La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
SKRIBAĴOJ DE FRENEZULOAŭtoro: Nikolaj Gogol |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Do mi estas en Hispanujo; kaj tio okazis tiel rapide, ke mi apenaŭ povis resentiĝi. Hodiaŭ matene la hispanaj deputitoj prezentis sin al mi, kaj mi kune kun ili sidiĝis en kaleŝon. La rapideco de nia veturo ŝajnis al mi tre stranga kaj eksterordinara. Ni veturis tiel rapide, ke post duona horo ni atingis la limojn de Hispanujo.
Cetere, nun ja en tuta Eŭropo estas fervojoj, kaj la vaporŝipoj veturas eksterordinare rapide. Stranga regno estas Hispanujo! Kiam ni eniris en la unuan ĉambron, mi vidis multe da homoj kun razitaj kapoj. Tamen mi tuj konjektis, ke tiuj ĉi homoj devas esti aŭ granduloj, aŭ soldatoj, ĉar ili razas siajn kapojn. La agoj de la regna kanceliero ŝajnis al mi eksterordinare strangaj: li kondukis min per mano, puŝis min en ĉambreton kaj diris:
– Sidu tie ĉi, kaj se vi nomos vin ”reĝo Ferdinando”, tiam mi forigos de vi tiun deziron.
Sed mi, sciante, ke tio estas tento, sed nenio pli, respondis neante, pro kio la regna kanceliero per bastono batis min dufoje sur la dorso tiel dolorige, ke mi preskaŭ ekkriis, tamen mi ne ekkriis, memorinte, ke tio estas kavalira moro, ĉar en Hispanujo ĝis nun ekzistas kavaliraj moroj, Restinte sola, mi decidis fari la regnajn aferojn. Mi malkovris, ke Ĉinujo kaj Hispanujo estas unu regno, nur pro malklereco oni opinias, ke ĝi estas du regnoj. Mi konsilas al ĉiuj skribi intence sur papero: ”Hispanujo”, tiam efektive estos skribita: ”Ĉinujo”. Sed min tamen eksterordinare ĉagrenis aventuro, kiu devus okazi morgaŭ.
Morgaŭ je la sepa horo okazos stranga apero: la tero sidos sur la luno. Pri tio skribas eĉ la glora angla ĥemiisto Wellington. Mi konfesas, kiam mi prezentis al mi la eksterordinaran delikatecon kaj malfortikecon de la luno, mi kore maltrankviliĝis. La lunon ja ordinare oni faras en Hamburgo, kaj oni faras ĝin malbonege. Mi miras, kiel ne rimarkas tion Anglujo. Faras ĝin iu lama barelisto, kaj li estas evidente malsaĝulo, tute ne havas ideon pri la luno: li enmetis en la lunon rezinan ŝnuregon kaj iom da oleo, tial sur la tuta tero estas tia malbonodorego, ke oni devas gardi siajn nazojn, kaj tial la luno estas tia delikata globo, ke sur ĝi ne povas vivi homoj, kaj tie loĝas nur niaj nazoj; pro tio ni ne povas vidi niajn nazojn, ĉar ili ĉiuj trovas sin sur la luno. Kiam mi prezentis al mi, ke la tero estas materio tre peza, povanta, sidiĝinte sur la luno, dismueligi farune niajn nazojn, tiam mi tiel maltrankviliĝis, ke mi, vestinte ŝtrumpojn kaj ŝuojn, rapidegis en la regnan konsilejon por doni al la polico ordonon malpermesi al la tero eksidi sur la luno. La razitaj granduloj, kiujn mi trovis grandnombre en la regna konsilejo, estis ĉiuj homoj tre saĝaj, ĉar kiam mi diris: ”Sinjoroj, ni savu la lunon, ĉar la tero volas sidi ĝi sur ĝin!” ili ĉiuj tuj ĵetis sin por plenumi mian reĝan deziron, kaj multaj el ili rampis sur la murojn por preni la lunon; sed en tiu sama momento eniris la kanceliero.
La granduloj, ekvidinte lin, diskuris. Mi do, kiel reĝo, restis sola. Sed estas mirinde, la kanceliero ekbatis min per bastono, kaj pelis min en mian ĉambron. Jen tian potencon havas la popolaj moroj en Hispanujo!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.