La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() SKRIBAĴOJ DE FRENEZULOAŭtoro: Nikolaj Gogol |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Nun mi rigardu! La letero estas sufiĉe legebla, tamen en la skribmaniero estas ia hundaĵo. Mi legu:
”Ĉarma Fidel! Mi ankoraŭ ne povas kutimiĝi al via burĝa nomo. Ĉu oni ne povus nomi vin pli bone? Fidel, Roza – kia malnobla tono! Tamen ĉion ĉi ni metu flanken.
Mi estas tre ĝoja, ke ni elpensis skribi unu al la alia.”
La letero estas skribita tre regule. La punktaro kaj eĉ la litero ”e” staras sur siaj lokoj. Ja, tiel, oni konsentu, ne skribas eĉ nia sekciestro, kiu diras, ke li lernis en iu universitato.
Mi rigardu pluen.
”Mi diras tion pro sperto, kvankam en la mondo mi ne kuris pluen, ol al la pordego de nia korto. Ĉu ne mia vivo fluas kontente? Mia fraŭlino, kiun paĉjo nomas Sofi, treege amas min.”
Aj, aj!… nenio, nenio! estu silento!
”Paĉjo ankaŭ karesas min ofte. Mi trinkas teon kaj kafon kun kremo. Ho, mia ĉarma, mi devas diri al vi, ke mi tute ne vidas plezuron en grandaj ĉirkaŭlekitaj ostoj, kiujn manĝegas nia Polkano en la kuirejo. Nur ostoj de ĉasaĵo estas bonaj kaj nur tiam, kiam neniu elsuĉis el ili la medolon. Estas tre bone kunigi kelkajn saŭcojn kune sed sen kaporoj kaj verdaĵo; sed mi scias nenion pli malbonan, ol la kutimo doni al la hundoj rulitajn buletojn el pano. Iu, sidanta ĉe tablo, sinjoro, kiu en siaj manoj tenis diversajn abomenaĵojn, komencas per tiuj samaj manoj dispecigi panon, alvokas vin kaj enŝovas buleton en viajn dentojn. Oni povus forigi ĝin, sed tio ne estus ĝentila, – nu, tial mi manĝas, kun abomeno, sed manĝas…”
Diablo scias, kia sensencaĵo! Ĉu ne estis priskribota objekto pli bona?! Tamen mi rigardu alian paĝon, ĉu ne troviĝos io pli interesa.
”… Mi estas preta sciigi al vi kun granda volo pri la ĉefa sinjoro, kiun Sofi nomas paĉjo. Tiu ĉi sinjoro estas tre stranga homo…”
Ha! jen fine! jes, mi sciis, – hundoj havas politikajn rigardojn al ĉiuj objektoj. Vidu, kio estas paĉjo.
”… Estas tre stranga homo. Li plej multe silentas, kaj parolas tre malofte. Tamen antaŭ unu semajno li senĉese ripetadis al si mem: ”Ĉu mi ricevos, aŭ ne ricevos?”
Li prenis en unu mano papereton, premis la duan manon malplene kaj ripetis: ”Ĉu mi ricevos, aŭ ne ricevos?”
Unufoje li sin turnis kun demando al mi: ”Kiel, Meĝi, ĉu ci pensas, ke mi ricevos, aŭ ne ricevos?” Mi tute nenion povis kompreni, mi flaris lian boton kaj foriris.
Plie, mia ĉarma, post unu semajno paĉjo revenis hejmen tre ĝoja; dum mateno venis al li sinjoroj en uniformoj, kaj pro io ili gratulis lin. Tagmanĝante, li estis tiel gaja, kiel neniam ankoraŭ mi vidis lin, – li rakontis eĉ anekdotojn.
Kaj post la tagmanĝo li levis min al sia kolo kaj diris: ”Vidu tion ĉi, Meĝi, – kio ĝi estas?” Mi vidis ian rubandeton; mi flaris ĝin, sed ĝi tute ne bonodoris; mi eĉ lekis ĝin: ĝi estis iom sala.”
Hm! Mi opinias, ke tiu ĉi hundaĉo jam tro kuraĝas… Oni ja devus vergi ĝin! Tamen ĉio ĉi signifas, ke ĝi estas honoramanto! Tion estas bezonate memori.
”… Adiaŭ, mia ĉarma! Mi kuras kaj la ceteraj… kaj la ceteraj… Morgaŭ mi finos la leteron. – Nun, bonan tagon! Nun mi ree estas kun vi. Hodiaŭ mia fraŭlino Sofi…”
Ha, ha! Nun mi rigardu ion pri Sofi. Ho, kanajlaĵo!
… Nenio, nenio… Mi daŭrigos.
”… Mia fraŭlino Sofi tumultis eksterordinare, – ŝi ornamis sin por balo, kaj tial mi tre ĝojis, ke dum ŝi forestos, mi povos skribi al vi. Mia Sofi estas ĉiam ĝoja por veturi balon, kvankam ornamante sin, ŝi preskaŭ ĉiam koleras. Mi ne povas kompreni, kial homoj sin vestas kaj ornamas. Kial ili ne iras, ekzemple, kiel mi? Estus bone kaj trankvile. Mi ne komprenas, mia ĉarma, la plezuron de veturado al balo. Sofi revenas hejmen de balo ĉiam matene je la sesa, kaj mi preskaŭ ĉiam divenas laŭ ŝia pala kaj maldika vizaĝo, ke oni ne donis al ŝi, malfeliĉulino, tie por manĝi. Mi konfesas, ke mi neniam povus tiel vivi. Se oni ne donus al mi saŭcon kun tetrao, aŭ rostaĵon de kokaj flugiloj, tiam… mi ne scias, kio mi fariĝus. Ankaŭ estas bona saŭco kun kaĉeto; sed karoto, aŭ rapo, aŭ artiŝoko estos neniam bonaj.”
Eksterordinare malegala estas la stilo! Tuj oni povas konkludi, ke ne homo skribis: ĝi komenciĝas dece, sed finiĝas per hundaĵo. Mi tamen rigardu ankoraŭ unu letereton. En ĝi io estas priskribita iom longe. Hm! kaj ne estas notita dato.
”Ho, ĉarmulino, kiel sentiĝas la proksimiĝo de printempo!
Mia koro batas, kvazaŭ ĝi atendas iun. En miaj oreloj estas ĉiam bruo, tial mi ofte, levinte piedeton, staras kelkajn minutojn aŭskultante ĉe pordo. Mi malkovras al vi, ke mi havas multe da amindumantoj. Mi ofte, sidante sur la fenestro, rigardas ilin. Ho, se vi scius, kiaj malbeluloj estas inter ili! Iu, plej fuŝe kreita, terure malsa ĝa korthundo kun tre malsaĝa vizaĝo, iradas plej grave sur la strato kaj imagas, ke ĝi estas la plej fama persono, kaj ĝi pensas, ke ĉiuj rigardas ĝin. Tute ne! Mi eĉ mian atenton ne turnis al ĝi. Tiel, kvazaŭ mi tute ne vidus ĝin. Kaj kia terura dogo haltas kelkfoje antaŭ mia fenestro!
Se ĝi nur starus sur la malantaŭaj piedoj, kion ĝi, malĝentilulo, kredeble ne povas fari, ĝi estus pli alta je tuta kapo ol paĉjo de mia Sofi, kies kresko ankaŭ estas sufiĉe alta kaj dika. Tiu malĝentilulo estas kredeble la plej terura arogantulo! Mi murmuris al ĝi, sed ĝi tute malŝatis mian murmuron; ĝi eligis sian langon, pendigis siajn grandajn orelojn kaj rigardis mian fenestron, tia vilaĝulo ĝi estas!
”Sed ĉu efektive, mia ĉarma, vi opinias, ke mia koro indiferente rilatas al ĉiuj amserĉoj? Ho ne!… Se vi vidus unu kavaliron, nomata Trezoro, ofte transrompanta la baron de najbara korto,… Ho, mia ĉarma, kiel bela estas ĝia vizaĝeto!…”
Tjfu (li kraĉas), je diablo!… Kia abomenaĵo!
Kiel oni povas plenigi leterojn per tiaj malsaĝaĵoj! Oni donu al mi homon! Mi volas vidi homon; mi postulas manĝaĵon spiritan lian, kiu nutrus kaj dolĉigus mian animon; kaj anstataŭ tio, kio estas malsaĝaĵoj… Mi rigardu alian paĝon, ĉu ne troviĝos io pli bona?
”… Sofi sidis ĉe la tablo kaj ion kudris. Mi rigardis tra la fenestro, ĉar mi amas ĉirkaŭrigardi la preterirantojn, subite eniris la lakeo kaj diris: ’Teplov!’ – ’Petu lin eniri!’ ekkriis Sofi kaj ĵetis sin por ĉirkaŭpreni min. ’Ho, Meĝi, Meĝi! Se ci scius, kiu venis: tiu ĉi estas nigraharulo, kamer-junkero kun nigregaj okuloj, kiel agato!’ Kriinte tion ĉi, Sofi kuris en sian ĉambron. Post minuto, eniris juna kamer-junkero, havanta nigrajn vangoharojn; li iris al spegulo, bonigis siajn harojn kaj ĉirkaŭrigardis la gastoĉambron. Mi ekmurmuris kaj sidiĝis sur mia loko.
Sofi baldaŭ eniris kaj gaje resalutis lian salutegon; mi do, kvazaŭ nenion rimarkante, daŭre rigardis tra la fenestro, tamen mi klinis mian kapon iom flanken kaj penis subaŭdi, pri kio ili parolas. Ho, mia ĉarma, pri kia sensencaĵo ili parolis! Ili parolis pri sinjorino, kiu en dancoj faris maldecan paŝon; pri iu sinjoro Bobov, kiu similis en sia ĵabo al cikonio, tiel ke li, dancante, preskaŭ falis; pri iu sinjorino Lidina, kiu imagas, ke ŝi havas bluajn okulojn, dum ŝiaj okuloj efektive estas verdaj; kaj pri ĉio simila.
’Ho,’ mi pensis en mi mem: ’Se oni komparus la kamer-junkeron kun Trezoro! Ĉielo! Kia diferenco!
Unue, la vizaĝo de la kamer-junkero estas tute ebena, larĝa kaj ĉirkaŭata de vangoharoj, kvazaŭ li ĉirkaŭligis ĝin per nigra tuko; kaj la vizaĝeto de Trezoro estas maldiketa, kaj sur la frunto mem estas blanka makuleto. La talion de Trezoro oni eĉ ne povas kompari kun talio kamerjunkera.
Kaj la okuloj, agoj, lertecoj de Trezoro estas tute aliaj. Ho, kia diferenco inter ili! Mi ne scias, mia ĉarma, kion bonan ŝi trovas en sia Teplov, kial li ravigas ŝin?’ ”
Al mi mem ŝajnas, ke tie ĉi estas ia malkompreniĝo.
Ne povas esti, ke sinjoro Teplov tiel enamigis sin en ŝin.
Mi rigardos pluen:
”Al mi ŝajnas, ke, se plaĉas al ŝi tiu ĉi kamer-junkero, tiam tiu oficisto, kiu sidas en la paĉja kabineto, ankaŭ baldaŭ povos ekplaĉi al ŝi. Ho, mia ĉarma, se vi scius, kia malbelulo estas tiu oficisto l Li estas tute kiel testudo en sako…”
Kiu do estas tiu ĉi oficisto?…
”Lia familia nomo estas plej stranga. Li ĉiam sidas kaj preparas plumojn. La haroj sur lia kapo estas kiel fojno.
La paĉjo kelkfoje sendas lin anstataŭ servisto.”
Al mi ŝajnas, ke tiu ĉi abomena hundaĉo aludas min.
Kiam do miaj haroj similis al fojno?
”Sofi tute ne povas deteni sin de rido, kiam ŝi rigardas lin.”
Ci mensogas, malbenita hundaĉo! Kiel abomena estas ĝia lango! Kiel se mi ne scius, ke ĉio ĉi estas artifiko de envio? Ĉu mi ne scias, kies estas tie ĉi la artifikaĵoj? Tiuj ĉi artifikaĵoj devenas de la sekciestro. Tiu homo ja ĵuris pri nepacigebla malamikeco kaj senĉese malutilas al mi, apud ĉiu paŝo mia li malutilas. Mi tamen rigardu ankoraŭ unu letereton; tie, povas esti, cirkonstanco malkovri ĝos per si mem.
”Mia ĉarma Fidel, pardonu min pro mia longa silentado.
Mi estis tute ravigita. Tute vere iu verkisto diris, ke la amo estas dua vivo. Krom tio, en nia domo okazis grandaj sanĝoj. La kamer-junkero nun estadas ĉe ni ĉiutage.
Sofi estas sensaĝe enamiĝinta en lin. Paĉjo estas tre gaja. Mi eĉ aŭdis de nia servanto Grigorio, kiu, balaante la plankon, ĉiam parolas kun si mem, ke baldaŭ estos geedziĝo, ĉar paĉjo nepre volas sian filinon Sofi edzinigi aŭ al generalo, aŭ al kamer-junkero, aŭ al regimentestro…”
Je diablo. mi ne povas legi plue… Ĉie estas aŭ kamerjunkeroj, aŭ generaloj. Ĉion, kio estas plej bona en la mondo, prenas aŭ kamer-junkeroj, aŭ generaloj. Oni trovas al si malgrandan riĉecon, oni pensas atingi ĝin per la mano, – sed subite kamer-junkero, aŭ generalo kaptas ĝin por si mem. Diablo malbenita! Mi deziregas fariĝi mem generalo, tute ne por ricevi ŝian manon, kaj cetere, – ne, mi volas esti generalo nur por vidi, kiel ili saltos ĉirkaŭ mi, kiel ili faros diversajn kortegajan agojn kaj farojn, poste mi dirus al ili, ke mi volas kraĉi sur ilin ambaŭ. Je diablo, estas ĉagrene al mi! Mi disŝiris en floketoj la leterojn de la malsaĝega hundaĉo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.