La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
SKRIBAĴOJ DE FRENEZULOAŭtoro: Nikolaj Gogol |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Hodiaŭ la granda inkvizitoro ree eniris mian ĉambron, sed mi, aŭdinte liajn paŝojn, kiam li estis ankoraŭ malproksime, kaŝis min sub seĝo. Vidinte, ke mi ne estas, li komencis voki min. Li komence kriis: ”sinjoro Popriŝĉin!” Mi ne respondis eĉ per unu sono. Tiam li kriis: ”Aksentij Ivanoviĉ! Titola konsilanto! Nobelo!” Mi daŭre silentis. Fine li kriis: ”Ferdinando VIII, hispana reĝo!” Mi volis eligi la kapon kaj rigardi, sed tuj memoris kaj ekpensis: ”Ne, frato, vi min plu ne trompos! Mi jam konas vin: vi ree gutigos malvarman akvon sur mian kapon.” Tamen li rimarkis min kaj elpelis per bastono de sub la seĝo. La malbenita bastono eksterordinare dolorige batas.
Cetere, pro ĉio ĉi min rekompencis mia nuna elpenso: mi eksciis, ke ĉiu koko havas propran Hispanujon, – ĝi havas ĝin sub la plumoj apud la vosto. La granda inkvizitoro foriris de mi tre kolera, minacante min per ia puno. Sed mi tute malŝatas lian senfortan koleremon, sciante, ke li agas kiel maŝino, kiel instrumento de la anglo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.