La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SKRIBAĴOJ DE FRENEZULO

Aŭtoro: Nikolaj Gogol

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La 11-an de novembro

Hodiaŭ mi sidis en la kabineto de nia direktoro, preparis por li 23 plumojn, kaj por ŝi… aj! aj!… por ŝia ekscelenco kvar plumojn. Li tre ŝatas, ke estu preparitaj multaj plumoj. Hu! li devas esti kapego! Li ĉiam silentas, sed en la kapo, mi kredas, li ĉion konsideras.

Mi dezirus scii, kion li prefere pensas, kio okazas en tiu kapo. Mi dezirus pli proksime vidi la vivon de ĉi tiuj sinjoroj, – ĉiujn iliajn farojn, diversajn kortegajn ceremoniojn: kiaj ili estas, kion ili faras en sia societo – jen, kion mi volus ekscii! Mi intencis kelkfoje komenci interparoladon kun ekscelenco, sed, je diablo, mia lango tute ne obeas al mi; ĝi nur povas eldiri: ”malvarme” aŭ ”varme estas ekstere”, kaj elparolos plu nenion. Mi dezirus rigardi en la gastoĉambron, kien oni vidas nur kelkfoje tra la malfermita pordo; post la gastoĉambro mi ankaŭ dezirus rigardi alian ĉambron. Ho, kiel luksa estas tie la ornamo! Kiaj devas esti la speguloj kaj porcelanaĵoj! Mi volus rigardi tien, tiun parton, kie estas ŝia ekscelenco, – jen kien mi volegus! En la buduaron por vidi, kiel tie staras diversaj bagatelaĵoj: flakonoj, vitraĵoj, tiaj floroj, ke oni eĉ spiri timas sur ilin, kiel kuŝas tie disjetitaj ŝiaj vestaĵoj, kiuj estas pli similaj al aero ol al vestaĵoj. Mi dezirus rigardi la dormejon… Ja tie, mi kredas, estas mirindaĵoj, plie, mi opinias, ke tie estas paradizo, kia ne ekzistas eĉ en la ĉielo. Mi volus vidi la benketon, sur kiun ŝi, sin levinte el la lito, starigas sian piedeton, kiel oni vestas sur tiun piedeton ŝtrumpeton blankan kiel neĝo… Aj! aj! aj! nenio, nenio… estu silento. Hodiaŭ, tamen, kvazaŭ lumo min konsiderigis: mi ekmemoris tiun interparolon de la du hundaĉoj, kiun mi aŭdis en Nevskij-prospekto.

– Bone, – mi pensis en mi mem, – nun mi scios ĉion.

Estas bezonate proprigi la korespondaĵon, kiun havis inter si tiuj sentaŭgaj hundaĉoj; el tiu korespondaĵoj mi ekscios ion.

Mi konfesas, ke mi foje eĉ vokis al mi Meĝin kaj diris al ĝi:

– Aŭdu, Meĝi, jen ni nun estas solaj; mi, se ci volas, mi eĉ ŝlosos la pordon kaj nin neniu vidos; diru al mi ĉion, kion ci scias pri la fraŭlino: pri kio kaj kiel ŝi pensas?

Mi ĵuras, ke mi malkovros al neniu.

Sed la ruza hundaĉo subpremis la voston, kuntiriĝis duoble kaj silente eliris tra la pordo, kvazaŭ ĝi nenion estus aŭdinta. Mi jam de longe suspektas, ke hundo estas pli saĝa ol homo; mi estas eĉ certa, ke ĝi povas paroli, sed ĝi havas nur ian obstinecon. Hundo estas eksterordinara politikisto: ĝi rimarkas ĉion, ĉiujn homajn paŝojn.

Ne, kio ajn okazus, mi morgaŭ do iru en la domon de sinjorino Zvjerkova kaj pridemandu Fidelon, kaj proprigu ĉiujn leterojn, kiujn skribis al ĝi Meĝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.