La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
SKRIBAĴOJ DE FRENEZULOAŭtoro: Nikolaj Gogol |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Mi estis en teatro. Oni prezentis la rusan malsaĝulon Filatkon. Mi ridegis. Estis prezentita ankaŭ iu vodevilo kun amuzaj versetoj pri advokatoj, precipe pri unu kolegia registo; la versetoj estis tiel libere skribitaj, ke mi miris, kiel povis permesi ilin la cenzuro; sed pri komercistoj oni rekte parolas, ke ili prifriponas la popolon, kaj ke iliaj filetoj diboĉas kaj penas esti nobeloj. Pri ĵurnalistoj ankaŭ estis legita tre amuza verseto: ke ili ŝatas ĉion mallaŭdi, kaj ke la aŭtoro petas de la publiko defendon. Tre amuze verkistoj skribas nun teatraĵojn.
Mi ŝatas viziti la teatron, se mi nur havas en poŝo kopekon, mi ne povas ne viziti ĝin. Sed inter niaj oficistoj estas tiaj porkoj: ili, kiel vilaĝanoj, tute ne vizitas la teatron, krom se oni donas al ili senpagan bileton. Unu artistino bonege kantis. Mi memoris pri tia… Ho, kanajlaĵo!
Nenio, nenio… estu silento.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.