La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
SKRIBAĴOJ DE FRENEZULOAŭtoro: Nikolaj Gogol |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La hodiaŭa tago estas tago de plej granda soleno!
Hispanujo havas reĝon. Li troviĝis. Tiu reĝo estas mi. Nome – nur hodiaŭ pri tio mi eksciis. Mi konfesas, ke subite kvazaŭ fulmo min lumigis. Mi ne komprenas, kiel mi povis pensi kaj imagi, ke mi estas ia titola konsilanto.
Kial povis eniri en mian kapon tiu freneza kaj frenezega penso?! Estas bone, ke oni ne pensis meti min en frenezulejon. Nun antaŭ mi ĉio estas malkovrita.
Nun mi vidas ĉion tiel, kiel oni vidas manplaton. Sed antaŭe mi nenion komprenis; antaŭe ĉio estis antaŭ mi en ia nebulo. Kaj ĉio ĉi pro tio, laŭ mia opinio, ke la homoj kredas, ke troviĝas homa cerbo en la kapo; tute ne: ĝin la vento alportas de la Kaspia maro. Mi komencis dirante al Maŭro, kiu mi estas. Kiam ŝi aŭdis, ke antaŭ ŝi staras la hispana reĝo, ŝi kaptis sin per manoj kaj preskaŭ mortis de timo: ŝi estas malsaĝa, – en sia tuta vivo ŝi ne vidis hispanan reĝon. Mi tamen provis trankviligi ŝin per favoraj vortoj, – mi diris al ŝi, ke mi tute ne koleras pro tio, ke ŝi iom malbone purigis miajn botojn. Simile al ŝi la popolo estas malklera: al ili oni ne devas paroli pri gravaj aferoj. Ŝi timis, ĉar ŝi estis certa, ke en Hispanujo ĉiuj reĝoj similas al reĝo Filipo II. Sed mi klarigis al ŝi, ke inter mi kaj Filipo II tute ne ekzistas simileco, kaj ke mi eĉ ne unu kapucenon havas. En la departementon mi ne iris. Nun diablo estu kun ĝi! Ne, miaj amikoj, nun vi ne eklogos min: mi ne transskribos plu viajn abomenindajn paperojn!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.