La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() SKRIBAĴOJ DE FRENEZULOAŭtoro: Nikolaj Gogol |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Ne povas esti. Estas mensogo! Ne okazos geedziĝo!
Ja kion signifas lia kamer-junkereco? Ĝi ja estas indeco, sed nenio pli: ĝi ne estas objekto videbla, kiun oni povus preni en manojn. Per kamer-junkereco ja ne fariĝis tria okulo sur lia frunto. Lia nazo ja ne estas farita el oro, sed ĝi estas farita tiel, kiel estas farita mia kaj ĉiuj aliaj: per sia nazo li ja flaras, sed ne manĝas, – ternas, sed ne tusas. Mi jam kelkfoje volis difini, de kio devenas diversaj diferencoj. Pro kio mi estas titola konsilanto?
Kial mi estas titola konsilanto? Povas esti, ke mi estas grafo aŭ generalo kaj nur ŝajnigas, ke mi estas titola konsilanto.
Povas esti, mi mem ne scias ĝis nun, kiu mi estas.
Ja laŭ la historio oni povas vidi multe da sekvantaj ekzemploj: kelkfoje oni malkovras, ke iu simplulo, eĉ ne nobelo, sed simpla burĝo, aŭ vilaĝano, efektive estas grandsinjoro aŭ barono aŭ… aŭ kiel tio estas… Se ĉe vilaĝano povas montriĝi tia graveco, – tiam kia nobelo povas montriĝi? Ekzemple, – subite mi, vestinte generalan uniformon, eniras ĉe la ”nia”: ĉe mi – sur mia dekstra ŝultro estas epoleto kaj sur maldekstra ŝultro ankaŭ estas epoleto, kaj trans la ŝultro kaj brusto estas blua rubando, – do, kion mia belulino tiam diros? Kaj paĉjo mem, nia direktoro, kion li tiam diros? Ho, tiu ĉi homo estas granda honoramanto. Li estas masonisto, tute masonisto; kvankam li ŝajnigas sin tia kaj alia, sed mi tuj rimarkis, ke li estas masonisto: se li donas por saluti al iu sian manon, li donas nur du fingrojn. Sed ĉu mi ne povas esti rekomencota dum tiu ĉi minuto per generaleco, aŭ per intendantestreco, aŭ per io simila? Tamen mi nur deziras scii, kial mi estas titola konsilanto!
Kial do mi estas – titola konsilanto?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.