La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SKRIBAĴOJ DE FRENEZULO

Aŭtoro: Nikolaj Gogol

©2026 Geo

La Enhavo

Daton 1-an

Eksterordinare mirigas min la malrapideco de la deputitoj.

Kiaj kaŭzoj povus haltigi ilin? Ĉu efektive Francujo? Jes, tiu regno estas la plej ne akcelanta. Mi iris al la poŝtejo por informiĝi, ĉu ne venis hispanaj deputitoj; sed la poŝtestro estas eksterordinara malsaĝulo, – li nenion scias.

– Ne, – li diris, – tie ĉi estas neniuj hispanaj deputitoj, sed, se vi skribos leteron, ni akceptos ĝin laŭ la nuna tarifo.

Je diablo! Kion signifas letero? Letero estas sensencaĵo.

Leterojn skribas nur apotekistoj, sed antaŭe malsekigante sian langon per vinagro, ĉar sen ĝi la tuta vizaĝo kovriĝus per likenoj.


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.