIII”.
Post tio oni devus vidi, kia respektega silento ekregis, sed mi nur svingis per la mano kaj diris: ”Ne estas bezonate fari iujn signojn de reĝaj honoroj!” kaj mi eliris. De tie mi iris rekte en la direktoran loĝejon; li ne estis hejme.
La lakeo ne volis enlasi min, sed mi diris al li ion tian, ke li eĉ ektimis. Mi iris rekte en la tualetejon. Ŝi sidis antaŭ spegulo; kiam mi eniris, ŝi desaltis kaj depaŝis de mi. Mi tamen ne diris al ŝi, ke mi estas la hispana reĝo. Mi nur diris, ke feliĉo atendas ŝin, tia feliĉo, kian ŝi eĉ ne povas imagi, kaj ke ni, ne atentante malamikajn intrigojn, estos kune. Mi plu nenion volis diri kaj eliris.
Ho, kiel malica estas la virina ekzisto! Mi nur nun komprenis, kio estas virino. Ĝis nun neniu povis malkovri, kiun la virino amas: mi estas la unua, kiu malkovris tion.
La virino amas la diablon. Jes, mi ne ŝercas. La fizikistoj skribas sensencaĵojn pri ŝi, ke ŝi estas tio, tio kaj alio, – ŝi amas nur la diablon mem. Ĉu vi vidas, – jen ŝi el loĝio de la unua etaĝo rigardas tra lorneto? Vi opinias, ke ŝi rigardas la dikulon kun ordenoj? Tute ne: ŝi rigardas la diablon, kiu staras post lia dorso.
Jen ĝi kaŝiĝis en la frakon de la sama dikulo kaj balancas al ŝi per fingro! Kaj ŝi edziniĝos kun la diablo, vere edziniĝos kun la diablo. Kaj ĉiuj rangamantaj patroj de la samaj filinoj, ĉiuj tiuj, kiuj sin ŝovas ĉien kaj rampas al la kortego, parolante, ke ili estas patriotoj kaj tio-tio kaj alio: tiuj ĉi patriotoj deziras monon, monon el la regna kaso! Ili ĉiuj, honoramantoj, kristovendintoj, por mono vendos la patrinon, la patron kaj Dion! Tiu ĉi granda honoramo ekzistas, ĉar la homo havas sub la lango malgrandan veziketon kun vermeto, kiu similas laŭ sia grando al pingla kapeto, kaj ĉion ĉi faras iu razisto, kiu loĝas en Horoĥava strato. Mi ne memoras lian nomon, sed mi kredas, ke li estas fama, ĉar li kune kun iu akuŝistino volas disvastigi mahometanecon, kaj tial same, oni diras, en Francujo jam pli granda parto de la homoj konfesas la religion de Mahometo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.