La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SKRIBAĴOJ DE FRENEZULO

Aŭtoro: Nikolaj Gogol

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La 12-an de novembro

Je la dua posttagmeze mi ekiris kun la intenco nepre vidi Fidelon kaj eldemandi ĝin. Mi ne povas toleri brasikon, kiu odoregas en Mjeŝĉanska strato el ĉiuj malgrandaj butikoj; krom tio tra la pordego de ĉiu domo odoras tia abomenaĵo, ke mi devis kovri mian nazon kaj plej rapide kuri. Kaj sentaŭgulaj metiistoj ellasas tiom da fumo kaj fumaĵo, ke homo nobla tute ne povas promeni tie. Kiam mi iris sur la sesan etaĝon kaj sonorigis la pordan sonorileton, eliris knabineto ne tre malbona, havanta malgrandajn lentugojn. Mi rekonis ŝin. Ŝi estis tiu sama, kiu iris kun la maljunulino. Ŝi iom ruĝiĝis, kaj mi tuj konsideris, ke ŝi, kolombineto, volas havi fianĉon.

– Kion vi deziras? – ŝi demandis min.

– Mi deziras paroli kun via hundeto, – mi respondis.

La knabineto estis malsaĝa! Mi tuj sciis, ke ŝi estas malsa ĝa! La hundaĉo samtempe alkuris bojante; mi tuj kaptis ĝin, sed la abomenulo preskaŭ mordis mian nazon, kaj mi forĵetis ĝin. Tamen mi ekvidis en angulo ĝian kuŝkorbon.

He! jen mi bezonas nur ĝin! Mi iris al la korbo, manmiksis ĝian pajlon kaj, je eksterordinara plezuro mia, mi eltiris malgrandan faskon da paperetoj. La abomena hundaĉo, vidante ĉion ĉi, komencis mordi mian tibion, kaj poste, kiam ĝi ekvidis, ke mi prenas la paperetojn, ĝi komencis krieti kaj karesiĝi, sed mi diris:

– Ne, kolombineto, adiaŭ! – kaj ĵetis min por forkuri.

Mi opinias, ke la fraŭlino akceptis min kiel frenezulon, ĉar ŝi treege timis. Alveninte hejmen, mi volis tuj min okupi per la esploro de tiuj leteroj, ĉar vespere apud la kandeloj mi iom malbone vidas, sed Maŭro malhelpis, komencante purigon de la planko. Ĉiuj ĉi tiuj vilaĝaninoj estas ne ĝustatempe puremaj. Pro tiu kaŭzo mi iris promeni kaj pripensi mian lastan aventuron. Nun mi, fine, mi konos ĉiujn aferojn, projektojn, ĉiujn igojn kaj iĝojn kaj, fine, mi komprenos ĉion. Tiuj ĉi leteroj malkovros al mi ĉion. La hundoj estas popolo saĝa, ili konas ĉiujn politikajn rilatojn kaj tial, kredeble, en la leteroj ĉio estas skribita pri la ”nia”: pri lia portreto kaj pri ĉiuj agoj de tiu viro. Tie, kredeble, troviĝos io pri ŝi, kio… Nenio, estu silento! Mi revenis hejmen vespere. Plejparte mi kuŝis sur la lito.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.