La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() SKRIBAĴOJ DE FRENEZULOAŭtoro: Nikolaj Gogol |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Mi promenis en Nevskij-prospekto. Preterveturis la imperiestro. La popolo de la tuta urbo salutis lin, mi ankaŭ salutis, tamen mi ne faris eĉ unu signon, ke mi estas la hispana reĝo. Mi opinias, ke ne estas ĝentile malkovri sin sur la strato en la ĉeesto de ĉiuj, ĉar antaŭe estas bezonate prezentiĝi al la kortego. Prezentiĝi nun ne permesas al mi la cirkonstanco, ke mi ĝis nun ne havis hispanan nacian kostumon. Mi deziras trovi hispanan mantelon; mi volis mendi ĝin ĉe la tajloroj, sed ili ĉiuj estas azenoj, krom tio ili tute ne ŝatas sian laboron, ili sin okupas per monakirado kaj estas pli pavimistoj ol kudristoj. Mi decidis fari mantelon el mia nova uniformo, kiun mi vestis nur dufoje; sed, por ke la kanajloj tajloroj ne povu difekti ĝin, mi decidis kudri ĝin mem, ŝlosinte la pordon, por ke oni nenion vidu. Mi distranĉis la uniformon tute, ĉar la fasono de la mantelo devas esti tute alia.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.