La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() SKRIBAĴOJ DE FRENEZULOAŭtoro: Nikolaj Gogol |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Hodiaŭ estas merkredo, kaj tial mi estis ĉe nia ĉefestro en la kabineto. Mi intence iris pli frue, kaj sidiĝinte preparis ĉiujn plumojn. Nia direktoro devas esti saĝa homo. Lia tuta kabineto estas plena de libraj ŝrankoj. Mi legis la nomojn de kelkaj libroj: ĉio estas sciencego, tia sciencego, ke por ni, fuŝistoj, ne estas eble eĉ tuŝi ĝin, – ĉio estas presita france aŭ germane. Kaj, se vi rigardas lian vizaĝon: hu, kia graveco brilas en liaj okuloj!
Mi ankoraŭ neniam aŭdis de li superfluan vorton.
Nur kiam mi donas al li skribaĵojn, li kelkfoje demandas:
– Kiel estas ekstere?
– Malseke, via ekscelenco, – mi respondas.
Jes, li ne kompareblas kun ni, – li estas regema homo!
Tamen mi rimarkas, ke li aparte amas min. Se amus min li kaj la filino! Ho, estas kanajlaĵo… Sed nenion signifas, nur estu silento!… Mi legis ”Abeleton”. Kiel malsa ĝa popolo estas la francoj! Nu, kion ili volas? Je Dio, mi ilin ĉiujn vergus! Tie mi ankaŭ legis tre agrablan prezenton de balo, priskribitan de bienhavanto el Kursk. La bienhavantoj el Kursk bone skribas. Post tio mi rimarkis, ke eksonis duono antaŭ la unua horo; kaj nia direktoro ankoraŭ ne eliris el sia dormejo. Sed ĉirkaŭ duono antaŭ la dua fariĝis okazo, kiun povas priskribi neniu plumo.
La pordo malfermigis. Mi pensis, ke la direktoro venas, kaj mi desaltis de mia seĝo kun la skribaĵoj; sed estis ŝi, – ŝi mem! Sanktuloj, kiel ŝi estis vestita! La vestaĵoj sur ŝi estis blankaj, kiel cigno, – hu, kiel luksaj! Kaj kiam ŝi ĵetis rigardon sur min, la suno! Je Dio, la suno! Ŝi salutis kaj demandis:
– Ĉu paĉjo ne estas tie ĉi?
Aj, aj, aj! Kia voĉeto! Kanario, vere kanario!
– Via ekscelenco! – mi intencis diri, – ne ordonu ekzekuti min, kaj se vi jam volas ekzekuti, tiam ekzekutu min vi mem per via ekscelenca maneto; – sed je diablo, mia lango pro nekonata kaŭzo ne obeis min, kaj mi diris nur: – Tute ne.
Ŝi rigardis min kaj perdis sian naztukon. Mi ĵetegis min al la tuko, glitis sur la malbenita pargeto kaj preskaŭ rompis mian nazon. Tamen mi detenis min kaj levis la tukon. Sanktuloj, kia tuko! Plej maldika batista bonodoraĵo, tute bonodoraĵo! Ĝi odoregis per generaleco! Ŝi dankis kaj apenaŭ ridetis, tiel ke ŝiaj dolĉaj lipetoj restis preskaŭ senmovaj, kaj post tio ŝi foriris. Mi sidis ankoraŭ unu horon, kiam subite eniris lakeo kaj diris:
– Aksentij Ivanoviĉ, iru hejmen, la sinjoro jam veturis el la domo.
Mi ne povas toleri la lakearon: ĉiam ili sidas en la antaŭĉambro kiel sinjoregoj, kaj eĉ per kapo ne deziras saluteti; plie: foje unu el tiuj kanajloj intencis regali min per flartabako sen leviĝi de sia seĝo.
– Ĉu ci scias, malsaĝa malnoblulo, ke mi estas oficisto, ke mia deveno estas nobla?
Tamen mi prenis la ĉapelon kaj metis mem sur min la pelton, ĉar tiuj sinjoroj neniam faras servon, kaj eliris.
Hejme mi plejparte kuŝis sur la lito. Poste mi transkribis tre belajn versetojn: ”Mi animeton dum horeto ne vidante, pensis, ke tutan jaron mi ŝin ne vidis; mian vivon ekmalamante, ĉu oni povas vivi plu, mi diris.”
Kredeble tiujn ĉi versetojn Puŝkin verkis. Vespere, envolvinte min en pelton, mi iris al la parada pordo de ŝia ekscelenco kaj atendis longe por vidi ŝin ankoraŭ unu fojon, kiam ŝi eliros por sidiĝi en kaleŝon; sed ne, ŝi ne eliris.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.